La jeso de knabinoj: Triakta proza komedio

Part 5

Chapter 5 1,669 words Public domain Markdown

D. Die.--Tiu malbenita difekto interrompi ĉiumomente! Lasu min paroli!

D.a Ire.--Bone, bone. Parolu.

D. Die.--Ŝi estas enamiĝinta, sed ŝi ne estas enamiĝinta kun mi.

D.a Ire.--Kion vi diras?

D. Die.--Tion kion vi aŭdas.

D.a Ire.--Sed kiu rakontis al vi tian sensencaĵon?

D. Die.--Neniu. Mi ĝin scias, mi ĝin vidis, neniu rakontis ĝin al mi; kaj kiam mi tion diras al vi, mi povas bone certigi ke ĝi estas vera... Nu, kia ekploro estas tiu?

D.a Ire.--(_Plorante._) Ve al mi!

D. Die.--Kial do?

D.a Ire.--Ĉar oni vidas min sola kaj senhelpa kaj ĉar mi estas malriĉa vidvino, ŝajnas ke ĉiuj malestimas min kaj konspiras kontraŭ mi.

D. Die.--Sinjorino donja Irene...

D.a Ire.--Je la fino de miaj jaroj kaj suferadoj, vidi min traktita tiel, kiel malnovan viŝtukon, kiel malpuran Cindrinjon, laŭ oni povus diri... Dio helpu min! Se estus vivantaj miaj tri edzoj... Nur kun la lasta, se li estus vivanta, ĉar li havis humoron de serpento...

D. Die.--Aŭskultu, sinjorino, mia pacienco preskaŭ finiĝis.

D.a Ire.--Tiel ke tuj kiam oni kontraŭdiris lin, li ekkoleriĝis same kiel furiozulo el Infero, kaj ian tagon de Corpus Christi, mi ne memoras pro kia bagatelo, li tiel batfrapegis ian registaran oficiston kaj se du monaĥoj Karmenaj ne estus malhelpintaj, li estus mortiginta la malfeliĉulon premiginte lin kontraŭ stango kiu staras en la pordego de Sankta Kruco.

D. Die.--Sed, ĉu estas eble ke vi ne atentos kion mi volas diri?

D.a Ire.--Ha! ne, sinjoro, ĉar mi bone scias tion kion vi volas diri, kaj mi neniel estas naivega, ne, sinjoro... Vi ne amas plu la knabinon kaj serĉas ruzojn por eviti la devon kiun vi kontraktis... Filineto de mia animo kaj de mia koro!

D. Die.--Sinjorino D.a Irene, havu la bonecon aŭskulti min, ne respondante, ne dirante maloportunaĵojn, kaj poste, kiam vi scios tion kio okazas, ploru, ĝemu, ekkriu, diru ĉion kion vi volos... Sed atendante, ne pligrandigu mian suferadon, pro amo al Dio!

D.a Ire.--Diru ĉion kion vi volas.

D. Die.--Sed vi ne rekomencu ploradi kaj...

D.a Ire.--Ne, sinjoro; mi ne ploras plu. (_Ŝi viŝas siajn larmojn per naztuko._)

D. Die.--Bone, do; de ĉirkaŭ unu jaro, iom pli iom malpli, D.a Francinjo havas alian amanton. Ili ofte interparolis, skribis leterojn, promesis reciprokan amon, fidelecon, konstantecon... Kaj fine, ekzistas ĉe ambaŭ pasio tiel firma, ke malhelpaĵoj kaj foresteco, anstataŭ malfortigi, eĉ kunhelpis ĝin pligrandigi... Sub tiaj kondiĉoj...

D.a Ire.--Sed ĉu vi ne komprenas, sinjoro, ke tio ĉio estas trompaĵo eltrovita de la skandalema lango kiu malamas min?

D. Die.--Ni ree komencas kiel antaŭe. Ne, sinjorino, tio ne estas trompaĵo. Mi ripetas de nove ke mi tion scias.

D.a Ire.--Kiel vi povas tion scii, sinjoro, nek kian verŝajnon havas tio? Tiamaniere la filineto de mia koro, enŝlosigita en monaĥinejo, fastinte ĉian vendredon kaj cetere, akompanita de tiuj sanktaj virinoj! Ŝi, kiu eĉ ne scias kia estas la mondo, kiu ankoraŭ ne eliris el la ovŝelo, por tiel paroli! Kiel, videble, vi ne konas la karakteron de _Circuncision_... Kia virino por pardoni la plej malgrandan peketon!

