La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio
Part 2
Jen, kion li mem diris en sia unua libreto--en la kanto "Mia penso" skribita antaux tridek jaroj en lingvo tiam ankoraux fremda al cxiuj mondanoj:
... Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan-- La junecon--mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne, Vivi ankaux mi deziras,-- Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras ... Se ne placxas al la sorto Mia peno kaj laboro, Venu tuj al mi la morto, En espero--sen doloro!
Laux lia rega ordono la morto lin prenis sen doloro--la koro haltis en unu momento.... Sed gxi ne tuj prenis lin--.... Gxi permesis antauxe--por nia felicxo, ke li gxisvivu la triumfon de sia ideo dum naux kongresoj--ke li vidu la disfloradon de la semita grajno, kiun li jxetis en la plugan kampon de l' mondo per mano de ricxulo--profeto--ke li mortu kun la espero, ke lia paca verko neniam mortos!
Por la profunde malgxoja vidvino, kiel fidela kunulino subteninta lin sur la dorna vojo en laboro por homara bono,--estu konsolo jenaj vortoj de l' kanto de unu el la plej meritaj esperantistoj, Antoni Grabowski, direktitaj al la Majstro:
"En niaj koroj, granda homo, Starigxas viaj monumentoj ... La gloron de l' benata nomo Ripetos cxiuj la jarcentoj!"
* * *
Belega ja estis la parolado de Belmont, sincera la klopodado kaj la sindono de la Varsoviaj samideanoj, sed kiu felicxigis parton de l' homaro, meritas, forlasante la teron, pli brilan, pli indecan adiauxon--al ni, homoj, sxajnas. Pli indecan? La sorto volis montri, kiel mortu eminenta viro. La rekompenco, kiun homa forto ne povas doni, lin atingos per lia verko. Sed la senlima doloro, kiu singulte elsxirigxis el la brusto de l' paroladanto, ke larmoj haltigis lian vocxon, pli honoras la memoron de l' senkorpigito, ol brua krako de salutpafoj, ol oratorajxo de pompa indiferenta postlauxdo:
En Esperanto lastfoje adiauxis sian amikon la sama,--estas miriga destino de l' direktanta cxiopovo--kiu la unua salutis lin en lia lingvo, _Antoni Grabowski_. Li diris:
[Illustrajxo: Entombigo de la cxerko.]
"Funebraj auxskultantoj, karaj samideanoj!
Granda doloro trapenetras niajn korojn; ni staras cxe la cxerko de nia kara Majstro. Foriris en la regnon de l' eterneco geniulo, kies venon sur la teron atendis jarcentoj, kiu estis kvazaux elektita de l' Providenco, ke li fine solvu la gravan problemon de lingvo internacia, pri kiu antaux li multe da pensuloj revis kaj vane laboris.
Sed, parolante al vi, karaj samideanoj, cxu mi bezonas prezenti la grandajn meritojn de l' mortinto rilate al la homaro kaj la patrujo?
Cxu mi bezonas rakonti al vi, kiel nia Majstro, ekaminte sian ideon en la infaneco, restis al gxi fidela gxis sia lasta spiro? Vi ja scias, kiom pezajn oferojn li faris por la efektivigo al sia verko:
"La junecon li ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta",
kiel li mem konfesas en sia unua kanto. Vi scias, kiel nia Majstro longe vivis en mizero, metante cxiujn siajn moralajn kaj materialajn rimedojn sur tiun altaron. Nur malrapide maturigxis la fruktoj de lia penado. Fine li farigxis fama en la mondo, centoj da miloj elparolis lian nomon kun plej grandaj amo, respekto kaj admiro; d-ro Zamenhof kvazaux regxo estis adorata de sia interspirita regno; sed malgraux cxiuj honoroj li cxiam restis same modesta.
[Illustrajxo: Entombigo de la cxerko.]
