mi. Mi revas pri nova organizo de rabado, sen malordo, sen agitado,
sen bruo. Sed mi ne estas helpata. Mi devus havi precizan liston de ĉiuj loĝantoj de la reĝolando, kun la proksimuma etato de iliaj moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj. Pri la fremduloj, kiuj elŝipiĝas en Grekujon, agento instalita en ĉiu havenurbo konigus al mi iliajn nomojn kaj vojaĝplanon, kaj, laŭeble, ilian riĉecon. Tiamaniere, mi scius, kiom ĉiu povas doni al mi; mi ne havus plu la riskon, peti tro malmulte. Mi starigus, sur ĉiun vojon, gvardion da puraj, bone edukitaj kaj bele vestitaj oficistoj; por kio utilas do, timigi per malagrabla eksteraĵo kaj malafabla mieno? En Francujo kaj en Anglujo mi vidis ŝtelistojn elegantajn, eĉ supermezure elegantajn: ĉu pro tio ili malpli prosperigis sian negocon?
«De ĉiuj miaj subuloj mi postulus ĉarmajn manierojn, precipe de la oficistoj en la fako de arestadoj. Por distingaj kaptitoj, kiel vi, mi havus komfortajn loĝejojn en saniga aero, kun ĝardenoj. Kaj ne kredu, ke tio kostus pli kare al ili: tute kontraŭe! Se ĉiuj, kiuj vojaĝas en la reĝlando, alvenus senmanke en miajn manojn, mi povus taksi ĉiun pasanton po sensignifa monsumo. Ĉiu indiĝeno kaj ĉiu alilandulo donu al mi nur unu kvaronon pro cento el sia posedaĵo; mi profitos pro ilia multeco. Tiam, la rabado estos nur simpla imposto de cirkulado; imposto justa, ĉar ĝi estos proporcia; imposto normala, ĉar ĝi estis ĉiam kolektata, depost la heroaj tempoj. Ni plisimpligos ĝin, se bezone, per jarabonoj. Kontraŭ sumo, pagita unufoje en la jaro, la indiĝenoj ricevos paspermeson, kaj la alilanduloj, stampon sur sian pasporton. Vi kontraŭparolos, ke, laŭ la konstitucio, neniu imposto povas esti starigata sen voĉdono de ambaŭ ĉambroj. Ha! sinjoro, se mi havus la tempon! Mi aĉetus la tutan senaton; mi balotus deputitan ĉambron tute mian! La leĝo estus tuj akceptita: se bezone, oni kreus ministrejon de la ĉefvojoj. Tio kostus al mi du aŭ tri milionojn pro fondaj elspezoj: sed en kvar jaroj mi retrovus mian antaŭpagon..., kaj plie mi zorgus senpage pri la konservo de la vojoj!»
Li sopiris solene, kaj daŭrigis: «Vi vidas, kun kia konfido mi rakontas al vi miajn aferojn. Ĝi estas malnova kutimo, kiun mi forlasos neniam. Mi vivis ĉiam ne nur en la libera aero, sed en la hela taglumo. Nia profesio estus malhonoriga, se oni praktikus ĝin kaŝite. Mi ne kaŝas min, ĉar mi timas neniun. Kiam vi legos en la ĵurnaloj, ke oni min serĉas, diru decideme, ke tio estas parlamenta fikcio: oni scias ĉiam, kie mi estas. Mi timas nek la ministrojn, nek la armeon, nek la tribunalojn. Ĉiuj ministroj scias, ke per unu gesto mi povas ŝanĝi la kabineton. La armeo staras por mi: ĝi liveras al mi la rekrutojn, kiujn mi bezonas. Soldatojn mi prunteprenas de ĝi, oficirojn mi redonas. Pri la sinjoroj juĝistoj, ili konas miajn sentojn al ili. Ilin mi ne estimas, sed plendas. Malriĉaj kaj malbone pagataj,--oni ne povas postuli, ke ili estu honestaj. Mi nutradas kelkajn el ili, mi vestadas kelkajn aliajn; mi pendigis tre malmultajn en mia vivo: mi estas do bonfarinto al la juĝistaro.»
Per majesta gesto li montris al mi la ĉielon, la maron kaj la landon: «Ĉio tio, diris li, estas mia. Kiu ajn spiras en la reĝlando, obeas min pro timo, amikeco aŭ admiro. Mi plorigis multajn okulojn, kaj tamen ne ekzistas unu patrino, kiu ne volus havi filon similan al Haĝi-Stavros. Tago venos, kiam la doktoroj de via speco skribos mian historion, kaj la insuloj de l' Insularo interdisputos pri la honoro esti vidinta mian naskiĝon. Mia portreto estos en la dometoj, kune kun la sanktaj bildoj, kiujn oni aĉetas sur monto Atos. En tiu tempo, la idoj de mia filino, eĉ se ili estos regantaj princoj, parolos fierege pri sia praavo, la Reĝo de la montoj!»
