La jeso de knabinoj: Triakta proza komedio
Part 2
Rita.--Mi tion rakontos. La patrino de donja Francinjo komencis skribi leterojn post leteroj dirinte, ke ŝi interkonsentis ŝian edziniĝon en Madrido kun sinjoro riĉa, honesta, respektata; resume, nobla kaj perfekta, tiel ke oni ne povis pli deziri. Turmentite la knabino de tiaj proponoj, kaj sensanigite de la longedaŭraj admonoj de tiu sankta monaĥino, ŝi deviĝis konsenti fari ĉion, kion oni diros al ŝi... Sed mi ne povas trograndigi ŝian ploregadon, la suferado de l' malfeliĉulineto. Ŝi ne volis plu dormi nek manĝi. Kaj samtempe estis necesege konduti kaŝeme, tiel ke neniu suspektu la veron. De ĉio rezultis, ke post la unua teruro, kiam ni povis pripensadi rimedojn kaj forkurojn, ni sukcesis nur skribi leteron al via mastro, esperante, ke se lia amo estas tiel vera kaj tiel honesta kiel li profesis al ni, li ne konsentos, ke ŝin posedu alia homo nekonata, kaj ke perdiĝu por eterne tiom da karesoj, tiom da larmoj kaj tiom da ekĝemoj dismetitaj sur la muro de la ĝardeno. Sed tuj post la forsendo de nia letero, jen estas la veturilo kun la kondukisto Gasparo, kun siaj bluaj ŝtrumpoj, kaj la patrino kaj la fianĉo kiuj venas por ŝi. Ni rapide kolektis niajn pakaĵojn, oni ligis la kestojn, ni diris adiaŭon al tiuj bonaj virinoj kaj post rapidega kurado jen ni estas tie ĉi en Alcalá. La haltado estas por ke la sinjorino vizitu alian onklinon sian, ankaŭ monaĥino, tiel surda kaj tiel sulkigita kiel tiu, kiun ni postlasis. Ŝi jam vidis ŝin, jam sufiĉe kisis ŝin unu post unu ĉia religiulino, kaj mi kredas ke morgaŭ frumatene ni foriros. Tiel ni troviĝis...
Kal.--Jes, ne parolu plu... Sed... ĉu vere la fianĉo estas en la gastejo?
Rita.--Tiu estas lia ĉambro (_montrante la ĉambron de don Diego_, _tiun de donja Irene_, _kaj tiun de donja Francisca_), tiu estas la patrina, kaj tiu la nia.
Kal.--Kiel «nia»? Ĉu via kaj mia?
Rita.--Ne, certe. Tie ĉi la fraŭlino kaj mi dormos hodiaŭ nokton, ĉar hieraŭ, metitaj ni tri en tiun kontraŭan, ni povis nek stari piede nek dormi unu momenton nek eĉ respiri.
Kal.--Bone, adiaŭ. (_Li reprenas la aferojn, kiujn li metis sur la tablon, laŭ forira maniero._)
Rita.--Kien vi iras?
Kal.--Mi scias tion... Sed, ĉu la fianĉo kunportas servistojn, amikojn aŭ aliajn, kiuj savos lin el la unua danĝero, kiu minacos lin?
Rita.--Unu servisto akompanas lin.
Kal.--Malgranda afero!... Aŭskultu, diru al li pro Dio, ke li preparu sin, ĉar li estas en danĝero. Adiaŭ!
Rita.--Ĉu vi revenos baldaŭ?
Kal.--Supozeble. Tiuj ĉi aferoj bezonas rapidecon, kaj kvankam mi apenaŭ povas marŝi, estas necese, ke mia leŭtenanto lasu la viziton kaj venu prizorgi sian negocon, ordigu la enterigon de tiu homo, kaj... Nu, tiu estas nia ĉambro. Ĉu ne?
Rita.--Jes, de la fraŭlino kaj mia.
Kal.--Friponino!
Rita.--Sentaŭgulo! Adiaŭ.
Kal.--Adiaŭ, malbelulino! (_Li eniras la ĉambron de don Carlos kun la pakaĵoj._)
SCENO IX
D.a Francisca, Rita.
Rita.--Kiel petolema li estas!... Sed... dank' al Dio, don Felix tie ĉi!... Jes, li amas ŝin, tio estas videbla. (_Eliras Kalamoĉo de la ĉambro de don Carlos, kaj foriras tra la centra pordo._) Ho, lasu ke oni parolu; estas viroj tre ĝentilaj; kaj tiam, kion povas fari virino? Ilin ami, devige, ilin ami. Sed, kion diros la fraŭlineto kiam ŝi vidos lin? ĉar ŝi estas blindenamigita por li. Karulino! ĉu ne estus domaĝe se... Jen ŝi estas.
