mi. Sed mi konsoliĝis pensante, ke Ajakso, Agamemnono kaj Aĥilo la
arda, en sama situacio, ne estus malakceptintaj la seĝon, kiun oni proponis al mi.
La pafiltuboj malleviĝis al ni. Mi kredis, ke mi vidas ilin plilongiĝantaj senlime, kaj ke iliaj ekstremaĵoj kunvenas ĉirkaŭ niaj kapoj. Ne imagu, ke la timo konfuzis mian vidon; sed mi estis neniam rimarkinta tiel senteble la malesperigan longecon de la Grekaj pafiloj. La tuta batalilaro alvenis baldaŭ en la vojon, kaj ĉiu pafilo vidigis sian ŝtipon kaj sian posedanton.
La sola malsimileco inter la diabloj kaj la rabistoj estas, ke la diabloj ne estas tiel nigraj, kiel oni diras, dum la rabistoj estas pli kotkovritaj, ol oni konjektas. La ok sentaŭguloj, kiuj formis rondon ĉirkaŭ ni, estis tiel malpuraj, ke mi estus dezirinta doni al ili mian monon per fajroprenilo. Oni divenis, per iom da penso, ke iliaj ĉapoj estis iam ruĝaj; sed eĉ lesivo ne estus kapabla retrovi la originalan koloron de iliaj vestoj. Ĉiuj ŝtonegoj de l' reĝolando estis lasintaj ion de sia koloro sur iliaj fustenjupoj, kaj iliaj jakoj konservis specimenojn de la diversaj teroj, sur kiuj ili ripozis. Iliaj manoj, vizaĝoj, kaj eĉ iliaj lipharoj estis ruĝebrunaj, same kiel la teraĵo, kiu ilin portas. Ĉiu besto koloriĝas laŭ sia loĝejo kaj siaj kutimoj: la Groenlandaj vulpoj estas neĝkoloraj; la leonoj, dezertkoloraj; la perdrikoj, sulkkoloraj; la Grekaj rabistoj, reĝlandvojkoloraj.
La estro de la bandeto, kiu nin kaptis, diferencis per nenia videbla signo. Tamen, eble, liaj vizaĝo, manoj kaj vesto estis pli polvozaj ol tiuj de liaj kamaradoj. Li kliniĝis al ni, el la supro de sia alta korpo, kaj esploris nin tiel proksime, ke mi sentis la ektuŝon de liaj lipharoj. Vi estus komparinta lin kun tigro flaranta sian kaptaĵon, antaŭ ol ĝin provgustumi. Kontentiginte sian sciemon, li diris al Dimitri: «Malplenigu ciajn poŝojn!»
Dimitri ne igis lin ripeti. Li ĵetis antaŭ si tranĉilon, tabaksakon kaj tri Meksikajn piastrojn, kiuj faris monsumon da 16 frankoj ĉirkaŭe.
«Ĉu ĝi estas ĉio? demandis la rabisto.
--Jes, frato.
--Ci estas la servisto?
--Jes, frato.
--Reprenu unu piastron. Ci ne devas reiri en la urbon sen mono.»
Dimitri marĉandis: «Ci povus ja lasi du al mi, diris li. Mi havas du ĉevalojn malsupre; ili estas luitaj el la rajdejo; mi devos pagi la tagdaŭron.
--Ci klarigos al Zimmerman, ke ni prenis cian monon.
--Kaj se li volos tamen esti pagata?
--Respondu al li, ke li estas tro feliĉa, revidante siajn ĉevalojn.
--Li scias ja, ke vi ne prenas la ĉevalojn. Kion vi farus el ili sur la monto?
--Sufiĉe! Diru al mi, kiu estas tiu alta maldikulo, kiu sidas apud ci?»
Mi respondis mem: «Honesta Germano, kies kapteblaĵo ne riĉigos vin.
--Ci parolas bone la Grekan. Malplenigu ciajn poŝojn!»
Mi demetis sur la vojon dudekon da frankoj, mian tabakon, mian pipon kaj mian naztukon.
«Kio estas tio? demandis la inkviziciestro.
--Naztuko.
--Por kion fari?
--Por purigi mian nazon.
--Kial ci diris al mi, ke ci estas malriĉa? Nur la _milordoj_ nazpurigas per tukoj. Prenu la ujon, kiu pendas malantaŭ cia dorso. Bone! Malfermu ĝin.»
