La Murdoj de Kadavrejo-Strato

Part 1

Chapter 1 3,448 words Public domain Markdown

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

EDGAR ALLAN POE (1809-1849)

LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO

Esperantigis EDWIN GROBE

1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono

Edgar Allan Poe "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" Unua Eldono, Aŭgusto, 1998

Origina Anglalingva Titolo "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"

LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO

La mensaj kvalitoj nomiĝantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin ĉefe laŭ iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informaĵoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas ĉiam fonto de la plej vigla ĝojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, ĝuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, feliĉigas la analiziston tiu intelekta agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante eĉ la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li ŝatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de ĉiu, gradon da _sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio ŝajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de intuicio.

La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta branĉo nomiĝanta, maltaŭge kaj, kvazaŭ superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Ŝakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke ŝakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskompreniĝas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antaŭparolas per hazarde elektitaj perceptaĵoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matĉo de damludo ol ĉiuj komplikaj ŝakludaj frivolaĵoj.

Ĉe ŝakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj ŝanĝantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro ĝi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_ ĉi-tie potence alvokiĝas. Se ĝi malvigliĝas nur momenteton, preteratentaĵo okazas, kaj rezultas vundo aŭ malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaŭ envolvitaj, pli multnombriĝas la ebloj ke okazu tiaj preteratentaĵoj. Naŭ fojojn el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu venkas.

Ĉe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombriĝas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaĝojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matĉon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentaĵon. Memklare estas ke ĉi-tie venko efektiviĝas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transĵetas en la spiriton de sia kontraŭstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje eĉ absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron aŭ hastigi en miskalkulon.

Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan intelekton laŭraporte distriĝas pretermezure ĝin ludante dum ili sin senigas kontente je ŝakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas nenia samspecaĵo povanta tiom forte laborigi la analizkapablon.

Povas esti ke la plej bona ŝakludanto de la tuta Kristanlandaro estas nur la plej bona ŝakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas kapablon sukcesi pri ĉiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso kontraŭbatalas menson.

Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon inkluzivantan komprenon pri _ĉiuj_ fontoj el kiuj laŭleĝaj avantaĝoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaŭ multformaj kaj ripozas ofte en pensadkaŝejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj ĝis tiu punkto koncentrema ŝakludanto povas bone sukcesi ludante viston ĉar la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura meĥanismo de la ludo) estas sufiĉe kaj ĝenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "laŭlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laŭ ĝenerala opiniaro, bonan ludadon.

Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke elmontriĝas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da observaĵoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informaĵoj sidas ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, ĝin komparante kun tiu de ĉiu kontraŭstaranto. Li konsideras la manieron en kiu ĉiu ludanto aranĝas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton post atuto, honoraĵon post honoraĵo, laŭ la rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas ĉiun mienŝanĝon dum antaŭenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, triumfo, ĉagreno. Laŭ la maniero enmanigi prenon li taksas ĉu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontraŭstaranto ĝin surtablenigas. Hazarda aŭ senatenta vorto; senintenca faligo aŭ renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aŭ senzorgo de la klopodo tion kaŝi; la komptado de la prenoj kun ilia aranĝordo; embaraso, hezitado, avideco aŭ timego—ĉiuj havigas al lia ŝajne intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavaĵon de ĉiu ludmano kaj ekde tiam antaŭen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado kvazaŭ la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn.

La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla inĝenieco; ĉar, kvankam la analizisto laŭnecese inĝenias, la inĝeniulo ofte mirinde malkapablas analizi. La konstru- aŭ kombinscipovo, pere de kiu la inĝenieco kutime evidentiĝas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis apartan organon, supozante ĝin esti prakapablo, elmontriĝis tiel ofte ĉe homoj kies intelekto en ĉiu alia maniero alproksimiĝis idiotecon ke abunde komentas la kondiĉon aŭtoroj pri moroj. Inter inĝenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke inĝeniuloj estas ĉiam fantaziaj dum _aŭtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj.

La sekvonta rakonto ŝajnos al la leganto sendube speco de komentario pri tiuj ĵus proponitaj teorioj.

Loĝante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., mi ekkonatiĝis tie kun iu S-ro C. Aŭgusto Dupino. Tiu juna estimato fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malriĉa vivnivelo ke la energio de lia karaktero venkiĝis sub ĝi kaj li ĉesis frekventi la mondon aŭ entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de liaj kreditoroj ankoraŭ restis al li eta ero de lia heredaĵo, kaj, helpe de la enspezoj devenantaj de ĝi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio, akiri la bazajn bezonaĵojn de la vivo sen devi okupiĝi pri ties superfluaĵoj. Libroj, efektive, fariĝis lia ununura lukso kaj en Parizo tiuj facile haveblas.

Nia unua renkontiĝo okazis ĉe malmultkonata biblioteko de Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni serĉu sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni ekkunestis. Mi ege interesiĝis pri la mallonga familia historio kiun li rakontis al mi kun ĉiu tiu malkaŝemo kiun ĉiu Franco permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaŭ la vasta etendiĝo de lia legadsperto kaj, antaŭ ĉio, mi sentis ardiĝi mian animon pro la sovaĝa avido kaj la vigla freŝeco de lia imagkapablo. Serĉante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkaŝe sciigis al li. Finfine ni aranĝis kunloĝadon dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laŭ stilo konvena al la iom fantazia malĝojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe dezertan pro superŝticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Ĝermano-Kvartalo.

Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, ĝi nin taksintus frenezuloj—kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. Nia izoliĝo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia retiriĝo mi zorge malsciigis al miaj antaŭaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino ĉesis gasti kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.

Mia amiko ĝuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu ĝin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu _strangaĵo_ same kiel en ĉiuj ceteraj tiaĵoj liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne plaĉis al la zibelkolora diino gasti ĉe ni, ni falsis ŝian ĉeeston. Je la unua matena tagiĝlumo ni fermis ĉiujn masivajn fenestroŝutrojn de nia malnova konstruaĵo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palaĉajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado—legante, verkante, konversaciante—ĝis kiam la horloĝo nin informis pri la alveno de aŭtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, daŭre diskutante pri la dumtagaj temoj, aŭ promenante tien kaj ĉien ĝis malfrua horo, serĉante inter la diboĉaj lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila observado.

En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia fertila ideismo jam pretigis min ĝin supozi) apartan analizkapablon ĉe Dupino. Verŝajne ege plaĉis al li, se ne intence ĝin elmontri, almenaŭ ĝin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallaŭta kluksona ridado, ke la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazaŭajn fenestrojn en siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklaraĵojn prezentante senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj sensigniĝis. Lia voĉo, kutime riĉtenora, iom sopraniĝis preskaŭ ĝis impertinenteco, konservante tamen sian ĉiaman zorgan kaj nepre klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan.

Oni ne supozu, laŭ tio kion mi ĵus diris, ke mi rakontas misteron aŭ verkas romanon. Tio kion mi priskribis ĉe la Franco estis nur la rezulto de ekscitita, aŭ eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero de liaj diraĵoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone komprenigos la aferon.

Ni promenadis iun nokton laŭ longa malpura strato proksime al Reĝa-Palaco. Okupiĝante ambaŭflanke, ŝajne, pri aparta meditado, dum almenaŭ dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite Dupino interrompis la silenton per ĉi-tiuj vortoj.

"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone taŭgus al Varieteo-Teatro."

"Tion ni ne pridubu," mi respondis aŭtomate kaj ne konsciante unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la eksterordinara maniero en kiu la parolinto eĥadis miajn proprajn pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj mia miro ekprofundis.

"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne hezitas agnoski mian miron kaj apenaŭ scipovas kredi miajn sensojn. Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Ĉi-tie mi paŭzis, dezirante ekcerti preterdube ĉu li vere scias pri kiu mi pensis.

"...pri Ĉantijo," li diris. "Kial vi paŭzas? Vi opiniadis silente ke lia malgranda figuro lin maltaŭgigas por tragedio."

La temo estis precize tiu kiun mi ĵus primeditadis. Ĉantijo estis antaŭa ŝuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervoriĝinte pri la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro.

"Diru al mi, nome de Ĉielo," mi deklaris, "la metodon—se temas pri metodo—per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." Efektive, mi eĉ pli multe surpriziĝis ol mi bonvolis agnoski.

"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin konkludi ke la plandumriparisto ne sufiĉe altas por ludroli kiel Kserkso aŭ aliaj samspecaj homoj."

"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn fruktovendiston!"

"La viro kontraŭkurinta vin kiam ni eniris la straton—povas esti, antaŭ dek kvin minutoj."

Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon da pomoj, preskaŭ terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Ĉantijon.

Dupino estas neniel _ĉarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke vi komprenu klare ĉion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi ĝis tiu de la renkontiĝo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la ĉeno estiĝas tial: Ĉantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la pavimŝtonoj, la fruktovendisto."

Estas malmultaj homoj kiuj en laŭhazarda vivmomento ne elektis distriĝi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon entreprenas la taskon miregas pri la ŝajne senlimaj distanco kaj senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial estis sendube mia mirego kiam mi aŭdis la Francon anonci la ĵusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li daŭrigis:

"Ni parolis pri ĉevaloj, se mi bone memoras, ĵus antaŭ ol eliri C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon, rapide preterpasante nin tanĝamove, flankenŝovis vin sur amason da pavimŝtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi surpaŝis unu el la malfiksaj ŝtonoj, stumbletis, iom tro streĉis maleolon, ekestigis ĝenitan aŭ paŭtan mienon, murmuretis kelkajn vortojn, turniĝis por rigardi la amason, tiam antaŭeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado fariĝis por mi speco de nepraĵo."

"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritiĝema aspekto la truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraŭ pripensis la ŝtonojn) ĝis kiam ni atingis la vojeton nomiĝantan "Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkuŝigitaj kaj nititaj blokoj. Ĉi-tie via mieno heliĝis kaj, vidante moviĝi viajn lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antaŭnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti suprendirekti la rigardon ĝis la granda _nebulozo_ en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta ĝuste vian pensadvojon."

"Tamen en tiu akra riproĉado aperinta kontraŭ Ĉantijo en la hieraŭa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomŝanĝon efektivigitan de la ŝuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antaŭe ke la citaĵo aludas Orionon, vorto kiu prae literumiĝis Uriono, kaj pro iuj ecoj havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke ĝin vi ne povintus forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono kaj tiun pri Ĉantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la oferbuĉo de la kompatinda ŝuflikisto. Ĝis tiam vi antaŭenkliniĝis piedpaŝante. Nun tamen mi vidis vin vertikaliĝi plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono de Ĉantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Ĉantijo, li havus pli bonajn ŝancojn sukcesi ĉe Varieteo-Teatro."

Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_ kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.

EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiaŭmatene, ĉirkaŭ la tria horo, vekis la dormantajn loĝantojn de Sankta-Roĥo-Kvartalo sinsekvo da teruraj ŝirkrioj fontintaj verŝajne el la kvara etaĝo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laŭ la ĝenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj ŝia filino Fraŭlino Kamijo Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la ĉefpordon per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du ĝendarmoj. En tiu momento la krioj jam ĉesis sed, dum la vizitantaro suprenrapidiĝis laŭ la unua ŝtuparo, du krudaj voĉoj, aŭ eĉ pli, aŭdiĝis kolere disputante verŝajne en la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etaĝon ankaŭ tiuj disputbruoj jam silentis kaj ĉio restis en nepra sensono. La kontrolantaro diskuniĝis diversdirekten, hastante de ĉambro al ĉambro. Alveninte grandan malantaŭflankan ĉambron de la kvara etaĝo (post malfermi perforte la pordon kies ŝlosilo troviĝis en la interna ŝlosiltruo), la enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan.

Granda ĥaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj flankenĵetitaj mebloj kuŝis dise ĉirkaŭ la tuta ĉambro. Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj ĝin ĵetis en la mezon de la ĉambro. Sur seĝo kuŝis razilo, ŝmirite je sango. Sur la fajrejo vidiĝis du-tri longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankaŭ trempetite je sango, kaj verŝajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko troviĝis kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj arĝentaj kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Alĝera falsarĝento kaj du sakoj enhavantaj preskaŭ kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu ŝranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj verŝajne disrabitaj, kvankam ankoraŭ restis en ili multaj objektoj. Malgranda fera monŝranko malkovriĝis sub la _lito_ (ne sub la litkadro). Ĝi estis malfermita kaj la ŝlosilo staris ankoraŭ en la pordo. Ĝi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentaĵojn.

Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidiĝis ĉi-tie. Sed malkutima kvanto da fulgo troviĝis en la fajrejo pro kio oni kontrolis la kamentubon kaj el ĝi fortrenis (horora rakontendaĵo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj suprenŝovitan ioman distancon en la mallarĝan malfermaĵon. La korpo ege varmis. Ĝin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriaĵojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu ĝi enŝoviĝis kaj eltiriĝis. La vizaĝo elmontris multajn severajn grataĵojn kaj la gorĝo malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonoĉojn kvazaŭ la viktimo mortintus pro strangolado.

Post kompleta enketo pri ĉiu ero de la domo kaj sen malkovri ceterajn indicojn, la kontrolantaro antaŭeniris en malgrandan pavimitan korton situantan malantaŭ la domo kaj tie kuŝis la kadavro de la maljunulino. Ŝia gorĝo estis tiel nepre tratranĉita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la korpo kiu neniel similis homan estaĵon.

Pri tiu timiga mistero ĝis nun ekzistas, laŭ nia kompreno, neniega indico.

La sekvinttaga ĵurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn:

LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto _afero_ ankoraŭ ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun ĝi havas ĉe ni] sed okazis ĝis nun nepre nenio povanta ĝin klarigi. Ni citas ĉi-poste ĉiujn materialajn informaĵojn kunigitajn.

PAŬLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke ŝi konas ambaŭ mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestaĵojn por ili dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino ĝuis bonajn rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre ŝian laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon. Laŭonidire havis ŝparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aŭ liveris vestaĵojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. Verŝajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruaĵo krom kvaraetaĝe.

PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum preskaŭ kvar jaroj. Naskiĝis en la najbarejo kaj de ĉiam loĝas tie. La domon en kiu troviĝis la kadavroj la mortinto kaj ŝia filino enloĝis dum pli ol ses jaroj. Antaŭe enloĝis ĝin juvelisto kiu vicluigis la superajn ĉambrojn al diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Ŝi malkontentiĝis pri la difektaĵoj kiujn la luanto estigis al la proprietaĵo kaj transloĝiĝis tien ŝi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, laŭraporte disponis monon. Aŭdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas—tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la maljunulino kaj ŝia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn.

Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis ĉu S-rino L. kaj ŝia filino havas vivantajn parencojn. La ŝutroj de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermiĝis. Tiuj de la malantaŭa domflanko estis ĉiam fermitaj, krom tiuj de la granda malantaŭĉambro de la kvara etaĝo. La domo estas bonstata konstruaĵo—ne tre malnova.