Eble vi ridos pri mia Germana simpleco; sed parolo tiel stranga kortuŝis min profunde. Mi admiris kontraŭvole tiun grandecon en la krimo. Mi ne estis, ĝis tiam, renkontinta majestan kanajlon. Tiu diabla homo, kiu estis senkapigonta min je la fino de l' monato, inspiris al mi kvazaŭ respekton. Lia granda marmora vizaĝo, serena meze de l' orgio, ŝajnis al mi kiel la nefleksebla eksteraĵo de la fatalo. Mi ne povis deteni min de la respondo: «Jes, vi estas vere Reĝo.»
Li respondis ridetante:
«Efektive, ĉar mi havas ja flatantojn, eĉ inter miaj malamikoj. Ne protestu! Mi scias legi sur la vizaĝoj, kaj vi rigardis min tiumatene kiel homon, kiun oni deziras vidi pendigita.
--Ĉar vi petas sincerecon de mi, mi konfesas, ke mi sentis ekmovon al kolero. Vi petis de mi supermezuran reaĉetmonon. Preni cent mil frankojn de tiuj sinjorinoj, kiuj ilin posedas, estas afero natura kaj apartenanta al via metio; sed ke vi postulas dek kvin mil frankojn de mi, kiu havas nenion, pri tio mi neniam konsentos.
--Tamen, nenio estas pli simpla. Ĉiuj alilanduloj, kiuj venas en nian landon, estas riĉaj, ĉar la vojaĝo estas multekosta. Vi pretendas, ke vi ne vojaĝas per propra elspezo; mi volas vin kredi. Sed tiuj, kiuj sendis vin ĉi tien, donas al vi almenaŭ tri aŭ kvar mil frankojn ĉiujare. Se ili faras tiun elspezon, ili havas siajn motivojn, ĉar oni faras nenion pro nenio. Vi figuras do, laŭ ili, kapitalon da sesdek ĝis okdek mil frankoj. Do, se ili reaĉetos vin por dek kvin mil, ili havos profiton.
--Sed la institucio, kiu min pagas, ne havas kapitalon; ĝi havas nur jarenspezojn. La budĝeto de la Botanika Ĝardeno estas fiksita ĉiujare de la Senato; ĝiaj rimedoj estas malgrandaj; neniam oni antaŭvidis tian okazon; mi ne scias, kiel klarigi al vi... vi ne povas kompreni....
--Kaj eĉ se mi komprenus, interrompis li kun fierega tono, ĉu vi kredas, ke mi tion reprenus, kion mi diris? Miaj paroloj estas leĝoj; se mi volas, ke oni respektu ilin, mi ne devas ilin malobei mem.
--Mi havas la rajton esti maljusta; mi ne havas la rajton esti cedema. Miaj maljustaĵoj malutilas nur al la ceteraj; unu cedo min perdus. Se oni scius min fleksebla, miaj kaptitoj serĉus preĝojn por min venki anstataŭ serĉi monon por min pagi. Mi ne estas unu el viaj Eŭropaj rabistoj, kiuj miksas rigorecon kun grandanimeco, teorion kun nesingardemo, senkaŭzan kruelecon kun nepardonebla kortuŝiĝo, por finiĝi malprudente sur la eŝafodo. Mi diris publike, ke mi havos dek kvin mil frankojn aŭ vian kapon. Faru, kion vi povos; sed, laŭ unu aŭ alia maniero, mi estos pagata. Aŭskultu: en 1854, mi kondamnis du knabinojn, samaĝajn kiel mia kara Fotini. Ili direktis plorante la brakojn al mi, kaj iliaj krioj sangadigis mian patran koron. Vasili, kiu mortigis ilin, malsukcesis pli ol unu fojon: lia mano tremis. Kaj tamen mi restis nefleksebla, ĉar la reaĉeto ne estis pagita. Ĉu vi kredas, ke post tio mi pardonos al vi? Por kio utilis al mi, ke mi mortigis ilin, la kompatindajn kreitaĵojn, se oni ekscius, ke mi forsendis vin senpage?»