Mia herbujo enhavis kelkajn vegetaĵojn, unu libron, unu tranĉilon, paketon de arseniko, kaj la restojn de mia matenmanĝo, kiu flamigis deziregan rigardon en la okuloj de S-ino Simons. Mi kuraĝis prezenti ilin al ŝi, antaŭ ol mia pakaĵo transpropriĝos. Ŝi akceptis manĝeme, kaj komencis englutegi la panon kaj la viandon. Je mia granda miro, tio skandalis niajn rabistojn, kiuj murmuris inter si la vorton _skismula_! La monaĥo faris dekduoduonon da krucosignoj laŭ la rito de la Greka Eklezio.
«Ci havas sendube poŝhorloĝon, diris al mi la rabisto; metu ĝin kun la cetero.»
Mi liveris mian arĝentan horloĝon, heredan juvelon, kiu pezis kvar uncojn. La krimuloj pasigis ĝin de mano al mano, kaj trovis ĝin tre bela. Mi esperis, ke la admiro, kiu plibonigas la homon, inklinos ilin redoni ion al mi, kaj mi petis la estron, ke li lasu al mi mian herbujon el ferlado. Li silentigis min maldolĉe. «Almenaŭ, diris mi al li, redonu al mi du piastrojn por reiri al la urbo!» Li respondis kun sarkasma rido: «Ci ne bezonos ilin.»
La vico de S-ino Simons estis alveninta. Antaŭ ol meti la manon en sian poŝon, ŝi alparolis niajn venkintojn en sia patra lingvo.
La Angla estas unu el la malmultaj idiomoj, kiujn oni povas paroli per manĝoplena buŝo. «Pripensu bone, kion vi tuj faros, diris ŝi kun minaca tono. Mi estas Anglino, kaj la Britaj regnanoj estas netuŝeblaj en ĉiuj landoj de l' mondo. Kion vi prenos de mi, tio al vi utilos malmulte kaj kostos kare. Anglujo min venĝos, kaj vi estos ĉiuj pendigitaj, almenaŭ! Se nun vi volas mian monon, vi bezonas nur ĝin diri; sed ĝi bruligos al vi la fingrojn: ĝi estas Brita mono!
--Kion ŝi diras?» demandis la oratoro de la bando.
Dimitri respondis: «Ŝi diras, ke ŝi estas Anglino.
--Des pli bone! Ĉiuj Angloj estas riĉaj. Diru al ŝi, ke ŝi faru same, kiel vi.»
La kompatinda sinjorino malplenigis sur la sablon sian monujon, kiu enhavis dek du sterlingajn funtojn. Ĉar ŝia horloĝo ne estis videbla, kaj oni ne ŝajnis esti esploronta niajn vestojn, ŝi konservis ĝin. La indulgo de la venkintoj lasis al ŝi la naztukon.
Mary-Ann ĵetis sian horloĝon, kun tuta kolekto da amuletoj kontraŭ malbonŝancaj rigardoj. Ŝi ĵetis antaŭ si, per movo gracie ribela, sakon el grajnoledo, kiun ŝi portis ŝultrozone. La rabisto malfermis ĝin tiel rapideme, kiel doganisto. Li elprenis el ĝi malgrandan Anglan necesujon, boteleton da Angla salo, skatolon da Anglaj mentpasteloj kaj iom pli ol cent frankoj el Angla mono.
«Nun, diris la bela senpacienculino, vi povas lasi nin foriri: ni havas plu nenion vian.»
Oni komprenigis al ŝi, per minaca gesto, ke la kunsido ne estas ankoraŭ finita. La bandestro kaŭriĝis antaŭ niaj rabaĵoj, vokis la _bonan maljunulon_, komputis la monon dum lia ĉeesto, kaj donis al li kvardek kvin frankojn. S-ino Simons ektuŝis mian kubuton: «Vi vidas, diris ŝi al mi, la monaĥo kaj Dimitri liveris nin: oni dividas kun ili.
--Ne, sinjorino, respondis mi tuj. Dimitri ricevis nur almozon el tio, kion oni ŝtelis de li. Ĉie oni agas same. Apud la bordoj de l' Rhejno, kiam vojaĝanto ruiniĝis ĉe la ruleto, la ludmastro donas al li monon por reiri hejmen.
--Sed la monaĥo?
