La Majstro kaj Martinelli

Part 2

Chapter 2 3,676 words Public domain Markdown

— Bedaŭrinde mi forgesis kunporti ion por legi ĉi-periple. Mia faktota kaj fakultoza edzino transdonis al mi rismon da artikoloj, fiktivaĵoj kaj eseoj por _Literatura Verniso_, ke mi proponu, kiel ŝi ilin dishaku, korektu, modifu kaj poluru plej arte kaj lerte, plej delikate kaj adekvate. Sed mi leteis ĝin domicile...

Emèric rigardis lin heksagone, enpoŝigis la livan manon kaj facile eltiris tute novan ekzempleron de _Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento_:

— Bonvolu tralegi ĝin de la komenco ĝis la fino, ke Vi povu verki, estiel Majstro de la Lingvo kaj la Literaturo Esperantaj, indan antaŭ- aŭ post-parolon por la sekva, baldaŭa eldono.

— Mi disponas ankaŭ tri jeparolojn por _Kalevala_, _Cent jaroj da soleco_ kaj _Poemo de Utnoa_.

— Antaŭe kion Vi devas, poste kion Vi volas. Bonvolu do eklegi, kvankam certe tempo ne mankos.

La Majstro ne povus diri, kiom longe daŭris la trajna vojaĝo al Madrido, nek kiujn urbojn trairis la vagonaro. Ili sidis en karminvelura kupeo tute ferma al la ekstero. Tra fendetoj inter la pezaj fenestro-kurtenoj videblis nur minaca nokta nigro, makulita jen kaj jen, tre disfoje, de la grize obtuza lumo de la haltstaciaj gaslampoj kaj lanternoj. La dezertaj kajoj prezentiĝis al la okuloj en kosmorama geometrio, markitaj per svagaj hieroglifoj cirilaj kaj glagolicaj. Ŝajnis al La Majstro, ke ilia vagono vojaĝas ne nur de lando al lando kaj de urbo al urbo, sed ankaŭ de tempo al tempo.

Fermante la vortaron La Majstro ekkonsciis, ke ili staras sur granita postamento{z} meze en iea mateniĝe friska parko:

— Ĉu... Madrido?

— Efektive. Jen, ĉirkaŭ ni, la parko Retiro en aŭrora horo. Ni saltu sob antaŭ ol venos fruemaj promenantoj.

— Sed... mi vertiĝas senparaŝuti de ĉi-tioma altitudo.

— Ne timu vane. Ĉu Vi vidas brile ruĝan punkteton ĉe la pinto de l' kupolo de tiu fora palaceto, trans la arboj?

— Jes ja; mi oftalmas ĝin perfekte. Ĉu temas pri la pripoemita _My Locarno's little star_?

— Ne ĝi, Kar-Kara Majstro, sed astro amika kaj egida. Sciu, ke protektas kaj gardas nin stelo, kiun eŭropaj astronomoj mistifike nomas Antareso, t.e. Anti-Areso aŭ Mal-Marso, en la konstelacio Skorpio. Kiel Vi certe scias, Alt-Estimata, Areso estis helena dio de milito. La vera nomo de nia patrona, egida stelo estas _Kalbalakrabo_, kio mialingve signifas _La Koro de l' Skorpio_, ruĝe-braĝe frosta kiel interno rubena. Ek do! Kunsaltu kun mi!

Jam sur la firma tero humida de la parka placeto La Majstro demandis:

— Sed kial la dio de milito?

— Ĉar ni ludos kun iu ludon de pugnoj.

— Mi timas, ke ni agos ekscese kaj supermezure kontraŭ tiu Kamaĉo. Kial lin puni? Kial ni ne retrou kooperativejen?

— Ne blagu! Aŭ ĉu Vi prenas min por dupo aŭ ŝlemilo? Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. Alivorte: aŭ venki aŭ velki.

— Be! Mi opinius konvena kompromison...

