mi. Mi rompis al mi la kapon por diveni, kion la Reĝo rezervas al
mi, kaj mi estis tiel maltrankvila, ke miaj dentoj klakis ĝisrompe. Certe, mi devis juĝi min feliĉa, ke mia vivo estas savita, kaj la konservo de mia kapo ne ŝajnis al mi malŝatinda rezulto; sed mi konis la elpenseman imagon de la Grekaj vojrabistoj: Haĝi-Stavros, ne mortigante min, povos trudi al mi tian punon, ke mi ekmalamos la vivon. La maljuna kanajlo rifuzis sciigi al mi, al kia turmento li destinas min. Li kompatis tiel malmulte al mia sufero, ke li devigis min, ĉeesti la funebran ceremonion de lia leŭtenanto.
La korpon oni senvestigis, transportis apud la fonton, kaj plene lavis. La trajtoj de Vasili estis apenaŭ difektitaj; la kvazaŭ oscedanta buŝo havis ankoraŭ la malfacilan rideton de l' ebrieco; liaj malfermitaj okuloj konservis malspritegan rigardon. La membroj perdis nenion el sia fleksebleco; la kadavra rigideco alvenas malfrue ĉe la homoj, kiuj mortis akcidente.
La _kafeĝi_ de l' Reĝo kaj lia ĉibuk-portisto faris la tualeton de l' mortinto. Haĝi-Stavros pagis la elspezon, ĉar li heredis. Vasili ne havis plu familion, kaj ĉiuj liaj propraĵoj estis apartenontaj al la Reĝo. Oni vestis la korpon per maldika ĉemizo, jupo el bela perkalo kaj arĝentbrodita jako. Oni kovris liajn malsekajn harojn per ĉapo preskaŭ nova. Oni enfermis en gamaŝojn el ruĝa silko liajn krurojn, kiuj ne kuros plu. Oni piedvestis lin per babuŝoj el Rusa ledo. Dum sia tuta vivo, la malfeliĉa Vasili neniam estis tiel pura kaj bela. Oni ŝmiris karminon sur liajn lipojn; oni kolorigis lin blanke kaj ruĝe, kiel junamiston, kiu tuj eniros la scenejon. Dum la tuta faro, la orkestro de la rabistoj ludis funebran arion, kiun vi certe aŭdis pli ol unufoje sur la stratoj de Ateno. Mi ĝojas, ke mi ne mortis en Grekujo, ĉar ĝi estas abomena muziko, kaj mi konsoliĝus neniam, se mi estus enterigita kun tiu akompano.
Kvar rabistoj komencis fosi tombon meze de la ĉambro, sur la loko de la tendo de S-ino Simons, tie, kie Mary-Ann estis dorminta. Du aliaj kuris al la tenejo por preni kandelegojn, kiujn ili disdonis al la ĉeestantaro. Mi ricevis unu; kiel ĉiuj. La monaĥo ekkantis la Diservon por la mortintoj. Haĝi-Stavros psalmodiris la respondojn per firma voĉo, kiu tuŝis min ĝis en la fundo de l' animo. Venteto blovis, kaj la vakso de mia kandelego falis sur mian manon kiel bruliga pluvo; sed tio estis, ho ve! tre malmulte, kompare kun tio, kio min atendis. Mi estus volonte aboninta tiun ĉi doloron, se estus eble, ke la ceremonio neniam finiĝos.
Ĝi finiĝis tamen. Kiam la lasta preĝo estis dirita, la Reĝo alproksimiĝis solene al la brakportilo, sur kiu kuŝis la korpo, kaj kisis ĉi tiun ĉe la frunto. La rabistoj, unu post alia, sekvis lian ekzemplon. Mi tremegis pensante, ke mia vico venos tuj. Mi kaŝis min malantaŭ tiuj, kiuj jam ludis sian rolon, sed la Reĝo vidis min kaj diris: «Estas via vico. Marŝu do! vi ŝuldas ja tion al li.»
Ĉu tio estas fine la puno, je kiu li minacis min? Justema homo estus kontentiĝinta malpli koste. Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke ne estas infana ludo, kisi la lipojn de kadavro, precipe kiam oni riproĉas sin pro ĝia mortigo. Mi antaŭeniris al la portilo, mi rigardis rekten tiun vizaĝon, kies malfermitaj okuloj ŝajnis ridi pri mia embaraso; mi kliniĝis la kapon, mi tuŝetis la lipojn. Ŝercema rabisto apogis la manon sur mian nukon. Mia buŝo platiĝis sur la malvarma buŝo; mi sentis la kontakton de liaj glaciaj dentoj, kaj mi releviĝis kaptite de teruro, kunportante mi ne scias kian guston de morto, kiu premas ankoraŭ mian gorĝon en la momento, kiam mi parolas al vi. La virinoj estas vere feliĉaj: ili havas la rimedon sveni.
Tiam oni mallevigis la kadavron en la teron. Oni ĵetis sur ĝin plenmanon da floroj, unu panon, unu pomon, kaj kelkajn gutojn da vino el Egino. Tio estis, kion li malplej bezonis. La fosaĵo estis rapide fermita, pli rapide ol mi estus dezirinta. Rabisto rimarkigis, ke oni bezonus du bastonojn por fari krucon. Haĝi-Stavros respondis al li: «Estu trankvila; oni metos la bastonojn de la _milordo_.» Mi lasas vin imagi, ĉu mia koro bruegis en mia brusto. Kiajn bastonojn? Kio estas komuna inter la bastonoj kaj mi?