D.a Fran.--(_Enirante._) Ho, ve, Rita!
Rita.--Kio estas? Ĉu vi ploris?
D.a Fran.--Ĉu mi ne devas plori? Se vi estus vidinta mian patrinon... Treege decidinta, ke mi amu tiun homon. Se ŝi scius tiun homon. Se ŝi scius tion, kion vi scias, ŝi ne ordonus ke mi faru neeblaĵojn... Ke li estas tiel bona, ke li estas tiel riĉa, ke mi estos tiel feliĉa kun li... Ŝi tre koleriĝis kaj nomis min fripona, malobeema... Malfeliĉa mi! ĉar mi ne mensogas nek scias hipokriti, pro tio ŝi nomas min fripona.
Rita.--Fraŭlino, pro Dio, ne estu tiel malĝoja.
D.a Fran.--Ja, ĉar vi ne aŭdis ŝin... Kaj ŝi diras, ke don Diego plendas, ke mi nenion diras al li... Tro diras mi al li, kaj mi tre penadis ĝis nun ŝajniĝi kontenta kun li, kiel mi neniel estas, kaj rideti kaj babili... Kaj ĉio por kontentigi mian patrinon, ĉar se ne... Sed la Virgulino bone scias ke tio ne venas el mia koro. (_La teatro komencas mallumiĝi iom post iom._)
Rita.--Ho, ĉesu, ne estas ankoraŭ necesa tiom da maltrankvileco! Kiu scias?... Ĉu vi ne memoras jam tiun feliĉan tagon, kiun ni pasigis la lastan jaron en la kampodomo de l' administranto?
D.a Fran.--Ho, kiel mi povas forgesi ĝin? Sed... kion vi volas diri al mi?
Rita.--Mi volas diri ke tiu sinjoro, kiun vi vidis tie kun la kruco verda, tiel ĝentila, tiel bele vestita...
D.a Fran.--Kiom da paroloj!... Don Felix... Kaj, kio?
Rita.--Kiu akompanis nin ĝis la urbo...
D.a Fran.--Bone... kaj poste li revenis, kaj mi vidis lin, malfeliĉe, multajn fojojn... malsaĝe konsilita de vi.
Rita.--Kial, fraŭlino? Kiun ni ofendis? Ĝis nun neniu en la monaĥinejo suspektis tion. Li neniam eniris tra la pordoj, kaj kiam nokte li parolis kun vi, estis inter vi du spaco tiel longa, ke vi ofte malbenis ĝin... Sed tio ne estas la afero. Kion mi volas diri al vi, tio estas, ke estas neeble, ke amanto kiel tiu forgesu sian adoratan Francinjon. Konsideru ke ĉio, kion ni sekrete legis en romanoj ne valoras, kion ni vidis ĉe li. Ĉu vi memoras tiujn tri manplaŭdojn kiuj aŭdiĝis inter la dekunua kaj la dekdua nokte? kaj tiun sonan frapeton tiel delikatan kaj signifan?
D.a Fran.--Ho, Rita! Jes, mi ĉion memoras kaj dum mi vivos mi konservos la memoron. Sed li forestas, kaj eble amuzas sin per nova amindumo.
Rita.--Mi ne povas tion kredi.
D.a Fran.--Sed li estas viro, kaj ili ĉiuj...
Rita.--Kia sensencaĵo! Ne trompu vin, fraŭlino. Ĉe viroj kaj ĉe virinoj okazas tio sama, kio okazas ĉe la melonoj de Añover'. Estaj bonaj kaj malbonaj; kio ne estas facila, tio estas elekti. Kiu rezultas malfeliĉa en la elekto, tiu kulpigu sian ŝancon, sed ne mallaŭdu la komercaĵon ... Estas viroj tre trompemaj, tre friponaj; sed estas neeble, ke tia estas li kiu donis tiom da pruvoj de amo kaj persisteco. Tri monatojn daŭris la serenado kaj sekreta interparolado, kaj dum tiu tuta tempo vi bone scias, ke ni neniam vidis ĉe li agon neĝentilan, nek aŭdis ĉe lia buŝo vorton malhonestan aŭ malrespektan.