Mi klinis la kapon, ne trovante unu vorton por respondi. Mi estis milfoje prava; sed mi sciis kontraŭmeti nenion al la senkompata logiko de la maljuna turmentisto. Li fortiris min el mia pripensoj per amika manfrapo sur la ŝultron: «Kuraĝon, diris li al mi. Mi vidis la morton el pli proksime ol vi, kaj mi fartas kiel kverko. Dum la milito de Liberigo, Ibrahim mortpafigis min de sep Egiptoj. Ses kugloj perdiĝis; la sepa tuŝis mian frunton ne penetrante. Kiam la Turkoj venis por relevi mian kadavron, mi estis malaperinta en la fumo. Vi vivos eble pli longe, ol vi kredas. Skribu al ĉiuj viaj Hamburgaj amikoj. Vi ricevis edukon: doktoro devas havi amikojn por pli ol dek kvin mil frankoj. Miaflanke, mi dezirus ĝin. Mi ne malamas vin; neniam vi malutilis al mi; via morto kaŭzus al mi neniun plezuron, kaj estas agrable al mi, konfidi, ke vi trovos la rimedojn por pagi per mono. Atendante, iru ripozi kun la sinjorinoj. Miaj viroj trinkis iomete tro, kaj ili rigardas la Anglinojn per okuloj, kiuj promesas nenion bonan. Tiuj plendinduloj estas kondamnitaj je severmora vivo, kaj ili ne estas sepdekjaraj, kiel mi. En ordinara tempo, mi kvietigas ilin per lacigo; sed post unu horo, se la fraŭlino restus ĉi tie, mi respondus pri nenio.»
Efektive, minaca rondo formiĝis ĉirkaŭ Mary-Ann, kiu konsideris tiujn strangajn vizaĝojn kun naiva videmo. La rabistoj, kaŭrante antaŭ ŝi, interparolis laŭte unu en la orelon de alia, kaj laŭdis ŝin per terminoj, kiujn ŝi feliĉe ne komprenis. La Korfuano, kiu estis rekaptinta la perditan tempon, prezentis al ŝi pokalon da vino, kiun ŝi forpuŝis fiere, kaj kiu respruĉis sur la ĉeestantaron. Kvin aŭ ses drinkuloj, pli ekscititaj ol la ceteraj, puŝis unu alian, baraktis, interŝanĝis fortajn pugnofrapojn, kvazaŭ por sin flamigi kaj kuraĝigi al aliaj heroaĵoj. Mi faris signon al S-ino Simons: ŝi leviĝis kun sia filino. Sed en la momento, kiam mi prezentis la brakon al Mary-Ann, Vasili, ruĝa pro vino, antaŭeniris ŝanceliĝante, kaj faris la geston, ŝin preni ĉe la talio. Ĉe tiu vido, mi ne scias kia kolervaporo eniĝis mian cerbon. Mi saltis sur la kanajlon, kaj faris al li kravaton el miaj dek fingroj. Li metis la manon ĉe sian zonumon, kaj serĉis palpetante la tenilon de ponardo; sed antaŭ ol li trovos ion, mi vidis lin fortirita el miaj manoj kaj ĵetita dek paŝojn malantaŭen, de la granda potenca mano de l' maljuna Reĝo. Murmuro bruis en la profundaĵo de la ĉeestantaro. Haĝi-Stavros plilaŭtigis sian voĉon super la bruo kaj kriis: «Silentu! Montru, ke vi estas Grekoj, ne Albanianoj!» Li daŭrigis mallaŭte: «Ni, marŝu rapide; Korfuano, ne forlasu min; sinjoro Germano, diru al la sinjorinoj, ke mi dormos antaŭ la pordo de ilia ĉambro.»
Li foriris kun ni, antaŭirata de sia _ĉibuĝi_, kiu lin forlasis nek tage nek nokte. Du aŭ tri ebriuloj komencis, lin sekvi: li forpuŝis ilin maldolĉe. Ni ne estis je cent paŝoj de l' amaso, kiam kuglo pasis siblante meze de ni. La maljuna Palikaro eĉ ne bontrovis deturni la kapon. Li rigardis min ridetante kaj diris mezvoĉe: «Ni devas indulgi; estas la tago do Ĉieliro.» Survoje, mi profitis la senatentecon de la Korfuano, kiu faletis ĉiupaŝe, por peti de S-ino Simons apartan interparolon. «Mi havas, diris mi, gravan sekreton por sciigi al vi. Permesu, ke mi ŝovu min ĝis via tendo, dum nia observanto dormos kiel Noaho.»
