La Nigra Galero

Part 3

Chapter 3 3,696 words Public domain Markdown

"Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud mi perdigxas por mi, kaj la friponoj dauxrigas parolacxi kaj gxojegi pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la segxoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per granda tumulto. Cxar bubo estas enportata sur la sxultroj de du viracxoj, kaj granda hura! farigxas, kiam la restoracianoj lin rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la tuta sxipanaro sin savis kaj albordigxis post freneza kurado tra aero kaj akvo. Cxiu volas vidi la bubon, cxiu volas al li paroli, kaj cxiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj krucxojn. Sed al mi sxajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri. Mi tial kiel eble plej lauxlonge la muroj min sxovas, kaj preskaux estas atinginta la pordon, kiam malfelicxe la rigardo de la bubo ankoraux kauxranta sur la sxultroj de la portantoj falas sur min. La bubo fikse min rigardis, kvazaux mi estus fantomo, li paligxas kiel fromagxo kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! _ecco! ecco!_ jen estas unu! Helpu, haltigu -- haltigu lin!' -- 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias la popolo, kaj cxiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. -- 'Jen, jen, tiu apud la tablo -- haltigu lin, li estas la satano de la akvogeuxzoj, kiu mortigis la kapitanon _Perazzo_ -- unu el la Nigra Galero!' Bruego ekfarigxas, kvazaux krevus la infero -- cxiuj okuloj estas direktitaj al mi, cxiuj glavoj eligxas el la ingoj, kaj ankaux mi eltiras la trancxilon, por vendi en la dangxero la vivon kiel eble plej multkoste. Nun ili sin jxetas sur min; sed mi estas pli lerta ol ili, prenas la plej apudan benkon kaj jxetegas gxin antaux la piedojn de la plej antauxaj, tia, ke tuta aro faletas pro gxi kaj hxaose ruligxas sur la planko. Tiun momenton mi uzas -- estas per alta salto en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la trancxilon mi pikas en iliajn fivizagxojn -- la pordo estas atingita -- mi estas sur la strateto -- post mi mi auxdas la blekegadon de la persekutantoj -- dank' al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian posxon. Tien cxi kaj tien ili cxasas, sed mi trompas ilin per diversaj ruzajxoj; gvidas ilin al malgxustaj postsignoj kaj fine venas tien cxi. Al la kajo ankoraux estas silentego -- mia fida sxlosileto malfermas dompordon bone konatan -- kaj -- jen mi estas savita por savi vin, kara _Myga_, dolcxa fiancxino. Sed auxskultu do, ili ankoraux ne ekmalesperas pendigi la geuxzon -- diablo, auxskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata -- haha, granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!"

Ridante auxskultis _Jan Norris_, tremante auxskultis _Myga van Bergen_ la bruegon en la stratetoj.

"Ho, kara _Jan_, cxu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri tiun cxi domon? Auxskultu do, la tuta tumulto ruligxas tien cxi -- ho Dio, rigardu el la fenestro -- torcxoj kaj lancoj -- Jezuo, ili frapas la pordon -- ili sercxas vin, _Jan_, kompatema cxielo, defendu nin, perditaj, perditaj!"

La dompordo malfermigxis, oni sxajnis penetri en la domon; _Jan Norris_ premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon de la armilo.

"Trankviligxu, trankviligxu -- estas neeble! Trankviligxu, _Myga_!"

"Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "Ili supreniras la sxtuparon, ili trovos vin; _Jan_, _Jan_, mi mortu kun vi!"

La juna geuxzo estis pala kiel la morto.

"Cxu malsingardeme mi vin tiel gvidis en dangxeron, _Myga?_ Estus terure. Pro la jxuro de la geuxzoj, jen ili penetras supren la sxtuparon. _Myga_, ho _Myga_!"

"Mi mortu kun vi, _Jan_", spiris la junulino, sin krocxante al la brusto de la fiancxo.

IV.

La atako.

Ne nur en la "Blazono de _Alcantara_", ne, en cxiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno la _luogotenente Leone della Rota_ estis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron _Antonio Valani_ en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien.

Sed kiu povis rezisti, se _Leone della Rota_ volis atingi ion?

