Part 3
Sed cxiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj pri fantomoj kaj aperajxoj. La komunumo ricxas je tiaj legendaj trezoroj. Lokaj fabloj kaj supersticxoj pli bone prosperas en tiuj izolitaj, de longe enlogxataj retirigxejoj sed nun tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta la logxantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj. Krome, fantomoj spertas nenian kuragxigon en la plejparto el niaj vilagxoj cxar ili apenaux gxuas la tempon finsperti sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaux ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial kiam ili eltombigxas nokte por cxirkauxpromeni, restas al ili neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur malofte auxdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe enlogxataj Nederlandaj komunumoj.
La tuja kauxzo tamen--la ofteco de supernaturaj rakontoj en tiuj lokoj--atribueblas sendube al la proksimeco de Dorm-Valeto. Kontagxon alportis la aero mem elblovanta tiun hantejon. Gxi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la cxe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn sovagxajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj raportigxis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraux staranta en la najbarejo, kie la bedauxrinda Majoro Andreo punmortis. Ankaux iom menciigxis la virino vestita en blanko kiu hantis la senluman ravineton cxe Korak-Rokego kaj ofte auxdigxis kriegante en antauxsxtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la negxo. Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej sxatata fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu auxdigxis plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, lauxraporte, sxnurante sian cxevalon cxiunokte inter la tomboj de la pregxeja antauxkorto.
La izolita situloko de la pregxejo, ekde cxiam versxajne, igas gxin sxatata hantejo de cxagrenitaj spiritoj. Gxi staras sur altajxeto, cxirkauxate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter kiuj gxiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormcxambro. Malkruta deklivo descendas de gxi gxis argxenta akvotavolo cxirkauxlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidigxi la bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante gxian gazonkorton kie la sunradioj sxajnas dormadi tiom trankvile, oni povus supozi ke tie almenaux la mortintoj rajtas ripozi en paco.
Unuflanke de la pregxejo etendigxas largxa boskovaleto laux kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo, ne malproksime disde la pregxejo, lignoponto antauxatempe transjxetigxis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo ecx dumtage sed estigante timigan nigregon dumnokte.
Cxi-tiu estis unu el la plej sxatataj hantejoj de la senkapa rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontigxis. Oni rakontis la sperton de Multagxulo Brauxvero, la plej hereza el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samcxevale malantauxdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride, transmontete-transmarcxe, gxis atingi la ponton. Tie subite la rajdanto aliigxis en skeleton, jxetis la maljunulon en la rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lancxante super la arbosuprajxojn.
Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro, kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada cxarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara vilagxo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano, li proponis vetrajdi kun tiu kontraux bovlo da puncxo. Li aldone raportis ke li gajnintus la veton, cxar Cxioriskulo nepre venkis la koboldcxevalon. Tamen kiam ili atingis la pregxejan ponton, la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo.
Cxiuj tiuj raportajxoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu homoj parolas en la malhelo, dum la vizagxoj de la auxskultantoj nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla auxtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn okazintajn en lia denaska sxtato Konektikuto kaj timigajn vidajojn kiujn li spertis dum siaj cxiunoktaj piedpromenadoj en Dorm-Valeto.
Nun la festeno finigxis. La maljunaj kultivistoj kunigis siajn familiojn en siaj cxaroj kaj auxdigxis dum kelke da tempo veturante klakante laux la valetaj vojoj kaj trans la forajn montetojn. Kelkaj frauxlinoj rajdis sur kromseloj malantaux siaj plej sxatataj amkandidatoj, kaj ilia legxerkora ridado, miksite kun la hufbruo de la cxevaloj, ehxadis laux la silentaj boskoterenoj, mallauxtigxante pli kaj pli gxis nepra finauxdigxo--kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laux la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur gxissukcesa vojo.
Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misigxis cxar, post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfelicxa kaj morna mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Cxu eblas ke tiu knabino efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Cxu tio ke sxi kuragxigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta la celon certigi venkon kontraux lia rivalo? La respondon nur Cxielo scias, ne mi! Suficxu diri ke Ikabodo eliris sxtelpasxe kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por cxirkauxkontroli la panoramon de kampara ricxeco pri kiu antauxe li tiel ofte avargxojacxis, li iris rekte al la stablo kaj, per pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege malgxentile el la komfortejo kie tiu gxuis profundan dormadon, songxante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj plenaj je fleo kaj trifolio.