La Reĝo faris signon al ŝia _ĉibuĝi_, kiu kuris al la oficejoj kaj revenis kun du longaj stangoj el Apolona laŭro. Haĝi-Stavros prenis la funebran portilon kaj portis ĝin sur la tombon. Li apogis ĝin sur la ĵus ŝovelitan teron, levigis unu el ĝiaj ekstremaĵoj dum la alia restis tere, kaj diris al mi kun rideto. «Por vi, mi laboras. Senŝuigu vin, mi petas.»
Li legis verŝajne en miaj okuloj demandon plenan de angoro kaj timego, ĉar li respondis al la paroloj, kiujn mi ne kuraĝis diri:
«Mi ne estas malbona, kaj mi ĉiam malamis la neutilajn severaĵojn. Pro tio mi volas trudi al vi punon, kiu utilos al ni, liberigante nin, de nun, de via gardado. De kelkaj tagoj, vi havas obstinan forkuremon. Mi esperas, ke, kiam vi estos ricevinta dudek bastonfrapojn sur la piedplandoj, vi ne bezonos plu gardanton, kaj via amo al la vojaĝoj kvietiĝos por kelka tempo. Ĝi estas turmento, kiun mi konas; la Turkoj suferigis ĝin al mi dum mia juneco, kaj mi scias pro sperto, ke ĝi ne mortigas. Ĝi doloras tre; vi krios, mi informas vin pri tio. Vasili aŭdos vin el la fundo de sia tombo, kaj li estos kontenta pri ni.»
Ĉe tiu ekscio, mia unua ideo estis uzi miajn krurojn, dum mi disponas ilin ankoraŭ. Sed kredinde mia voleco estis tre malsana, ĉar estis al mi neeble meti unu piedon antaŭ la alian. Haĝi-Stavros sublevis min tiel facile, kiel ni kolektas insekton sur vojo. Mi sentis, ke oni ligas kaj senŝuigas min, antaŭ ol unu penso, elirinta el mia cerbo, havis la tempon atingi la ekstremaĵon de la membroj. Mi scias, nek sur kion oni apogis miajn piedojn, nek kiel oni malhelpis, ke ili retroiru ĝis mia kapo ĉe la unua bastonfrapo. Mi vidis ambaŭ stangojn turniĝadi antaŭ mi, unu dekstre, la alia maldekstre; mi fermis la okulojn, kaj atendis. Mi certe ne atendis dum dekono da sekundo, kaj tamen, dum tiel mallonga daŭro, mi havis la tempon sendi benon al mia patro, kison al Mary-Ann, kaj pli ol cent mil malbenojn dividotajn inter S-ino Simons kaj John Harris.
Mi ne svenis eĉ unu momento; ĝi estas kapablo, kiu mankas al mi, mi jam diris al vi. Tial, nenio perdiĝis. Mi sentis ĉiujn frapojn, unu post la alia. La unua estis tiel furioza, ke mi kredis, ke la ceteraj povos fari nenion plie. Ĝi trafis min meze de la piedplando, sub tiu elasta arkaĵeto, kiu estas antaŭ la kalkano kaj portas la korpon. Ne estas la piedo, kiu sentis doloron, tiun fojon; sed mi kredis, ke la ostoj de miaj malfeliĉaj kruroj dispeciĝos. La dua trafis min pli malsupre, precize sub la kalkanoj; ĝi donis al mi profundan, fortegan skuon, kiu ŝancelis la tutan vertebraron, kaj plenigis per terura tumulto mian kranion kvazaŭ diskrevontan. La tria tuŝis rekte la fingrojn kaj produktis akran kaj pikan senton, kiu trakuris la tutan antaŭan parton de l' korpo kaj kredigis al mi dum momento, ke la ekstremaĵo de l' bastono relevis la pinton de mia nazo. Tiu momento estas, mi kredas, kiam la sango spruĉis unuafoje. La frapoj intersekvis laŭ sama vico kaj sur la samaj lokoj, post egalaj intertempoj. Mi havis sufiĉe da kuraĝo por silenti ĉe la du unuaj; mi kriis ĉe la tria, mi blekegis ĉe la kvara, mi ĝemis ĉe la kvina kaj la postaj. Ĉe la deka, la karno mem ne havis plu sufiĉan forton por plendi: mi silentis. Sed la neniigo de la korpa forto malpligrandigis neniel la klarecon de miaj perceptoj. Mi ne estis kapabla levi la palpebroj, kaj tamen la plej malforta bruo atingis tro bone miajn orelojn. Mi ne perdis unu vorton de tio, kion oni diris ĉirkaŭ mi. Tio estas observo, kiun mi memoros iam, se mi praktikos la medicinon. La kuracistoj ne ĝenas sin por kondamni malsanulon, je kvar paŝoj de lia lito, ne pripensante, ke la plendindulo havas eble ankoraŭ sufiĉan aŭdon por ilin kompreni. Mi aŭdis junan rabiston, kiu diras al la Reĝo: «Li mortis. Kial ni lacigas du virojn sen profito por iu?» Haĝi-Stavros respondis: «Timu nenion. Mi ricevis sesdek intersekve, kaj du tagojn poste, mi dancis la _Romaikon_.
