La mirinda historio de Petro Schlemihl
Part 5
Dume la tempo pasis, kaj nerimarkate la matena krepusko jam estis ekheliginta la ĉielon. Mi ektimis, kiam mi subite levis la rigardon kaj vidis en la oriento glore aperi la kolorojn anoncantajn la proksimiĝon de la suno. Kontraŭ ĝi en tiu horo, kiam la ombroj de l’ korpoj paradas per sia tuta amplekso, nenia ŝirmo, nenia remparo estis videbla en tiu nekovrita regiono! Kaj mi ne estis sola! Mi ĵetis rigardon al mia akompananto kaj denove ektimis: estis la viro en la griza frako.
Li ridetis pri mia konsterno, kaj, ne lasante min ekparoli, li daŭrigis: „Lasu nian reciprokan intereson, kiel ja estas kutimo en la mondo, por kelke da tempo kunligi nin; por disiĝi ni ĉiam ankoraŭ havos tempon. Ĉi tiu vojo laŭiranta la montaron ja estas la sola, kiun vi povas sekvi prudente. Vi ankoraŭ ne pensis pri tio; sed malsupren en la valon vi ne povas iri, kaj reiri trans la montaron vi kredeble ankoraŭ malpli volas. Kaj ĉi tiu vojo ĝuste estas ankaŭ la mia. -- Mi pruntos al vi vian ombron por la tempo de nia kunesto, kaj vi kompense toleros min en via proksimo; vi ja ankaŭ ne plu havas ĉe vi vian Bendel; mi faros al vi bonajn servojn. Vi ne amas min, tion mi bedaŭras. Malgraŭ tio vi povos uzi min. La diablo ne estas tiel nigra, kiel oni pentras lin. Hieraŭ vi kolerigis min, estas vere; sed mi ne volas hodiaŭ konservi kontraŭ vi resenton pro tio, kaj vi devas konfesi mem, ke mi jam mallongigis al vi la vojon ĝis ĉi tie. -- Nur iom prove reakceptu vian ombron.“
La suno estis leviĝinta, sur la vojo homoj venis renkonten al ni; mi akceptis la proponon, kvankam kun interna malinklino. Ridetante li glitigis mian ombron al la tero; tuj ĝi ekokupis sian lokon sur la ombro de la ĉevalo kaj gaje trotadis ĉe mia flanko. Mi havis tre strangan senton. Mi preterrajdis aron da kampuloj, kiuj respekte kun nudigita kapo cedis lokon al la bonhava viro. Mi rajdis pluen; avidokule kaj oblikve mi rigardis, kun batanta koro, de sur mia ĉevalo al tiu ombro, kiu antaŭe estis la mia kaj kiun nun mi pruntis de fremdulo, eĉ de malamiko.
Koncerne tiun, li senzorge paŝadis ĉe mia flanko kaj ĝuste fajfis kantaĵeton. Li estis piediranta, mi havis ĉevalon sub mi: kapturno kaptis min, la tento estis tro granda. Subite mi turnis la bridon, alpremis ambaŭ spronojn, kaj galopege eniris flankan vojon. Sed mi ne sukcesis kuntreni la ombron; ĉe la turniĝo ĝi deglitis de la ĉevalo kaj atendis sur la landvojo sian rajtan posedanton. Hontante mi devis returni mian ĉevalon. Kiam la viro en la griza frako estis trankvile fininta sian kantaĵeton, li mokridis min, reĝustigis al mi la ombron kaj instruis min, ke ĝi ne pli frue volos resti fiksita al mi, ol kiam mi ree posedos ĝin kiel rajtan propraĵon. „Mi tenas vin“, li daŭrigis, „per via ombro, kaj vi ne fortiros vin de mi. Riĉulo kiel vi ja bezonas ombron; tio ne estas ŝanĝebla, kaj vi estas riproĉinda nur pro tio, ke vi ne pli frue komprenis ĝin.“
