La Reĝo de la Montoj

mi. Kio okazus do, se la ĝenerala kunveno de la akciuloj decidus

Chapter 7 2,314 words Public domain Markdown

fondi Invalidejon, laŭ jam farita propono? Mankus ankoraŭ, ke ni devus pagi renton al la vidvinoj kaj orfanoj de la rabistaro! Ĉar la febroj kaj la pafoj forprenas de ni po tridek homoj ĉiujare, vi vidas, kien tio nin kondukus. Ni kovrus apenaŭ niajn elspezojn; mi devus doni el mia mono, mia kara sinjoro!

--Ĉu okazis iam, ke vi malgajnis pro iu afero?

--Nur unufoje. Mi estis enspezinta kvindek mil frankojn por la konto de la societo. Unu el miaj sekretarioj, kiun mi pendigis poste, forkuris en Tesalion kun la kaso. Mi devis anstataŭigi la deficiton: mi estas responda. Mia parto estis da sep mil frankoj; mi perdis do kvardek tri mil. Sed la sentaŭgulo, kiu min ŝtelis, pagis ĝin kare. Mi punis lin laŭ Persa kutimo. Antaŭ ol lin pendigi, oni fortiris ĉiujn liajn dentojn, kaj oni plantis ilin per martelo en lian kranion... por la bona ekzemplo, vi komprenas? Mi ne estas malbona, sed mi ne toleras, ke oni malutilu al mi.»

Mi ĝojis pensante, ke la Palikaro, kiu ne estas malbona, malgajnos okdek mil frankojn el la reaĉeto de S-ino Simons, kaj ke li ekscios ĝin kiam mia kranio kaj miaj dentoj ne estos plu trafeblaj de li. Li ŝovis sian brakon sub la mian, kaj diris al mi kvazaŭ familie:

«Kiel vi faros por pasigi la tempon ĝis via foriro? La sinjorinoj mankos al vi, kaj la domo ŝajnos al vi granda. Ĉu vi volas trarigardi la ĵurnalojn el Ateno? la monaĥo alportis ilin. Jen la _Oficiala Gazeto_, la _Espero_, la _Palikaro_, la _Karikaturo_. Ĉiuj, versimile, parolas pri ni. Plendindaj abonintoj! Mi lasas vin. Se vi trovos ion kuriozan, vi rakontos ĝin al mi.»

La _Espero_, redaktata France, kaj destinita por iluziigi Eŭropon, dediĉis longan artikolon por nei la lastajn novaĵojn pri la rabado. Ĝi mokis sprite la naivajn vojaĝantojn, kiuj vidas ŝteliston en ĉiu vestaĉita kamparano, armistan bandon en ĉiu polvonubo, kaj petas pardonon de la unua arbetaĵo, kiu ilin haltigis ĉe la maniko de ilia vesto. Tiu verema folio laŭdis la sendanĝerecon de la vojoj, gloris la malprofitemecon de la indiĝenoj, prikantis la trankvilecon kaj la facilan meditadon, kiujn oni nepre trovas sur ĉiuj montoj de l' reĝolando.

La _Palikaro_, redaktata sub la inspiro de kelkaj amikoj de Haĝi-Stavros, enhavis elokventan biografion de sia heroo. Ĝi rakontis, ke tiu Tezeo de la modernaj tempoj, la sola homo en nia jarcento, kiu estis neniam venkata, provis fari fortan militesploron apud la Scironaj ŝtonegoj. Nesukcesinte pro la timemo de siaj kunuloj, li retiriĝis kun sensignifaj perdoj. Sed, kaptite de profunda naŭzo al degenerinta profesio, li rezignas de nun la praktikon de la rabado kaj forlasos la Grekan teron; li ellandiĝos al Eŭropo, kie lia glore akirita riĉeco ebligas al li, vivi kvazaŭ princo. «Kaj nun, aldiris la _Palikaro_, iru, venu, kuru en la ebenaĵon kaj en la montaron! Bankieroj kaj negocistoj, Grekoj, fremduloj, vojaĝantoj, vi havas plu nenion por timi: kiel Karolo la Kvina, la Reĝo de la montoj volis rezigni atinginte la supron de la gloro kaj de sia potenco.»

En la _Oficiala Gazeto_ oni legis:

«Dimanĉon, la 3an de l' kuranta, je la kvina vespere, la militista kaso, kiun oni kondukis al Argos, kun sumo da dudek mil frankoj, estis atakata de la bando de Haĝi-Stavros, konata sub la nomo Reĝo de la montoj. La rabistoj, je nombro da tri aŭ kvar cent, sin ĵetis sur la eskorton kun nekredebla furiozeco. Sed la unuaj kompanioj de la 2a bataliono de l' 4a linia regimento, komandataj de la brava majoro Nikolaidis, kontraŭstaris heroe. La sovaĝaj atakantoj estis forpuŝataj bajonete, lasante la batalejon kovrita per mortintoj. Haĝi-Stavros estas, laŭdire, grave vundita. Niaj perdoj estas sensignifaj.

«La saman tagon, je la sama horo, la trupoj de Lia Reĝa Moŝto trafis alian venkon, je dek mejloj da distanco. Apud la supro de monto Parnis, je kvar stadioj de Kastia, la 2a kompanio de la 1a bataliono de ĝendarmaro venkis la bandon de Haĝi-Stavros. Tie ankaŭ, laŭ la raporto de la brava kapitano Perikles, la Reĝo de la montoj estas pafvundita. Bedaŭrinde, tiu sukceso estas kare pagita. La rabistoj, ŝirmataj de la rokoj kaj arbetaĵoj, mortigis aŭ vundigis grave dek ĝendarmojn. Juna oficiro de granda estonteco, S-ro Spiro, eks-lernanto de la lernejo de Evelpidoj, trovis gloran morton sur la batalkampo. Ĉe tiel grandaj malfeliĉoj, estas konsole pensi, ke tie, kiel ĉie, la venko restis al la leĝo.»

La ĵurnalo _Karikaturo_ enhavis malbone desegnitan litografion, sur kiu mi rekonis tamen la portretojn de kapitano Perikles kaj de la Reĝo de la montoj. La baptofilo kaj la baptopatro ĉirkaŭbrakis unu alian. Sub tiu bildo, la artisto estis skribinta la jenan klarigon:

KIAMANIERE ILI BATALAS!

«Ŝajnas, pensis mi, ke mi ne konas sola la konfidencion, kaj ke la sekreto de Perikles similos baldaŭ al la sekreto de Pulĉinelo.»

Mi refaldis la ĵurnalojn, kaj atendante la revenon de la Reĝo, mi meditis pri la situacio, en kiu S-ino Simons lasis min. Certe, estos glore ŝuldi mian liberecon nur al mi mem, kaj mi preferos eliri el la karcero por kuraĝaĵo, ol per ruzo de lernanto. Mi povos, en unu tago, fariĝi romanheroo kaj admiraĵo por ĉiuj fraŭlinoj de Eŭropo. Nenia dubo, ke Mary-Ann min ekamegos, kiam ŝi vidos min savita kaj sana post tiel danĝera fugo. Tamen, mi povos fari malrektan paŝon dum tiu terura glitado. Se mi rompos al mi brakon aŭ kruron, ĉu Mary-Ann rigardos favore laman aŭ brakokriplan heroon? Plie, oni certe gardos min nokte kaj tage. Kiel ajn sagaca estas mia plano, ĝi estas efektivigebla nur post la morto de mia gardanto. Mortigi homon ne estas bagatelo, eĉ por doktoro. Ĝi estas nenio laŭparole, precipe kiam oni parolas al sia amatino. Sed, depost la foriro de Mary-Ann, mi ne havis plu la kapon returnita. Ŝajnis al mi malpli facile, havigi al mi batalilon, kaj malpli oportune, ĝin uzi. Ponardofrapo estas ĥirurgia operacio, kiu devas doni anserhaŭton al ĉiu honestulo. Kion vi diras pri tio, sinjoro? Miaflanke, mi opiniis, ke mia estonta bopatrino agis eble iom senpripense kontraŭ sia bofilo en espero. Ne estus kare por ŝi, sendi al mi dek kvin mil frankojn da reaĉeto, kondiĉe ke ŝi dekalkulos ilin poste el la doto de Mary-Ann. Dek kvin mil frankoj estus malmulto por mi, la tagon de l' edziĝo. Ili estis multo en mia nuna situacio, unu tagon antaŭ ol buĉi homon, kaj malsupreniri kelkajn centojn da metroj per ŝtuparo sen ŝtupoj. Mi iris ĝis malbeni S-inon Simons tiel kore, kiel la plimultaj bofiloj malbenas sian bopatrinon en ĉiuj civilizaj landoj. Ĉar malbenoj kostis nenion al mi, mi direktis ankaŭ kelkajn al mia bonega amiko John Harris, kiu forlasis min al mia sorto. Mi pensis, ke, se li estus en mia loko kaj mi en lia, mi ne lasus lin ok longajn tagojn sen sciigoj. Konvene pri Lobster, kiu estas tro juna; pri Giacomo, kiu estas neinteligenta forto, pri S-ro Mérinay, kies fortikan egoismon mi konas! Oni pardonas facile fidrompon al la egoistoj, ĉar oni kutimiĝis atendi nenion de ili. Sed Harris, kiu danĝerigis sian vivon por savi maljunan negrinon el Boston! Ĉu mi ne egalvaloras negrinon? Mi kredis laŭ bona justeco, kaj sen aristokrata antaŭjuĝo, ke mi valoras almenaŭ du aŭ tri.

Haĝi-Stavros venis kaj ŝanĝis la iradon de miaj ideoj, prezentante al mi fugrimedon pli simplan kaj malpli danĝeran. Ĝi postulis nur krurojn, kaj dank' al Dio, tiu propraĵo ne mankas al mi. La Reĝo surprizis min, dum mi oscedis kiel la plej humila el la bestoj.

«Vi enuas? diris li al mi. La legado estas kaŭzo. Mi neniam sukcesis malfermi libron sen danĝero por mia makzelo. Mi vidas plezure, ke la doktoroj ne kontraŭstaras pli bone ol mi. Sed kial vi ne pasigas pli utile la tempon, kiu restas al vi? Vi venis ĉi tien por kolekti la montajn vegetaĵojn; ne ŝajnas, ke via ujo pleniĝis dum tiuj ok tagoj. Ĉu vi volas, ke mi sendu vin por promeni, sub observo de du viroj? Mi estas tro bonvola princo por rifuzi al vi tiun malgrandan favoron. Ĉiu devas fari sian metion en ĉi tiu malsupra mondo. Al vi la herbaĵoj, al mi la mono. Vi diros al tiuj, kiuj vin sendis ĉi tien: «Jen herboj rikoltitaj en la reĝlando de Haĝi-Stavros!» Se vi trovus unu vere belan kaj kuriozan, kaj pri kiu oni neniam aŭdis ion en via lando, vi devus doni al ĝi mian nomon, kaj bapti ĝin la Reĝinon de la montoj.

--Sed jen! pensis mi, se mi estus je unu mejlo de ĉi tie, inter du rabistoj, ne estus tre malfacile, ilin preterkuri. La danĝero duobligus miajn fortojn, nedubeble. Tiu, kiu pli rapide kuras, estas tiu, al kiu kuri estas pli utile. Kial la leporo estas la plej rapidira el ĉiuj bestoj? Tial, ke ĝi estas la plej minacata.»

Mi akceptis la proponon de l' Reĝo, kaj li tuj dediĉis du korpogardistojn al mia persono. Li ne donis al ili detalajn instrukciojn. Li diris simple:

«Jen _milordo_, valoranta dek kvin mil frankojn: se vi perdos lin, vi devos lin repagi aŭ anstataŭigi.»

Miaj akompanontoj tute ne similis al invalidoj: ili havis nek vundon, nek kontuzon, nek iaspecan difekton; iliaj subgenuoj estis el ŝtalo, kaj ne estis espereble, ke iliaj piedoj estos ĝenataj de la ŝuoj, ĉar ili surhavis tre larĝajn sandalojn, kiuj lasis la kalkanojn videblaj. Inspektante ilin, mi rimarkis, ne sen bedaŭro, du pistolojn, tiel longajn, kiel pafiloj por infanoj. Tamen, mi ne malkuraĝiĝis. Pro sufiĉa rilatiĝo kun malbona societo, mi estis kutimiĝinta la sibladon de la kugloj. Mi rimenligis mian herbujon sur miajn ŝultrojn kaj foriris.

«Multan plezuron! kriis al mi la Reĝo.

--Adiaŭ, via Moŝto.

--Ne, mi petas: ĝis revido!»

Mi forkondukis miajn kunulojn laŭ la direkto al Ateno: tio estis jam antaŭprofito. Ili ne kontraŭparolis, kaj permesis, ke mi iru, kien mi volis. Tiuj rabistoj, multe pli bone edukitaj ol la ĝendarmoj de Perikles, lasis al miaj movoj ĉiun dezireblan liberecon. Mi ne sentis je ĉiu paŝo iliajn kubutojn interniĝantaj en miajn flankojn. Ili kolektis herbojn, siaflanke, por la vespermanĝo. Mi montris min tre laborema: mi forŝiris dekstre kaj maldekstre tufojn da herbo, kiuj estis vere senkulpaj; mi ŝajne elektis herberon en la amaso kaj metis ĝin zorgege en la fundon de mia ujo, atentante por ne troŝarĝi min: ĉar mi portis jam sufiĉan pezon. Mi estis rimarkinta, ke, en ĉevalkurado, bonega ĵokeo estis malgajninta, pro superŝarĝo da kvin kilogramoj. Mia atento ŝajnis fiksita teren, sed vi povas kredi, ke ne estis tiel. En tia cirkonstanco, oni ne plu estas botanikisto, oni estas malliberulo. Pellisson ne estus ludinta kun araneoj, se li posedus nur unu najlon por segi siajn fenestrobarojn. Mi renkontis eble, en tiu tago, nekonatajn vegetaĵojn, kiuj estas kapablaj alporti la gloron al naturesploranto; sed mi zorgis pri ili, kiel pri flava levkojo. Mi estas certa, ke mi pasis apud admirinda ekzemplero de _boryana variabilis_; ĝi pezis funtduonon, kun la radikoj. Mi ne honoris ĝin per unu rigardo; mi vidis nur du aferojn: Atenon ĉe la horizonto, kaj la rabistojn ĉe miaj flankoj. Mi subobservis la okulojn de miaj sentaŭguloj, esperante, ke favora malatento liberigos min de ilia kontrolo; sed, ĉu estante apud mia mano, aŭ je dek paŝoj de mi, ĉu rikoltante sian salaton aŭ rigardante la flugadon de la vulturoj, ili havis ĉiam almenaŭ unu okulon direktita al miaj movoj.

Venis al mi la ideo, krei por ili seriozan okupon. Ni estis sur vojeto sufiĉe rekta, kiu kondukas evidente al Ateno. Mi ekvidis je mia maldekstra flanko belan tufon da stipo, kiun la prizorgo de la Providenco kreskigis sur la supro de ŝtonego. Mi ŝajnigis, ke mi deziregas ĝin, kvazaŭ trezoron. Mi surrampis kvin- aŭ ses-foje la krutan deklivon, kiu ĝin protektas. Mi penis tiom, ke unu el miaj gardantoj kompatis al mia embaraso, kaj proponis al mi la helpon de siaj ŝultroj. Tio ne estis precize, kion mi deziris. Mi devis tamen akcepti liajn servojn; sed, grimpante sur lian dorson, mi kontuzis lin tiel kruele per miaj ferumitaj ŝuoj, ke li kriegis pro doloro, kaj lasis min fali teren. Lia kamarado, kiu interesiĝis pri la sukceso de l' entrepreno, diris al li: «Atendu! mi grimpos anstataŭ la _milordo_, ĉar miaj ŝuoj estas sennajlaj.» Ĵus dirite, tuj farite; li suprensaltas, ekprenas la vegetaĵon ĉe la trunko, ĝin skuas, ŝancelas kaj forŝiras, kaj ellasas krion. Mi kuris jam, ne rigardante malantaŭen. Ilia mirego donis al mi dek plenajn sekundojn da antaŭeco. Sed ili ne perdis tempon riproĉante unu alian, ĉar baldaŭ mi aŭdis iliajn paŝojn, kiuj sekvas min malproksime. Mi duobligis mian rapidecon: la vojo estis bela, ebena, glata, kreita por mi. Ni malsupreniris krutan deklivon. Mi iris rapidege, fiksinte la kubutojn ĉe la korpo, ne sentante la ŝtonojn, kiuj ruliĝas post mi, kaj ne rigardante, kien mi metas la piedojn; la ŝtonegoj kaj arbetaĵoj ŝajnis kuri al kontraŭa direkto, ambaŭflanke de la vojo; mi estis senpeza, mi estis rapida, mia korpo estis nemateria, mi havis flugilojn. Sed tiu bruo de kvar piedoj lacigis miajn orelojn. Subite, ili haltis, mi aŭdis plu nenion. Ĉu ili estas lacaj, min persekuti? Nubeto de polvo leviĝas, dek paŝojn antaŭ mi. Iom pli malproksime, blanka makulo ekmetiĝas sur grizan ŝtonegon. Samtempe aŭdiĝas du eksplodbruoj. La rabistoj estis ĵus malŝargintaj siajn pistolojn, mi estis suferinta la pafadon de l' malamiko, kaj mi daŭris kuri. La persekuto rekomenciĝas; mi aŭdas du spiregantajn voĉojn, kiuj krias al mi: «Haltu! Haltu!» Mi ne haltas. Mi perdas la vojon, kaj mi kuras senĉese, ne sciante, kien mi iras. Fosaĵo vidiĝas, larĝa kvazaŭ rivero; sed mi havas tro da rapideco por mezuri la distancojn. Mi saltas: mi estas savita. Mia ŝelko rompiĝas: mi estas perdita!

Vi ridas! Mi volus ja vidi vin kurantan sen ŝelko, tenantan per ambaŭ manoj la zonumon de via pantalono! Kvin minutojn poste, sinjoro, la rabistoj estis rekaptintaj min. Ili kuniĝis por meti al mi mankatenojn kaj piedligilojn, kaj puŝis min per fortaj bastonfrapoj al la tendaro de Haĝi-Stavros.

La Reĝo akceptis min kiel bankrotinton, kiu forportis de li dek kvin mil frankojn. «Sinjoro, diris li, mi havis alian opinion pri