Estis la nokta sorcxhoro kiam Ikabodo, malgxojkore kaj senkuragxe, lauxiris sian gxishejman vojon, laux la deklivoj de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilagxo kaj kiujn antauxe en la posttagmezo li trairis tiom gxoje. La horo estis same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontrauxtere. En la nepra noktomeza silento li auxdis la bojadon de gardhundo patrolanta sur la kontrauxa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio estis tiel svaga kaj mallauxta ke gxi prikonsciigis cxe li nur la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, foje kaj refoje, la longdauxra kokerikado de iu virkoko, hazarde vekita, ehxadis fore, forege, el kultivista domo situanta intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel songxsono. Neniaj vivosignoj sentigxis proksime al li, krom malofta grilcxirpo aux eble guturala ekvibro de virrano kiu, logxante en najbara marcxo, dormis malkomforte kaj ekturnigxis surlite.
Cxiuj fantomo- kaj koboldorakontoj auxditaj de li dum la posttagmezo nun kunamasigxis en lia memoro. La nokto pli kaj pli malheligxis. La steloj sxajnis sinki pli profunde en la cxielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj sengxoja. Li alproksimigxis krome la lokon mem kie la eventoj de multaj el la fantomrakontoj surscenejigxis. Meze de la vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de orientilo. Gxiaj brancxoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, klinigxante preskaux gxistere antaux ol relevigxi en la aeron. Gxi jam rolis en la tragika raporto pri la malbonsxanca Andreo militkaptita tre proksime, pro kio gxi universale kromnomigxis "la arbo de Majoro Andreo". La popolamaso konsideris gxin kun miksajxo da respekto kaj supersticxo, duone pro kompato pri la sorto de ties malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj vidajxoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni cxirkauxauxdigis pri gxi.
Dum Ikabodo alproksimigxis tiun timindan arbon, li komencis lipfajfi. Li kredis auxdi respondan fajfadon: tio estis nur ventoblovajxo sin pelinta akratone tra la sekaj brancxoj. Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankajxon pendantan mezarbe: li pauxzis kaj cxesis fajfi. Kiam li rigardis pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li auxdis gxemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis kontrauxselen: tio estis nur unua brancxego frotinta duan dum la vento ilin ambaux vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, sed lin atendis novaj dangxeroj.
Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavajxon konatan laux la nomo Vilejo-Marcxo. Pluraj krudaj sxtipegoj, apudmetite, rolis kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kasxtanoj, pezege implikite per sovagxaj vitoj, jxetis kavernspecan malhelon sur gxin. Transiri tiun ponton farigxis malfacilega provo. Cxe tiu sama loko mem la malbonsorta Andreo kaptigxis kaj sub la kovrajxo estigita de tiuj kasxtanoj kaj vitoj kasxigxis la fortikaj rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, ecx hodiaux, cxiuj taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la sentoj de la lerneja knabo devanta gxin preterpasi solapersone post la sunsubigxo.
Dum li alproksimigxis la rivereton lia koro komencis bategi. Li amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian cxevalon surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la ponton. Sed anstataux ekkuri antauxen la perversa maljuna bestacxo flankenmovigxis, trafante la barilon. Ikabodo, kies timo pligrandigxis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en la kontrauxa direkto kaj batis malavare per la kontrauxflanka piedo. Cxio vanis. Lia besto ekmovigxis, verdire, sed nur sukcesis enplongxi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan aliflanke de la vojo.
Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antauxenhastegis, snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmovigxis apud la ponto kun subito kiu preskaux antauxenjxetis superkape sian rajdanton. En tiu sama momento la delikata auxdkapablo de la lernejestraj oreloj perceptis likvajxan apudpontan piedpasxegon. En la malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, misforman, nigran, turegantajxon. Tiu restis senmove sed havis kuntirigxintan aspekton, kvazaux kolosega monstro preta sin lancxi kontraux la vojagxanton.
La haroj de la timigita pedagogo elstarigxis surkape pro teruro. Kion fari? Jam forpasis la oportuno turnigxi kaj forfugxi. Krome, kiun sxancon li havus eskapi fantomon aux koboldon--se temis pri tiajxo--povantan surrajdi la flugilojn de la vento? Tial, estigante ioman pseuxdokuragxon, li demandis balbutante: "Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la demandon en ankoraux pli maltrankviltona vocxo. Dauxre okazis nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca fervoro ekpsalmis pregxejan himnon.
En tiu momento la timiga ombrajxo ekmovigxis kaj, pergrimpe, persalte, subite ekstarigxis meze de la vojo. Kvankam la nokto estis malhela kaj morna, la formo de la nekonatajxo nun iom konstateblis. Gxi sxajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur fortikframa nigra cxevalo. Gxi faris nek minacan geston, nek afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, antauxentrotante blindaflanke de multagxa Pafilpulvo, kiu nun renormaligxis post siaj timo kaj obstino.
Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre malplacxis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian cxevalon, esperante forlasi la fremdajxon. Ankaux tiu tamen plirapidigis sian cxevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta malrapidigxis, ekpromenadpasxigis sian beston, intencante lanti malantauxe--la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortigxi. Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita lango algluigxis al lia palato kaj la notoj mortis en lia gorgxo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista kunulo kasxigxis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaux klarigxis.
Lauxgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontrauxcxielen la figuron de lia kunvojagxanto, gigante altan kaj envolvitan en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas. Lia hororo pligrandigxis kiam li rimarkis ke la mankantan kapon, anstataux porti gxin sursxultre, la fremdajxo-fremdulo transportis antaux si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per kaskadajxo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita movigxo preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmovigxis samritme kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum sxtonoj forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je cxiu salto. La malpezaj vestajxoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian longan, magran korpon super la kapo de sia cxevalo pro sia avida deziro forfugxi.
Ili nun atingis la vojon kiu flankenturnigxas en la direkto al Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, lauxsxajne sorcxite per demono, anstataux resti survoje, turnigxis kontrauxdirekten kaj plongxis impete lauxdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas sablan kavajxon ombratan de arboj dum preskaux kvaronmejlo, kie gxi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj aliflanke de kiu suprensxvelas la verda monteto sur kiu staras la kalkolaktita pregxejo.
Gxis nun la paniko de la cxevalo havigis al gxia malcerta rajdanto sxajnan avantagxon en la konkurso. Bedauxrinde jxus kiam li atingis la mezan punkton de la kavajxo, la selzono cedis kaj li sentis gxin forgliti de sub li. Li mankaptis gxin perpomele kaj strebis gxin reteni surcxevale, tamen sensukcese. Restis al li nur suficxe da tempo por cxirkauxbraki la kolon de multagxa Pafilpulvo antaux ol la selo terenfalis kaj li auxdis sian postkuranton gxin treti subpiede.
Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano Van-Ripero cxar estis la dimancxa selo de tiu. Al la momento tamen maltauxgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin proksimegdistance kvazaux preta ekrajdi lian postajxon mem kaj, estante malbonlerta cxevalisto, li spertis grandan gxenon penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken; alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de la cxevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan tiean korpofendigxon.
Malfermajxo en la arboj nun kuragxigis lin esperi ke la pregxeja ponto proksimas. La sxanceligxanta reflekto de argxenta stelo en la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la pregxejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la lokon kie malaperis la fantoma kontrauxstaranto de Bromo Ostaro. "Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi estos sekura."
En tiu momento li auxdis la nigran cxevalon anhelantan kaj blovantan malantaux li. Li ecx kredis senti gxian varman spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multagxa Pafilpulvo sursaltis la ponton. Gxi kuregis tondrobrue trans la ehxantajn tabulojn, atingis la kontrauxan bordon. Nun Ikabodo rigardis malantauxen kontrolante cxu lia postsekvanto malaperos, lauxtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro. En tiu momento mem li vidis la koboldon elstarigxi en siaj piedingoj entreprenante antauxenlancxi sian kapon kontraux la lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed li tro malfruis. Gxi trafis lian kranion kun grandega kolizio kaj faligis lin kapon antauxen en la polvon. Pafilpulvo, la nigra cxevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, cxiuj tri, tornadrapide.
La sekvintan matenon la maljuna cxevalacxo trovigxis sensele antaux la barilpordo de sia mastro. Dum gxia brido kusxis subpiede gxi solene macxadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis matenmangxhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis cxe la lernejo kaj vagpromenadis lauxborde de la rojo. Nenia lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviligxi pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo ekestigxis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li. En unu parto de la vojo iranta al la pregxejo oni trovis la selon tretitan en la teron. La spuroj de cxevalhufoj, profunde enfiksite en la vojo kaj versxajne kun furora rapideco, kondukis al la ponto preter kiu, sur la bordo de largxa parto de la rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, trovigxis la cxapelo de la malbonsxanca Ikabodo kaj proksime al gxi frakasita kukurbo.