Mi daŭrigis mian vojaĝon laŭ la sama vojo. Revenis al mi ĉiuj oportunaĵoj de l’ vivo, kaj eĉ belo kaj lukso min ree ĉirkaŭis. Mi povis libere kaj sen ĝeno movi min, ĉar mi posedis, kvankam nur prunte, ĵetatan ombron; ĉie mi sentigis la respekton, kiun ordonas la riĉeco. Sed mi havis la morton en la koro. Mia miriga akompananto, kiu sin mem konsiderigis la plej neinda servisto de la plej riĉa homo en la mondo, estis eksterorde servema, senlime lerta, vera idealo de ĉambristo por riĉa viro; sed li neniam forlasis min kaj senĉese parolis al mi, ĉiam montrante plej grandan fidon, ke mi fine, eĉ nur por liberigi min de li, faros la negocon pri la ombro. -- Li kaŭzis al mi same grandan embarason kiel malamon. Mi povis vere timi lin. Mi estis min iginta dependa de li; li min tenis en sia mano, rekondukinte min en la belegon de la mondo de mi fugita. Mi devis toleri lian elokventon kaj preskaŭ sentis, ke li estas prava. Riĉulo en la mondo devas havi ombron, kaj se mi volis konservi la pozicion, kiun reokupi li delogis min, nur unu eliro estis videbla. Sed mi firme decidis, oferinte mian amon, estinginte la brilon de mia vivo, ne kontrakti eĉ por ĉiuj ombroj en la mondo mian animon al tiu homaĉo. Mi ne sciis, kiel tio finiĝos.
Foje ni sidis antaŭ kaverno, kiun la fremduloj vojaĝantaj tra la montaro kutimas viziti. Tie oni aŭdas la muĝadon de subteraj riveregoj suprensonanta el senmezura profundo, kaj nenia fundo ŝajnas haltigi la bruantan faladon de ŝtono enĵetita. Kun abunda fantazio kaj magia brilo de koloroj li, kiel ofte, pentris al mi zorge detalitajn bildojn de tio, kion dank’ al mia saketo mi plenumos en la mondo, se nur mi ree estus la mastro de mia ombro. Apoginte la kubutojn surgenue kaj kaŝinte mian vizaĝon en miaj manoj mi aŭskultis la hipokritulon, kaj mia koro estis dividita inter la tento kaj mia firma volo. Tian internan malakordon mi ne povis pli longe elteni; mi komencis la decidan batalon:
„Vi ŝajnas forgesi, sinjoro, ke permesante al vi, iakondiĉe resti en mia akompano, mi tamen rezervis al mi plenan liberecon.“ -- „Se vi ordonas tion, mi enpakos kaj foriĝos.“ Tiu minaco estis al li malfremda. Mi silentis; li tuj komencis kunruli mian ombron. Mi paliĝis, sed mi senparole lasis fari tion. Okazis longa silentado. Li la unua ekparolis: „Vi ne ŝatas min, sinjoro, vi malamas min, mi scias; sed kial vi malamas min? Ĉu eble tial, ke vi atakis min sur publika vojo kaj volis perforte rabi mian birdoneston? Aŭ ĉu tial, ke vi provis, kiel fripono, ŝteli mian propraĵon, la ombron, kiun vi opiniis konfidita al via nura honesto? Koncerne min, mi ne malamas vin pro tio; mi trovas tute natura, ke vi klopodas uzi ĉiujn viajn sukcesilojn, ruzon kaj perforton. Ke, aparte de tio, vi havas plej severajn principojn kaj pensas kiel la personigita honesto, tio estas persona prefero, kontraŭ kiu mi ankaŭ nenion diras. -- _Miaj_ principoj efektive ne estas tiel severaj kiel la viaj; mi nur agas, kiel vi pensas. Aŭ ĉu mi eble iam premis la dikfingron sur vian gorĝon, por ekposedi vian ŝatatan animon, kiun malgraŭ ĉio mi deziras? Ĉu mi persekutigis vin per servisto, por rericevi mian interŝanĝe donitan monsaketon? Ĉu mi provis forfugi kun ĝi?