La mirinda historio de Petro Schlemihl

Part 4

Chapter 4 4,058 words Public domain Markdown

Mi devas konfesi, ke mi treege hontis, esti mokridata de tiu viro. Mi malamis lin tutkore, kaj mi opinias, ke tiu persona antipatio pli ol principoj aŭ antaŭjuĝoj detenis min, aĉeti mian ombron per la dezirata subskribo, kiom ajn necesa ĝi estis por mi. Same mi ne povis elporti la penson, ke li estos mia akompananto ĉe la iro, kiun li proponis al mi. Vidi tiun malbelan kaŝglitulon, tiun mokrideman koboldon inter mi kaj mia amatino, inter niaj du disŝiritaj kaj sangantaj koroj, -- jen kio ribeligis mian internon. Mi konsideris ĉion okazintan kiel neŝanĝeblan kaj mian mizeron kiel nedeturneblan; turnante min al tiu viro mi do diris:

„Sinjoro, mi vendis al vi mian ombron por tiu monsaketo, kaj mi jam sufiĉe pentis pri tio, kvankam ĝi mem estas tre bona. Se la interŝanĝo povus malfariĝi, tiam, per Dio, mi konsentus!“ Li skuis la kapon, kaj lia mieno tre malsereniĝis. Mi daŭrigis: „Tiam mi ankaŭ ne volas vendi al vi ion alian el mia propraĵo, eĉ ne por la proponita prezo de mia ombro, kaj sekve nenion subskribos. Laŭ tio oni ankaŭ povas konkludi, ke la maskado, al kiu vi invitas min, por vi devus fariĝi multe pli amuza ol por mi. Do akceptu miajn senkulpigojn, kaj, ĉar la aferoj statas tiel, -- ni disiĝu!“ --

„Mi bedaŭras, sinjoro Schlemihl, ke vi obstine forrifuzas la negocon, kiun mi amike proponis al vi. Sed eble mi alian fojon pli bone sukcesos. Ĝis baldaŭa revido! -- Jen ja! permesu al mi ankoraŭ montri al vi, ke mi neniel lasas difektiĝi la aĵojn, kiujn mi aĉetas, sed ke mi zorge gardas ilin.“ --

Li tuj tiris mian ombron el sia poŝo, kaj, per lerta ĵeto malfaldante ĝin sur la erikejo, li ĝin etendis sunflanke ĉe siaj piedoj. Tiel li iris inter la du ombroj servantaj al li, inter la mia kaj la lia; ĉar la mia same devis obei al li kaj sekvi kaj adaptiĝi al ĉiuj liaj movoj.

Kiam mi post tiel longa tempo revidis mian kompatindan ombron kaj ĝin trovis malaltigita al tia hontinda servo, ĝuste kiam ĝia manko metis min en tiel nedireblan mizeron, jen rompiĝis mia koro, kaj mi komencis ploregi. La malamato paradis per sia rabaĵo kaj senhonte ripetis sian proponon:

„Ankoraŭ vi povas reakiri ĝin: unu plumostreko, kaj vi forsavos la malfeliĉan Mina el la ungegoj de tiu fripono en la brakojn de la altestimata sinjor’ grafo; -- kiel dirite, nur unu plumostrekon!“ Miaj larmoj elverŝiĝis kun renovigita forto; sed mi deturnis min kaj faris al li mansignon, ke li foriru.

