Part 3
"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj troviĝis fiksite—konsideraĵo ĉesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis."
"Mi alpaŝis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antaŭsupozis, ĝi rezistis ĉiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kaŝita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaŭ miaj hipotezoj estis ĝustaj, kiom ajn misteraj ŝajnis la cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaŭ malkovris la kaŝitan risorton. Mi premis ĝin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon."
"Mi nun remetis la najlon kaj ĝin rigardis atente. Homo eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus ĝin refermi eble kaj la risorto realfiksiĝintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo estis klara kaj denove mallarĝigis la areon de mia esplorkampo. _Laŭnecese_ la murdintoj forfuĝis pere de la alia fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel verŝajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, aŭ almenaŭ iliaj alfiksiĝrimedoj. Surgrimpinte la sakŝtofon de la litkadro, mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. Malsupreniginte la manon malantaŭ la tabulo, mi tuj trovis kaj premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la saman karakteron kiel sia najbaraĵo. Nun mi okulkontrolis la najlon. Ĝi estis same solida kiel la alia kaj verŝajne alfiksiĝis sammaniere—enmartelite preskaŭ ĝiskape."
"Vi diros ke mi perpleksiĝis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi eĉ ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. Okazis difekto en nenia ĉenero. Mi spuris la sekreton ĝis ties fina rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Ĝi havis, mi diru, en ĉiu rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto estis nepra nulaĵo (kiom ajn decidiga ĝi ŝajnu) kompare al la konsideraĵo ke ĉi-tie, ĉi-punkte finfiniĝis la indico. '_Necesas_ ke la najlo havu maltaŭgaĵon,' mi diris. Mi tuŝis ĝin kaj la kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartiĝis en miaj fingroj. La restaĵo de la fusto daŭre staris fiksite en la boriletotruo kie ĝi jam antaŭe disrompiĝis."
"La frakturo estis malnova (ĉar ties randoj krustiĝis pro rusto) kaj verŝajne fariĝis per martelbato parte alfiksinta en la supraĵon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun kapaĵon en la noĉon el kiu mi antaŭe ĝin eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra—la fendo ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon leĝergeste kelkajn colojn. La najlkapaĵo leviĝis kun ĝi, restante fiksite en sia litaĵo. Mi fermis la fenestron kaj denove la ŝajnigo de kompleta najlo nepregis."
"La enigmo, ĝis tiu punkto, nun malenigmiĝis. La murdinto forfuĝis pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia foriro (aŭ eble fermite laŭcele), ĝi refiksiĝis pere de la risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel pernajlan retenon. Daŭran tiurilatan enketadon tial oni juĝis ne plu bezoni."
"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi kontentiĝis ĉirkaŭpromenante kun vi la konstruaĵon. Proksimume kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendiĝis fulmosuĉilo. Ekde tiu suĉilo maleblintus al iu ajn atingi la fenestron, des pli ĝin eniri. Mi rimarkis tamen ke la ŝutroj de la kvara etaĝo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj ĉarpentistoj nomas _ferrades_—speco malmulte uzata hodiaŭ sed ofte vidataj sur ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de ordinara pordo—simpla, ne faldebla pordo—krom tio ke la malsupra duono portas lignan kradaĵon aŭ pergolon, tiel disponigante bonegan mantenejon. Ĉe la koncerna konstruaĵo tiuj ŝutroj estas plene larĝaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaŭ la domo, ambaŭ estis duonapertaj—tio estas, ili elstaris orte disde la muro. Verŝajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la malantaŭaĵon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn _ferrades_ laŭ la linio de ilia larĝeco (ne dubeblas ke ili tiel agis), ili ne perceptis tiun grandan larĝecon mem aŭ almenaŭ ne ĝin konsideris ĝustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege supraĵan tiurilatan kontrolon."
"Klare estis al mi tamen ke la ŝutro apartenanta al la fenestro situanta ĉekape de la lito, se oni refaldus ĝin kontraŭmuren, atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosuĉilo. Ankaŭ evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuraĝo, oni povintus eniri la fenestron ekde la suĉilo. Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la ŝutron malfermitan plenlarĝe), ŝtelisto povintus enmanigi solide la lignokradaĵon. Tiam, liberiginte la alian manon de ĉirkaŭ la suĉilo, apoginte la piedojn sekure kontraŭ la muron kaj saltinte kuraĝe foren, li povintus fermsvingi la ŝutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus eĉ sin svingi en la ĉambron."