“ Mi nenion havis por respondi al tio; li daŭrigis: „Nu bone, sinjoro, bone! Vi ne ŝatas min; ankaŭ tion mi bone komprenas kaj ne koleras al vi pro tio. Ni devas disiĝi, tio estas klara; ankaŭ vi komencas tre enuigi min. Do, por definitive liberigi vin de mia plua embarasa ĉeesto, mi ankoraŭ unu fojon konsilas al vi: reaĉetu de mi la objekton!“ -- Mi prezentis al li la saketon: „Por tiu prezo.“ -- „Ne.“ -- Mi profunde ekĝemetis kaj reprenis la parolon: „Do ne. Sed mi insistas, sinjoro, ni disiĝu; ne pli longe baru al mi la vojon en mondo, kiu espereble estas sufiĉe vasta por ni ambaŭ.“ Li ridetis kaj respondis: „Mi foriros, sinjoro; sed antaŭe mi volas vin informi, kiel vi povos sonorigi al via tre humila servisto, se vi iam ajn dezirus tion: Vi bezonas nur skui vian saketon, ke la eternaj ormoneroj tintu en ĝi; tiu sono tuj altiras min. Ĉiu zorgas pri sia intereso en ĉi tiu mondo; vi vidas, ke mi samtempe zorgas pri la via, ĉar mi evidente malkaŝas al vi novan povon! Ho tiu saketo! Kaj eĉ se la tineoj jam estus formanĝintaj vian ombron, ĝi ankoraŭ estus forta ligilo inter ni. Do, vi tenas min per mia oro; ankaŭ de malproksime disponu pri via servisto. Vi scias, ke mi povas fari sufiĉe bonajn servojn al miaj amikoj kaj ke la riĉuloj havas speciale bonajn interrilatojn kun mi; vi mem tion vidis. Vian ombron tamen, sinjoro -- ne forgesu tion -- vi rericevos nur sub unu sola kondiĉo.“
Figuroj de l’ pasinta tempo prezentiĝis al mia animo. Rapide mi demandis lin: „Ĉu vi havas subskribaĵon de sinjoro John?“ -- Li ridetis: „Ĉe tiel bona amiko mi tute ne bezonis tion.“ -- „Kie li estas? Per Dio, mi volas scii!“ Hezitante li metis la manon en la poŝon, kaj, eltirate el ĝi per la haroj, aperis la pala, defigurita vizaĝo de Tomo John, kaj la bluaj lipoj de l’ kadavro elformis la pezajn vortojn: „_Justo judicio Dei judicatus sum; justo judicio Dei condemnatus sum_[23].“ Teruro min kaptis, kaj, rapide ĵetante la sonantan saketon en la abismon, mi diris al la grizulo la lastajn vortojn: „Mi alĵuras vin en la nomo de Dio, terura! foriĝu kaj neniam plu montru vin antaŭ miaj okuloj!“ Li leviĝis malserena kaj malaperis post la rokoj, kiuj ĉirkaŭis tiun sovaĝan lokon.
IX.
Nun mi do estis senombra kaj senmona; sed peza ŝarĝaĵo estis forprenita de mia brusto, mi ree estis serena. Se mi ne estus perdinta ankaŭ mian amatinon aŭ se almenaŭ mi ne estus sentinta min riproĉebla pri ŝia perdo, -- mi opinias, ke mi povintus esti feliĉa. -- Sed mi ne sciis, kion fari nun. Mi traserĉis miajn poŝojn kaj ankoraŭ trovis en ili kelke da ormoneroj; mi nombris ilin kaj ekridis. Mi lasis mian ĉevalon malsupre en la gastejo; mi hontis, reiri tien. Almenaŭ mi devis ĝisatendi la subiron de la suno; kaj tiu estis ankoraŭ alte sur la ĉielo. Mi kuŝiĝis en la ombro de la plej proksimaj arboj kaj trankvile ekdormis.