Sed mi ne bezonas pentri al vi la larme puran karakteron de nia Majstro, vi konas gxin, same, kiel la grandecon de lia tuthomara verko, same, kiel cxiun pli gravan momenton el lia vivo. Unu tia momento vive al mi prezentigxas en la nuna funebra horo: Kun kortusxo mi rememorigas al mi, kiel, antaux tridek jaroj, mi la unuan fojon salutis nian Majstron en la lingvo internacia: tiam okazis la unua interparolo Esperanta. Cxu tiam mi povis antauxsenti, ke mi staros cxe via cxerko, por diri al vi, kara amiko, la lastan: adiaux! en Esperanto! Adiaux! Kaj gxis revido en pli bona mondo sen doloroj kaj suferoj! Sed ne! vi ne foriras, vi vivas kaj vivos eterne en la mondo, kiam ni, viaj fidelaj lernintoj, jam longe estos foririntaj; vi vivos en la koroj de niaj posteuloj, cxiam pli granda, cxiam pli adorata bonfaranto de l' homaro. Vi eniris en la panteonon de l' senmortaj geniuloj. Tio estu konsolo ankaux por vi, funebranta, grandanima lia vivkunulino, kiu lin tutkomprenis kaj cxiam kuragxigis dum la malfacilaj momentoj de lia vivo.
Arbeto, kiun, Majstro kara, Vi plantis cxe Vistul-rivero, Elkreskis gxis lazuro klara, Etendis brancxojn cxirkaux tero. En niaj koroj, granda homo, Jam staras viaj monumentoj, La gloron de l' benata nomo Ripetos cxiuj la jarcentoj!
Post la penadoj de la vivo ripozu kviete, la tero estu por vi malpeza!"
[Illustrajxo: La tombo. Fotografejo Studio, Varsovio, Marszalk. 88. Eldonas Pola Esp. Soc.]
Kiam la emocianta impreso de tiu simpla kortusxa parolo permesis, s-ro majoro Neubarth kiel sola eksterlanda reprezentanto en la nomo de l' germanaj esperantistoj solene eldiris, kion ni senhezite ripetas, ke ni ne cxesos imiti la ekzemplon de l' Majstro kaj promesas, persisti en la Esperanta laborado gxis la fino.
Post finkanto de la kantoro la malgxoje kantata himno cxirkauxsonis la malsupren glitantan cxerkon, super kiu fermigxis la tero.
Sur la tombo amasigxis florkronoj el amplena mano. Sur la rubandoj oni legis: "De polaj esperantistoj al la kara Majstro", "De Germana Esperanto-Asocio al nia neforgesebla Majstro", "De Pola Esperantisto al la kara Majstro". Dum la ceremonio fotografistoj kaj kinematografistoj laboradis, por doni al malproksimuloj kaj postaj generacioj bildon de la okazajxo forrabinta de la mondo viron, laux kiu oni nomos lian epokon.
Kvar paroladojn oni faris super la cxerko de nia karmemora Majstro. Cxiu enhavis multe da amo kaj danko kaj plensentaj vortoj; tamen ni citos ankoraux kvinan plene egalvaloran, kvankam gxi ne estis farata en Varsovio, sed eliris el kaptitejo de rusoj, posxtkarto al la redakcio de Germana Esperantisto:
17. 4. 1917. Hammerstein.
Ni subskribintoj, rusaj esperantistoj, trovigxantaj en la Hammerstein'a kaptitejo, esprimas profundan doloron kaj grandan malgxojon pro la morto de nia kara Majstro.
Malpeza estu al li la tero!
Samideanoj:
_Abram Koliner; Levi Suhxman; M. Miliawskij; H. Samler; S. Naginiosnis; N. Kosxarovski; I. Fejgel; I. Wernowsky; I. Manevicx; Naum Gordon; Abram Kislinski; Sergej Fljagin._
Tiu seneksterajxa blanka folio impresas kvazaux simbolo de l' estonteco: Malamikaj manoj, kiuj trans la tombon de l' Majstro etendas la manon unu al la alia, por ree kune labori, realigante la altajn ideojn de l' foririnto.
Eble ne malproksima estas la tempo, kiu vidos la efektivigxon de tiu simbolo: La polaj samideanoj invitas la tutmondan esperantistaron, post ebligxo okazigi universalan kongreson en Varsovio kaj ligi kun gxi pilgrimadon al la tombo de _Ludoviko Lazaro Zamenhof_ kaj starigon al monumento por li. Ilia alvoko naskos unuvocxan ehxon.
