La Karavano

Part 10

Chapter 10 258 words Public domain Markdown

Kortuŝita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu pro tio mian plej varman dankon." Li salte leviĝis kaj ekstaris plenstature antaŭ la greko, kiun preskaŭ teruris la militista teniĝo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda misteroplena voĉo de lia gasto. "Via propono estas bela," parolis tiu ĉi plue; "por ĉiu alia ĝi estus alloga, sed mi -- ne povas ĝin akcepti. Jam staras selita mia ĉevalo, jam atendas min miaj servistoj; adiaŭ, Zaleŭkos!"

La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, ĉirkaŭprenis sin adiaŭante. "Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomiĝas mia gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko.

La fremdulo rigardis lin longe, ankoraŭ unu fojon premis al li la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi estas _la rabisto Orbasano_."

FINO.

[1] Turka interpretisto (vorto internacia).

[2] La turka registaro: angl., _The Porte_; fr., _La (Sublime) Porte_; germ., _Die (hohe) Pforte_.

[3] Nomo, kiun donas orientanoj al ĉiuj okcident-eŭropanoj: _Franko_ estas do, laŭ tio, _ne_ identa al _Franco_.

[4] Estinta itala ormonero: ital., _zecchino_; hisp., _zequi_; france kaj angle, _sequin_; germ., _Zechine_.

[5] _Altano_: germane, _Altan_: balkonsimila teraseto aŭ estrado, alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruaĵo (ĉu muroj, ĉu kolonoj); en ĉi tiu rilato ĝi diferencas de ordinara balkono, kiu elstaras el la muro de l' domo. La germana vorto _Altan_ devenas de la itala _altana_.

[6] Turka juĝisto.

[7] En la moderna turka lingvo _Kapitan-Paŝao_, ĉefadmiralo de la turka militŝiparo.

[8] _Agao_, turka oficiro.

[9] _Kadio_: turka juĝisto; _muftio_: turka ĉefpastro.

[10] Mahometana sekto, fondita de Abd ul Wahab, ĉirkaŭ la jaro, 1745.