Ĉarmaj bildoj en aereca danco interplektis sin al plaĉa sonĝo. Mina, kun florkrono sur la haroj, preterglitis kaj afable alridetis min. Ankaŭ la honesta Bendel estis kronita per floroj kaj pasis kun afabla saluto. Multajn aliajn, kaj ŝajnas al mi, ankaŭ vin, Chamisso, mi ankoraŭ vidis malproksime en la amaso. Hela lumo brilis, sed neniu havis ombron; kaj, pli strange, tio ne malbele impresis. Nur floroj kaj kantoj, amo kaj ĝojo, sub palmoboskoj. -- Mi povis nek reteni, nek klare distingi tiujn forbloviĝemajn, ĉarmajn figurojn; sed mi scias, ke mi volonte sonĝis tian sonĝon kaj ke mi volis eviti la vekiĝon; mi vere jam maldormis kaj ankoraŭ tenis fermitaj la okulojn, por pli longe konservi en mia animo la foriĝantajn aperaĵojn.
Fine mi malfermis la okulojn. La suno ankoraŭ estis sur la ĉielo, sed en la oriento; mi estis preterdorminta la nokton. Mi prenis tion kiel signon, ke mi ne reiru al la gastejo. Sen bedaŭro mi forlasis kiel perditan, kion mi ankoraŭ posedis tie, kaj decidis piedire sekvi flankan straton pasantan tra la multarba bazo de l’ montaro. Mi lasis al la sorto, plenumi, kion ĝi intencis pri mi. Mi ne rigardis malantaŭen kaj ankaŭ ne konsideris la eblon, min turni al Bendel, lasita kiel riĉulo. Mi pririgardis min rilate al la nova rolo, kiun mi estis ludonta en la mondo: Mia vesto estis tre modesta. Mi surhavis malnovan nigran kurtkon[3], kiun mi jam portis en Berlino kaj kiu, mi ne scias kiel, nur por tiu vojaĝo ree trafis sub mian manon. Sur la kapo mi havis vojaĝoĉapon kaj sur la piedoj paron da malnovaj botoj. Mi leviĝis, tranĉis al mi ankoraŭ nodbastonon kiel memoraĵon kaj tuj ekiris. En la arbaro mi renkontis maljunan kampulon, kiu afable salutis min kaj kun kiu mi komencis interparoli. Mi demandis, kiel sciema vojaĝanto, unue pri la vojo, poste pri la regiono kaj ĝiaj loĝantoj, la produktaĵoj de l’ montaro kaj simile plu. Li prudente kaj paroleme respondis al miaj demandoj. Ni venis al la lito de torento, kiu estis renversinta larĝan strion de la arbaro. Mi interne sentis frostotremon ekvidante tiun sunbrilan spacon; mi lasis antaŭiri la kampulon. Sed meze de la danĝera loko li haltis kaj turnis sin al mi, por rakonti al mi la historion de tiu detruo. Li baldaŭ rimarkis mian mankon kaj interrompis sian rakonton: „Sed kiel do tio fariĝas, sinjoro, vi ja ne havas ombron!“ -- „Bedaŭrinde! bedaŭrinde!“ mi ĝemetante respondis. „Dum longa, grava malsano mi perdis la harojn, la ungojn kaj la ombron. Vidu, patro, la haroj, kiujn mi rericevis, estas tute blankaj -- en mia aĝo! --, la ungoj estas tre mallongaj, kaj la ombro, tiu ankoraŭ ne volas rekreski.“ -- „Ej! ej!“ la maljunulo kapskuante respondis, „nenia ombro, tio estas malbona! tio estis vere grava malsano, kiun havis la sinjoro.“ Sed li jam ne daŭrigis sian rakonton, kaj ĉe la plej proksima transversa vojo, kiu sin prezentis, li senparole forlasis min. -- Maldolĉaj larmoj denove tremis sur miaj vangoj, kaj mia sereno estis for.
