La Nigra Galero

Part 2

Chapter 2 3,629 words Public domain Markdown

Cxagrene forturnis sin la estro.

"Ho, lasu min, _Leone_, -- mi petas, iru cxe vian grasan _signora_. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto gxis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la sxipon de vi kaj de via fibusxo. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizagxo. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankaux al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton."

"Antonio," diris la leuxtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de _Alcantara_' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al sxi placxos -- mi ne iros. Pro diablo, parolu, _carissimo_, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novajxo de la _Westerskeldo_ ne estas la kauxzo; konfidu al mi, cxu efektive estas verajxo, kion mi kredis sxerco kaj sxerce pritraktis? Cxu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorcxistino?"

La estro multe eksopiris ne respondante, kaj _Leone_ dauxrigis:

"Kaj sxi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de cxiuj sinjorinoj en la _strada Balbi_ kaj en cxiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu cxi cxarma barbarino! ..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolcxan knabinon?"

Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leuxtenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta sxipsoldato apud la transirejo; tamburruligxo eksonis de trans la kajo, torcxoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj sxipoj de lia sxiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektigxantaj sur la sxipo "_Andrea Doria_" cxirkaux li. La malfelicxa batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la dauxro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel sxajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._ de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj de la _nobiles_ de Gxenova.

"Eliru vi cxiuj!" ekkriis _Don Federigo_ en la mezo de siaj kapitanoj furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun cxi malbenitan Nigran Galeron. Sur gxiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. _Cospetto_, morgaux je tagigxo levos la kvar galeroj, kiuj estas ankoraux tie cxi, la ankrojn. Cxu vi auxdas, _signori_? La _Andrea Doria_ restos sola ankoraux tie cxi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Cxu vi auxdas, sinjoroj de la galeroj? -- morgaux matene! Ordono jam estas donita _Sluis_'on al la tieaj estroj, same marveturi kun cxiuj nebezonataj sxipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, aux la satano -- --."

Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantaux la admiralo:

"Diavolo -- tio estis hispana pipro! -- Ankaux laboro pli facile priparolata ol farota! -- Nu sinjoroj? -- La Nigra Galero! -- Cxu hieraux vi pendigis vian kuiriston _Francisco_? -- Jes, domagxe! -- _Sluis!_ -- _Spinola!_ -- Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis konfuzataj sur la _Andrea Doria_, gxis kiam fine unu estro post la alia foriris por fari la preparojn por la morgauxa elveturo.

_Antonio Valani_ kaj _Leone della Rota_ nur post multa tempo sin retrovis solaj sur la ferdeko.

"Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie cxi? Ankaux bone!" diris _Leone_. "Ni do iru por nia propra cxaso, Antonio, sed antaux cxio ni nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie cxion, kio koncernas viajn rilatojn al la cxarma flamlandanino."

"Ho ne, _Leone_, lasu min!"

"Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu gxin spertis, kaj vi ankaux gxin spertos, _Tonino_."

Kontrauxvole la kapitano lasis sin fortiri de sia sxipo. Cxagrene li sekvis la _luogotenente_'n tra la stratetoj de Antverpeno al la taverno "Al la Blazono de _Alcantara_", kie la grasa mastrino estis enamigxinta je la gaja _Leone della Rota_, kaj kie la amato havis senpagan trinkokazon kaj -- senpagan dormokazon, kiel ofte placxis al li. Sed tre ofte estis al li placxe kaj agrable.

III.

_Jan_ kaj _Myga_.

En unu el la altaj frontonaj domoj malantaux la urba muro cxe la kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon _Myga van Bergen_ apud sia malgranda lampo, tute en funebraj vestajxoj -- la filino de la mortinta komercisto iam ricxega kaj estimata _Michael van Bergen_, pri kiu nun povis esti dirata: _Supremum diem obiit, senex et pauper_[3].

Kvazaux sako da ormoneroj novstampitaj estus elsxutata, tiel sonoris antaux dekkvin aux dudek jaroj la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ al cxies oreloj. Unu el la plej ricxaj domoj estis reprezentata per tiu firmo. Sur cxiuj maroj nagxis gxiaj sxipoj, gxiaj magazenoj estis plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, gxia oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antaux dudek jaroj vi devis demandi en la borso aux en la domo de _la Oosterlinge_, de la granda hansatenejo pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_; vere bona informo estus farita al vi.

Sed nun _Johann Geerdes Norris_ estis mortinta jam delonge en _Amsterdam_, kaj antaux dekkvar tagoj lia antauxa kompaniano estis sekvinta lin en la tombon, farigxinte almozulo.

Se vi nun en la borso aux en la domo de la _Hansa_ estus demandintaj pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_, oni estus eble iginta vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon. Kiu nun ankoraux konis la firmon _van Bergen_ kaj _Norris_? Nur la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris gxin.

