La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)

Part 4

Chapter 4 3,715 words Public domain Markdown

La atentigo pluas kaj finiĝas jene: "Lastatempe Reinhard Haupenthal same false atribuas al mi la pseŭdonimon Paula Mährti. Kaj Haupenthalo kaj haupenthalidoj (ankaŭ Gonçalo Neves, ekzemple) kalumnie mensogas." Nu, tute alia staras aŭ statas la afero pri _La manto_. Probal Daŝgupto nomas ĝin ŝlosilromano (legu lian leteron fine de ĉi artikolo). Kiam aperis en _Monato_ (dec. 1997) la recenzo fare de Gonçalo Neves mi miris: "estas klare, ĉu ne?, ke la libron verkis ne Martinelli, sed Aldo de' Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi emis konsenti kun la frazo de William Auld en letero al _Monato_ (feb. 1998), ke Neves "eluzis tiom da lerto por pruvi malveron". Intertempe la mantalo (kiel dirus Karolo Piĉ) iĝis nia propra Clinton-Lewinsky-skandalo. Publikiĝis letero de Leen Deij, plia de Auld (kiu parolas pri "komploto" kontraŭ Martinelli kaj kiu poste demisiis je rubrikredakta posteno en _Monato_) kaj eĉ unu de De' Giorgi, kie li neas, ke Martinelli aŭ li verkintus la libron. Tion ripetas la eldoninto, Gersi Alfredo Bays, en _Fonto_ (n-ro 210, jun. 1998), aldonante la superfluan informon, ke ankaŭ mi ne verkis ĝin (superflua, ĉar sufiĉas kompari ajnan alineon el _La manto_ kun specimeno el miaj rakontoj por konstati, ke mi ne kulpus libron en tia "stilo"). Ŝajnas al mi, ke nek Bays nek la redaktejo de _Monato_ pekis aktive aŭ pasive: tiel longe, ke la aŭtoro ne volas konigi sian nomon, ili mem ne havas devon fari ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraŭ liaj dementoj, ke temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se la aŭtoro ajn de tiu neglektinda romano kuraĝus eldiri laŭte sian nomon. Mi tamen ripetu, ke nek _Monato_ nek _Fonto_ meritas punon en formo de malabono, sed male: revuojn, kiuj aperigas ĉies kaj ĉiajn kontribuojn sencenzure (ene de certaj limoj, koncerne ekzemple homajn rajtojn) oni devas daŭre subteni.

Parenteze, rilate la enhavon de _La manto_ kaj la konformecon de ĝia intrigo al realaj okazintaĵoj, certe Martinelli, Silfer (kaj De' Giorgi?) rajtas plendi pro la doloro aŭ malhonorigo kaŭzitaj aŭ kaŭzutaj. Aliflanke tia plendo mem haŭlas ĉi vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la marĉojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj akuzoj, rezolucioj kaj kooperativa loĝistiko.

Plu al la temo. Ke, en n-ro 207, _Fonto_ decidis represi la tutan recenzon de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni povas kompreni. Mi tamen opinias stultaĵo la publikigon de _Letero de Dieter Wiesemann_ en n-ro 208, des pli ke tiun Wiesemann (subskribinton de la antaŭparolo al la libro) konas neniu, kaj ke plej probable ĝi estas ekskluziva aŭ kundividata pseŭdonomo de Haupenthal (samkiel Artur E. Iltis kaj, mi hipotezas, Annakris Szimkat).

Sed koncerne la faman recenzon, oni forgesas evidentajn faktojn. Nome, Neves perfekte sciis, ke Martinelli ne verkis la romanon. Li sciis ankaŭ, ke ĝenerale oni scias tion, kaj ke multaj suspektas pri De' Giorgi. Eĉ pli: Neves sciis, ke oni scias, ke li scias ĉion ĉi. Fakte li ne nur sciis, li antaŭvidis aŭ atendis, ke la publikigon de la recenzo sekvos lavango da leteroj kontraŭ ĝi. Jen kial nun mi trovas erara la aserton de Auld, ĉar Neves "eluzis tiom da lerto" tute ne por "pruvi" malveron nek por "pruvi" ion ajn, sed por eksciti, stimuli aŭ simple distri literaturemulojn, lerte spegulante en la recenzo la mallertajn trukojn de la romano. Efektive, se _La manto_ estas fuŝa ŝlosilromano, la teksto de Neves pri ĝi klaseblas kiel ŝlosilrecenzo plej eminenta.

