La kolomba premio

Part 2

Chapter 2 2,004 words Public domain Markdown

"Via Moŝto, mi venas proponi al via ekscelenco tiun ĉi sinjoron, kiu deziras konkuri je la kolomba premio."

Sro. Lenisdalo rigardis Leon kiel naturisto rigardus insekton, kiun li unuafoje vidas.

"Vi estas franco?" demandis la moŝto, uzante la francan lingvon por paroli al Leo.

"Yes, my lord," li respondis angle, kio flatis la filon de Albiono.

"Kaj vi deziras konkuri je la kolomba premio?"

"Mi tute ne scias, Via Moŝto, sed antaŭ kvarono da horo mi estis trapafonta mian kapon kiam eniris Sro. Peters, la mastro, en mian ĉambron kaj, kortuŝite de la rakonto pri mia malfeliĉo li proponis al mi ebligi min gajni dekdu mil dolarojn post unu monato, nur ĝis nun mi ne sukcesis igi lin diri al mi kiamaniere."

La anglo respondis per malvarma diplomata voĉtono:

"Jen la afero, sinjoro. Ekzistas en Londono societo de spertuloj kies prezidanto mi estas. Tiu ĉi societo multe dezirante klarigi ĉiujn sciencajn demandojn proponis premion po dek du mil dolaroj al tiu, kiu, dum unu monato, manĝos ĉiutage kolombon je la vespermanĝo. Tio unuatempe ŝajnis facila, sed neniu ankoraŭ sukcesis, kvankam multaj provis la taskon. Kelkaj ĉesis post la deka kolombo, aliaj malsaniĝis je la dek kvina, kaj tri el la konkurantoj mortis inter la dudek dua kaj la dudek kvina. Tiam estis la premio nur tridek mil frankoj. La malfacileco ĝin gajni kaŭzis, ke ni ĝin duobligis. Ĉu vi deziras konkuri, sinjoro?"

Ni tute ne povas priskribi la miron de Leo. Li respondis, ne bone sciante kion li diras:

"Jes, Via Moŝto, sed vi liveros la kolombojn?"

"Kompreneble."

"Tial ke miaj rimedoj tute ne permesas al mi tiun elspezon."

"Kaj, kiam vi ekkomencos?"

"Hodiaŭ mem."

"Bonvolu sciigi al mi vian nomon," diris la moŝto, sidiĝante kaj malfermante grandegan registrolibron kun la blazonŝildo de Anglujo.

"Leo."

"Kiom aĝon vi havas?"

"Mi havas tridek jarojn."

"Kian metion?"

"Mi havas nenian; mi estis oficisto ĉe la ministrejo, sed mi forlasis mian oficon por utiligi miajn sciadojn aliamaniere."

"Vi do estas sperta?"

"Mi ricevis sufiĉe bonan instruadon."

"Ni havas, kiel anon de nia societo, rimarkindan heleniston, Lian Moŝton Burlanon."

"Mi aŭdis pri li, sed li faris multe da eraroj en sia Orfea traduko."

"Ni havas Lian Moŝton Gastrukon, la orientaliston."

"Kiu multe eraris en sia studado pri la poeto Sadio."

"Ĉu vi parolas arabe?"

"Jes, sinjoro."

"Ni ankaŭ havas konatan arkeologiiston."

"Lia Moŝto Starleo. Se mi havus la honoron lin koni, mi pruvus al li, ke li dufoje eraris pri la datoj, kiujn li fiksis al la egiptaj konstruaĵoj."

"Ĉu vi ankoraŭ konas Lian Moŝton Galbion?"

"La astronomiisto?"

"Jes."

"Tre bone, per liaj verkoj."

"Ĉu li ankaŭ eraris?"

"Pli ol la aliaj, ĉar mi eltrovis stelon kies ekziston li eĉ ne suspektis kaj kiun mi montros al li kiam ajn li deziros, stelon, kiu mezuras kvaroble la ĉirkaŭon de la tero."

"Nu, sinjoro, ĉu vi scias ĉion?"