— Ĉit! Se Famo Vin daŭre interesas, bonvolu fermi la faŭkon kaj obei miajn instrukciojn. Koncerne Kamaĉon, longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos, ĉar kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas, kaj kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon! Ĉak! Ĉak!

La Majstro iĝis muta kiel morta moruo. Post ne longe ili akcelis sian marŝon. Dum ambaj pilgrimantoj elparkiĝis en ĉi urbon de faktoj, fiktoj kaj fantazioj, ili renkontis surdmutulon, kaj demandis lin:

— Kiom distanca estas la strato Chantada?

Li tuj respondis:

— Sufiĉe longa distanco... eble kvin kilometrojn.

Ili do plueniris, ĝis ili renkontis blindulon, kaj demandis lin:

— Sinjoro, kioma horo estas?

Li rigardis sian brakhorloĝon kaj respondis:

— Estas la oka kaj kvarono.

La Majstro kaj Profesoro Ország plueniris, ĝis ili renkontis virinon tute nudan:

— Sinjorino, — diris la griza feliso — mi ege deziras fumi, kaj ne havas tabakon. Ĉu eble vi povas amike favori min per unu pipopleno?

— Jes, — ŝi respondis — pipoplenon da tabako mi ja ne domaĝas.

Kaj ŝi prenis tabakosakon el sia poŝo kaj proponis ĝin al Emèric, tre afable.

Emèric kaj La Majstro (la unua fumante sian pipon) do plueniris, ĝis ili venis al la kamaĉa kvartalo El Pilar. Tuj ili vidis viron, kiu ne havas brakojn, kaj li tre rapide puŝis tra la strato ĉarumon, en kiu li portis grandan sakon da jarkolektoj de _Esperanto Triumfonta_ kaj _La Praktiko_. Post li kuregis viro sen kruroj, kiu kriegis:

— Haltu, ŝtelisto! Haltu, fripono! Jen miaj jarkolektoj!

Ne estis la afero de niaj protagonistoj, do ili plueniris, ĝis ili trovis sin en la strato Chantada, ĉe la numero kvardek tri.

Samhore kaj samminute, ĉe la kruciĝo de Chantada kun la strato Vereda de Ganapanes, oscedaj miaŭoj de l' kvartalaj katoj salutis bonvenige la liveron de la unuaj, ankoraŭ freŝ-inkaj, ekzempleroj ĵurnalaj en la vojkrucan kioskon. Sur la suba dekstra angulo de la frontpaĝo de l' ĵurnalo _El Independiente_, anstataŭ la planita foto de mustaĉuda hipokritulo, aperis novaĵo enŝovita plej laste:

Statuo malaperis agentejoj, ~Madrido~ La statuo de La Falinta Anĝelo en la parko Retiro malaperis de sur la piedestalo hieraŭ nokte. Tri ebriaj vagabondoj asertas, ke la statuo forvaporiĝis ĝuste je noktomezo, kaj ke la momenta lumsago de fulmo vidigis sur la malplena piedestalo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.

Ĉapitro 9

Leĝoj de ruĝa magio

— Se Zamenhofo vizitas, ĉiu pordo lin invitas — invokis Emèric paspartue, kaj la pordo de la loĝejo de Kamaĉo tuj sezame apertiĝis, dum La Majstro demandis timeme, eĥate de la grinco de ĉarniroj oscedemaj:

— Ĉu li certe ne regresos ĉi-domicilen?

— Mi jam diris, ke por ni florealas sed por Kamaĉo termidoras. Ĝuste nun li aŭ rikanas en Barcelono spektante recitalon de Nikotin' kaj la mejloŝtonan filmon _Langvoroj_, aŭ babilas kun Liven Dek kaj István Ertl en Valencio kun porcio da paelo sur unu mano kaj longa glaso da ciperaĵo en la alia.

— Ĉu vi ne sciencas tion skrupule, intelekta Emèric?

— Kial mi faru tiel?: de tro multa scio krevas la kranio.

— Konsekvencas, ke ni pozicias en lia hejmo, _dum_ li kaj mi kunhantas la barcelonan prekongresan forumon literaturan!

— Eksterordinare, ĉu ne?

La kooperativaj gastoj trafantomis la salonon preter du maŭzedongece grandaj fotoj blankanigraj de Karolo Piĉ kaj Fernando de Diego kovrantaj la grumele blankan farbon de la du solaj muroj sen fenestro kaj sen mebloj. En la salono subite aŭdiĝis softa jelpo de la hieratika manekeno:

— Meleno!

Ili trairis kurtan koridoron, kaj poste turnis sin liven. La muroj de l' litĉambro de Kamaĉo, tapetitaj per brik-imita papero, aspektis nude kiel orfa lokalo kaj friske kiel kripta zulo. Nudon kaj friskon ŝminkis kvar altaj bretaroj plenaj je libroj en du vicoj. Duonon de la ĉambro okupis du-etaĝa lito, kies supron kovris stakoj da kajeroj, kovertoj kaj ĉiaformataj periodaĵoj. Fingrumante iom da polvo sur apuda breto La Majstro verdiktis:

— Kia sapropelio! Indukteblas, ke tiu Kamaĉo forgesis breto-broseti!

Emèric senĉapeligis sin kiel Bofronto esperanton kaj eksidis ĉe la komputilo, fonte al la fenestro. Liaj manoj araneis sur la klavaro kaj baldaŭ la ekrano plenis je informikaj hieroglifoj.

— Kara Majstro: la tekstojn kaj programojn ni povas aŭ plu lasi, aŭ forviŝi, aŭ kopii por Vi en propran diskon. Bonvolu do ekdiri, kio Vin interesas cele detrui lian reputacion aŭ abortigi liajn beletrajn planojn.

— Ĉu vi kuneksportis tian diskon aŭ ĉu ni ĝin latronu el lia fikamero?

La hungara profesoro tiris el poŝeto de la redingoto diskon plastan kaj elastan, samtempe respondante per siaj braĝaj okuloj:

— Kia la reĝo, tia la leĝo, ho Mastro de Mastroj! Kaj la unua leĝo de inkuba magio postulas, ke ĉiun objekton, kiun ni forprenos, mi devas inde kompensi kaj kontraŭpezi per laso de alia aĵo. Tial rezervu Vian akaparemon por tuj poste, kiam necesos elekti iojn el inter liaj libroj. Turnu Vian subliman menson al ĉi _komputino_: unu el la dosieroj plenas je malmoralaj kaj perversiaj porno-skriptoj. Koniĝas majstro laŭ sia verko, kaj eĉ najtingalo ne estas sen galo!

— Hm... Pornografio? Ne, tio min ne interesas. Eliminu la tuton! Ĉu io pri mia enverguro?

— Eble en la letera fako... Efektive. El letero al... nu, ne gravas: _Estus bone, se Georg Silber metus finan punkton al la kariero de sia pseŭdonomo, kaj rekomencus verki propra- aŭ ali-nome forgesante la kastelon el glacio, kiun tiel zorge, kaj tiel travideble, li vane konstruis_.

— Ekimozo! Belzebuto predu la tutan leteran fakon!

— Ĉu ni provu pri poemoj?

— Jes! Jes-jes! J~eg~es! Rapidu, idioto!

— Kion mi faru ekzemple el ĉi poemo kun tri titoloj?

— Tri titoloj?

— Ŝajnas, ke li ne sukcesis elekti inter ili. La unua, _Major-Silber-Ŝemer_, pli taŭgus kiel verso en rimportreto; la dua, _Rabenaj malbenoj_, ne trafas la celon; eble sonas plej bone _La Sankta Triunuo_, ĉar, kvankam ĝi temas pri Vi kaj Viaj du lambastonoj, ĝi iom memorigas pri poemo de Emiano Imby.