--Li kolektis la dekonimposton el la akiraĵoj, laŭ malnovega kutimo. Ne riproĉu lin pri tio, sed kontraŭe estu danka al li, ke li intencis savi nin, dum lia monaĥejo havas profiton el nia kaptiteco.»
Tiun diskuton interrompis la adiaŭoj de Dimitri. Oni ĵus redonis al li la liberecon. «Atendu min, diris ni al li, ni foriros kune.» Li skuis malgaje la kapon, kaj respondis al mi Angle, por ke la sinjorinoj komprenu:
«Vi estas malliberaj por kelkaj tagoj, kaj vi ne revidos Atenon antaŭ ol esti pagintaj reaĉeton. Mi tuj informos la _milordon_. Ĉu la sinjorinoj havas komisiojn por doni al mi por li?
--Diru al li, kriis S-ino Simons, ke li kuru al la ambasadoro, ke li iru poste al Pireo viziti la admiralon, ke li plendu ĉe la «_Foreign-Office_», ke li skribu al lordo Palmerston! Oni fortiru nin el ĉi tie per la forto de la bataliloj aŭ per la aŭtoritato de la politiko; sed mi ne permesas, ke oni elspezu unu pencon por mia liberigo.
--Mi, diris mi sen tiom da kolero, petas cin, ke ci diru al miaj amikoj, en kiaj manoj ci lasis min. Se kelkaj centoj da frankoj estas necesaj por reaĉeti naturalistan malmoŝton, ili trovos ilin facile. Tiuj ĉefvojaj sinjoroj ne povas taksi min tre kare. Al mi venas deziro demandi ilin, dum ci estas ankoraŭ ĉi tie, kiom mi valoras, laŭ la plej rabata prezo.
--Ne utile, kara sinjoro Hermann; ne ili estas, kiuj determinos la prezon de via reaĉeto.
--Nu, kiu do?
--Ilia estro, Haĝi-Stavros.»
IV
HAĜI-STAVROS
Dimitri remalsupreniris al Ateno; la monaĥo resupreniris al siaj abeloj; niaj novaj estroj puŝis nin en vojeton, kiu kondukis al la tendaro de ilia reĝo. S-ino Simons montris sian nedependemon, rifuzante meti unu piedon antaŭ la alian. La rabistoj minacis, ke ili portos ŝin en siaj brakoj; ŝi deklaris, ke ŝi ne toleros esti portata. Sed ŝia filino kvietigis ŝin per la espero, ke ŝi trovos pretan tablon kaj matenmanĝos kun Haĝi-Stavros. Mary-Ann estis pli mirigita ol timigita. La subaj rabistoj, kiuj nin arestis, estis montrintaj ian ĝentilecon; ili enesploris la poŝojn de neniu, kaj ne ektuŝis la kaptitinojn. Anstataŭ nin senigi, ili estis petintaj, ke ni senigu nin mem; ili ne estis rimarkintaj, ke la sinjorinoj surhavis orelringojn kaj eĉ ne invitis ilin, ke ili demetu siajn gantojn. Ni ne rilatis do kun vojkaperistoj, kiel la Hispanaj aŭ Italaj, kiuj detranĉas fingron por akiri ringon, kaj fortiras la orellobon por preni perlon aŭ diamanton. Ĉiuj malfeliĉoj, kiuj nin minacis, konsistis do el pagota kompenso: kaj eĉ estis versimile, ke ni estos liberigitaj senpage. Kiel ni supozus, ke Haĝi-Stavros konservos nin senpune, je kvin mejloj de la ĉefurbo, de la kortego, de la Greka armeo, de unu bataliono de Ŝia Brita Reĝa Moŝto kaj de Angla stara ŝipo? Tiel rezonis Mary-Ann. Sed mi pensis nevole pri la historio de la knabinoj el Mistra, kaj mi sentis min enpenetrita de malgajeco. Mi timis, ke S-ino Simons, per sia Brita obstineco, elmetos sian filinon al iu granda danĝero, kaj mi firme intencis, klarigi al ŝi la situacion. Ni marŝis unu post alia en mallarĝa vojeto, apartigitaj per niaj sovaĝaj kunvojaĝantoj. La iro ŝajnis al mi senfina, kaj mi demandis pli ol dekfoje, ĉu ni ne alvenos baldaŭ. La pejzaĝo estis malbelega: la nuda ŝtonego ellasis el siaj fendoj apenaŭ tufeton da verda kverko aŭ da dorna timiano, kiu alkroĉiĝis ĉe niaj kruroj. La venkintaj rabistoj montris neniun ĝojon, kaj ilia triumfa marŝo similis funebran promenon. Ili fumis silente cigaredojn tiel dikajn, kiel fingro. Neniu interparolis kun sia najbaro: nur unu, de tempo al tempo, psalmokantis specon de nazosona ario. Tiu popolo estas malgajega, kiel ruino.