D. Die.--Ni ne pritraktas nun peketon ian, sinjorino D.a Irene; ni traktas pri honesta inklino, pri kiu ni ne havis antaŭan informon. Via filino estas knabino tre honesta, kaj ŝi ne estas kapabla fari malbonaĵon... Kion mi diras, tio estas ke patrino _Circuncision_, kaj _Soledad_, kaj _Candelaria_, kaj ĉiuj patrinoj, kaj vi, kaj mi precipe, ni rideginde eraris. La knabino volas edziniĝi kun alia, kun mi ne... Ni alvenis malfrue; vi kalkulis tro rapide kun la konsento de via filino... Sed, kial ni laciĝas? Legu tiun ĉi paperon, kaj vi vidos ĉu mi estas prava.

(_Li donas al ŝi la paperon de don Carlos. D.a Irene ne legas ĝin, sed leviĝas tre agitata, direktas sin al la pordo de sia ĉambro kaj frapas. D. Diego leviĝas kaj provas vane malhelpi ŝin._)

D.a Ire.--Mi nepre freneziĝos!... Francinjo!... Virgulino de l' Tremedalo!... Rita!... Francisca!

D. Die.--Sed kial vi alvokas ilin?

D.a Ire.--Jes, sinjoro; mi volas ke ŝi venu kaj sciu kia homo vi estas.

D. Die.--Ŝi ĉion difektis... Tio okazas al tiu, kiu konfidas al prudento de virino.

SCENO XII

D.a Francisca, Rita, D.a Irene, D. Diego.

Rita.--Sinjorino!

D.a Fran.--Ĉu vi vokis min?

D.a Ire.--Jes, filino, jes; ĉar D. Diego agas kun ni laŭ modo kiu ne estas plu tolerebla. Kiajn amojn vi havas, infano? Al kiu vi promesis edziĝon? Kia konspiraĵo estas ĉi tiu? Kaj vi, granda friponino... vi ankaŭ devas scii... vi nepre scias... Kiu skribis tiun ĉi leteron? Kion ĝi diras? (_Prezentante la leteron malfermitan al D.a Francisca._)

Rita.--(_Flanken, al D.a Francisca._) Lia ĝi estas.

D.a Fran.--Kia malboneco!... Sinjoro D. Diego, ĉu tiamaniere vi plenumas vian promeson?

D. Die.--Dio bone scias ke mi ne estas kulpa... Venu tien ĉi... (_Ekkaptante manon de D.a Francisca li lokigas ŝin ĉe sia flanko._) Nenion timu... Kaj vi, sinjorino, aŭskultu kaj silentu, kaj ne devigu min fari sensencaĵon... Donu al mi tiun paperon... (_Forprenante la paperon el la manoj de donja Irene._) Francinjo, vi ja memoras la tri manplatbatojn de l' pasinta nokto.

D.a Fran.--Dum mi vivos mi memoros.

D. Die.--Bone, do, jen estas la papero kiun oni ĵetis tra la fenestro... Ne timu, mi jam diris... (_Li legas._)

«Karulino: Se mi ne sukcesos paroli kun vi, mi faros ĉion eblan por ke vi ricevu tiun ĉi leteron. Tuj kiam mi disiĝis de vi, kaj renkontis en la gastejo tiun kiun mi nomis mia malamiko, ekvidinte lin mi ne scias kial mi ne mortis pro doloro. Li ordonis al mi ke mi tuj eliru el la urbo, kaj estis necese obei lin. Mia nomo estas D. Carlos, ne D. Felix. D. Diego estas mia onklo. Vivu ĉiam feliĉa, kaj forgesu por eterne vian malfeliĉan amikon, _Carlos de Urbina_.»

D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas?

D.a Fran.--Malfeliĉa mi!

D.a Ire.--Nu, ĉu tio estas vera kion diris la sinjoro, grandega friponino? Certege vi memoros min.

(_Ŝi direktas sin al donja Francisca, kolerigite kaj volas ŝin frapadi. Rita kaj don Diego penadas malhelpi ŝin._)

D.a Fran.--Patrino!...

D.a Ire.--Ne, sinjoro, mi mortigos ŝin.

D. Die.--Kia frenezo estas tiu?

D.a Ire.--Mi mortigos ŝin.

SCENO XIII

D. Carlos, D. Diego, D.a Irene, D.a Francisca, Rita.

D. Car.--Ne, ne. (_Eliras rapidege don Carlos el ĉambro, ekkaptas brakon de donja Francisca, kondukas ŝin al la fundo de l' teatro, kaj staras antaŭ ŝi por defendi ŝin. Donja Irene teruriĝas kaj deiras._) Antaŭ mi neniu ofendos ŝin!