— Tamen forviŝu la tuton, ke ni nenion risku.

— For! Hm... Li komencis alian poemeton kun la titolo _Dole kaj petrole_, sed verkis nur unu strofon.

— Ĉu defreŝe pri Irako?

— Ne, tute ne pri tio, sed ja pri masturbado, kiel decas al pornografia aŭtoro. Cetere, li metrikis ĝin vladimire.

— Legu do.

Sen rigardi la miopigan ekran-bluon Emèric recitis:

— Kaj dum Liaj satelitoj georgias fole, ĉe spegulo Li onanas dole kaj petrole.

La Majstro tondris:

— Eliziu ĝin!

— Forstrekite. Kaj jen ankoraŭ io pri Via edzino.

— Ĉu longa?

— Ne; nur tri vortoj. Eble titolo por soneto.

— Nu, tiu-okaze bonvolu legi ĝin al mi.

— En ordo; mi kredas, ke temas pri difino.

— Legu do, ne atendigu min per neraŭmisma bagatelo.

— Laŭ Via plaĉo. La tri vortoj estas: _perlo sub menhiro_.

— Mekonio! Ĉu vi supersature certas, ke temas pri mia majesta edzino? Tion mi ne povas kredi: ŝi ja proprietas akciojn de l' kooperativo, kaj verdire ŝi nenion faris kontraŭ li, krom defendi min el liaj atakoj! Mi ne retinas, kial tiu Kamaĉo volus aŭ devus ŝin insulti. Krome, se tion li faru, kial li ne uzu pli drastajn esprimojn, kiel _kooperativa cerberino_ aŭ _literatura furio_? Ŝajnas do, ke ni jam legas tro inter la linioj, inter la vortoj, eĉ inter la literoj, ja pli ol la literojn mem. Se ni sekvos tiun padon mi ne mirus, ke trovinte slipeton kun la vortoj _sennobla rato_ aŭ _velura kanajlo_ ni eksuspektus, ke temas ĝuste pri mi.

— Nu, en ordego; se Vi ne estus tiel modesta, Vi estus perfekta. Tamen... Oho! Vidu, jen plia pornaĵo!

— Fu! Legu plejnure la titolon, Emèric.

— _Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze aŭ franze?_

— Diareo! Fi! Aktoj de la Akademio! Korpo de porko! Kaco de boaco! Eks pri ĝi kaj eks pri seks'!

— Estu obeate. Vorto donita estas kiel leĝo. Ni daŭrigu la gravan taskon, kiu venigis nin ĉi tien. Apertu Vian valizon.

La etaj okuloj de Emèric kavalkadis sur unu el la lignaj bretoj, live super la printilo: inter _La Nobla Korano_ kaj _Manifesto de la Komunista Partio_ staris kun aliaj snobaĵoj _La turpa burĝaro_ de Miguel Espinosa, _La litomiŝla tombejo_ de Karolo Piĉ kaj bunta kolekto da pornaj revuoj kaj gazetoj kun diversaj pozoj kaj en pluraj lingvoj.

— Enen ilin! — ordonis la budapeŝta linko.

— Sed...

— Nek sed nek malsed! Ĉio dependas de _se_ kaj _kiam_, kaj se devigas neceso, faru kun kareso!

Poste la hungara profesoro lasis en la vaka loko, fiksita per knabina fibolo, koloran polaroidan foton montrantan plene la nudon de juna virino mamuda kaj piĉuda, volupta kaj lasciva, kun ŝia alilanda adreso zorge kaj nete tajpita sur la dorso de l' bildo.

— Ĉu ne alloga? Kiaj uroĝoj!

— Pri prostituitinoj mi inertas... Kial ĉi fotografaĵo? Ĉu nur por ekvilibrigo postrazia?