"Preskaŭ, sinjoro."

"Kaj vi nun deziras scii ĉu vi povas manĝi tridek kolombojn en unu monato?"

"Ne, sinjoro, mi deziras akiri per kia ajn rimedo, se nur ĝi estos honesta rimedo, kvindek mil frankojn antaŭ ol monato, ĉar nur tiel mi povos edziĝi je la virino kiun mi amas."

"Nu, sinjoro, mi faros pli multe por vi, se vi meritos la premion; mi mem prezentos vin al la reĝo kaj allasigos vin en nian societon."

Kiel danko Leo klinigis la kapon. Sro. Lenisdalo daŭrigis:

"Ni do diras: nenian oficon?"

"Jes, Via Moŝto."

"Kie vi naskiĝis?"

"Parizon."

"Kaj kie vi nun loĝas?"

"Ĉe la Hotelo Nigra Leono, Terrura Strato."

"Tre bone. Nun, jenaj estas la kondiĉoj de la traktaĵo. Vi povas manĝi kaj trinki ĉion, kion vi deziras; sed, ĉiutage, dum unu monato, je la sesa vespere, vi manĝos rostitan kolombon. Du el ni ĉeestos vian manĝon kaj skribos raporton pri tio, kio okazos. La kolombo devas esti tute manĝita. Se vi forlasas la provon vi ne povos ree konkuri; malsaniĝante kaŭze de tiu ĉi nutrado vi ricevos kvin cent frankojn por la elspezo kaŭzita de la malsano; mortinte, kiel la tri konkurantoj pri kiuj mi ĵus parolis al vi, vi estos enterigita je la kosto de la societo kaj la kaŭzo de via morto estos gravurita sur vian tombŝtonon."

"Mi multe dankas vin pro ĉiuj tiuj informoj, Via Moŝto, sed, ĉu vi permesas al mi fari demandon al vi?"

"Parolu."

"Ĉu via societo ne proponis premion pri kelkaj sciencaj problemoj solvotaj terkulture, historie, astronomie, lingve?"

"Ne. Ĉio tio tute ne interesas nin. Ni antaŭ ĉio plivolas scii la kapablon de la homa korpo."

"Vi bone komprenas, Via Moŝto, ke mi plivolus utiligi mian spertecon ol mian stomakon."

"Ĉu vi ne bezonas kvindek mil frankojn?"

"Jes, Via Moŝto."

"Nu, tio estas la sola rimedo por ilin akiri. La oficoj kiujn niaj sciuloj atingis estos nur honoralportantaj oficoj de kiuj nur ilia memamo ricevas ion. Tiel, ni bone interkonsentas, ĉu ne?" daŭrigis lia moŝto, "tridek rostitajn kolombojn, de hodiaŭ la 31'a de Julio ĝis la 1'a de Septembro."

"Kie mi devas manĝi tiun manĝon?"

"Kie vi volas."

"Ĉe mi," diris Peters.

"Jes," diris la moŝto, kaj Peters demandis:

"Ĉu Via Moŝto permesos al mi, se tiu ĉi sinjoro meritos la premion, fari cirkulerajn prospektojn pri mia hotelo kaj priskribi en ili tiun eksterordinaran agon?"

"Mi konsiliĝos kun la societo pri tio."

"Kiel bona estas Via Moŝto!"

Lia moŝto daŭrigis:

"Adiaŭ, sinjoro, bonan sukceson. Mi varmege deziras tion pro vi kaj pro la scienco, kaj se vi sukcesos, kiel mi antaŭe diris al vi, la favoro de la reĝo estos via kaj la plej grandaj domoj de Londono estos malfermataj al vi."

"Nu!" al si diris Leo, elirante el la domo ĉiam akompanite de Peters, "kia bono estis lerni latinan, grekan, araban, italan, hispanan, anglan, germanan lingvojn, historion, geometrion, astronomion, terkulturon, biologion, fizikon, ĥemion kaj la moldan-valakan lingvon?--se mi devas manĝi tridek kolombojn en unu monato por edziĝi je ŝi kiun mi amas kaj akiri kvindek mil frankojn. Ho! scienco, vi estas nur vantaĵo!"