Kun malĝoja koro mi daŭrigis mian vojon, kaj ne plu serĉis ies societon. Mi restis en la plej malhela parto de l’ arbaro kaj devis kelkafoje, por pasi sunbrilan strion, atendi horojn, ĝis nenies okulo malpermesis al mi la transiron. Vespere mi klopodis trovi pasloĝejon en la vilaĝoj. La celo de mia irado estis minejo en la arbaro, kie mi esperis ricevi laboron sub la tero; ĉar flanke de tio, ke mia nuna situacio ordonis al mi, mem zorgi pri mia vivoteno, mi bone ekkonis, ke sole streĉa laboro min povos ŝirmi de miaj detruaj pensoj.
Kelke da pluvotagoj tre akcelis mian iradon, sed por la kosto de miaj botoj, kies plandoj estis faritaj por graf’ Petro kaj ne por la piediristo. Mi jam iris sur malkovritaj piedoj. Mi devis aĉeti paron da novaj botoj. En la sekvinta mateno mi serioze okupis min pri tiu afero en vilaĝo, kie estis kermeso kaj kie en butiko vendiĝis malnovaj kaj novaj botoj. Mi longe elektis kaj marĉandis. Mi devis rezigni paron da novaj, kiujn mi estus dezirinta; la prezo estis tro malmodera. Mi do kontentiĝis per malnovaj, kiuj ankoraŭ estis bonaj kaj fortaj. La bela blondbukla knabo, kiu tenis la butikon, transdonis ilin al mi interŝanĝe por mia mono, dezirante al mi kun afabla rideto feliĉon por la vojo. Mi tuj surmetis ilin kaj eliris el la loko tra la norda pordo.
Mi estis tre absorbita de miaj pensoj kaj apenaŭ vidis, kien mi metis la piedojn; ĉar mi pensis pri la minejo, kie mi esperis alveni jam vespere, kaj pri la maniero, prezenti min tie. Mi ankoraŭ ne iris ducent paŝojn, kiam mi rimarkis, ke mi perdis mian vojon. Mi rigardis ĉirkaŭen, por retrovi ĝin: mi staris en sovaĝa, malnovega abiaro, kiun ŝajne ankoraŭ neniam trafis hakilo. Mi penetris pluen ankoraŭ kelke da paŝoj: mi vidis min meze de dezertaj rokoj, surkreskitaj nur de saksifragoj kaj musko, inter kiuj kuŝis kampoj de neĝo kaj glacio. La aero estis tre malvarma. Mi rigardis returne: la arbaro estis malaperinta post mi. Mi faris ankoraŭ kelke da paŝoj: la silento de l’ morto ĉirkaŭis min. Sen limoj etendiĝis la glacio, sur kiu mi staris, kaj densa nebulo pezis sur ĝi; la suno vidiĝis sanga ĉe la bordo de l’ horizonto. La malvarmo estis neelportebla. Mi ne sciis, kio okazis al mi. La rigidiga frosto devigis min akceli miajn paŝojn. Mi aŭdis nur la muĝadon de malproksimaj akvoj. Ankoraŭ unu paŝo, kaj mi estis ĉe la glacia bordo de oceano. Ĉe mia vido sennombraj fokaroj sin ĵetis tumulte en la maron. Mi laŭiris tiun bordon: mi ree vidis nudajn rokojn, teron, betularojn kaj abiarojn. Mi kuris ankoraŭ kelke da minutoj rekte antaŭen: estis sufoka varmego. Mi rigardis ĉirkaŭen: mi staris inter belaj rizokampoj sub morusarboj. Mi sidiĝis en ilia ombro kaj rigardis mian horloĝon: pasis apenaŭ kvaronhoro, de kiam mi forlasis la foiron en la vilaĝo. Mi kredis sonĝi kaj mordis mian langon, por veki min; sed mi reale maldormis. Mi fermis la okulojn, por kolekti miajn pensojn. Jen mi aŭdis antaŭ mi skandi strangajn silabojn tra la nazo. Mi levis la rigardon: du ĉinoj, nepre rekoneblaj per sia azia fizionomio, se mi eĉ ne fidus al iliaj vestoj, kun laŭlandaj salutoj alparolis min en sia lingvo. Mi leviĝis kaj reeniris kelke da paŝoj: mi ne plu vidis ilin. La pejzaĝo estis tute ŝanĝita; arboj, arbaroj anstataŭis la rizokampojn. Mi rigardis tiujn arbojn kaj la herbojn, kiuj floris ĉirkaŭ mi: kelkajn mi konis, ili estis kreskaĵoj de l’ sudorienta Azio. Mi volis proksimiĝi al unu el tiuj arboj: unu paŝo, kaj ree ĉio estis ŝanĝita. Mi nun ekiris kiel rekruto ekzercata, malrapide, mezurante la paŝojn. Landoj kun admirinda varieco, kampoj, herbejoj, montaroj, stepoj, sablodezertoj malvolviĝis antaŭ mia mireganta rigardo. Dubo ne estis ebla: mi havis sepmejlobotojn[24] sur la piedoj.
