Part 1
Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This file was produced from images generously made available by Osterreichische Nationalbibliothek - Austrian National Library.)
La Biblio tradukita en ESPERANTO.
La Libro Ruth.
El la Originalo tradukis E. NEUMARK.
NURNBERG.
Presejo de W. Tummel.
1893.
Antauxparolo.
Tiu cxi libreto estas malgranda, tamen gxi estas konata al cxiu naciisto, cxar gxi estas parteto de l'Biblio, kiu gxis hodiaux estas tradukita en du cent lingvoj; kaj tial mi esperas, ke cxiu homo min bone komprenos, cxar en okazo de ia dubo li facile povos kompari mian tradukon kun sia nacia. La kara leganto tamen sciu, ke preskaux ne estas trovataj du tradukoj, kiuj cxie precize konsentu. Cxe mia laboro mi tenis, ekster la hebrea originalo, la tradukoj rusan, germanan, araban kaj persan; kaj praktike mi v[neklarajxo] ke cxiu de ili havas diversan formon; tial, ne sciante, kiun [neklarajxo] ili akurate sekvi, mi elektis sekvi la originalon, trovante, ke en nia lingvo ni povas komprenigi la penson de alinaciisto pli precize, ol en iu alia lingvo. Mi tradukis konservante kiom eble la vortojn de l'originalo, kaj tamen mi jugxas, ke la libro per tio ne perdis la klarecon por la leganto, kaj kie mi trovis tian okazon, mi aldonis kelkajn vortojn ensxlosante ilin en krampoj.
Kiu iam provis traduki antikvan libron en lingvo niatempa, scias la malfacilecon de tia laboro, kiu neniel povas resti nekritikebla; se mi skribus la tradukon libere (t. e. konservante la rakonton, ne la vortojn), kredeble gxi estus pli klara kaj bonstila, sed tiam gxi jam ne prezentus cxiujn nuancojn de l'originalo precize, kaj multaj pensoj per tio perdus.
Kiam mi vidos, ke mia laboro placxis al niaj amikoj kaj ili estos kontentaj je gxi, tiam mi ankaux eldonos la tradukon de "Esther" el la Biblio.
Mi esperas, ke niaj diligentaj amikoj min sekvos, kaj pli frue aux pli malfrue ni havos en nia lingvo la tradukon de l'tuta Biblio, kiu alportos al nia lingvo honoron, progresadon kaj utilegon.
Grodno, Rusujo, en Novembro 1892.
E. Neumark.
Pri l'ortografio.
Tradukante el lingvo hebrea, mi ne povis skribadi la nomojn personajn kaj geografiajn tiel, kiel oni kutimis skribadi en lingvoj euxropaj, cxar nia lingvo, kiu estas kreita por esti internacia, devas prezenti cxion kiom eble pli precize, ol aliaj lingvoj, kaj tial cxe l'skribado de nomoj, kiuj havas sonojn ne havantajn literojn en nia alfabeto, ne povinte skribi ilin precize, mi almenaux faris signojn, per kiuj la filologo aux la orienta naciisto ilin ekkonu kaj povu ilin diferencigi de l'sonoj proksimaj al ili. Kaj jen estas la formoj, en kiuj mi skribis en tia okazo, kaj tiujn cxi samajn formojn mi proponas al niaj amikoj, estontaj en tia situacio
[Transliteriga tablo]
nia alfabeto pli ol tiuj naux, pri kiuj mi jam parolis, mi pensas, ke tiel ni povas signi cxiujn orientajn sonojn.
La tradukinto.
La Libro Ruth.
CXAPITRO I.
