La Karavano

Part 4

Chapter 4 3,962 words Public domain Markdown

Mi elpakis miajn tranĉilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi ĉiam havis ĉe mi, kaj proksimiĝis al la lito. Je la tuta kadavro, estis videbla nur la kapo, sed ĉi tiu estis tiel bela, ke, vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizaĝo estis pala; la okuloj, fermitaj. Komence mi entranĉis la haŭton, same kiel faras ĥirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian plej akran tranĉilon, kaj tratranĉis, per unu bato, la gorĝon. Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj refermis ilin, kaj, ekĝemante profunde, ŝajnis nur en tiu momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango elŝprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la malfeliĉulinon neniu alia krom mi. Ke ŝi jam ne plu vivis, estis tute ne dubeble, ĉar, post tia vundo, nenio povus ŝin savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu teruraĵo. Ĉu la ruĝmantelulo trompis min? aŭ ĉu eble la fratino estis antaŭe nur ŝajnmortinta? Ĉi tio ŝajnis al mi la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke malpli rapida tranĉo estus revekinta ŝin, ne mortigante; sekve mi pretiĝis por findetranĉi la kapon. Sed ankoraŭ unu fojon ekĝemis la mortanta, streĉetendis sin per dolorega ekmovo, kaj mortis. Ĉe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaŭ freneza de timo, mi elkuregis el la ĉambro. Sur la koridoro regis plena mallumo, ĉar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne estis videbla eĉ ia postsigno; kaj mi devis palpiri laŭlonge de la muro, por atingi la tordŝtuparon. Fine mi trovis ĝin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaŭ malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, ĉar en tiu domo fariĝis al mi neelporteble terure. Antaŭenpelata de timo, mi kuregis en mian loĝejon kaj enprofundiĝis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan faraĵon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagiĝo mi iom retrankviliĝis. Estis, laŭ mia opinio, tre neverŝajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antaŭ tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, daŭrigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antaŭe ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia ĉapo kaj mia zono, ja ankaŭ miaj tranĉiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, ĉu mi forgese lasis ilin en la ĉambro de l' mortigita, aŭ perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla ŝajnis al mi, bedaŭrinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!

Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaŭ poste venis al mi mia najbaro, kiel li ĉiumatene kutimis fari, ĉar li estis homo tre babilema.

"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?"

Mi ŝajnigis scii nenion.

"Kiel! ĉu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraŭ mi vidis ŝin, ankoraŭ tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun ŝia fianĉo; ĉar hodiaŭ ili volis edziĝi."

Ĉiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaŭ pikego en la koron. Kaj ofte ripetiĝis mia turmentego, ĉar ĉiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.

Ĉirkaŭ tagmezo venis en mian magazenon juĝeja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleŭkos," parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "ĉu tiuj ĉi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, ĉu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontraŭatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan konstruaĵon, kiun mi baldaŭ rekonis kiel malliberejon. Tie li asignis al mi ĉambron, kie mi restu ĝis nova ordono.

Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ĝi en tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaŭ mi devis konfesi al mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, oni elkondukis min el mia ĉambro, kelkajn ŝtuparojn malsupren, en grandan salonon. Tie, ĉirkaŭ longa nigrekovrita tablo, sidis dek du viroj, plejparte grandaĝuloj. Ĉe la flankoj de l' salono etendiĝis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase la rigardantoj. Kiam mi stariĝis antaŭ la nigra tablo, leviĝis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne povas juĝi la nunan aferon: tiun ĉi fojon li do cedas sian lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano estis grandaĝulo almenaŭ naŭdekjara. Li tenis sin antaŭenkliniĝe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraŭ liaj okuloj, kaj lia voĉo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, ĉu mi volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore aŭskulti min, kaj rakontis sentime kaj klarvoĉe, kion mi faris kaj kion mi sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen paliĝis, jen ruĝiĝis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi kolerege: "Kiel, abomenulo! ĉu al senkulpulo vi volas imputi krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano faris al li riproĉon pro lia interrompo, ĉar sian rajton li libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis pro avareco, ĉar, laŭ lia propra diro, oni ja nenion forrabis al lia mortigita filino. Li eĉ diris al la gubernatoro, ke li devas fari raporton pri la ĝistiama vivo de sia filino, ĉar nur tiamaniere oni povas decidi, ĉu mi diris la veron, aŭ ne. Tiel parolinte, li fermis por tiu tago la juĝan kunsidon, por elĉerpi konsilon, diris li, el la paperaĵoj de l' mortinta, kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en mian malliberejon, kie mi pasigis malĝojan tagon, turmentata de la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la ruĝmantelulo.

Plena de espero, mi revenis, la morgaŭan tagon, en la juĝejon. Sur la tablo vidiĝis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, ĉu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkiĝis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaŭ biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni ŝajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, ĉar la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la ĉeflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraŭ la mortintino kaj avertojn, ke ŝi ne plenumu la projektitan edziniĝon. Ŝajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; ĉar en tiu tago oni traktis min ankoraŭ pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperaĵoj, kiuj sendube troviĝas en mia ĉambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serĉis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaŭ la fino de tiu juĝtago, mi perdis ĉiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni laŭtlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri laŭintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de ĉiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta aĝo, sub la ekzekutista hakilo!

