La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)

Part 2

Chapter 2 3,644 words Public domain Markdown

Jam nun mi anoncu, ke mi ne sentas min ano de iu tia civito, kio espereble ne signifas, ke oni provos senigi min je miaj devoj kaj rajtoj en kontaktoj kun aliaj esperantistoj. La kvin tezoj certe meritas amason da komentoj, sed unue ni aliru alian flankon de la afero. Se miaj informoj ne malĝustas, en unu el siaj kunsidoj de 1996 aŭ 1997 EPC parolis pri starigo de ia centro, tegmento aŭ similaĵo por la monda E-civito. Ĉu tia centro bezonatas? Mi tre dubas. Ekstermovade, UEA estas rekonita kiel reprezentanto de esperanto kaj Esperantujo, kaj en Esperantujo mem plia centro nur signifus pli da burokrateco. La celo de la projekto ŝajnas esti starigi tronon, kiu kontentigu la moŝtan moŝton Silfer. Inter la unuaj apogantoj de la projekto povus aperi ne nur KCE, EPC, ERA kaj LF-koop, sed ankaŭ Svisa E-Societo (civitanino Martinelli tiam estis ĝia prezidanto) kaj eĉ la Akademio, se ĉi ties sekretariino Perla sukcesos en la plano ankri ĝin en Svisujo. Jen evidenta simptomo de ekspansiismo, kiu konkretiĝas en insistaj provoj depreni de UEA _suverenecon_ super parto de la esperantistaro.

Nul homon murdis Giorgio Silfer, almenaŭ laŭ mia scio. Tial ne justus kompari lin kun krimuloj kiel Mobutu aŭ Pinochet, ridinde kaj plorinde kroĉantaj sin al Direktora Trono (la vampireska Pinochet kiel dumviva senatano), kvankam radike temas pri simila fenomeno: egocentra deliro. Jen difino: "Deliro estiĝas en personoj nekapablaj akcepti la veron pri si pro nesufiĉa membildo, kaj povantaj fari eltenebla ĉi nesufiĉon nur kreante bildon kiu ilin ekzaltu, gloru kaj faru tolereblaj antaŭ si. Tial por multaj personoj deliro estas eraro necesa kiel maniero pluvivi biografie, ĉar, se ili ne delirus, ili estus nenio. Tial delirado kutime aperas en la adolta aĝo, sed ĝi image reiras al adoleskaj revoj kaj fantazioj ne realigitaj eĉ en grado plej minimuma. Deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de fantazitaj elpensoj" (CASTILLA DEL PINO). Kina komparo eble helpos. En 1941, Orson Welles portretis megalomaniulon en la filmo _Civitano Kane_. Ni, esperantistoj, baldaŭ havos la honoron kaj plezuron spekti _Civitano Silfer_, aŭ, kiel dirintus Szathmári, _Perfekta civitano_.

Miaflanke ne temas pri konflikto pro motivoj nure kaj pure personaj. Ĉion dirindan pri la persono Giorgio Silfer mi jam surpaperigis artikole (CAMACHO 1994) kaj satire (CAMACHO 1993). Kelkaj rememoros la lastan alineon de _Nefermita letero al la gazetaro_ (ALÒS), kiu "petas s-rojn Giorgio Silfer kaj [Jorge Camacho] meti la finan punkton al sia jam tre daŭra kaj sterila plumbatalado". Nu, mi volonte farus tion, se mi povus! Bedaŭrinde LF ignoris la trian punkton de la letero, petantan "ke ĉiuj redakcioj respektu la principojn de ĵurnalisma etiko, enlasante la esprimon de alipartiaj argumentoj kaj replikoj". Ni tuj vidos, kiel ĝi mistraktis i.a. sinjoron Jouko Lindstedt kaj nun provas ripeti la artifikon kontraŭ Gian Carlo Fighiera. Samkiel siatempe mi ricevis helpon de kolegoj kaj amikoj, ĉi-foje mi eksentis la bezonon defendi la atakatojn, kio verdire eblas nur per elmontrado de la fundamentoj de l' spektaklo, des pli ke la kvintezo anoncas ŝtormojn, tempestojn kaj buraskojn.