(1) En la tagoj, kiam jugxis (= _regis_) la jugxistoj, estis malsato en la lando, kaj el Beshlehxhem Jehuda foriris homo, por logxi en kampoj de Moab, li, lia edzino kaj liaj du filoj. (2) La nomo de l'homo (_estis_) Elimelehx--de lia edzino, Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj--Mahxhlon kaj Kiljon, Efrashanoj de Beshlehxhem Jehuda, kaj ili venis kampojn Moabajn kaj estis tie. (3) Kaj Elimelehx, edzo de Naomi, mortis, kaj restis sxi kaj sxiaj du filoj. (4) Kaj ili edzigxis kun virinoj moabinoj, la nomo de l'unu Arpa, kaj de l'dua Ruth, kaj ili logxis tie cxirkaux dek jarojn. (5) Kaj Mahxhlon kaj Kiljon ambaux ankaux mortis, kaj restis la virino (_sola_) post sxiaj du filoj kaj sxia edzo. (6) Kaj sxi kun sxiaj bofilinoj sin levis kaj reiris de la moabaj kampoj, cxar sxi auxdis en la kampo moaba: "ke Dio ekmemoris sian popolon, por doni al ili panon". (7) Kaj sxi eliris el la loko, kie sxi estis tie, kaj sxiaj du bofilinoj kun sxi, kaj ili iris en vojon, por reveni Jehudujon. (8) Kaj Naomi diris al siaj du bofilinoj: iru reigxu cxiu al sia patrina domo, Dio faradu al vi favoron, kiel vi faradis al la mortintoj kaj al mi. (9) Dio donu al vi, ke vi trovu ripozon cxiu en domo de sia edzo, kaj sxi ilin kisis, kaj ili levis vocxon kaj ploris. (10) Kaj ili diris al sxi: nur kun Vi ni reiros al via popolo. (11) Kaj Naomi diris: reiru miaj filinoj, kial vi irus kun mi? cxu mi havas ankoraux filojn en min ventro, kiuj por vi estos edzoj? (12) Reigxu, miaj filinoj, iru, cxar mi jam tro maljunigxis por edzinigxi. Se mi ecx dirus, mi havas esperon, ecx mi ankaux estus nunan nokton edzinigita kaj ecx naskus filojn,-- (13) Cxu je ili vi atendos, gxis ili grandigxos? cxu pro ili vi retenos vin, por ne edzinigxi? ne, miaj filinoj! cxar (_se vi ne obeos_) mi estos tre maldolcxigita pri vi, cxar sur min dia mano (= _batego_) jam falis. (14) Kaj ili levis vocxon kaj ankoraux ploris, kaj Arpa kisis sian bopatrinon (_por adiaux_) sed Ruth kunigxis je sxi. (15) Kaj Naomi diris: jen via bofratino reiris al sia nacio kaj Dio, reiru post via bofratino. (16) Kaj Ruth rediris: ne petegu min, por vin forlasi kaj reiri de vi, cxar kien vi iros, mi (_ankaux_) iros kaj kien vi pasigos la noktojn mi (_ankaux_) pasigos, via nacio estas mia nacio kaj via Dio estas mia Dio. (17) Kie vi mortos, mi mortos, kaj tie oni min enterigos, tiel Dio min punu kaj punegu, se ecx la morto faros disigon inter ni. (18) Kaj Naomi vidis, ke sxi penadas, por iri kun sxi, kaj sxi cxesis paroladi al sxi. (19) Kaj ambaux iradis, gxis ili venis Beshlehxhemon, kaj kiam ili venis Beshlehxhemon, la tuta urbo ekterurigxis je ili, kaj diris: "Cxu tio cxi estas Naomi?" (20) Kaj sxi diris al ili: Ne nomu min "Naomi" (= _agrablulino_), sed nomu min "Mara" (= _maldolcxulino_), cxar la Cxiopova tre min maldolcxigis. (21) Mi plena (_de bonhavo_) foriris, sed malplene Dio min revenigis; kial vi min nomas Naomi, dum Dio min mizerigis kaj la Cxiopova malbonfaris al mi. (22) Kaj revenis Naomi, kaj sxia bofilino Ruth la Moabino, kiu venis de Moabaj kampoj--kun sxi, kaj ili venis Beshlehxhemon en la komenco de rikoltado de hordeo.
CXAPITRO II.