Kiel estis tio okazinta?

La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domo _van Bergen_ kaj _Norris_ radiis en la plej granda brilo, movigxis labore ducentmil logxantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis kunfandigxintaj gxis okdekmil. Cxu tio suficxas al vi?

Ni jxetu rigardon reen al la pasintaj tagoj!

Estis la dudeka de auxgusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin. En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo. Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca premanto, la princo Aleksandro _de Parma_, la katolicismo denove estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara Sinjorino, kiun tiom da tempo gxi devis lasi al la herezuloj.

Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de auxgusto post la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula orgeno forruligxis. Silentego farigxis, la popolo sidis kun la kapoj mallevitaj kaj pregxis mallauxte kaj fajrece. Sed poste ekrompigxis -- sono duone gxemo, duone furiozkrio subpremita -- longdauxra -- doloro kaj kolerego! Bruo naskigxis, de la segxoj sin levis la kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontraux la pregxejaj pordoj, kontraux la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la logxantaro jam cxirkauxsiegxis.

Triumfo kaj malvenko!

Monahxoj de cxiuj ordenoj sin premis mokridetante aux minacante en la vojon de la humiligitaj, mallauxte plorantaj aux kolerantaj herezuloj, la rozariojn gxojege levantaj.

Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "_Papen uyt! Papen uyt!_ papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj samaj herezuloj?

Tiel sxangxigxas la sortoj de la homoj, tiel sxangxigxas triumfoj kaj malvenkoj en la bataloj de la spiritoj.

La dudekan de auxgusto la komercdomo _van Bergen_ kaj _Norris_ estis ankoraux en plena forto kaj granda sxatateco; -- la dudeksepan la firmo likvidis. _Aleksandro Farnese_ marsxis kun granda pompo en la gajnitan urbon, _Jan Geerdes Norris_ forlasis gxin kun sia dekjara fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton. _Michael van Bergen_ restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Cxiu el la du kompanianoj agadis laux sia karaktero; la fortkuragxa kolerulo _Norris_, kaj la timema, animomola _van Bergen_. La unu obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni gxin alie. La alia sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis sxangxi.

Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas _Geerdes Norris_ kaj _Michael van Bergen_, sed _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, la idoj de la firmo antauxe tiel fama.

En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedauxrinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte la patroj estis deprenintaj la filon aux la filinon de la genuoj, cxar la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn aux al la magistrata domo.

Bedauxrindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en tempoj pli felicxaj, ili ludis sendangxere en ombraj arbaroj, sur verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj rugxaj kampopapavoj de la kamprandoj.

La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika regxo, la sovagxaj bandoj de la arbargeuxzoj, la senrajta, malbona, disigita kanajlaro de cxiuj popoloj de Euxropo.

Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj, de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn.

La grenkampoj, antaux ol la ora frukto maturigxis, antaux ol la rugxaj kaj bluaj floroj floris, farigxis oferoj al la cxevaloj kaj piedfrapoj de la marsxantaj armeoj.

Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la regxo de Hispanujo nomis sian proprajxon?

En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaux la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedauxrindaj infanoj havis la ludejojn, kaj suficxe ofte ecx tiuj estis sendefendaj kaj dangxeraj. Suficxe ofte sin sxangxis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la logxantoj mem sin ensxlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontraux la teruro vaganta ekstere.

Tute alie ol aliaj pli felicxaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto gxermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj.

Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta siegxo de la princo de _Parma_ vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun gxiaj teruroj.

Ke _Jan_ kaj _Myga_ farigxu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis ankoraux. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo dissxiris la kontrakton pri la edzigxado de sia fileto kun la filineto de la kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambaux jam estis mortintaj.

La dudeksepan de auxgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe ecx multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke suficxe baldaux la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junagxrememorojn.

Ni vidu, cxu tio estis vera. --

La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van Bergen_, post kiam lia ricxajxo pereis kiel negxo pro la suno.

En sia cxambreto malantaux la muro apud la kajo en Antverpeno sidis _Myga_ en la nigraj funebraj vestajxoj -- mirinde bela ineto, ankoraux palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Sxi sxpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne lauxte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedauxrindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovagxa, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskaux senrajtaj al cxiu subpremo, al cxiu petolajxo.

Tute soleca estis _Myga van Bergen_!

Bedauxrindulino! -- Ke sxi ne estis tute forlasita, estis ankaux unu el la zorgoj de _Myga_.

Jes, ankoraux iu sin interesis pri la infano de _Michael van Bergen_, jes, ankoraux sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al sxi, ke -- _Jan Norris_ de _Amsterdam_ fordonos la lastan sangoguton por sxi; sed _Jan Norris_ estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de Antverpeno. Kaj _Jan Norris_, la akvogeuxzo, sin montris ofte multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno.

_Jan Norris_ tute ne estis forgesinta la junagxrememorojn, kiel opiniis lia patro _Jan Geerdes Norris_.

Ankoraux nun _Jan_ kaj _Myga_ estis gefiancxoj. Ke nenia forto monda ilin disigos, tion ili estis jxurintaj al si reciproke; sed kio okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro _Michael_ vivis ankoraux.

Nun _Michael van Bergen_ estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar tagoj; sed _Jan_ estis malaperinta depost monatoj. Cxu li vivis ankoraux? Cxu la ondoj estis englutintaj lin? Cxu la hispanoj, kaptante lian sxipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin?

Kiu povis diri tion?

Kion povis fari la bedauxrinda soleca _Myga_ en la sovagxa mondo, se _Jan_ estis mortinta!

La nokto pli kaj pli proksimigxis; sed _Myga_ timis kusxigxi. Cxar sxi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kusxigxi? Iom post iom la cxambreto malvarmigxis, sed la orfino ne sxajnis senti gxin, sxi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Sxi formetis la sxpinilon, kaj kovris la vizagxon per la manoj, klinante la kapon al la brusto. Tiel sxi sidis kelkan tempon, gxis tamen sxi eklevis sin por kusxigxi.

Ankoraux foje sxi klinigxis al la rigliloj de la pordo, por vidi, cxu ili estis ekzakte alsxovitaj, kiam subite sxi auxskultis -- senspire auxskultis.

"_Myga_", flustris iu ekstere.

La orfino ektremis je la tuta korpo.

"Ho, mia Dio!"

"_Myga?_" oni denove flustris tra la sxlosilingo.

Ekkriante la junulino forsxovis la riglilon kaj turnis la sxlosilon en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la sxultro la sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon.

"_Myga_, ho _Myga_!"

"Ho _Jan_, _Jan_, kara, kara _Jan_!"

Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstatauxis la interparoladon de ili ambaux. Sed poste _Jan Norris_ falis sxajne tute senfortigita, sur la apudan segxon, kaj nur nun _Myga_ rimarkis la malordon de la vestajxoj de la amato, rimarkis, ke forestis la cxapelo, ke la vango sangis pro negrava gratvundo.

"Pro Dio, kio denove okazis, _Jan_? -- mi tremas -- ho, vi denove furioze vin jxetegis en dangxeron -- ho _Jan_, _Jan_, malbona _Jan_!"

"Efektive, nur unu haron, kaj tiun cxi fojon ili estus kaptintaj min, _Myga_! Sed ne timu, karulino, nur preskaux ili kaptis min -- diablo, kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel felicxe estus pasinta la afero."

"Ho _Jan_, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu cxi urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaux, kaj mia patro ankaux estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi farigxos? Kiu min gardos, kiu min helpos?"

"Vi estas prava! Bedauxrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankaux mortis, kaj mi ne cxeestis por konsoli vin pro via cxagreno. Mi dume devis krozi antaux _Dunkerke_ por funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi ne povis alie agi, kaj ankaux ne hodiaux vespere. Por savi la noblan patrujon cxiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min ankoraux iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedauxrinda patro _Michael_ --"

"Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu cxi sangoplena terura tempo!"

"Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l'patro; sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al _Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu cxi bedauxrinda Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolcxa, dolcxa fiancxino. Nur ankoraux mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin -- auxskultu, eble kun majesta edzigxakompanantaro, ke ecx regxino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la felicxegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, cxu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete."

"Ha, kiaj fantaziajxoj, sovagxa, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel farigxos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru gxin al mi, ja estas vana malsagxo; preferu raporti pri la dangxero, el kiu vi jxus apenaux forkuris. Vi ja penadas, kuragxacxa _Jan_, ke plua nokta songxo min teruros!"

"Ne tiel kuragxacxa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj piedojn, koron kaj brakojn de _Jan Norris_ tiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu cxi urbo -- ni volas fari heroajxon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu ecx ankoraux post ecx post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu cxi vestacxo, en germanaj vastegpantalonoj anstataux en zeelandaj sxipistpantalonoj. Nun auxskultu, _Myga_. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciigxinta, ke kvar galeroj de _Spinola_ hodiaux matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedauxrinde mi eksciis, ke patro _Michael_ mortis, ekzakte studis la lastan gxenovan sxipon, _Andrea Doria_, kiu estas tie cxi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kasxe mi rigardis al via fenestro, karulino, sed ne trovis unu minuton por sxteliri al vi, cxar kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon -- mi ja havas la domsxlosilon -- kaj malrapide vagas tra la stratetoj, gxis antaux lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj -- pro mia afero, komprenu! -- Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazaux la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en dangxero kaj zorgo pri la bedauxrinda _Myga_, kies patro mortis dum mia foresto. Cxirkaux mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolacxas kaj malbenas kaj krias, cxiu estajxo en sia lingvo, kaj drinkas cxiuj sammaniere. Cxiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du segxoj estas neuzataj. -- Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro de _Andrea Doria_, la alia estas lia leuxtenanto. Ili pasxas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankaux volonte lasas al ili sidlokon, cxar ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj cxiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazaux neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italacxoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leuxtenanto cxirkauxprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazaux lia petroselo estus hajldetruita; -- mi preskaux priridis lin; sed pro la jxuro de la geuxzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas intersxangxataj, kaj komence oni nature nur parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antauxpasinta nokto, pri la cxieliro de la _Immakulata Koncepcio_. Pri tio mi kore gajegas, sed subite cxiuj pulsoj ekstaras, cxar nomo estas nomata, kiun mi konas. Pri vi, _Myga van Bergen_, ili parolas!"

"Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho cxielo, kaj la itala kapitano pri mi parolis? Ho Dio, _Jan_, _Jan_, gardu min kontraux tiu! Ho kiel mi tiun timas!"

"Cxu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis _Jan_ kun surda vocxo, kaj _Myga_ kasxis la vizagxon je lia brusto kaj kapjesis tremante.

La juna akvogeuxzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis.

"La trinkajxo ne estas trinkata tiel varmege, kiel gxi estas farata; tion ja spertos la italacxo. Kvietigxu, _Myga_; cxu mi ne estas cxe via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedauxrindulino, kiel vi tremas!"

"Ho Jezuo, _Jan_, mi ne povas helpi min. Cxu la fortaj petolaj fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian volon? Ho _Jan_, _Jan_, forprenu min kun vi -- en tiu cxi nokto ankoraux, nun tuj!"

_Jan Norris_ tenis la palan, tremantan fiancxinon en la brakoj kaj provis kvietigi sxin cxiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono".

"Krutege starigxis la haroj, kaj cxiu sango sin premadis en la cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis malfacila laboro; sed _Jan Norris_ gxin tamen atingis kaj agis kvazaux tute neniun vorton de la itala parolacxo li komprenus. Pro la grafo de _Lumey_! Faracxo pli nigra ol la nokto tie estis prikonsilata; sed mi scias cxion, kaj tio suficxas. Postmorgaux matene la _Andrea Doria_ velveturos -- la ordono estas donita de la admiralo -- kaj cxar la okazo estas tiel favora, en la morgauxa nokto la delikata plano estos efektivigata. En la morgauxa nokto la kolombeto _Myga van Bergen_ estos en la potenco de la kapitano _Antonio Valani_; kun la helpo de la diablo kaj de la leuxtenanto _Leone della Rota_. En la morgauxa nokto tiu cxi domo estos atakata; -- sed tiel mallauxte, ke neniu najbaro vekigxos, ke neniu koko en tuta Antverpeno pri tio krios. _Myga_ sur la galeonon! Lerte levu la ankron, buboj -- hojho, eksteren por cxasi la ribelajn herezulojn, -- gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro auxdos la helpkrion kaj la ploron de la eta _Myga_? Cxielo kaj infero, kaj _Jan Norris_ apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas en la pugno la trancxilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!"

"Ho _Jan_, _Jan_, pro mia kaj via patrino -- kaj pro nia amo, savu min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura ol tio!"

"Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraux multa tempo gxis la sekvanta noktmezo. En _Amsterdam_ apud la kameno ni ofte memoros tiun cxi aferon. Konfidu al mi, korfiancxino, nenio vin ofendos, dum _Jan Norris_ ankoraux staros sur la du piedoj. Sed nun dauxrigu auxskulti, mia rakonto ankoraux ne estas finita. Mi antauxe devas diri al vi, kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra Galero. Tio cxi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi jxus rakontis al vi."

"Ho, _Jan_, sentu, kiel frapegas mia koro; -- ho kompatema Dio, kiu defendos la bedauxrindan _Mygan_? Ho _Jan_, ni forkuru, nun, tuj, momente, tie cxi mi jam ne povas spiri -- la aero de tiu cxi cxambro min sufokas."

"Estu nur trankvila, kara _Myga_. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj boato ankaux estus preta por akcepti nin; sed nur auxskultu en la stratetojn -- la tuta urbo en tiu cxi momento scias, ke anoj de la Nigra Galero alivestitaj estas en gxiaj muroj. Auxskultu nur la bruegon tie sube -- la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel -- ankoraux ni estas protektitaj, kaj tempo naskas konsilon -- pensu pri tiu cxi minuto, kiam en _Amsterdam_ ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili sube nur sercxu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili _Jan Norris_ -- estus ankaux domagxe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin, cxu ne, _Myga_?"

"Ho _Jan! Jan!_"