vi. Mi kredis, ke mi estas homokonanto; via fizionomio trompis min
tre. Mi estus neniam kredinta, ke vi estus kapabla malutili al ni, precipe pro la maniero, kiel mi agis kontraŭ vi. Ne miru, ke mi alprenas de nun severajn aranĝojn: vi estas, kiu devigas min. Vi estos internigita en via ĉambro ĝis nova ordono. Unu el miaj oficiroj faros societon al vi sub via tendo. Tio, ankoraŭ, estas nur antaŭrimedo. En okazo de rekulpo, punon vi devus atendi. Vasili, al ci mi konfidas gardadi la sinjoron.»
Vasili salutis min kun sia kutima ĝentileco.
«Ha! kanajlo! pensis mi, ci estas, kiu ĵetas la infanetojn en la fajron! ci estas, kiu tuŝis la talion de Mary-Ann! ci estas, kiu volis ponardfrapi min, je la tago de la Ĉieliro. Nu! mi preferas rilati kun ci, ol kun iu alia.»
Mi ne rakontos al vi la tri tagojn, kiujn mi pasigis en mia ĉambro kune kun Vasili. Tiu sentaŭgulo havigis al mi dozon da enuo, kiun mi volas dividi kun neniu. Li deziris al mi nenion malbonan; li havis eĉ ian simpation al mi. Mi kredas, ke, se li estus kaptinta min por sia propra konto, li estus forlasinta min sen reaĉeto. Mia vizaĝo estis plaĉinta al li unuavide. Mi memorigis al li pli junan fraton, kiun li perdis ĉe la krima juĝistaro. Sed liaj certigoj pri sia amikeco tedis min centfoje pli ol la plej malbonaj agoj. Li ne atendis la sunleviĝon por saluti min per «bontagon»; ĉe la noktiĝo, li forgesis neniam deziri al mi prosperecojn, kies listo estis longa. Li skuis min, kiam mi ripozis plej profunde, por ekscii, ĉu mi estas bone kovrita. Ĉe la manĝo, li servis min kiel bona servisto; por la deserto, li rakontis al mi historiojn, aŭ petis, ke mi diru al li kelkajn. Kaj ĉiam la mano antaŭen por premi la mian! Mi prezentis al lia bonvolo fervoran kontraŭstaron. Krom tio, ke ŝajnis al mi neutile enskribi rostiston de infanoj sur la liston de miaj amikoj, mi sentis nenian deziron, premi la manon de homo, kies morton mi estis decidinta. Mia konscienco permesis al mi, lin mortigi: ĉu mi ne estis en okazo de necesa sindefendo? sed estus skrupulige por mi, lin mortigi perfide, kaj mi devis almenaŭ atentigi lin per malamika, minaca sintenado. Repuŝante liajn allogojn, malatentante liajn ĝentilaĵojn, malakceptante liajn afablaĵojn, mi observis zorge okazon por foriĝi; sed lia amikeco, pli diligenta ol la malamo, ne ĉesis min vidi eĉ unu momenton. Kiam mi kliniĝis super la kaskado por gravuri en mian memoron la malebenaĵojn de l' grundo, li forprenis min el mia rigardado kun patrina zorgemo: «Atentu! diris li tirante min ĉe la piedoj: se pro malfeliĉo ci falus, mi riproĉus min dum mia tuta vivo.» Kiam, nokte, mi provis leviĝi nerimarkite, li saltis el sia lito demandante, ĉu mi bezonas ion. Nenian oni vidis pli viglan friponon. Li rondiris ĉirkaŭ mi, kiel enkaĝigita sciuro.
