Part 3
Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj estas tie, mi kuraĝe supreniris la aliajn ŝtupojn kaj staris antaŭ li.
Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto, kaj tenis siajn piedojn sur la balustrado, nivele kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata ŝtofo li multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile rigardis min, kvazaŭ Persa nobelo estus ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi, precipe ĉar li restis sidanta, kaj eĉ ne demetis la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon kelkajn fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto.
Por konservi mian propran indecon antaŭ miaj kamaradoj mi ne povis permesi ke la barbaro sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu. Li respondis neĝentile kraĉante el la buŝo brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ li. Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed samtempe serioza vizaĝo, li diris ion per nemuzika voĉo, kion mi ne komprenis.
Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du vortojn rapide alproksimiĝis kaj alparolis lin en lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile komprenis, precipe pro la elparolo de Abdul. Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de la viro nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj, kiel ili ĝin skribis antaŭ dek unu jarcentoj.
Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul, mi povis pli bone observi lin. Li estis alta kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis ĉe la unua rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni decidis poste ke li havis malpli ol tridek jarojn. Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin aspekti multe pli maljuna ol li estis. Lia mieno ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis profundan malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de gajeco, kaj lia buŝo senĉese esprimis mokadon. Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin kvazaŭ estus negrave ĉu ni lin komprenas aŭ ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris tre multe da demandoj pri ni.
Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun lia edzino kaj unu maljuna viro estis la solaj, kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun ĉi someron. En antikvaj tempoj la lando enhavis multajn milionojn de liaj samlandanoj. Ili estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne povis legi. Li havis du nomojn, unu estis „Jon“, la alian li jam forgesis. Ili loĝis en ĉi tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la templo estis konstruita, kaj por kia celo, li ne povis diri. Li almontris al la Okcidento, kaj diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj urboj.
Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj, kaj donacis al li belegan ĉasist-tranĉilon, li etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis ĝin. Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel faris ĉiuj, tiam kun subita inteligenteco li ekkaptis la etenditan manon en sian propran, kaj movis ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis interesa, ĉar Abdul informas nin, ke tiamaniere la Usonanoj salutis unu la alian.
Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan rondan salonon sub la kupolo. Tiu ĉi salono estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de antaŭa belegeco. Laŭ la muroj sin trovis marmoraj statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili rigardis nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni ankaŭ renkontis maldikan maljunulon, kies senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis min ridi.
Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis nin en kelkajn el la pli malgrandaj ĉambroj por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj, kaj estas neeble imagi pli patosan miksaĵon de gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco, de civilizacio kaj barbareco. Malnovaj mebloj, pladoj el arĝento, bronzaj figuroj, eĉ altvaloraj pentraĵoj estis disĵetitaj en la ĉambroj, flanke de la plej primitivaj iloj. Estis klare, ke la antikvaj artoj jam de longe estis forgesitaj.
Kiam ni revenis al la ronda salono nia mastro momente malaperis en ĉambron, kiun li ne estis montrinta al ni. Li revenis portante ŝtonan vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis knabino, kiu portis pokalojn el kupro kaj stano. Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la kupolo, kiun ili uzis kiel tablon.
La knabino estis interesa. Ŝi havis belan kapon, delikatajn trajtojn, flavan hararon, bluajn okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu tuŝis mian koron. Se ŝi estus estinta malbela, la tago estus havinta tute alian finon.
Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris kelkajn vortojn, kiujn ni prenis kiel prezentajn vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona vazo, kaj tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis, li etendis sian pokalon kun stranga moveto kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion faris Omar ekkaptegis mian brakon kaj diris:
„La ĝusta gesto de la fantomo!“
Kaj tiam kvazaŭ al si mem. „Kaj hodiaŭ estas la kvara de Julio.“
Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo estis forta kaj la odoro de la ora fluidaĵo estis plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol la fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca kaj tre gajigis la sentojn. Ni tuj fariĝis feliĉaj.
Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan agon. Estante proksime de la knabino kaj tre impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel _Hura-al-missan_(4), kion, kompreneble, ŝi ne komprenis. Sed tio ne sufiĉis al li; li poste metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kun la intenco kisi ŝin. Tre timigita, ŝi penis liberigi sin. Sed Hason, tenante ŝian belan mentonon per la alia mano, estis preskaŭ metinta siajn lipojn al ŝiaj, kiam la maljuna viro levis sian pezan bastonon kaj faligis ĝin kun kruela rapideco sur la kapon de nia kamarado. La frapo de la bastono sur la fortan kranion sonadis en la kupolo kaj eĥis tra la malplenaj koridoroj.
Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis.
Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis sur la maljunulon.
Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li rapide alproksimiĝis, forte fermis sian ostecan manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen, tiel rekte ke ĝi renkontis la vizaĝon de Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj neĝentile sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango elkuregis el la nazo. Li estis kompatinda vidaĵo.
Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni nekonata, ni estis tre konsternitaj, kaj opiniis ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis sur la Usonanon por kiu mi tremis. Sed la brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ sidiĝis. Malĝoja spektaklo ĝi estis, kaj la koro de ĉiu Perso forte ekbatis.
Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura de kolero. Kun levita glavo li kuregis sur nian mastron. La maljuna viro metis sin inter ilin. Hason kun senpripensa krueleco, frapegis la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon. Momenton la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante la bastonon de la maljunulo--peza bastono kun fera pinto--li saltegis antaŭen, kaj, pli rapide ol vortoj povas diri, donis teruran frapon sur la kapon de Hason, kiu falegis al la planko kun rompita kranio.
Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj eltiris siajn defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano. La knabino kuris antaŭen aŭ de teruro aŭ por protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron.
Tio donis al la Usonano la energion de dekdu homoj.
Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo, kiu mortigus bovon. Pri tia furiozeco mi ne havis koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la Persoj, tamen li ĉiam alproksimiĝis la pordon por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar el nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason al la planko. Mulai, Jafar-el-Beg, Taki-u-Din, kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la pavimo, ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj.
Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi kuregis antaŭen por haltigi la batalon, sed li malkomprenis mian celon, kaj per potenca frapo faligis mian glavon el mia mano, kaj estis ĵus levinta la bastonon por doni al mi la duan frapon, kiam brava Omar enpaŝis por savi min, kaj subite puŝegis sian glavon al la viro. Sed ho ve! la Usonano defendis sin per frapo eĉ pli rapida, kaj malaltigis sian bastonon tiel rapidege sur la kapon de mia kamarado ke ĝi kuŝigis lin kun la aliaj.
Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano havis multajn vundojn, ĉar miaj kamaradoj faris multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam li movis sin al la pordo, kaj li apogis sin al la muro momenton, dum la okuloj renkontis la niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo, kiun mi volonte forgesus. Tiam la bastono falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al la granda portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul kuris al li, sed li estis senviva.
Kiam li falis, mirinda afero okazis--neebla afero, kiam mi pensas pri ĝi, sed Abdul kaj mi vidis ĝin klare.
Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ tiu ĉi pordo estas granda statuo de Georgo Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis sur la portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la Morto en la koro, tiam ĉi tiu statuo malrapide mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa batalo.
Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa fino.
La 7an de Julio.
Ree sur la maro.
Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn kaj la cindrojn de la mortintoj; la cindroj de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo. La kranion de la lasta Usonano mi donacos al la muzeo de Teheran.
Fino.
NOTOJ
1 Tiuj ĉi objektoj estas nun en la muzeo de Imperia Kolegio en Teheran.
2 Malik kredas ke tiu ĉi sendube estas „Central Park“ iafoje menciita en la Usona literaturo.
3 La „ligna figuro“ estis skulptaĵo reprezentanta Indianon. En Usono tiaj skulptaĵoj, laŭ malnova kutimo, ofte troviĝas antaŭ la pordoj de cigar-vendejoj.--Rim. de la tradukinto.
4 La plej anĝela el virinoj.
_Esperanto Verlag Möller & Borel_ _ Berlin SW., Lindenstrasse 18/19. _
Verkoj tute en Esperanto.
┌──────────────────────────┬──────┐ │ │ _Sm_ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Aoro, stenografio │ 0,20 │ │internacia._ Lernolibro │ │ │por uzo en la lingvoj │ │ │Esperanto, angla, franca, │ │ │germana, rusa kaj hispana │ │ │de Rudolf Sprotte │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Ĉu unu lingvo internacia │ 0,10 │ │aŭ tri?_ Respondo al Sro │ │ │Prof. Diels, de Prof. │ │ │Louis Couturat, Paris │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Elektitaj Fabeloj de │ 0,75 │ │Fratoj Grimm_, tradukis │ │ │el la germana lingvo Dro │ │ │Kabe │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Kiel ni plibeligos la │ 0,25 │ │vivon_, originale verkita │ │ │de „Saĝulo“ │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_La kormalsanoj, iliaj │ 0,50 │ │kaŭzoj kaj │ │ │kontraŭbatalo._ Priskribo │ │ │populara de Dro O. │ │ │Burwinkel, esperantigis │ │ │Dro Kunschert, kuracisto │ │ │en Wiesbaden │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Solvo de la problemo de │ 0,40 │ │lingvo internacia_, de │ │ │***, kun germana traduko │ │ │de Prof. P. Christaller │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Sub la neĝo_, taglibro │ 0,50 │ │de juna loĝanto de la │ │ │Jura montaro, de J. J. │ │ │Porchat, esperantigis J. │ │ │Borel │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Tri unuaktaj Komedioj:_ │ 0,40 │ │„La malfeliĉuloj“ de A. │ │ │v. Kotzebue.--„Tie-ĉi oni │ │ │parolas esperante“ de T. │ │ │Williams.--„La Renkonto“ │ │ │de M. Hankel │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Unua Legolibro_, │ 0,75 │ │gradigitaj legaĵoj kun │ │ │frazlibro kaj modeloj de │ │ │leteroj, de Dro Kabe │ │ ├──────────────────────────┼──────┤ │_Esperanta Sintakso_, laŭ │ 0,70 │ │verkoj de Dro Zamenhof │ │ │kaj aliaj aŭtoroj. En │ │ │Esperanto verkita de Paul │ │ │Fruictier │ │ └──────────────────────────┴──────┘
_LA INSTRUANTO_
_5a JARO DE __„__LIBERAJ HOROJ__“_
_Ĉiumonata organo por lernantoj de Esperanto._
REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO: Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW. 68, Lindenstrasse 18–19.
JARA ABONPREZO: 2 M. (1 Sm) Por abonantoj de „Germ. Esperantisto“ kaj anoj de G. E. A. 1,50 M. afrankite.
Tiu ĵurnalo, eliranta la 15an de ĉiu monato, celas prezenti al esperantistoj facilajn kaj instruajn legaĵojn. Ĝi estas daŭrigo de la multe ŝatataj „Liberaj Horoj“, antaŭa aldono al „Germana Esperantisto“. Lerta kunlaborantaro helpas la redakcion, liveri al lernantoj facilan, sed tamen interesan kaj bonstilan literaturon. La praktikan uzon de nia lingvo instruas dialogoj, modeloj de leteroj, tekstoj kun apuda nacilingva traduko ktp.; amuza parto liveras interesajn problemojn kaj humoraĵojn.
Jara abonprezo 2 M. (1 Sm). Por abonantoj de „Germana Esperantisto“ kaj membroj de G.E.A. en Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo nur 1,50 M. (0,75 Sm). Por la cetera eksterlando senescepte 2.-- M. (1 Sm).
Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW., Lindenstr. 18–19.
_Esperanta Biblioteko Internacia_
Tiu-ĉi biblioteko enhavas facilajn legaĵojn de ĉiulandaj eminentaj Esperantistoj. Ĝi tial bonege taŭgas por ekzercado de la lingvo, ĉu dum la grupaj kunvenoj, ĉu per privata legado.
_Ĝis nun aperis:_
_No. 1. Legolibreto,_ de J. _Borel_
_No. 2. Fabeloj de Andersen,_ tradukitaj el dana lingvo, de _Fr. Skeel-Giŏrling_
_No. 3. Bona Sinjorino,_ novelo de E. Orzeszko, tradukita el pola lingvo de _Kabe_
_No. 4. Rusaj Rakontoj,_ de Mamin Sibirjak, tradukitaj el rusa lingvo de N. _Kabanov_
_No. 5. Don Kiĥoto en Barcelono,_ tradukita el hispana lingvo de _Fr. Pujulà y Vallès_
_No. 6. El la Biblio,_ trad. Dro L. L. _Zamenhof_
_No. 7. El Dramoj_ (fragmentoj) tradukitaj el germana lingvo, de Dro L. L. _Zamenhof_
_No. 8. El Komedioj_ (fragmentoj), esperantigitaj de Dro L. L. _Zamenhof_
_No. 9. Praktika Frazaro,_ Dialogoj de la ĉiutaga vivo, kunmetis J. _Borel_
_No. 10/11_ (duobla numero)_. Japanaj Rakontoj._ El japana lingvo, kunmetis _Ĉif Toŝio_
_No. 12. Reaperantoj._ Familia dramo de Henrik Ibsen (la akto), trad. el norvega lingvo de O. _Bünemann_
_No. 13. Bulgaraj Rakontoj,_ el bulgara lingvo tradukis At. D. _Atanasov_
_No. 14/15._ (duobla numero) _Amoro kaj Psiĥe_ de Lucius Apulejus el latina lingvo tradukis _Emilo Pfeffer_
_No. 16. Komerca Korespondo,_ kunmetis J. Borel.
_No. 17. Konsiloj pri Higieno,_ tradukis J. Borel.
_No. 18. La Reĝo de la Ora Rivero,_ de John Ruskin, el la angla lingvo tradukis Ivy Kellerman, A. M., Ph. Dr.
_No. 19. Sinjoro Herkules._ Unuakta burleskaĵo de Georg Belly, el germana lingvo tradukis H. Arntz kaj M. Butin
_No. 20. La lasta Usonano_ de J. A. Mitchell, el la angla lingvo tradukis Lehman Wendell.
(La kolekto estas daŭrigota.)
_Prezo po kajero 0,100 Sm (0,20 M.)_ _Serio de 12 volumoj (afrankite) 1,250 Sm (2,50 M.)_ _Ĉiu libreto enhavas 40–50 paĝojn._
_Esperanto Verlag Möller & Borel_ Berlin S.W., Linden-Strasse 18–19.