ili. Kiam la Reĝo venos, matene, viziti nin por ekscii, kiel ni
pasigis la nokton, li vidos, ke ni pasigis ĝin kurante; kaj ĉar oni instruiĝas en ĉiu aĝo, li ekscios per propra elspezo, ke oni devas konfidi nur al si mem, kaj ke kaskado ne taŭgas kiel gardisto de kaptitoj.
Tiu projekto ŝajnis al mi tiel admirinda, ke mi tuj konigis ĝin al tiu, kiu ĝin inspiris. Mary-Ann kaj S-ino Simons aŭskultis min, komence, kiel singardemaj konspirantoj aŭskultas instigan policagenton. Tamen, la juna Anglino mezuris sentreme la profundecon de la valo: «Oni povus malsupreniri, diris ŝi. Ne sola, sed kun helpo de fortika brako. Ĉu vi estas forta, sinjoro?»
Mi respondis, nesciante kial: «Mi estus tia, se vi konfidus al mi». Tiuj paroloj, al kiuj mi ligis neniun specialan sencon, enhavis verŝajne ian malspritaĵon, ĉar ŝi ruĝiĝis deturnante la kapon. «Sinjoro, daŭrigis ŝi, povas esti, ke ni juĝis vin nejuste: la malfeliĉo maldolĉigas. Mi kredus volonte, ke vi estas honesta junulo.»
Ŝi estus povinta trovi ion pli afablan por diri; sed ŝi ŝovis al mi tiun kvazaŭ-komplimenton per tiel dolĉa voĉo kaj kun tiel penetra rigardo, ke mi estis tuŝata ĝis en la fundo de l' animo. Tiel vere estas, sinjoro, ke la ario akceptigas la kanton!
Ŝi prezentis al mi sian ĉarman manon, kaj mi etendis jam miajn kvin fingrojn por ĝin preni, kiam ŝi alipensis subite kaj diris, frapante sian frunton: «Kie vi trovos materialojn por digo?
--Sub niaj piedoj: la herbaĵon!
--La akvo ĝin forportos.
--Ne antaŭ du horoj. Post ni, la superakvego!
--Bone, diris ŝi.» Tiun fojon, ŝi liveris al mi ŝian manon, kaj mi alproksimigis ĝin al miaj lipoj. Sed tiu kapricema mano foriĝis subite. «Ni estas gardataj nokte kaj tage: ĉu vi pripensis tion?» Mi ne pripensis ĝin eĉ unu momenton, sed mi estis jam tro antaŭenirinta por retroiri pro la kontraŭaĵoj. Mi respondis kun decidemo, kiu mirigis min mem: «La Korfuano? Mi scias, kion fari. Mi ligos lin ĉe arbotrunkon.
--Li krios.
--Mi lin mortigos.
--Per kiaj bataliloj?
--Mi ŝtelos kelkajn.» Ŝteli, mortigi, ĉio tio ŝajnis natura al mi, de l' momento, kiam mi kvazaŭ kisis ŝian manon. Prijuĝu, sinjoro, je kio mi estus kapabla, se iam mi enamiĝus!
S-ino Simons aŭskultis min kun iom da bonvolo; kaj ŝajnis al mi, ke ŝi aprobas min per rigardo kaj gesto. «Kara sinjoro, diris ŝi al mi, via dua ideo estas pli bona ol la unua; jes, treege pli bona. Mi estus neniam konsentinta pagi reaĉeton, eĉ kun la certeco, ke mi reenspezos ĝin. Mi petas, rediru do al mi, kion vi intencas fari por nin savi.»
--Mi respondas pri ĉio, sinjorino. Mi havigos al mi ponardon jam hodiaŭ. Tiun nokton, niaj rabistoj kuŝiĝos frue, kaj ili dormos profunde. Mi leviĝos je la deka, mi premligos nian gardiston, mi buŝoŝtopos lin, kaj, se necese, lin mortigos. Tio ne estos krimmortigo, sed ekzekuto: li meritis dudek mortojn, ne unu. Je la duono post la deka, mi forlevos kvindek kvadratajn futojn da herbaĵo, vi portos ĝin al la rivereto, mi konstruos la digon: sume, unu horo kaj duono. Estos noktomezo. Ni laboros por plifortigi nian konstruaĵon, dum la vento sekigos al ni la vojon. La unua sonoras; mi prenas la fraŭlinon sub mian maldekstran brakon; ni glitas kune ĝis tiu fendo, ni subtenas nin per tiuj du herbotufoj, ni atingas tiun sovaĝan figarbon, ni ripozas ĉe tiu verda kverko, ni rampas laŭlonge de tiu elstaraĵo ĝis la grupo de ruĝaj rokoj, ni saltas en la valon, kaj ni estas liberaj!
--Bone! Kaj mi?»
Tiu _mi_ falis sur mian entuziasmon kiel sitelo da glacia akvo. Oni ne ekpensas pri ĉio, kaj mi estis forgesinta la savon de S-ino Simons. Reiri por ŝin serĉi, tio ne estis imagebla. La supreniro estis neebla sen ŝtupetaroj. La bona sinjorino rimarkis mian konfuzecon. Ŝi diris al mi, kun pli da kompato ol da ofenditeco: «Mia malfeliĉa sinjoro, vi vidas, ke al la romanemaj projektoj mankas ĉiam io. Permesu al mi, resti ĉe mia unua ideo, kaj atendi la ĝendarmaron. Mi estas Anglino, kaj kutimiĝis de longe konfidi al la leĝo. Cetere, mi konas la Atenanajn ĝendarmojn; mi vidis ilin paradantajn sur la placo de l' Palaco. Ili estas belaj homoj, kaj sufiĉe puraj rilate al ilia Grekeco. Ili havas longajn lipharojn kaj perkutpafilojn. Kion ajn vi pensas, ili estas, kiuj nin fortiros de ĉi tie.»