Bendel, kiu plena de maltrankvilo estis laŭirinta miajn postsignojn ĝis tie, ĉi-momente alvenis. Trovante min plorantan kaj mian ombron -- ĉar ĝi ne povis esti ne rekonata -- sub la potenco de la stranga griza nekonato, tiu fidela, sindona homo tuj decidis, rehavigi al mi mian propraĵon, se necese eĉ perforte; kaj ĉar li mem ne sciis mani tiun delikatan aĵon, li tuj atakis la viron per vortoj kaj, sen multaj diskutoj, ordonis al li, senprokraste redoni al mi mian propraĵon. Tiu, anstataŭ iel respondi, turnis la dorson al la senkulpa bravulo kaj foriris. Sed Bendel eklevis la ramnan bastonegon, kiun li portis, kaj, premsekvante lin kaj kelke da fojoj ordonante, redoni la ombron, li senindulge sentigis al li la plenan forton de sia fortika brako. Kvazaŭ kutimanta tian trakton, la alia mallevis la kapon, kurbigis la ŝultrojn, kaj, silente kaj trankvile paŝante, li daŭrigis vojiri tra la erikejo, forrabante al mi samtempe mian ombron kaj mian fidelan serviston. Longe ankoraŭ mi aŭdis la surdan bruon sonanta tra la dezerto, ĝis kiam fine ĝi perdiĝis en la malproksimo. Sola mi estis, kiel antaŭe, kun mia malfeliĉo.

VI.

Postrestinte sur la dezerta erikejo mi lasis liberan kuron al abundegaj larmoj; ili malŝarĝis mian kompatindan koron de nedirebla, angoriga premo. Sed mi ne vidis limojn de mia supermezura mizero, nenian eliron, nenian celon; precipe mi sorbis kun furioza soifo la novan venenon, kiun la nekonato verŝis en miajn vundojn. Kiam mia imago elvokis la bildon de Mina, kaj la amata dolĉa figuro pala kaj larmanta aperis antaŭ mi, kian mi laste vidis ŝin en mia malgloro, -- jen aroga kaj mokanta la ombro de Rascal sin ŝovis inter ŝin kaj min. Mi kaŝis mian vizaĝon kaj forkuris tra la solejo, sed la abomeninda aperaĵo ne ellasis min; ĝi persekutis min kurantan, ĝis mi sen spiro falis al la tero kaj malsekigis ĝin per nova torento de larmoj.

Kaj ĉio ĉi pro ombro! Kaj tiun ombron plumostreko estus redoninta al mi. Mi meditis pri la miriga propono kaj mia rifuzo. Estis en mi kaoso, mi ne plu kapablis juĝi kaj koncepti.

La tago pasis; mi kvietigis mian malsaton per sovaĝaj fruktoj, mian soifon ĉe la plej proksima monta torento. Alvenis la nokto; mi kuŝigis min sub arbo. La malseka mateno vekis min de profunda dormo, en kiu mi mem aŭdis min stertoranta kvazaŭ dum agonio. Bendel devis esti perdinta mian postsignaron, kaj mi ĝojis pensante tion. Mi ne volis reiri inter la homojn, de kiuj mi angore forkuris, kiel la timema ĉasbestaro de l’ montoj. Tiel mi pasigis tri tagojn de korpremo.

En la mateno de la kvara tago mi troviĝis sur sabla ebenaĵo, sur kiun brilis la suno; mi sidis en ĝiaj radioj sur pecego de roko, ĉar mi nun ŝatis ĝui ĝian vidon, tiel longe malhavitan. Mi silente nutris mian koron per ĝia malespero. Jen ektimigis min mallaŭta bruo; preta por forkuri, mi rigardis ĉirkaŭen. Mi vidis neniun; sed sur la sunluma sablo preterglitis min homa ombro, simila al la mia; vojirante tiel sola, ĝi ŝajnis perdita de sia mastro.

Jen naskiĝis en mi potenca deziro: „Ombro“, mi pensis, „ĉu vi serĉas vian mastron? Tian mi volas al vi havigi!“ Kaj mi alsaltis, por perforte ekokupi ĝin. Ĉar mi opiniis verŝajna, ke mi nur bezonus paŝi en ĝiajn piedlokojn tiel, ke ĝi aliĝu al miaj piedoj; ke tiam ĝi fiksiĝos al ili kaj kun la tempo kutimiĝos min.

Mia movo kaŭzis, ke la ombro forkuris de mi, kaj mi devis persekuti la malpezan forkuranton. La necesajn fortojn por tiu peniga ĉaso povis doni al mi sole la espero, savi min el mia terura situacio. Ĝi direktis sian kuron al arbaro, kiu ja ankoraŭ estis malproksima, sed en kies ombro mi nepre devis perdi ĝin. Mi vidis tion; ektimo kaptis mian koron, ekscitis mian deziron, akcelis mian kuron. Mi videble malgrandigis la interspacon, mi pli kaj pli proksimiĝis al la ombro, mi nepre devis atingi ĝin. Nun ĝi subite haltis kaj returnis sin al mi. Kiel leono sur sian kaptaĵon, mi per fortega salto min alĵetis por ekokupi ĝin, -- kaj trafis sur neatenditan kaj malmolan kontraŭstaron. De nevidebla brako mi ricevis la plej terurajn flankopuŝojn, kiujn, povas esti, iam sentis homo.

La efiko de mia ektimego estis, ke mi konvulsie kunbatis la brakojn kaj alpremis al mi tion, kio nevidate staris antaŭ mi. Dum la rapida ago mi sterniĝis vizaĝaltere; tiam sub mi kaj ĉirkaŭprenate de mi videbliĝis homo, kiu estis falinta surdorsen.

Nun la tuta okazaĵo fariĝis por mi tre nature klarigebla. Tiu viro devis esti unue portinta kaj nun forĵetinta la nevideblan birdoneston, kiu nevidebligas ankaŭ sian portanton, sed ne lian ombron. Mi rigardis ĉirkaŭen kaj tre baldaŭ ekvidis la ombron de la nevidebla nesto, salte leviĝis kaj proksimiĝis kaj kaptis la multvaloran rabaĵon. Nevidebla, senombra mi tenis la neston en la manoj.

La viro rapide elrektiĝis kaj serĉis per la okuloj sian feliĉigitan venkinton; sed li ekvidis sur la vasta sunluma ebenaĵo nek lin, nek lian ombron, al kiu speciale direktis sin lia maltrankvila atento. Ĉar ke mi estas senombra, li antaŭe ne havis tempon por rimarki, kaj li ankaŭ ne povis konjekti tion. Konvinkinte sin, ke ĉia postsigno malaperis, li malesperege turnis sin kontraŭ sin mem kaj elŝiris siajn harojn. Al mi la akirita trezoro donis samtempe la eblon kaj la deziron, ree miksi min inter la homojn. Ne mankis al mi pretekstoj kontraŭ mi mem, por beligi mian hontindan rabon, aŭ, pli ĝuste, mi ne bezonis tion fari; kaj por eviti ĉiun penson de tia speco mi forrapidis, ne rigardante returne al la malfeliĉulo, kies angoran voĉon mi ankoraŭ longe aŭdis postsonanta al mi. Tiaj almenaŭ la cirkonstancoj de l’ okazaĵo ŝajnis al mi tiam.

Mi brulis de deziro, iri al la arbarista ĝardeno kaj mem konstati la verecon de tio, kion sciigis al mi tiu malamato. Sed mi ne sciis, kie mi estis; mi suriris la plej proksiman monteton por orienti min, kaj mi vidis de ĝia supro la proksiman urbeton kaj la arbaristan ĝardenon kuŝantaj sub miaj piedoj. -- Mia koro forte batis, kaj larmoj de tute alia speco ol la ĝis nun verŝitaj ekplenigis miajn okulojn: mi estis revidonta ŝin. -- Maltrankvila sopiro rapidigis miajn paŝojn, dum mi malsupreniris laŭ la plej rekta vojo. Mi nevidate preterpasis kelke da kamparanoj, venantaj el la urbo. Ili parolis pri mi, Rascal kaj la arbaristo; mi nenion volis aŭskulti kaj preterrapidis.

