La mirinda historio de Petro Schlemihl

Part 3

Chapter 3 4,111 words Public domain Markdown

Kaj tiu sceno, kara amiko, okazis meze en la sunbrilo! Ŝi ankoraŭ genuis du paŝojn antaŭ mi, kaj mi, senombra, ne povis transsalti tiun interspacon, ne miaflanke ĵeti min surgenuen antaŭ tiu anĝelo. Ho, kiom mi estus doninta por ombro en tiu momento! Mi devis kaŝi mian honton, mian angoron, mian malesperon profunde en la fundo de mia veturilo. Bendel fine decidiĝis por mi. Li elsaltis de la alia flanko el la veturilo; mi ankoraŭ revokis lin kaj donis al li el mia kesteto, ĝuste kuŝanta ĉemane, grandvaloran diamantan kronon, kiu iam estis destinita por la bela Fanny. Li paŝis antaŭen, kaj, parolante en la nomo de sia mastro, li diris, ke mi nek povas, nek volas akcepti tiajn honoraĵojn kaj ke supozeble per eraro okazis ĉio ĉi, sed ke tamen mi dankas al la bonaj loĝantoj de la urbo pro ilia bona intenco. Dume li prenis la prezentatan florkronon de ĝia loko kaj anstataŭis ĝin per la brilianta diademo; poste li respekte etendis sian manon al la junulino, por relevi ŝin, kaj forigis per gesto la pastraron, la magistraton kaj ĉiujn deputitarojn. Neniu plu estis allasata. Li ordonis al la homamaso disiĝi kaj cedi lokon al la ĉevaloj, resaltis en la veturilon kaj galopege ni forveturis al la urbeto, pasante sub triumfarko konstruita el foliaĵo kaj floroj. -- La kanonoj ne ĉesis pafi. -- La veturilo haltis antaŭ mia domo; mi rapide ensaltis en la pordon, disigante la popolamason allogitan de la deziro, vidi min. La popolaĉo vivukriadis sub mia fenestro, kaj mi igis pluvi el ĝi duoblajn dukatojn. Vespere la urbo estis memvole iluminata. --

Kaj mi ankoraŭ neniel sciis, kion signifas ĉio ĉi kaj por kiu mi estas prenata. Mi forsendis Rascal, por ke li informu sin. Oni rakontis al li, ke oni ricevis certajn sciigojn, ke la bona reĝo de Prusio sub la nomo de grafo vojaĝas tra la lando; ke oni rekonis mian adjutanton kaj ke li perfidis sin kaj min; kiel granda fine estis la ĝojo, kiam oni estis certa, havi min en la loko mem. Nun, estas vere, oni ekkomprenis, ke evidente mi volas gardi nepran inkogniton kaj kiom malprave oni agis tiel altrude levante la vualon. Sed ke mi tiel favoroplene, tiel indulgeme koleretis, -- ke mi certe ne povos ne pardoni al ilia bona koro.

Al mia sentaŭgulo la afero ŝajnis tiel amuza, ke li per punaj paroloj kiel eble plej klopodis, provizore plifortigi la kredon de tiuj bonaj homoj. Li prezentis al mi tre komikan raporton, kaj, vidante min amuzita per ĝi, li regalis min eĉ per la petolaĵoj, kiujn li faris. -- Ĉu mi devas konfesi? Esti rigardata kiel la respektata estro, flatis min tamen, kvankam tio okazis nur per intermikso.

Por la sekvonta vespero mi ordonis prepari feston sub la arboj ombrantaj la lokon antaŭ mia domo kaj inviti al ĝi la tutan urbon. La mistera forto de mia saketo, la klopodoj de Bendel kaj la aktiva elpensemo de Rascal sukcesis, venki eĉ la tempon. Efektive estas mirige, kiel lukse kaj bele ĉio aranĝiĝis en tiel malmultaj horoj. Kiaj pompo kaj abundo jen naskiĝis! Ankaŭ la ingenia lumilaro estis tiel saĝe dislokita, ke mi sentis min tute sendanĝera. Nenio estis forgesita, mi nur povis laŭdi miajn servistojn.