Pli senpripensa ol malbona, la juna leuxtenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolajxojn. Kiel gajan petolajxon li rigardis la rabadon de la bedauxrinda orfineto; -- en lia sentauxga petola kapo la plano de tio estis naskigxinta; gxin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita -- estis honora devo por li. Kiom interesis la gxenovan sentauxgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika mosxto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole felicxegiga eklezio malbelegaj. _Leone_ preferis multe cxarmajn herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo: Gxenovo havas maron sen fisxoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj kredo.

En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto de _Jan Norris_, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kun _Antonio Valani_ pri la plano de rabado. Se gxi estos havinta sukceson, kaj se la _Andrea Doria_ felicxe estos reveninta de sia entrepreno, se la Nigra Galero estos kaptita aux detruita, nun kiu riskus akuzi la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam -- tiam la lasta faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankaux io tria povos okazi, ke la _Andrea Doria_ povos hejmveturi ne vidinte la malamikan sxipon, _Leone della Rota_ opiniis tute neinda al si. Sed la kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. --

Al la persekutado de la maltimema akvogeuxzo la du gxenovanoj tute ne estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en kiuj la ekscitata popolo sin pusxis, al la kajo.

"Ni do estus malsagxuloj cxasi la friponon", ridis _Leone_. "Ni lasu la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj de _Afrodite_, de kiam mi servas al la alie tiel senkora _Antonio Valani_ kiel gvidisto en la cxarma regno de la amo, mia animo flugas alte super tiu cxi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan standardon mi sekvas; ho Diino de _Cythere_, donu al ni vian cxielan sxirmon!"

"Mi petas vin, _Leone_, estu prudenta, ne estu malsagxulo. Mia animo estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la brusto, _Leone_, sxajnas al mi -- _Leone_, dum la tuta tago, la tutan vesperon mi havas antauxsentojn tiel neklarigeblajn -- _Leone_, kondutu bone, eble baldaux vi estos mia anstatauxanto, estro de _Andrea Doria_ ..."

"Kaj vi _viceadmiraglio_ de lia mosxto _Don Federigo Spinola_."

"Aux kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano.

"Kio? mortantauxsentoj? mortantauxsentoj sub la fenestro de la knabino amata?!" ridis la leuxtenanto. "Nu pro cxio, kio okazas en la mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu _Francesco Petrarca_, por tuj fari soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni jxus estas sub la fenestroj de via _innamorata_; -- sxia lumeto brilas ankoraux; -- hola, kia ideo! -- _Antonio Valani_, amiko de mia junagxo, por forcxasi viajn mortantauxsentojn, ni -- ni tuj, tuj en tiu cxi momento faru viziton al la dolcxulino tie supre."

"_Leone?!_"

"Trasercxu sxian domon. Cxiuj frenezaj ideoj estu lauxdataj! Antauxen pro la nomo de la regxo, antauxen pro la nomo de la amo!"

"_Leone, Leone!_"

"Lasu min", ridis la leuxtenanto. "Mi petas vin, cxu la geuxzo, kiun la mallertuloj sercxas tie, ne povas esti kasxita same en la logxejo de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu cxi urbo? Antauxen, antauxsentema Antonio, antauxen, ni trasercxu la domon de via cxarma amatino kaj dume des pli bone konatigxu kun la endomaj rilatoj por la sekvanta nokto."

Antaux ol la kapitano povis reteni la sovagxan amikon, tiu cxi estis kurinta al la pordo de _Myga_, kontraux kiu li frapis per la pugno, kriante per lauxta vocxo:

"Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika mosxto en Hispanujo! Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kasxitaj en tiu cxi domo!"