D.a Fran.--Carlos!

D. Car.--(_Alproksimiĝante al don Diego._) Senkulpigu mian trokuraĝon... Mi vidis ke oni insultis ŝin, kaj mi ne povis subpremi min.

D.a Ire.--Kio estas tio kio okazas, Dio mia?... Kiu estas vi?... Kiaj agoj estas tiuj ĉi?... Kia skandalo!

D. Die.--Tie ĉi ne estas skandaloj... Li estas tiu kun kiu estas enamiĝinta via filino... Ilin disigi kaj ilin mortigi estas tute same... Carlos... negrave... Prenu vian edzinon.

(_D. Carlos iras kien estas donja Francisca, kaj ambaŭ genufleksas ĉe la piedoj de D. Diego._)

D.a Ire.--Ha, ĉu via nevo?

D. Die.--Jes, sinjorino, mia nevo kiu per siaj manplaŭdoj, kaj sia muziko, kaj sia papero pretigis por mi la nokton plej teruran kiun mi pasigis dum mia tuta vivo... Kio estas, gefiloj miaj, kio estas?

D.a Fran.--Ĉu vi, do, pardonas nin kaj igas nin feliĉaj?

D. Die.--Jes, gekaruloj de mia koro... Jes. (_Li devigas ilin leviĝi kun karesaj esprimoj._)

D.a Ire.--Ĉu estas eble ke vi decidu fari oferon?...

D. Die.--Mi estus povinta ilin disigi por ĉiam kaj ĝuadi trankvile posedon de tiu ĉi ĝentila infano, sed mia konscienco malpermesas... Carlos!... Francinjo!... Kian dolorigan senton lasas ĉe mia spirito la peno kiun mi ĵus faris! Ĉar, fine, mi estas homo mizera kaj malforta.

D. Car. (_kisante liajn manojn_).--Se mia amo, se mia dankemeco sufiĉos konsoli vin pro tia perdo...

D.a Ire.--Tial ke ĉi tiu estas D. Carlos! Nu, nu, mi...

D. Die.--Li kaj via filino freneziĝis pro amo, ĉar vi kaj la onklinoj konstruadis kastelojn en la aero, kaj plenigadis mian cerbon je iluzioj kiuj malaperis kiel sonĝoj... Tiel rezultas trouzo de rajto, de subpremado de juneco, tiaj estas la certigoj kiujn donas gepatroj kaj zorgantoj, kaj tia la konfido kiun oni povas havi je la jeso de knabinoj... Per ŝanco mi ekkonis la eraron en kiu mi troviĝis... Ho, ve al tiuj kiuj ĝin ekkonas tro malfrue!

D.a Ire.--Resume, Dio igu ilin bonaj, kaj ili ĝojadu multajn jarojn... Venu tien ĉi, sinjoro, venu; mi volas ĉirkaŭpreni vin... (_D. Carlos kaj donja Irene ĉirkaŭprenas sin, donja Francisca genufleksas kaj kisas ŝian manon._) Filino, Francinjo, vere vi faris bonan elekton... Li estas sendube bela viro... Iomete brunulo, sed li havas okulrigardon tre sorĉigan.

Rita.--Ja, diru tion, ĉar la knabineto nenie suspektis ĝin... Fraŭlino, milionon da kisoj.

(_Donja Francisca kaj Rita kisas sin reciproke, elmontrante grandan kontenton._)

D.a Fran.--Ĉu vi vidas kiom da ĝojo?... Kaj vi, ĉar vi amas min multe... ĉiam, ĉiam vi estos mia amikino.

D. Die.--Bela Francinjo (_li ĉirkaŭprenas donja Francisca_), akceptu la unuajn ĉirkaŭprenojn de via nova patro... Mi ne timas plu la izolecon kiu minacis mian maljunan aĝon... Vi (_ekkaptante la manojn de donja Francisca kaj D. Carlos_), estos la ĉarmo de mia koro; kaj la unua frukto de via amo, jes, gefiloj miaj, tiu mem... nepre, tiu estos mia. Kaj kiam mi karesos lin ĉe miaj brakoj, mi povos ekdiri: Al mi devas la vivon tiu ĉi nepeka infaneto; se liaj gepatroj vivas, se ili estas feliĉaj, mi estas la kaŭzo.

D. Car.--Benita estu tiom da boneco!

D. Die.--Gefiloj, benita estu tiu de Dio.

FINO

Noto de transskribinto:

La originala libro havis multajn preserarojn. Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.