Mi ne scias, ĉu tiu Biblia komparo ŝajnis al ŝi malrespektema; sed ŝi seke respondis, ke, laŭ sia scio, ŝi ne havas sekretojn por dividi kun mi. Mi insistis; ŝi persistis. Mi diris, ke mi trovis la rimedon por savi nin ĉiujn senpage. Ŝi direktis al mi malkonfidan rigardon, konsultis sian filinon, kaj fine konsentis. Haĝi-Stavros faciligis nian rendevuon, gardante la Korfuanon apud si. Li portigis sian tapiŝon sur la supraĵon de la kampa ŝtuparo, kiu kondukis al nia kampadejo, demetis siajn batalilojn apud sia mano, kuŝigis la _ĉibuĝi_ je sia dekstra flanko kaj la Korfuanon je la maldekstra, kaj deziris al ni orajn sonĝojn.
Mi restis singardeme sub mia tendo ĝis la momento, kiam tri malkonfuzaj ronkadoj certigis al mi, ke niaj gardantoj dormas. La bruo de la festo estingiĝis notinde. Nur du aŭ tri malfruantaj pafiloj interrompis de tempo al tempo la noktan silenton. Nia najbaro la najtingalo daŭrigis trankvile sian komencitan kanton. Mi rampis laŭlonge de la arboj ĝis la tendo de S-ino Simons. La patrino kaj la filino atendis min sur la malseka herbo: la Anglaj moroj malpermesis al mi la eniron en ilian dormoĉambron.
«Parolu, sinjoro, diris al mi S-ino Simons; sed rapidu. Vi scias, kiom ni bezonas ripozon.»
Mi respondis sentime: «Sinjorino, tio, kion mi havas por diri al vi, valoras ja unu horon da dormo. Ĉu vi volas esti liberaj post tri tagoj?
--Sed, sinjoro, tiaj ni estos morgaŭ: se ne, Anglujo ne estus plu Anglujo! Mi konjektas, ke Dimitri informis mian fraton ĉirkaŭ la kvina; mia frato vidis nian senditon je la horo de l' vespermanĝo; oni donis la ordonojn antaŭ la nokto; la ĝendarmoj ekiris, kion ajn diris la Korfuano, kaj ni estos liberigitaj morgaŭ antaŭ nia matenmanĝo.
--Ni ne trompu nin per iluzioj; urĝas. Mi ne konfidas al la ĝendarmaro; niaj venkintoj parolas pri ĝi tro malserioze, por ĝin timi. Mi ĉiam aŭdis, ke, en ĉi tiu lando, ĉasanto kaj ĉasaĵo, ĝendarmo kaj rabisto interkonsentas tre bone. Mi supozas, allaseble, ke oni sendos kelkajn virojn al nia helpo: Haĝi-Stavros vidos ilin venantajn, kaj kondukos nin, per kaŝitaj vojoj, en alian rifuĝejon. Li konas la landon detale; ĉiuj ŝtonegoj estas liaj kunkulpuloj, ĉiuj arbetaĵoj liaj kunliganoj, ĉiuj valetoj liaj ŝtelkaŝistoj. Monto Parnis staras por li kontraŭ ni; li estas la Reĝo de la montoj!
--Brave, sinjoro! Haĝi-Stavros estas Dio, kaj vi estas lia profeto. Li estus kortuŝita, se li aŭdus, kun kia admiro vi parolas pri li. Mi estis jam diveninta, ke vi estas el liaj amikoj, vidante kiel li manfrapis vian ŝultron kaj parolis al vi konfidencie. Ĉu ĝi ne estas li, kiu sugestis al vi la planon de fugo, kiun vi nun proponas al ni?
--Jes, sinjorino, li estas; aŭ pli ĝuste, ĝi estas lia korespondado. Tiumatene, dum li diktis siajn leterojn, mi trovis la senmankan rimedon por liberigi nin senpage. Volu skribi al sinjoro via frato, ke li kolektu sumon da cent dek kvin mil frankoj, cent por via reaĉeto, dek kvin por la mia, kaj li sendu ilin ĉi tien, kiel eble plej baldaŭ, per konfidinda homo, per Dimitri.
--Per via amiko Dimitri, al via amiko la Reĝo de la montoj? Belan dankon, mia kara sinjoro! Tia estas la pago, kontraŭ kiu ni estos liberigataj senpage!
--Jes, sinjorino. Dimitri ne estas mia amiko, kaj Haĝi-Stavros senkapigus min sen ia skrupulo. Sed mi daŭrigas: interŝanĝe kun la mono, vi postulos, ke la Reĝo subskribu al vi ricevateston.
--Tio estos por ni utila bileto!