Mi eniris en la ĝardenon, kun ĉiuj ekskuiĝoj de l’ atendo en la brusto. -- Renkonten al mi sonis io kvazaŭ rido; mi ektremis kaj rapide rigardis ĉirkaŭen, sed mi ne povis ekvidi iun. Mi paŝis pluen; ŝajnis al mi, ke mi ekaŭdas ĉe mia flanko bruon kvazaŭ de paŝanta homo; sed nenio estis videbla: mi pensis, ke min trompis mia orelo. Estis ankoraŭ frue; neniu estis en la laŭbo de graf’ Petro, la ĝardeno ankoraŭ estis malplena. Mi travagis la konatajn vojetojn, mi penetris ĝis la loĝodomo. La sama bruo pli aŭdebla persekutis min. Kun premata koro mi sidiĝis sur benkon, kiu en sunluma spaco staris kontraŭflanke de la dompordo. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas la nevidatan koboldon kun mokrido sidiĝanta apud mi. La ŝlosilo estis turnata en la pordo, ĝi malfermiĝis; la arbaristo eliris kun paperoj en la mano. Mi sentis kvazaŭe nebulon pasanta sur mia kapo. Mi rigardis ĉirkaŭen, kaj -- ho teruro! -- la viro en la griza frako sidis apud mi, kun satana rideto rigardante al mi. -- Li estis tirinta sian nevidebligan ĉapon ankaŭ sur mian kapon, kaj ĉe liaj piedoj lia kaj mia ombroj pace kuŝis unu apud la alia; en la mano li tenis la konatan pergamenon, senkonsidere ludante per ĝi. Dum la arbaristo, okupite per la paperoj, iris tien kaj reen en la ombro de la laŭbo, li familiare klinis sin al mia orelo kaj flustris al mi la vortojn: „Vi do tamen akceptis mian inviton; jen ni, kiel oni diras, du kapoj sub unu ĉapo! -- Nu bone, bone! Sed nun redonu al mi mian birdoneston; vi jam ne bezonas ĝin kaj estas tro honesta viro, por maljuste reteni ĝin. Kaj nenian dankon pro ĝi; mi certigas vin, ke mi ĝin volontege pruntis al vi.“ -- Li decide forprenis ĝin el mia mano, enpoŝigis ĝin kaj refoje mokridis min; li ridis tiel laŭte, ke la arbaristo levis sian rigardon. -- Mi sidis kvazaŭ ŝtoniĝinta.

„Vi ja devas konfesi al mi“, li daŭrigis, „ke tia ĉapo estas multe pli oportuna. Ĝi ja kovras ne nur sian portanton, sed samtempe ankaŭ lian ombron kaj tiom da aliulaj, kiom li deziras kunpreni. Vidu, hodiaŭ mi ree kondukas du kun mi.“ Li ree ridis: „Sciu, Schlemihl, kion oni komence ne volas fari meminstige, tion oni fine tamen devas fari devigate. Mi pensas, ke vi bone ankoraŭ aĉetus ĝin de mi kaj reprenus la fianĉinon; ĉar ankoraŭ estas tempo. Pri tiu Rascal ni zorgos, ke li estu pendigata; tio estos por ni facila tiel longe, kiel ne mankos ŝnuro. -- Aŭdu, mi aldonas krome mian ĉapon.“

La patrino eliris el la domo, kaj la interparolo komenciĝis. -- „Kion Mina faras?“ -- „Ŝi ploras.“ -- „Malsaĝa infano! nenio ja estas ŝanĝebla!“ -- „Certe; sed tiel frue edzinigi ŝin kun aliulo! Ho, mia edzo, vi estas kruela kontraŭ via propra infano!“ -- „Ne, patrino, tion vi rigardas tute malĝuste. Se ŝi jam antaŭ la ĉeso de siaj larmoj, ja infanaj, vidos sin la edzino de tre riĉa kaj honorata viro, tiam ŝi konsolite vekiĝos el sia doloro, kvazaŭ el sonĝo, kaj dankos Dion kaj nin; vi vidos!“ -- „Volu Dio!“ -- „Ŝi nun, estas vere, havas tre konsiderindan posedaĵon; sed post la sensacio, kiun kaŭzis la fatala afero kun la aventuristo, ĉu vi pensas, ke ŝi baldaŭ trovus alian partion por ŝi tiel konvenan kiel sinjoro Rascal? Ĉu vi scias, kiom li posedas, tiu sinjoro Rascal? Li havas ĉi tie en la lando bienojn por ses milionoj, liberajn de ĉiaj ŝuldoj, kontante pagitajn. Mi havis la dokumentojn en la manoj! Estis li, kiu siatempe ĉie foraĉetis al mi la plej bonajn bienojn; krome li havas en sia monpaperujo bilojn je la nomo Tomo John por proksimume tri milionoj kaj duono.“ -- „Li kredeble ŝtelis tre multe.“ -- „Jen, kion vi ree diras? Li gardeme ŝparis, kiam aliaj malŝparis.“ -- „Viro, kiu surhavis la livreon!“ -- „Stultaĵoj! Li ja havas neriproĉeblan ombron.“ -- „Vi estas prava, sed -- -- --“

La viro en la griza frako ridis kaj rigardis min. La pordo malfermiĝis, kaj Mina eliris. Ŝi apogis sin sur la brako de ĉambristino; silentaj larmoj fluis sur ŝiajn belajn palajn vangojn. Ŝi eksidis en seĝo, pretigita por ŝi sub la tilioj, kaj ŝia patro okupis seĝon flanke de ŝi. Karese li prenis ŝian manon, kaj per delikataj vortoj li alparolis ŝin, dum ŝia ploro duobliĝis: „Vi estas mia bona, kara infano; vi estos prudenta kaj ne volos aflikti vian maljunan patron, kiu deziras nur vian feliĉon. Mi bone komprenas, karulino, ke la afero tre emociis vin; vi mirinde forsaviĝis de via malfeliĉo! Antaŭ kiam ni malkovris la hontindan trompon, vi tre amis tiun neindulon! Vidu, Mina, mi scias tion kaj ne riproĉas vin proe. Mi mem, kara infano, ankaŭ amis lin, tiel longe, kiel mi rigardis lin granda sinjoro. Sed vi mem komprenas, ke nun ĉio aliiĝis. Kio! Ĉiu pudelo ja havas sian ombron, kaj la edzo de mia kara infanino -- -- Ne, vi neniel plu pensas pri li; ĉu ne? -- Aŭdu, Mina, nun vian manon aspiras viro, kiu ne timas la sunon; honorata viro, kiu ja ne estas princo, sed posedas dek milionojn, dekoble tiom, kiom vi; viro, kiu feliĉigos mian karan infanon. Nenion respondu al mi, ne kontraŭstaru, estu mia bona, obeema filino; lasu vian amantan patron zorgi por vi, sekigi viajn larmojn. Promesu al mi, doni vian manon al sinjoro Rascal. -- Diru, ĉu vi volas tion promesi al mi?“ --

Ŝi respondis per estingita voĉo: „Mi de nun ne plu havas volon, nek deziron sur la tero. Fariĝu pri mi, kion volas mia patro.“ En tiu momento sinjoro Rascal estis anoncata kaj jam aroge eniris la rondon. Mina svenis. Mia malamata kunulo kolere rigardis min kaj flustris al mi la rapidajn vortojn: „Kaj tion vi povas toleri! Kio do fluas anstataŭ sango en viaj vejnoj?“ Per rapida movo li gratvundetis mian manon, eliĝis sango, kaj li daŭrigis: „Vere! ruĝa sango! -- Do subskribu!“ Mi tenis la pergamenon kaj la plumon en miaj manoj.

VII.

Mi malkaŝos min al via juĝo, kara Chamisso, kaj ne klopodos korupti ĝin. Longe mi mem plenumis severan juĝon kontraŭ mi, nutrante la vermon de memturmento en mia koro. Konstante tiu kriza momento de mia vivo prezentiĝis al mia animo, kaj nur kun dubema okulo, kun humilo kaj pento mi povis rigardi ĝin. -- Kara amiko! Homo, kiu nur foje facilanime metas la piedon ekster la rektan vojon, baldaŭ estas forkondukata sur aliajn vojojn, kiuj tiras lin malsupren, ĉiam malsupren; tiam li vane vidas la gvidstelojn briletantaj sur la ĉielo: li ne plu povas elekti, senhalte li devas malsupreniri la deklivon kaj sin mem oferi al Nemezo. Post tiu kulpa nepripensitaĵo, kiu ŝarĝis min per la malbeno, mi krime entrudiĝis per amo en la sorton de alia estulo; kio restis al mi, post kiam mi semis ruiniĝon, ol blinde alsalti por helpo tien, kie rapida savo estis postulata de mi? Ĉar la lasta horo sonis. -- Ne taksu min tiel malalte, mia Adelberto, ke vi pensas, ke iu ajn postulita prezo ŝajnis al mi troa, ke pri io ajn, apartenanta al mi, mi pli avaris ol pri mia oro. -- Ne, Adelberto; sed mia animo estis plenigita de nesuperebla malamo kontraŭ tiu enigma kaŝglitanto sur malrektaj vojoj. Mi eble juĝis lin maljuste, sed ĉia kuneco kun li ribeligis mian internon. -- Ankaŭ ĉi-foje, kiel jam tiel ofte en mia vivo kaj kiel ĝenerale tiel ofte en la historio de l’ homoj, okazaĵo anstataŭis agon. Pli poste mi repaciĝis kun mi mem. Unue mi lernis respekti la Neceson; kaj kio pli apartenas al ĝi ol la faro farita, la okazaĵo okazinta! Krome mi ankaŭ lernis respekti tiun neceson kiel saĝan Providencon, kiu estas la animo de tiu tuta granda radaro, en kiu ni funkcias nur kiel movataj movantaj radoj; kio devas okazi, nepre okazas. Ĉar kio devis fariĝi, tio okazis, kaj ne sen la disponoj de tiu providenco, kiun fine ankoraŭ mi lernis respekti en mia sorto kaj en la sorto de la estaĵoj kun mi ligitaj.

Mi ne scias, ĉu vidi la kaŭzon en la streĉiteco de mia animo, plenigita de tiel potencaj sentoj, ĉu en la konsumiĝo de miaj fizikaj fortoj, kiujn dum la lastaj tagoj malfortigis ne kutimita malhavado, ĉu fine en la detruanta tumulto, kiun la proksimeco de tiu griza monstro naskis en mia tuta naturo; ĉiukaze en la momento de subskribado profunda sveno min kaptis, kaj mi kuŝis kelke da tempo kvazaŭ en la brakoj de l’ morto.

Piedfrapado kaj malbenado estis la unuaj sonoj, kiuj trafis mian orelon, kiam mi rekonsciiĝis. Mi malfermis la okulojn; estis malhele, mia malamata akompananto riproĉante klopodis pri mi: „Ĉu tio ne estas konduto kiel de maljuna virinaĉo? -- Oni ekregu sin kaj vigle plenumu, kion oni decidis! Aŭ ĉu oni ŝanĝis sian intencon kaj preferas plorgrimaci?“ -- Mi pene levis min de la tero, kie mi kuŝis, kaj silente rigardis ĉirkaŭen. Estis malfrua vespero. El la hele lumigita arbaristejo sonis festa muziko, unuopaj grupoj de homoj promenis tra la vojoj de la ĝardeno. Kelkaj konversaciantoj alproksimiĝis kaj okupis lokon sur la benko, kie mi pli antaŭe estis sidinta. Ili interparolis pri la edziĝo de la riĉa sinjoro Rascal kun la filino de l’ gastiganto, kiu okazis en la mateno. -- La afero do fariĝis. --

Mi forŝovis de mia kapo la nevidebligan ĉapon de la nekonato, kiu tuj malaperis por mi, kaj, dronigante min en la plej profunda mallumo de l’ arbetaĵoj kaj pasante la laŭbon de graf’ Petro, mi silente rapidis al la elirejo de l’ ĝardeno. Sed nevidebla akompanis min mia turmentanto kaj persekutis min per akraj vortoj: „Jen do la danko pro la peno, kiun oni prenis flegante vian nervo-malfortan moŝton dum la tuta tago. Kaj oni estu la mistifikito en la ludo. Bone, sinjor’ obstinulo; forkuru nur de mi, ni tamen estas nedisigeblaj. Vi havas mian oron kaj mi havas vian ombron; tio nin ambaŭ ne lasas trankvilaj. -- Ĉu oni iam aŭdis, ke ombro forlasis sian mastron? La via min tiradas post vi, ĝis kiam vi reakceptis ĝin en vian favoron kaj mi seniĝis de ĝi. Kion vi preterlasis, fari laŭ volonta meminstigo, tion vi, nur tro malfrue, devos postfari pro tedo kaj enuo; oni ne evitas sian sorton.“ En la sama tono li konstante daŭrigis. Vane mi fugis; li ne ĉesis, kaj ĉiam ĉeestante li moke parolis pri oro kaj ombro. Propra penso ne estis ebla al mi.

Tra senhomaj stratoj mi estis direktiĝinta al mia domo. Kiam mi staris antaŭ ĝi kaj ĝin rigardis, mi apenaŭ povis rekoni ĝin: Post la enrompitaj fenestroj nenia lumo brulis; la pordoj estis fermitaj, nenia servisto plu moviĝis en la interno. Mia akompananto laŭte ekridis: „Jes, jes, tiel okazas! Sed vian Bendel vi kredeble trovos en la domo; antaŭzorge oni lin lastadate sendis hejmen tiel lacigitan, ke li kredeble ankoraŭ ne forlasis ĝin! -- Nu, por hodiaŭ bonan nokton! Ĝis baldaŭa revido!“

Mi estis plurfoje sonoriginta; lumo aperis. Bendel de interne demandis, kiu sonorigis. Kiam la bonulo rekonis mian voĉon, li apenaŭ povis bridi sian ĝojon; la pordo rapidege malfermiĝis, plorante ni falis unu inter la brakojn de l’ alia. Mi trovis lin tre ŝanĝita, malforta kaj malsana; koncerne min, miaj haroj tute griziĝis.

Li kondukis min tra la dezertiĝintaj ĉambroj al interna, domaĝita salono. Li alportis ion por manĝi kaj trinki, ni sidiĝis, li ree ekploris. Li rakontis al mi, ke li lastadate tiel longe batante persekutis la grize vestitan malgrasulon, kiun li renkontis kun mia ombro, ke li perdis mian postsignaron kaj falis teren pro laco; fine, kiam li ne povis retrovi min, li reiris hejmen, kie baldaŭ poste, laŭ instigo de Rascal, alkuris la popolaĉo, enrompis la fenestrojn kaj satigis sian detruemon. Tiel ili agis kontraŭ sia bonfarinto. Mia servistaro estis forkurinta ĉiuflanken. La loka polico ekzilis min kiel suspektindan el la urbo, kaj fiksis al mi limtempon de dudek kvar horoj, por forlasi ĝian teritorion. Al tio, kion mi sciis pri la riĉeco kaj la edziĝo de Rascal, li povis aldoni ankoraŭ multe. Tiu malbonulo, kiu kaŭzis ĉion, kio ĉi tie trafis min, devis de la komenco esti koninta mian sekreton. Ŝajnis, ke li nur altirite de la oro alŝovis sin al mi kaj ke li jam en la unua tempo sciis havigi al si ŝlosilon por tiu ŝranko, metante fundamenton de tiuj riĉaĵoj, kiujn ankoraŭ pliigi li nun povis rezigni.