--Kiel ci faris?
--Mi uzis la ŝmiraĵon de Itala renegato, nomita Luiĝi-Bej'.... Kien ni alvenis? Kiom da frapoj?
--Dek sep.
--Ankoraŭ tri, infanoj; kaj zorge preparu la lastajn.»
La bastono vane falis. La lastaj frapoj trafis sangokovritan, sed sensentan materion. La doloro estis preskaŭ paralizinta min.
Oni forprenis min el la portilo; oni malligis la ŝnurojn; oni vindis miajn piedojn per kompresoj de malvarma akvo, kaj ĉar mi sentis soifon de vundito, oni donis al mi grandan glason da vino. La kolero revenis al mi antaŭ la forto. Mi ne scias, ĉu vi estas konstruita kiel mi, sed mi konas nenion tiel humiligan, kiel estas korpa puno. Esti naskiĝinta dum la 19a jarcento, uzi la vaporon kaj la elektron, posedi duonon el la sekretoj de la naturo, koni plene ĉion, kion la scienco eltrovis por la bonstato kaj la sendanĝereco de la homo, scii, kiel oni kuracas la febron, kiel oni malhelpas la variolon, kiel oni rompas ŝtonon en la veziko, kaj ne esti kapabla sin defendi kontraŭ bastonfrapo, tio estas iom troa, laŭvere! Se mi estus soldato kaj submetita al korpaj punoj, mi nepre mortigus miajn estrojn.
Kiam mi vidis min sidanta sur la algluanta tero, kun piedoj enkatenitaj de l' doloro, kun malvivaj manoj; kiam mi ekvidis ĉirkaŭ mi la homojn, kiuj min batis, tiun, kiu min batigis, kaj tiuj, kiuj rigardis dum oni batas min, la kolero, la honto, la sento de mia ofendita indeco, de la malrespektita justeco, de la brute suferigita inteligento, enblovis, en mian senfortan korpon, plenecon de malamo, de ribelo kaj de venĝemo. Mi forgesis ĉion, kalkulon, utilon, singardon, estontecon; mi ellasis ĉiujn veraĵojn, kiuj min sufokis; torento da insultoj suprenvenis rekte al miaj lipoj, dum la eksterŝutita galo superfluis kiel flava ŝaŭmo ĝis en miaj okulblankoj. Certe, mi ne estas oratoro, kaj miaj solecaj studoj ne kutimigis min al la uzo de la parolo; sed la indigno, kiu naskis poetojn, pruntis al mi dum horkvarono la sovaĝan elokventecon de tiuj Kantabraj kaptitoj, kiuj elspiris la animon kun insultoj kaj kraĉis sian lastan sopiron al la vizaĝo de la venkintaj Romanoj. Ĉion, kio povas ofendi homon en lia fiereco, en lia amemo kaj en liaj plej karaj sentoj, mi diris al la Reĝo de la montoj. Mi metis lin en la rangon de la malpuregaj bestoj kaj rifuzis al li eĉ la nomon de homo. Mi insultis lin en lia patrino, kaj en lia edzino, kaj en lia filino, kaj en lia tuta geidaro. Mi dezirus ĉion ripeti laŭtekste al vi, kion aŭdi mi lin devigis, sed la vortoj mankas al mi hodiaŭ ĉar mi estas malvarmsanga. Tiumomente, mi fabrikis ĉiuspecajn esprimojn, kiuj ne troviĝas en la vortaro, kaj kiujn oni komprenis tamen, ĉar la rabista aŭdantaro blekegis sub miaj paroloj, kiel ĉashundaro sub la vipoj de la kondukistoj. Sed vane mi rigardis la maljunan Palikaron, mi observis ĉiujn muskolojn de lia vizaĝo, mi esploris avide la plej malgrandajn sulkojn de lia frunto, mi ne konstatis ĉe li signeton de emocio. Haĝi-Stavros ne brovumis pli ol busto el marmoro. Li respondis al ĉiuj miaj ofendoj per la senmova insulto de la malŝato. Lia sintenado incitegis min ĝis frenezeco. Mi havis momenton de deliro. Nubo, ruĝa kiel sango, pasis antaŭ miaj okuloj. Mi leviĝas subite sur miaj kontuzitaj piedoj, mi ekvidas pistolon ĉe la zonumo de rabisto, mi eltiras ĝin, mi levas la ĉanon, mi alcelas la Reĝon el proksimege, la pafo sonas, kaj mi falas renversen murmurante: «Mi estas venĝita!»
Li estas, kiu min relevis. Mi rigardis lin kun tiel profunda mirego, kvazaŭ mi vidus lin elirinta el la infero. Li ne ŝajnis emociita, kaj ridetis kviete, kiel senmortulo. Kaj tamen, sinjoro, mi ne maltrafis lin. Mia kuglo tuŝis lin ĉe la frunto, unu centimetron super la maldekstra brovo: sanga signo ĝin pruvis. Sed, ĉu tial, ke la pistolo estis malbone ŝargita, aŭ ke la pulvo estis malbona, aŭ pli versimile ke la kuglo glitis sur la osto de l' kranio, mia pistolpafo produktis nur defrotaĵon!
La nevundebla monstro sidigis min zorge sur la teron, kliniĝis al mi, tiris mian orelon, kaj diris: «Kial vi provas la neeblon, junulo? Mi antaŭsciigis vin, ke mia kapo ne estas trapafebla, kaj vi scias, ke mi neniam mensogas. Ĉu oni ne rakontis ankaŭ al vi, ke Ibrahim min alpafigis de sep Egiptoj, kaj mi savis mian haŭton? Mi esperas, ke vi ne pretendas esti pli lerta ol sep Egiptoj! Sed aŭskultu: kvankam vi estas homo el la Nordo, vi havas la manon rapida! Tio estas via afero! Diable! se mia patrino, pri kiu vi ĵus parolis tiel senpripense, ne estus konstruinta min fortike, mi estus homo enterigota. Iu ajn, en mia loko, estus mortinta, ne dirante dankon. Miaflanke, tiaj okazaĵoj min rejunigas. Ili memorigas al mi mian bonan tempon. Je via aĝo, mi elmetis mian vivon kvarfoje en ĉiu tago, kaj mi digestis nur des pli bone. Nu, mi ne koleras kontraŭ vi, kaj mi pardonas vian movon de malpacienco. Sed pro tio, ke ĉiuj miaj regatoj ne estas netrapafeblaj, kaj ke vi povus cedi denove al via nesingardemo, ni uzos por viaj manoj la saman kuracon, ol por viaj piedoj. Nenio malhelpus nin, komenci tuj: tamen mi atendos ĝis morgaŭ, pro intereso al via sano. Vi vidas, ke la bastono estas ĝentila batalilo, kiu ne mortigas: vi mem ĵus pruvis, ke bastonfrapita homo egalvaloras du. La morgaŭa ceremonio okupos vin. La kaptitoj ne scias, kiamaniere pasigi sian tempon. La senokupeco estas, kiu donis al vi malbonajn konsilojn. Cetere, estu trankvila: tuj post alveno de via reaĉeto, mi kuracos viajn defrotaĵojn. Restas ankoraŭ al mi iom da ŝmiraĵo de Luiĝi-bej. Nenio vidiĝos plu post du tagoj, kaj vi povos valsi en la balo de la palaco, ne sciigante al viaj kundancantinoj, ke ili apogas sin sur la brako de elbatita sinjoro.»
Mi ne estas Greko, mi, kaj la insultoj vundas min tiel grave, kiel la batoj. Mi montris la pugnon al la maljuna pendindulo, kaj mi kriis per ĉiuj miaj fortoj:
«Ne, kanajlo, mia reaĉeto estos neniam pagita! ne! mi petis monon de neniu! Ci ricevos el mi nur mian kapon, kiu neniel utilos al ci. Prenu ĝin tuj, laŭ cia bontrovo. Ci faros servon al mi, kaj al ci ankaŭ. Ci ŝparigos al mi du semajnojn da turmentoj, kaj la naŭzon pro cia vido, kiu estas la plej grava el tiuj turmentoj. Kaj ci mem ŝparos mian dusemajnan nutradon. Ne hezitu, ci ne ricevos alian profiton de mi!»
Li ridetis, levis la ŝultrojn kaj respondis: «Ta! ta! ta! ta! Jen vere miaj junuloj! ili iras ĉiam tro antaŭen! Ĉe la unua malhelpo, ili ĉion forlasas. Se mi aŭskultus vin, mi bedaŭrus ĝin antaŭ ok tagoj, kaj vi ankaŭ. La Anglinoj pagos, mi estas certa. Mi konas ankoraŭ la virinojn, kvankam delonge mi vivas izole. Kion oni dirus, se mi mortigus vin hodiaŭ kaj la reaĉeto alvenus morgaŭ? Oni diskonigus la famon, ke mi malrespektis mian parolon, kaj miaj estontaj kaptitoj suferus buĉadon kiel ŝafidoj, ne petante unu centimon de siaj parencoj. Ni ne malbonigu la metion!
--Ha! Ci kredas, lerta homo, ke la Anglinoj cin pagis! Jes, ili pagis cin, kiel ci meritis!
--Vi estas tro afabla.
--Ilia reaĉeto kostos al ci okdek mil frankojn, ĉu ci aŭdas? Okdek mil frankojn el cia poŝo!
--Ne diru do tiajn parolojn! Oni kredus, ke la bastonoj trafis vin ĉe la kapon.
--Mi tion diras, kio estas. Ĉu ci memoras la nomon de ciaj kaptitinoj?
--Ne, sed mi havas ĝin skribe.
--Mi helpos cian memoron. La sinjorino estas nomata Simons.
--Nu?
--Asocianino de la firmo Barley, en Londono.
--Mia bankiero?
--Ĝuste.
--Kiel ci scias la nomon de mia bankiero?
--Kial ci diktis cian korespondadon en mia ĉeesto?
--Cetere, tute egale? Ili ne povas friponi min; ili ne estas Grekoj, ili estas Angloj; la tribunaloj.... Mi faros proceson!
--Kaj ci perdos. Ili havas kvitancon.
--Estas vere. Sed pro kiu fataleco mi donis al ili kvitancon?
--Pro tio, ke mi konsilis ĝin al ci, plendinda homo!
--Kanajlo! malbone baptita hundo! infera skismano! ci senhavigis min! ci perfidis min! ci friponis min! Okdek mil frankoj! Mi havas la respondecon! Se almenaŭ Barley kaj K-o estus la bankieroj de la Kompanio! mi perdus nur mian parton. Sed ili havas nur miajn kapitalojn, mi perdos ĉion. Ĉu vere ci estas certa, ke ŝi estas el la firmo Barley?