La reĝisoroj de la ĉi-supre priskribita burleskaĵo, en sia avido potenci kaj akapari atenton, domaĝas neniun ajn. Karakterizas ilin kolektiva, kooperativa paranojo: "Homo kun _paranoja_ strukturo estas tiu, kiu malfacile pardonas aŭ neniam pardonas plene; kiu longe pesas; kiu neniam forgesas ion pardoneblan; kiu armas sin per fikciaj malamikaj faroj por poste ne pardoni ilin" (CANETTI, p. 294). La religieco de foirismo helpas ĉi-rilate. Ni komencas vidi, ke temas ne pri memstara pensofluo, sed pri surogato de ideologio solidiĝinta en dogmojn. La manifesto (aŭ kateĥismo) de Raŭmo certe enhavas ankaŭ bonajn ideojn, verdire ne tro originalajn, tiel ke foje oni aŭdas iun diri, ke Juan Régulo Pérez, Privat, Kabe aŭ Zamenhof mem estis raŭmistoj, antaŭmontrantoj de la rekta vojo, simple ĉar ili agis saĝe, aktivis konkrete, uzis esperanton estiel normalan lingvon. Ĉar la manifesto fariĝis relikvo, la gvidantoj de la sekto uzurpis la rajton interpreti ĝin, la monopolon opinii dikte kaj verdikte. Se ie iu interpretas ĝin deviacie, LF baldaŭ aperigas rebaton por diri, ke la interpreto ne ĝustas, kiel siatempe Kremlo, kies fosilioj decidis, kiu interpreto de marksismo-leninismo pravas, kaj la interpretoj kompreneble ŝanĝiĝis laŭbezone, kaj laŭsezone. Efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel _mikrosocia_ posteulo de Kremlo, la Blanka Domo kaj Vatikano. Kiel papoj kaj politburoanoj [*], ankaŭ la Giorgio la Unua estas neerariva. En _Literatura Foiro_ kaj la nuna _Heroldo_ (kiun, respekte al Ada Fighiera Sikorska, oni devus renomi _Literatura Ftiro_ pro ties parazita dependo de LF) absolute mankas memkritiko. Eĉ simplajn erarojn pri faktoj oni ne korektas. Kiu aŭdacas opinii libere pri la manifesto, la kooperativo aŭ la grafika aspekto de la revuo, tiu punende pekas.

La ekzemploj abundas. Fine de la tria alineo de tiu ĉi teksto mi citis opinion el artikolo de Gudskov. En sia respondo al la artikolo, Silfer unue adjektivas ĝin _interesa_, sed fine aldonas jenan verdikton (SILFER 1995, p. 24): "La aserto de Gudskov estas intelekte malhonesta, ĝuste ĉar mi estimas lin tro inteligenta por supozi ke li skribas idiotaĵon". Implicite: la artikolo estas idiota, nur ŝajne inteligenta, kaj krome malhonesta. Alivorte, la konkludan frazon konsistigas falsa komplimento trempita en veneno kaj galo. Oni povus pensi, ke ĉi maniero refuti ideojn kaj argumentojn atakante ne ilin sed ilian aŭtoron, la homon (t.n. argumento _ad hominem_), estus esceptaĵo en kultura kaj literatura revuo, des pli en la organo de Esperanta PEN-Centro! La jarkolektoj de LF bedaŭrinde pruvas la malon. Ni vidu sufiĉe freŝan ekzemplon, la _proceson_ kontraŭ Jouko Lindstedt, laŭ la tradicio de la moskvaj procesoj. Omaĝe al Miĥail Bulgakov, mi prezentos ĝin sub la formo de triakta teatraĵeto:

Jouko Lindstedt (Religia dramo)