Pli ol io ajn, min malesperigis lia konfido al mi. Mi esprimis foje la deziron ekzameni liajn batalilojn. Li metis sian ponardon en mian manon. Ĝi estis Rusa ponardo, el damaskenita ŝtalo, el la fabrikejo en Tula. Mi tiris la klingon el la ingo, mi provis la pinton kontraŭ mia fingro, mi direktis ĝin al lia brusto, elektante la lokon, inter la kvina ripo kaj la sesa. Li diris al mi ridetante: «Ne apogu, ci mortigus min». Certe, sinjoro, se mi estus apoginta iomete, mi estus farinta juston al li, sed io detenis mian brakon. Estas bedaŭrinde, ke la honestuloj mortigas tiel malfacilanime la krimulojn, kiuj mortigas tiel facilanime la honestulojn. Mi remetis la ponardon en la ingon. Vasili prezentis al mi sian pistolon, sed mi rifuzis preni ĝin, kaj diris, ke mia sciemo estas kontentigita. Li streĉis la ĉanon, montris al mi la prajmon, apogis la tubon kontraŭ sian kapon, kaj diris al mi: «Jen! ci ne havus plu gardanton.»
Neniun gardanton plu! He! per Dio! tion precize mi volis. Sed la okazo estis tro bela, kaj la pendigindulo paralizis min. Se mi estus mortiginta lin en tia momento, mi ne estus povinta toleri lian lastan rigardon. Pli bone estis procedi dum la nokto. Sed malfeliĉe, anstataŭ kaŝi siajn batalilojn, li demetis ilin videble inter sia lito kaj la mia.
Fine mi trovis rimedon por fugi, ne vekante nek buĉante lin. Tiu ideo venis al mi dimanĉon, 11an de majo, je la sesa. Mi estis rimarkinta, la Ĉieliran tagon, ke Vasili estas drinkema kaj toleras malbone la vinon. Mi invitis lin por vespermanĝi kun mi. Tiu pruvo de amikeco ekscitis lin: la vino de Egino kompletigis la kapturniĝon. Haĝi-Stavros, kiu ne estis plu honorinta min per unu vizito, ĉar mi perdis lian estimon, daŭris agi kiel donacema gastiganto. Mia tablo estis pli bone provizita ol la lia. Mi estus povinta trinki plenan felsakon da vino kaj barelon da _rhaki_. Vasili, akceptita kiel partoprenanto en tiuj bonaĵoj, komencis la manĝon kun kortuŝa humileco. Li restis je tri futoj de la tablo, kiel vilaĝano invitita ĉe sia landsinjoro. Iom post iom, la vino malgrandigis la interspacon. Je la oka vespere, mia gardanto klarigis al mi sian karakteron. Je la naŭa, li rakontis balbutante la aventurojn de sia juneco, kaj serion da heroaĵoj, kiuj estus starigintaj la harojn de esplora juĝisto. Je la deka, li falis en la filantropecon; tiu koro el trempita ŝtalo fluidiĝis en la _rhaki_, kiel la perlo de Kleopatro en la vinagro. Li ĵuris al mi, ke li fariĝis rabisto pro amo al la homaro; ke li volas riĉiĝi en dek jaroj, fondi hospitalon per siaj ŝparaĵoj, kaj rifuĝi poste en monaĥejon sur monto Atos. Li promesis ne forgesi min en siaj preĝoj. Mi profitis tiujn bonajn inklinojn por englutigi al li grandegan tason da _rhaki_. Mi estus povinta prezenti al li brulantan peĉon: li estis tro mia amiko por rifuzi ion de mi. Baldaŭ li perdis la voĉon; lia kapo kliniĝis dekstren kaj maldekstren kun pendola reguleco; li prezentis al mi la manon, renkontis reston de rostaĵo, premis ĝin kore, falis renversen, kaj komencis dormi same profunde, kiel la sfinksoj de Egiptujo, kiujn la Francaj kanonoj ne vekis.