X.
En muta piemo mi falis surgenuen kaj verŝis larmojn de danko. Ĉar subite mia estonteco klare prezentiĝis al mia animo. Pro frua kulpo ekzilite el la homa socio, mi kompense estis alkondukata al la naturo, kiun mi ĉiam amis; la tero estis donata al mi kiel riĉa ĝardeno, la studo kiel direktanta forto de mia vivo, kaj ĝia celo fariĝis la scienco. Tio ne estis decido, kiun mi alprenis. Mi nur klopodis de tiam, kun silenta, severa, ne ĉesanta diligento fidele realigi tiun idealon, kiu hele vidiĝis al mia interna okulo; kaj mia memkontento dependis de mia alproksimiĝo al tiu modelo. --
Mi energie leviĝis, por senhezite per rapida ĉirkaŭen-rigardo preni posedon de la kampo, kie mi volis de nun rikolti. Mi staris sur la altaĵoj de Tibeto, kaj la suno, kiun antaŭ malmulte da horoj mi vidis leviĝi, ĉi tie jam klinis sin subironte. Mi reatingis ĝin en ĝia irado, tramigrante Azion de oriente al okcidente. Mi eniris Afrikon, kaj, scivole rigardante, mi trapasis ĝin kelkfoje laŭ ĉiuj direktoj. Admirante en Egiptio la malnovajn piramidojn kaj templojn mi ekvidis en la dezerto, proksime de la centpordega Tebo, la kavernojn, kie loĝis la kristanaj ermitoj. Subite naskiĝis en mi la decida kaj klara penso: tie estos mia loksidejo. Mi elektis kiel estontan loĝejon unu el la plej kaŝitaj kavernoj, kiu estis samtempe vasta, oportuna kaj ne alirebla por ŝakaloj; poste mi daŭrigis mian migradon.
Ĉe la Kolonoj de Herkulo mi transpaŝis al Eŭropo. Rigardinte ĝiajn sudajn kaj nordajn provincojn, mi pasis de Nord-Azio trans la polusan glaciejon al Grenlando kaj Ameriko. Mi travagis la du partojn de tiu kontinento, kaj la vintro, kiu jam regis en la sudo, rapide repelis min de la Horna terkapo norden.