(1) Kaj Naomi havis parencon de sia edzo viro grava heroo de l'gento de Elimelehx, kaj lia nomo estis Boaz. (2) Kaj Ruth la moabino diris al Naomi: mi iros kampon kaj elsercxados (_perditajn_) spikojn, cxe kiu mi trovos favoron en liaj okuloj; kaj sxi rediris: iru, mia filino. (3) Kaj sxi iris kaj venis kaj elsercxadis en la kampo poste de l'rikoltantoj, kaj (_neintence_) tio cxi okazis en la parto de l'kampo (_kiu apartenis_) al Boaz de l'gento de Elimelehx. (4) Kaj jen Boaz venis de Beshlehxhem, kaj diris al la rikoltantoj: "Dio kun vi!" Kaj ili rediris: "Dio vin benu!" (5) Kaj Boaz diris al sia servanto, kiu staris (_kiel estro_) cxe l'rikoltantoj: kies estas tiu cxi junulino? (6) Kaj la servanto staranta, cxe l'rikoltantoj respondis kaj diris: sxi estas junulino moabino, kiu revenis de moabaj kampoj kun Naomi, (7) kaj sxi diris: mi elsercxados (_spikojn_) kaj kolektos (_farante_) garbojn poste de l'rikoltantoj, kaj sxi venis kaj staradas (_tie cxi_) de l'mateno gxis nun; sxia jena sidado en la dometo estas de mallonge. (8) Kaj Boaz diris al Ruth: cxu vi auxdas, mia filino? ne iru elsercxadi alian kampon kaj ne foriru de tie cxi, kaj tiel kunigxu kun miaj servantinoj. (9) Viaj okuloj (_rigardu_) sur la kampon, kiun oni rikoltos, iru ilin sekvante, mi ordonis ja al la junularo, ke ili vin ne tusxu; kiam vi soifos, iru al la vazoj kaj trinku de l' (_akvo_) kiun la junularo cxerpas. (10) Kaj sxi falis sur sian vizagxon kaj inklinigxis gxis la tero, kaj diris al li: kial mi trovis favoron en viaj okuloj, por min ekkonatigi, dum mi estas ja alilandulino? (11) Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi: al mi estas jam raportita cxio, kion vi faradis kun via bopatrino post la morto de via edzo, kaj vi forlasis vian patron, patrinon kaj patrujon, kaj iris al nacio, kiun vi ne konis hieraux kaj antauxhieraux. (12) Dio pagu vian faradon, kaj via rekompenco estu tuta (_kaj plena_) de l'Cxioestro Dio de Israel, al kiu vi venis, por trovi defendon sub liaj flugiloj. (13) Kaj sxi diris: mi trovas favoron en viaj okuloj, mia mastro! cxar vi min konsolis, kaj parolis al la koro de via servantino, dum mi ne estas inda kiel unu el viaj servantinoj. (14) Kaj Boaz diris al sxi: en la tempo de mangxado alvenu tien cxi kaj mangxu de l'mangxajxo, kaj trempu vian panon en vinagron. Kaj sxi sidigxis flanken de l'rikoltantoj, kaj li alsxovis al sxi rostitajn spikojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis kaj restigis al si. (15) Kaj sxi levigxis por elsercxadi, kaj Boaz ordonis al siaj servantoj, dirante: ankaux inter la garboj sxi elsercxadu kaj vi ne hontigu sxin. (16) Kaj de l'garbetoj vi ankaux defaligu por sxi, kaj lasu, ke sxi gxin elsercxu, kaj ne riprocxu sxin. (17) Kaj sxi elsercxadis en la kampo gxis la vespero kaj elbatis tion, kion sxi elsercxis, kaj gxi estis cxirkaux unu "efa" (_mezurilo_) da hordeo. (18) Kaj sxi gxin portis kaj venis la urbon, kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi elsercxis, kaj sxi (_Ruth_) elprenis (_el la posxo_) tion, kion sxi restigis de sia sateco kaj donis al sxi. (19) Kaj sxia bopatrino diris: kie vi sercxadis hodiaux kaj kie vi laboris, via konanto estu benata; kaj sxi raportis al sia bopatrino, cxe kiu sxi laboris, kaj diris: la nomo de l'viro, cxe kiu mi hodiaux laboris, estas Boaz. (20) Kaj Naomi diris al sia bofilino: benita li estu de Dio, cxar li ne forlasis sian afablon de l'vivantoj kaj (_nek_) de l'mortintoj. Kaj Naomi diris: la viro estas proksima al ni, li estas el niaj parencoj. (21) Kaj Ruth la moabino diris: li ankaux diris al mi: "kun la servantinoj, kiuj estas cxe mi, kuniru, gxis ili finos la tutan mian rikoltadon". (22) Kaj Naomi diris al sia bofilino Ruth: bone estas, mia filino, ke vi iru kun liaj servantinoj, por ke oni vin ne renkontu (_severe_) en alia kampo. (23) Kaj Ruth kuniris kun la servantinoj de Boaz por elsercxadi (_spikojn_) gxis la fino de l'hordea kaj tritika rikoltado, kaj sxi sidadis cxe sia bopatrino.
CXAPITRO III.
(1) Kaj Naomi, sxia bopatrino, diris: mia filino! mi deziras ja por vi ripozon, kiu estas bona por vi. (2) Kaj nun Boaz, nia parenco, kun kies junulinoj vi kunestis, li jen ventumas la amason da hordeo en nuna nokto. (3) Vi banigxu kaj sxmirigxu (_per parfumoj_) kaj metu viajn (_plej karajn_) vestojn sur vin kaj subiru al la amasejo, ne konatigu vin al la viro, gxis li finos mangxi kaj trinki. (4) Kaj kiam li kusxos, eksciigxu la lokon, kie li kusxigxos, kaj venu kaj malkovru lian piedujon kaj kusxigxu, kaj li jam diros al vi, kion vi faru. (5) Kaj sxi rediris al sxi: cxion, kion vi diros al mi, mi faros. (6) Kaj sxi subiris al la amasejo kaj faradis cxion, kiel sxia bopatrino al sxi ordonis. (7) Kaj Boaz mangxis kaj trinkis, kaj lia koro bonhumorigxis, kaj li venis al la rando de l'garbaro por kusxigxi, kaj sxi venis mallauxte kaj malkovris lian piedujon kaj kusxigxis. (8) Kaj kiam farigxis noktomezo, la viro ektimis, kaj li ekpalpis kaj (_eksciigxis ke_) jen virino kusxas apud lia piedujo. (9) Kaj li diris: kiu vi estas?! kaj sxi rediris: mi estas Ruth, via sklavino, etendu viajn flugilojn sur vian sklavinon, cxar vi ja estas parenco. (10) Kaj li diris: benata vi estu de Dio, mia filino! vi bonigxis vian lastan afablon pli ol la unua, per tio, ke vi ne iris al la junuloj cxu malricxa cxu ricxa. (11) Kaj nun ne timu, mia filino, cxion, kion vi diros, mi por vi faros, cxar la tuta pordego de mia popolo scios, ke vi estas heroa virino. (12) Kaj nun! kvankam mi vere estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. (13) Pasigu la nokton, kaj matene, se li vin elacxetos, estas bone, li elacxetu, kaj se li ne volos vin elacxeti, mi vin elacxetos, kiel vivas Dio! kusxu gxis la mateno. (14) Kaj sxi kusxis apud lia piedujo gxis la mateno, kaj sxi sin levis antaux la tempo, kiam homo povas ekkoni la duan--cxar li diris: ne estu sciate, ke virino venis la amasejon. (15) Kaj li diris: donu la tukon, kiu estas sur vi kaj tenu gxin, kaj sxi gxin tenis kaj li mezuris ses (_mezurilojn da_) hordeo, kaj metis sur sxin, kaj venis la urbon. (16) Kaj sxi venis al sia bopatrino, kiu diris; kiu vi estas? cxu mia filino? kaj sxi raportis al sxi cxion, kion la viro faris por sxi. (17) Kaj sxi diris: tiujn cxi ses (_mezurilojn da_) hordeo li donis al mi, cxar li diris al mi: "ne revenu al via bopatrino malplene". (18) Kaj (Naomi) diris: sidu, filino, gxis vi scios kiel la afero elfalos, cxar la viro ne trankvilos, antaux ol li hodiaux finos la aferon.
CXAPITRO IV.