Mi ne havis unu momenton por perdi: la minutoj estis el oro. Mi prenis lian pistolon, kiun mi ĵetis en la valon. Mi ekkaptis lian ponardon, kaj mi estis tuj ekspedonta ĝin al la sama direkto, kiam mi pripensis, ke ĝi povos utili al mi por tranĉi bulojn de herbaĵo. Mia dika horloĝo montris la dek-unuan. Mi estingis la du fajrojn el rezina ligno, kiuj lumigis nian tablon: la lumo povis altiri la atenton de la Reĝo. La vetero estis bela. Ne pli da luno ol sur mia mano, sed multego da steloj: ĝi estis vere tiu nokto, kiun mi bezonis. La herbo, detranĉita laŭ longaj bedoj, estis fortirebla kiel peco de drapo. Miaj materialoj estis pretaj post unu horo. Dum mi portis ilin al la fonto, mi tuŝis Vasili per la piedo. Li levis sin peze kaj demandis min, pro kutimo, ĉu mi bezonas ion. Mi lasis mian ŝarĝon fali, mi sidiĝis apud la drinkemulo, kaj petis, ke li trinku ankoraŭ unufoje por mia sano. «Jes, diris li, mi soifas.» Mi plenigis al li por la lasta fojo la kupran pokalon. Li trinkis duonon de ĝi, disverŝis la reston sur sian mentonon kaj sian kolon, provis leviĝi, refalis kun vizaĝo malsupre, etendis la brakojn antaŭen, kaj ne moviĝis plu. Mi kuris al mia digo, kaj, kiel ajn novulo mi estis, la rivereto estis fortike barita post kvardek kvin minutoj: estis tri kvaronoj post noktomezo. La bruon de la kaskado anstataŭis profunda silento. Timo ekkaptis min. Mi pripensis, ke verŝajne la Reĝo dormas malpeze, kiel ĉiuj maljunuloj, kaj ke tiu nekutima silento povos lin veki. En la tumulto de la ideoj, kiuj plenigis mian cerbon, mi memoris scenon de la _Barbiro de Sevilla_, en kiu Bartholo vekiĝas, tuj kiam li ĉesas aŭdi la fortepianon. Mi ŝovis min laŭlonge de la arboj ĝis la ŝtuparo, kaj mi trarigardis la skribejon de Haĝi-Stavros. La Reĝo ripozis pace apud sia _ĉibuĝi_. Mi rampis ĝis dek futoj de lia abio, mi aŭskultis: ĉio dormas. Mi revenis al mia digo tra marĉaĵeto de malvarmega akvo, kiu atingis jam miajn maleolojn. Mi kliniĝis super la abismo.
La flanko de la monto rebrilis nesenteble. Oni vidis tie kaj tie kelkajn kavaĵojn, en kiuj la akvo estis restadinta. Mi notis ilin atente: ili estis tiom da lokoj, kien mi povos meti la piedon. Mi reiris al mia tendo, mi prenis mian herbujon, kiu estis alpendigita super mia lito, kaj mi ligis ĝin sur miajn ŝultrojn. Pasante tra la loko, kie ni estis vespermanĝintaj, mi relevis pankvaronon kaj pecon da viando, kiujn la akvo ne ankoraŭ malsekigis. Mi enfermis tiujn provizojn en la ujon por mia morgaŭa matenmanĝo. La digo rezistis bone, la venteto estis versimile sekiginta mian vojon; estis preskaŭ la dua. Mi estus dezirinta kunporti la ponardon de Vasili, por okazo de malbona renkonto. Sed ĝi estis sub la akvo, kaj mi ne perdis mian tempon por ĝin serĉi. Mi demetis miajn ŝuojn, ilin kunligis per la ŝnuroj kaj alpendigis ĉe la rimenojn de mia ujo. Fine, ĉion pripensinte, doninte lastan rigardon al miaj teramasoj, elvokinte la rememorojn pri la patra domo, kaj sendinte kison al la direkto al Ateno kaj Mary-Ann, mi transigis unu kruron super la parapeto, kaptis per ambaŭ manoj arbeton, kiu pendas super la abismo, kaj ekvojaĝis, konfidante al Dio.
Ĝi estis malfacila laboro, pli malfacila ol mi estis konjektinta el tie supre. La ankoraŭ akvumita roko sentigis al mi malsekan malvarmon, kiel la kontakto de serpento. Mi estis malbone taksinta la distancojn, kaj la apogpunktoj estis multe pli maloftaj, ol mi esperis. Dufoje mi elvojiĝis, direktante min maldekstren. Mi devis reveni, tra nekredeblaj malfacilaĵoj. La espero forlasis min ofte, sed ne la volo. La tero ekmankis al mia piedo: mi konfuzis ombron kun elstaraĵo, kaj mi falis dek kvin aŭ dudek futojn, algluigante miajn manojn kaj mian korpon al la flanko de la monto, ne trovante punkton por min haltigi. Radiko de figarbo alkroĉis min ĉe la maniko de mia palto: ĉi tie vi vidas ĝiajn signojn. Iom poste, birdo, kaŭrinta en kavaĵo, forflugis tiel subite inter miaj kruroj, ke la timo faligis min preskaŭ renversen. Mi marŝis per la piedoj kaj per la manoj, precipe per la manoj. Miaj brakoj estis rompitaj, kaj mi aŭdis ĉiujn tendenojn, vibrantajn kiel la kordoj de harpo. Miaj ungoj doloris tiel, ke mi ne sentis plu ilin. Eble mi estus havinta pli da forto, se estus eble mezuri la vojon, kiu restas trairota; sed kiam mi provis turni la kapon malantaŭen, la kapturniĝo min kaptis, kaj mi sentis, ke mi svenas. Por subteni mian kuraĝon mi admonis min mem; mi alparolis min laŭte inter miaj kunpremitaj dentoj: «Ankoraŭ unu paŝon por mia patro! ankoraŭ unu paŝon por Mary-Ann! ankoraŭ unu paŝon por la konfuzigo de la rabistoj kaj la furiozigo de Haĝi-Stavros!»
Fine miaj piedoj stariĝis sur pli larĝa plataĵo. Ŝajnis al mi, ke la tero ŝanĝis sian koloron. Mi fleksis la subgenuojn, mi sidiĝis, mi turnis timeme la kapon. Mi estis nur je dek futoj de la rivereto: mi estis atinginta la ruĝajn ŝtonegojn. Ebena surfaco, borita de mil truetoj, en kiuj restis ankoraŭ akvo, ebligis al mi respiri kaj ripozi iom. Mi rigardis mian horloĝon: estis nur la dua kaj duono. Mi estus kredinta, vere, ke mia vojaĝo daŭris tri noktojn. Mi palpis miajn brakojn kaj krurojn, por vidi, ĉu mi estas kompleta; en tiaj ekspedicioj, oni scias, kio foriras, sed oni nescias, kio alvenas. Mi havis bonŝancon, mi kvitiĝis kun kelkaj kontuzoj kaj du aŭ tri defrotaĵoj. La plej malsana estis mia palto. Mi levis la okulojn supren, ne ankoraŭ por danki la ĉielon, sed por min konvinki, ĉu io moviĝas en mia antaŭa loĝejo. Mi aŭdis nur kelkajn akvogutojn, kiuj filtriĝas tra mia digo. Ĉio estis en ordo; la malantaŭo estis sendanĝera; mi sciis, kie mi trovos Atenon; adiaŭ, do, al la Reĝo de la montoj!
Mi estis tuj saltonta en la fundon de la valo, kiam blanketa formo stariĝis antaŭ mi, kaj mi aŭdis la plej furiozan bojon, kiu iam vekis la eĥojn je tia horo. Ho ve! sinjoro, mi estis forgesinta la hundojn de mia gastiganto. Tiuj malamikoj al la homo vagadis ĉiuhore ĉirkaŭ la tendaro, kaj unu el ili estis flarinta min. Kiom da furiozeco kaj malamo mi sentis renkontante ĝin, estas nedireble; neniu iam malamis tiugrade malsaĝan estaĵon! Mi estus preferinta stari antaŭ lupo, tigro aŭ blanka urso, noblaj bestoj, kiuj manĝus min silente, sed ne denuncus min. La sovaĝaj bestoj iras ĉasi por si mem; sed kion pensi pri tiu abomena hundo, kiu englutos min bruege por flati la maljunan Haĝi-Stavros? Mi kovris ĝin per insultoj; mi pluvigis sur ĝin la plej malafablajn nomojn; sed kion ajn mi faris, ĝi parolis pli laŭte ol mi. Mi ŝanĝis mian tonon, mi provis la efikon de la bonaj paroloj, mi alparolis ĝin dolĉe en Greka, en la lingvo de ĝiaj geavoj; ĝi sciis nur unu respondon al ĉiuj miaj diroj, kaj ĝia respondo ŝancelis la monton. Mi silentis, tio estis bona ideo; ĝi silentis. Mi kuŝiĝis meze de la ŝlimakvo; ĝi sterniĝis apud la piedo de l' ŝtonego, grumblante inter siaj dentoj. Mi ŝajnigis, ke mi dormas; ĝi dormis. Mi lasis min gliti nesenteble al la rivereto; ĝi leviĝis per unu salto, kaj mi havis nur la tempon regrimpi sur mian piedestalon. Mia ĉapelo restis inter la manoj, aŭ pli ĝuste inter la dentoj de la malamiko. Unu momenton poste, ĝi estis nur pasto, marmelado, kaĉo el ĉapelo! Plendinda ĉapelo! mi kompatis al ĝi, mi metis min en ĝian lokon. Se mi estus povinta eliri el embaraso, suferante kelkajn mordojn, mi ne marĉandus tre, mi donus al la hundo sian parton. Sed tiuj monstroj ne kontentiĝas mordante, ili elmanĝas la homojn!
Mi ekpensis, ke verŝajne ĝi malsatas; ke, se mi trovos por ĝin satigi, kredeble ĝi mordos min ankoraŭ, sed ne manĝos min. Mi havis provizojn, mi oferdonis ilin; mia sola bedaŭro estis, ke mi ne havas centfoje pli. Mi ĵetis al ĝi duonon de mia pano; ĝi englutis ĝin kiel profundegaĵo: imagu ŝtoneton, kiu falas en puton. Mi estis malgaje rigardanta la malmulton, kiu restas al mi por doni al ĝi, kiam mi rekonis, ĉe la fundo de la herbujo, blankan paketon, kiu inspiris ideojn al mi. Ĝi estis malgranda provizo de arseniko, destinita al miaj zoologiaj preparaĵoj. Mi uzis ĝin por pajloŝtopi birdojn, sed neniu leĝo malpermesis ke mi ŝovu kelkajn gramojn da ĝi en la korpon de hundo. Mia kunparolanto, ricevinte apetiton, deziris nur daŭrigi sian manĝon. «Atendu, diris mi al ĝi, ci ricevos manĝaĵon laŭ mia preparo!...» La paketo enhavis ĉirkaŭ tridek kvin gramojn da beleta pulvoro, blanka kaj brila. Mi ŝutis kvin aŭ ses en malgrandan kvanton da klara akvo, kaj remetis la reston en mian poŝon. Mi disŝlimigis zorge la parton de la besto; mi atendis, ĝis kiam la arsenoza acido estos bone solvita; mi trempis en la solvaĵon pecon de pano, kiu sorbis ĉion, kiel spongo. La hundo antaŭensaltis bonapetite kaj englutis la morton per unu gluto.
Sed kial mi ne estis provizita per iom da striknino, aŭ per ia ajn bona veneno, pli fulmofrapa ol arseniko? Estis pli ol la tria, kaj mi devis atendi longe la efektojn de mia elpenso. Ĉirkaŭ la duono, la hundo komencis blekegi per ĉiuj siaj fortoj. Tio ne estis granda profito por mi: bojoj aŭ blekoj, krioj pro furiozeco aŭ pro doloro, iris ĉiam al la sama celpunkto, tio estas al la oreloj de Haĝi-Stavros. Baldaŭ la besto tordiĝis en teruraj konvulsioj; ĝi ŝaŭmis, ĝi naŭziĝis, ĝi faris fortegajn penojn por elpeli la venenon, kiu ĝin konsumas. Ĝi estis vere dolĉa spektaklo por mi, kaj mi ĝue gustumis la plezuron de la dioj; sed nur la morto de l' malamiko povis min savi, kaj la morto obeis al mi malbonvole. Mi esperis, ke, venkite de la doloro, la hundo fine lasos min pasi; sed ĝi obstinegis kontraŭ mi, ĝi montris sian ŝaŭmantan kaj sangokovritan buŝon, kvazaŭ por riproĉi min pri miaj donacoj kaj diri al mi, ke ĝi ne mortos nevenĝite. Mi ĵetis al ĝi mian naztukon: ĝi disŝiris ĝin tiel vigle, kiel mian ĉapelon. La ĉielo jam ekklariĝis, kaj mi antaŭsentis, ke mi faris neutilan mortigon. Ankoraŭ unu horo, kaj la rabistoj estos sur miaj ŝultroj. Mi levis la kapon al tiu malbenita ĉambro, kiun mi forlasis sen deziro al reveno, kaj kien la potenco de hundo min baldaŭ rekondukos. Terura akvofalego renversis min, la vizaĝo kontraŭ tero.
Herbaĵbuloj, ŝtonetoj, fragmentoj de roko ruliĝis ĉirkaŭ mi kun torento de glacia akvo. La digo estis rompita, kaj la tuta lago malpleniĝis sur mian kapon. Tremado min ekkaptis: ĉiu ondo pasante forportis kelkajn gradojn el mia animala varmeco, kaj mia sango fariĝis tiel malvarma, kiel sango de fiŝo. Mi rigardas la hundon: ĝi estas ĉiam ĉe la piedo de mia ŝtonego, batalanta kontraŭ la morto, kontraŭ la fluo, kontraŭ ĉio, kun malfermita buŝo kaj okuloj direktitaj al mi. Estis necesege fini. Mi malligis mian herbujon, prenis ĝin per la du rimenoj, kaj frapis tiun abomenan beston tiel furioze, ke la malamiko forlasis al mi la batalejon. La torento kaptis ĝin flanke, rulis ĝin du- aŭ tri-foje, kaj ĝin portis, mi ne scias kien.
Mi saltas en la akvon: ĝi altiĝis ĝis mezkorpo; mi alkroĉiĝas ĉe la ŝtonegoj de l' bordo; mi eliras el la fluo; mi albordiĝas, mi skuas min, kaj mi krias: Hura por Mary-Ann!
Kvar rabistoj elstariĝas el la tero kaj kaptas min ĉe la kolumo, dirante: «Jen do ci estas, mortigisto! Venu ĉiuj! ni tenas lin! la Reĝo estos kontenta! Vasili estos venĝita!»
Ŝajnas, ke, nescie, mi estis droniginta mian amikon Vasili.
En tiu tempo, sinjoro, mi estis ankoraŭ mortiginta neniun: Vasili estis mia unua viktimo. Poste, mi faligis multajn aliajn, tute kontraŭvole, kaj nur por defendi mian vivon; sed Vasili estas la sola, kiu okazigis al mi penton, kvankam lia pereo rezultis de vere senkulpa nesingardo. Vi scias, kio estas unua paŝo! Neniu mortiginto, trovita de la polico, kaj kondukata inter du ĝendarmoj ĝis la loko de lia krimo, mallevis la kapon pli humile ol mi. Mi ne kuraĝis levi la okulojn al la honestuloj, kiuj min arestis; mi ne sentis la forton, toleri iliajn malaprobajn rigardojn; mi antaŭsentis, tremante, timegindan provon: mi estis certa, ke mi estos prezentata al mia juĝonto kaj kondukata apud mian viktimon. Kiel mi staros antaŭ la brovoj de l' Reĝo de la montoj, post tia ago? Kiel mi revidos, ne mortante pro honto, la senvivan korpon de l' malfeliĉa Vasili? Pli ol unufoje miaj genuoj fleksiĝis sub mi, kaj mi estus restinta sur la vojo, sen la piedfrapoj, kiuj sekvis min.
Mi trairis la senhoman tendaron, la skribejon de la Reĝo, okupitan de kelkaj vunditoj, kaj mi malsupreniris, aŭ pli ĝuste mi falis de la ŝtuparo en mian ĉambron. La akvo estis forfluinta lasante ŝlimajn makulojn ĉe ĉiuj muroj kaj arboj. Lasta marĉero restis en la loko, kie mi forprenis la herbon. La rabistoj, la Reĝo kaj la monaĥo staris, laŭronde, ĉirkaŭ griza kaj kotoza objekto, kies vido starigis la harojn sur mia kapo: ĝi estis Vasili. La ĉielo vin gardu, sinjoro, iam vidi kadavron fasonitan de vi! La akvo, kaj la koto, forfluante, estis demetintaj abomenan ŝmiraĵon ĉirkaŭ li. Ĉu vi vidis iam dikan muŝon kaptitan depost tri aŭ kvar tagoj en araneaĵo? La ŝpinbesto, ne povante forigi tian gaston, vindas ĝin per volvaĵo de grizaj fadenoj, kaj ŝanĝas ĝin en senforman kaj nerekoneblan mason; tia estis Vasili, kelkajn horojn post kiam li vespermanĝis kun mi. Mi retrovis lin je dek paŝoj de la loko, kie mi estis adiaŭinta lin. Mi ne scias, ĉu la rabistoj lin translokis, aŭ ĉu li mem ruliĝis tien en la konvulsioj de l' agonio; tamen mi inklinas konjekti, ke la morto estis dolĉa al li. Plena de vino, kiel mi lasis lin, li pereis versimile sen batalo pro forta cerba sangalfluo.
Malbonsigna murmuro salutis mian alvenon. Haĝi-Stavros, pala kaj kun frunto kuntirita, marŝis rekte al mi, kaptis min ĉe la maldekstra manradiko, kaj tiris min tiel fortege, ke li kvazaŭ elartikigis mian brakon. Li ĵetis min mezen de la rondo tiel vive, ke mi preskaŭ metis la piedon sur la korpon de mia viktimo: mi reĵetis min rapide malantaŭen.
«Rigardu! kriis li al mi per tondra voĉo; rigardu, kion vi faris! ĝuu vian ellaboraĵon! satigu viajn okulojn per via krimo. Malfeliĉulo! sed kie do vi haltos? Kiu estis dirinta al mi, en la tago, kiam mi akceptis vin ĉi tie, ke mi malfermas mian pordon al mortigisto?»
Mi balbutis kelkajn klarigojn; mi provis montri al la juĝanto, ke mi estas kulpa nur pro nesingardo. Mi konfesis sincere, ke mi ebriigis mian gardanton por liberigi min de lia observado, kaj forkuri neĝenate el mia karcero; sed mi defendis min pri la krimo de hommortigo. Ĉu mi estas kulpa, ke la plialtiĝo de l' akvo lin dronigis, unu horon post mia foriro? La pruvo, ke mi deziris nenion malbonan al li, estas, ke mi ne donis al li eĉ unu ponardfrapon dum li estas morte ebria kaj mi havas liajn batalilojn en miaj manoj. Oni povas lavi lian korpon, kaj kontroli, ke ĝi estas senvunda.
«Almenaŭ, diris la Reĝo, konfesu, ke via nesingardemo estas ja tre egoista kaj kulpa! Kiam via vivo ne estis minacata, kiam oni gardis vin ĉi tie nur pro monsumo, vi forkuris pro avareco; vi pripensis nur la ŝparon de kelkaj piastroj, kaj vi ne okupis vin pri tiu plendindulo, kiun vi lasas morti malantaŭ vi! Vi ne zorgis pri mi, kiun vi senigos de necesega helpanto! Kaj kiun momenton vi elektis por fidrompi al ni? la tagon, kiam ĉiuj malfeliĉoj atakas nin kune; kiam mi perdis miajn plej bonajn soldatojn; kiam Sofoklis estas vundita, kiam la Korfuano estas mortanta, kiam la juna Spiro, en kiu mi esperis, perdis la vivon, kiam ĉiuj miaj viroj estas lacaj kaj senkuraĝigitaj! En tia momento vi havis la kuraĝon forpreni de mi mian Vasili! Ĉu vi ne havas do homajn sentojn? Ĉu ne estis centfoje preferinde, pagi honeste vian reaĉeton, kiel decas al bona kaptito, plivole ol lasi diri, ke vi oferis la vivon de unu homo pro dek kvin mil frankoj?
--He! diable! ekkriis mi miavice, vi mortigis ja multajn aliajn, kaj pro malpli multo.»
Li respondis kun indeco: «Ĝi estas mia profesio, sinjoro: ĝi ne estas la via. Mi estas rabisto, kaj vi estas doktoro. Mi estas Greko, kaj vi estas Germano.»
Al tio, mi havis nenion por respondi. Mi sentis ja, pro la tremado de ĉiuj fibroj de mia koro, ke mi estas nek naskiĝinta nek edukita por la hommortigista profesio. La Reĝo, pravigite de mia silento, plialtiĝis sian voĉon je unu tono, kaj daŭrigis jene:
«Ĉu vi scias, malŝatinda junulo, kia estis la bonega estaĵo, kies morton vi kaŭzis? Li devenis de tiuj famegaj rabistoj el Suli, kiuj daŭrigis tiel terurajn militojn por la religio kaj la patrujo kontraŭ Ali el Tebelen, paŝaho de Janina. De kvar generacioj, ĉiuj liaj avoj estas pendigitaj aŭ senkapigitaj; ne unu mortis en sia lito. Ne pasis ankoraŭ ses jaroj, de kiam lia propra frato pereis en Epiro sekve de kondamno je morto: li estis mortiginta mahometanon. La pieco kaj la kuraĝo estas heredaj en tiu familio. Neniam Vasili forgesis siajn religiajn devojn. Li donacis al la preĝejoj, li donis al la malriĉuloj. La Paskan tagon, li bruligis pli dikan kandelegon ol ĉiuj ceteraj. Li estus mortinta plivole ol malobei la fastan leĝon, aŭ ol manĝi viandon en abstinenca tago. Li ŝparis por rifuĝi en monaĥejon de monto Atos. Ĉu vi sciis tion?»
Mi konfesis humile, ke mi ĝin sciis.
«Ĉu vi sciis, ke li estas la plej brava el tiuj miaj kunuloj? Mi volas depreni nenion el la persona merito de miaj aŭskultantoj, sed Vasili havis blindan sindonemon, kuraĝegan obeemon, fervoron nedetrueblan de iu ajn cirkonstanco. Nenia tasko estis tro kruta laŭ bontrovo de lia kuraĝo; nenia ekzekuto tedis lian fidelecon. Li estus buĉinta la tutan reĝolandon, se mi estus ordoninta, ke li faru ĝin. Li estus elŝirinta okulon de sia plej bona amiko, pro simpla signo de mia malgranda fingro. Kaj vi formortigis lin de mi! Malfeliĉa Vasili! kiam mi havos vilaĝon por bruligi, avarulon por meti sur rostilon, virinon por dispecigi, infanon por senhaŭtigi vivantan, kiu cin anstataŭos?»
Ĉiuj rabistoj elektrizitaj de tiu funebra parolo, ekkriis unuanime: «Ni! Ni!» Unuj etendis la brakojn al la Reĝo, la aliaj elingigis siajn ponardojn; la plej fervoraj alcelis min per siaj pistoloj. Haĝi-Stavros haltigis ilian entuziasmon: li kovris min per sia korpo, kaj daŭrigis sian parolon kiel sekvas:
«Konsoliĝu, Vasili, ci ne restos nevenĝita. Se mi aŭskultus nur mian doloron, mi oferdonus al cia animo la kapon de la mortiginto; sed ĝi valoras dek kvin mil frankojn, kaj tiu penso detenas min. Ci mem, se ci povus ekparoli, kiel ci faris iam en niaj konsiliĝoj, ci petus, ke mi ŝparu liajn tagojn; ci malakceptus tiel multekostan venĝon. Ne en la cirkonstancoj, en kiuj nin lasis cia morto, konvenas fari malsaĝaĵojn kaj ĵeti la monon tra la fenestroj.»
Li haltis momenton; mi spiris.
«Sed, daŭrigis la Reĝo, mi scios kunigi la utilon kaj la justecon. Mi punos la kulpulon, ne riskante la kapitalon. Lia puno estos la plej bela ornamo de cia funebra ceremonio; kaj el supre de la lasta Palikarejo, kien forflugis cia animo, ci rigardos kun ĝojo elpagigan turmentadon, kiu ne kostos al ni unu soldon.»
Tiu parolfino ravis la aŭdantaron. Ĉiuj estis ĉarmitaj, escepte