--Same, kiel certa, ke mi mortos hodiaŭ.
--Ne, ci mortos nur morgaŭ. Ci ne suferis sufiĉe. Oni trudos al ci doloron por okdek mil frankoj. Kian turmenton mi elpensos? Okdek mil frankoj? Okdek mil mortoj estus malmulto. Kion do mi faris al tiu perfidulo, kiu ŝtelis de mi kvardek mil? Pfu! Infana ludo, ŝerco! Li ne kriegis du horojn! Mi trovos ion pli konvenan. Sed, se ekzistus du samnomaj firmoj?
--Placo Cavendish, 31!
--Jes, tia estas la adreso. Malspritulo! kial ci ne informis min, anstataŭ min perfidi? Mi estus postulinta de ili la duoblon. Ili estus pagintaj; ili estas sufiĉe riĉaj. Mi ne estus doninta kvitancon: mi ne donos plu tian.... Ne, ne! tiu fojo estas la lasta!... Ricevite: cent mil frankojn de S-ino Simons! Kia malsprita frazo! Ĉu vere mi estas, kiu diktis tion?... Sed mi pripensas! mi ne subsignis!... Jes, sed mia sigelo valoras subskribon: ili havas dudek leterojn de mi. Kial ci petis de mi tiun kvitancon? Kion ci atendis el tiuj du virinoj? Dek kvin mil frankojn por cia reaĉeto.... Ĉie, la egoismo!... Ci devis alkonfidi cin al mi: mi estus resendinta cin senpage; mi estus eĉ paginta cin. Se ci estas malriĉa, kiel ci diras, ci devas scii, kiel bona estas la mono. Ĉu ci imagas nur, kio estas sumo da okdek mil frankoj? Ĉu ci scias, kioman volumenon ĝi faras en ĉambro? kiom da ormoneroj ĝi enhavas? kaj kiom da mono oni povas gajni en la negoco per okdek mil frankoj? Ĝi estas riĉaĵo, kanajlo! Ci ŝtelis de mi riĉaĵon! Ci senigis mian filinon, la solan estaĵon, kiun mi amas en la mondo. Ŝi estas, por kiu mi laboras. Sed, se ci konas miajn aferojn, ci scias, ke mi trakuras la montaron dum plena jaro por gajni kvardek mil frankojn. Ci forprenis du jarojn el mia vivo: estas, kvazaŭ mi dormis du jarojn!»
Mi estis do fine trovinta la vundeblan lokon! La maljuna Palikaro estis trafita ĉe la koro. Mi sciis, ke mia konto estas fermita, mi esperis neniun pardonon, kaj tamen mi sentis maldolĉan ĝojon pro la konfuziĝo de tiu kvietega vizaĝo kaj de tiu masko el ŝtono. Plezure mi sekvis, sur la sulkoj de lia vizaĝo, la konvulsian movon de la pasio, same kiel la ŝippereinto, vaganta sur furioza maro, admiras malproksime la ondon, kiu lin englutos. Mi estis simila al la pensanta kano, kiun la bruta universo premegas per sia maso, kaj kiu mortante konsoliĝas pro la fiera konscio pri sia supereco[8]. Mi pensis fierege: «Mi pereos en la turmentoj, sed mi estas estro de mia estro, kaj turmentisto de mia turmentisto».
VII
JOHN HARRIS
La Reĝo konsideradis sian venĝon, kiel homo, fastinte tri tagojn, rigardas bonan manĝon. Li esploris intersekve ĉiujn pladojn, mi volas diri, ĉiujn turmentojn; li pasigis la langon sur siaj sekiĝintaj lipoj, sed li ne sciis, per kio li komencos, nek kion li elektos. Ŝajnis, kvazaŭ pro troa malsato li estus perdinta la apetiton. Li pugnofrapis sian kapon, kvazaŭ por ŝprucigi ion el ĝi; sed la ideoj eliris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke estis malfacile kapti unu el ili ĉe ĝia paso. «Parolu do! kriis li al siaj regatoj. Konsilu al mi. Por kio vi estas utilaj, se vi ne estas kapablaj doni konsilon? Ĉu mi atendos, ĝis kiam la Korfuano estos reveninta, aŭ kiam Vasili aŭdigos sian voĉon el la fundo de la tombo? Trovu al mi, brutuloj, kiuj vi estas, turmenton, kiu valoru okdek mil frankojn!»
La juna _ĉibuĝi_ diris al sia estro: «Al mi venas ideo. Unu el ciaj oficiroj mortis, unu forestas, tria estas vundita. Faru konkurson por iliaj oficoj. Promesu, ke tiuj, kiuj scios venĝi cin la plej bone, anstataŭos Sofoklis, la Korfuanon kaj Vasili.»
Haĝi-Stavros ridetis kompleze pri tiu elpenso. Li karesis la mentonon de l' knabo kaj diris:
«Ci estas ambicia, hometo! Bonege! La ambicio estas la risorto de l' kuraĝo. Konsentite pri la konkurso! Ĝi estas moderna ideo el Eŭropo; tio plaĉas al mi. Por cin rekompenci, ci opinios unua, kaj se ci trovos ion bela, Vasili ne havos alian heredonton, ol cin.
--Mi volus, diris la knabo, eltiri kelkajn dentojn de la _milordo_, meti enbuŝaĵon en sian buŝon, kaj kurigi lin, bridumitan, ĝis kiam li falos pro laceco.
--Liaj piedoj estas tro malsanaj: li falus ĉe la dua paŝo. Viavice, nun! Tamburis, Mustakas, Koltzida, Milotis, parolu, mi aŭskultas vin.
--Mi, diris Koltzida, rompus bolantajn ovojn sub liaj akseloj. Mi provis jam tion ĉe virino el Megara, kaj mi ricevis multe da plezuro.
--Mi, diris Tamburis, kuŝigus lin teren kun ŝtono da kvincent funtoj sur la brusto. Oni elstreĉas la langon kaj oni kraĉas sangon; ĝi estas sufiĉe bela spektaklo.
--Mi, diris Milotis, metus vinagron en liajn naztruojn, kaj enpuŝus dornojn sub liajn ungojn. Oni ternas rave, kaj oni ne scias, kien meti siajn manojn.»
Mustakas estis unu el la kuiristoj de la bando. Li proponis, ke oni kuiru min malrapide. La vizaĝo de l' Reĝo heliĝis.
La monaĥo ĉeestis la konferencon kaj lasis paroli, ne esprimante sian opinion. Tamen, li kompatis min, kiom ebligis lia sentemeco, kaj helpis min, proporcie al lia inteligento. «Mustakas, diris li, estas tro malbonkora. Oni povas ja turmenti la _milordon_, ne bruligante lin vivantan. Se vi nutrus lin per peklaĵo, ne permesante, ke li trinku, li daŭrus longe, li suferus multe, kaj la Reĝo kontentigus sian venĝemon, ne elvokante tiun de Dio. Tute neprofiteman konsilon mi donas al vi; ĝi produktos nenion al mi; sed mi volus, ke ĉiuj estu kontentaj, ĉar la monaĥejo enspezis ja la dekonimposton.
--Haltu! interrompis la _kafeĝi_. «Bona maljunulo», mi havas ideon, kiu egalvaloras la cian. Mi kondamnas la _milordon_ je morto pro malsato. La ceteraj faros al li tiom da malbono, kiom ili volos; mi pretendas malhelpi nenion. Sed mi gardostaros antaŭ lia buŝo, kaj mi zorgos por ke nek guto da akvo nek peceto da pano ĝin eniru. La laceco duobligos lian malsaton, la vundoj ekbruligos lian soifon kaj la tuta laboro de la ceteraj utilos fine al mia profito. Kion ci diras pri tio, cia Reĝa Moŝto? Ĉu mi rezonis bone kaj ci donas al mi la heredaĵon de Vasili?
--Iru ĉiuj al la diablo! diris la Reĝo. Vi rezonus malpli kviete, se la malnoblulo estus ŝtelinta de vi okdek mil frankojn! Forportu lin en la tendaron, kaj amuzu vin per li. Sed ve al la mallertulo, kiu mortigus lin pro nesingardo! Tiu ĉi homo devas morti nur per mia mano. Mi volas, ke li repagu al mi per plezuro ĉion, kion li forprenis de mi permone. Li verŝos gutope la sangon de siaj vejnoj, kiel malbona ŝuldanto, kiu elpagas soldope.»
Vi ne povas kredi, sinjoroj, per kiaj krampoj la plej malfeliĉa homo estas ankoraŭ ligita kun la vivo. Certe, mi estis avidega morti; kaj nenio pli feliĉa povis okazi al mi, ol perei per unu sola fojo. Tamen, io ĝojis en mi ĉe tiu minaco de Haĝi-Stavros. Mi benis la longecon de mia turmentado. Espera instinkto tiklis la fundon de mia koro. Se bonfarulo estus proponinta al mi, pafi en mian kapon, mi estus hezitinta.
Kvar rabistoj prenis min ĉe kapo kaj kruroj, kaj portis min, kiel blekegantan pakon, tra la skribejo de l' Reĝo. Mia voĉo vekis Sofoklis sur lia kuŝejo. Li vokis siajn kunulojn, rakontigis al si la novaĵojn, kaj petis vidi min el proksime. Ĝi estis kaprico de malsanulo. Oni ĵetis min teren apud li:
«_Milordo_, diris li al mi, ni estas ambaŭ en tre malbona stato; sed oni povas veti multon, ke mi releviĝos antaŭ vi. Ŝajnas, ke oni pripensas jam por doni al mi posteulon. Kiel maljustaj estas la homoj! Mia ofico en konkurso! Nu mi volas ankaŭ konkursi kaj stariĝi kiel kandidato. Vi atestos por mi, kaj vi pruvos per viaj ĝemoj, ke Sofoklis ne mortis ankoraŭ. Oni tuj ligos viajn kvar membrojn, kaj mi prenas sur min, turmenti vin per unu sola mano tiel vigle, kiel la plej bonfarta el tiuj sinjoroj.»
Por komplezi al la sentaŭgulo, oni ligis miajn brakojn. Li petis, ke oni turnu lin al mi, kaj komencis fortiri miajn harojn, unu post alia, kun la pacienco kaj la reguleco de profesia senharigistino. Kiam mi vidis, ĝis kio malgraviĝas tiu nova turmento, mi kredis, ke la vundito, tuŝite de mia mizero kaj kompatante pro siaj propraj suferoj, volas liberigi min de siaj kamaradoj kaj havigi al mi unu horon da ripozo. La fortiro de unu haro estas multe malpli dolora ol pinglopiko. La dudek unuaj foriris unu post la alia ne lasante bedaŭron al mi, kaj mi deziris kore bonan vojaĝon al ili. Sed mi devis baldaŭ kanti laŭ alia tono. La kranihaŭto, incitite de multego da nesenteblaj vundoj, inflamis. Juko malpreciza, poste iom pli akra, poste netolerebla, kuris ĉirkaŭ mia kapo. Mi volis almeti la manojn tien; mi komprenis, pro kia intenco la sovaĝulo min ligigis. La senpacienco pligrandigis la suferon; mia tuta sango alfluis al la kapo. Ĉiufoje, kiam la mano de Sofoklis alproksimiĝis al mia hararo, doloroza tremado disvastiĝis en la tutan korpon. Mil neklarigeblaj jukoj turmentis miajn krurojn kaj brakojn. La nervaro, ĉiuloke incitegita, envolvis min per reto pli dolora ol la tuniko de Dejaniro. Mi ruliĝis tere, mi kriis, mi petis pardonon, mi bedaŭris la bastonbatojn sur la piedplandoj. La turmentisto kompatis min, nur kiam liaj fortoj estis komsumitaj. Kiam li sentis sian vidon malklara, sian kapon peza kaj sian brakon laca, li faris lastan penon, enŝovis la manon en miajn harojn, ekkaptis plenan tufon da ili, kaj lasis sin refali sur sian kuŝejon, eltirante el mi krion de malespero.
«Venu kun mi, diris Mustakas. Ci juĝos, apud mia fajro, ĉu mi tiom valoras, kiom Sofoklis, kaj ĉu mi meritas leŭtenantan oficon.»
Li levis min, kiel plumon, kaj portis min en la tendaron, antaŭ amason de rezina ligno kaj dornaĵaro. Li malligis la ŝnurojn, forprenis miajn vestaĵojn kaj ĉemizon, lasante al mi nur la pantalonon. «Ci estos, diris li, mia kuireja helpanto. Ni ekbruligos fajron kaj preparos kune la manĝon de l' Reĝo.»
Li ekflamigis la ŝtiparon kaj etendis min laŭdorse, je du futoj de monto el flamoj. La ligno kraketis; la brulruĝaj karboj falis hajle ĉirkaŭ mi. La varmo estis netolerebla. Mi trenis min per la manoj iom pli malproksimen, sed li revenis kun pato, kaj repuŝis min per la piedo ĝis la loko, kien li estis metinta min.
«Rigardu atente, diris li, kaj profitu miajn lecionojn. Jen la internaĵo de tri ŝafidoj: ĝi sufiĉas por nutri dudek homojn. La Reĝo elektos la plej delikatajn partojn; li disdonos la reston al siaj amikoj. Ci ne estas tiumomente inter ĉi tiuj, kaj se ci gustumos mian kuiraĵon, ĝi estos nur per la okuloj.»
Mi aŭdis baldaŭ la fritaĵon, kiu bolas, kaj tiu bruo memorigis al mi, ke mi fastas de hieraŭ. Mia stomako enviciĝis inter miajn turmentistojn, kaj mi havis unu plian malamikon. Mustakas prezentis la paton sub miajn okulojn, kaj briligis antaŭ miaj rigardoj la apetitdonan koloron de la viando. Li skuis sub miaj naztruoj la allogaj parfumoj de la rostita ŝafido. Subite, li rimarkis, ke li forgesis ian spicon, kaj kuris por preni salon kaj pipron, alkonfidante la paton al mia diligenteco. La unua ideo, kiu venis al mi, estis, ŝteli pecon da viando; sed la rabistoj estis nur je dek paŝoj; ili estus malhelpintaj min ĝustatempe. «Se, almenaŭ, pensis mi, mi havus ankoraŭ mian pakon de arseniko!» Kion mi faris el ĝi? Mi ne estis remetinta ĝin en la herbujon. Mi metis la manojn en ambaŭ poŝojn. Mi prenis el ili malpuran paperon kaj plenmanon da tiu bonfaronta polvo, kiu eble min savos kaj almenaŭ min venĝos.
Mustakas revenis en la momento, kiam mia dekstra mano estis malfermita super la pato. Li ekkaptis mian brakon, enigis sian rigardon ĝis la fundo de miaj okuloj, kaj diris per minaca voĉo: «Mi scias, kion ci faris.»
Mia brako falis senkuraĝigite. La kuiristo daŭrigis:
«Jes, ci ĵetis ion sur la manĝon de la Reĝo.
--Kion do?
--Sorĉaĵon. Sed tute egale. Iru, mia malfeliĉa _milordo_, Haĝi-Stavros estas pli lerta sorĉisto ol ci. Mi tuj servos al li la manĝon. Mi havos mian parton de ĝi, kaj ci ne gustumos ĝin.
--Ĝi multe utilu al ci!»
