li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis
min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ foriris kaj lasis min sola.
"Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed miaj piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi devis resti sur tiu stango. Mia vivo estis tre solsenta, ĉar mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaŭ nur kelkaj momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili forflugis, kredante min Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj kredigis min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian ŝultron kaj diris,
"'Ĉu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Ĉiu inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio li saltis sur la teron kaj manĝis maizon laŭvole. La aliaj birdoj, vidinte ke li ne estis damaĝita de mi, venis por ankaŭ manĝi la maizon, do post nelonge ili estis amase ĉirkaŭ mi.
"Min malĝojigis tio, ĉar ĝi pruvis ke mi efektive ne estas efika Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: 'Se vi nur havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel ĉiu el ili, kaj pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en ĉi tiu mondo, negrave ĉu oni estas korvo ĉu homo.'
"Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi strebos akiri cerbon. Bonŝance, vi alvenis kaj detiris min de la stango, kaj laŭ vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon."
"Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "ĉar ŝajne vi volegas posedi tion."
"Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige scii ke oni estas stultulo."
"Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj ŝi transdonis la korbon al la Birdotimigilo.
Tute ne estis bariloj ĉe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda kaj nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi ili venis al granda arbaro, kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj branĉoj renkontiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaŭ senlume sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed la marŝantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.
"Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj ĉar la Smeralda Urbo estas ĉe la alia finaĵo de la vojo, ni devas sekvi kien ajn ĝi kondukas."
"Ĉiu scias tion," diris Doroteo.
"Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin."
Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj sukcesis marŝadi sufiĉe bone.
"Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton," ŝi diris, "nepre informu min; ĉar estas tre malkomforte marŝadi en la mallumo."
Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.
"Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el ŝtipoj kaj branĉoj. Ĉu ni iru tien?"
"Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene laciĝis."
Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili atingis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu angulo. Ŝi tuj kuŝiĝis, kaj kun Toto apud ŝi ŝi baldaŭ profunde endormiĝis. La Birdotimigilo, kiu neniam laciĝis, staris en alia angulo kaj pacience atendis la mateniĝon.
Ĉapitro V. Ili savas la Stanan Lignohakiston
Kiam Doroteo vekiĝis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis jam delonge ekster la domo ĉasante birdojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraŭ staranta pacience en sia angulo, atendante ŝin.
"Ni nepre devas serĉi akvon," ŝi diris al li.
"Por kio vi volas akvon?" li demandis.
"Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj por trinki, tiel ke la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo."
"Certe estas ĝene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme, "ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj la kapablo pensadi valoras multajn ĝenojn."
Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ estis sufiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago.
Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta reiri al la vojo el flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima sono de profunda ĝemo.
"Kio sonis?" ŝi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." Ĝuste tiam la sono de nova ĝemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