Mi haltis, ĝis kiam tagiĝis en la orienta Azio, kaj nur post ioma ripozo daŭrigis mian vagadon. Mi sekvis tra ambaŭ Amerikoj la montaran ĉenon, kiu enhavas la plej altajn konatajn elstaraĵojn de nia globo. Malrapide kaj singarde mi paŝis de supro al supro, jen trans flamantajn vulkanojn, jen trans neĝokovritajn kupolojn, ofte havante penon spiri. Mi atingis la Elian monton kaj saltis trans la Beringan markolon al Azio. Mi sekvis ties orientan bordon en ĝia serpentumado kaj esploris kun speciala atento, kiuj el la insuloj tie kuŝantaj estas alireblaj por mi. De la duoninsulo Malako miaj botoj portis min sur la insulojn Sumatro, Javo, _Bali_ kaj _Lombok_. Mi provis, ofte eĉ kun danĝero kaj tamen ĉiam vane, malbari al mi -- trans la malpli grandajn insulojn kaj rokojn, de kiuj tiu maro estas plenplena -- transiron nordokcidenten al Borneo kaj al aliaj insuloj de tiu arkipelago. Mi devis forlasi tiun esperon. Mi fine sidiĝis sur la plej ekstrema pinto de Lombok, kaj, turninte la vizaĝon al sude kaj oriente, mi ploris kvazaŭ antaŭ la firme ŝlosita krado de mia malliberejo, ke mi tiel baldaŭ renkontis mian ĉirkaŭlimon. La kurioza Nov-Holando, tiel necesega por la kompreno pri la tero kaj ĝia vesto teksita de l’ suno, pri la plantaro kaj bestaro, estis fermita por mi, same kiel la Suda maro kun siaj zoofitaj insuloj.
Kaj tiel jam de la origino ĉio, kion mi estis kolektonta kaj kreonta, estis kondamnita, resti nura fragmento. -- Ho mia Adelberto, kio estas la klopodoj de l’ homoj!
Ofte, dum la plej severa vintro de Sud-Ameriko, mi provis iri de la Horna terpinto trans la polusan glaciejon orienten tiujn eble ducent paŝojn, kiuj disigis min de _Diemen_-lando kaj Nov-Holando. Mi eĉ ne zorgis pri la reveno kaj ĉu tiu malbona lando eble fermiĝos super mi, kiel la kovrilo de mia ĉerko; kun freneza riskemo mi malespere faris paŝojn trans flosumantan glacion, mi spitis la malvarmon kaj la maron. Vane: mi ankoraŭ ne estis sur Nov-Holando. Post tiaj provoj de transiro mi ĉiufoje revenis al Lombok, sidiĝis sur ĝia plej ekstrema pinto kaj ree ploris, turninte la vizaĝon al sude kaj oriente, kvazaŭ antaŭ la firme ŝlosita kiel krado de mia ĉerko. --
Fine mi forŝiris min de tiu loko kaj reiris kun malĝoja koro en la internan Azion. Mi plue travagis ĝin, sekvante la matenan krepuskon al okcidente, kaj ankoraŭ en la nokto mi alvenis en Tebio, ĉe mia loĝejo elektita en la antaŭa posttagmezo.
Tuj kiam mi estis iom ripozinta kaj estis tago tra Eŭropo, mia unua zorgo estis, havigi al mi ĉion bezonatan. Unue mi bezonis haltigoŝuojn; ĉar mi estis spertinta, kiel malagrable estas, nur per demeto de la botoj povi mallongigi siajn paŝojn, por oportune ekzameni proksimajn objektojn. Paro da pantofloj metitaj sur la botojn tute efikis tiel, kiel mi esperis; pli poste mi ĉiam portis kun mi eĉ du parojn, ĉar mi sufiĉe ofte forĵetis la unuan paron de la piedoj, ne havante tempon por ilin relevi, kiam leonoj, homoj aŭ hienoj ektimigis min ĉe miaj botanikaj esploroj. Mia tre bona horloĝo estis por la mallonga daŭro de miaj iroj taŭgega kronometro. Krome mi ankoraŭ bezonis sekstanton, kelkajn fizikajn instrumentojn kaj librojn.
Por ĉion ĉi alporti mi faris kelke da angorigaj vizitoj al Londono kaj Parizo, kiujn ĝuste ombris nebulo por mi favora. Kiam la restaĵo de mia sorĉa oro estis konsumita, mi alportis kiel pagaĵon afrikan eburon, facile troveblan; ĉe tio, estas vere, mi devis elekti la plej malgrandajn dentojn, por ke ilia pezo ne superu miajn fortojn. Baldaŭ mi estis provizita per ĉio kaj tuj komencis mian novan vivmanieron de privata sciencisto.