Akto 1, sceno 1: LF publikigas la unuan el serio de artikoloj de Lindstedt pri denaskismo. En ĝi li citas enteman zamenhofan tekston (el letero al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li konkludas, ke "ĉi tie Zamenhof evidente kaj komplete malpravas" (LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama paĝo la revuo aperigas kadritan replikon fare de 'François Degoul, zamenhofologo' (tiel!), laŭ kiu "la citaĵo de kolego Lindstedt [. . .] estas tro malkompleta", ĉar "Zamenhof evidente ne celis kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro re-citas el la sama teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1: LF aperigas en posta numero la duan artikolon pri denaskismo (LINDSTEDT [2], p. 327-329). Sceno 2: samnumere ĝin sekvas letero de la aŭtoro al Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de LF, en kiu li eksplicite kaj kun substreko "_malpermesas_ aperigi la duan parton" (t.e. tiun presitan sur la tuj antaŭaj paĝoj kontraŭ la deziro de la aŭtoro) kaj "tute _ĉesigas_ [sian] kunlaboron kun [la] revuo" (LINDSTEDT [3], p. 330). Sceno 3: sur la dekstra marĝeno de p. 331, graslitera noto informas, ke "la apudan leteron prof. Lindstedt dissendis samtempe per elektronika poŝto al multaj adresoj, sen ajna averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto tendence modifita". Sceno 4: sur la suba dekstra angulo de p. 330 LF presas leteron de Silfer, (ankoraŭa) prezidanto de LF-koop, al Lindstedt, kiu finiĝas jene: "Konklude: via reago estas maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aŭ Epilogo): sur p. 334 de la sama numero, en _Novjara salutmesaĝo_ (_de baldaŭa prezidinto_), Silfer dediĉas duonon de la adiaŭo, post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop, al kvin personoj, kiuj "reale seniluziigis [lin] dum ĉi tiuj dek unu jaroj" (SILFER 1997 [1]); li asertas, ke "en almenaŭ tri, se ne kvar kazoj, [li] kunkulpis eraron pri supertakso de la koncernataj". Kvankam li aludas ĉiujn kvin per nomoj mitologiaj, Lindstedt identigeblas senprobleme. Indas reprodukti la finon de ĉi salutmesaĝo: "La dua estas mia malnova amiko Polukso. Mia fido en li transpontis pli ol unu krizon lian, ligitan interalie al la nombro du: dunumera redaktoro, dujara ĉefredaktoro, dufoja felietonisto . . . Tiel ke fine mi deduktis, ke liaj krizoj estas periodaj, ĝis la lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas forgesi kion pozitivan li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar, Polukso restas en la historio de LF-koop kiel protagonisto. Ili ĉiuj meritas sian rozon, eĉ se vento (ankaŭ ne facila . . .) forblovis la petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.

Ĉu nur hazardo, aŭ ĉu jen la vera signifo de la kvinpetalo? Kaj kia bravaĵo -- amikon knokaŭti nomante lin (mense aŭ psike) krizema. Post la falo de l' kurteno, kaj refoje laŭ Bulgakov, la kapo de Lindstedt ruliĝas sur la planko. Mi subtitolis ĝin _Religia dramo_ laŭ la signifo de la hispana _auto sacramental_, parenco de la inkvizicia _auto de fe_, portugalece esperantigita kiel _aŭtodafeo_. Malgraŭ la stilo de la lastaj frazoj, memoriganta pri reklamo de ranca franca parfumo, la artikolo odoras la metodojn de Inkvizicio. La unua paŝo: ekskomuniki. La dua: obei la devizon 'eksniulon puni'. Siatempe Giorgio kaj Perla provis pugni min for de la esperanta areno nomante min antisemito. Tia akuzo, inter parolantoj de lingvo lanĉita de judo, estas la plej proksima ekvivalento de fizika elimino. Ilia plumpa kalumnio sukcesis makuli mian reputacion en la komencaj monatoj, sed bonŝance mi ricevis firman apogon de multaj gekolegoj kaj geamikoj. Al Perla kaj Giorgio mi sincere rekomendas legadon de la impona kaj polemika verko de Daniel Goldhagen (GOLDHAGEN), por ke ili almenaŭ estu iom informitaj pri tio, kion ili skribas, kiam LF dediĉas sin al insultado kaj punbruligoj.

Simile al la fetvo [*] kun la anatemo al Salman Rushdie, LF aplikas strategion trafe priskribitan de mia preferata verkisto en la hispana lingvo: "Oni nomas lin 'hundo' aŭ 'rato' por anticipi la figuron, laŭ kiu oni iam povos draŝi lin ĝismorte" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1993, p. 141). Lastatempe iĝis celo de pliaj atakoj kaj ataketoj homoj kiel Georges Lagrange (pro la decido de [La] Kvinpetalo distanciĝi de la kooperativo: CONDE REY) kaj mia amiko Gian Carlo Fighiera (pro ĉi ties interpreto de la t.n. aĉeto de _Heroldo_ fare de LF-koop: TRIFONĈOVSKI). Interese, ke unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj, por ke poste la ekskomuniko prezentu ĉi homojn senmeritaj kaj senvaloraj. Tiam _Robo-koop_ [8], hibrido el la ĉefredaktoro kaj martelmaŝino, komencas madzi la kompatindulon. Fakte, jam de monatoj mi cerbumas, kiel esperantigi la hispanan diron _¡Vivan las cadenas (y la Inquisición)!_ (laŭvorte: 'Vivu la katenoj kaj Inkvizicio!'), kiun la madrida plebo kriis al la fifama kaj fripona reĝo Fernando la Sepa (1784-1833) agitite de la markizo de Cabra kaj ĉi ties sbiroj. Jen provizora solvo: _Vivu la Kooperativo! Vivu Literatura Foiro! Vivu!_