Anstataŭ respondi, Emèric faligis en la apertan valizon nereviziitan printoskripton de la esperantigo de l' eseo _Ne pensi plu_ de iuj Santiago Alba Rico kaj Carlos F. Liria. Montrante al La Majstro nur la dorson de sia griza redingoto li aldonis:

— Enmetu ankaŭ la romanon _Siriuso_ de Olaf Stapledon, ke Vi komprenu pli bone hundojn, kio helpos Vin abunde en rilatado kun ĉi tiaj homoj. Tamen, se Vi vere scivolas pri la motivo de la fot-donaco, bonvolu aŭskulti kelkajn versojn kaj provu identigi ilin.

Kaj li ekdeklamis:

— Iru, ĉasisto, elkonduku ampastrinon, sanktan publikulinon, kaj kiam al trinkejo venos trinki la bestoj, ŝi demetu la vestojn, por ke li prenu ŝian maturplenon. Se li vidos ŝin, li certe aliros. Fremdaj iĝos al li la bestoj kampe kreskaj.

La Majstro mutis kiel kartona gramofono.

— Ĉu nenia ideo?

Grimaco de dubo.

— Ehe, ĉu... ĉu... m-m-miaj?

— Evidente jes, Kara Majstro! Nemisrekoneble el _Demetera karmanjolas_, Via sekva poemaro. En Svisujo mi transdonos al Vi klarskriban manskripton. Gravas nun tio, ke ni prevente lasu kun la foto skatolon da truetaj kondomoj, prepare likon.

— Mi timas, ke li elserendipos nian manipulon...

— Protektas nin Kalbalakrabo, la patrona astro de l' ruĝaj magoj! Parenteze, se ni jam finis ĉi-ĉambre, la dua leĝo de ruĝa magio postulas, ke Vi lasu veran aŭ pseŭdoan kunsubskribon ie en la loĝejo por sigeli nian kontrakton kaj la aŭtorecon de nia entrudiĝo. Faru tion per sanga ruĵo sur la nepreja spegulo.

— Sed kion mi grafitiu sur la tualeteja reflektilo?

— Sufiĉos ekzemple _Woland & Wandel_~.~ Kun fina punkto!

— Ki-ki-kial?

— Por ibera okulo _W_ aspektas tre diableske kaj germanece. Kaj pri la punkto simple obeu min.

La Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric, desegnis ambajn nomojn sur la metala rebildo de sia vizaĝo kaj punktis la vipan parafon tiel aplombe, ke li faligis planken la spegulon:

— Damne! Demone! Mil sterkaj diabloj!

— Ne blasfemu! Kaj zorgu neniom! Ne helpas spegulo al malbelulo...

Morte sur la blankaj kaheloj restis nur du grandaj splitoj kun la komencaj, akraj vovoj. La skunka ĉapelo kaj la falva aŭtomato retrois al la apuda ĉambro jam profanita, kie, nervoza, La Majstro kuŝigis sin sur la suban liton:

— Ĉu eblas kataplasmi ĉi kataraktan katastrofon!? Hu oj! Mi proprioceptas, ke al mia psikosomato endas dekubiti...

La griza feliso prenis el la suba liva poŝo de sia plumba redingoto etan slipon el blanka kartono kun skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj. Emèric invitis la ripozanton laŭtlegi.

— Ĉu titolo por opero? Nu: _La Majstro kaj Martinelli_.

Emèric reprenis la bileton el la rigidaj fingroj de sia akompananto kaj kaŝante ĝin rapidmove ie inter ambaj manoj li demandis:

— Kie ĝi troviĝas? Ĉu en la liva? Ĉu en la dekstra? Streĉu la okulojn! Se okulo ne atentas, dorso eksentas.

— En la dekstra mano.

— _Presk!_ Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro. Bonvolu reprovi.

— Nu, tiukaze do en la alia.

— _Mis!_ Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. En neniu!

Tiam li elmontris ambajn polmojn, kaj sur unu el ili, interne de duone aperta finna alumet-skatolo sen alumetoj, surdorse kuŝis stranga senbrila nigra besteto.

— Ĉu blato?

— Tute ne, Kara Majstro. Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. Blato estas insekto, kaj insektoj marŝas sur tri paroj da kruroj. Sed tiu ĉi monstreto, Estimato, havas precize ok.

— Ok?! Pri kiu animalo do temas?

— Pri tiu, kiu igos Vin senmorta. Ĝi aspektas iom senvive, sed ĝi nur somnolas. Vidu, kiel movetiĝas la antenoj. Kaj nun, unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'!

Starigante la marsanaspektan kosmopoliton Emèric ŝovis la besteton sub la kapkusenon kaj poste rapide rearanĝis la liton kun la kompetento de sperta, zorga dommastrino.

— Dirite, farite. Sed nun ni foriru.

Malaperante kiel vaporo la du vizitintoj pafis sin for el la loĝejo tiel mistere kaj senspure, kiel ili envenis.

Ĉapitro 10

La lasta metroo

Sekvante la paŝojn de la budapeŝta profesoro La Majstro trenis sian valizon plenan je libroj, diskoj, skriptoj kaj aliaj dokumentoj sur la noktomeze senhomaj stratoj de la kvartalo El Pilar. Parvenua magnato konstruigis iam en la kvindekaj aŭ sesdekaj jaroj ĉiujn kvartalajn domblokojn senfenestraj por eviti pli altan koston de la tuta negoco. Jarojn poste nur la iniciatemaj ekloĝantoj de ĉi laborista geto decidis trabori mem fenestrojn rigarde al la montaro, dum la pigraj preferis resti en sia groto vizaĝe al kiĉa cervo-pentraĵo aŭ al idiotiga televidilo.

— Ŝajnas, Kara Majstro, ke ĉi parton de Madrido jam vizitis mia petolema kolego Behemoto.

Spionate de la strabaj fasadoj niaj herooj marŝis akcele, ignorante semaforojn ĉiam ruĝajn, sen halto aŭ paŭzo, akompane de kabalaj miaŭoj sur vojo inter muta parko kaj inaŭgurota kancerologia hospitalo, direkte al la oblikvaj metal- kaj vitro-turoj kiujn oni sekrete malkonstruas, hazarde preter la fenestro de UEA-delegito pri islamo kaj cele al la ankoraŭ aperta metro-stacio en Plaza de Castilla.

— Al kie ni projektas metropoliteni, Emèric?

— Rekte de ĉi tie al Svisujo per la lasta metroo je la unua kaj duono antaŭtagmeze.

Antaŭtagmeze je l' kvara tago de la printempa monato florealo du siluetoj kun la formo de signoj kria kaj demanda vanuis en la suburbajn profundojn sub la hekate kata lun-arĝento.

Minutojn post la aŭroro, sur la malsupra liva angulo de la frontpaĝo de l' ĵurnalo _Liberación_, anstataŭ la obstine planita foto de mustaĉuda hipokritulo aperis novaĵo enŝovita plej haste:

Reaperis la statuo agentejoj, ~Madrido~ La statuo de La Falinta Anĝelo, malaperinta el sia piedestalo en la parko Retiro hieraŭ nokte, retroviĝis ĉi-frumatene en la fantoma metro-stacio Chamberí, inter la stacioj Iglesia kaj Bilbao de la unua linio. Ebria metroisto kaj grupeto da huliganoj asertas, ke momenta fulmo en la mezo de la tunelo vidigis apud la statuo sur la malplena kajo la figurojn de Don Quijote kaj Sancho.

Ĉapitro 11

Yarg Nairod

— Kion mi proceduru nun el ĉi rekviziciita brikabrako?