(1) Kaj Boaz iris al la pordego (de l'urbo) kaj sidis tie, kaj jen la parenco, pri kiu Boaz diris, pasas, kaj (_Boaz vokante_) diris: Tiu kaj tiu! venu, sidigxu tie cxi! kaj li alvenis kaj sidigxis. (2) Kaj (_Boaz_) prenis dek virojn el la maljunuloj de l'urbo kaj diris: sidigxu tie cxi; kaj ili sidigxis. (3) Kaj li diris al la parenco: la parton de l'kampo, kiu apartenis al nia frato Elimelehx, vendas Naomi, kiu revenis de moaba kampo. (4) Kaj mi diris: mi malkovros vian orelon (= _rakontos_), dirante: acxetu en la apudtestado de la sidantoj kaj de la maljunularo de mia popolo. Se vi elacxetos, elacxetu! kaj se oni (= _vi_) ne elacxetos, diru al mi, ke mi sciu, cxar krom vi ekzistas, neniu por elacxeti, kaj mi (_kandidatas_) post vi. Kaj tiu rediris: mi elacxetos! (5) Kaj Boaz diris: en la tago, kiam vi acxetos la kampon de l'mano de Naomi, tiam vi acxetas de Ruth la moabino, edzino de l'mortinto, (_la devon_) dauxrigi la nomon de l'mortinto sur lian heredajxon. (6) Kaj diris la parenco: mi ne povas elacxeti (_sxin_) por mi, cxar eble (_per tio_) mi malutilos al mia heredajxo, elacxetu vi mian acxetajxon, cxar mi ne povas elacxeti. [(7) En antikveco tiu cxi moro ekzistis cxe Israel: cxe l'acxetado kaj sxangxado, por konfirmi cxiun aferon, demetis homo sian sxuon (_ganton_) kaj gxin donis al la dua, kaj tio cxi estis la atesteco cxe Israel.] (8) Kaj la parenco diris al Boaz: acxetu por vi, kaj (_tiu_) demetis sian sxuon. (9) Kaj diris Boaz al la maljunularo kaj tuta popolo: vi estu hodiaux atestantoj, ke mi acxetis cxion, kio apartenis al Elimelehx kaj kio apartenis al Kiljon kaj Mahxhlon de l'mano de Naomi. (10) Kaj Ruthon la moabinon, edzinon de Mahxhlon mi ankaux acxetis, por ke sxi estu mia edzino, por dauxrigi la nomon de l'mortinto sur lian heredajxon, kaj la nomo de l'mortinto ne fortrancxigxu de liaj fratoj kaj de lia loka pordego, vi hodiaux estu atestantoj! (11) Kaj rediris la tuta popolo, kiu estis en la pordego, kaj la maljunuloj: ni estas atestantoj! Dio donu la edzinon, kiu venas vian domon, kiel Rahxhel kaj Lea, kiuj ambaux konstruis la domon Israel, akiru havon en Efrash, kaj havu bonan nomon en Beshlehxhem. (12) Kaj via domo estu, kiel la domo de Perec, kiun Thamar naskis de Jehuda, de l'semo, kiun Dio al vi donos de tiu cxi junulino. (13) Kaj Boaz prenis Ruthon kaj sxi farigxis lia edzino, kaj li alvenis al sxi, kaj Dio donis al sxi gravedecon, kaj sxi naskis filon. (14) Kaj la virinoj diris al Naomi: lauxdo al Dio, ke li hodiaux ne malekzistigis por vi parencon, kaj lia nomo estu nomata (_kaj ekzistanta_) cxe Israel. (15) Kaj li estos por vi agrabliganto de l'animo, kaj nutranto de via grizeco, cxar lin naskis via bofilino, kiu vin amas kaj estas pli bona por vi, ol sep filoj. (16) Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis sur siajn genuojn kaj estis lia vartistino. (17) Kaj la najbarinoj donis al li nomon: [dirante: cxe Naomi naskigxis filo, ili nomis lian nomon] Obed (= _laboranto, utilanto_); li estis la patro de Jisxaj patro de David. (18) Tiuj cxi estas la naskigitoj de Perec; Perec naskigis Hxhecron'on. (19) Hxhecron naskigis Ram'on, Ram naskigis Aminadab'on, (20) Aminadab naskigis Nahxhsxon'on, Nahxhsxon naskigis Salma'on. (21) Salma naskigis Boaz'on, Boaz naskigis Obed'on. (22) Obed naskigis Jisxaj'on, kaj Jisxaj naskigis David'on.
Fino.
Notoj de tekstpreparanto.
En la antauxparolo, du vortoj ne estis legebla. Mi transskribis ilin kiel [neklarajxo].
Mi sxangxis cxi-subajn detalojn en la teksto:
Cxapitro Verso Originalteksto Korektajxo I 19 Cu tio cxi estas Naomi? Cxu tio cxi estas Naomi? I 22 la komenco dcx rikoltado la komenco de rikoltado II 23 la servantinoj de Boaz la servantinoj de Boaz III 11 tuta pordegxo de mia popolo tuta pordego de mia popolo