La Korfuano alvenis ĝustatempe, por ke mi ne bezonu respondi. Li alkondukis la ĉambristinon de la sinjorinoj. Ĝi estis Albanianino sufiĉe bela, malgraŭ ŝia stumpa nazo. Du rabistoj, kiuj vagis sur la monto, estis kaptintaj sin tute dimanĉevestitan, inter ŝia patrino kaj ŝia fianĉo. Ŝi aŭdigis kriojn kapablajn trafendi marmoron, sed oni konsolis ŝin per la promeso, ke oni liberigos ŝin kun pago antaŭ du semajnoj. Ŝi submetiĝis bravuline, kaj ĝojis preskaŭ pri malfeliĉo, kiu pligrandigos ŝian doton. Feliĉa lando, kie la vundoj de la koro estas kuraceblaj per kvin-frankaj moneroj! Tiu servistino filozofo ne utilis tre al S-ino Simons: el ĉiuj laboroj de sia sekso, ŝi sciis nur la plugarton. Kaj al mi, ŝi igis la vivon netolerebla, pro ŝia kutimo, maĉeti ajlan bulbon pro frandemo kaj koketeco, kiel la Hamburgaj sinjorinoj sin amuzas per manĝetado de bombonoj.
La tago finiĝis sen alia okazaĵo. La posta tago ŝajnis al ni ĉiuj netolereble longa. La Korfuano ne malproksimiĝis de ni je unu futo. Mary-Ann kaj lia patrino serĉis la ĝendarmojn sur la horizonto, kaj vidis neniun. Mi, kutimante ageman vivon, konsumiĝis pro senokupeco. Al mi estis permesite kuri sur la monto kaj herbokolekti, bone gardate; sed io, mi ne scias kio, restigis min apud la sinjorinoj. Dum la nokto, mi dormis malbone; mia projekto pri fugo trakuris obstine mian kapon. Mi estis rimarkinta la lokon, kien la Korfuano metas sian ponardon antaŭ ol kuŝiĝi; sed mi estus kredinta, ke mi fidrompas, se mi foriĝus sen Mary-Ann.
Sabaton matene, nekutima bruo altiris min al la reĝa skribejo. Mia tualeto daŭris mallonge: mi dormis ja vestite.
Haĝi-Stavros, starante meze de sia trupo, prezidis tumultan militkonsiliĝon. Ĉiuj rabistoj estis en milita kostumo, armitaj de la piedoj ĝis la kapo. Dek aŭ dek du kestegoj, kiujn mi ne estis vidinta antaŭe, kuŝis sur portiloj. Mi divenis, ke ili enhavas la pakaĵojn, kaj ke niaj kaptintoj sin preparas por foriri. La Korfuano, Vasili kaj Sofoklis konsiliĝis laŭtege kaj parolis ĉiuj samtempe. Oni aŭdis, malproksime, la antaŭajn gardostarantojn, kiuj bojas. Estafeto en ĉifonaĵoj kuris al la Reĝo, kriante: «La ĝendarmoj!»
V
LA ĜENDARMOJ
La Reĝo ne ŝajnis tre emociita. Tamen, liaj brovoj montriĝis pli kuntiritaj ol kutime, kaj la sulkoj de liaj frunto formis akutan angulon inter ambaŭ okuloj. Li demandis la ĵus alveninton:
«Tra kie ili suprenvenas?
--Tra Kastia.
--Kiom da kompanioj?
--Unu.
--Kiu?
--Mi ne scias.
--Ni atendu.»
Dua kuriero alvenis rapidege por alarmi. Haĝi-Stavros kriis al li el tiel malproksime, kiel li povis lin ekvidi: «Ĉu ĝi estas la kompanio de Perikles?»
La rabisto respondis: «Mi ne povas diri: mi ne scias legi la ciferojn.» Pafo eksonis malproksime. «Silentu!» diris la Reĝo prenante sian poŝhorloĝon. La ĉeestantoj silentis religie. Kvar pafoj intersekvis de minuto al minuto. La lastan sekvis eksplodbruo tiel forta, ke ĝi similis al plena salvo. Haĝi-Stavros remetis ridetante sian horloĝon en la poŝon.
«Bone, diris li; reportu la pakaĵojn en la tenejon, kaj donu al ni vinon el Egino; ĝi estas la kompanio de Perikles.»
Li ekvidis min en mia angulo, precize kiam li estis finanta sian frazon. Li vokis min mokeme:
«Venu, sinjoro Germano, vi ne estas troa. Estas bone leviĝi frumatene: oni vidas kuriozajn aferojn. Ĉu via soifo ankaŭ vekiĝis? Vi trinkos glason da Egina vino kun niaj bravaj ĝendarmoj.»
Kvin minutojn poste, oni alportis tri grandajn vinsakojn, prenitajn el iu sekreta konservejo. Malfruiĝinta gardostarinto venis por diri al la Reĝo:
«Bona novaĵo! La ĝendarmoj de Perikles!»
Kelkaj rabistoj rapidis renkonten al la trupo. La Korfuano, lerta oratoro, kuris alparoladi la kapitanon. Baldaŭ oni aŭdis la tamburon; la blua standardo ekaperis, kaj sesdek bone armitaj ĝendarmoj paradmarŝis duvice ĝis la skribejo de Haĝi-Stavros. Mi rekonis S-ron Perikles, ĉar mi estis admirinta lin sur la promenejo Patisja. Li estis juna tridekkvin-jara oficiro, bruna, koketa, ŝatata de la sinjorinoj, bela valsamanto ĉe la kortego, kaj portanta gracie la ferladajn epoletojn. Li remetis sian sabron en la ingon, kuris al la Reĝo de la montoj, kaj kisis lin ĉe la buŝo, dirante: «Bontagon, baptopatro!
