Part 2
"La sorĉisto, kiu nin ambaŭ malfeliĉigis," diris ŝi, "venas ĉiumonate unu fojon en ĉi tiun ruinon. Ne malproksime de ĉi tiu ĉambro estas salono. Tie li havas la kutimon festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam subaŭskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn hontindajn faraĵojn. Eble li tiam elparolos la sorĉvorton, kiun vi forgesis."
"Kara mia reĝidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li venos? Kie estas la ĉambrego?"
La strigino momenton silentis; poste ŝi parolis: "Ne malplaĉu al vi mia peto! Nur laŭ unu kondiĉo mi povos plenumi vian deziron."
"Parolu, parolu!" kriis Ĥasid. "Ordonu! Ĉian kondiĉon mi akceptos."
"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos fariĝi, nur se unu el vi donos al mi sian manon."
La propono ŝajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento.
"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone ŝin preni."
"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam grandaĝulo, kaj vi, kontraŭe, ankoraŭ juna kaj fraŭla; vi do povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela reĝidino."
"Ĝuste jen estas!" ekĝemis la kalifo, melankolie mallevante la flugilojn. "De kie vi scias, ke ŝi estas juna kaj bela? Jen kion mi nomas: 'Aĉeti katon en fermita sako'!"
Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine konvinkiĝinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edziĝi kun la strigino, la kalifo mem decidiĝis plenumi la kondiĉon. Granda estis la ĝojo de l' strigino. Ŝi konfesis, ke ili ne povus veni en pli oportuna tempo, ĉar jam en ĉi tiu nokto verŝajne kunvenos la sorĉistoj.
Kune kun la cikonioj ŝi forlasis la ĉambron, por konduki ilin en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine, renkonte al ili, tra duone ruiniĝinta muro, elradiis hela lumo. Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni absolute senbrue. Tra la truo, antaŭ kiu ili staris, ili povis superrigardi grandan salonon. Ĝi estis ĉirkaŭita de kolonoj kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstataŭis la tagan lumon. En la mezo de l' ĉambrego staris ronda tablo, ŝarĝita per multaj elektitaj manĝaĵoj. Ĉirkaŭ la tablo etendiĝis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj ĉi la cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la sorĉpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej novajn faraĵojn. Li do rakontis interalie la historion pri la kalifo kaj lia veziro.
"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorĉisto.
"Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_."
V.
Aŭdinte tion ĉe sia murtruo, la cikonioj preskaŭ senkonsciiĝis de ĝojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaŭ povis ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortuŝita, al la strigino:
"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por ni."
Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn longajn kolojn al la suno, kiu ĵus leviĝis malantaŭ la montoj; _Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis reŝanĝitaj. Ĝojegante pro la retrovita vivo, ĉirkaŭprenis sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis ĉirkaŭen? Bela sinjorino, brilege vestita, staris antaŭ ili. Ridetante, ŝi donis al la kalifo la manon. "Ĉu vi ne rekonas plu vian striginon?" ŝi diris. Estis ŝi! Tiagrade ĉarmis la kalifon ŝiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda feliĉo, ke li fariĝis cikonio.
Nun ili ĉiuj ekvojaĝis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaŭ sian monujon. Li do aĉetis en la plej proksima vilaĝo ĉion, kion ili bezonis por la vojaĝo; kaj baldaŭ ili atingis la pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe ĝojis la popolo, rehavante sian amatan estron.
Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra. Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorĉiston kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman ruinan ĉambron, kie loĝis iam la reĝidino, kiel strigino, kaj tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, ĉu li volas morti aŭ enflari. Kiam li elektis tion ĉi lastan, la grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron; kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La kalifo ordonis enfermi lin en fera kaĝo, kiun oni starigis en la ĝardeno de l' palaco.