"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_ malkutima grado da agado kiel nepra antaŭbezono por sukcesigi tiel danĝeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj ĉefe, mi deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaŭ preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta ĝin plenumi."
"Vi diros, sendube, uzante la lingvaĵon de la jurisprudenco, ke, por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataŭ plentaksi la agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ agadon kiun mi ĵus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aŭ raŭkan) kaj _malkonstantan_ voĉon pri kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis."
Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldiraĵo de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post ĉio, rememorpovo. Mia amiko daŭrigis sian diskurson.
"Vi konscios," li diris, "ke mi anstataŭis la temon de elirrimedo per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro efektiviĝis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enaĵo de la ĉambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la ŝranko, laŭraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj vestaĵoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ĝi estas nura konjekto—kaj ege malbonsenca—nenio alia. Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis ĉio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo kaj ŝia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn vestoŝanĝaĵojn. La trovitaj vestaĵoj estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial ne ĉiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por sin superŝarĝi per pako da tolaĵoj? La oron li _jes ja_ postlasis. Preskaŭ la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj."
"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro parolanta pri mono liverita ĉe la dompordo. Koincidoj dekoble pli mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto nur tri tagojn poste) ekestiĝas ĉe ni ĉiuj ĉiun horon de niaj vivoj sen sin atentigi eĉ momentdaŭre. Koincidoj ĝenerale estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj de homa esplorado ŝuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni ĝin liveris nur tri tagojn antaŭe konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo de la perfortaĵo, necesas ankaŭ juĝu la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon."
"Retenante nun konstante antaŭmense la konsiderindaĵojn kiujn mi atentigis al vi—tiun strangan voĉon, tiun malkutiman facilmovecon kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena—ni enketu pri la buĉado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj enŝovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprenŝovis la kadavron en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita—io nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, eĉ kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciiĝintaj homoj. Konsciu ankaŭ kiel granda estis laŭnecese la fortiko povinta suprenŝovi la kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaŭ sufiĉis por ĝin _malsupren_-tiri."
"Ni konsideru nun ceterajn indikaĵojn pri la uzado de mirindega fortiko. Sur la fajrejo kuŝis dikaj bukloj—ege dikaj bukloj—da griza homhararo. Tiujn oni forŝiris ekde la radikoj. Vi konscias pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo eĉ dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj (horora vidaĵo!) koaguliĝis kun eroj de kranihaŭto—nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorĝo de la maljunulino estis ne nur tranĉita. La kapo estis fortranĉita disde la korpo kvankam la tranĉilo estis ordinara razilo."
"Mi deziras ke vi konsideru ankaŭ la _brutan_ ferocon de tiuj agoj. Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo ilin estigis kaj ĝis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo estis evidente la ŝtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla ĝi nun ŝajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la larĝon de la fenestroŝutroj ili malagnoskis—ĉar, pro la najloafero, siajn perceptojn ili hermetikigis kontraŭ la eblo ke la fenestroj iam ajn malfermiĝis."
"Se nun, krom ĉiuj tiuj konsiderindaĵoj, vi ankaŭ primeditis ĝustavalore la strangan malbonordon de la ĉambro, ni nun sukcesis apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman fortikon, brutalan ferocon, senmotivan buĉadon, _groteskon_ neprege fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj voĉon fremdatonan al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je ĉiu klara aŭ komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian imagkapablon mi imponis kiun instigon?"
Mi sentis ekvibraĉi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. "Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, forfuĝinte el najbara sandomo."
"Laŭ iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. Tamen la voĉoj de frenezuloj, eĉ okaze de iliaj plej sovaĝaj paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga voĉo aŭdita surŝtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvaĵo, kiom ajn malkohera ĉe la nivelo de siaj vortoj, havas ĉiam koheron de silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide kroĉintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi ĝin interpretas."
"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Ĝi neniel estas _homa_ hararo."
"Mi ne asertis kontraŭe," li diris, "sed antaŭ ol determini tiun punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis sur ĉi-tiun folion. Ĝi estas _faksimila_ desegnaĵo pri tio kion oni priskribis en unu parto el la atestaĵaro kiel 'malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungokaŭzitajn noĉojn' surestantajn la gorĝon de Fraŭlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, verŝajne fingropremaĵoj.'"