Se daŭrigi pri pseŭdonomoj, en la montpeliera UK konfirmiĝis al mi (sed ĉu necesis?) la identeco de Meva Maron, kaj Miguel Gutiérrez Adúriz aperte prezentis sin jen propranome, jen kiel Liven Dek. Laŭdire Giorgio Silfer, pseŭdonomo de Valerio Ari, baziĝas sur Fersil, tiu de Ferenc Szilágyi, kaj Lazaro Zamenhof mem plurfoje subskribis kripte kaj anagrame: Gamzefon, Hemza, Gofzamen, D-ro Esperanto, N.N., Amiko, Anna R., Unuel, Homo Sum, Homarano, Aleksandro Naumann kaj Dr X (mi citas laŭ _L. L. Zamenhof_: _datoj_, _faktoj_, _lokoj_, de André Cherpillod)! Sed, ĝis oni pruvos la identecon de, ekzemple, Waringhien kaj Varankin, mi hezitus nomi tian kutimon "komuna moro" de esperantistoj. Prefere oni faru, kiel Eli Urbanová kaj Eugène de Zilah: subskribi propranome, por ke ne estiĝu duboj.

Kio venigas nin al plia falsa nomo: Nicolas Vanof. De kiam _Kooperativo de Literatura Foiro_ (LF-koop) alĥemiis la sendependan gazeton _Heroldo de Esperanto_ en pamfleton propran aperis pluraj novaj rubrikoj, inter ili _La lorno de Nicolas Vanof_. Ĉar, laŭ mia scio, sinjoron kun tiu nomo neniu konas, mi rajtas supozi, ke temas pri la redaktantino Martinelli, sola aŭ en akompano de Silfer. En nelonga kariero Vanof jam sukcesis publike insulti la filinon de Blazio Vaha, kaj en n-ro 1955 (jul. 1998), sub la titolo _Nomo egala, sed esenco mala_, li skribas jene: "Ekzistas personoj, kiel Jorge Camacho, kiuj opinias ke, se iu lanĉas akuzon ne donante pruvojn, la simpla manko de reago fare de la akuzito pruvas la akuzon mem. _Li ne sin defendas, do li kulpas!_ Tiu ĉi sinteno estas kontraŭleĝa." Mirigas min la senhonteco de tiuj linioj! Aŭ la samnumera aserto de la redaktantoj, ke "Kiuj helpas nian laboron, tiuj helpas briligi la memoron pri Teo [Jung] kaj Ada [Fighiera Sikorska]. Dankon al ili, la veraj geamikoj de niaj du gemajstroj." Ne kaj milfoje ne, sinjorino Martinelli! Kiurajte ŝi neas al mi, kaj eĉ al Gian Carlo Fighiera, hororita de la metamorfozoj suferitaj de _Heroldo_, la epiteton "veraj geamikoj" de Ada? Tia frazo estas insulto al la nomo, la memoro, la honoro kaj la inteligento de Ada kaj Gian Carlo, kaj se Martinelli kaj Silfer estus precizaj kaj honestaj, ili devus rebapti la foraĉetitan gazeton _Hirudo de Esperanto_.

Vanof petas pruvojn. Ĉu ajnajn pruvojn prezentis LF en siaj atakoj kontraŭ i.a. Fighiera, Jouko Lindstedt, Georges Lagrange aŭ mi mem? Neniajn. Sed pruvkolektistoj trovos abundon da ili en _La liturgio de l' foiro_. Tie mi asertas kaj dokumentas i.a., ke foirismo grade alprenas retorikon surprize similan al tiu de naciismo, de gentismo kaj eĉ de faŝismo. Al frazoj kiel "La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato" aŭ "Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino", ĉerpitaj el la "kvintezo", ilia plej freŝa manifesto (_Heroldo_, n-ro 1944, nov. 1997), foiristoj daŭre aldonas samcelajn kaj samfelajn precizigojn (LF, n-ro 173, jun. 1988): "Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre estas religio, ne nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia strukturo sed -- certe estas komunaj moroj. Kaj la moroj implicas komunan kondutkodon (moralon, fakte). Tio mankas al la nuna esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al koherema civito." Nu, mi absolute ne bedaŭras la mankon de komunaj moralo aŭ moroj; feliĉe, ke ni vivas sen ili! Kaj kiu fakte bezonas "internan ideon" (sen-artikole) aŭ tian "transiron"? Kiu deziras kaj volas koheri? Certe ne mi, kaj certe ne ankaŭ multaj aliaj, ĉar ĝenerale oni saĝe fajfas pri tiuspecaj galimatioj.

Mi konfesu, ke ĝojigis min legi en _Esperanto_ (n-ro 1105, jul. 1998) tekstojn de du kolegoj akordajn kun miaj tezoj en _La liturgio de l' foiro_. Unue, Mark Fettes, kiam li eldiras, ke "Finfine ni ne bezonas Uneskon por konstati ke Esperanto funkcias, aŭ PEN por konscii pri ĝia atentinda literaturo!"; poste Lindstedt, en recenzo pri _Aminda_ ("Bedaŭrinde el tiu ĉi libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj aŭ iliaj gepatroj"), de Leendert C. Deij: "Min persone iom forpuŝis ankaŭ la provo doni en la enkonduko kvazaŭ ian ideologian enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed nur socia fenomeno." Lante, sed konstante, senvualiĝas la farso.

Krome LF-koop'on karakterizas ankaŭ aliaj faŝismaj moroj kaj manieroj: absoluta malrespekto al ĵurnalisma etiko, maskitaj aŭtodafeoj, cenzurado kaj cenzuremo . . . Tial, kiam Bruno Masala, Carlo Minnaja, Arnau Torras aŭ Daniele Vitali min demandas, kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian manifestiĝon de faŝismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj dirojn de Bossi kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn de, ekzemple, Francisco Álvarez Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de la PP-registaro) kaj Xabier Arzalluz (prezidanto de PNV-EAJ [laŭ la hispana, Eŭska Naciisma Partio; laŭ la eŭska mem, io simila al Eŭska Partio Sekvanta la Ĉielestron kaj la Malnovan Leĝon]), ĉi lasta -- nesuperebla reĝo de ambicio kaj ambiguo. Ankaŭ en Esperantujo agas homoj nefidindaj; ĉu oni restu pasiva ĉe iliaj fifaroj? Kiam, siavice, mi demandis de Minnaja, kial li insiste kaj malobjektive defendadas sinjorinon Martinelli (ĉu ŝi kaj Silfer ne scias defendi sin mem?), li respondis: "Mi defendas miajn amikojn". Nu, restu klara, ke mi faras same.

Parenteze, kaj interkonsente kun Gonçalo Neves, mi malkaŝos nun la historion de alia (pseŭdo)pseŭdonomo. En julio de 1993, antaŭ la Universala Kongreso en Valencio, Kataluna E-Asocio decidis okazigi kulturan renkontiĝon en Barcelono. Elektinte kiel kunorganizanton LF-koop'on, ĝi vidis iom post iom kiel la originala plano transformiĝis (pro desupraj instrukcioj) al foireca Internacia Literatura Forumo. Ekzemple, el la listo de iberaj verkistoj jam invititaj fare de KEA, Perla Martinelli trudis forigon de mia nomo. Nu, dum vizito mia al Lisbono semajnojn aŭ monatojn pli frue, Gonçalo Neves, tiam ankoraŭ en kunlaboraj rilatoj kun la kiasaj gepapoj, solidare kaj malavare proponis, ke mi verku la tekston de la prelego, kiun li prezentos sianome en Barcelono. Dirite, farite. Ne devas mirigi iun ajn, ke, en forumo kun la ridinde pretenda titolo _La literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj poetika relativo_, "nia" prelego konforme titoliĝis _Literatoroj kaj publiko en Esperantujo: ĉu konkube aŭ divorce?_. De sur la podio Gonçalo prezentis mian prelegon en formo leĝere modifita (por ne veki tro facilajn suspektojn) al publiko, kie sidis, krom Giorgio Silfer kaj mi, ankaŭ sufiĉe multaj beletremuloj ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn privat-eldonajn ekzemplerojn de _La Majstro kaj Martinelli_, ankoraŭ odorajn je freŝa inko. Ne pro nenio la 5a, 6a kaj 7a ĉapitroj de ĉi lasta libreto nomiĝas respektive _Estetika universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo_ (ĉu iam antaŭe nia beletro montriĝis same, eĉ anticipe, aktuala?), kaj samkiale sur p. 15/19 de mia satiro Emèric Ország kaj Georg Silber trovas en mia komputilo la sekvan pornan tekston: _Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze aŭ franze?_. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis erozii nek la memoron pri la tiama kunamuziĝo, _ibere libere_ tra la LF-karnavalo, nek la sinceran amikecon, kiu min ligas al Gonçalo.

Sed evidente ankaŭ mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj eble tioma okupiĝo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaŭ min kontaĝis. Ekzemple, en 1994, en la artikolo _Silferologiaj studoj_ (_La KancerKliniko_, n-ro 71), mi skribis la vortojn "la elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondo _La Patrolo_". En letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de ĝiaj rilatoj kun LF-koop. Minnaja pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi eraris. Mi fakte celis diri ion similan al "neniam reale ekzistinta tia, kia LF ĝin prezentas", ĉar, laŭ mia kompreno, LF-koop fagocitis la nomon _La Patrolo_ jam tre frue, kaj nun uzas ĝin kiel legitimilon, kiel aŭtoritatan markon, kiel epoleton (ekzemple sur la kolofono de la revuo), samkiel ĝi faris siatempe pri _Norda Prismo_. Ke LF-koop heredis la markon _La Patrolo_ laŭ decido de la dissolva kunsido de la samnoma grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke ĝi aĉetis de Fighiera _Heroldo_'n neniel dementas la fakton, ke ĝi transformis ĉi lastan en deliran pamfleton. Alivorte, mi preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti mankatenita en la sterila kaĝo de formalismo. Mia verklingvo estas ja esperanto, ne ia kreuta _Idiot Neutral_.

Ĉar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo _La Majstro kaj Martinelli_: ornamas ĝin al-tema, temotrafa ("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna indiko pri kopi-rajto sur broŝureto de Kataluna Esperanto-Asocio pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de _um_) Internaciaj Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto, kiun siavice reproduktis _Iltis_ fine de la sama jaro 1993. Se tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informiĝi pli bone antaŭ ol simple represi.

Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis ĉe tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aŭ 1994 li same akuzis la paderborne ŝulcisman revuon _Speciala Cirkulero_ pro nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (_Pacienco necesas, tamen ne indas_), jam publikigita pli frue en la n-ro 1992/3 de _Iltis-Forumo_. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke la recenzon mi verkis por _Iltis-Forumo_, kaj ke _Speciala Cirkulero_ reproduktis ĝin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos ĉi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos iam poste.

Eble tial, ke ne ĉiam mi protestis pri ĉio protestinda aŭ protestenda, mi ankaŭ neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon" postuli de Auld, Fernández aŭ Minnaja, ke ili ĉesigu sian kunlaboron kun LF, aŭ de Neves, ke li same faru rilate al la eldonejo _Iltis_, des pli ke, dum ne estiĝis persona konflikto, oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus. Nu, kiam en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de Diego kontraŭ _Montara vilaĝo_ (traduko de anglalingva romano de Chun Chan Yeh) sub la titolo _La degenero de William Auld_, mi trafiĝis de miro, honto kaj indigno -- kaj silentis. Katenis min du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje vizitis en Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan rilaton, kaj al De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca stimulanto de mia beletra kariero. Antaŭ ne longe mi legis la tiaman recenzon kaj ĝian daŭrigon de 1987, sed tial, ke mi nek legis la romanon nek komparis kun la angla originalo nek sentas eĉ plej etan emon tion fari, kaj ĉar mi daŭre trovas min ligita je ambaŭ amikecoj, mi malpovas diri opinion pri la recenzo mem. Evidente Auld kaj aliaj anglalingvaj esperantistoj havis plenan rajton kontesti la asertojn de De Diego, samkiel ĉi tiu siavice rajtis, ne malpli evidente, kritiki la tradukon de Auld, des pli se konsideri ke lian hispanigon de la sama romano publikigis la eldonejo Caralt en 1963. Ĝis tiu punkto temintus pri diskuto inter fakuloj. Sed Haupenthal, elektinte insultan, ofendan titolon por la recenzo sen antaŭe informi ĉi ties aŭtoron ("Efektive, la titolon tiel formulis la eldonisto Artur E. Iltis", konfesas noto al ĝia dua parto), degradis ĝin al neleginda pamfleto. La sekvon ĉiu konas: leteroj, kontraŭleteroj, reagoj kaj antireagoj, vortico de akuzoj kaj anatemoj kontraŭ unu kaj la alia flankoj, en tono ascende malharmonia, iom simile al la nuna tempesto pri _La manto_.

Dirante ĉion ĉi mi riskas seniĝi je la amikeco de Auld, de De Diego aŭ eĉ de ambaŭ. Sed mi devas kvitiĝi almenaŭ kun mi mem.

Kelkaj personoj jam sufiĉe kompromitis sian sendependecon per tro rigora "neŭtralismo". Ekzemplo estas István Nemere, prezidanto (se mi ne mismemoras) de _Esperanta PEN-Centro_, kaj kiu, en la fino de unu el siaj du prelegoj (cetere stuporige sen-ordaj, konfuzaj kaj tedaj) dum la Internacia Junulara Kongreso en Rijeko, responde al mia inkognita demando el la publiko pri la atakoj kontraŭ niaj verkistoj, diris simple, ke li "sentas nenian solidarecon" al ĉi tiuj, kaj ke li opinias ĉi aferojn "tempesto en akvoglaso, ne inda je plenkreskuloj". Jen kion oni povas atendi de la esperanta PEN, finfine nur unu plia tentaklo (kiel la bastarda _Heroldo_) de la LF-polpo, kaj kiu, malgraŭ siaj nomo kaj statuto, neniel reprezentas la verkistojn en la lingvo esperanto (kurioze, ke pro similaj kialoj Manuel de Seabra decidis eksiĝi el la kataluna PEN). Bele, se tian rolon plenumos iam glate _Esperantlingva Verkista Asocio_, kiu almenaŭ laboras, kvankam modeste, ja demokrate!

Hodiaŭ mi decidis paroli klare kaj rekte, sen eŭfemismoj. Venas nun la vico al Haupenthal. Mi ripetu plian fojon, ke mian lastan leteron al li mi sendis en la fino de 1994 aŭ komence de 1995. De kiam ni ekkonfliktis, mi ne plu respondas al liaj sendaĵoj. Ni jam vidis, kiel maldigne li kondutis rilate al Auld, kaj antaŭ ne longe Gerrit Berveling, en _Reĝustigo pri nekredebla insulto_ (_Fonto_, n-ro 209, maj. 1998), prave deklaris neakceptebla lian rabian atakon kontraŭ gejoj en recenzo pri _La aĵoj kaj la sezonoj_, de Ulrich Becker. Kiel siatempe pri la du-parta recenzo pri _Montara vilaĝo_, ankaŭ nun UEA decidis, ke ĝia libroservo ne disvendu la 16-paĝan paskvilon de Haupenthal _La debuto de Paula Märthi_, ĉar, kiel sufloris al mi en Montpeliero grava postenulo de la asocio, ĝi estas ĉiurilate neakceptinde "subnivela". Mi ne konsentas kun la surogata proceduro, per kiu Martinelli sukcesis elizii lin el la Akademio, sed samtempe mi ĝojas, ke tie li ne plu ĝenas. Mi ne neas, ke, kiel Silfer kaj Martinelli, ankaŭ Haupenthal havas meritojn: se escepti kelkajn piĉismojn k.s., mi admiras la prozon de liaj elgermanigoj. Estus ekstreme facile karikaturi lin per fizika komparo kun tiu aŭ alia besto, sed mi detenos mian plumon de liaj rudimentaj insultoj kaj vitriolaj vortludoj, kiujn li sendube taksas spritaj. Sed, ĉar vizaĝo ofte spegulas la animon (se en kor' io sidas, la vizaĝo perfidas), mi menciu, ke, post persona renkontiĝo kun li en 1988 aŭ 1989, mi ne povas forgesi la similecon kun la vinagraj, nefidindaj, friponaj ridetoj de Boris Jelcin aŭ la ksenofobo Le Pen: okuloj kunpremitaj al mallarĝaj sulkoj, muskoloj en afektostreĉo, tremeto ĉe la lipoj. Kun Silfer li kundividas la admiron kaj adoron al sia personeco. Ne surprize do, ke antaŭ la festlibroj por André Albault kaj De Diego planataj de _Iltis_ jam aperis tiu por la 50a jariĝo de li mem: _Menade bal püki bal_, kies plej adekvata titolo estus ja _Menade bal Haupen tal_.

En Esperantujo, kiel en la "normala" aŭ "ekstera" mondo (diable, kiaj metaforoj!), oni renkontas ĉiajn homtipojn, ankaŭ la ekstremojn de la gamo. Jen ni trovas homojn plenkorajn kaj bonkorajn, kiel Ada kaj Gian Carlo Fighiera aŭ William Auld, jen gesinjorojn senkorajn kaj rankorajn (kun pardonpeto al ranoj!), kies nomojn mi nun ne ripetos. Al ĉi lastaj, prevente ponard-atakon, ne plu mi prezentas la dorson. Unu vorto ilin senmanke difinas: nefidindaj. Elmontrado de iliaj fifaroj estas nepra kondiĉo por limigi kaj izoli la infekton.

Mi deziras fini citante la plenan tekston de letero de 31.07.98, kiun Probal Daŝgupto sendis al Martinelli kun kopio al mi kaj kun eksplicita permeso igi ĝin publika (la menciatan dokumentaron mi nek vidis nek ricevis), kaj kiu modele traktas plurajn el la antaŭaj temoj:

"Estimata kolegino,

"Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro pri la ŝlosilromano. Mi hazarde ĝin nek legis nek disponas. Sed vi siatempe -- en la rolo de redaktoro de LF -- faris al mi plurajn komplezojn. Mi do sentas devon ne simple enarkivigi vian zorge kunmetitan sendaĵon.

"Mi estas konvinkita, ke inter la 'partioj' en tiu ĉi konflikto trovas sin pluraj, kiuj age kaj neage kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la troreagadon al veraj aŭ imagataj stimuloj; sed mi komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo kompromita eble ekzistas pli da unuanimeco. Tamen, mi ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj, kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj similajn 'finojn'. Mi do min limigas al tio, ke mi raportas tiun mian konvinkiĝon al vi kaj al kolego Camacho (al kiu do iras kopio de ĉi tiu letero). Mi volonte kunleterus al amaso da aliaj, sed la rimedoj ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos bezonon dividi miajn opiniojn kun aliaj legantoj, bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi -- mi simple notas mian anticipan neproteston pri tia decido fare de unu el vi. Se mi mem 'cirkulerus', tio estus _iniciato_, kaj mi opinias ke ni bezonas pli da silentoj kaj da sindetenoj por ke ni atingu ion pozitivan, ne pli da iniciatoj.

"Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas la impreson, ke vi kun malfacilo vin detenas de la uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj juraj sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj oni (se mi bone komprenas) ne aperigas nacilingvan version de _Hetajro dancas_, kaj vi ŝajnas bedaŭri la nesufiĉan komprenon, fare de esperantistaj individuoj kaj instancoj, pri la jura atakeblo de ŝolsilromanoj.

"La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama religia tradicio, trovas akceptebla la decidon de imamo provi dedistance mortpuni Salman Rushdie pro verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj nedirojn, vi ne volus defendi tiel ekstreman akcepton de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj kaj iliaj teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli 'universale' akcepteblaj juroj, kun provizoraj, kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia universaleco. Mi povas kompreni, ke en viaj suferoj (kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos) vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do juroj kaj juroj.

"La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de cenzurado, kiuj flaris ĉie ion suspektindan, kaj donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi ekscesoj. Pro tiaj kunpuŝiĝoj eble evoluos malpeza kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus nacisistemara kungregigo.

"Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj) rakontoj pri bengalaj ŝlosilromanoj.

"Altestime, Probal Daŝgupto".

Kaj per tio mi finas. Ĉar, kiel admonas min Trevor Steele en letero, tro pensi pri ĉi temoj "malutilas al [mia] verkista evoluo". Sanon kaj poezion!

Bruselo, 20-21.08.1998 (reviziita je 22-23.02.1999)

Al la buŝo de oni neniu povas ordoni

Baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho. (Aleksander Korĵenkov?)

Pli ol unu jaro jam pasis post la "unua eldono" de _La liturgio de l' foiro_. Siatempe mi sendis la tekston al du gazet-eldonistoj, _La KancerKliniko_, kiu _ne povis_ enŝovi ĝin en sian eldonprogramon, kaj _La Gazeto_, kiu unue pretis kuiri el ĝi specialan numeron de la revuo, sed kiu poste _malvolis_ tion fari, probable pro timo al reprezalioj (juraj aŭ vipuraj) aŭ pro miskomprenitaj neŭtralismo, formalismo kaj ĝentlemanismo. Nu, dum _La Gazeto_ dediĉadis siajn paĝojn malavare al reformoj kaj surogatoj de nia alphabeto, mi zorgis pri ĝia aperigo kiel privata letero ricevota de kolegoj kaj geamikoj. Laŭ la paso de la monatoj venis al mi multaj kaj tre diversaj reagoj, ret- kaj paper-poŝte.

Ekzemple, mi trovas nun tre konvinka kaj pozitiva argumenton de Lindstedt favoran al denaskismo surbaze de evoluo ne nur intelekta, sed ankaŭ morala kaj kulturhorizonta, de la infano, kio bone sidus sur p. 13.