--Kun tiu bileto, vi reprenos viajn cent dek kvin mil frankojn, ne perdante unu centimon, kaj vi tuj vidos, kiamaniere.
--Bonan nokton, sinjoro. Ne faru la penon, paroli plue. De la momento, kiam ni elŝipiĝis en tiun feliĉigan landon, ĉiuj nin friponis. La doganistoj de Pireo nin friponis; la veturigisto, kiu nin kondukis Atenon, nin friponis; nia gastigisto nin friponis; nia publika servisto, kiu ne estas via amiko, ĵetis nin en la manojn de la ŝtelistoj; ni renkontis respektindan monaĥon, kiu dividis niajn propraĵojn kun la ŝtelistoj; ĉiuj tiuj sinjoroj, kiuj trinkas ĉi supre, estas ŝtelistoj; tiuj, kiuj dormas apud nia pordo por nin protekti, estas ŝtelistoj; vi estas la sola honestulo, kiun ni renkontis en Grekujo, kaj viaj konsiloj estas la plej bonaj en la mondo; sed bonan nokton, sinjoro; bonan nokton!
--Je l' nomo de la ĉielo, sinjorino!... Mi ne pledos por mi; pensu pri mi, kion vi volos. Sed lasu min nur diri al vi, kiamaniere vi reprenos vian monon.
--Kiel do vi volas, ke mi ĝin reprenu, se la tuta ĝendarmaro de la reĝlando ne estas kapabla repreni nin mem? Ĉu Haĝi-Stavros ne estas ja la Reĝo de la montoj? Ĉu li ne konas plu kaŝitajn vojojn? Ĉu la valetoj, la arbetaroj, la ŝtonegoj ne estas plu liaj ŝtelkaŝistoj kaj liaj kunkulpuloj? Bonan nokton, sinjoro; mi donos ateston pri via fervoro; mi diros al la rabistoj, ke vi plenumis ilian komision; sed, unu fojon por ĉiuj, bonan nokton!»
La bona sinjorino puŝis min ĉe la ŝultroj, kriante bonan nokton tiel akratone, ke mi tremis, ke ŝi vekos niajn gardantojn, kaj mi rifuĝis malgaje sub mian tendon. Kia tago, sinjoro! Mi entreprenis resumi ĉiujn okazaĵojn, kiuj hajlis sur mian kapon depost la horo, kiam mi foriris el Ateno por serĉadi la _boryana variabilis_. La renkonton kun la Anglinoj, la belajn okulojn de Mary-Ann, la pafilojn de la rabistoj, la hundojn, la pulojn, Haĝi-Stavros, dek kvin mil frankojn pagotajn, mian vivon kontraŭ tiu prezo, la orgion de la Ĉielira tago, la kuglojn siblantajn apud miaj oreloj, la ebrian vizaĝon de Vasili, kaj, por plenfini la feston, la maljustaĵojn de S-ino Simons! Post tiom da malfeliĉoj, mi bezonis ankoraŭ esti konsiderata mem kiel ŝtelisto! La dormo, kiu konsolas pri ĉio, ne alportis helpon al mi. Mi estis lacegigita de la fariĝoj, kaj la forto mankis al mi por dormo. La tago leviĝis dum miaj doloraj meditoj. Mi sekvis per malvigla okulo la sunon, kiu supreniris super la horizonto. Konfuzaj bruoj postvenis iom post iom la silenton de la nokto. Mi ne havis la kuraĝon rigardi mian horloĝon pri la horo, aŭ deturni la kapon por vidi, kio okazas ĉirkaŭ mi. Ĉiuj miaj sentoj estis malakrigitaj pro laceco kaj senkuraĝiĝo. Mi kredas, ke se oni estus rulinta min malsupren de la monto, mi ne estus disetendinta la brakojn por min haltigi. En tiu neniiĝo de miaj kapablecoj, mi havis vizion, kiu devenis samtempe de revo kaj de halucino, ĉar mi estis nek maldormanta nek dormanta kaj miaj okuloj estis nek fermitaj nek malfermitaj. Ŝajnis al mi, ke oni estas enteriginta min vivantan; ke mia tendo el nigra felta ŝtofo estas florornamita katafalko, kaj ke oni kantas super mia kapo la preĝojn por la mortintoj. La timo min kaptis; mi volis krii; la parolo haltis en mia gorĝo aŭ estis superata de la voĉo de la kantistoj. Mi aŭdis sufiĉe klare la versetojn kaj la respondojn por ekkoni, ke mia funebra ceremonio estas farata en Greka lingvo. Mi faris fortan penon por movi mian dekstran brakon: ĝi estis el plombo. Mi etendis la maldekstran: ĝi cedis facile, ektuŝis la tendon, kaj faligis ion, kio similas al bukedo. Mi frotas miajn okulojn, mi sidiĝas, mi ekzamenas tiujn florojn, kiuj falis el la ĉielo, kaj mi ekkonas en la amaso belegan ekzempleron de la _boryana variabilis_. Ĝi mem! Mi tuŝis ĝiajn lobhavajn foliojn, ĝian gamosepalan kalikon, ĝian korolon konsistantan el kvin oblikvaj petaloj kunigitaj ĉe la bazo de stamena filamento, ĝiajn dek stamenojn, ĝian kvinloĝian ovarion: mi tenis en la mano la reĝinon de la malvacoj! Sed pro kiu hazardo ĝi troviĝis en la fundo de mia tombo? Kaj kiel mi sendos ĝin, el tiel malproksime, al la Hamburga Botanika Ĝardeno? En tiu momento, viva doloro atentigis min pri mia dekstra brako. Ŝajnis, kvazaŭ ĝi estus kaptaĵo de multego da nevideblaj bestetoj. Mi skuis ĝin per la maldekstra mano, kaj iom post iom ĝi reatingis sian normalan staton. Ĝi estis portinta mian kapon dum kelkaj horoj, kaj rigidiĝinta pro la premado. Mi vivis do, ĉar la doloro estas ja unu el la privilegioj de la vivo! Sed, tiuokaze, kion signifis tiu funebra kanto, kiu zumis obstine en miaj oreloj? Mi leviĝis. Nia loĝejo estis en la sama stato, kiel je la antaŭvespero. S-ino Simons kaj Mary-Ann dormis profunde. Granda bukedo, sama kiel la mia, pendis ĉe la supraĵo de ilia tendo. Mi memoris fine, ke la Grekoj kutimas ornami ĉiujn domojn per floroj dum la nokto al la 1a de majo. Tiuj bukedoj kaj la _boryana variabilis_ devenis do de la donacemo de la Reĝo.
La funebra kanto daŭris min persekuti. Mi supreniris la ŝtuparon, kiu kondukas al la skribejo de Haĝi-Stavros, kaj mi ekvidis spektaklon pli kuriozan ol ĉion, kio min mirigis la antaŭtagon. Altaro estis starigita sub la reĝa abio. La monaĥo, vestita per belegaj ornamoj, prikantis la Diservon kun impona indeco. Niaj drinkuloj de la pasinta nokto, unuj starante, aliaj surgenue en la polvo, ĉiuj religie senĉapiĝinte, estis metamorfozitaj en sanktuletojn: unu kisis pie bildon pentritan sur lignotabuleto, alia signadis sin kruce, seninterrompe kaj kvazaŭ pro pagita tasko; la plej fervoraj ĵetis la frunton teren kaj balais la polvon per siaj haroj. La juna _ĉibuĝi_ de l' Reĝo cirkaŭiris tra la vicoj portante pleton kaj dirante: «Donu almozon! kiu donacas al la Eklezio, tiu pruntas al Dio.» Kaj la centimoj pluvis antaŭ li, kaj la hajlobruo de kupro falanta sur kupron akompanis la voĉon de l' pastro kaj la kantojn de la ĉeestantoj. Kiam mi alvenis ĉe la kunsidantajn preĝantojn, ĉiu el ili salutis min kun diskreta afableco, kiu memorigis la unuajn epokojn de la Eklezio, Haĝi-Stavros, kiu staris apud la altaro, faris lokon al mi ĉe sia flanko. Li tenis grandan libron en la mano, kaj imagu, kiel mi miris vidante, ke li psalmokantas altavoĉe la legotaĵojn. La rabisto diris la meson! Li estis ricevinta dum sia juneco la duan el la minoraj ordenoj, li estis _anagnosto_, t. e. lektoro. Kun unu plia grado, li estus desorĉisto kaj havus la povon forpeli la demonojn! Certe, sinjoro, mi ne estas unu el tiuj vojaĝantoj, kiuj miras pri ĉio, kaj mi praktikas sufiĉe energie la devizon _nil admirari_, sed mi restis tute mirigita kaj sufokiĝinta, ĉe tiu stranga ceremonio. Vidante la genufleksojn, aŭdante la preĝojn, oni povis supozi, ke la agantoj estas kulpaj nur pro iom da idoladorado. Ilia fido ŝajnis viva, kaj ilia konvinko, profunda; sed mi, vidinte ilin laborantajn, kaj sciante kiel malmulte kristanaj ili estas tiaokaze, ne povis malhelpi min, memdemandi: «Kiun oni trompas ĉi tie?»
La Diservo daŭris ĝis kelkaj minutoj post tagmezo. Unu horon poste, la altaro estis malaperinta, la rabistoj drinkis denove, kaj la «bona maljunulo» konkuris kun ili.
Haĝi-Stavros vokis min aparten, kaj demandis min, ĉu mi skribis. Mi promesis, ke mi faros ĝin tuj, kaj li donigis al mi kanojn, inkon kaj paperon. Mi skribis al John Harris, al Kristodulo, kaj al mia patro. Mi petegis Kristodulon, ke li sin intermetu ĉe sia maljuna kamarado, kaj diru al li, kiel nekapabla mi estas, trovi dek kvin mil frankojn. Mi rekomendis min al la kuraĝo kaj inventemo de Harris, kiu ne estis homo, kiu lasas amikon en embaraso. «Se iu povas min savi, skribis mi al li, ĝi estas vi. Mi ne scias, kiel vi faros, sed mi esperas en vi per mia tuta animo: vi estas tiel granda frenezulo! Mi ne esperas, ke vi trovos dek kvin mil frankojn por min reaĉeti: estus necese, ilin pruntepreni de S-ro Mérinay, kiu ne kutimas prunti. Cetere, vi estas tro Amerikana por akcepti tian negocon. Agu, kiel plaĉos al vi; ekbruligu la reĝlandon; mi aprobas ĉion antaŭe; sed ne perdu tempon. Mi sentas, ke mia kapo estas senforta, kaj ke la prudento povus min forlasi antaŭ la fino de l' monato.»
Al mia malfeliĉa patro, mi gardis min diri, kia estas mia situacio. Por kio utilus, mortigi lian koron, montrante al li danĝerojn, de kiuj li ne povas liberigi min? Mi skribis al li, kiel mi kutimis fari je la unua de ĉiu monato, ke mi fartas bone, kaj ke mi deziras, ke mia letero trovu la familion sana. Mi aldonis, ke mi vojaĝas surmonte, ke mi trovis la _boryana variabilis_ kaj junan Anglinon pli belan kaj pli riĉan ol tiu princino Ipsof, kiu memorigis al ni tian romanon. Mi ne sukcesis ankoraŭ inspiri amon al ŝi, pro manko de favoraj cirkonstancoj, sed eble mi trovos baldaŭ okazon por fari al ŝi iun grandan servon, aŭ montri min al ŝi en la nekontraŭstarebla kostumo de mia onklo Rosenthaler. «Tamen, aldonis mi kun sento de nevenkebla malgajeco, kiu scias, ĉu mi ne mortos fraŭlo? En tia okazo, la rolo de Frantz aŭ de Johano-Nikolao estus, riĉigi la familion. Mia sano estas pli bona ol iam, kaj miaj fortoj ne estas ankoraŭ difektitaj; sed Grekujo estas perfida lando, kiu facile faligas eĉ la plej fortikan homon. Se mi estus destinita por neniam revidi Germanujon kaj perei ĉi tie, pro ia neantaŭvidita bato, je la fino de mia vojaĝo kaj de miaj laboroj, kredu bone, kara kaj bonega patro, ke mia lasta bedaŭro estus morti malproksime de mia familio, kaj ke mia lasta penso alflugus vin.»
Haĝi-Stavros ekvenis en la momento, kiam mi forviŝis larmon, kaj mi kredas, ke tiu signo de malforteco malutilis al mi en lia spirito.
«Nu, junulo, diris li al mi, kuraĝon! Ne estas ankoraŭ la momento, plori pri vi mem. Kion, diable! ŝajnas, kvazaŭ vi estus sekvanta vian enterigiron! La Angla sinjorino ĵus skribis leteron da ok paĝoj, kaj ŝi ne lasis unu larmon fali en la inkujon. Iru kaj faru al ŝi societon; ŝi bezonas distraĵon. Ha! se vi estus homo de mia hardeco! Mi ĵuras al vi, ke en via aĝo kaj en via loko, mi ne estus restinta longe mallibera. Mia reaĉeto estus pagita antaŭ du tagoj, kaj mi scias bone, kiu estus doninta la monon. Vi ne havas edzinon?
--Ne.
--Nu? Ĉu vi ne komprenas? Reiru al via loĝejo, kaj estu aminda! Mi liveris al vi belan okazon por riĉiĝi. Se vi ne profitos ĝin, vi estos mallertulo, kaj se vi ne kalkulos min inter viaj bonfarintoj, vi estos maldankulo!»
Mi trafis Mary-Ann kaj ŝian patrinon sidantaj apud la fonto. Atendante la promesitan ĉambristinon, ili laboris mem por mallongigi siajn rajdrobojn. La rabistoj estis liverintaj al ili fadenon, aŭ pli ĝustadire ŝnureton, kaj kudrilojn taŭgajn por kudri veltolon. De tempo al tempo, ili interrompis sian laboron por direkti rigardon al la domoj de Ateno. Estis ĉagrenige, vidi la urbon tiel proksima, kaj povi aliri ĝin nur kontraŭ elspezo da cent mil frankoj! Mi demandis ilin, kiel ili dormis. La sekeco de ilia respondo pruvis al mi, ke ili tre volonte rezignus mian konversacion. En tiu momento mi rimarkis por la unua fojo la harojn de Mary-Ann; ŝi estis sen ĉapelo, kaj, plene lavinte sin ĉe la rivereto, ŝi lasis sian hararon sekiĝi sub la suno. Mi estus neniam kredinta, ke unu sola virino povas havi tian kvantegon da silkaj bukloj. Ŝiaj longaj kastankoloraj haroj falis laŭlonge de la vangoj kaj malantaŭ la ŝultroj. Sed ili ne pendis malsprite kiel tiuj de ĉiu ajn virino, kiu ĵus eliris el la bano. Ili kurbiĝis en densaj ondoj, kiel la surfaco de lageto, kiun frizas la vento. La lumo, glitante, tra tiu vivanta arbaro, koloris ĝin per dolĉa kaj velura brilo; ŝia vizaĝo, tiel enkadrigita, similis per ĉiuj trajtoj al muska rozo. Mi diris al vi, sinjoro, ke mi estis neniam aminta virinon, kaj certe, mi ne estus elektinta, kiel unuan amatinon, fraŭlinon, kiu min konsideras kiel ŝteliston. Sed mi povas konfesi, ne kontraŭdirante min, ke mi estus volinta oferi mian vivon por savi tiujn belajn harojn el la manoj de Haĝi-Stavros. Mi elpensis subite planon de riska, sed ne neebla fugo.
Nia loĝejo havis du elirejojn: ĝi komunikis kun la skribejo de l' Reĝo kaj kun la abismo. Foriri tra la skribejo de Haĝi-Stavros, estis absurde: ni devus poste trairi la tendaron de la rabistoj kaj la duan defendan linion, kiun gardas la hundoj. Restis la abismo. Kliniĝante super ĝi, mi rimarkis, ke la ŝtonego, preskaŭ vertikala, prezentas sufiĉe da kavaĵoj, da herbotufoj, da arbetoj kaj da ĉiuspecaj malebenaĵoj, por ke oni povu malgrimpi, ne frakasiĝante. Kio igis la foriron danĝera tiuflanke, estis la kaskado. La rivereto, kiu eliris el nia ĉambro, kovris la deklivon de l' monto per terure glitiga akvaro. Cetere, estis malfacile konservi sian kvietecon kaj malsupreniri ekvilibre kun tia duŝo sur la kapo.
Sed ĉu ne ekzistis rimedo por deturni la torenton? Eble. Esplorante pli zorge nian loĝejon, mi rimarkis, ke, sen ia dubo, la akvo restadis en ĝi, antaŭ ol ni loĝis tie. Nia ĉambro estis nur senakvigita lageto. Mi sublevis parton de la tapiŝo, kiu kreskas sub niaj piedoj, kaj trovis dikan sedimenton, kiun lasis la akvo de la fonto. Iam, ĉu pro tio, ke la tertremoj, tiel oftaj sur la montoj, rompis ie la digon, aŭ tial ke ŝtonvejno, pli mola ol la ceteraj, tralasis la fluon, la tuta fluida amaso ĵetis sin eksteren. Por fermi tiun kluzon, malfermitan de multaj jaroj, kaj malliberigi la akvon en ĝian antaŭan kuŝejon, ni ne bezonos du horojn da laboro. Unu horo, maksimume, sufiĉos por ke la malseka ŝtonego elgutigu: la nokta venteto baldaŭ sekigos la vojon. Nia foriĝo, tiel preparite, ne postulos pli ol dudek kvin minutoj. Alveninte ĉe la piedon de la monto, ni havos Atenon antaŭ ni, la steloj nin gvidos; la vojoj estas malbonegaj, sed ni ne riskos renkonti unu rabiston sur