— Faru kiel pri Régulo. Eble tiel Kamaĉo prezentiĝos al vi en speciala dimensio.

— Fakte mi scias pri Juan Régulo multon pli ol aliaj esperantologoj iam ajn scios. Sed mi haltigu mian langon: ne ĉio rakontinda estas rakontebla.

— Eble tial, ke falinton ĉiu ajn povas ataki.

— Pravoze! Rilate la stafetulon, sufiĉas senmitigo. Permesu, ke mi proverbarumu: al mitul' kuirita jam akvo ne helpos.

— Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. Tamen koncerne Kamaĉon necesas sentimigo, sed sentimigo _de Vi_. Kvankam oni povus argumenti, ke analizado de la elpruntita materialo signifas dediĉi al Via rivalo amason da tempo, kion li neniel meritas, tamen nepras, ke Vi konu lin pli bone.

— Ĉu do mi remanencu ĉi-kabinete por ekzegezi la dekomutitajn aŭ konfiskitajn inkunablojn?

— Kiel plaĉas al Vi. Dume mi iros eksteren. En mia ĉambro atendas min nefinita oleo-portreto de Via Kooperativa Moŝto. Restas nur la lastaj peniktuŝoj, sed por produkti iometon da diversaj elĉerpitaj farboj mi bezonas serĉi likvajn kaj pigmentajn ingredientojn en la proksimaj arbaroj, ekzemple mandragoron, nepenton, absinton kaj heleboron.

Kun entuziasmete glimaj okuloj La Majstro komentis:

— Plaĉus mia busto al Pikaso.

Horoj, horegoj pasis. Batis la sesa kaj duono en la horloĝo de la Kalvina strato. Neniu brueto estis interrompinta la legadon de l' ginjola roboto, kiam li rimarkis lumostrion sub la daŭre fermita pordo de la enigma dek-tria ĉambro. Li legis plu. La ĉambro silentadis katakombe. Je la deka kaj duono ĝi apertiĝis montrante la ombron grizan de la grasa redingoto.

Invitite de ambigua gesto, La Majstro enpaŝis sub la damoklan sojlon. Stablo meze en la ĉambro subtenis farbumitan tolon, kiu grade aspektis pli kaj pli granda. La tolo, sen ajna kadro, ŝajnis vastiĝi al la svagaj kaj nebulaj muroj. Malaperis la pordo, la plafono, la ĉambro, kaj kun ili ankaŭ la ombro ruĝokula. La Majstro ekvidis la portreton kaj renkontis en ĝi sian propran vizaĝon, sed kun la rigardo samtempe kruela kaj inocenta de spitema infano. Li trovis sin mem fremda, neandertalece nuda, viluda kaj ŝvitoza, kun hararo hirta, taŭza, kaj kun barbo kreska je du tagoj. Kun absurda trankvilo li konstatis, ke la alia Silber iel eltoliĝas, ke vualo el koloroj kaj tonoj ankaŭ lin ensorbas kaj envolvas. La portretulo, proksimiĝinta nedisigeblen kaj nedistingeblen, tordis sian buŝon al dolora grimaco, el kiu grince eliĝis obtuze kanta voĉo.

* * *

Bonan vesperon, Majstro! Sidiĝu, mi petas. Kiel Vi fartas post tridekjara naivo? Bonvolu ne fumi. Nu, Vi certe enketas pri Via famo, kaj ties perspektivo? Mi diru unue, ke Vi plene sukcesis inciti la galon al Via kara Kamaĉo: respondon li entreprenis kaj tre progresis pri ĝi laŭ Via kaj mia kaj sia plaĉo. Li verkos pri Vi pamfleton. Ĝi Vin molestos sen ia pretendo esti literaturo, sed karikaturo nur, kaj plurfoje estos eĉ malnobla kun malbona humuro. Kelkaj ĝin opinios tro anatema; kelkaj maljusta; kelkaj konvena, ĉar Vi estis ne nur versema sed malver-sema pri Vi kaj pri la cetera esperantistar'. Vin ĉiam delektis ege la propraj diroj; Vi kronis Vin majstra, genia, unika, princa, verkis abundon da plumpaj Mem-panegiroj el dikta (ebur)tureto Via-provinca. Bigote Vi kultas Vian or-umbilikon infane, onane, ĥane, megalomane, pro kio Vi traktas ĉian kaj ĉies kritikon malkavalire kaj ofte malĝentlemane. Mi diru la veron kruda kaj senetiketa: Vi povas giganti kaj grandi nur en la lili- putaj provincoj de nia land' opereta, kaj nur inter nanoj kaj nuloj Vi scias brili. Eblas, ke Vi aperetos en la Gvidlibro por Ekzamen' Supera (eldono deka), sed Viaj verkoj jamaj, post inda kribro, polve kovriĝos sur breto biblioteka for de iamaj verkoj konstante vivaj de Nervi, Auld, Miĥalski aŭ Kaloĉajo (kaj en venontaj studoj retrospektivaj mankos ne Väinämöinen sed Velodajo). Neniam Vi foriros el ĉi parcelo sub kiu Vin atendas, senemocia, malsuper sempervivo kaj imortelo, fride aplaŭda publiko nekrosocia. Kontentu, ke Via memoro ne tute krevos, kaj revu plu pri Jalto, Versajlo, Raŭmo, ĉar Oron, Famon, Gloron Vi ricevos se ne ĉi-monde certe en uvaŭmo. Ĝoju, ĉar oni Vin nomos, laŭ mia gvido, anstataŭ Majstro Unua: la Mila Nano. Vi povos ekiri la tombon kun forta fido, ke Via afero troviĝas en bona mano.

Ĉapitro 12

Ĥiromancia fetiĉo

Kiam la alpoemito rekonsciiĝis, li trovis sin samloke sed kun Emèric, kiu ĉi-momente definitive elpenikis la verde-flave lastan farbospuron.

— Kion vi...? Nenio estas kiel via pentro!

Emèric enpoŝigis la penikojn kaj paletron kaj koncizis:

— Mi ĝin malpentris. Divenu, kion mi havas en la mano.

Dirante tion Emèric eltiris ĝin el la poŝo kun kaŝfermitaj fingroj. Kiam li reapertis la pugnon, sur la polmo videblis grizbruna eta io:

— Ĉu Vi konas?

— Osto? Dento?

— Astragalo. Ŝafida astragalo, kian uzis jam romianoj kiel ludkubon. Ĉu Vi volas, ke mi antaŭdiru Vian sorton?

Nenia respondo.

— Mi scias, povas antaŭdiri la estontan. Fakte kelkgrade mi ĝin pridecidas.

— Volontu ekspliki al mi la interpreteblon de tiu somnambula halucinacio.

— Kara Majstro: en Via interno batalas du versioj de Via memo: la Polentulo kontraŭ la Glebulo. La portreto montris ĉi-lastan, kaj li Vin alparolis per poemo iom stumble strukturita.

— Tamen mi ne komprenas...

— Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam, kaj ne el ĉiu ligno oni faras violonon. Kvankam versojn oni ne aĉetas, mi resumos por Vi la enhavon de la aŭditaj versoj per fragmento el poemo de samlandano.

La okulbraĝoj de Emèric turniĝis ĥameleone en la momento, kiam li ekrecitis:

— Sen kritik' la poezio certe degeneras, per ĝi la poeto gajnas, eĉ se li suferas. Kaj precipe bone faras se l' kritikon dankas, tiu beletrist' al kiu memkritiko mankas.

Respondis ataraksie La Majstro:

— Tio iom pli diafanas, kvankam mi monumente malkonsentas. Sed kial ĉiuj acerbaj kaj vitriolaj frazoj pri morto, forpaso kaj pereo?