V

La saman tagon Leo eklaboris.

Ok tagojn poste iliaj moŝtoj Burlano kaj Storelo, kiuj volis esti ĉeestantoj dum la tuta monato, revenis, je la sepa vespere, ĉe la Lenisdalan Moŝton.

"Nu?" diris tiu ĉi.

"Nu! li ankoraŭ manĝis kolombon hodiaŭ."

"Tute?"

"Tute."

"Li estas fortulo."

La 15'an de Aŭgusto, Sro. Lenisdalo diris al la ĉeestintoj:

"Kaj pri nia konkuranto, ĉu li estas malviva?"

"Tute ne."

"Li ĉiam manĝas kolombon?"

"Ĉiam."

"Rostitan?"

"Rostitan."

"Tute?"

"Tute."

"Bone! li preterpasis la duan periodon."

La 25'an, li mem iris por vidi Leon, kiun li preskaŭ ne rekonis. Nia heroo havis fajrajn okulojn kaj aspekton febran.

"Kiel vi sanas?" demandis al li la prezidanto de la societo.

"Tre malbone."

"Kaj vi persistas?"

"Jes."

"Vi estas la Velingtono de la kolomboj!"

Sro. Lenisdalo volis ĉeesti mem la tri lastajn manĝojn, kiujn Leo povis manĝi nur ŝtopante la nazon, tiel malbona ŝajnis al li la kolomba odoro.

Kiu iam kredus, ke tiu ĉi birdeto tiel fama pro sia fideleco tiel malboniĝus posttempe?

La 30'a de Aŭgusto, sin premis la londona popolo al la pordo de la gastejo de Sro. Peters. Estis malfacile protekti Leon kontraŭ la entuziasmo, kiun li inspiris. Manĝinte la lastan kolombon li devis, kvankam kortuŝite de sia triumfo kaj sufokite per stomakaj doloroj, stari apud la fenestro kaj saluti la populaĉon de la kvartalo, al kiu Sro. Peters faris ĉiutagan paroladon.

Kelkaj spertuloj venis el Skotujo por vidi Leon, sed ili povis lin vidi nur tra la ŝlosiltruo, kaj por tio donis almenaŭ kvin funtojn al Peters.

La 2'an de Septembro estis gajnita la premio. Sro. Peters vendis al angla turisto, kiu antaŭe aĉetis ducent tri dekan bastonon de Voltaire, la veston kiun Leo portis dum la tuta tempo de la provo. Li vendis tiun ĉi veston po kvin cent funtojn kaj la kolektanto ne donus ĝin po kvin mil. Fine, la 3'an de Septembro 1839 oni legis en la _Times_:

Sendube niaj legantoj aŭdis pri tiu ĉi juna franco kiu sin prezentis estintan monaton, kiel konkuranto je la premio proponita de Sro. Lenisdalo kaj ĉiuj anoj de la Londona Scienca Societo.

Ni ĝojas anonci, ke la premio estas gajnita de la juna franco sub kies fenestro de ok tagoj kaj ankoraŭ nuntempe amasiĝas granda, scivola kaj entuziasma ĉeestantaro.

La tridek kolomboj estis integrale manĝitaj kaj iliaj ostoj konservitaj, por ke ili estu prezentitaj kaj metitaj en la muzeon kune kun raporto pri la afero.

Oni memoras, ke antaŭ tiu ĉi junulo, pli ol cent tridek konkurantoj forlasis la konkuron post ok aŭ dek-kvintaga penado kaj ke tri el ili mortis.

