Part 3
— Kredeble temas pri persona obsedo, kio ne nepre igas ĝin tute seninteresa. Aŭskultu nun: Ampolojn oni fabrikas tiaj, ke ili ĉesu funkcii post du jaroj. Same okazas pri aŭtoj, vestoj, komputiloj... Ĉi fenomenon ni povas nomi _laŭplana malnoviĝo_ aŭ _akcelado de malnoviĝo_. Kiel diras mia saminferano Ferlosio, la oldiĝo povas esti aŭ _materia_ aŭ _simbola_ (ĉi-okaze temas pri la _eksmodiĝo_ kaŭzata de reklamistoj). Oni akceptas ŝafe ĉi mistifikon kredante, ke ni vivas en mondo el objektoj eterne pli bonaj kaj eterne novaj. Samtempe oni plenvole ignoras, ke ĉies korpo (kio inkluzivas la menson de la koncerna persono) estas biologie kondamnita al laŭplana kadukiĝo, el kiu ne eblas sin savi. Tial homoj vane serĉas eternon, famon, senmortecon aŭ postmortan pluon, anstataŭ kutimigi sin al la fakto, ke ili mortos tutaj, kaj ke eblus vivi ĝis la lasta momento en mondo ĝueble malpli trompa.
— Kaj tio pri Kamaĉo kaj mi-ne-cerbas-kia paskvilo katilina?
— Ĉu Vi memoras la blaton ĉe li en Madrido?
— Certe jes. Vi igis ĝin sublialitkapkusena. Ĉu li optos la animalon?
— Maleblas! Kiel mi siatempe klarigis, blatoj havas estiel insektoj ne ok sed nur ~ses~ krurojn, pro kio simple ne eblas vidi okkrurajn blatojn ie ajn en la tuta mondo. Kamaĉo ne povos vidi la blaton ĝuste tial, ke laŭdifine okkrura blato estas nevidebla. Ĉu klare?
— Klar-klare. Sed...?
— Sed li aŭdos ĝin. Poste li trovos la splitojn de la spegulo kun la inversaj moj de nia subskribo, rimarkos la subitan mankon de libroj, printoskriptoj, de diskoj komputilaj... Ne forgesu, ke floreale li _ankoraŭ_ troviĝas hejme en Madrido.
— Kaj?
— Sur la ĉe-lita paperstaketo por eventualaj notoj li skribos kvar vortojn, kies celon kaj signifon li ankoraŭ ne sukcesos, ne kapablos rehavi, sed kies esencon li facile retrovos, se li ĉesos sin obsedi cerbumante pri tio. Ĉi kvar vortoj estos la titolo: _La Majstro kaj Martinelli_. Jen per kio li komencos la pamfleton.
— Kio ĝi estos?
— Venĝo.
— Kaj stile, kia?
— Nedigesteble malprecioza; neologisma kaj absurda: resume, nek lakto nek selakto. Li elverkos ĉi pamfleton pseŭdoavane kaj snobeme, kiel kutime.
— Kiu ĝin eldonos?
— _Literatura Foino_, la eterna budapeŝta rivalo de Via kooperativo.
— Ĉu ĝi aldonos iom al la famo de tiu Kamaĉo?
— Ne timu. Laŭ tradicio komuna al kelkaj aŭtoroj esperantaj kaj eĉ normalaj, _La Majstro kaj Martinelli_ estos dekomence ĝisfine plagiatita el la tutmonda literaturo: Bulgakov, Kafka, Eco, Tolkien, Stoker, la Biblio, Valle-Inclán, Espinosa, García Márquez, Mary W. Shelley... Ĉefe la du antaŭepilogaj ĉapitroj, kun abundo da kaŝaj citoj el la publikaj kaj nepublikaj verkoj de multaj el viaj komunaj aŭ monopolaj amikoj kaj malamikoj en Esperantujo.
— Aĥ! Ve! Huj! Mi radiestezas la nomojn de tiuj stalinistoj, nazioj, antisemitoj, ateistoj kaj framasonoj: Alba, Alòs, Ari, Chomsky, Corsetti, Franco, Goering, Gutiérrez, Korĵenkov, Le Puil, Lindstedt, Mayer, Minnaja, Ortega, Örkény, Varankin, Waringhien, Vaha... Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude kota kaĉo! Bis al mi kaj bas al ili! Volonte mi harmagedonus ĉi paganojn!
— Krome, Kroninda Majstro, plagiate je Vi li subliminale aŭ sublimine propagandos siajn verkojn, komunajn aŭ ne, inter ili ĉefe la fian pamfleton _Letero el Palestino_, la galimatian rakontaron _Sur la linio_ kaj la mikspotan _Ibere libere_.
— Aj-ha-jes!, la poemaro de l' _sibera_ bando! Sed, erariva kaj misoza Emèric, bonvolu ne gloti la rosinan epiteton _mikspota_. Anstate preferindas diri _goje pracela_ aŭ _pelmele tohuvabohua_.
— Cetere estu certa, ke li faros eĉ akuzativaj eraroj!
— Kaj kiel tiu venenoza antiditirambo koncernas nian interkonsenton?
— Kiam aperos _AMEN_, la kompilota _Antologio de Modernaj Esperantaj Noveloj_, biografieto de Kamaĉo eventuale interesigos iun pri _La Majstro kaj Martinelli_, kie li (aŭ ŝi) certe legos Vian veran aŭ falsan nomon. Se iam poste la sama ulo legos _Esperanta Antologio_, li retrovos ĝin tie, kio igos lin halti ĉe Viaj biografio kaj poemo, kaj, se li ekŝatos Vian stilon, eble eĉ Vin epigoni. Alivorte, dum tiu ĉi lingvo ekzistos oni sin demandos, kiu estis tiu Majstro, kaj sekve kiu estis tiu Silber aŭ Szilveszter, ĝis fine oni legos ĉion verkitan de Vi kaj pri Vi kaj pro Vi. Vi rajtas senti Vin senmorta jam de nun, de tiu ĉi preciza momento. Mortinta, sed senmorta!
— Ĉu vi opinias min stulta, Emèric? Ankaŭ mi kapablas elneŭroni proverbaĉojn! Dio al vi donis, por ke vi povu doni...
— Mi jam tro enuas Vian tedan parolon. Vi scias kaj mi scias: _kontraŭ la stulto eĉ la dioj vane batalas._ Sed diojn mi similas kiel ovo bovon. Aŭ kiel rato blaton. Tial nun venu fino al mia latino. Mi iru for en bona hor'. Farita Via faro, nun adiaŭ, mia kara! Laste, bone sukcesu, sed ankaŭ min ne forgesu!
Kun japaneska riverenco de sia skunke ĉapelita silueto Profesoro Emèric Ország tion diris kaj foriris laŭ ĉiuj leĝoj de l' dajmona arto, malaperante kiel ŝtono en maron.
Epilogo
Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el stompa sonĝo, li retrovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton. Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rigardis plian fojon la stakojn da folioj el satena papero kun la karakteriza kooperativ-surpreso kovritaj per rondformaj literetoj el flua verda inko, kaj li komprenis ankaŭ, ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj kondamnitaj je centjaroj da stulteco.
FINO
Glosoj
evp _Etimologia vortareto pragmata de esperanto_, Yamasaki Seikô, eld. Libroteko Tokio, 1991. m _Metropoliteno_, V. Varankin, eld. TK, 1977. ng _Neologisma glosaro_, Henri Vatré, eld. Artur E. Iltis, 1989. pag _Plena analiza gramatiko de esperanto_, K. Kalocsay k.a., eld. UEA, 1980. pg _Parnasa gvidlibro_, K. Kalocsay k.a., eld. Edistudio, 1984. piv _Plena ilustrita vortaro de esperanto_, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1981. pu _Poemo de Utnoa_, Abel Montagut, eld. Pro Esperanto, 1993. pve _Plena vortaro de esperanto kun suplemento_, E. Grosjean-Maupin k.a., eld. SAT, 1980. s _Suplemento_ de _piv_, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1987. tb _Tirano Banderas_, Ramón María del Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego, eld. HEF, 1993. tve _Tabuaj vortoj en esperanto_, Hektor Alos k.a., eld. ?, 1991. 33r _33 rakontoj_, K.M. Nordensvan k.a., eld. Stafeto, 1964.
~abrakadabra~ [_33r_] magia vokformulo, kabala sorĉvorto.
~ambajn~ akuzativa formo de ~ambaj~ aŭ ~ambaŭ~. La Fundamenta Gramatiko klare diras: La _adjektivo_ finiĝas per _a_. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo.
~antagona~ [_tb_] antagonisma, antagonista, kontraŭa, opona.
~aperti~ [_pve_, _tb_] (tr.) malfermi.
~bagaĝo~ [_ng_, _s_] valizoj, pakoj aŭ sakoj, kiujn kunportas vojaĝanto.
~bas!~ [_pag_, _pg_, _ng_] interjekcio por esprimi la deziron forigi iun aŭ por vigle mallaŭdi iun.
~blinki~ [_ng_] (ntr.) intermite lumi.
~bravisime!~{z} [_ng_, _pve_] superlativo de ~brave!~ por esprimi tre fortan aprobon.
~ciperaĵo~ tipe valencia frida kaj dolĉa laktosimila trinkaĵo farita el cipero aŭ termigdalo.
~ĉak! ĉak!~ [_tb_] onomatopea interjekcio elpensita de Valle-Inclán.
~ĉaledo~ [_ng_] ĉaleto.
~eŭreka!~ interjekcio esprimanta (el)trovon de io konkreta aŭ abstrakta.
~eŭsko~ [el la eŭska] vasko.
~faksi~ (tr.) telekopii, telekopie sendi; ~fakso~: telekopio; ~faksilo~: telekopiilo.
~fikti~ [_ng_] (tr.) arbitre imagi, elpensi artan kreaĵon.
~franzi~ [_tve_] (tr.) piĉleki; formo preferinda al ~frandzi~ [_pg_, _ng_], ĉar intermeto de dentalo povus embarasi la langon.
~geto~ [_ng_] ghetto, getto.
~grafitio~ anonima skribo sur strataj muroj, ofte kun politika, protesta aŭ obscena enhavo.
~holmo~ [_ng_, _pg_, _s_, _tb_] monteto.
~hungri~ [_ng_] (ntr.) malsati.
~inocenta~ [_ng_, _pg, tb_] puranima; senkulpa; nekonscia pri la ekzisto de malbono aŭ de fimoralo.
~invoki~ [_ng_, _tb_] (tr.) helpe alpreĝi supernaturan potencon.
~kosmoramo~ [_evp_, _tb_] optika rimedo por vidi objektojn pligrandigitaj pere de senluma kamero; ~kosmoramejo~: loko, kie distrocele prezentiĝas ĉi-rimede plej famaj pejzaĝoj, konstruoj kaj monumentoj el la tuta mondo.
~megalomano~ megalomaniulo [kp kun ~melomano~ en _piv_].
~Menade bal, Cifali bal~ [volapuke] Al unu Homaro, unu Majstron.
~metropoliteno~ [_m_] arkaismo por ~metroo~.
~midzi~ [_ng_, _pg_, _tve_] (tr.) kacosuĉi.
~muslimano~ [termino proponita de Daniele Vitali] ano de la islama gento en Bosnio-Hercegovino; la balastaj vortoj ~muzulmano~ kaj ~muslimo~, samkiel la misa kaj do evitinda ~mahometano~, signifas simple ~islamano~, t.e. kredanton de religio, sed ne membron de specifa gento.
~mustaĉo~ [_ng_, _tb_] lip-haroj, -hararo, aŭ -tufeto.
~nul~ [_ng_, _tb_] neniu(j)(n), nenia(j)(n); simile al ~ĉi~, oni uzu ĝin nur adjektive, sed ne pronome.
~onani~ [el ~onanismo~] (ntr.) masturbi sin.
~paelo~ [el la kataluna] tipe valencia manĝo el senlikva rizo kun viando, fiŝo, moluskoj aŭ legomoj, diferenca de franca pilafo je la ujo, sur kiu oni ĝin kuiras, t.e. plata du-tenila patego nomebla ~paelujo~.
~Pikaso~ Picasso (1881-1973).
~porna~ [_ng_] pornografia.
~serendipo~ [_ng_, _s_] sistemo de induktoj, kiuj ebligas al detektivo solvi krimenigmon.
~skripto~ [_tb_] provizora aŭ definitiva antaŭteksto de kultura produkto (foje nur skema aŭ skiza gvidteksto), ekz.: ~verko-~, ~libro-~, ~man(o)-~, ~tajpo-~, ~printo-~, ~prelego-~, ~programo-~, ~radio-~, ~televido-~, ~teatro-~, ~kino-~ kaj ~filmo-skripto~; ~skriptisto~.
~supliki~ [_ng_, _tb_] (tr.) petegi.
~telefaksi~ vd. ~faksi~.
~-ud~ [_ng_] sufikso signifanta: havanta longan, egan, grandan -on (aŭ grandajn -ojn).
~uroĝo~ [_ng_; el la sanskrita kaj la hindia] virina mamo konsiderata kiel bela objekto.
~uvaŭmo~ [_pu_] paralela eblo-mondo.
~vanui~ [_ng_, _tb_] (ntr.) malaperi.
~vladimiro~ kvarversa strofo uzita en la traduko de _La bapto de caro Vladimir_ far Tomáš Pumpr kaj en la originalaj poemoj _Al unu el la poetofratoj_ kaj _Letero al "La Vagabondo"_ de respektive Baghy kaj Kalocsay.
~vovo~ alia nomo de la litero ~w~.
~zulo~ [el la eŭska kaj hispana vorto _zulo_] kamuflita truo en aŭ sub ĉambro aŭ en kamparo por kaŝi pafilojn, eksplodaĵojn aŭ ostaĝojn.
Enhavtabelo
Ĉapitro 1 Satano sendas fakson Ĉapitro 2 Emèric Ország Ĉapitro 3 La dek-tria ĉambro Ĉapitro 4 Klopodis improvizi, sed vane Ĉapitro 5 Estetika universalo Ĉapitro 6 Enkonduko al literatura kritiko Ĉapitro 7 Poetika relativo Ĉapitro 8 Antaŭen al la laboro! Ĉapitro 9 Leĝoj de ruĝa magio Ĉapitro 10 La lasta metroo Ĉapitro 11 Yarg Nairod Ĉapitro 12 Ĥiromancia fetiĉo Epilogo Glosoj
Georgo Kamaĉo
Naskiĝis en 1966 en Zafra, Hispanujo. Esperantisto de 1980. Membro de la Akademio de Esperanto de 1992. Ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Premio Grabowski en 1992.
Aliaj verkoj de la aŭtoro
La mirinda libro [Barcelona E-Centro, 1984] (unu t.n. rakonto). Pandemonio [Pandemonio, 1987] (kvin rakontoj). Astura bukedo [Astura E-Asocio, serio _Hispana literaturo_ n-ro 2, 1987] (poemtradukoj). Sub la signo de socia muzo [FEL, 1987] (ilustroj kaj du poemetoj). Sferoj 6 [Grupo Nifo, 1988] (du sciencfikciaj rakontoj). Trezoro [HEA, 1989] (ok rakontoj en 19 paĝoj). Letero el Palestino [LKK, 1990] (traduko de politika eseo). Sur la linio [Bero, 1991] (rakontaro). Sferoj 8 [Grupo Nifo, 1993] (tri sf-rakontoj). Ibere libere [Pro Esperanto kaj Fundación Esperanto, 1993] (poemaro komune kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves).
End of Project Gutenberg's La Majstro kaj Martinelli, by Jorge Camacho