Longe kaj feliĉe vivis Kalifo Ĥasid kun sia edzino, la reĝidino. Liaj plej feliĉaj horoj estis ĉiam tiuj, en kiuj la grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj kruroj, li marŝadis tra la ĉambro, blekadis, svingadis la brakojn, kvazaŭ ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --." Al Sinjorino Kalifedzino kaj ŝiaj infanoj ĉi tiu prezentado faris ĉiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis ĉesi blekadi kaj kliniĝadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro, ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni pridiskutadis ĉe la pordo de Reĝidino Strigino.
Kiam Selim Baruĥ finis sian rakonton, la komercistoj esprimis grandan kontentiĝon pri lia historio. "Efektive, forpasis nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, disŝovante la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento; ni do povus bone daŭrigi nian vojaĝon." Liaj kunvojaĝantoj konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en sia kutima marŝordo.
Preskaŭ la tutan nokton ili rajdis antaŭen; ĉar brulvarmege estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre refreŝigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la tendojn, kaj kuŝiĝis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj zorgis kvazaŭ pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en ĉiuj rilatoj oni servis lin, kvazaŭ li estus hejme. Jam komenciĝis la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree leviĝis; kaj unuanime ili decidis resti ĉi tie ĝis la vespero. Post komuna tagmanĝo, ili denove pliproksimiĝis unu al alia; kaj la juna komercisto sin turnis al la plej aĝa kaj diris:
"Selim Baruĥ agrabligis por ni la hieraŭan posttagmezon; nu, Aĥmet, ĉu ankaŭ vi rakontus al ni ion, aŭ okazintaĵon el via longa vivo, kiu sendube estas riĉa je aventuroj, aŭ iun belan fabelon?"
Aĥmet silentis dum kelka tempo, kvazaŭ sendecida, ĉu li diros tion aŭ alion; fine li parolis:
"Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum ĉi tiu vojaĝo, kaj ankaŭ Selim meritas mian konfidon. Propran travivitaĵon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte rakontis."
La Historio pri la Fantomŝipo.
Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek malriĉa nek riĉa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti al li utila. Kiam mi ĵus fariĝis dekokjara kaj li faris sian unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de ĉagreno pro tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post nelonge mi havis kaŭzon juĝi lin feliĉa pro lia morto; ĉar kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la ŝipo, al kiu li komisiis siajn komercaĵojn, alprofundiĝis. Sed ĉi tiu malfeliĉo ne povis malvarmigi mian kuraĝon de junulo. Ŝanĝinte en monon ĉion, kion postlasis mia patro, mi ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia familio, li ankaŭ nun ne volis disiĝi de mi, nek de mia sorto.
Favoris nin la vento, kiam ni enŝipiĝis en la haveno de Balsoro. La ŝipo, sur kiun mi dungigis min, destiniĝis al Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, kiam la ŝipestro al ni antaŭanoncis ventegon. Lia vizaĝo malkaŝis lian maltrankvilecon: ŝajnis, ke li ne sufiĉe konis la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li ordonis faldi ĉiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis antaŭen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la ŝipestro do kredis, ke li trompiĝis pri la signoj de l' ventego. Subite, tutproksime al la nia, preterveturis ŝipo, kiun ni ne vidis antaŭe. Sovaĝa ĝojkriado elsonis al ni de ĝia ferdeko, -- pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antaŭventega horo. La ŝipestro, kiu staris ĉe mia flanko, fariĝis morte pala.
"Mia ŝipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!"
Antaŭ ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante.
"Ĉu vi ĝin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta horo!"
La ŝipestro ordonis voĉe legi konsolajn sentencojn el la Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble plifortiĝis la ventego; kaj antaŭ ol forpasis eĉ unu horo, surteriĝis la ŝipo kun granda krakego. Oni surakvigis la boatojn; kaj apenaŭ la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris antaŭ niaj okuloj la ŝipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis sur la maro. Sed niaj ĉagrenoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉiam pli terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la boaton. Mian maljunan serviston mi forte ĉirkaŭprenis, kaj nun ni ĵure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine revenis la tago. Sed ĉe la unua apero de l' matena ruĝo kaptis la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi revidis iun el miaj kunŝipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' falego. Revekiĝinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis videbla nia ŝipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimiĝinte, mi rekonis ĝin kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte timigis la ŝipestron. Al mi inspiris tiu ŝipo strangan teruron. Teruris min la tiel timege efektiviĝinta diro de l' ŝipestro; teruris min ankaŭ la dezertega aspekto de l' ŝipo, sur kiu neniu montriĝis, indiferente kiom ajn ni alproksimiĝis, kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni ĝi estis la sola savrimedo; tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian vivon.
De la antaŭa parto de l' ŝipo pendis longa ŝnurego, al kiu ni remis mane kaj piede, celante ĝin kapti. Fine ni sukcesis tion fari. Mi eligis laŭtan krion, sed seninterrompe daŭris sur la ŝipo la silento. Nun ni suprenrampis per la ŝnurego, mi, la pli juna, antaŭe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al mia rigardo, kiam mi ekpaŝis sur la ferdekon! Sango ruĝigis la plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kuŝis ĉirkaŭe. Ĉe la meza masto staris homo, riĉe vestita, kun sabro en la mano; sed lia vizaĝo estis pala kaj distordita, kaj tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto: ankaŭ li estis senviva. Teruro malakcelis miajn paŝojn; apenaŭ mi kuraĝis spiri. Nun suprenvenis ankaŭ mia kunulo. Tiun ĉi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur kiu vidiĝis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. Fine, dirinte preĝon al la Profeto, ni kuraĝis iri antaŭen. Ĉe ĉiu paŝo ni rigardis ĉirkaŭen pro timo, ke io nova ne sin montru, io eĉ pli terurega. Sed ĉio restis neŝanĝita. Longe kaj larĝe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni eĉ ne kuraĝis laŭte paroli timante, ke la senviva, alpikita al la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aŭ ke iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis ŝtuparon, kondukantan en la ŝipan internon. Tie ni nevole ekhaltis kaj rigardis unu la alian, ĉar neniu el ni kuraĝis esprimi siajn pensojn.
"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "teruraĵo okazis ĉi tie. Tamen, eĉ se, tie malsupre, la ŝipo estas plena de mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondiĉe, ol resti pli longe kun tiuj senvivuloj."
Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuraĝiĝinte, ni iris, time-scivolaj, malsupren. Sed ankaŭ ĉi tie regis tomba silento kaj sole niaj paŝoj faris eĥon sur la ŝtuparo. Ni staris ĉe la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi aŭskultis: nenio aŭdebla! Mi malfermis. La ĉambro prezentis ĥaosan aspekton. Vestaĵoj, armiloj kaj alia ilaro ĉirkaŭkuŝis intermiksite. Nenio en ordo. La ŝipanaro, aŭ almenaŭ ĝia estro, kredeble estis ĵus drinkinta, ĉar ĉio ankoraŭ kuŝis ĉirkaŭe. Ni iris antaŭen de ĉambro al ĉambro, de apartamento al apartamento. Ĉie ni trovis luksajn provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Ĝojegigis min supermezure ĉi tiu vidaĵo, ĉar konsiderante, ke estas neniu sur la ŝipo, mi opiniis min rajtigita, ĉion ĉi proprigi al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni verŝajne estas ankoraŭ tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi solaj kaj sen homa kunhelpo.
Ni refreŝigis nin per la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la ferdekon. Sed ĉi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, ilin ĵeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaŭ enradikitaj, ili kuŝis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni ĉiuj iloj. Neeble estis ankaŭ, disigi de lia masto la kapitanon; el lia mano rigida ni eĉ ne povis fortiregi lian sabron. En malĝoja meditado pri nia situacio ni pasigis ĉi tiun tagon. Je la noktiĝo mi permesis al Ibrahimo kuŝiĝi por dormi: mi mem volis resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam leviĝis la luno, kaj mi kalkulis laŭ la steloj, ke estas la dekunua horo, ekregis min tiel nekontraŭstarebla dormemo, ke, kontraŭvole, mi kuŝiĝis malantaŭ barelo, kiu staris sur la ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, ĉar mi bone aŭdis la maron frapadi la flankon de l' ŝipo kaj la velojn knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis aŭdi voĉojn kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis leviĝi, por rigardi tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn membrojn; mi eĉ ne povis malfermi la okulojn. La voĉoj fariĝis ĉiam pli klaraj; ŝajnis al mi, kvazaŭ gaja ŝipanaro kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis aŭdi la fortan voĉon de iu ordonanta; mi ankaŭ klare aŭdis, kiel ŝnuregoj kaj veloj supren-malsuprentiriĝas. Sed iom post iom mi senkonsciiĝis kaj pliprofundiĝis en dormo, en kiu mi kredis aŭdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekiĝis, kiam la suno jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizaĝon. Mirigita, mi ĉirkaŭrigardis. Ventego, ŝipo, mortintoj, -- ĉio, kion mi aŭdis dum la nokto, ŝajnis al mi kvazaŭ sonĝo; sed kiam mi suprenrigardis, mi ĉion trovis kiel hieraŭ. Senmove kuŝis la mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. Ridante pri mia sonĝo, mi leviĝis, por serĉi mian maljunan serviston. Tiu ĉi sidis en la kajuto kaj profunde meditis.
"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus kuŝi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraŭ unu nokton en tiu ĉi ensorĉita ŝipo."
Mi demandis lin pri la kaŭzo de lia maltrankvileco, kaj li respondis:
"Post kelkhora dormado mi vekiĝis kaj ekaŭdis, kiel oni kuradas tien kaj ĉi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke estas vi; sed estis almenaŭ dudek, kiuj tie ĉirkaŭkuradis; mi aŭdis ankaŭ vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la ŝtuparon pezaj paŝoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur de tempo al tempo mi rekonsciiĝis, kaj tiam mi vidis tiun saman homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante kaj trinkante ĉe tiu ĉi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu kuŝas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante ĉe lia flanko."
Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi ankaŭ ja estis bone aŭdinta la mortintojn. Ŝipveturi en tia societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo profundiĝis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine. Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia avo, sperta kaj multvojaĝinta homo; ĝi povus efiki kontraŭ ĉiuspecaj fantomoj kaj sorĉaĵoj. Li certigis ankaŭ, ke tiu dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile malhelpebla, se ni senlace ripetos preĝsentencojn el la Korano. La propono de l' maljunulo tre plaĉis al mi. Maltrankvilanime ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis ĉambreto, en kiun ni decidis retiriĝi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, sufiĉe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. Poste ni firmfermis laŭ eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo surskribis en ĉiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion farinte, ni atendis la teruraĵojn de l' nokto.
Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi forte ekdormemiĝis. Mia kunulo tial konsilis al mi preĝdiri kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontraŭefikis. Subite fariĝis supre granda movado. Knaris la ŝnuregoj; piedaj paŝoj sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj voĉoj estis klare aŭdeblaj. Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni ekaŭdis iun malsuprenveni la ŝtuparon de l' kajuto. Tion aŭdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun lernigis al li lia avo kontraŭ fantomoj kaj sorĉaĵoj:
"Ĉu vi el aero venis, Aŭ en tomb' malluma dormis, Aŭ vin mara fundo tenis, Aŭ infera fajr' vin formis,-- Granda Allaho ordonas al vi: Ĉiuj fantomoj obeas al li."
Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je ĉi tiu sentenco, kaj stariĝis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo malfermegiĝis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis najlitan al la masto. La najlo ankoraŭ traestis lian cerbon, sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli riĉe vestita, kiun mi ankaŭ vidis supre kuŝantan. La kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizaĝon, grandan nigran barbon, kaj sovaĝe ruliĝantajn okulojn, per kiuj li ĉirkaŭrigardis la tutan ĉambron. Dum li preteriris nian pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, ŝajnis tute ne rigardi al la kaŝanta nin pordo. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj laŭte, preskaŭ kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli laŭtiĝis kaj koleriĝis; fine ekfrapis la kapitano la tablon per pugnigita mano, ektremigante la tutan ĉambron. Sovaĝe ridante, la alia salte leviĝis kaj faris signon al la kapitano, ke li sekvu lin. Tiu ĉi sin levis, eltiregis sian sabron el la ingo, kaj ambaŭ forlasis la ĉambron. Ni spiris pli libere, kiam ili estis for; sed nia timo ankoraŭ neniel finiĝis. Sur la ferdeko fariĝis ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis rapida kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke malleviĝas sur nin eĉ la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento! Post multe da horoj, kuraĝinte resupreniri, ni trovis ĉion en antaŭa stato; alie ol antaŭe kuŝis eĉ ne unu; ĉiuj estis rigidaj kiel ligno.
Ni tiel pasigis sur la ŝipo multe da tagoj. Ĝi veturadis ĉiam orienten, kie, laŭ mia kalkulo, sendube kuŝis la tero. Sed, eĉ se ĝi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte ĝi ŝajnis ĉiam veturi returnen; ĉar, kiam la suno leviĝis, ni ĉiufoje retroviĝis sur la sama loko. Ĉi tion ni ne povis klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj ĉiunokte veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis antaŭnoktiĝe ĉiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni jam antaŭe provis ĉe la pordo en la kajuto: ni skribis sur pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, kaj ĉirkaŭligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime ni atendis en nia ĉambreto la sekvon. Ĉi tiun fojon la fantomoj ŝajnis eĉ pli terure furiozi, ol antaŭe; sed jen, la sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin lasis. Ni streĉis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni bezonis, por peleti la ŝipon antaŭen; kaj tiamaniere ni transiris en kvin tagoj spacon sufiĉe grandan.
Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta ĝin nokto ni veturadis laŭlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni kredis ekvidi urbon, nemalproksime kuŝantan. Kun granda peno ni ĵetis ankron, kiu tuj enfundiĝis; poste, surakviginte malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per ĉiuj fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis tie en la maron, ni surbordiĝis. Ĉe la urba pordego ni informiĝis pri la nomo de la urbo kaj sciiĝis, ke ĝi estas Hinda urbo, kuŝanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie ni refreŝigis nin post nia aventurplena vojaĝo. Mi ankaŭ serĉis tie saĝan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorĉarto. Li kondukis min en malmulteuzatan flankstraton ĝis senpretenda domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke mi demandu pri Mulej.
En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, ke mi serĉas la saĝan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la mortintoj, kaj kion ekaranĝi por forigi ilin el la ŝipo. Li respondis, ke la ŝipanaro estas verŝajne, pro iu krimo, sorĉetenita surmare; la sorĉo, diris li, kredeble malefektiviĝos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur fariĝi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kuŝas. Al mi, li kredis, apartenas ĉiarajte la ŝipo, kune kun ĝia tuta ŝarĝo, tial ke mi kvazaŭ ĝin trovis; tamen mi nepre prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi riĉe rekompencos lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorĉisto Mulej ne ĉesis laŭdi nian feliĉan ideon ĉirkaŭvolvi la velojn per sentencoj de l' Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo.
Estis ankoraŭ iom frue en la tago, kiam ni alvenis la ŝipon. Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kuŝis jam post unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kuŝigis ilin teren. Ni daŭrigis desegi la mortintojn, kaj jam antaŭvespere ĉiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu surŝipe krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi ĝin eĉ je unu hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la maston por transportigi lin teren. Tamen de ĉi tiu embaraso liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte ĉi tion, la sorĉisto elparolis super ĝi misterplenajn vortojn kaj superŝutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama momento tiu ĉi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el la sklavoj.
"Kiu kondukis min ĉi tien?" parolis li, laŭŝajne reakirinte kelkagrade la fortojn.