_E. B. Wuster._
PIEDNOTOJ:
[1] t. e. la Malnova Testamento, kiu unue poparte aperis en La Revuo kaj kiun nun eldonos La Brita kaj Eksterlanda Biblia Societo; gxi jam publikigis (en 1912) la tradukon de la Nova Testamento.
[2] Li mortis la 27-an de julio 1916 en Driak; la sciigo nur post longa prokrasto alvenis tra Kopenhago.
[3] Laux raporto de cxeestinto, Belmont en cxi tiu loko menciis ankaux, ke Alfonso de Hispanlando d-ron Zamenhof faris komandoro de la ordeno de Isabella Katolika, la plej alta hispana dekoracio, kaj ke Carmen Silva, la mortinta regxino de Rumanujo, donacis al li sian bildon.
La Majstro mortis.
Ne estis mi tie, Pregxante plorpie: Katenis min sklave Siberio. La famon, ne brue, Nur poste, malfrue, Simile al ehxo de mortkrio Mallonga sciigo alportis: "La Majstro mortis!"
Sed scias mi sente, Ke oni sensente Plezurojn pelante babiladis, Ecx kiam plorante, La cxerkon portante Amaso funebra trapasxadis. Mallonga sciigo alportis: "La Majstro mortis!"
Por ili, jen, homo, Ecx malpli--nur nomo Sin kasxis por cxiam en la cxerko; Por ni, funebrantoj, Por pacbatalantoj Gxi gardas kreinton de Mondverko. Mallonga sciigo alportis: "La Majstro mortis!"
_Julio Baghy._
[Illustrajxo: La tombo. Fotografejo Studio, Varsovio, Marszalk. 88. Eldonas Pola Esp. Soc.]
Je memoro de nia Majstro.
Originale verkita de Feliks Hiller.
Funebraj eksonas tra l' mond' sonoriloj ... Funebra sin portas kantad' en aer' ... Malgxoju! Malgxoju! Ho cxiuj ni filoj Kaj anoj de bela kaj sankta esper'! Jen supren la vojon al blua cxielo Sin levas kaj flugas de l' morto angxelo, En brakoj la liaj, en suna radi' Trovigxas de l' mondo plej granda geni'!
Kaj mondon trakuris sciigo terura, Sciigo Hioba, parol' de infer'! Ve-krioj auxdigxis, gxemad' senmezura, Kaj miloj da homoj ekploris sur ter'! En cxiuj mondpartoj, en cxiuj anguloj Trovigxis malsekaj de larmoj okuloj-- Kaj miloj da lipoj ekflustris sen bru': La Majstro, la Majstro, ne vivas li plu!
La Majstro karega! La Majstro amata! De l' mondo estinta, estonta geni'! La hom', kiu faris la teron benata Kaj revis pri vera fratec', harmoni'! Jes, tiu cxi homo, cxi tiu angxelo! De l' mondo profeto! De l' mondo juvelo! Kreinto de bela, plej alta ide'-- Jam fermis okulojn por cxiam, ho ve!
Cxu vere ne estas gxi songxo terura? Cxu vere ne trompas min mia auxdsent'? Mi kredi ne volas, cxar kredo cxi nura Jam estas por mi doloreg' kaj turment'! Sed ve! Bedauxrinde ne trompas oreloj! Ne estas gxi songxo, nek iaj fabeloj! Sed pura la ver' en kruela la form': La majstro eterne ripozas en dorm'!
Cxu scias almenaux, vi mort' senkompata, Ho, kiun forrabis el nia vi rond'? Cxu scias vi, ke tiu homo amata Por miloj ja estis la gxojo en mond'? Cxu scias vi, ke liaj flamaj paroloj Celadis fratecon de cxiuj popoloj Kaj fondon de granda komuna altar', Cxe kiu kunigxus, fratigxus homar'?!
Ho, ne! Vi ne scias, cxar certe alie Vi estus aginta en tiu okaz'! Vi ankaux deziras, ke mond' harmonie Kunvivu sur paca kaj ama la baz'! Pli frue-malfrue vi devas alveni Kaj nin de la mond' por eterne forpreni! Ho, kial do tiu surtera moment' Ne estas felicxo, sed ve' kaj turment'?
Jen kion de longaj jarcentoj, jarmiloj Ne povas, ne volas kompreni la mond'! Kaj sin reciproke mortigas terfiloj Anstataux kunvivi en paca la rond'! Cxi tion komprenis la Majstro plej bone Kaj sola laboris fervore, sindone Dum tuta la vivo, dum cxiu ajn hor'-- Gxis bati nun cxesis plej nobla la kor'!
Kaj semoj jxetitaj de lia manparo Ne estis nun vanaj, ne restis sen cel': Elkreskis fruktarbo por tuta homaro Sub signo de sankta kaj verda la stel'! Kaj ni, liaj anoj, ni forte nin tenu Kaj solan la taskon ni bone komprenu: Labori, labori sen fino, sen lac'-- Gxis venos frateco, eterna la pac'!
Jen estas de l' Majstro plej sankta deziro, Kaj ni gxin respektu gxis lasta la hor'-- Cxar nobla gxi estis kaj alta inspiro Vivinta en kara, modesta la kor'! Ni iru kun kredo je venko la fina, Kaj nin ne timigu la mondo obstina, Nek baroj, malhelpoj, nek ia potenc'-- Benado, felicxo--la fin-rekompenc'!
Funebraj eksonas tra l' mond' sonoriloj ... Funebre sin portas kantado sen bru' ... Malgxoju! Malgxoju! Ho, cxiuj terfiloj: La Majstro, la Majstro ne vivas ja plu! Sed vivas la frukto de lia laboro! Sed vivos la verko, genio kaj gloro! Kaj vivos eterne, eterne sur ter': Stel' lia! Stel' bela de Sankta Esper'!
Alvoko al tutmonda monkolekto por monumento al D-ro L. L. Zamenhof.
Internacia Komitato:
_Iniciatintoj:_
Prof. Th. Cart, Paris. Generalo Sebert, Paris. D-ro W. Robin, Varsovio. S-ro Ed. Stettler, Bern.
_Organiza Komitato:_
S-ro J. M. Warden, Edinburgh. S-ro Advokato W. M. Page, Edinburgh, 31 Queen Street, Hon. Kasisto. S-ro J. D. Applebaum, Liverpool, 11 Mayville Road, Mossley Hill, Honora Sekretario.
La supre nomita Internacia Komitato formigxis por kolekti la bezonatan monsumon per sistemo de kupon-kartoj, kaj en Varsovio starigxis Loka Komitato, kiu prizorgos, sub la kontrolo de la Internacia Komitato, la konstruon de la monumento kaj gxian konservadon. Cxe la Kongreso en Praha la sekvanta rezolucio estas proponata en la nomo de la iniciatintoj:
"La XIII-a Kongreso de Esperanto, okazinta en Praha la 1.-6. auxgusto 1921, decidas, ke estas necese konstrui indan monumenton sur la tombo de D-ro L. L. Zamenhof, la auxtoro de Esperanto, kaj rekomendas la projekton de la iniciatintoj al la sindona subteno de la tutmonda esperantistaro."
La iniciatintoj adresas alvokon al cxiuj samideanoj kaj simpatiantoj por mondonacoj kun plena konfido, ke la Kongreso aprobos la projekton, kaj kun espero, ke la tutmonda esperantistaro subtenos gxin tutkore.
Por la desegno de la monumento estos malfermata internacia konkurso, kaj la mono kolektita estos uzata por la monumento, kaj se restos sumo, por alia tauxga memora celo.
La projekto estas aprobita de s-ino Zamenhof kaj la familianoj de la Majstro.
Dependas de vi, samideanoj, kaj de via bonvolo, ke la supra projekto efektivigxu.
Por la Iniciatintoj kaj Organiza Komitato:
_J. D. Applebaum_, Hon. Sekretario.
End of Project Gutenberg's La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof, by Unknown