La vespero alvenis. La gastoj aperis kaj estis prezentataj al mi. Pri la majesteco oni ne plu parolis; sed kun profundaj respekto kaj humilo oni min nomis: sinjor’ grafo. Kion fari? Mi toleris la grafecon kaj restis de nun graf’ Petro. Meze de la tumulto de l’ festo mia animo deziris nur ŝin sole. Malfrue ŝi aperis, ŝi, kiu estis la krono kaj ĝin portis. Ŝi deceme sekvis siajn gepatrojn kaj ŝajnis ne scii, ke ŝi estas la plej bela. Estis prezentataj al mi sinjoro la arbaristo, lia edzino kaj lia filino. Al la gepatroj mi sciis diri multe da agrablaj kaj ĝentilaj paroloj; sed antaŭ la filino mi staris kvazaŭ riproĉata knabo, ne povante eligi eĉ unu vorton. Fine mi balbutante petis ŝin, honori tiun feston akceptante en ĝi la rolon, kies signo ŝin ornamas. Honteme kun kortuŝa rigardo ŝi petis indulgon; sed antaŭ ŝi pli hontema ol ŝi mem, mi kiel unua regato en profunda respekto prezentis al ŝi mian omaĝon, kaj la konduto de la grafo fariĝis por ĉiuj gastoj modelo kaj ordono, kiujn sekvi ili ĝoje fervoris. Majesteco, senkulpo kaj gracio, interligite kun belo, regis ĝojan feston. La feliĉaj gepatroj de Mina opiniis altigita sian infanon sole por honori ilin; mi mem estis en nedirebla ebrio. Kiujn mi ankoraŭ havis el la juveloj siatempe aĉetitaj por liberigi min de embarasa oro, ĉiujn perlojn, ĉiujn valorŝtonojn mi ordonis meti en du kovritajn pladojn kaj dum la manĝo rondirigi inter ŝiaj kunulinoj kaj ĉiuj sinjorinoj en la nomo de la reĝino; dume oro sen interrompo estis ĵetata trans la antaŭmetitajn barierojn al la popolo ĝojkrianta.

La sekvintan matenon Bendel konfidencie sciigis al mi, ke la suspekto, kiun li jam de longe sentis pri la honesto de Rascal, nun certiĝis. Hieraŭ li trompe ŝtelis tutajn sakojn da oro. „Ni malenviu al tiu senhava ruzulo la malgrandan akiraĵon; mi volonte donacas al ĉiuj, kial ne ankaŭ al li? Hieraŭ li kaj ĉiuj novaj servistoj, kiujn vi donis al mi, honeste servis al mi, ili ĝoje helpis min, festi ĝojan feston.“

Oni ne plu parolis pri tio. Rascal restis la unua el miaj servistoj. Sed Bendel estis mia amiko kaj konfidenciulo. Li kutimiĝis rigardi mian riĉecon neelĉerpebla, kaj li ne klopodis koniĝi ĝiajn fontojn; kontraŭe li, konformiĝante al miaj intencoj, helpis min en la elpensado de okazoj por aperigi ĝin kaj malŝpari oron. Pri tiu nekonato, la pala kaŝglitulo, li sciis nur tion: ke sole li povas liberigi min de la malbeno sur mi pezanta kaj ke mi timas lin, sur kiu estas bazita mia sola espero; krome, ke mi estas konvinkita, ke li povos min trovi ĉie kaj mi lin nenie, kaj ke mi tial, atendante la fiksitan tagon, ĉesigis la vanan serĉadon.

La lukseco de mia festo kaj mia konduto dum ĝi komence subtenis en la kredemaj loĝantoj de la urbo ilian antaŭformitan opinion. Sed tre baldaŭ ja laŭ la gazetoj montriĝis, ke la tuta fabela vojaĝo de la reĝo de Pruslando estis nura senbaza famo. Sed ia reĝo mi tamen estis laŭ ilia opinio kaj do devis resti, eĉ unu el la plej riĉaj kaj reĝaj, kiuj ajn ekzistas. Oni nur ne precize sciis, kiu reĝo. La mondo neniam havis kaŭzon por plendi pri manko de monarkoj, plej malmulte en niaj tagoj; tiuj bonuloj, ankoraŭ ne vidintaj iun, kun egala bonŝanco konjektis jen pri tiu jen pri alia. -- Graf’ Petro ĉiam restis, kiu li estis en realo.

Foje inter la bangastoj aperis komercisto, kiu bankrotis por riĉigi sin; li ĝuis ĝeneralan estimon kaj ĵetis larĝan, kvankam iom palan ombron. Ĉi tie li volis parade montri la riĉaĵon de li kolektitan, kaj li eĉ ekhavis la ideon, konkuri kun mi. Mi uzis mian saketon kaj baldaŭ atingis, ke la kompatindulo devis refoje bankroti kaj iri trans la montaron, por savi sian reputacion. Tiel mi malembarasis min de li. -- En tiu regiono mi faris multe da sentaŭguloj kaj mallaborantoj!

Malgraŭ la reĝaj pompo kaj malŝparado, per kiuj mi subigis al mi ĉion, en mia domo mi vivis tre simple kaj retirite. Mi estis farinta por mi regulo plej grandan singardemon; neniu alia ol Bendel, indiferente sub kiu preteksto, rajtis eniri la ĉambrojn, en kiuj mi loĝadis. Tiel longe, kiel brilis la suno, mi tenis min enŝlosita kun li en ili, kaj oni diris: la grafo laboras en sia kabineto. Al tiuj laboroj rilatis la oftaj kurieroj, kiujn mi sendis kaj ricevis pro ĉia bagatelo. -- Nur vespere, inter miaj arboj aŭ en mia salono, lerte kaj riĉe lumigita laŭ la disponoj de Bendel, mi akceptis societon. Se mi eliris, dum kio Bendel ĉiam devis observi min per akrevidaj okuloj, tio okazis nur, por viziti la arbaristan ĝardenon, sole pro ŝi; ĉar la plej interna koro de mia vivo estis mia amo.

Ho, bona Chamisso, mi esperas, ke vi ankoraŭ ne forgesis, kio estas amo! Ĉi tie mi lasas al vi multe por kompletigi. Mina vere estis bona, dolĉa infanino, inda de amo. Mi estis kateninta al mi ŝian tutan fantazion; en sia humilo ŝi ne sciis, per kio ŝi povis meriti, ke mi eĉ nur ĵetis rigardon al ŝi; kaj ŝi donis amon por amo per la plena juneca forto de senkulpa koro. Ŝi amis kiel virino, oferante sin tutan; memforgese, sinfordone pensante nur pri tiu, kiu estis ŝia vivo, senzorge, ĉu ŝi mem pereos: tio estas, ŝi vere amis. --

Sed mi --, ho kiel terurajn horojn -- terurajn kaj tamen indajn, ke mi deziru ilian revenon -- mi ofte forploris sur la brusto de Bendel, kiam mi post la unua senkonscia ebrieco estis rekolektinta miajn pensojn kaj akre rigardinta min mem! Mi, kiu senombra, kun malica egoismo pereigante ĉi tiun anĝelon, per mensogoj ŝtele altiris al mi la puran animon! Jen mi decidis, mem malkaŝi al ŝi mian sekreton; jen mi promesis per solenaj ĵuroj, ke mi forŝiros min de ŝi kaj forkuros; jen ree mi ekploris kaj interkonsentis kun Bendel, kiel vespere mi vizitos ŝin en la arbarista ĝardeno. --

En aliaj tempoj mi mensogis al mi mem pri grandaj esperoj pro la proksima vizito de la griza nekonato kaj denove ploris, vane provinte kredi al ili. Mi estis elkalkulinta la tagon, en kiu mi atendis revidi la teruran; ĉar li estis dirinta: post jara intertempo, kaj mi konfidis al lia diro.