Li lasis min antaŭ la fajro, rekomendinte min al dekduo da rabistoj, kiuj manĝis brunan panon kaj maldolĉajn olivojn. Tiuj Spartanoj faris societon al mi dum unu aŭ du horoj. Ili aranĝis mian fajron kun flegista atentado. Se foje mi provis rampi iom pli malproksimen de mia turmento, ili ekkriis: «Atentu, ci malvarmumiĝus!» Kaj ili puŝis min ĝis en la flamo per fortaj batoj de brulantaj bastonoj. Mia dorso estis striita de ruĝaj makuloj, mia haŭto ŝvelis en brulumaj veziketoj, miaj okulharoj friziĝis pro la varmeco de l' fajro, miaj haroj haladzis odoron de bruligita karno, kiu min naŭzis; kaj tamen mi frotis miajn manojn pensante, ke la Reĝo manĝos el mia kuiraĵo, kaj ke io nova okazos sur monto Parnis antaŭ la finiĝo de l' tago.
Baldaŭ la kunmanĝintoj de Haĝi-Stavros reaperis en la tendaro, kun plena stomako, brila okulo, hela vizaĝo. «Bone, pensis mi, via ĝojo kaj via sano falos simile al masko, kaj vi malbenos sincere ĉiun plenbuŝon el la festeno, kiun mi spicis por vi!» La fama Lokusto, mi konjektas, pasigis agrablajn momentojn en sia vivo. Kiam oni havas motivon por malami la homojn, estas iom dolĉe vidi fortikan estaĵon, kiu iras, venas, kantas, portante en la intesto ĝermon de morto, kiu kreskos kaj lin konsumos. Ĝi estas proksimume tiu sama ĝojo, kiun sentas bona kuracisto vidante mortanton, kiun li scias revivigi. Lokusto praktikis kontraŭmanieran medicinon, kaj mi ankaŭ.
Miajn malamemajn pripensojn interrompis stranga tumulto. La hundoj bojis ĥore, kaj sufokiĝanta sciigisto aperis sur la plataĵo kun la tuta hundaro post li. Ĝi estis Dimitri, la filo de Kristodulo. Kelkaj ŝtonoj, ĵetitaj de la rabistoj, liberigis lin de lia eskorto. Li kriis el kiel eble plej malproksime: «La Reĝon! mi bezonas paroli al la Reĝo!» Kiam li estis je dudek paŝoj de mi, mi vokis lin per plenda voĉo. Li estis terurita de la stato, en kiu li trovas min, kaj li ekkriis: «Ho nesingarduloj! Plendinda junulino!
--Mia bona Dimitri! diris mi al li, el kie ci venas? ĉu eble min reaĉeto estas pagita?
--La temo estas vere pri reaĉeto! sed timu nenion, mi alportas bonajn novaĵojn. Bonajn por vi, malfeliĉajn por mi, por li, por ŝi, por ĉiuj! Mi bezonas vidi Haĝi-Stavros. Ne unu minuto estas perdota. Ĝis mia reveno, ne permesu ke oni suferigu vin: ŝi mortus pro tio! Vi aŭdas, vi ceteraj! ne tuŝu la _milordon_. Ĝi kostus al vi la vivon. La Reĝo distranĉigus vin en pecojn. Konduku min al la Reĝo!»
La mondo estas tiamaniere aranĝita, ke kiu ajn parolas kiel estro, estas preskaŭ certa, ke oni lin obeos. Tiom da aŭtoritateco aŭdiĝis en la voĉo de tiu servisto, kaj lia pasio parolis por tiel komandema tono, ke miaj gardantoj, mirigitaj kaj timegigitaj, forgesis restigi min apud la fajro. Mi rampis iom malproksimen, kaj ripozigis dolĉege mian korpon sur malvarma ŝtonego ĝis la alveno de Haĝi-Stavros.
Li ŝajnis nek malpli emociita nek malpli agitita ol Dimitri. Li prenis min en siajn brakojn, kiel malsanan infanon, kaj forportis min rekte ĝis la fundo de tiu fatala ĉambro, kie Vasili estas enterigita. Li metis min sur sian propran tapiŝon kun patrinaj zorgoj; li faris du paŝojn malantaŭen, kaj rigardis min kun stranga miksaĵo de malamo kaj de kompato. Li diris al Dimitri: «Mia infano, por la unua fojo mi lasos tian krimon nepunita. Li mortigis Vasili, tio estas nenio. Li volis mortigi min mem, mi pardonas ĝin al li. Sed li friponis min, la sentaŭgulo! Okdek mil frankoj malplie en la doto de Fotini? Mi estis serĉanta turmenton egalan al lia krimo. Ho! estu certa! Mi estus trovinta!... Mi malfeliĉulo! Kial mi ne venkis mian koleron? Mi agis vere maldolĉe kontraŭ li. Ŝi estas, kiu pagos pro tio. Se ŝi ricevus dudek bastonfrapojn sur siaj piedetoj, mi ne revidus ŝin. La viroj ne mortas pro tio, sed virino! Dek kvin jara infanino!»
Li forsendis el la ĉambro ĉiujn rabistojn, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ ni. Li malligis zorgatente la sangomakulitajn tolaĵojn, kiuj kovris miajn vundojn. Li sendis sian _ĉibuĝi_ por la ŝmiraĵo de Luiĝi-Bej. Li sidiĝis antaŭ mi sur la malsekan herbon, prenis miajn piedojn en siajn manojn kaj rigardadis miajn vundojn. Nekredebla fakto: li havis larmojn en la okuloj!
«Malfeliĉa infano! diris li, vi certe suferas terure. Pardonu al