Tuj de cxiuj flankoj kunfluegis soldatoj, sxipanoj, kaj urbanoj de Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la logxejo de _Myga_. De momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitano _Valani_ sercxis malhelpi la bruegon de la sovagxa amiko; sed jam estis tro malfrue. La dompordo malfermigxis, kaj la logxantoj de la konstruajxo, en kiu logxis _Myga_, cxarpentisto, sxuisto, urba skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj, sin kasxis timeme en la anguloj, teruritaj per la penso, ke unu el la nederlandaj ribelistoj estis rifugxinta sub ilia tegmento. Nur kurbigita maljunulino kuragxe kun la lampo en la tremanta mano kontrauxiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta vocxo, ke neniu rifugxis en tiun cxi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo. "Dio malhelpu sxin" -- sxi diris -- "sxirmi akvogeuxzon"; cxu ne sxia edzo, sxia bedauxrinda mortinta edzo estis jxetata per la furiozaj monstroj de sia fisxistboato en la akvon kaj mizerege pereis? Kion helpis al sxi la certigoj? Neniu auxskultis, la domo plenigxis de hispanaj soldatoj, italaj sxipanoj kaj la mizerularo de la stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldaux penetris el la diversaj logxejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. --

"Antauxen, Antonio! ne malrapidu!" kriis _Leone_. "Antauxen, supren la sxtuparon en la cxielon."

Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej sxercaj minacoj devigis sxin antauxen lumigi per la lampo.

"Gaje, gaje, panjo! La aliaj sercxas sube, ni supre -- antauxen, kaj ne estu tiel gxenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio, -- ne restu malantauxe --!"

"_Leone_, mi vin petas!"

"Ha ne, antauxen, antauxen, _madonna_! Haha, Antonio, kia leporo vi do estas dum tia dolcxa aventuro! Kio farigxus de vi, se vi min ne havus? Jes -- tiu cxi sxajnas esti la lasta sxtuparo -- venko! venko! _mille gracie_, maljuna sibilo. Tie cxi, tie cxi, _Antonello_ -- en la nomo de la regxo; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj knabinoj tie cxi estas kasxitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la regxo! En la nomo de la katolika mosxto de Hispanujo, venu el la nesteto, dolcxa birdeto, malfermu kaj eldonu la dolcxan ribelan koreton!"

Kun busxo ridanta la sovagxulo kaptis la kapitanon je la sxultro kaj premis lin kontraux la pordo, kiun li vaste malfermis -- rigide, dube staris la du gxenovanoj.

Kun zorgo kaj timo kreskantaj _Jan_ kaj _Myga_ estis auxskultintaj la bruegon en la stratetoj. Kiam la sovagxa tumulto penetris ecx en la domon, la fiancxino malespere petegis la fiancxon sin kasxi.

Sed kio povis farigxi por savi ilan ambaux?

En la sekvanta momento cxio estis tro malfrua. Tro rapide _Leone della Rota_ supren saltis la sxtuparon.

En la maldekstra brako _Jan Norris_ tenis la svenintan fiancxinon, konvulsie la dekstra mano kaptis la brilan armilon. Li ne sciis, kion komenci, cxia anima agemo estis forlasinta lin en tiuj teruraj sekundoj. Kion ankaux estus helpinta al li cxiu anima agemo? Perei devis _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, almenaux laux homa sagxo.

"Pro cxiuj diabloj, kio estas tio?" ekkriis la gxenova leuxtenanto. "Nu, tio estas ne malbona! tio ja estas gajiga renkonto, -- tion mi nomas frapi du musxojn per unu frapo. Holla, _Antonio Valani_, nun akiru al vi vian cxarman kolombineton! Havi tian rivalon vi do ne supozis? Teren la geuxzon! pendigu lin!"

El la ingo flugis la glavoj de la gxenovanoj.

"Gardu vin Dio, _Myga_!" kriis _Jan Norris_, svingante la klingon. "Malantauxen, vi italaj friponoj!"

Elpusxante la sovagxan geuxzan krion: Plivolonte turko ol fipapano! la direktilisto de la Nigra Galero subkuris la klingon de _Leone della Rota_, pusxo -- kun krio sin turnis la estro de _Andrea Doria_ kaj sxanceligxis; tintante la glavo falis el lia mano, teren falegis _Antonio Valani_. Super la korpo de la gxenovano saltis la akvogeuxzo, sed dua bato tusxetis nur la maldekstran sxultron de la leuxtenanto. Sxipanoj de la galeono _Andrea Doria_ suprensaltis la sxtuparon svingante la sxiptrancxilojn. Sovagxa sanga batalo farigxis en la malvasta spaco; svenante _Myga van Bergen_ kusxis tere. Hispanaj kaj albanaj soldatoj pligrandigis la tumulton, lampoj kaj torcxoj estingigxis, ardetis sur la planko, estis denove bruligataj. La plej malmultaj efektive sciis, kio okazis, kaj kiam subite la krio: fajro! fajro! sonis tra la domo, la konfuza bulo disigxis pro panika terurigxo kaj ree malsupren rapidis la sxtuparon. Sufokanta fumo plenigis cxiujn lokojn de la domo; tra gxi la gxenovaj sxipanoj trenis la estron mortvunditan kaj la enkatenigitan akvogeuxzon _Jan Norris_! Tra la fumo _Leone della Rota_ malsupren la sxtuparon portis la senkonscian _Mygan_ sur la straton, kie jam nova batalo minacis naskigxi inter la sxipanoj de _Andrea Doria_ kaj la hispanaj soldatoj, kiuj volis forpreni de tiuj la kaptitojn. Sed tamburrulo anoncis la alvenon de estro pli altranga, al kiu _Leone_ raportis, tiel bone kiel permesis al li la sveno, en kiu li sin trovis. La _don_ gravamiene decidis, ke estas plej bone, alporti la vunditan kapitanon, la geuxzon kaj la knabinon sur la sxipon, morgaux dum la auxskultado cxiuj estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato cxiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial ecx en tiu cxi rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. -- --

Kontraux la kajo ruligxis la amaso. Torcxoj lumigis la sovagxan procesion kaj jxetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion, la senkonscian _Mygan_ kaj la enkatenigitan _Jan Norris_, kiu lasis sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Ecx nun ankoraux _Leone della Rota_ portis _Myga_'n en la brakoj nesciante, kiamaniere tio estis okazinta. Cxio ruligxis en lia cerbo -- kiel en songxo li portis la malpezan sxargxon sur la galeonon.

En la kajuto oni preparis kusxejon por la vundita kapitano. Hxirurgo venis, por ekzameni la vundon de Antonio ecx nun ankoraux senkonscia, kaj skuis pri tiu la kapon. _Myga van Bergen_ kauxris en angulo de la kajuto -- atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante cxirkauxis lin la nekompatemaj malamikoj.

Nur malfrue cxesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis estinginta la brulantan domon malantaux la havena muro. Pli frue mallauxtigxis sur la galeono _Andrea Doria_. Senmove kusxis Antonio sur la kusxejo, senmove sidis _Leone_ apud li, senmove kauxris _Myga_ en la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta sxipo oni apenaux auxdis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon de la rigilaro en la vento kaj la pasxon de la gardisto, kiu kun sxargita pafilo kaj bruletanta mecxajxo pasxis tien kaj reen antaux la kaptito apud la masto neniun momenton cxesante observi lin.

Je la dua matene cxesis la vento tute, tiel ke ecx la grincado de la sxnuregaro eksigxis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado.

El la kajuto rapidis la leuxtenanto _Leone della Rota_ sur la ferdekon, el la hamakoj la sxipanaro.

La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, jxetante cxirkauxen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la tacxmento.

"Jen, jen! super la bordon!" fine eligxis rauxka krio el la brusto de la viro surprizita.

"Kie? kie? kie?"

Al la sxiprando cxiuj rapidis.

"Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leuxtenanto.

Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron nagxantan malsupren en la rivero, sed ne estis tiu de _Jan Norris_. Sur ambaux bordoj malsupren de la rivero flugis la alarmsignaloj; sed sensukcesaj estis cxiuj penadoj de la boatoj elsenditaj de cxiuj sxipoj ankrigitaj antaux Antverpeno.

Cxu _Jan Norris_ estis savinta sin? Cxu li mortis en la ondoj?

Kiu povis diri tion?

Sed kiom _Myga van Bergen_ en sia angulo auxskultante levis la kapon, auxdante, ke la geuxzo estis disiginta la ligilojn kaj saltinta de la sxipo!

* * * * * * *

La mateno krepuskis, sed gxi ne donis sciigon pri la forkurinta akvogeuxzo.

Sur la ferdeko de _Andrea Doria_, _Leone della Rota_ pasxis kaj repasxis, la brakojn kruciginte super la brusto, kaj murmuretis:

"Se nur li ne estus dirinta gxin! Li mortos per mia kulpo -- ho Antonio, bedauxrindulo! Li antauxdiris gxin: mi estro de la _Andrea Doria_, li -- li kadavro sur la marfundo."

La leuxtenanto ekstaris.

"Sed _Leone_ -- cxu ne eble baldaux -- eble morgaux -- postmorgaux la sama sorto estos certa al vi? Kiu timas la morton? Morto estas pereo! -- vivu la vivo. -- Jen venas la suno, libere mi denove spiras. -- la sangaj nebuloj falas de miaj okuloj! Kun fajra sirakusa vino mi trinksalutos la matenon, ecx se gxi estos la lasta, kiun mi rigardos!"

La sxipa knabo alportis plenan pokalon de la bonega trinkajxo.

_Leone della Rota_ levis gxin kontraux la ardanta sunglobo, malplenigis gxin per unu ektrinko kaj jxetis la glason malproksimen en la riveregon: metante la piedon firme sur la plankon:

"Estro sur _Andrea Doria!_" li diris, kaj apenaux auxdeble li dauxrigis: "Estro de _Andrea Doria_, kaj _Myga_ -- la krono de la virinoj de Flandrujo -- mia -- mia!" -- --

V.

Febraj songxoj.

La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la fortikajxeto _Liefkenhoek_ estis auxdinta la kanontondron de la Nigra Galero kaj de la _Immacolata Concezione_ kaj la aerenjxeton de tiu cxi sxipo, la vespero malsuprenigxis senventa kaj nekutime varma. Veterospertuloj pretendis, ke plej baldaux estos multa negxo, kaj versxajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis levigxinta hele al la cxielo suficxe klara, gxi estis kasxinta sin cxirkauxe je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero gxi pli kaj pli malaltenigxis sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron.

Ree ni trovas nin sur la gxenova sxipo _Andrea Doria_ en la kajuto de la estro.

La plafona lampo jxetas la rugxetan lumon tra la kajuto, sur la armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj tukoj kusxas, sur la kusxejon, sur kiu _Antonio Valani_ gxemas en la vundfebro kaj fantazias, sur _Myga van Bergen_ genuantan apud la malsupera parto de la kusxejo, sur la leuxtenanton _Leone della Rota_, kiu staras apud la kusxejo de la mortanta amiko kaj vagigas rigardojn sovagxajn kaj strangajn de la vundito al la rabita junulino.

Je tagmezo _Leone della Rota_ akceptis kun indiferenteco la vortojn de la admiralo _Spinola_ kaj de la guberniestro de Antverpeno, ke la forkuro de la margeuxzo estas diabla faro, kaj li -- _Leone_ -- estas kulpa pri tio. Kun indiferenteco iomete pli malgranda li auxdis, ke -- pro manko de iu pli bona -- la supera komando de la galeono _Andrea Doria_ estos konfidata al li por la entrepreno de la sekvanta mateno.

Pri la knabino sin trovanta je la bordo nek la guberniestro nek la admiralo estis sin informintaj. --

Kun multaj laboroj sur la sxipo kaj sur la tero por la leuxtenanto estis pasinta la tago, nur malmultajn momentojn li estis povinta dedicxi al la mortanta amiko. Sed sur la sxipo kaj sur la tero -- cxie sekvis la junan gxenovanon la portreto de la bela flamlanda knabino, kiun li tenis kaptita sur sia sxipo, kiu negardita kaj nedefendita estos fordonita al lia arbitro, kiam -- la amiko estos mortinta. Kvankam komence li penadis forcxasi cxiujn tiajn pensojn, tamen cxiam denove ili sin trudis al li; neniamaniere li povis forkuri de ili, kaj baldaux li tute cxesis batali kontraux ili. En sia malespero la cxarma knabino sxajnis al li nur des pli dolcxa, inter liaj sxipanoj kaj militistoj, en la armilejo, en la antauxcxambro de la admiralo, en la stratetoj de la urbo sxi estis en lia animo, genuanta kun torditaj manoj en la kajuto sur la _Andrea Doria_. La pasio plej sovagxa ekbrulis en helaj flamoj kaj per la plej sovagxaj sofismoj li penadis subpremi la kontrauxstarantan konsciencon.