La gepatroj estis bonaj respektindaj maljunuloj, kiuj tre amis sian solan infanon; la tuta interrilato surprizis ilin jam ekzistante, kaj ili ne sciis, kion fari en tio. Ili antaŭe ne estis revintaj, ke graf’ Petro povus eĉ nur pensi pri ilia infanino; nun li eĉ amis ŝin kaj estis responde amata. -- La patrino ja estis sufiĉe vanta, por pensi pri parenciĝo kaj klopodi por ĝia efektivigo; la bona natura saĝo de la patro rifuzis tian ekstravagancan ambicion. Ambaŭ estis konvinkitaj pri la pureco de mia amo -- ili povis fari nenion krom preĝi por sia infanino.

Jen venas en mian manon letero de Mina, skribita en tiu tempo. -- Jes, tio estas ŝia skribo! Mi volas ĝin kopii por vi:

„Mi estas malforta, sensaĝa knabino; povus imagi, ke mia amato, ĉar mi lin arde, arde amas, ne volus kaŭzi doloron al la kompatinda knabino. -- Ho, vi estas tiel bona, tiel nedireble bona; sed ne komprenu min malĝuste. Vi ne oferu, ne volu oferi al mi ion. Ho Dio! mi povus malami min, se vi farus tion. Ne, -- vi igis min senlime feliĉa, vi instruis min ami. Daŭrigu vian vojon! -- Mi ja scias mian sorton, graf’ Petro ne apartenas al mi, apartenas al la mondo. Mi volas esti fiera aŭdante: tio estis li, kaj tio ree li estis, kaj tion li plenumis; tie oni adoris lin, kaj tie oni diigis lin. Vidu, kiam mi pensas tion, mi koleretas kontraŭ vi, ke ĉe naiva infanino vi povas forgesi vian altan destinon. -- Foriru! Alie tiu penso fine malfeliĉigos min, kiu per vi estas tiel feliĉa, ho! tiel feliĉega. -- Ĉu mi ne ankaŭ plektis olivobranĉon kaj rozoburĝonon en vian vivon kiel en la florkronon, kiun mi estis permesata prezenti al vi? Mi havas vin en la koro, mia amato, ne timu foriri de mi, -- mortos mi, ho! tiel feliĉega, tiel nedireble feliĉega per vi!“ --

Vi povas imagi, kiel tiuj vortoj devis fendi mian koron. Mi diris al ŝi, ke mi ne estas tio, por kio oni ŝajnas preni min; ke mi nur estas riĉa, sed senlime mizera viro. Ke sur mi pezas malbeno, kiu estu la sola sekreto inter ŝi kaj mi, ĉar mi ankoraŭ ne tute perdis la esperon, esti liberigata de ĝi. Ke la veneno de miaj tagoj estas la timo, ke ŝin mi povus ŝiri kun mi en la abismon; ŝin, kiu estas la sola lumo, la sola feliĉo, la sola koro de mia vivo. Poste ŝi denove ploris tial, ke mi estas malfeliĉa. Ho, ŝi estis tiel amema, tiel bona! Povante ŝparigi al mi nur unu larmon, ŝi -- kun kioma feliĉego! -- por pago estus oferinta sin mem tutan.

Sed ŝi tute ne komprenis ĝuste mian diron; ŝi nun supozis min ia princo, kiun trafis peza pundecido, ia ekzilita eminentulo, kaj ŝia fantazio ne laciĝis pentri al ŝi inter heroaj bildoj belege la amaton.

Foje mi diris al ŝi: „Mina, la lasta tago en la venonta monato povas ŝanĝi kaj decidi mian sorton; se tio ne okazos, mi devos morti, ĉar mi ne volas malfeliĉigi vin.“ -- Ŝi plorante kaŝis sian kapon sur mia brusto. „Se via sorto ŝanĝiĝos, lasu min nur scii, ke vi estas feliĉa, mi ne havas pretendon pri vi. -- Se vi estos mizera, ligu min al via mizero, por ke mi helpu al vi porti ĝin.“

„Knabino, knabino, reprenu ĝin, tiun rapidan, tiun malsaĝan vorton, kiu forkuris el viaj lipoj! Ĉu vi konas ĝin, tiun mizeron, ĉu vi konas ĝin, tiun malbenon? Ĉu vi scias, kiu estas via amato, -- kion li --? Ĉu vi ne vidas min konvulsie ektremanta kaj kaŝanta de vi sekreton?“ Singultante ŝi falis al miaj piedoj kaj kun ĵuro rediris sian peton.

La arbaristo eniris. Mi deklaris al li, ke mi intencas, la unuan de la venonta monato peti la manon de lia filino; mi aldonis, ke mi fiksas tiun tempon, ĉar ĝis tiam kredeble okazos aferoj, kiuj povus havi influon al mia sorto kaj ke neŝanĝebla estas nur mia amo al lia filino.

La bonulo preskaŭ ektimis aŭdante tiajn vortojn el la buŝo de graf’ Petro. Li ĵetis sin al mia kolo kaj poste kontraŭe fariĝis tute hontema pro tio, ke li ne regis sin. Nun li komencis dubi, pripensi kaj esplori; li parolis pri doto, pri sekuro por la estonteco de sia kara infanino. Mi dankis lin, ke li memorigis min pri tio, kaj diris al li, ke mi deziras loksidiĝi kaj senzorge vivadi en tiu regiono, kie mi ŝajnas esti amata. Mi petis lin, en la nomo de sia filino aĉeti la plej belajn el la bienoj proponataj por aĉeto kaj asigni je mi la pagaĵon. Mi aldonis, ke en tio patro plej bone povas servi al fianĉo. -- Tiu tasko kaŭzis al li multe da klopodo, ĉar ĉie iu fremdulo antaŭiĝis al li; tial li aĉetis bienojn nur por proksimume unu miliono.

Ke mi ŝarĝis lin per tiu afero, ĝustedire estis ruzaĵeto por forigi lin; kaj mi jam uzis similajn pri li, ĉar mi devas konfesi, ke li estis iom embarasa. La bona patrino kontraŭe estis surdeta kaj ne, kiel li, ĵaluza pri la honoro, malenuigi sinjoron la grafon per konversacio. --

Alvenis la patrino. La gefeliĉuloj insiste petis min, tiun vesperon pli longe restadi inter ili; sed mi ne povis resti unu minuton pli: mi jam vidis la leviĝantan lunon brileti ĉe la horizonto. -- Mia tempo estis forpasinta.

La sekvintan vesperon mi ree iris al la arbarista ĝardeno. Mi estis ĵetinta mian mantelon larĝe sur la ŝultrojn kaj estis profunde surŝovinta la ĉapelon. Mi aliris al Mina; kiam ŝi levis la rigardon kaj vidis min, ŝi faris nevolan movon. Jen ree klare prezentiĝis al mia animo la aperaĵo de tiu terura nokto, kiam mi en la lunbrilo montris min sen ombro. Ĝi vere estis ŝi. Sed ĉu ankaŭ ŝi nun rekonis min? Ŝi estis silenta kaj okupita de pensoj -- io pezis sur mia brusto kvazaŭ cent funtoj --, mi leviĝis de mia sidloko. Silente plorante ŝi falis al mia brusto. Mi foriris.

De tiam mi kelkfoje trovis ŝin plorantan; fariĝis pli kaj pli mallume en mia animo; -- nur la gepatroj naĝis en supermezura feliĉego. La fatala tago proksimiĝis, korprema kaj sufoka kiel fulmotondra nubo. La antaŭvespero estis veninta -- mi apenaŭ plu povis spiri. Antaŭzorgeme mi estis pleniginta kelke da kestoj per oro; mi maldormante atendis la dekan horon. -- Ĝi eksonis. --

Nun mi sidadis turnante la okulon al la horloĝo, nombrante la sekundojn, la minutojn kvazaŭ ponardopikojn. Ĉe ĉiu ajn bruo mi ekskuiĝis; komenciĝis la tago. La plumbe inertaj horoj forpuŝis unu la alian; fariĝis tagmezo, vespero, nokto. Ŝoviĝis la montriloj -- velkis la espero. Sonis la dekunua, kaj nenio aperis; la lastaj minutoj de la lasta horo pasis, kaj nenio aperis; sonis la unua bato, la lasta bato de l’ dekdua horo, kaj senespera, dronante en larmoj, mi refalis sur mian kuŝejon. Morgaŭ mi estis -- por ĉiam senombra -- petonta la manon de la amatino. Angoroplena dormo proksimiĝe al la mateno fermis miajn okulojn.

V.

Estis ankoraŭ frue, kiam min vekis voĉoj, kiuj en akra disputo aŭdiĝis en mia antaŭĉambro. Mi ekaŭskultis. -- Bendel malpermesis eniri en mian pordon; Rascal ĵuris kaj reĵuris, ke li ne akceptas ordonojn de samspeculo, kaj nepre volis penetri en miajn ĉambrojn. La bona Bendel prezentis al li, ke liaj vortoj, se mi aŭdus ilin, senigus lin de superaĵa servo. Rascal minacis, ke li metos manon sur lin, se li volus ankoraŭ pli longe bari al li la eniron.

Mi estis min duone vestinta; mi kolere kaj abrupte malfermis la pordon kaj alĵetis min al Rascal: „Kion vi volas, fripono -- --?“ Li reiris du paŝojn kaj respondis tute malvarme: „Plej humile peti vin, sinjoro grafo, iom vidigi al mi vian ombron, -- la suno ĝuste tiel bele brilas sur la korto.“ --

Mi estis kvazaŭ frapita de fulmo. Pasis sufiĉe da tempo ĝis kiam mi retrovis la parolkapablon. -- „Kiel servisto povas kontraŭ sia mastro --?“ Li tute trankvile interrompis min: „Servisto povas esti viro tre honesta kaj ne voli servi senombrulon; mi postulas mian forliberigon.“ Mi devis procedi alimaniere: „Sed Rascal, kara Rascal, kiu inspiris al vi tiun malfeliĉan ideon? Kiel vi povas pensi -- -- --?“ Li samtone daŭrigis: „Iaj homoj pretendas, ke vi ne havas ombron -- kaj, mallonge, vi montros al mi vian ombron aŭ vi forliberigos min.“

Bendel, pala kaj tremanta, sed havanta pli da spiritĉeesto ol mi, faris al mi mansignon: mi turnis min pro helpo al la ĉiokvietiga oro. Sed ankaŭ ĝi estis perdinta sian povon; li ĵetis ĝin al miaj piedoj: „De senombrulo mi nenion akceptas.“ Li turnis al mi la dorson, kaj, kun la ĉapelo sur la kapo kaj fajfante kanteton, li malrapide iris el la ĉambro. Mi kaj Bendel postrestis kvazaŭ ŝtonigitaj, senpense kaj senmove sekvante lin per niaj rigardoj. --

Kun profunda ĝemeto kaj havante la morton en la koro mi fine pretigis min, plenumi mian promeson kaj, kiel krimulo antaŭ siaj juĝistoj, aperi en la arbarista ĝardeno. Mi eniris la malhelan laŭbon, al kiu ili donis mian nomon kaj kie ili supozeble ankaŭ ĉi-foje atendis min. La patrino venis renkonten al mi, serena kaj ĝoja. Mina estis sidanta, pala kaj bela kiel la unua neĝo, kiu kelkfoje en la aŭtuno kisas la lastajn florojn kaj tuj fluidiĝos en maldolĉan akvon. La arbaristo kun abruptaj movoj iradis tien kaj reen, tenante skribitan folion en la mano; ŝajnis, ke li multon subpremas en si, kio, alternante kun subitaj ruĝo kaj palo, pentriĝis sur lia vizaĝo, alitempe ne vidiganta afekciojn. Li venis renkonten al mi, kiam mi eniris, kaj postulis per vortoj ofte interrompataj, paroli kun mi sola. La vojeto, sur kiun li invitis min sekvi al li, kondukis al libera, sunluma parto de la ĝardeno; -- ne respondante mi ekokupis sidlokon, kaj okazis longa silentado, kiun eĉ la bona patrino ne kuraĝis interrompi.

La arbaristo ankoraŭ ĉiam per neegalaj paŝegoj pasis tien kaj reen tra la laŭbo; subite li haltis antaŭ mi, rigardis sur la paperon, kiun li tenis, kaj demandis min per ekzamenanta rigardo: „Ĉu efektive ia Petro Schlemihl, sinjoro grafo, estus nekonata al vi?“ Mi silentis. -- „Viro de bonega karaktero kaj apartaj kapabloj --“ Li atendis respondon. -- „Kaj se mi mem estus tiu viro?“ -- „Kiu“, li kolere aldonis, „perdis sian ombron!!“ -- „Ho, mia antaŭsento, mia antaŭsento!“ Mina ekkriis, „jes, mi jam de longe scias, li ne havas ombron!“ Kaj ŝi falis inter la brakojn de la patrino, kiu plena de teruro, spasme alpremante ŝin al si, riproĉis ŝin, ke ŝi kaŝis tiel fatalan sekreton en si. Sed ŝi estis, kiel Aretuzo, ŝanĝiĝinta en larmofonton, kiu ĉe la sono de mia voĉo fluis pli abunde kaj kiu ĉe mia proksimiĝo tumulte ekmuĝis.

„Kaj vi ne hezitis“, la arbaristo furioze reekparolis, „kaj vi ne hezitis, trompegi ŝin kaj nin; kaj vi pretekstas ami ŝin, kiun vi igis tiel mizera? Vidu, kiel ŝi ploras kaj baraktas. Ho, terure! terure!“ --

Mi tiom perdis ĉian spiritĉeeston, ke mi kvazaŭ delirante ekparolis: Ke lastinstance ombro estas nur ombro, ke ĝi ne estas nepre necesa, kaj ke la afero ne valoras la penon, tiom brui pri ĝi. Sed mi tiom sentis la nefunditecon de miaj vortoj, ke mi ĉesis meminstige, sen tio, ke li estus bonvolinta al mi respondi. Mi ankoraŭ aldonis, ke, kion oni iafoje perdis, oni alifoje povas retrovi.

Kolere kaj abrupte li alparolis min: „Konfesu al mi, sinjoro, konfesu al mi, kiel vi seniĝis de via ombro?“ -- Necesis refoje mensogi: „Foje krudulo tiel mallerte enpaŝis en mian ombron, ke li faris en ĝi grandan ŝirotruon. Mi nur fordonis ĝin por ripari, ĉar oro multe povas. Jam hieraŭ mi estus devinta rericevi ĝin.“ --

„Bone, sinjoro, tute bone!“ la arbaristo respondis. „Vi svatas vin al mia filino, tion faras ankaŭ aliaj; mi kiel patro devas zorgi pri ŝi. Mi donas al vi limtempon de tri tagoj, en kiu vi havigu al vi ombron. Se dum tri tagoj vi aperos antaŭ mi kun bone adaptita ombro, vi estos bonvenanta al mi; sed en la kvara tago -- tion mi deklaras al vi -- mia filino estos la edzino de aliulo.“ -- Mi volis ankoraŭ provi, direkti vorton al Mina; sed, pli forte singultante, ŝi firme alpremis sin al sia patrino, kaj tiu silente donis al mi signon, ke mi foriru. Mi ŝanceliĝe foriris, kaj ŝajnis al mi, ke fermiĝas post mi la mondo.