Tial devas ĝui tiu ĉi junulo bonegan stomakon kaj fortikan energion. Hieraŭ oni donis al la junulo, Sro. Leo, la premion kaj oran medalon. Bela parolado estis farita pri la okazo de Lia Moŝto Burlano, la bonekonata helenisto. Lia Moŝto Lenisdalo mem respondis la paroladon per belega teorio pri la deveno de la religioj kaj la naskiĝo de la lingvoj. Ni ĝojas povi sciigi al niaj legantoj, ke ne estas Sro. Leo ordinara homo, kiun la espero gajni la premion incitis konkuri; li estas spertulo, literaturisto de la unua rango. Tial, li faris la provon de pura scivolo. La pruvo de tio estas, ke li donis dek mil frankojn al la mastro kiu rostigis la kolombojn. La saman vesperon oni prezentis lin al la reĝo. La reĝa Moŝto faris al li donacon de tabakujo riĉigita per diamantoj kaj longe interparoladis kun li pri la impresoj kiujn la multe ripetitaj kolomboj faras al la homa organismo. La hispana ambasadoro tuj skribis al la reĝino petante la krucon de Isabelo la Katolika por Sro. Leo. Princo Kurzofo proponis kvindek mil rublojn al la venkinto se li nur volos ree fari la provon en Rusujo, sed Sro. Leo, kies familio kaj intereso vokas Parizon, bedaŭrinde rifuzis tiun proponon, dirante, ke duan provon li ne povus fari, tial ke tio kion li suferis estas neesprimebla.

La 15'an de Septembro 1839 sin prezentis Leo ĉe Sro. Lebrune, kiun li trovis, kune kun lia filino, en la sama ĉambro en kiu unu jaro antaŭe li lin adiaŭis.

"Nu?" diris la patro. "Jen sepdek kvin mil frankoj," diris Leo, eltirante el sia poŝo dek kvin biletojn po kvin mil frankoj.

"Dudek kvin mil frankoj pli!" ekkriis Sro. Lebrune mirigite, dum Julio paliĝis de kortuŝeco kaj ruĝiĝis de ĝojo.

"Jes, ne nur mi akiris monon, sed oni faris al mi donacojn kiujn mi vendis por dudek kvin mil frankoj."

"Kaj vi ŝuldas ĉion tion al via instruiteco?"

"Jes," respondis Leo, ekĝemante, ĉar li ne volis konfesi la fonton de sia riĉeco.

"Tial, se vi havos filojn vi devos fari spertulojn el ili."

"La diablo min prenu se mi eĉ instruas al ili la legadon!" diris al si Leo. Kaj li edziĝis je Julio kaj estis feliĉega kaj li havis du infanojn kiuj, malgraŭ la ĵuro al si mem farita de la patro, estas mireginduloj kiuj eniris jam la vojon kiu alkondukas al la Akademio.

Nuntempe, kiam Leo jam ne bezonas sian sciadon por vivi, li povas utiligi ĝin. Li jam eldonis sian tradukon de arabaj kantoj, kiu havigis al li nomon inter la tradukistoj kaj jam pagis al li tridek du frankojn kaj kvindek centimojn laŭ la traktaĵo farita kun la eldonisto, laŭ kiu li ricevis la duonon de la gajno--la verko produktis jam gajnon da sesdek kvin frankojn.

Ĉu tiu ĉi historio pruvas, ke oni devas malestimi la sciencon? Tute ne! Ĝi nur pruvas, ke oni devas postuli de ĝi nur tion, kion ĝi devas doni: la laboron ĉiam; la famon, ne ofte; la nekonatecon, ofte; la riĉecon, neniam.

Ĉu ĝi pruvas, ke oni devas malestimi la kapricojn de la angloj? Tute ne! Ĉar, kiel oni vidas, la kapricoj de kelkaj povas servi la feliĉon de aliaj kaj ĉiuj vojoj sur kiuj oni iras por atingi la feliĉon estas bonaj, se nur oni ĝin atingas.

Do kion ĝi pruvas?

Ĝi pruvas nenion.

Ho, jes! ĝi pruvas, ke la kolombaĵo estas nedigestebla karno kaj, ke Dio uzas ĉiujn rimedojn por helpi tiujn, kiuj havas nenion pri kio riproĉiĝi!

Noto de la tekstpreparinto:

Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro.