La Kantistino

Part 2

Chapter 2 4,007 words Public domain Markdown

"Por kio vi volas aŭdi ĉiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj disvastigas neokupitaj homoj? Mi ĵus meditis pri tio, kiel pura via animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin zorgigas la juĝo de la aliaj homoj?"

"Vi evitas mian demandon", ŝi respondis, "vi volas elturniĝi, dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la juĝo de l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu ŝi vivadas, ke estas al ŝi indiferente, kion oni parolas pri ŝi? Aŭ ĉu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, ĉar mi estas anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkaŝe, vi opinias min tre facilanima."

"Ne, certe ne; mi ĉiam nur belaĵojn aŭdis pri vi, fraŭlino Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la mondo kun firma teniĝo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al multaj intrigoj. Sed kial vi volas ĝuste scii, kion diras la homoj? Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novaĵojn ne konsiderus konvenaj?"

"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", ŝi ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli danĝera por la trankvilo ol la vero mem?"

Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre ĝusta; kaj ĉu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti ankoraŭ pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la ĉi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas sufiĉe granda, sed, bona Dio, ĉe novaĵo tiaspeca tuj montriĝas, kiel filistra oni estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas mirigi vin; kaj ĉar oni ne scias ion certan, oni—nu, oni elpensas ĉiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira maskulo, kiun oni vidis ĉe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas—"

"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre streĉita atento petis, "daŭrigu!"

"Oni diras, ke ĝi estis antaŭa amanto, kiu vin amis en—en alia urbo kaj volis mortigi vin pro ĵaluzo."

"Pri mi tion! Ho, mi malfeliĉa!", ŝi afliktite ekkriis, kaj larmoj brilis en ŝiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraŭ tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen ŝirmo kaj helpo! Sed rakontu ĝis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraŭ mankas io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi—"

"Signora, mi estus aljuĝinta al vi pli da forto", Lange diris, maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas, ke mi diris eĉ nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antaŭiĝus al mi."

La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti trankvila", ŝi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel infano; mi volas esti gaja, kvazaŭ la homoj nun kondamnantaj min milvoĉe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona doktoro!"

"Nu, la homoj babilas sensencaĵojn", li kolerete daŭrigis. "Ekzemple, kiam antaŭ nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu el la loĝioj de l'unua etaĝo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke li vin rekonis kaj antaŭ du jaroj en Parizo vidis en malbona domo.—Sed, mia Dio, vi fariĝas pli kaj pli pala—"

"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min; daŭrigu, daŭrigu!"

"Nu, tiu klaĉo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post iom ĝi penetris en la publikon, kaj ĉar aldoniĝas tiu okazaĵo, oni kombinas ambaŭ kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en tiun malbonfaman domon en Parizo."

Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la intensa palo estis ŝanĝiĝinta en flaman ruĝon. Ŝi estis levinta sin pli alten, kvazaŭ por preterlasi neniun vorton de tiu terura sciigo, ŝia okulo estis streĉe kaj brule fiksita al la buŝo de la kuracisto, ŝi apenaŭ spiris, ŝia koro ŝajne haltis.

"Nun ĉio estas finita", ŝi ekkriis kun dolora rigardo al la ĉielo, dum larmoj verŝiĝis el ŝiaj okuloj, "nun ĉio estas elfinita; se tion li aŭdis, estis tro por lia ĵaluzo. Kial hieraŭ mi ne mortis, ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolĉa patrino konsolus min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"

La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li ĵus volis diri al ŝi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte malfermiĝis kaj juna granda viro sin ĵetis internen. Lia vizaĝo estis okulfrape bela, sed sovaĝa obstino malserenigis liajn trajtojn, liaj okuloj ruliĝis, liaj haroj nezorgite pendis ĉirkaŭ la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li kvazaŭ aktorante svingis en la aero, antaŭ ol trovi spiron por paroli. Ekvidante lin, la kantistino laŭte ekkriis; la kuracisto komence opiniis, ke pro timo, sed ĝi estis pro ĝojo; ĉar ĉarma rideto transkuris trans ŝiajn lipojn, ŝia okulo tra larmoj brilis renkonten al li. "_Carlo_[10]!", ŝi ekkriis, "Carlo! Fine vi vizitas min!"

"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al ŝi etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Ĉesigu vian sirenan kantadon, mi venas—por juĝi vin!"

"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj ŝiaj vortoj sonis melodie kaj dolĉe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli al via _Giuseppa_[11]!"

La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto, konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis. "Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon, "bonvolu pripensi, ke la fraŭlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj tro afekcias ŝiajn malfortajn nervojn!"

La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraŭ lin: "Kiu vi estas, hometaĉo?" per basa, tondra voĉo li ekkriis. "Kiu vi estas, ke vi stariĝas inter mi kaj mia kolero?"

"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio troviĝas pri hometaĉo. Mi estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi diras al vi pace, for! aŭ modulu vian _presto assai_[12] al deca _larghetto_[13]."

"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin, ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonaĵon al mi, kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."

"Ha! Vi eĉ kuraĝas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis mian buŝon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo! Ke mi lasis min ensorĉi de virina voĉo kaj ne pripensis, ke ĝi estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro troviĝas forto kaj vero. _Ciel_[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de la voĉruladoj de publikulino!"

"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraŭ pli profunden ol la ponardo de la mortigisto!"

"Ĉu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj _amorosi_[15] devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraŭ trovis la senpekan kolombeton!"

"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la ĉambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."

"Mi jam foriras, hometaĉo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repuŝis la medicinan konsilanton, ke li sufiĉe komforte sidiĝis en brakseĝo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaŭ, fartu bone aŭ prefere mortu, malfeliĉulino, kaŝu vian malgloron sub la tero. Sed transe kaŝu vian animon en loko, kie mi neniam renkontu vin; mi malbenus la ĉielan feliĉegon, se mi ĝin dividus kun vi, ĉar vi ĉi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraŭ iom svingante la notojn, sed liaj sovaĝaj, ruliĝantaj okuloj fandiĝis en larmojn, kiam por la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris el la ĉambro.

"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia feliĉego de tio dependas!"

"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, leviĝante el sia brakseĝo; "la sceno ne devas esti daŭrigata. Mi volas recepti al vi ion kvietigan, de kio vi englutos ĉiuhore du supkulerojn."

La malfeliĉulino reenfalis en siajn kusenojn kaj ŝiaj fortoj estis elĉerpitaj, ŝi denove eksvenis.

La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de ŝi klopodis rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante al ŝi la esencojn, dece riproĉi la servistinon. "Ĉu mi ne ordonis, ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun frenezulon, kiu preskaŭ duan fojon mortigis vian kompatindan fraŭlinon?"

"Mi certe ja neniun alian enlasis", la ĉambristino plorante diris, "sed lin mi vere ne povis malakcepti; ŝi min hodiaŭ ja sendis jam tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu eĉ nur por momenteto; mi ja eĉ devis diri, ke ŝi mortas kaj antaŭe nur ankoraŭ unu fojon volas vidi lin!"

"Ĉu vere? kaj kiu do estas tiu—"

La malsanulino malfermis la okulojn. Ŝi rigardis jen la kuraciston, jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru al Bolnau."

"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"

"Ho, mi parole glitis", ŝi respondis, "al la fremda orkestrestro vi iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj loĝas en la _hotelo de Portugalujo_."

"Mi memoras, ke mi aŭdis pri li", la doktoro diris, "sed kion ĉe li mi faru?"

"Diru al li, ke mi volas ĉion diri al li, li nur ankoraŭ unu fojon venu,—sed ne, mi ne povas ĝin mem diri al li; doktoro, se vi—jes, mi konfidas al vi, mi volas al vi ĉion diri, kaj poste vi ĝin transdiros al la malfeliĉulo, ĉu ne?"

"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin, mi plezure faros."

"Nu, do venu morgaŭ matene, mi hodiaŭ ne plu povas multe paroli. Adiaŭ, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraŭ unu vorton; _Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."

La servistino malŝlosis ŝrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon el flava silko, disvastigantan en la ĉambro agrablan odoron.

"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur naztukojn el tolo."

"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaŭ nokte mi ĝin trovis sur la planko; al domano ĝi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraŭ ne venis ĉi tien."

La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme fiksitajn al li. "Ĉu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?", kun firma rigardo al ŝi li demandis.

"Montru ĝin", ŝi timeme respondis, "pri tio mi ankoraŭ ne pensis." Ŝi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; ŝi paliĝis, ŝi ektremis.

"Ŝajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ĝin perdintan", Lange plue demandis. "Ĝi povus trovigi postsignon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin kunprenu kaj utiligu?"

Giuseppa ŝajne batalis kontraŭ si mem; jen ŝi prezentis al li la tukon, jen ŝi timeme kaj konvulsie retenis ĝin. "Estu", ŝi fine diris; "eĉ se la terura homo venus ankoraŭ unu fojon kaj tiun fojon pli bone trafus mian vunditan koron, mi ĝin kuraĝas; jen, prenu, doktoro. Mi morgaŭ donos al vi klarigon al tiu tuko."

V.

Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazaĵoj okupis la animon de medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis lin, kiel ĝi antaŭe lin ĝojigis; ĉar ĉu la multaj vizitoj al malsanuloj, kiujn li devis fari antaŭe, ne malhelpis lin, tre baldaŭ en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj aŭdi la klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis? Sed por io la vizitoj en tridek ĝis kvardek domoj utilis: li povis, kiel li kutimis diri, subaŭskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble li ankaŭ povis tion aŭ tion ekscii pri ŝia stranga amanto, orkestestro Boloni.

Pri la kantistino oni levis la ŝultrojn. Oni des malpli favore juĝis pri ŝi, ju pli oni ĉagreniĝis, ke tiel longe nenio oficiala kaj certa pri ŝia afero penetras en la publikon. Ŝiaj enviantoj—kaj kiu distingiĝa kantistino, krom tio estante bela kaj dekokjara, ne havas sufiĉe da tiaj—ŝiaj enviantoj ĉion malenviis al ŝi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus fariĝinta. Ŝiaj amikoj kompatis ŝin kaj preskaŭ ankoraŭ pli timis pro ŝia reputacio, ol pro ŝia sano. La malfeliĉa knabino! Lange pensis kaj decidis des pli fervore servi al ŝi.

Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion bonan. Proksimume antaŭ tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo de Portugalujo luis subtegmentan ĉambreton kaj vivadis tre izolite kaj modere. Li ŝajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri kantado kaj pri muzikaj komponaĵoj. Cetere ĉiuj asertis, ke ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli proksime koniĝis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermanĝo en la hotelo de Portugalujo, nur por ĝui lian plezurigan interparolon pri muziko. Sed ankaŭ ilia juĝo akordiĝis en tio, ke li estas iom frenezeta, ĉar li malatentas, eĉ malŝatas virinan kantadon, dum li ravite parolas pri viraj voĉoj, precipe pri viraj ĥoroj; pri lia amrilato kun la kantistino Bianetti ŝajne neniu sciis.

La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraŭ malsaneta kaj en la lito; li ŝajnis tre depremita kaj per nefirma, raŭka voĉo diris ĉiuspecajn sensencaĵojn pri aferoj, kiuj alitempe kuŝis tute ekster lia idearo. Troviĝis ĉirkaŭ li kolekto de famaj procesoj, en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn, kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la penso pri la malrapidemo de la germana juĝistaro estas granda konsolo; ĉar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile malkovriĝas, se proceso daŭras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaŭ estas kaptata kaj morgaŭ pendigata.

La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto, estis malserena kaj depremita, kvazaŭ surtere ne plu estus espero por ŝi. Ŝia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata, ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis ŝia korpa bonfarto, ŝajne malaperis la trankvilo kaj sano de ŝia animo. "Mi longe meditis pri tio", ŝi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro, vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaŭe ne konis vin. Mi konfesas, ke mi apenaŭ sciis, ke en B. ekzistas iu medicina konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite fariĝis tiel malfeliĉa, Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."

"Fraŭlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto ĉe multaj litoj devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaĝi vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas ĉe malsanulo, kiam oni aŭdas la internan pulson de l'animo maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaĝi vundojn vidatajn de neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto fariĝas amiko, kaj la mistera interligiteco inter korpo kaj animo ŝajne ankaŭ en tiu rilato okulfrape efikas."

"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel estas, kaj ankaŭ mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por mi multe. Povus esti, ke eĉ antaŭ la juĝistoj vi devos agi en mia nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu ne havas alian protekton, mi volas malkaŝi al vi mian situacion."

"Mi volas fari ĝin", la afabla maljunulo diris, premante ŝian manon.

"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, ĝi min kulpigas, ĝi juĝas, ĝi kondamnas min. Se nun la homoj ankaŭ al vi moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama kantistino, la sentaŭga italino, ho! pri mi, ĉu vi povos elporti tion?"

"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"

VI.

"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis _Antonio_[16] Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti nekonata al vi, ĉar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris ĉe kortegoj kaj en grandaj urboj, ĉie disvastiĝis. Mi povas lin prezenti al mi ankoraŭ nur el mia plej frua juneco, violonantan al mi la gamon, kiun jam trijara mi tre ĝuste kante ripetis. Mia patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojaĝo kaj nin postlasis malriĉajn. Mia patrino devis decidiĝi, per kantado perlabori nian vivtenon. Post unu jaro ŝi edziniĝis kun muzikisto, en la komenco onidire tre flatinta ŝin; sed poste montriĝis, ke li edziĝis kun ŝi nur, por uzi ŝian voĉon. Li fariĝis muzika direktoro en malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komenciĝis nia suferado.

Mia patrino naskis ankoraŭ tri infanojn kaj tiom perdis sian voĉon, ke ŝi preskaŭ ne plu povis kanti eĉ unu sonon. Per tio la plej granda monfonto de mia duonpatro estis elĉerpiĝinta, ĉar liaj koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de nun terure ĉikanis ŝin; al mi li nenion plu volis doni por manĝi, ĝis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn pecojn de _Mozart_, _Gluck_, _Rossini_ kaj _Spontini_, kiujn ĉiam dimanĉe vespere mi trakantis kun multe da aplaŭdo; la kompatinda _Schepperl_[17]—tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa—fariĝis unu el tiuj malfeliĉaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan talenton por ilia plej granda malfeliĉo; la kruela homo ĉiutage min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi por manĝi, se mi ne ĝuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe povis elteni la vidon de miaj turmentoj; ŝajnis, ke ŝia vivo forfluas en ŝiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis ŝin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun komenciĝinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi, eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la koncertoj! Ho, estis infera torturo!

En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, ĉiam kunportante al la patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas pensi pri li. Ĝi estis granda, malgrasa viro de meza aĝo; li havis malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de ĉiuj homoj, kiujn mi iam vidis. Min precipe li ŝajne korfavoris. Kiam li venis, li laŭdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizaĝon, mian kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo forpuŝis min de li; li kisis min malgraŭ mia kriado, li kontente diris: 'Ankoraŭ du, tri jaroj, tiam vi estos taŭga, Schepperl!' Kaj li kaj mia duonpatro ĉe tiu antaŭdiro eksplodis per sovaĝa rido. En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Aŭdu, Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi, mi nenion postulas de vi, por mi ankaŭ plene sufiĉas miaj tri ceteraj infanaĉoj; _Christel_[18] (mia fratino) nun anstataŭ vi fariĝos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon—multe ĝi ne estas—vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon. Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian domon.'—'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, ĉar ĝis nun mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li respondis, li povas alveni jam hodiaŭ aŭ morgaŭ.

Vi povas imagi, kiom mi ĝojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraŭ hodiaŭ la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaŭ estis hieraŭ. La feliĉo, forlasi la domon de mia patro, la feliĉo, havi onklon, kiu min kompatas, la feliĉo, veni al Parizo, kie mi imagis la centron de eleganteco kaj de feliĉego,—mi estis ebria de tiom da feliĉo; ĉiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren, ĉu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun vesperon veturilo haltis antaŭ nia domo; mi flugkuris malsupren, mi disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto—kruela senreviĝo! Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.

Mi estis preskaŭ senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam forgesos la diablan ĝojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj, kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraŭ nun mi aŭdis lian grakan voĉon: 'Nun vi estas ĝusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li ĵetis monsakon sur la tablon; la sako malfermiĝis, brila amaso da arĝentaj kaj oraj moneroj ruliĝis teren; miaj tri pli junaj gefratoj kaj la patro ĝojkriis, sur la planko ŝoviĝis tien kaj tien kaj kolektis la monerojn,—ĝi estis—mia aĉetprezo!

Jam la sekvintan tagon ni vojaĝis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio, kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis ĝoji: angoro, neklarigebla korpremo anstataŭis mian ĝojon, mian feliĉon. Antaŭ granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek ĝis dekdu belaj, ĉarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la larĝaj ŝtuparoj renkonten al ni. Ili karese ĉirkaŭprenis kaj kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon: 'Ĉu tio estas viaj filinoj, sinjoro?'—'_Oui, ce sont des filles!_[19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la multnombra servistaro aliĝis per maldelikata, eksploda rido!

Elegantaj vestoj, luksaj ĉambroj distris min. La sekvintan tagon mi estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis ĉe ludotabloj, sur kanapoj, ĉe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj sinjoroj. Kiam mi eniris, ĉiuj forlasis sian lokon, iris renkonten al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis kanti; mi ricevis ĝeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraŭ hodiaŭ ruĝiĝas, pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj pasis en ĝojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaŭ angoreta en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do estas la granda mondo kaj oni devas akomodiĝi al ĝiaj moroj. Sed unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la ŝtuparon mi vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto, ricevis por ĝi bluajn aŭ ruĝajn kartojn kaj ree transdonis tiajn al servisto antaŭ la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj ruĝaj kartoj; mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kial mi ruĝiĝis pro tio. Sed aŭskultu plue, kio baldaŭ okazis.

Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan paperon. Al ĝi mi ŝuldas mian savon. Iumatene mi ĝin trovis sub la bulkoj de mia matenmanĝo. Mi ne scias, de kiu favora mano ĝi devenis, sed la ĉielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen ĝia enhavo:

'Fraŭlino!

La domo, en kiu vi loĝas, estas malĉastejo; la sinjorinoj, kiujn vi vidas ĉirkaŭ vi, estas publikulinoj; ĉu nia konfido al Giuseppa do ne estis prava? Ĉu mallongan fibrilon de feliĉo ŝi volas aĉeti per longa pento?'

Ĝi estis terura lumo, ĝi minacis plene blindigi min, ĉar preskaŭ tro subite ĝi disŝiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion pri senzorga, feliĉa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraŭ ne lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, ŝajnis al mi terura sorĉisto, povanta legi ĉiun mian penson kaj nepre jam nun pri tio informita, kion mi sciiĝis. Kaj tamen mi preferis morti, ol ankoraŭ unu minuton resti tie.—Mi estis aŭdinta knabinon rekte kontraŭe de mia loĝejo paroli itale; mi ne konis ŝin,—sed ĉu mi do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis en mi konfidon, mi volis ŝin petegi surgenue, savi min.