Fortirinte min el la amema prigardo de Bendel mi kurante erarvagis tra arbaroj kaj kampoj. Ŝvitaĵo de angoro gutis de mia frunto, obtuza ĝemado elpremiĝis el mia brusto, frenezo en mi furiozis. --

Mi ne scias, kiel longe tio daŭris, kiam mi sur sunluma erikejo sentis min tirata per mia maniko. -- Mi haltis kaj rigardis posten: ĝi estis la viro en la griza vesto, kiu ŝajne perdis la spiron kurante post mi. Li tuj ekparolis:

„Mi anoncis min por la hodiaŭa tago; sed vi ne estis sufiĉe atendema. Tamen, ĉio ankoraŭ statas bone; vi sekvos mian konsilon interŝanĝe reprenante vian ombron, kiu estas sub via dispono, kaj tuj reirante. Vi estos bonvenanta en la arbarista ĝardeno, kaj ĉio estis nur ŝerco. Pri Rascal, kiu vin perfidis kaj sin svatas al via fianĉino, mi zorgos; tiu fripono estas matura por sia puno.“

Mi ankoraŭ staradis kvazaŭ en sonĝo. -- „... anoncis min por la hodiaŭa tago?“ -- Mi prikalkulis ankoraŭfoje la tempon. -- Li estis prava, mi kalkulante ĉiam eraris je unu tago. Mi serĉis per la dekstra mano la saketon sur mia brusto; li divenis mian intencon kaj reiris du paŝojn:

„Ne, sinjor’ grafo“, li diris, „tiu estas en tro ĝustaj manoj, tiun vi konservu.“ -- Mi demande rigardis lin per okuloj rigidaj de miro; li daŭrigis: „Mi petas sole bagatelon kiel memoraĵon: bonvolu nur subskribi tiun papereton.“ -- Sur la pergameno legiĝis la vortoj:

„Subskribante mi testamentas al la posedanto de ĉi tiu bileto mian animon post ĝia natura disiĝo de mia korpo.“

Muta de miro mi rigardis alterne la skribaĵon kaj la grizan nekonaton. -- Li dume per plumo ĵus tranĉita estis kaptinta guton da sango, kiu fluis al mi sur la manon el freŝa dorna vundeto, kaj prezentis ĝin al mi. --

„Kiu vi do estas?“ mi fine demandis lin. „Ĉu tio estas grava?“ li respondis; „kaj ĉu tion oni ne vidas per mia aspekto? Kompatindulo, kvazaŭa scienculo-fizikisto, kiun liaj amikoj malbone dankas pro lertaj servoj kaj kiu por si mem surtere ne havas alian plezuron ol siajn eksperimentetojn. Sed subskribu do, dekstre, tie malsupre: Petro Schlemihl.“

Mi skuis la kapon kaj diris: „Pardonu, sinjoro, tion mi ne subskribos.“ -- „Ne“, li mire ripetis, „kaj kial ne?“ --

„Ŝajnas al mi kvazaŭ riske, doni mian animon por mia ombro.“ -- „Jen do“, li respondis, „riske!“ kaj li eksplodis per laŭta rido kontraŭ mi. „Se mi rajtas demandi, kia aĵo do tio estas, via animo? Ĉu vi iam ajn vidis ĝin, kaj kion vi intencas fari per ĝi, kiam vi estos mortinta? Ĝoju do, ke vi trovas por ĝi ŝatanton, kiu ankoraŭ dum via vivo volas pagi la postlason de tiu X, de tiu galvana forto aŭ polariza aganto -- aŭ kio ajn tiu freneza aĵo estas onidire -- per io reala, nome per via efektiva ombro, per kiu vi povas ricevi la manon de via amatino kaj atingi la plenumiĝon de ĉiuj viaj deziroj. Ĉu vi preferas, la kompatindan junulinon mem alpuŝi kaj liveri al tiu malnobla fripono, al tiu Rascal? -- Ne, tion vere vi devas rigardi proprokule! Venu, mi pruntos al vi tiun nevidebligan ĉapon“ (li tiris ion el la poŝo), „kaj nevidate ni vizitos la arbaristan ĝardenon.“ --