Ĉion ĉi Bendel rakontis al mi ofte eksplodante per larmoj, kaj poste li denove ploris pro ĝojo, revidi min, ree havi min ĉe si, kaj, post longa dubado, al kiaj ekstremoj la malfeliĉo eble kondukis min, vidi min trankvile kaj rezignacie elportanta ĝin. Ĉar tian formon nun estis alpreninta en mi la malespero. Mi vidis mian mizeron antaŭ mi grandegan, neŝanĝeblan; mi estis elĉerpinta miajn larmojn pro ĝi, ĝi jam ne povis elpremi kriojn el mia brusto, malvarme kaj indiferente mi prezentis al ĝi mian nudigitan kapon.

„Bendel“, mi ekparolis, „vi scias mian sorton. Ne sen antaŭa kulpo nun trafis min tia peza puno. Vi, senkulpa viro, ne pli longe ligu vian sorton al la mia; mi ne volas tion. Ankoraŭ dum la nokto mi forrajdos; selu al mi ĉevalon. Mi rajdos sola; vi restos, mi volas tion. Devas ĉi tie kuŝi ankoraŭ kelke da kestoj kun oro; konservu ilin. Mi, sola, migrados tra la mondo; sed se iam ajn mi ree pasigos serenan horon kaj la feliĉo ŝajnas returni al mi sian favoron, tiam mi fidele pensos pri vi, ĉar sur via fidela brusto mi ploris en penoplenaj, doloraj horoj.“

Kun rompita koro kaj premate de teruro la honestulo devis obei al tiu lasta ordono de sia mastro; mi estis surda por liaj petoj kaj rezonoj, blinda por liaj larmoj. Li alkondukis al mi la ĉevalon. Mi premis la ploranton ankoraŭ unu fojon al mia brusto, sursaltis la selon, kaj, kaŝite de la nokto, mi malproksimiĝis de la tombo de mia vivo, senzorge, sur kiun vojon kondukos min mia ĉevalo; ĉar de nun mi havis sur la tero nenian celon, nenian deziron, nenian esperon.

VIII.

Baldaŭ aliĝis al mi piediranto. Paŝinte dum kelka tempo apud mia ĉevalo li petis de mi la permeson, ĉar ni ja iras la saman vojon, meti mantelon, kiun li portis, malantaŭe sur mian ĉevalon; mi lasis fari tion ne respondante. Li dankis min kun plaĉa ĝentileco pro tiu facila servo, laŭdis mian ĉevalon kaj uzis tiun okazon, por glori la feliĉon kaj la potencon de la riĉuloj, komencante, mi ne scias kiel, specon de monologo, ĉe kiu mi estis nur lia aŭskultanto.

Li disvolvis siajn ideojn pri la vivo kaj la mondo, kaj li tre baldaŭ sin turnis al la metafiziko, kiu devis eltrovi la vorton solvantan ĉiujn enigmojn. Kun multe da klareco li elmontris la problemon kaj komencis respondi la demandon.

Vi scias, amiko mia, ke, pasinte tra la lernejo de l’ filozofoj, mi klare ekkonis mian netaŭgecon por filozofia spekulado kaj ke mi decidis, plene eviti tiun kampon. De tiam mi lasis multajn aĵojn tiaj, kiaj ili estis, rezignante scii kaj kompreni ilin; kiel vi mem konsilis al mi, mi sekvis laŭ povo, fidante mian naturan saĝon, la voĉon en mi sur propra vojo. Nun tiu elokventulo ŝajnis al mi kun multe da talento starigi solidan konstruaĵon, kiu altiĝis bazite sur si mem kaj tenis sin kvazaŭ per iu interna neceso. Nur mi tute ne trovis en ĝi tion, kion ĝuste mi volus serĉi en ĝi, kaj tiel ĝi fariĝis por mi nura artaĵo, kies elegantaj unuaĵeco kaj perfekteco plezurigis sole la okulojn; sed mi volonte aŭskultis la elokventan viron, kiu forturnis mian atenton de mia sufero al si mem, kaj mi volonte estus fordoninta min al liaj rezonoj, se li estus okupinta mian animon same, kiel mian intelekton.