Mi travagadis la teron, mezurante jen ĝiajn altaĵojn, jen la temperaturon de ĝiaj fontoj kaj tiun de la aero, jen observante bestojn aŭ esplorante kreskaĵojn. Mi rapidis de la ekvatoro al la poluso, de unu kontinento al la alia, komparante spertojn kun spertoj. La ovoj de la afrikaj strutoj aŭ de la nordaj marbirdoj kune kun fruktoj, precipe de la tropikaj palmoj kaj bananujoj, estis mia plej ordinara nutraĵo. Por mankanta feliĉo mi havis kiel surogaton la nikotianojn kaj por la homaj simpatio kaj kunuleco la fidelan amon de pudelo. Tiu gardis mian kavernon en Tebio kaj ĝoje alsaltis, kiam mi, ŝarĝite de novaj riĉaĵoj, revenis al li, tiel li almenaŭ siaparte sentigis min, ke mi ne estas sola sur la tero. Sed ankoraŭ aventuro estis rekondukonta min inter la homojn.
XI.
Kiam foje, kun haltigitaj botoj, mi kolektis likenojn kaj algojn sur la bordoj de Nordlando, subite blanka urso el post roko venis renkonten al mi. Mi volis, forĵetinte la pantoflojn, surpaŝi insulon kontraŭflanke lokitan, al kiu nuda roko, intere elstaranta el la ondoj, ebligis la transiron. La unu piedon mi firme metis sur la rokon, sed sur la alia flanko mi falegis en la maron: la alia pantoflo nerimarkite restis sur la piedo.
La granda malvarmo kaptis min; mi havis penon savi mian vivon de tiu danĝero. Tuj kiam mi ree havis teron sub mi, mi kuris kiel eble plej rapide al la Libia dezerto, por tie sekigi min en la sunbrilo. Sed kiam mi estis elmetita al ĝi, ĝi tiel brule trafis sur mian kapon, ke mi tre malsana denove ŝanceliris norden. Mi klopodis havigi al mi per forta moviĝado faciligon kaj kuris per nefirmaj, rapidaj paŝoj de okcidente al oriente kaj de oriente al okcidente. Jen mi troviĝis en la tago, jen en la nokto, jen en la somero kaj jen en vintra malvarmo.
Mi ne scias, kiel longe mi tiel ŝanceliradis sur la tero. Brula febro ardis tra miaj vejnoj; kun granda angoro mi sentis, ke mi perdas la konscion. Malfeliĉe ankoraŭ okazis, ke mi dum tiu nesingarda kurado surpaŝis ies piedojn. Mi eble kaŭzis al li doloron; mi ricevis fortan puŝon kaj ekfalis. --
Kiam mi rekonsciiĝis, mi trankvile kuŝis en bona lito, kiu staris inter multe da aliaj litoj en vasta kaj bela ĉambrego. Iu sidis ĉe la kapoparto de mia lito; homoj iris tra la ĉambrego de unu lito al la alia. Ili venis antaŭ la mian kaj interparolis pri mi. Sed ili nomis min „numero dekdu“. Kaj tamen sur la muro ja nigra marmora tabulo tute certe montris en grandaj oraj literoj mian ĝuste skribitan nomon
PETRO SCHLEMIHL.
Tio ne estis iluzio, mi povis klare legi la nomon. Sub ĝi troviĝis ankoraŭ du vicoj da literoj sur la tabulo; sed mi estis tro malforta, por deĉifri ilin. Mi refermis la okulojn. --
Mi aŭdis laŭte kaj kompreneble legi ion, en kio estis parolo pri Petro Schlemihl; sed mi ne povis koncepti la sencon. Mi vidis afablan viron kaj tre belan virinon nigre vestitan aperantaj antaŭ mia lito. Ili ne ŝajnis fremdaj al mi, sed mi ne povis rekoni ilin.