"Vi perceptos," daŭrigis mia amiko, dissternante la folion sur la tablon antaŭ ni, "ke ĉi-tiu desegnaĵo pensigas pri solida kaj fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Ĉiu fingro retenis—eble ĝis la morto de la viktimo—la timigan alprenon per kiu ĝi origine sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn ĉiujn, sammomente, en la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas."
Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton.
"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas sternita sur ebena surfaco sed la homa gorĝo estas cilindra. Jen lignoŝtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorĝo. Volvu la desegnaĵon ĉirkaŭ ĝi kaj refaru la eksperimenton."
Mi tiel agis sed la malfacilaĵo evidentis eĉ pli ol antaŭe. "Ĉi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano."
"Nun legu," respondis Dupino, "ĉi-tiun ekstrakton el Kuvjero."
Ĝi estis detala anatomia kaj ĝenerale priskriba raporto pri la granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovaĝan ferocon kaj la imitkapablojn de tiuj mamuloj ĉiuj konas sufiĉe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj.
"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, "akordas ekzakte kun la desegnaĵo. Mi konscias ke nenia besto krom orangutano de la ĉi-tie menciita specio povintus premi la noĉojn tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone ĉi-tiu flavbruna hartufo havas la saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, _du_ voĉoj aŭdiĝis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco."
"Prave! Kaj vi memoros diraĵon atribuitan preskaŭ unuanime al tiu voĉo—la diraĵon '_mon Dieu_.' Ĉi-tiun, en la koncernaj cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandaĵisto) identigis kiel diraĵon de protesto aŭ malaprobo. Ĉefe sur tiuj du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas—efektive, ege pli ol eblas—ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li ĝin spuris ĝis la ĉambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, neniam povintus ĝin rekapti. Ĝi daŭre ĉirkaŭvagadas libere."
"Mi ne daŭrigos tiujn konjektojn—alie mi ne rajtas ilin nomi—ĉar la ombra reflektado sur kiu ili baziĝas estas apenaŭ sufiĉe profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj ĉar mi ne scipovus komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laŭ mia supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenaĵo, ĉi-tiu reklamo, kiun hieraŭnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La Mondo_ (ĵurnalo pritraktanta ŝipajn aferojn kaj multe legata de maristoj) alvenigos lin al nia loĝejo."
Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon:
_"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. La posedanto (kiu laŭkonstate estas maristo deĵoranta sur Malta ŝipo) rajtas repreni la beston post ĝin identigi taŭgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per ĝiaj kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato ..... Sankta-Ĝermano-Kvartalo ..... tria etaĝo."_
"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj apartenas al Malta ŝipo?"
"Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen tamen eta rubandero kiu, laŭ ties formo kaj grasa aspekto, funkciis por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektaĵoj kiun tiom ŝatas maristoj. Aldone, ĉi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. Mi alprenis la rubandon ĉe la bazo de la fulmosuĉilo. Ĝi ne povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj."
"Se nun, malgraŭ ĉio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio estas, ke la Franco estas maristo deĵoranta sur Malta ŝipo, mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi pravas tamen, granda avantaĝo atingiĝas. Konsciante pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la orangutano."
"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malriĉa. Mia orangutano altvaloras—al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera fortuno en si. Kial maldisponigi min pri ĝi pro senkaŭzaj timoj pri danĝero? Jen ĝi estas, preta al mia manpreno. Ĝi malkovriĝis en Bulonjo-Arbaro, ĉe fora distanco disde la buĉadsceno. Kiel oni povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Eĉ se ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la murdo aŭ kulpigi min pro tiu konscio."
"'Antaŭ ĉio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas posedanto de la besto. Mi ne certas ĝis kiu limo povas etendiĝi lia scio. Se mi malkonsentas depostuli havaĵon de tiel alta valoro kaj kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaŭ la simion. Mi kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, rehavos la orangutanon kaj ĝin zorge retenos ĝis kiam forblovumos tiu afero.'"
En tiu momento ni aŭdis paŝon sur la ŝtuparo.
"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu ilin antaŭ signalo de mi."
La ĉefpordon de la domo ni antaŭe postlasis en malfermado kaj la vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antaŭenvenis plurajn paŝojn sur la ŝtuparo. Nun tamen li ŝajnis heziti. Baldaŭ ni aŭdis lin descendi. Dupino jam moviĝis pordodirekten kiam denove ni aŭdis lin suprenvenadi. Li ne forturniĝis duan fojon sed alproksimiĝis rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia ĉambro.
"Eniru!" diris Dupino feliĉ- kaj bonkorvoĉe.
Viro eniris. Li estis maristo, evidente—alta, solida, muskola persono havanta iom ĉioriskulan, tute ne senĉarman mienon. Lian vizaĝon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kaŝis. Li kunportis grandan kverkan klabon, sed ŝajnis alie senarmila. Li riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, aŭdigis rekoneblan Parizan ekdevenon.
"Bonvolu sidiĝi, mia amiko," diris Dupino. "Ĉu mi rajtas supozi ke vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaŭ envias vian posedrajton pri ĝi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom aĝa vi taksas ĝin?"
La maristo ensuĉis longan spiradon, en la maniero de homo ĵus formetinta netolereblan ŝarĝon, kaj tiam respondis sekuravoĉe:
"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen ĝi ne povas esti pli ol kvar-kvinjara. Ĉu vi ĝin retenas ĉi-tie?"
"Ho, ne! Ĉi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Ĝi sidas en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi ĝin morgaŭmatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedaĵon, ĉu ne?"
"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas."
"Bedaŭrinde estos devi min senhavigi je ĝi," diris Dupino.
"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta ĝin senpage, sinjoro," diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontraŭ la malkovro de la besto—tio estas, konvenan rekompencon."
"Nu," respondis mia amiko. "Ĉio tio tre justas, certe. Mi pripensu! Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco. Vi transsciigos al mi ĉiujn laŭeblajn informaĵojn pri tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato."
Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono. Egale trankvile li aliris la pordon, ĝin ŝlosis, metis la ŝlosilon en la poŝon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la plej eta agitiĝo sur la tablon.
La vizaĝo de la maristo ekruĝiĝis, kvazaŭ li luktus kontraŭ sufokiĝo. Li stariĝis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la sekvinta momento li refalis sur sian seĝon, tremegante kaj elmontrante survizaĝe kvazaŭ la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi lin kompatis plenkore.
"Mia amiko," diris Dupino afablavoĉe, "vi maltrankviligas vin senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenaĵoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikiĝon en ili. Laŭ tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi."
"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan—nenion certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis eĉ pri ŝtelado en momento kiam vi povintus ŝteli senpune. Vi havas nenion kaŝendan. Vi havas nenian kialon ion kaŝi. Aliflanke, ĉiu honorprincipo vin devigas konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu imputiĝis krimo kies farinton vi scipovas identigi."
La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antaŭa kondutaŭdaco.
"Dio helpu min!" li diris post mallonga paŭzo. "Mi jes ja sciigos al vi ĉion kion mi scias pri tiu-ĉi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. Ĉiomalgraŭe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos eĉ devonte morti pro tio."
Sekvas esencadetale tio kion li raportis.
Li vojaĝis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li aniĝis, alteriĝis en Borneo kaj faris interninsulan distriĝekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto fariĝis lia aparta posedaĵo. Post multe da ĝeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojaĝo, li sukcesis finfine loĝigi ĝin sekure ĉe si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplaĉan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco ĝis kiam tiu resaniĝus de piedvundo kaŭzita de surŝipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la simion.
Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aŭ pli ĝuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston enloĝantan lian propran dormĉambron en kiun ĝi eskapis el apuda kamero kie ĝi estis, laŭ la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, plene ŝaŭmsapite, ĝi sidis antaŭ la spegulo, entreprenante sin razi, procedo kiun antaŭe, sendube, tra la kamera ŝlosiltruo, ĝi vidis plenumi la mastron.
Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel danĝeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, eĉ okaze de ĝiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la ĉambropordon, kuris malsupren laŭ la ŝtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaŭrinde malfermita, eniris la straton.
La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraŭ tenante enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantaŭen kaj gestadi al sia postkuranto ĝis kiam tiulasta preskaŭ atingis ĝin. Tiam ĝi foriris denove. Tiel-ĉi la ĉaso daŭris longan tempon. La stratoj nepre silentis ĉar estis preskaŭ la tria horo de la mateno.