Kiom ankaux utilus al Antonio, se li, _Leone_, resendus la knabinon de la sxipo al la tero?

Nun _Leone della Rota_ revokis al si la momentojn, kiam li estis tenanta la gracian korpon de la knabino en la brakoj, kiam li estis portanta la svenantan knabinon tra la fumo, tra la stratetoj. La vento tiam blovis en lian vizagxon la blondajn buklojn de la junulino. --

"Ne, ne, ne, _Antonio Valani_, via rajto pri la bela rabajxo finigxas kun via vivo! Milita rajto, _Antonio Valani_, deprenu la flagon kaj mallevigxu -- al mi nun la felicxo destinita al vi, kaj morgaux -- morgaux al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita rajto, milita felicxo, bedauxrinda Antonio!"

Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leuxtenanto estis irinta en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la mortanto kaj la tremanta _Myga_, en la brileto de la malhela sxipa lampo.

Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed kun cxiu forto de estingigxanta estajxo _Antonio Valani_ sin defendis; sur sia sxipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke _Leone_ kondukis la flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la _Andrea Doria_. Ju pli proksimigxas la morto, des pli li krocxigxas al tiu cxi amo, des pli fortege gxi publikigxas. En la vivo li estus firme sxlosinta gxin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo _Leone della Rota_. Mortante, febrafrenezante lia animo forjxetas cxiujn ligajxojn gxenantajn; nenion de tio, kion li antauxe sentis, _Antonio Valani_ plu kasxas.

Bedauxrinda _Myga_! Kiel sxi genuas apud la malsupera parto de la lito de la mortvundita gxenovano kun disigxantaj haroj, fantompala, kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia!

La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis kontraux la pereo de la amatino kaj sin jxetis en la malvarmajn akvojn, por ne vidi sxian malhonorigon.

Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de la malfelicxulino, por memori la grandan savanton el cxiuj dangxeroj. Neniu povo en la cxielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj malhonorigon; -- ve al vi, _Myga van Bergen!_

Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo -- malrapide la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la knabino.

Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandigxas, denove estingigxas unu lumo post la alia en la domoj malantaux la muro de _Paciotti_, de la itala ingxeniero.

De tempo al tempo pligrandigxis la mallauxteco. Nur iafoje eksonis sovagxa krio, gxojego; nur iafoje eksonis la rauxka kanto de bruta soldataro aux la vocxo de la noktgardistoj kaj patroloj.

Kaj denove bruis la horlogxa radaro en la turo de la katedralo de Nia Kara Virino; -- noktmezo!

De siaj kusenoj levigxis _Antonio Valani_ kaj jxetis frenezajn rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj cxirkaux si.

"Kie sxi estas? _Leone_, _Leone_. -- Vinon, lumojn kaj amon. _Leone_, kie vi estas, kie vi sxin havas? Kie vi sxin kasxas? Mia sxi estas -- ho perfidulo -- perfida _Leone_ -- mia, mia estas la knabino! Hahaha, mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, _Leone_; -- mi vivas kaj tenas, kio estas mia proprajxo --"

La frunto de _Myga van Bergen_ tusxis la plankon de la kajuto; la leuxtenanto _Leone della Rota_ repremis mole la frenezulon en la kusxejon kaj provis cxiumaniere lin trankviligi; sed cxiuj fortoj kaj pasioj de la mortanto sxajnis ankoraux unu fojon ekflami en cxiu ardo, antaux ol li estingigxis por eterne.

Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de _Leono_.

"Cxiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la regxo! -- Jen ili montras la flagon, -- la almozuloflagon, pafu, pafu gxin! _Evviva Genova_ -- jen la admiralo aeren estas krevigata -- pafu, pafu -- infero, infero, _Leone_, gardu la sxipon! gardu la sxipon, _Leone!_ -- Estas finite -- ve, la geuxza flago -- al la pafilego -- perdita, perdita! Gardu la sxipon, gardu la sxipon, _Leone!_"