--Bontagon, knabo, respondis la Reĝo karesante lian vangon per la dorso de la mano. Ci fartis ĉiam bone?
--Dankon. Kaj vi?
--Kiel ci vidas. Kaj la familio?
--Mia onklo la episkopo suferas pro febro.
--Alkonduku lin al mi ĉi tien; mi resanigos lin. Ĉu la polica prefekto fartas pli bone?
--Iom; li sendas al ci multajn komplimentojn; la ministro ankaŭ.
--Kio nova?
--Balo en la palaco, la venontan 15-an. Ĝi estas decidita: _La Jarcento_ ĝin sciigis.
--Ci dancas do ĉiam? Kaj kio ĉe la borso?
--Ĝenerala malkariĝo.
--Brave! Ĉu ci havas leterojn por mi?
--Jes; jen ili estas. Fotini ne estis preta. Ŝi skribos al ci per la poŝto.
--Glason da vino.... Je cia sano, infano!
--Dio cin benu, baptopatro! Kiu estas tiu _Franko_, kiu nin aŭskultas?
--Nenio: negrava Germano. Ĉu ci scias ion por konsili al ni?
--La ĝenerala pagisto sendas dudek mil frankojn al Argos. La mono pasos morgaŭ tra la Scironaj ŝtonegoj.
--Mi estos tie. Ĉu mi bezonos multajn virojn?
--Jes: la kaso havas eskorton da du kompanioj.
--Bonaj aŭ malbonaj?
--Malbonegaj. Homoj kapablaj kontraŭstari ĝis morto.
--Mi kunprenos mian tutan personaron. Dum mia foresto, ci gardos niajn kaptitojn.
--Kun plezuro. Sed sciu, oni ricevis la plej severajn ordonojn. Ciaj Anglinoj skribis al sia ambasadoro. Ili vokas la tutan armeon por helpo.
--Kaj mi estas, kiu donis al ili la paperon! Oni konfidu do al la homoj!
--Mi devos verki mian raporton en rilato kun tio. Mi rakontos furiozan batalon.
--Ni redaktos ĝin kune.
--Jes. Tiun fojon, baptopatro, mi estos, kiu venkis.
--Ne!
--Jes do! Mi volas ricevi ordenon.
--Ci ricevos ĝin alifoje. Kia nesatigebla homo! Mi faris cin kapitano antaŭ malpli ol unu jaro!
--Sed komprenu do, kara baptopatro, ke malvenko utilos al ci. Kiam oni scios, ke cia bando estas disigita, la konfido renaskiĝos, la vojaĝantoj venos, kaj ci faros oran profiton.
--Jes, sed se mi estos venkita, la borso supreniĝos, kaj mi spekulacias malkariĝon.
--Tio estas alia afero! Almenaŭ, lasu min buĉi dek-duon da ciaj viroj!
--Estu! Tio malutilos al neniu. Miaflanke, mi bezonas mortigi dek el la ciaj.
--Kiel? Oni vidos ja, kiam ni revenos, ke la kompanio estas kompleta.
--Tute ne. Ci lasos ilin ĉi tie; mi bezonas rekrutojn.
--Tiuokaze, mi rekomendas al ci la junan Spiro, mian adjutant-serĝenton. Li studis en la lernejo de «Evelpidoj», li estas instruita kaj inteligenta. La plendidulo ricevas nur sepdek ok frankojn ĉiumonate, kaj liaj gepatroj ne estas feliĉaj. Se li restos en la armeo, li ne fariĝos subleŭtenanto antaŭ kvin aŭ ses jaroj; la oficiraro estas tro multnombra. Sed li distingigu sin en cia trupo: oni proponos al li subaĉeton, kaj li havos sian promocion antaŭ ses monatoj.
--Mi havas nenion kontraŭ juna Spiro! Ĉu li scias la Francan?
--Sufiĉe.
--Eble mi gardos lin. Se li taŭgos, mi donos al li procenton en la entrepreno; li fariĝos akciulo.--Ci portos nian tiujaran raporton al ĝia adreso. Mi donas 82 pro cento.
--Brave! miaj ok akcioj estos produktintaj al mi pli ol mia kapitana salajro. Ha! baptopatro, kia metio estas la mia!
--Kion ci volas? Ci estus rabisto, sen la ideoj de cia patrino. Ŝi pretendis ĉiam, ke la inklino mankas al ci. Je cia sano! Je la via, sinjoro Germano! Mi prezentas al vi mian baptofilon, kapitanon Perikles, ĉarman junulon, kiu scias kelkajn lingvojn, kaj kiu bonvolos anstataŭi min apud vi dum mia foresto. Mia kara Perikles, mi prezentas al ci sinjoron, kiu estas doktoro kaj valoras dek kvin mil frankojn. Ĉu ci povas kredi, ke tiu granda doktoro, kiel ajn doktoro li estas, ne ankoraŭ sciis pagigi sian reaĉeton de niaj Anglinoj! La mondo degeneras, infano: ĝi estis pli perfekta en mia tempo.»
Tiel parolinte, li leviĝis vigle, kaj kuris doni kelkajn ordonojn pri la foriro. Ĉu pro plezuro ekmilitiri, aŭ pro ĝojo kaŭzita de la vizito de lia baptofilo, li ŝajnis tute rejuniĝinta; li havis dudek jarojn malplie, li ridis, li ŝercis, li skuis sian reĝan majestecon. Mi estus neniam kredinta, ke la sola okazaĵo kapabla gajigi rabiston, estas la alveno de la ĝendarmaro. Sofoklis, Vasili, la Korfuano kaj la ceteraj estroj diskonigis en la tendaron la volojn de la Reĝo. Ĉiu estis baldaŭ preta por foriri, dank' al la tiumatena alerto. La juna adjutant-serĝento Spiro kaj la naŭ viroj elektitaj inter la ĝendarmoj interŝanĝis siajn uniformojn kontraŭ la pentrinda rabista vestaro. Ĝi estis vera ĵonglo: la militministro, se li estus ĉeestinta, sentus de l' aliformiĝo nur aerpuŝon. La novaj rabistoj montris nenian bedaŭron al sia antaŭa metio. Nur tiuj murmuris, kiuj restis sub la standardo. Du aŭ tri veteranoj diris laŭte, ke oni favoras tro per «elekto», ne enkalkulante sufiĉe la «seniorecon». Kelkaj grumbluloj[6] fanfaronis pri siaj heroaĵoj kaj pretendis, ke ili pasigis jam unu servotempon en la rabistaro. La kapitano trankviligis ilin kiel eble plej bone, promesante, ke ilia vico venos.
Haĝi-Stavros, antaŭ ol foriri, donis ĉiujn ŝlosilojn al sia anstataŭonto. Li montris al li la vinogroton, la farunkavernon, la ŝtonfendon por fromaĝo, kaj la arbotrunkon, en kiun oni enfermas la kafon. Li konigis al li ĉiujn antaŭzorgojn, kiuj povas malhelpi nian forkuron kaj konservigi tiel altvaloran kapitalon. La bela Perikles respondis ridetante: «Kion ci timas? Mi estas akciulo.»
Je la sepa matene, la Reĝo ekiris kaj liaj regatoj marŝis unu post alia malantaŭ li. La tuta bando malproksimiĝis norden, montrante la dorson al la Scironaj ŝtonegoj. Ĝi revenis, per vojo iom longa sed oportuna, ĝis la fundo de la valo, kiu pasis sub nia loĝejo. La rabistoj kantis altavoĉe, vadante en la akvo de la kaskado. Ilia milita marŝo estis kvarversa kanto, juneca verko de Haĝi-Stavros:
Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj. Lia orumita pafilo.., k. t. p.
Vi certe konas ĝin; la Atenaj knaboj kantas nenion alian, irante al la katekismo.
S-ino Simons, kiu dormis apud sia filino kaj sonĝis pri ĝendarmoj, kiel ĉiam, vekiĝis subite kaj kuris al la fenestro, t. e. al la kaskado. Ŝi havis kruelan elreviĝon vidante malamikojn, tie, kie ŝi esperis savantojn. Ŝi rekonis la Reĝon, la Korfuanon, kaj multajn aliajn. Kio ŝin mirigis ankoraŭ pli, estis la multeco de la partoprenantoj en tiu matena militiro. Ŝi komputis ĝis sesdek viroj, kiuj sekvas Haĝi-Stavros. «Sesdek! pensis ŝi: nur dudek restas do por nin gardi!» La ideo de fugo, kiun ŝi malakceptis antaŭ-hieraŭ, revenis kun iom da aŭtoritateco en ŝian spiriton. Meze de siaj pripensoj, ŝi vidis neatenditan post-gvardion, kiu pasas. Dek ses, dek sep, dek ok, dek naŭ, dudek viroj! Restas do plu neniu en la tendaro! Ni estas liberaj! «Mary-Ann!» ekkriis ŝi. La viciro ĉiam daŭradis. La bando konsistis el okdek rabistoj; naŭdek foriris! Dekduo da hundoj postmarŝis; sed ŝi ne faris la penon, ilin komputi.
Mary-Ann leviĝis ĉe la krio de sia patrino, kaj rapidis el la tendo.
«Liberaj! kriis S-ino Simons. Ĉiuj foriris. Kion mi diras? ĉiuj! Foriris pli da ili, ol ekzistis. Ni kuru, filino!»
Ili kuris al la ŝtuparo kaj vidis la reĝan tendaron, okupitan de la ĝendarmoj. La Greka standardo flirtis triumfe ĉe la pinto de l' abio. La lokon de Haĝi-Stavros okupis S-ro Perikles. S-ino Simons flugis en liajn brakojn kun tia fervoro, ke li malfacile sukcesis eviti ŝian kison.
«Anĝelo de Dio, diris ŝi al li, la rabistoj foriris!»
La kapitano respondis en Angla: «Jes, sinjorino.
--Vi forkurigis ilin?
--Estas vere, sinjorino, ke, sen ni, ili estus ankoraŭ ĉi tie.
--Bonega junulo! La batalo estis certe terura!
--Ne tro: batalo sen larmoj. Mi bezonis nur diri unu parolon.
--Kaj ni estas liberaj!
--Sendube.
--Ni povas reiri Atenon!
--Kiam plaĉos al ni.
--Nu, ni foriru!
--Neeble, tiumomente.
--Kion ni faras ĉi tie?
--Nian devon de venkintoj: ni gardas la batalkampon!
--Mary-Ann, premu la manon de la sinjoro.»
La juna Anglino obeis.