Ĉirkaŭ la dek-unua, terura bojado konigis al ni la proksimecon de la tendaro. Dek aŭ dek du grandegaj hundoj, samaltaj kiel bovidoj, sin ĵetis al ni, montrante ĉiujn siajn dentojn. Niaj protektantoj akceptis ilin per ŝtonĵetado, kaj post horkvarono da malamikaĵoj, la paco fariĝis. Tiuj malgastamaj monstroj estas la antaŭ-gardostarantoj de la Reĝo de l' montoj. Ili antaŭflaras la ĝendarmaron, kiel la hundoj de kontrabandistoj antaŭflaras la doganistojn. Sed tio ne sufiĉas al ili: tiel granda estas ilia fervoro, ke de tempo al tempo ili dispecigas neofendeman paŝtiston, elvojirintan vojaĝanton, aŭ eĉ kunulon de Haĝi-Stavros. La Reĝo ilin nutras, kiel iam la sultanoj konservis siajn Janiĉarojn, kun la konstanta timo, esti englutata.
La tendaro de l' Reĝo estis plataĵo da sep- aŭ ok-cent kvadrataj metroj. Mi vane serĉis sur ĝi la tendojn de niaj venkintoj. La rabistoj ne estas sibaritoj, kaj ili dormas sub la ĉielo je la 30a de aprilo. Mi vidis nek amasigitajn kaptaĵojn nek kuŝantajn trezorojn, nek ion ajn el tio, kion oni esperas trovi en la ĉefsidejo de bando de ŝtelistoj. Haĝi-Stavros prenas sur sin, vendigi la akiraĵon; ĉiu viro ricevas sian pagon per mono, kaj uzas ĝin laŭ sia kaprico. Unuj partoprenas en negoco, aliaj prenas hipotekon el domoj en Ateno, aliaj aĉetas bienojn en siaj vilaĝoj, neniu malŝparegas la produktojn de la ŝtelado. Nia alveno interrompis la matenmanĝon de dudek kvin aŭ tridek viroj, kiuj alkuris al ni kun sia pano kaj fromaĝo. La estro nutras siajn soldatojn: oni disdonas al ili ĉiutage porcion da pano, oleo, vino, fromaĝo, kaviaro, pimento, maldolĉaj olivoj, kaj viando kiam la religio permesas. La delikatuloj, kiuj volas manĝi malvojn aŭ aliajn herbaĵojn, estas liberaj rikolti frandaĵojn sur la montaro. La rabistoj, same kiel la ceteraj popolaj klasoj, faras malofte fajron okaze de la manĝoj; ili manĝas la viandojn malvarmaj kaj la legomojn nekuiritaj. Mi rimarkis, ke ĉiuj, kiuj sin interpremis ĉirkaŭ ni, obeis religie la leĝon de abstinenco. Estis la tago antaŭ la Ĉieliro, kaj tiuj honestuloj, el kiuj la plej senkulpa havis almenaŭ unu hommortigon sur la konscienco, ne estus konsentintaj pezigi femuron de kokido sur sian stomakon. Aresti du Anglinojn per aldirektitaj pafiloj, ŝajnis al ili sensignifa kulpeto; S-ino Simons estis pekinta multe pli grave, manĝante ŝafidon je la merkredo antaŭ Ĉieliro.
Niaj eskortintoj kontentigis sufiĉege la sciemon de iliaj kamaradoj. Oni premegis ilin per demandoj, kaj ili respondis pri ĉio. Ili elmetis sian kaptaĵon, kaj mia arĝenta horloĝo trafis denove sukceson, kiu flatis mian memestimon. La oran horloĝeton de Mary-Ann oni rimarkis malpli. En tiu unua intervidiĝo, la publika konsidero falis sur mian tempmezurilon, kaj parto de ĝi resaltis al