Oni prisercxis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri lia heredajxo, kontrolis la pakon enhavantan liajn cxiujn surterajn posedajxojn. Tiuj konsistis el du cxemizoj kaj duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj sxtrumpoj; malnova gxisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da psalmhimnoj kun multaj kornitaj pagxoj; kaj rompita diapazono.
Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis cxiuj al la komunumo krom _Historio de Sorcxarto_, verkita de Kotono Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri songxoj kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio surportanta skribacxajxojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano Van-Ripero kiu decidigxis de tiam antauxen ne plu edukigi siajn gefilojn cxelerneje, opiniante ke laux lia scio, la leg- kaj skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono la lernejestro posedis--li ricevis sian kvaronjaran salajron nur unu-du tagojn antauxe--li kunportis tion sendube surpersone en la momento de sia malapero.
La mistera evento instigis grandan spekulativadon cxepregxeje la sekvintan dimancxon. Aroj da spektantoj kaj klacxemuloj kunigxis en la pregxeja antauxkorto, cxe la ponto kaj tie kie trovigxis la cxapelo kaj la kukurbo. Rememorigxis la rakontoj de Brauxvero kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj raportajxoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris cxiujn tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo, ili sxancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta Heso fortransportis. Pro tio ke li estis frauxlo kaj sxuldis monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviligxante pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia pedagogo lin anstatauxis.
Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo dauxre vivas; ke li forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendigxo cxemane de la heredontino; ke li translokigxis al fora regiono de la lando; ke li tie instruis kaj samtempe fakigxis pri juro, advokatigxis, politikistigxis, kandidatigxis, jxurnalistigxis kaj jugxistigxis en malalttribunalo.
Bromo Ostaro, kiu baldaux post la malapero de sia rivalo edzigxis triumfe kun la florigxanta Katrino, cxiam elmontris cxioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo kaj cxiam ekridegis plenpulme kiam menciigxis la kukurbo, pro kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol li bonvolas raporti.
La multagxaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj jugxantoj pri tiuj aferoj, asertas ecx gxis hodiaux mem ke Ikabodo forsxteligxis pere de supernaturaj rimedoj, cxio kio estas unu el la plej sxatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo cxirkaux vintraj vesperfajroj.
La ponto farigxis pli ol iam fokuspunkto de supersticxa miro kaj povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni sxangxis la itineron de la vojo, rezulte de kio gxi nun aliras la pregxejon lauxpasante la bordon de la muellageto.
Forlasite, la lernejo baldaux malkomponigxis kaj gxin ekhantis, lauxraporte, la fantomo de la malbonsxanca pedagogo. Plugknaboj, lantante sur la gxishejma vojo en trankvila somervespero, ofte kredas auxdi la vocxon de Ikabodo, cxantantan en fora distanco malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto.
POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO
La antauxa rakonto raportigxas en preskaux la sammemaj vortoj en kiuj mi auxdis gxin raportitan cxe korporacia kunveno de la multagxa urbo Manhatuso, kunveno kiun cxeestis multaj el la plej sagxaj kaj plej estimataj burgxoj de la urbo. La rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malgxoje komikan vizagxon. Mi forte suspektis lin esti malricxa cxar li tiel kuragxe klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis multe da ridado kaj aprobado, precipe cxe du-tri deputitaj magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la rakontotempo.
Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, antauxenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaux kontrolante la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega kauxzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco de la aliaj cxeestantoj finestigxis kaj reestigxis silento, li apogis unu brakon sur la brakon de sia segxo kaj, arkiginte la alian, demandis, kun ege sagxaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio estas la moralajxo de la rakonto kaj kion gxi pruvas?
La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran refresxajxon, pauxzis momenton, rigardis sian demandinton kun mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre malrapide gxistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laux la plej forta logiko, la jenon:
"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantagxojn kaj plezurojn kondicxe ke ni konsideru sxercon nur kiel sxercon."
"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraux koboldoj, tiu povas sendube sperti malfacilan rajdadon."
"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura pasxo en la direkto al altnivela estimo en la lando."
La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli strecxe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de la silogismo; dume, sxajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizagxacxo. Tempofine la seriozulo komentis ke cxio tio tre bonas. Tamen, liaopinie, la rakonto iom troigas. Gxi havas unu-du punktojn pri kiuj li dubas.
"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu afero, mi mem ne kredas duonon el gxi."
End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving