La Kantistino

Part 3

Chapter 3 4,122 words Public domain Markdown

Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi ĉiam frue leviĝis kaj kutimis tuj poste matenmanĝi, kaj tio savis min. En tiu tempo ĉiuj ankoraŭ dormis, eĉ granda parto de la servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed ĉu li povus pensi, ke iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj ŝanceliĝis, kiam mi preteriris la loĝion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri paŝoj, kaj mi estis libera.

Dekstre trans la strato loĝis la itala knabino. Mi salte transpasis la larĝan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan ekscelencon _Seraphina_: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis, 'tuj konduku min al ŝi'. Li komence ŝajnis heziti, ĉar ankoraŭ estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la duan etaĝon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis ĉambristinon, por anonci min al ŝia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala knabino estas de mia klaso; mi hontis malkaŝi mian situacion al iu pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la ĉambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes, estis ŝi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi aŭdis parolanta itale. Mi ĵetis min teren antaŭ ŝi kaj petegis ŝin pri ŝia protekto; mi devis rakonti al ŝi mian tutan historion. Ŝajne kortuŝita, ŝi promesis savi min. Ŝi venigis la serviston, kiu suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste ŝi destinis por mi malgrandan ĉambron, kies fenestroj rigardis al la korto, donis al mi ion por labori kaj manĝi, kaj tiel mi vivis kelke da tagoj en ĝojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.

La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de malgranda germana kortego. Ŝia ekscelenca moŝto estis lia nevino, naskita italino, kiu estis edukata ĉe li en Parizo. Ŝi estis korbona, aminda estaĵo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Ĉiutage ŝi venis al mi kaj min konsolis; ŝi diris al mi, ke la ŝtatsendito per siaj servistoj informiĝis en la domo de la malica viro. Ke oni estas tre konsternita, sed klopodas kaŝi tion. La servistoj transe sekretas, ke fraŭlino sin ĵetis el fenestro de la dua etaĝo en la kanalon de la _Seine_. Stranga dispono de la providenco! Mia ĉambro estis angula ĉambro kaj per la unu flanko rigardis al la strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; verŝajne ĝi restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon, ŝi bonvolis min kunpreni. Eĉ ankoraŭ pli ŝi utilis al mi; ŝi instigis siajn gepatrojn en _Piacenza_, ke ili akceptu min en sian domon kvazaŭ sian infanon; ŝi kulturigis mian talenton, al ŝi mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi scias. En Piacenza mi koniĝis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne estas italo; li ŝajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaŭ poste mi akceptis la vokon al ĉi-tiea teatro. Oni min ĉi tie ŝatis, oni ankaŭ alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia reputacio estis neriproĉeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam vidis ĉe mi viron,—krom—tiun belan korligon mi povas sen ruĝiĝo konfesi al vi,—krom Boloni, kiu baldaŭ post mi vojaĝis ĉi tien. Vi nun aŭdis mian vivon, diru al mi, ĉu mi faris ion, por meriti tiel maldolĉan punon? Ĉu mi tiel terure kulpiĝis?"

VII.

Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis ŝian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aliĝi al la malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi la flamiĝulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis ŝia nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laŭ naskiĝo estas germano kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaŭ kelke da jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo kaj antaŭ proksimume tri kvaronjaroj venis ĉi tien."

"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi rakontas al mi?"

Giuseppa ĉe tiu demando ruĝiĝis; ŝi mallevis la okulojn kaj respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi, kiam mi parolas kun vi, kvazaŭ mi parolus kiel infano al mia patro.—Sed ĉu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi ja konas lian teruran ĵaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon; mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis min."

"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn sentojn el la pasinta tempo; ĉar hodiaŭ oni konsideras bontono, flankelasi tiaĵojn. Sed vi ankoraŭ ne rakontis al mi ĉion; la vespero ĉe la maskobalo, tiu terura nokto?"

"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraŭ plue. Ĉiufoje, kiam mi meditis pri mia savo, mi laŭdis la providencon, ke oni kredis en tiu domo, ke mi memmortigis min; ĉar estis por mi nur tro certe, ke tiu terura venus, por repreni sian viktimon aŭ pereigi ĝin, se li eĉ nur iomete suspektus min vivanta; ĉar sufiĉe multe da kvinfrankaj moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn ŝatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de Planto_[20]."

"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis ŝin; "ĉu tio estis la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"

"Tio estis lia nomo. Mi multe ĝojis, mia lasta timo estis malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu ĝeni miajn bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi antaŭhieraŭ iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola trairis la salonon, voĉo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu aŭdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo! Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaŭ la publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi apenaŭ havis sufiĉe da spiritĉeesto, por respondi: 'Vi eraras, maskulo!' Mi volis forrapidi, kaŝi min en la svarmanta amaso, sed la maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaŭe restadis.' Mi estis plene senespera, fariĝis mallumo en mia animo, nur unu penso estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda, senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro ĉe mia flanko. Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis nomata de li la chevalier, mi malfeliĉigis, pereigis mian patron, mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elŝiris min kaj vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis ĉirkaŭen sur la ŝtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraŭ devas paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi ĉesis vidi kaj aŭdi, mi sentis, ke mi senkonsciiĝas; mi revekiĝis ne pli frue ol en la fiakro, la maskulo sidis apud mi. Mi eksteriĝis el la veturilo, li sekvis; li tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al _Babette_, ke ŝi eliru.

'Kion vi volas ĉi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo mi venis en tiun domon; mi ĝin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas min.'

'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj. Aŭ vi tuj pagos dekmil frankojn, ĉu per juveloj, ĉu per oro, aŭ vi sekvos min al Parizo; alie morgaŭ la tuta urbo scios pli multe pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi volas; sed tuj forlasu ĉi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'

Mi iris kelke da paŝoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via patro'. Diabla rido sonis el lia buŝo, la brilo de la kandelo lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la sama momento estis klare al mi, kiu antaŭ mi staras; mi nun sciis, ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero havigis al mi supernaturan forton, mi kontraŭbaraktante liberigis min, mi volis forŝiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la tribunaloj kontentigon pri mi.'—'Tiel niaj aferoj ankoraŭ ne statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas—."

La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis, kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la chevalier ankoraŭ vivas, ke ĝi estas la sama, kiu volis mortigi vin?"

"Lia voĉo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraŭ al vi donis, tion igis plene certa por mi. Ĝi estas markita per la komencliteroj de lia nomo."

"Kaj ĉu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Ĉu vi permesas al mi, ĉion de vi diritan sciigi eĉ antaŭ la juĝisto?"

"Ĉion, mi ne povas elekti! Sed, ĉu ne, doktoro, vi iros al Boloni kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ĝin kredos al vi, Seraphina ja estis ankaŭ de li konata."

"Kaj ĉu mi ne ankaŭ povas ekscii", la medicina konsilanto daŭrigis, "la nomon de la ŝtatsendito, en kies domo vi kaŝis vin?"

"Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_."

"Ĉu vere?", ĝoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Ĉu li ne estas ...a ŝtatoficisto?"

"Jes, ĉu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo kaj poste en Peterburgo."

"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj ĝoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraŭ li estas ĉi tie; li vokigis min, li loĝas en la hotelo de Portugalujo."

Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj ŝajne emociis ŝian koron. "Do viro", ŝi diris, "kiu laŭ mia opinio forestis multajn centojn da mejloj, devis veni ĉi tien, por konfirmi la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaŭ Carlo povu aŭskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."

"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaŭ, bona infanino; estu tute trankvila, vi devas ankoraŭ prosperi surtere, kaj tre orde glutu la miksturon, ĉiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj rigardoj. Ŝi estis pli trankvila kaj serena; ŝajnis, ke kun sia sekreto ŝi forrulis grandan ŝarĝon. Ŝi havis pli da fido por la estonteco, ĉar favora sorto ŝajne ekkompatis la malfeliĉan knabinon.

VIII.

Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antaŭe foje havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej sufiĉajn informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaŭ laŭvorte konfirmis ŝian rakonton, li ankaŭ eksplodis per plej vivaj laŭdoj pri ŝia karaktero; li eĉ promesis, ĉie, kien li venos en la urbo, paroli favore por ŝi kaj malkonfirmi la famojn pri ŝi cirkulantajn. Li efektive plenumis sian promeson; ĉar precipe al lia influo kaj al la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, ŝiaj amikoj aljuĝis, ke la publika opinio pri ŝi en malmultaj tagoj, kvazaŭ sorĉe, aliiĝis. La medicina konsilanto Lange siaparte en tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletaĝo de la hotelo de Portugalujo ankoraŭ kelke da ŝtuparoj ĝis la mansardoj; oni diris, ke en n-ro 54 loĝas la orkestrestro. Li haltis antaŭ la pordo, por spiri; ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin. Strangaj sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Ŝajne en ĝi estis homo grave malsana, ĉar li aŭdis profundajn ĝemadon kaj plendspiradon, ŝajne leviĝantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj blasfemoj enmiksiĝis, kiel se malpacienco volas malŝarĝi de la mizero la koron, kaj raŭka rido de malespero denove formis la transiron al tiuj profundaj ĝemoj. La medicina konsilanto frostektremis. "Jam hieraŭ mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu _maestro_[21]", li pensis, "ĉu li eble plene freneziĝis, aŭ ĉu li malsaniĝis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam lia rigardo ankoraŭ unufoje trafis la numeron de l'pordo; ĝi estis 53. Kiel do li povis tiom erari; preskaŭ li estus enirinta al homo tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela voĉo de viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis ĉe la kantistino.

En la ĉambro disĵetite kuŝis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj kvazaŭruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negliĝo, kun ruĝa ĉapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri _Marius_ sur la ruinoj de Kartago.

La juna viro ŝajne de hieraŭ lin memoris kaj preskaŭ malserene akceptis lin; tamen li estis tiel ĝentila, ke per unu ekpuŝo li de seĝo teren ĵetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto sidlokon; li mem per longaj paŝoj marŝadis tra la ĉambro, kaj lia flirtanta negliĝo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.

Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi venas de ŝi?", li ekkriis. "Ĉu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi fariĝas la peristaĉo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas aŭdi; mi entombigis mian feliĉon, vi vidas min funebranta mian feliĉegon; mi surhavas mian nigran negliĝon kaj tio sola, se vi estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke, koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa, Giuseppa!"

"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin, "bridu vian senton, antaŭ ol—"

"Senton? Kion vi scias pri sento? Aŭskultu, se vi parolas pri sento; mi volas provi, ĉu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas la virino", li daŭrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri muziko, ŝajnis kiel alia muziko, "ĉu vi aŭdas tion molan, dolĉe sopiran, karese alpremiĝan? Sed ĉu vi ne rimarkas en tiuj pasaĵoj la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitaĵoj? Sed aŭdu plue", li diris kun laŭtigita voĉo kaj kun brila okulo, reenskuante la manikojn de la funebra negliĝo, "kie viroj agas, estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ĝi estas sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al la kuracisto ree ŝajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.

"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "ĉar ni jam alvenis ĉe tio, ĉu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane prezentu al mi medicinan konsilanton?"

La muzikisto malŝate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la harmonion per malbona, akrepepa _cis_, hometaĉo, kiam miaj klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"

La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado ĉe la pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris: "La malsana sinjoro en n-ro 53 plej ĝentile petigas sinjoron la orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa aranĝo estas tre malforta kaj lia morto proksima."

"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojaĝi el la mondo, kiam li deziras. Sufiĉe ja en ĉiu nokto min teruras liaj lamentado kaj ĝemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj kaj lia freneza ridado. Ĉu eble la franco opinias, ke li estas sola en la hotelo de Portugalujo? Se li ĝenas min, mi ĝenas lin repage!"

"Sed, pardonu, via sinjora moŝto", la kreskokripla homo diris, "li ne plu longe vivos, ĉu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj—"

"Ĉu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li estas?"

"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi pensas, ke li nomas sin _Lorier_ kaj estas el Franclando; antaŭhieraŭ li ankoraŭ bone fartis, sed estis iom melankolia, ĉar li tute ne eliris, ankaŭ ne deziris rigardi la rimarkindaĵojn de tiu ĉi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave malsanan; ŝajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi demandis, ĉu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandaĝas sin; mi opinias, ke li havas ankaŭ malnovan pafvundon el la milito kaj ke tiu nun ree malfermiĝis."

En tiu momento oni aŭdis la malsanulon apude ekkrianta kun raŭka voĉo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la signon de la kruco kaj flugkuris transen.

La kuracisto ankoraŭ unu fojon provis, ĉu liaj paroloj ne estos akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon ŝajne sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlaŭte kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco la orkestrestro ŝajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia partituro kaj kondutis, kvazaŭ krom li neniu estus en la ĉambro; sed iom post iom li pli atentis, li ĉesis kanti; baldaŭ lia rigardo leviĝis de la partituro kaj pasis arde trans la vizaĝon de la kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la rakontanton; lia intereso ŝajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj brilis, li pliproksimiĝis, li kaptis la brakon de la medicinisto, kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte leviĝis kaj kuris tien kaj reen en la ĉambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en tio, ŝajno de vereco, verŝajneco; estas eble, povas esti, ke simile okazis; diablo! ĉu ĝi ne ankaŭ povus esti mensogo?"

"Tion, mi opinias, en via ŝatata arto oni nomas malkresĉende, sinjoro orkestrestro; sed kial do ĉe tiu afero malsupreniri de vero ĝis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco? _Maestro_[21], nu, tiam?"

Boloni meditante haltis antaŭ li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas grandan kaj reĝan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii!—Ĉio estas tiel malluma—konfuzaj labirintoj—nenia eliro—nenia gvida stelo."

"Ŝatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin ĉe reminiscenco[22] el la Rabistoj de _Schiller_, kiel konstateble en la poŝeldono de _Cotta_ sur paĝo 175[23], se mi ne eraras. Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"

"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia anĝelo, mia Dio,—mi volas adori lin!"

"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki vin. Tiu ŝtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia domo, hazarde loĝas en ĉi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al mi, ke li vin konvinkos!"

La juna viro kortuŝite premis la manon de la kuracisto, sed eĉ nun li ne povis kaŝi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li diris: "kiom da danko mi ŝuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."

IX.

La repaciĝo kun la amanto ŝajne preskaŭ ankoraŭ pli efikis, por sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de ŝia kuracisto. Ŝia farto en la sekvintaj tagoj videble pliboniĝis, kaj baldaŭ ŝi estis tiom resanigita, ke ŝi povis ekster la lito akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La ŝanĝiĝon de ŝia farto supozeble estis ĝisatendinta la polica direktoro, por plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta ĉion kaj zorganta pri ĉio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun li ekcelis, eĉ se li forestus centkelke da mejloj. La medicina konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li ankoraŭ plue interkonsiliĝis kun barono Martinow kaj eksciis kelkajn aferojn, kiuj ŝajnis al li tre interesaj. La ŝtatsendito antaŭ nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en ĝusta lumo precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis vendata. Tiu malbonfama domo baldaŭ poste estis malestablata de la polico, kaj la barono tion ŝajne aljuĝis ĉefe al siaj klopodoj pri la afero. Ankaŭ li aŭdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li povu des pli sendanĝere daŭrigi sian metion; ĉar ambaŭ ne dubis, ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laŭ la certigo de la direktoro ĉiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj povis konduki al ia rezultaĵo: La naztuko trovita en la ĉambro de Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial plej preciza priskribo de ĝi estis en la manoj de ĉiuj kudristinoj kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolaĵo de la fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj kaŭzoj, ke dua atenco kontraŭ la vivo de la kantistino sekvos, nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraŭ restadas proksime.

Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn fortojn, akompanis doktoron Lange ĉiufoje, kiam li vizitis ŝin; tie oni priparolis kelkajn aranĝojn, kelkaj ŝajnis bonaj, sed ne facile efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine ekhavis penson, kiu al la du viroj ŝajnis tre taŭga. "La doktoro", ŝi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, ĉe la lasta maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas por mi alloge, tie montri min la unuan fojon, tie komenciĝis mia malfeliĉo. Se ni zorgos, ke tio fariĝu sufiĉe konata en B., kaj se la chevalier ankoraŭ estas ĉi tie, mi estas firmege konvinkita, ke sub ia masko li sin ree alŝovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraŭ mia vivo li ne ĉesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj. Lia grando, lia figuro, kaj antaŭ ĉio liaj okuloj lin rekonigos al mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"

La projekto ŝajnis tre taŭga. "Mi volus veti", la direktoro diris, "ke sciiĝinte vian venon li ne restos for de la balo, eĉ nur por vidi la objekton de sia venĝo kaj doni novan nutraĵon al sia furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaŭ vian vizaĝon, li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimiĝos al vi kaj enkaptiĝos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos kaptita."

Babette, la ĉambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis al- kaj reirinta; ŝi estis aŭdinta, ke ŝia mastrino decidis, eltrovi la mortigiston aŭ liajn helpantojn, ŝi eĉ opiniis, ke ŝi ŝuldas al si mem, laŭ povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial ŝi ŝtelatendis la direktoron, kuraĝiĝis kaj diris, ke ŝi jam antaŭ nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al malkovro, sed ke li ŝajne neniel atentas pri tio.