En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermiĝis la pordo de mia karcero kaj enpaŝis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. "Ĉu en ĉi tia situacio mi retrovas vin, Zaleŭkos?" diris li fine. Ĉe la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia voĉo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie loĝas, altrespektata, lia patro; li jam sciiĝis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraŭ unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ĝis tia grado kulpiĝi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li ŝajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi ĉion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi ĵuris al li, per plej forta ĵuro, ke mi diris la veron kaj ke premas min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi ne rimarkis la neverŝajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Ĉu vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi neniam ŝin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke ĉirkaŭvolvas la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laŭ kiu mi jam de longe konas Biankan kaj mortigis ŝin por min venĝi pro ŝia edziniĝo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke ĉio ĉi tio tre bone diraplikiĝas al la ruĝmantelulo, sed ke mi neniel povas pruvi lian kunkulpecon. Valetio ĉirkaŭprenis min, plorante, kaj promesis fari ĉion eblan por almenaŭ savi mian vivon. Mi havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas prudenta kaj leĝoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortuŝita, mi dankis mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne montriĝi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj pri firenza historio similan aferon, mia puno konformiĝu al tie eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. Jen, laŭtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por ĉiam. Tia nun estas, diris li, ankaŭ mia puno, kaj mi devas min pretigi por la dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian manon sur la blokon, kaj ĵetkovris min, elŝprucegante, mia propra sango.

Valetio akceptis min en sian domon, ĝis mi resaniĝis; poste li noblanime provizis min per vojaĝa mono; ĉar ĉio, kion mi laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la juĝistaro. El Firenzo mi vojaĝis Sicilion, kaj de tie per la unua ŝipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaŭe alkonfidis al mia amiko; mi ankaŭ petis, ke li permesu al mi loĝi ĉe li; sed kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne volas ekloĝi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo jam aĉetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo ankaŭ diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaŭ. Mi tuj iris tien kun mia amiko. Ĝoje akceptis min ĉiuj miaj konatoj. Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie la aĉetinto de la domo.

Mi legis: "Zaleŭkos! du manoj estas nun pretaj senripoze labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la domo, kiun vi vidas ĉi tie, kune kun ĝia tuta enhavo; kaj ĉiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuliĝos inter la plej riĉaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, kiu estas pli malfeliĉa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu estas la aŭtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, responde al mia demando, ke ĝi estis homo, kiun li prenis por Franko: li surhavis ruĝan mantelon. Nun mi sciis sufiĉe, por konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraŭ ĉio, ne estas tute senigita je ĉiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis ĉion plej bone aranĝita, -- interalie, magazenon kun komercaĵoj pli belaj ol mi iam havis antaŭe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi daŭrigas miajn vojaĝojn; sed tiun landon, kie mi fariĝis tiel malfeliĉa, mi neniam revidis plu. Ĉiujare mi ricevis, de post tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ĝojas scii, ke tiu malfeliĉulo estas nobla homo, tamen li ne povas foraĉeti la ĉagrenon de mia animo, ĉar ĉiam vivos en mi la terura bildo de la mortigita Bianka.

Zaleŭkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La aliaj aŭskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol ĉiuj kortuŝita ŝajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la rakontado, li profunde ekĝemis; kaj al Mulej ŝajnis, kvazaŭ liaj okuloj pleniĝis unufoje de larmoj. Ankoraŭ longatempe ili priparoladis la historion.

La fremdulo demandis: "Ĉu vi do ne malamas la nekonaton, kiu tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al danĝero eĉ vian vivon?"

"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia koro akuzadis lin antaŭ Dio, ke li alportis al mi tiun ĉi malfeliĉon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la kredo de miaj prapatroj, kaj tiu ĉi ordonas al mi ami miajn malamikojn; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi."

"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li premis al la greko la manon.

Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne sin donu al ripozo, ĉar ĉi tie estas la loko, kie oni plej ofte surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la malproksimo aron da rajdantoj.

Tre konsternis la komercistojn ĉi tiu sciigo; sed la fremdulo miris pri ilia maltrankvileco, ĉar li opiniis, ke ili estas sufiĉe bone armitaj, por ne timi araĉon da rabemaj araboj.

"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se ĝi estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kuŝiĝi por ripozi; sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro tio estas necese, ke ni tenu nin prete."

La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Aĥmet, la maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo ĉiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estaĵo, ĉar jam ofte li venke batalis sola kontraŭ kvin eĉ ses atakantoj; aliaj opinias lin iu kuraĝa franko, kiun malfeliĉo forpelis en ĉi tiun regionon; sed el ĉiuj pridiroj nur la jena estas nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj ŝtelisto."

"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento kuraĝas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte tion pagas, povas sendanĝere daŭrigi sian vojon, ĉar Orbasano estas la sinjoro de la dezerto."

Tiel interparoladis la vojaĝantoj en la tendo. La gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis ĉirkaŭ la tendaro, komencis maltrankviliĝi. Granda amaso da rajdantoj vidiĝis en interspaco de duonhora vojo: ili ŝajnis alrajdi rekte al la tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj sciigis, ke verŝajne oni baldaŭ atakos la karavanon. La komercistoj interkonsiliĝis, kion ili devas fari: ĉu iri renkonte al la malamikoj, aŭ atendi la atakon. Aĥmet kaj la du pli maljunaj komercistoj volis tion ĉi lastan; sed la flamiĝema Mulej kaj Zaleŭkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la fremdulon. Tiu ĉi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan tuketon kun ruĝaj steloj, alligis ĝin al lanco kaj ordonis al sklavo starigi ĝin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin ĉiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Ŝajnis tamen, ke tiuj ĉi jam ekvidis la signon sur la tendo, ĉar ili subite dekliniĝis de sia antaŭa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda ĉirkaŭiro.

Mirigite la vojaĝantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu ĉi staris antaŭ la tendo, tute indiferenta, kvazaŭ nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenaĵo. Fine Mulej interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovaĝajn rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli alta ol ĝia vera valoro," respondis Selim Baruĥ. "Per ĉi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsaviĝis el mallibereco. Kion ĝi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojaĝas kun ĉi tiu signo, troviĝas sub potenca protekto."

La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al ĝi longan kontraŭstaradon.

Pli trankvilanime oni nun kuŝiĝis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenaĵo, ili ekforiris pluen.

La morgaŭan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojaĝantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris al vi hieraŭ, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiaŭ ĝin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej aĝa; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondiĉe ke ĝis lia morto mi restu ĉe li. Sed ĉar li atingis grandan aĝon, mi revenis ne pli frue ol antaŭ du jaroj en mian hejmon, ne sciiĝinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ĝin favorkore bonigis."

La Savo de Fatme.

Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaŭ la saman aĝon. La unua estis maksimume du jarojn pli aĝa. El la tuta koro ili amis unu la alian, kaj en ĉio ili kunlaboradis por malplipezigi al nia malsanema patro la ŝarĝon de lia granda maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia frato aranĝis feston. Li invitigis al si ĉiujn ŝiajn kunludantinojn, prezentigis al ili en la ĝardeno de l' patro elektitajn manĝaĵojn, kaj, ĉe la vesperiĝo, invitis ilin fari plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste ornamis. Fatme kaj ŝiaj amikinoj ĝoje konsentis; ĉar la vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni ĝin rigardis vespere de sur la maro, prezentis belegan vidaĵon. Al la knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian fraton veturi ĉiam pli kaj pli antaŭen en direkto al la plena maro. Sed Mustafa konsentis iom kontraŭvole, ĉar jam antaŭ kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo elstaras en la maron promontoro. Ĝis tie la knabinoj volis veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Ĉirkaŭremante la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon plenan de viroj armitaj. Antaŭvidante ion ne bonan, mia frato ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. Kaj efektive lia timo ŝajnis realiĝi: la alia barko sekvis rapide tiun de mia frato, atingis ĝin, ĉar ĝi havis pli multe da remistoj, kaj sin tenis ĉiam inter nia barko kaj la marbordo. La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin danĝero, salte leviĝis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, ĉar ili elmetas la barkon al la danĝero esti renversita per tia tien -- kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimiĝis la alia boato, ili ĉiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu ĉi renversiĝis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn de la fremda boato; kaj ĉar oni jam de kelka tempo estis maltrankvila pro korsaroj, tiu ĉi boato vekis suspekton; tial debordiĝis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis nur ĝustatempe por enŝipigi la dronantojn. En la konfuzo, la malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis la dronantojn, oni ne sciis certe, ĉu ĉiuj estas savitaj. Oni reciproke proksimiĝis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino kaj unu el ŝiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika ŝipo, kiu ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li ekkunsavis la knabinojn; li ankaŭ diris, ke li rimarkis, kiel oni entrenis du el ili en la barkon.

Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaŭ Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri ŝia malfeliĉo, sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis ŝian malfeliĉon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankoraŭ ne kuraĝis konfesi al nia patro, ĉar ŝiaj gepatroj estis malriĉaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia ĉagrenego iom malpliiĝis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsaĝeco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ĝojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaŭ mia vizaĝo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberiĝos de la malbeno de l' patro."

Tion mia malfeliĉa frato tute ne atendis. Jam antaŭe li firme decidis elserĉi sian fratinon kaj ŝian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu ĉi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu ĉi nova malfeliĉo, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuraĝon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia ŝipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro.

Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojaĝo, la kolero de la patro ŝajnis iom kvietiĝinta, ĉar li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojaĝo. La gepatrojn de Zorajde -- tiel nomiĝis lia forrabita fianĉino -- Mustafa, plorante, adiaŭis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojaĝon surtere, ĉar de nia urbeto al Balsoro nenia ŝipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre streĉitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Ĉar li havis bonan ĉevalon kaj nenian pakaĵon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian ĉevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia ĉevalo, kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante eĉ unu vorton.