La Kantistino

Part 5

Chapter 5 820 words Public domain Markdown

Oni komprenis lin; ili eliris el la ĉambro de la terura mortinto kaj eniris transe ĉe la orkestrestro, la feliĉa, retrovita filo de la paŝaho; la kantistino kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la amato, ŝiaj larmoj torente verŝiĝis, sed ili estis la lastaj, kiujn ŝi ploris pri sia malfeliĉa sorto; ĉar la paŝaho ridetante ĉirkaŭiris la belegan paron, li ŝajne ellaboris grandan decidon; li sekrete interkonsiliĝis kun la medicina konsilanto kaj de tiu aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara fraŭlino", li diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon, ke mi petas vin, interŝanĝi ĝin kun la via. Vi hieraŭ malakceptis mian teleron kun punĉo, ĉu vi ree forpuŝos min, se mi prezentas al vi la ĉeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon, petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"

Ŝi ne rifuzis; kun larmoj de ĝojo ŝi kisis lian manon, la orkestrestro ravite ĉirkaŭprenis ŝin kaj ĉi-foje ŝajne tute forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis la manon de la kuracisto: "Lange, diru, ĉu mi povis pensi, ke tiel okazos, kiam vi timigis min ĝis ekstremo, kiam mi nombris la fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Ŝia lasta vorto estis Bolnau?"

"Nu, kion vi volas ankoraŭ!" ridetante respondis la medicina konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam ĝin diris al vi; mi ne scias, ĉu ĉio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."

Klarigaj notoj de la tradukinto.

[1] germane _Kommerzienrat_, titolo, kiun povis ricevi ŝatata komercisto aŭ industriulo.

[2] (itala) = kun subpremata voĉo.

[3] germane _Medizinalrat_. Precipe en Pruslando oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la distrikta registaro.

[4] (it.) = sinjorino.

[5] pron. Baruĥ.

[6] laŭvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto, kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).

[7] (franca) = ĝis la revido.

[8] (franca) = fama juĝafero.

[9] = pendigan ŝnuron.

[10] (itala formo de) Karlo.

[11] (it. f. d.) Jozefino.

[12] (itala muzika termino) = sufiĉe rapide.

[13] (it. muz. term.) = iom modere.

[14] (franca) = ĉielo!

[15] (itala) = amantoj.

[16] (akc. António, itala formo de) Antono.

[17] pron. Ŝeperl.

[18] (germ.) mallongigaĵo de Kristino.

[19] (franca) = Jes, tio estas filinoj (aŭ publikulinoj, laŭ alia senco de la franca vorto).

[20] (franca) = kavaliro de _Planto_.

[21] (itala) = majstro.

[22] [AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aŭ sento kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel nove estiĝintan.

[23] en la IIa volumo de _La Revuo_ sur paĝo 70 (Rab: IV, 5).

[24] (franca) = bonan tagon, bonan tagon!

[25] (franca) = jen kiu?

[26] (franca) = Sinjoro.

[27] (germana formo de) Karlo.

Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

_Nova Esperanto-Biblioteko No. 5:_

Pro kio?

Internacia kriminal-romano orginale verkita de Argus

Prezo: bele kart. 9.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 80 Pf. (eksterlanden 1.20 M.)

Kompetenta juĝo pri la verko:

En la nuna tempo, kiam oni, bedaŭrinde pli ol dezirite, devas kutimigi sin al ĉiutagaj kriminalaĵoj, akriĝas ankaŭ la sento pri elpensita kriminalromano. Mi legis la verkon "Pro kio" kun ĝojo kaj ĝuo, ĉar la dissolvo de la komplikaĵoj estas lerta, la streĉeco de l'atento de la leganto estas restigata ĝis la lasta momento, kaj la lingvo estas majstra. Ĝuste ĉi tio ŝajnas al mi grava, ĉar ĝi denove pruvas la kapablecon de Esperanto kiel konversacia lingvo kaj ĉarme kaj efike enkondukas la komencantan Esperantiston en la modernan ĉiutagan vivon. Pro ĉi tiuj kaŭzoj mi volonte donas al "Pro kio?" mian varman rekomendon por ĝia vojo kaj deziras al ĝi plenan sukceson.

_Dro Albert Steche_, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

_Nova Esperanto-Biblioteko No. 6:_

Elektitaj poemoj de Heinrich Heine

Tradukitaj de Friedrich Pillath

Dua, kompletigita eldono

Prezo: bele kart. 4.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)

Unu el la plej belaj verkoj de la Esperanto-Literaturo! S-ino _Marie Hankel_, prezidantino de Esperantista Literatura Asocio, juĝas pri ĝi jene: "La Elektitaj Poemoj (nova eldono) estas vera trezoro kaj la plej efika pruvo por la beleco de nia lingvo."

Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

_Nova Esperanto-Biblioteko No. 7:_

P. William

Legolibro

Unua volumo:

Internacia Anekdotaro

Prezo: 6.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)

Ĉi tiu libro bonege taŭgas kiel legaĵo en kursoj kaj en ekzercaj rondoj. Ĝia modelstila enhavo pritraktas la plej diversajn aferojn de la homa vivo, kaj tial la libro prezentas grandan provizon de vortoj kaj riĉecon de gramatikaj formoj konscie uzitaj.

Dokumentoj de Esperanto

Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

Kunmetita de

Dro A. Möbusz, Lübeck

Prezo: kart. 25.— M. (al eksterlando kun altigoj laŭ E-Katalogo) Sendkostoj 1.— M. (eksterlanden 2.40 M.)

Ĉiu Esperantano, kiu volas informi sin pri la historio kaj scienca bazo de la Lingvo Internacia, pri la Esperanto-movado kaj pri la organizo de la Esperantistaro, nepre devas posedi ĉi tiun fundamentan verkon. La libro enhavas i. a. ĉiujn kongresparoladojn de Dro Zamenhof kaj multajn aliajn gravajn dokumentojn.

Buchdruckerei für fremde Sprachen Max Schmersow, Kirchhain N.-L.