«Sinjoro, daŭrigis S-ino Simons, Dio vin sendis. Ni estis perdintaj ĉiun esperon. Nia sola defendanto estis juna Germano el meza rango, scienculo, kiu kolektas herbojn kaj volis nin savi tra la plej absurdaj vojoj. Fine, vi alvenis! Mi estis certa, ke la ĝendarmaro nin liberigos. Ĉu ne, Mary-Ann?
--Jes, patrineto.
--Sciu, sinjoro, ke tiuj rabistoj estas la lastaj el la homoj. Por komenci, ili prenis ĉion, kion ni kunportis.
--Ĉion? demandis la kapitano.
--Ĉion, escepte mian horloĝon, kiun mi estis singarde kaŝinta.
--Vi estis prava, sinjorino. Kaj ĉu ili konservis, kion ili prenis de vi?
--Ne, ili redonis al ni tricent frankojn, arĝentan necesujon, kaj la horloĝon de mia filino.
--Tiuj objektoj estas do ankoraŭ en viaj manoj?
--Ja certe.
--Ĉu oni prenis viajn fingro- kaj orel-ringojn?
--Ne, sinjoro kapitano.
--Havu la komplezon, ilin doni al mi.
--Kion doni al vi?
--Viajn fingro- kaj orel-ringojn, arĝentan necesujon, du horloĝojn kaj monsumon da tricent frankoj.»
S-ino Simons protestis vive: «Kiel! sinjoro, vi volas repreni de mi, kion redonis la rabistoj?»
La kapitano respondis indece: «Sinjorino, mi faras mian devon.
--Via devo estas, nin senigi!
--Mia devo estas, kolekti ĉiujn konvinkigajn objektojn, necesajn por la proceso de Haĝi-Stavros.
--Li estos do juĝata?
--Tuj kiam ni estos kaptintaj lin.
--Al mi ŝajnas, ke niaj juveloj kaj nia mono utilos por nenio, kaj ke vi havas sufiĉe da pruvoj por igi lin pendigita. Unue, li kaptis du Anglinojn: kion oni bezonas plie?
--Estas necese, sinjorino, obei la kutimojn de la juĝado.
--Sed, kara sinjoro, inter la objektoj, kiujn vi petas de mi, estas kelkaj, kiujn mi ŝategas.
--Des pli forta motivo, sinjorino, por ilin alkonfidi al mi.
--Sed se mi ne havos pli horloĝon, mi scios neniam....
--Sinjorino, mi estos ĉiam feliĉa, diri al vi, kioma horo estas.»
Mary-Ann siavice rimarkigis, ke ŝi malvolonte demetus siajn orelringojn.
«Fraŭlino, respondis la ĝentila kapitano, vi estas sufiĉe bela por ne bezoni ornamaĵojn. Vi restos pli facile sen juveloj, ol viaj juveloj sen vi.
--Vi estas tro afabla, sinjoro, sed mia arĝenta necesujo estas necesega objekto. La vorto _necesujo_ montras ja objekton, kiun oni ne povas forlasi.
--Vi estas milfoje prava, fraŭlino. Tial do mi petegas, ke vi ne insistu pri tiu punkto. Ne duobligu la bedaŭron, kiun mi jam sentas senigante laŭleĝe du tiel distingajn personojn. Ho ve! fraŭlino, ni militistoj estas la sklavoj de la ordonaro, la instrumentoj de la leĝo, la homoj de la devo. Bonvolu akcepti mian brakon: mi havos la honoron konduki vin al via tendo. Tie, ni faros la inventaron, kun via afabla permeso.»
Mi ne estis preterlasinta unu vorton de tiu dialogo, kaj detenis min ĝis la fino; sed kiam mi vidis, ke tiu fripona ĝendarmo prezentas sian brakon al Mary-Ann por ŝin senigi ĝentile, mi ekbolis, kaj marŝis rekte al li, por diri al li liajn veraĵojn. Versimile, li legis sur miaj okuloj la komencon de mia parolo, ĉar li ĵetis minacan rigardon al mi, forlasis la sinjorinojn ĉe la ŝtuparo al ilia ĉambro, metis gardostaranton antaŭ la pordon, kaj revenis al mi dirante:
«Nun, ni parolu!»
Li fortiris min, ne aldonante unu vorton, ĝis la fundo de la reĝa skribejo. Tie, li starigis sin kontraŭ min, rigardis min inter miaj okuloj, kaj diris:
«Sinjoro, vi komprenas la Anglan?»
Mi konfesis mian scion. Li daŭrigis:
«Vi scias ankaŭ la Grekan?
--Jes, sinjoro.
--Tiuokaze, vi estas tro klera. Ĉu estas kompreneble, ke mia baptopatro tute trankvile rakontas niajn aferojn antaŭ vi? Akcepteble, tamen, pri la liaj: li ne bezonas sin kaŝi. Li estas reĝo, li dependas nur de sia sabro. Sed mi, diable! metu vin en mian lokon. Mia situacio estas delikata, kaj mi devas atenti multajn cirkonstancojn. Mi ne estas riĉa, mi posedas nur mian salajron, la estimon de miaj estroj, kaj la amikecon de la rabistoj. La maldiskreteco de unu vojaĝanto povas perdigi al mi du trionojn de mia posedaĵo.
--Kaj vi esperas, ke mi silentos pri viaj malnoblaĵoj!
--Kiam mi esperas ion, sinjoro, mia konfido estas vere malofte trompata. Mi ne scias, ĉu vi forlasos vivanta tiujn montojn, kaj ĉu via reaĉeto estos iam pagita. Se mia baptopatro senkapigos vin, mi estos trankvila, vi ne babilos. Se kontraŭe, vi repasos tra Ateno! mi konsilas al vi amike, silentu pri tio, kion vi vidis. Imitu la diskretecon de la mortinta sinjorino dukino de Piacenza, kiu estis arestita de Bibiĥi, kaj mortis post dek jaroj ne rakontinte al iu la detalojn de sia aventuro. Ĉu vi konas proverbon, kiu diras: «La lango senkapigas»? Primeditu ĝin serioze, kaj ne risku la danĝeron, konstati ĝian ĝustecon.
--La minaco....
--Mi ne minacas, sinjoro. Mi estas homo tro bone edukita por iri ĝis minaco: mi avertas vin. Se vi babilus, ne estas mi, kiu venĝus min. Sed ĉiuj soldatoj de mia kompanio havas fervoregon al sia kapitano. Ili defendas miajn interesojn pli varme ol mi mem, kaj ili estus senkompataj, je mia granda bedaŭro, al la nesingardemulo, kiu estus kaŭzinta al mi ian malagrablaĵon.
--Kion vi timas, se vi havas tiom da kunkulpantoj?
--Mi timas nenion de la Grekoj, kaj en ordinara tempo mi insistus malpli forte pri miaj konsiloj! Laŭvere, inter niaj estroj troviĝas kelkaj frenezuloj, kiuj pretendas, ke oni devas agi same kontraŭ la rabistoj, kiel kontraŭ la Turkoj; sed mi trovus ankaŭ konvinkitajn defendantojn, se la demando estus pridiskutota en familia rondo. La malbono estas, ke la diplomatoj povus eble sin intermeti, kaj ke la ĉeesto de fremda armeo malutilus versimile al la sukceso de mia afero. Se, pro via kulpo, malfeliĉo min trafus, vidu, sinjoro, al kio vi estus elmetata! Oni ne povas fari kvar paŝojn en la reĝlando, ne renkontante ĝendarmon. La vojo de Ateno al Pireo estas sub la observo de tiuj koleruloj, kaj akcidento okazas facile.
--Bone, sinjoro; mi pripensos tion.
--Vi promesas al mi la sekretecon?
--Vi havas nenion por peti de mi, kaj mi havas nenion por promesi al vi. Vi informas min pri la danĝereco de la maldiskretaĵoj. Mi notas ĝin, kaj ĝin memoros.
--Kiam vi estos en Germanujo, vi povos ĉion rakonti, kio plaĉos al vi. Parolu, skribu, presigu; tute egale. La verkoj, kiujn oni publikigas kontraŭ ni, malutilas al neniu, escepte eble al siaj aŭtoroj. Vi estas libera, provi la entreprenon. Se vi pentros fidele, kion vi vidis, la bonaj Eŭropanoj akuzos vin pri kalumnio al glora kaj subpremita popolo. Niaj amikoj--kaj ni havas multajn inter la sesdek-jaraj homoj--nomos vin neserioza, kapricema kaj eĉ maldankema. Oni rememorigos al vi, ke vi estis gasto de Haĝi-Stavros kaj de mi; oni riproĉos vin pri manko al la sanktaj leĝoj de la gastamo. Sed la plej amuza, en la tuta afero, estas, ke oni ne kredos vin. La publiko konfidas nur al verŝajnaj mensogoj. Provu do konvinki la stratvagantojn de Parizo, Londono aŭ Berlino, ke vi vidis ĝendarmaran kapitanon, kiu kisas estron de rabistoj! Kompanion de elektita trupo, kiu gardostaras ĉirkaŭ la kaptitoj de Haĝi-Stavros por doni al li tempon por ŝteli la kason de l' armeo! La plej altajn oficistojn de l' regno, kiuj fondas akcian kompanion por rabadi la vojaĝantojn! Vi povus tiel bone rakonti al ili, ke la musoj de Atenlando kontraktis interligon kun la katoj, kaj ke niaj ŝafidoj prenas sian nutraĵon el la buŝo de la lupoj! Ĉu vi scias, kio protektas nin kontraŭ la malkontenteco de Eŭropo? La neverŝajno de nia civilizeco. Feliĉe por la reĝlando, ĉio vera, kion oni skribos kontraŭ ni, estos ĉiam tro forta por trafi kredon. Mi povas citi al vi mallongan libron, kiu ne estas laŭdema por ni, kvankam ĝi estas ĝusta de l' komenco ĝis la fino[7]. Oni legis ĝin preskaŭ ĉie; en Parizo oni trovis ĝin kurioza, sed mi scias nur unu urbon, kie ĝi ŝajnis vera: Ateno! Mi ne malpermesas, ke vi aldonu al ĝi duan volumon, sed atendu ĝis vi estos foririnta; se ne, troviĝos eble guto da sango sur la lasta paĝo.
--Sed, respondis mi, se maldiskretaĵo okazos antaŭ mia forveturo, kiel vi scios, ke ĝi venis de mi?
--Vi sola konas mian sekreton. La Anglinoj estas konvinkitaj, ke mi liberigas ilin de Haĝi-Stavros. Mi prenas sur min, daŭrigi ilian eraron ĝis la reveno de l' Reĝo. Tio postulos nur du tagojn, maksimume tri. Ni estas je distanco da kvardek «novstadioj» de la Scironaj ŝtonegoj; miaj amikoj atingos ilin tiunokte. Ili faros sian aferon morgaŭ vespere, kaj, venkite aŭ venkinte, ili estos ĉi tie lundon matene. Oni scios konvinki la kaptitinojn, ke la rabistoj nin surprizis. Dum la foresto de mia baptopatro, mi protektos vin kontraŭ vi mem, gardante vin malproksime de la sinjorinoj. Mi prunteprenas vian tendon. Vi certe vidas, sinjoro, ke mi havas la haŭton pli delikata, ol tiu bona Haĝi-Stavros, kaj ke mi ne povas elmeti mian vizaĝkoloron al la malkonstanteco de l' aero. Kion oni dirus, la 15an, ĉe la kortega balo, se oni vidus min brunigita kvazaŭ kamparano. Cetere, mi devas fari societon al tiuj kompatindaj ĉagrenantinoj: ĝi estas mia devo de liberiganto. Viaflanke, vi dormos ĉi tie, meze de miaj soldatoj. Permesu, ke mi donu ordonon, kiu vin koncernas. Janni! kaporalo Janni! Mi alkonfidas al ci, gardi la sinjoron. Metu ĉirkaŭ li kvar gardostarantojn, kiuj observos lin nokte kaj tage, kaj akompanos lin ĉien, portante pafilon. Ĝi anstataŭigos ilin je ĉiu dua horo. Marŝu!»
Li salutis min kun iom ironia ĝentileco, kaj malsupreniris kantetante la ŝtuparon al S-ino Simons. La gardostaranto salutis lin per pafilporto.
De tiu momento komenciĝis por mi turmentado, pri kiu la homa spirito ne povas koncepti ideon. Ĉiu scias aŭ divenas, kio malliberejo povas esti; sed provu imagi vivantan kaj migrantan karceron, kies kvar muroj iras kaj revenas, malproksimiĝas kaj reproksimiĝas, turniĝas kaj returniĝas, frotas siajn manojn, ungoskrapas sin, nazpurigas, sin skuas, agitiĝas, kaj fiksas obstine ok grandajn nigrajn okulojn al la kaptito! Mi provis promeni: mia okpieda karcero reguligis sian paŝon laŭ la mia. Mi iris ĝis la limo de la tendaro: la du soldatoj, kiuj min antaŭiris, haltis subite, kaj mi alfrapiĝis per la nazo al iliaj uniformoj. Tiu akcidento klarigis al mi surskribon, kiun mi ofte vidis, ne komprenante ĝin, apud la fortikaĵaj urboj: _Limo de la garnizono_. Mi revenis: miaj kvar muroj aksturniĝis, kiel sceneja dekoracio dum videbla ŝanĝo. Fine, tedite de tiu irmaniero, mi sidiĝis. Mia karcero ekmarŝis ĉirkaŭ mi: mi similis al ebria homo, kiu vidas sian domon rondiranta. Mi fermis la okulojn; la ritma bruo de la militista paŝo lacigis baldaŭ mian timpanon. «Almenaŭ, se tiuj kvar militistoj bonvolus konversacii kun mi! Mi alparolos ilin en Greka: tio estas delogrimedo, kiu ĉiam sukcesis al mi kontraŭ la gardostarantoj.» Mi provis, sed vane. La muroj havis eble orelojn, sed uzi la voĉon estis malpermesita al ili: oni ne parolas dum armita deĵoro! Mi provis la subaĉeton. Mi prenis el mia poŝo la monon, kiun Haĝi-Stavros redonis al mi kaj la kapitano forgesis preni. Mi disdonis ĝin al la kvar kardinalpunktoj de mia loĝejo. La mallumaj kaj malbonhumoraj muroj ekmontris ridan fizionomion, kaj mia karcero eklumiĝis kiel pro suna radio. Sed, kvin minutojn poste, la kaporalo venis por anstataŭigi la gardostarantojn: precize de du horoj mi estis mallibera! La tago ŝajnis al mi longa; la nokto, senfina. La kapitano estis aljuĝinta al si mian kuŝejon samtempe kun mia loĝejo, kaj la roko, kiu utilis al mi kiel lito, ne havis la molecon de plumo. Pluveto, tiel penetrema kiel acido, komprenigis al mi, ke la tegmentoj estas bela elpensaĵo, kaj ke la tegmentistoj faras verajn servojn al la societo. Se, de tempo al tempo, mi sukcesis ekdormi, mi estis preskaŭ tuj vekata de kaporalo Janni, kiu donis la signaldiron. Fine, ĉu mi diros tion al vi? maldormante kaj dormante, mi kredis, ke mi vidas Mary-Ann kaj ŝian respektindan patrinon, kiuj premas la manon de sia liberiginto. Ha! sinjoro, kiel mi komencis pardoni la bonan maljunan Reĝon de la montoj! Kiel mi forprenis la malbenojn, kiujn mi estis ĵetinta al li! Kiel mi bedaŭris lian dolĉan kaj patrecan regadon! Kiel mi sopiris por lia reveno! Kiel varme mi rekomendis lin en miaj preĝoj! «Mia Dio, diris mi fervore, donu la venkon al via servanto Haĝi-Stavros! Faligu antaŭ li ĉiujn soldatojn de l' reĝlando! Metu en liajn manojn la kason kaj eĉ la lastan moneron de tiu infera armeo! Kaj resendu al ni la rabistojn, por ke ni estu liberigitaj de la ĝendarmoj!»
Kiam mi estis finanta tiun preĝon, forta pafaro aŭdiĝis en la tendaro. Tiu surprizo renoviĝis kelkafoje dum la daŭro de la tago kaj de la posta nokto. Ĝi estis ankoraŭ artifiko de S-ro Perikles. Por erarigi pli bone S-inon Simons kaj konvinki ŝin, ke li defendas ŝin kontraŭ armeo de rabistoj, li ordonis, de tempo al tempo, pafekzercon.
Okazis preskaŭ, ke tiu fantazio kostis kare al li. Kiam la rabistoj alvenis ĉe la tendaron, je lundo frumatene, ili kredis, ke ili trovas antaŭ si verajn malamikojn, kaj respondis per kelkaj kugloj, kiuj, bedaŭrinde, trafis neniun.
Mi estis neniam vidinta venkegitan armeon, kiam mi ĉeestis la revenon de la Reĝo de l' montoj. Tiu spektaklo havis do por mi la plenan ĉarmon de unua prezento. La Ĉielo estis malbone plenuminta miajn preĝojn. La Grekaj soldatoj estis defendintaj sin kun tia fervoro, ke la batalo daŭris ĝis la nokto. Ordigitaj kvadrate ĉirkaŭ la du muloj, kiuj portis la kason, ili respondis komence per regula pafado al la pafistoj de Haĝi-Stavros. La maljuna Palikaro, komprenante, ke li ne sukcesos faligi, unu post alia, cent-dudek homojn, kiuj ne cedas, estis atakinta la trupon per blankbataliloj. Liaj kunuloj certigis al ni, ke li faris heroaĵojn, kaj la sango, kiu lin kovris, montris, ke li elmetis sin persone. Sed la bajoneto havis la lastan vorton. La trupo mortigis dek kvar rabistojn, inter kiuj unu hundon. Kuglo haltigis la rangaltiĝon de la juna Spiro, tiu oficiro de tiel bela estonteco! Mi vidis alveni sesdekon da homoj lacigitaj, polvozaj, sangokovritaj, kontuzitaj kaj vunditaj. Sofoklis havis kuglon en la ŝultro: oni portis lin. La Korfuano kaj kelkaj aliaj postrestis, unu ĉe la paŝtistoj, alia en vilaĝo, alia sur la nuda ŝtono, rande de vojo.
La tuta bando estis malgajega kaj senkuraĝigita. Sofoklis kriegis pro doloro. Mi aŭdis kelkajn murmurojn pri la nesingardemo de la Reĝo, kiu danĝerigis la vivon de siaj kunuloj por sensignifa monsumo, anstataŭ senigi trankvile la riĉajn kaj kvietemajn vojaĝantojn.
La plej bonfarta, la plej fortika, la plej kontenta, la plej vigla el la trupo estis la Reĝo. Oni legis sur lia vizaĝo la fieran kontentecon pri la plenumita devo. Li rekonis min tuj meze de mia kvaro, kaj prezentis kore la manon al mi. «Kara kaptito, diris li, vi vidas reĝon en vere malbona stato. Tiuj hundecaj soldatoj ne volis delasi la kason. Ĝi estis ilia mono: ili ne estus oferintaj sian vivon por la propraĵo de aliuloj. Mia promenado al la Scironaj ŝtonegoj enkasigis nenion al mi, kaj mi elspezis dek kvar batalantojn, krom kelkaj vunditoj, kiuj ne resaniĝos. Sed negrave: mi batalis bone. Tiuj sentaŭguloj estis pli multaj ol ni, kaj ili havis bajonetojn. Se ne...! Nu, tiu tago min rejunigis. Mi pruvis al mi mem, ke mi havas ankoraŭ sangon en la vejnoj.»
Kaj li kantetis la unuan verson de sia preferata kanto: «Nigrokula Klepto....» Li daŭrigis: «Per Zeŭs! (kiel diris lordo Byron), mi ne volus, por aliaj dudek mil frankoj, esti restinta dome depost sabato. Oni metos ankoraŭ tion en mian historion. Oni rakontos ke, pli ol sepdek-jara, mi ĵetis min kun teruraj sabrobatoj mezen de la bajonetoj, ke mi trafendis propramane tri aŭ kvar soldatojn, kaj ke mi marŝis dek mejlojn en la montaro por reveni ĉi tien trinki mian kafon. _Kafedji_, infano mia, faru cian devon: mi faris la mian. Sed kie, diable! estas Perikles?»
La bela kapitano ripozis ankoraŭ sub sia tendo. Janni kuris por lin venigi, kaj alkondukis lin tute dormantan, kun malfrizita lipbarbo, kaj kun kapo zorge envolvita en naztuko. Laŭ mia sperto, nenio estas tiel kapabla veki iun, kiel glaso da malvarma akvo aŭ malbona novaĵo. Kiam S-ro Perikles eksciis, ke juna Spiro kaj du aliaj ĝendarmoj kuŝas sur la batalejo, mi vidis belan malesperon. Li fortiris sian fulardon, kaj se ne estus la amema respekto, kiun li havis al sia persono, li estus deŝirinta siajn harojn.
«Mi estas perdiĝinta homo, ekkriis li. Kiel mi klarigos ilian ĉeeston inter vi? Kaj krome, en rabista kostumo! Oni certe rekonis ilin: la aliaj konservis la batalkampon! Ĉu mi diros, ke ili transkuris por eniri viajn vicojn? Aŭ, ke vi kaptis ilin? Oni demandos, kial mi silentis pri tio. Mi atendis cin por redakti mian grandan raporton. Mi skribis hieraŭ vespere, ke mi premsekvas cin sur monto Parnis, kaj ke ĉiuj miaj soldatoj estas admirindaj. Sankta Virgulino! mi ne kuraĝos montri min, dimanĉon, ĉe Patisja! Kion oni diros, la 15an, en la kortega balo? La tuta diplomataro sin okupos pri mi. Oni kunvokos la juĝantaron. Ĉu mi estos eĉ invitita?
--Al la juĝantaro? demandis la rabisto.
--Ne; al la balo de l' kortego!
--Kia dancamanto!
--Dio mia! Dio mia! kiu scias, kion oni faros? Se la temo estus nur pri tiuj Anglinoj, mi ne prizorgus. Anglinoj! Ekzistas sufiĉe da