Sed ni revenu al la afero Lindstedt. Kial foiristoj trovas la zamenhofan tekston tiel grava? Kaj ne nur ili: ankaŭ Reinhard Haupenthal ŝajnas fascinita de la sama fragmento: "Kiaj saĝaj vortoj! [. . .] Amara, desapontiga kaj eĉ desperiga konstato restas, ke la grandega plimulto de la esperantistoj neniam konsekvencis. Ili heredigis al infanoj la nacion kaj la religion, sed ne la lingvon, kvankam, laŭ mia profunda konvinko, tio estas la sola garantio por ĝia naturiĝo kaj transdaŭro, se ne paroli pri la realigo de la sennaciisma idealo de [. . .] Lanti" (HAUPENTHAL, p. 5). Nu, la pretendoj pri raŭmismeco de Zamenhof respondas al la sama bezono legitimi siajn teoriojn per rekreado de mitoj, reskribado de la historio, reformulado de la pasintaĵo: ĉio antaŭa kio bonas, apartenas al ni. Jen Manuel de Seabra: "Tuj post la inicado de Esperanto unue Zamenhof verkis, faris literaturon, enprofundiĝis en la ĵus iniciatitan lingvon. Ja Zamenhof mem estis la unua raŭmisto. Ĉar, fakte, kion volas la raŭmistoj? Ili volas enprofundiĝi, krei veran, profundan kulturon per Esperanto. Sed pro tio oni ne povas diri, ke ili ne estas finvenkistoj. Simple, ili prefere pli priokupiĝas pri kvalito ol pri kvanto" (SEABRA, p. 27). Pli ol simple, simplege. Sed por tia rajdado ne necesas la selo! Ke Zamenhof estis la unua raŭmisto, ke Jesuo estis la unua komunisto, kaj ke raŭmistoj okupiĝas pli pri kvalito ol pri kvanto, nu, ĉion ĉi ni jam de longe scias! Nome, laŭ la vortoj de Piron, ke foiristoj agas prave kaj saĝe, dum pracelistoj malpravas kaj stultas.

Bedaŭrinde ne nur Seabra benas foirismon leĝere kaj facil-anime. En junularaj rondoj, kie cirkulas manpleno da remaĉitaj frazoj kaj muelitaj sloganoj, ankoraŭ estas mode diri sin raŭmisto. En unu el siaj cetere rekomendindaj komiksoj [*] Arnau Torras skribas, ke LF estas "oazo de kulturo en dezerto de praesperantismo" (TORRAS I TUTUSAUS, p. 16), kvankam verdire li devintus paroli pri "kloako da cenzuro en oceanon (aŭ, modeste, mareton) de liberpensismo". Eĉ Aleksander Korĵenkov prezentas en la revuo _La Ondo de Esperanto_, kiun li redaktas, artikolon de Silfer, dirante, ke tiu ĉi "estas plejofte konata kiel la voĉo de la heterodoksa opozicio en Esperantio", kaj nomante lin 'disidento'! (SILFER 1997 [2]). Tamen la afero progresas: en la 41a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo (Traben-Trarbach, 27.12.97- 03.01.98) mi prezentis resumon de tiu ĉi teksto en formo de prelego titolita _Demagogoj en Esperantujo_ kun varma akcepto fare de nombra kaj simpatia publiko. Sekvis debato, kaj poste diversaj homoj nejunaj kaj junaj, inter ili aktivuloj de la E-junularoj germana, itala kaj svisa, ekrakontis al mi siajn spertojn kun la kiasa paro.

Por faciligi al spontanaj koop-apostoloj kaj akolitoj la taskon persvadi skeptikulojn, mi proponas pilolan version de la manifesto, kiun mi nomas

La silogismo de Raŭmo

[El la esperantistaro] nur raŭmistoj inteligentas. Nu, nur ni [speciale Giorgio kaj Perla] raŭmistas. Do, nur ni inteligentas.

Tiel la civito ŝparos tunojn da papero! Sed foirisman tekston oni ankaŭ komparu kun reklamo pri burgeroj [*] aŭ lavpulvoro. Kiel skribas la usona eseisto Neil Postman (RAMONET, p. 73), "reklamo de McDonalds, ekzemple, ne estas serio de asertoj kontroleblaj kaj logike prezentitaj. Ĝi estas enscenigo -- aŭ, se oni tion preferas, mitologio -- de tre belaj personoj kiuj vendas, aĉetas kaj manĝas burgerojn kaj elmontras ekstazan feliĉon. [. . .] Reklamo povas plaĉi aŭ ne plaĉi. Oni ne povas ĝin refuti." Sufiĉas vidigi sur televida ekrano aktoron kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekaĉetu la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane. Kiel skribis unu el la apostoloj de raŭmismo (LEYK 1985, p.17, 58), simplas la receptoj por fari sukcespropagandon, kaj LF nesupereble aplikas ilin. Ĝuste tiel logas, tentas foirismo: per ĉantado de kantiko, per belsonaj sed pufaj, blufaj logatomoj; per asertoj nerefuteblaj, kiel en la filmo _La lakta vojo_ (Luis Buñuel, 1970). Kaj tamen ĉi aktorado sufiĉe lertas, por ke Silfer paradu kiel unu el niaj plej gravaj verkistoj, esperantologoj, ideologoj . . . kaj disidentoj!

Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj montris ĝian similon kun religio. Laŭ la klasifiko de sektoj fare de B. R. Wilson, laŭ kiu en la realo ĉiu sekto kombinas en si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE), foirismo similas al la sektotipoj konverta (volanta ŝanĝi la homon) kaj introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaŭ al la tipo adventista aŭ revolucia, volanta ŝanĝi la mondon: laŭ mia scio LF-koop neniam provis ŝanĝi la burokratecan UEA de interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel varbejojn.

Foirismo, por resti atentinda, devis fuĝi antaŭen, _evolui_, iĝi pli rigora kaj ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo montras ĝian imitadon de politika partio, kun kvinpunkta programo _demokrate elektita_. Sed la koop-partio, por iĝi sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementaĵo, kara Watson. La plej modan: naciismon, gentismon, _etnismon_. Esperantan naciismon -- kia oksimoro! Malmirinde, des pli ke amasego da aŭtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon Juaristi (JUARISTI, p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio, sekulara religio. Aŭ Daniel Goldhagen: "[. . .] Plia ideologio (kaj ĝiaj subkuŝantaj emocioj), kiu ŝajnas reaperi kaj malaperi daŭre plu kaj plu estas naciismo" (GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke ĝi reaperas eĉ en Esperantujo!

Vanuis [*] la mildiga 'kvazaŭ' de la manifesto. La unua tezo diras tutsimple, ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva minoritato". _Estas_. La vorto 'diasporo' montras bildon elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaŭ pri la diasporoj armena, cigana, kurda aŭ palestina, mencioj kaj aludoj en diversaj tekstoj indikas rektan inspiriĝon el la juda diasporo, ekzemple: "La Esperanto-komunumo estas socia fenomeno kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-movadoj, same kiel la juda popolo nur parte identiĝas kun la cionismaj organizoj" (SILFER 1985, p. 113); ankaŭ oponanto pri aliaj temoj sam-opinias ĉi-punkte (TIŜLJAR 1985, p.136-137). Tamen nur inspiro ne sufiĉas. Necesas ankaŭ legitimi la motivaron per citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj. Kiel ni vidis, proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis. Sekve, necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Ĉar kion alian povus signifi 'François Degoul, zamenhofologo'? Unue mi miris, ke oni ne skribis 'Profesoro Doktoro pri Zamenhofologio', kvankam pli amuza estus (laŭ la stilo de NAGATA Akiko) 'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo nur zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aŭ, pli ĝuste, de mago, kies asertojn ne eblas refuti.

Mi mem sintenas nek por nek kontraŭ denaskismo. La ekzisto de denaskaj esperantistoj nek ĝenas nek entuziasmigas min. Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio, sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kaŝita fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj, sed ankaŭ ĉar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L, mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingviĝo de infano estas valoraĵo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj, ĉu esperanto kaj la hungara, ĉu la galega kaj sanskrito. Por foiristoj la valoro kuŝas aliloke: en la serĉado de identeco. Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento karakterizas indiĝenismo, serĉado de radikoj iberaj, keltaj aŭ kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga insisto pri denaskeco. Ĉu la Forumo por la E-Civito proponos paŝi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseŭdokleraj sloganoj, alvokon kiel '_Kreskigo de minoritato per instigo de natalitato_' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).

Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disiĝinta tra landoj loĝataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo (CAMACHO 1994, p. 27):

1. Kiel la juda, la armena aŭ la cigana diasporoj, la esperanta havus karakteron de gento kaj, eĉ pli ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto sentus sin antaŭ ĉio esperantisto (substantive), kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aŭ japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista medio li sentus sin inter fratoj, kvazaŭ inter sangofratoj. Streĉite ĝis ekstremo, evidente ĉi maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la samideecon de multaj movadanoj, kiuj iĝis esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen radikoj, skizofreniaj en sia ĉiutaga vivo, por kiuj esperanto kaj esperantismo iĝis la plej grava afero en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol amoro). Nu, tia mi ne estas (aŭ almenaŭ tia mi ne volas esti).

2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el praa disiĝo de popolo. Ĝuste tion signifas la vorto diasporo: disiĝo, dissemiĝo, malkuniĝo. Mi mem preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aliĝas al la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof (parte aŭ tute aŭ diversgrade, laŭ mia bontrovo), same kiel mi povas aliĝi (aktive aŭ pasive) al la agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia PEN-Klubo aŭ Mensa, kaj ne pro tio mi aŭtomate iĝus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo mem implicas strebon al kuniĝo, al rekuniĝo. Jen kial mi opinias ĝin funde finvenkisma, jarmilisma, mesiisma. Uzante kaj akceptante ĝin ni plene pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.

Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua, _la esperantistoj kiel elektita popolo_, igas onin kredi sin elito kontraste kun 'la ekstera mondo' (kion mi ŝerce nomas 'la normaluloj'). La dua, _la esperantistoj kiel elektita familio_, retroviĝas en kantoj kiel _IS_ kaj _Sola_, de la rokbando [*] _Amplifiki_, modeloj de himno por renkontiĝdependaj homoj senradikaj. Ambaŭ tipoj de elektiteco signifas izolon, izoliĝon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante ekster la fremda normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, ĉu ne?

Aliflanke naciismo, pli ol serĉi identecon, kreas ĝin: "[. . .] la popoloj aŭ la gentaj aŭ naciaj identecoj ĉiam estas inventoj aŭ miskreaĵoj fonditaj sur historia legitimo [. . .]" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri esperanto (persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la esencisma "mi _estas_ esperantisto"): "Ĉiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ĝi estas la ĉefa kaj plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TIŜLJAR 1997). Kontraste kun UEA, uzanta la _melonon_ (la jubilean simbolon), LF-koop ne evitas la verdan stelon nek, almenaŭ provizore, la dikliteran frontispicon de _Heroldo_. La kooperativaj provoj krei propran folkloron ne montriĝis tre sukcesaj: la grupo _Kajto_ vivas for de ilia sfero, kaj la rokbandoj _Amplifiki_ kaj _Persone_ rapide eskapis enkaptiĝon. Kion diri pri teatro kaj kin-arto? La bezono disponi indiĝenan kinhistorion igis LFn porparoli ĝis naŭzo filmon milprocente stultan kaj seninteresan, _Angoroj_ (Jacques-Louis Mahé, 1964; vd. FERNÁNDEZ).

Bedaŭrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni esperantistoj tro magras. Provu ŝerci per literatura aludo en renkontiĝo aŭ kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen la avantaĝo, senhaste. Civito, laŭ la kvara tezo, "estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino". _Destino_. _Komuna_. Diable! Ĉe nura aŭdo de ambaŭ vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu kun la galimatia diro de José Antonio Primo de Rivera, fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de faŝismo, ke Hispanujo estas "destin-unuaĵo en lo universala" (_una unidad de destino en lo universal_). Pli bele sonas la frazo de la filozofo José Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo" (_un proyecto sugestivo de vida en común_), sed kiel realigi ĝin por komunumo senteritoria, krom se Unuiĝintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn landon kaj ŝtaton? Ĉu tion celas la esprimo "survoje al pli alta ŝtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel antaŭŝtupo de la esperanta geto [*]? Ne, klare ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega. Ĉar temas pri plano vole kaj dole nerealigebla, ĥimera.