D.a Fran.--Estas vere. Tial mi amis lin multe, tial mi havas lin tiel fiksita tie ĉi... tie ĉi... (_Ŝi montras sian bruston._) Kion estus li dirinta kiam li ricevis mian leteron? Ho, mi bone scias, kion li dirus... Ho, jes!... Estas domaĝe!... Tre certe... Kara Francinjo!... Kaj ĉio finiĝis... Li sendube ne dirus pli... nenion pli.
Rita.--Ne, fraŭlino, li ne diris tion.
D.a Fran.--Kion vi scias?
Rita.--Mi bone scias. Kiam li legis la leteron li tuj estus ekveturinta kaj venos flugante konsoli sian amikinon. Sed... (_Alproksimiĝante al la pordo de l' ĉambro de donja Irene._)
D.a Fran.--Kien vi iras?
Rita.--Mi volas vidi, ĉu...
D.a Fran.--Ŝi skribas.
Rita.--Ŝi, do, devos baldaŭ fini, ĉar komencas noktiĝi... Fraŭlino, tio, kion mi diris estas ĉio tute vera... Don Felix estas nun en Alcalá.
D.a Fran.--Kion vi diras? Ne trompu min.
Rita.--Tiu estas lia ĉambro... Kalamoĉo ĵus parolis kun mi.
D.a Fran.--Ĉu vere?
Rita.--Jes, fraŭlino, li jam eliris lin serĉi tial ke...
D.a Fran.--Do, li amas min! Ho, Rita, kiel bone ni agis avertinte lin... Sed ĉu vi vidas tian ĝentilecon?... Ĉu li fartas bone?... Veturadi tiom da mejloj sole por vidi min... ĉar mi lin ordonis...! Kiel dankema mi devas esti por li! Ho, mi promesas ke li ne plendos pro mi. Eterna dankemeco kaj amo.
Rita.--Mi nun iros serĉi kandelojn. Mi penos restadi tie malsupre ĝis kiam ili revenos. Mi tiam scios, kion li diras kaj intencas fari ĉar dum ni estos ĉiuj tie ĉi povas okazi ia terura batalo inter la patrino, la filino, la fianĉo kaj la amanto, kaj se mi ne preparas bone tiun ĉi renkontiĝon ni ĉiuj ruiniĝos en ĝi.
D.a Fran.--Vi estas prava. Sed, ne... Li estas kuraĝa kaj talenta, kaj li scios decidi tion kio estas plej bona. Kaj kiel vi avertos min? Memoru, tuj kiam li venos mi volas vidi lin.
Rita.--Estu trankvila. Mi lin venigos tien ĉi, kaj faros tiun tuseton sekan... ĉu vi komprenas min?
D.a Fran.--Jes, bone.
Rita.--Nu, tiam vi eliros, kun ia ajn preteksto. Mi restos sola kun la sinjorino. Mi parolados kun ŝi pri ĉiuj ŝiaj edzoj kaj pri ŝiaj bofratoj, kaj pri la episkopo, kiu mortis sur la maro... Krom tio, se estos tie don Diego...
D.a Fran.--Bone, iru, kaj tuj kiam li alvenos...
Rita.--En tiu sama momento.
D.a Fran.--Ne forgesu tusi.
Rita.--Ne timu.
D.a Fran.--Se vi scius kiel mi estas konsolita!
Rita.--Kvankam vi ne ĵuros, mi vin kredas.
D.a Fran.--Ĉu vi memoras kiam li diris, ke estis neeble, ke li forigu min el sia memoro, ke ne estas danĝeroj kiuj kontraŭstaros lin, nek malhelpoj, kiujn li ne detruos por mi?
Rita.--Jes, mi bone memoras.
D.a Fran.--Ho, nun vidu kiel li diris veron.
(_D.a Francisca foriras en la ĉambron de D.a Irene; Rita, tra la centra pordo._)
DUA AKTO
SCENO I
(_Teatro malluma._)
D.a Fran. (_sola_).--Ankoraŭ neniu aperas... (_Ŝi alproksimiĝas al la centra pordo, kaj revenas ._) Kiom da malpacienco mi havas! Kaj diras mia patrino ke mi estas naivulino, ke mi nur pensas ludi kaj ridi, kaj ke mi ne scias tion kio estas amo... Jes, deksep jaroj, kaj ne plenaj ankoraŭ, sed mi scias bone kio estas amegi, kaj kiom da maltrankvileco kaj larmoj tio kostas.
SCENO II
D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Sola kaj sen lumo vi lasis min tie.
D.a Fran.--Ĉar vi estis finanta vian leteron, patrino, kaj por ne distri vin mi venis tien ĉi, kie estas multe pli malvarmete.
D.a Ire.--Sed tiu knabino, kie ŝi estas? kial ŝi ne alportas kandelon? Pro la plej malgranda afero ŝi malfruas unu tutan jaron, kaj mi kiu havas karakteron kiel pulvon... (_Ŝi sidiĝas._) Estu ĉio por Dio!... Kaj ankoraŭ ne venis don Diego?
D.a Fran.--Ŝajnas ke ne.
D.a Ire.--Nu, memoru, filino mia, kion mi jam diris. Kaj atentu ke mi ne ŝatas diri dufoje aferon ian. Tiu ĉi sinjoro estas ofendita, kaj li havas grandan kaŭzon.
D.a Fran.--Bone; jes, sinjorino, mi ja scias. Ne min riproĉu plu.
D.a Ire.--Tio ĉi ne estas riproĉi, filino; ĝi estas konsili. Tial ke vi ne havas ankoraŭ saĝecon por kompreni kian bonaĵon estas alveninta al nia pordo... Kaj aparte kiam mi estas kovrita de ŝuldoj, tiel ke mi ne scias kio estus fariĝinta via malfeliĉa patrino... ĉiam faletante kaj leviĝante... Kuracistoj, apoteko... Kaj tiu sovaĝulo, don Bruno (sed ĉar li mortis, Dio lin pardonu!) kiu igis min pagi po kvin kaj sep frankoj unu papereton da piloloj el asafetido kaj kolokintido... Konsideru ke tre malmultaj sukcesas fari edziniĝon kiel vian. Kvankam ni ne devas tian ŝancon al viaj meritoj nek al mia agemeco, sed al la preĝoj de viaj onklinoj kiuj estas piulinoj. Kion vi diras?
D.a Fran.--Mi, nenion, patrineto.
D.a Ire.--Fi! vi neniam diras ion. Dio min helpu! Kiam mi parolas al vi pri tio, vi havas nenion por diri.
SCENO III
Rita _(eniras tra la centra pordo kun kandeloj kaj metas ilin sur la tablon),_ D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, virino, mi kredis, ke vi ne venus ja tiun ĉi nokton.
Rita.--Sinjorino, mi malfruis ĉar oni devis eliri aĉeti kandelojn... Tial ke la fumo de la lampo faras al vi tiom da malbono!
D.a Ire.--Certe, ĝi faras al mi grandegan malbonon, kun tiu ĉi kapdoloro kiun mi suferas... Mi fine deviĝis forigi la kanforajn bandaĵojn; ili neniel taŭgis por mi. La hostioj estas ŝajne pli bonaj... Atentu, lasu tie la kandelon kaj portu alian en mian ĉambron kaj fermu la kurtenojn por ke ĉio ne pleniĝu je kuloj.
Rita.--Tre bone. (_Ŝi prenas kandelon kaj ŝajnigas foriri._)
D.a Fran. (_Flanken al Rita._)--Ĉu li ne venis?
Rita.--Li venos.
D.a Ire.--Aŭskultu, donu la leteron kiu kuŝas sur la tablo al servisto de l' gastejo, por ke li portu ĝin tuj al la poŝto. (_Foriras Rita en la ĉambron de D.a Irene._) Kaj vi, karulino, kion vi havas por vespermanĝi? Ĉar ni devas baldaŭ kuŝiĝi por ekiri frumatene.
D.a Fran.--Ĉar la monaĥinoj donis al mi iom por manĝeti posttagmeze...
D.a Ire.--Malgraŭ tio... almenaŭ iom da supo por komfortigi la stomakon... (_Eniras Rita kun letero en la mano, kaj ĝis fino de la sceno ŝajnigas ekiri kaj revenas, laŭ montro de la dialogo._) Memoru, vi varmigu la buljonon kiun ni apartigis tagmeze kaj preparu por ni du tasojn da supo, kaj alportu ilin tuj kiam ili estos pretaj.
Rita.--Ĉu nenion plu?
D.a Ire.--Ne, nenion... Ha! sed faru la supon bone varmigita.
Rita.--Jes, mi ja scias.
D.a Ire.--Rita!
Rita.--Ankoraŭ! Kion vi ordonas?
D.a Ire.--Memorigu bone la serviston, ke li tuj portu la leteron... Sed ne, pli bone estas... Mi ne volas ke li portu ĝin, ĉar ili estas tiel drinkemuloj, ke neniu povas... Diru vi al Simono, ke mi diris ke li havu la bonecon meti ĝin en la poŝtakeston. Ĉu vi komprenas?
Rita.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Ha, aŭskultu!
Rita.--Ankoraŭ!
D.a Ire.--Vere, tio ĉi ne urĝas... sed tuj poste vi devas preni la turdon el tie kaj pendigi ĝin tie ĉi, por ke ĝi ne falu kaj vundiĝu... (_Foriras Rita tra la centra pordo._) Kian malbonan nokton ĝi kaŭzis al mi! Imagu, do! La besto, dum la tuta, sankta nokto, ne faris alion ol kantadi la _Gloria Patri_ kaj ripetadi la preĝon pri la sankta mortkitelo. Tio estas, sendube, edifa... sed kiam oni deziras dormi...
SCENO IV
D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, kredeble don Diego renkontis iun sur la strato kaj pro tio li malfruas... Vere li estas sinjoro tre respektinda, tre akurata... Tiel bona Kristano! Tiel ĝentila! Tiel afabla! Kaj, kia grandanima kaj malavara li estas! Kompreneble ĉe viro riĉa kaj potenca... Kaj, kian hejmon li havas! Ĝi estas brila kiel oro; ĝi estas mirinda... Kia tolaĵejo! kia kuirejo! kaj kia manĝaĵejo plena je ĉio kion Dio donas! Sed ŝajnas, ke vi ne atentas kion mi diras.
D.a Fran.--Jes, sinjorino; mi bone aŭdas, sed mi ne volis interrompi vin.
D.a Ire.--Tie vi estos, filino mia, kiel fiŝo en akvo. Se vi deziros birdetojn el la ĉielo vi havos ilin, ĉar li tiel amas vin, kaj li estas nobelo tiel respektata kaj religia... Sed, aŭskultu Francisca, efektive tio lacigas min ke vi ĉiam silentas kiam mi parolas pri tio... Vere, vi estas enuiga!
D.a Fran.--Ho! patrineto, ne koleriĝu.
D.a Ire.--Kian kapricon vi havas! Ĉu vi pensas, ke mi ne scias de kie venas ĉio tio? Ĉu vi ne vidas, ke mi bone konas la deziron kiu eniris vian paseran kapon? Dio pardonu min!
D.a Fran.--Sed, kion vi scias do?
D.a Ire.--Kiel? Ĉu vi kredas, ke vi povas trompi min? Ho! filino, mi estas ja nejuna, mi scias multe kaj mi havas tro da sagaceco por ke vi povu trompi min.
D.a Fran.--(_Flanken._) Mi perdiĝis.
D.a Ire.--Ne kalkulante kun via patrino,--kvazaŭ vi ne havas patrinon. Mi certigas vin, ke se ne estus por tio ĉi, estus ja tute necese eltiri vin el la monaĥinejo. Kvankam mi estus devigata fari la vojiradon piede kaj sole, mi estus eltiranta vin el tie... Mirigas min la ideo de tiu ĉi knabino! Nur ĉar ŝi vivis iomete da tempo inter monaĥinoj ŝi kaptis la kapricon fariĝi monaĥino ŝi ankaŭ! Kion scias ŝi pri tio, kaj kion...? En ĉiuj statoj oni servas Dion, Francinjo, sed la unua devo de filino obeema estas plaĉi sian patrinon, ami ŝin, akompani ŝin, kaj konsoli ŝin en ŝiaj kontraŭaĵoj... Sciu tion, do, se vi ankoraŭ ne scias ĝin.
D.a Fran.--Estas vere, patrino. Sed mi neniam intencis forlasi vin.
D.a Ire.--Ho, tio estas ke mi ne scias...
D.a Fran.--Ne, sinjorino, kredu min. Francinjo neniam disiĝos de sia patrino, nek donos al ŝi enuojn.
D.a Ire.--Pripensu ke estu certa tio kion vi diras.
D.a Fran.--Jes, sinjorino, ĉar mi ne scias mensogi.
D.a Ire.--Nu, filino, vi ja scias kion mi diras. Vi vidas kion vi perdas, kaj vi konos la malĝojon kiun vi donos al mi se vi ne kondutos dece... Ne forgesu tion.
D.a Fran.--(_Flanken._) Ho, ve!
SCENO V
D. Diego _(eniras tra la centra pordo kaj lasas sur la tablo sian ĉapelon kaj bastonon),_ D.a Irene, D.a Francisca.
D.a Ire.--Nu, kial tiel malfrue?
D. Die.--Tuj kiam mi eliris, mi renkontis la rektoron de Malago kaj doktoron Padilla, kaj ĝis kiam ili plenigis min per ĉokolado kaj kukoj ili ne volis lasi min. (_Li sidiĝas apud D.a Irene._) Kaj nun, kiel vi fartas?
D.a Ire.--Tre bone.
D. Die.--Kaj D.a Francinjo?
D.a Ire.--D.a Francinjo ĉiam rememorema pri siaj monaĥinoj. Mi ĵus diris al ŝi ke nun estas tempo ŝanĝi sistemon kaj pensi sole plaĉi sian patrinon kaj ŝin obei.
D. Die.--Diablo! ĉu ŝi tiom rememoras...?
D.a Ire.--Ĉu vi miras? Ĉe knabinoj... Ili ne scias kion ili deziras, nek kion ili abomenas. En tia aĝo, tiel...
D. Die.--Ne; iom post iom, tute ne. Precipe en tiu aĝo la pasioj estas pli fortaj kaj decidemaj ol en nia, kaj des pli neperfekta kaj malforta la saĝeco, ju pli perfortaj estas la agoj de l' koro. (_Li ekkaptas unu manon de D.a Francisca kaj devigas ŝin sidiĝi apud si._) Sed ĉu vere, D.a Francisca, vi volonte reirus en la monaĥinejon?... Diru la veron.
D.a Ire.--Sed ŝi ne...
D. Die.--Permesu, sinjorino! permesu ke ŝi mem respondu.
D.a Fran.--Vi bone scias kion mi ĵus diris... Ne volu Dio ke mi kaŭzu al vi malĝojon.
D. Die.--Sed tion vi diras tiel malgaje, kaj...
D.a Ire.--Tio estas komprenebla, sinjoro. Ĉu vi ne vidas...?
D. Die.--Silentu, pro Dio, D.a Irene, kaj ne diru al mi tion, kio estas komprenebla. Kio estas komprenebla, tio estas ke la knabino estu plena je timo, kaj ne kuraĝu diri eĉ vorton kiu povas kontraŭstari tion, kion sia patrino volas ke ŝi diru... Sed se tio okazus, ho, ve! kia ridinda rolo estus mia.
D.a Fran.--Ne, sinjoro, tion mem kion diras via Moŝto, tion diras mi, la samon. Ĉar mi obeos ĉion, kion ŝi ordonos al mi.
D. Die.--Ordoni, karulino mia! Ĉe tiuj ĉi aferoj tiel delikataj la gepatroj saĝaj ne ordonas. Ili inspiras, proponas, konsilas; jes, ili tion faras, ĉion tion; sed ordoni! Kaj poste kiu forpelos la bedaŭrindajn rezultatojn de tio kion ili ordonis? Ĉar, kiel ofte ni vidas geedzojn malfeliĉajn, unuigojn monstrajn efektivigitajn nur ĉar la malsaĝa patro volis ordoni kiam li ne devis ordoni? Kiel ofte mizera virino trovas antaŭtempan morton en la palisaro de klaŭstro ĉar ŝia patrino aŭ ŝia onklino obstinis donaci al Dio ion kion Dio ne deziris. Ho! ne; tio estas malprava. Sciu, D.a Francinjo, ke mi ne estas unu el tiuj homoj kiuj kaŝas siajn difektojn. Mi scias ke nek mia vidiĝo nek mia aĝo estas decaj enamigi iun ajn; sed nek ankaŭ kredis mi ke estas neeble ke knabino saĝa kaj bone edukita povu ami min per tiu amo trankvila kaj konstanta kiu tiom similas amikecon, kiu sola povas doni feliĉecon en edza stato. Por ĝin ricevi mi ne serĉis fraŭlinon el tiuj, kiuj vivadas en honesta libereco... Honesta; ĉar mi ne kulpigas tion kio ne kontraŭstaras la praktikadon de virto. Sed, kiu estas ŝi, el ĉiuj, kiu ne havus jam inklinon al alia amanto pli ŝatinda ol mi? Kaj en Madrido! Pripensu, en ĉefurbo kiel Madrido!... Tiel pensante ŝajnis al mi, ke eble mi trovos ĉe vi kion mi deziris.
D.a Ire.--Kaj vi povas kredi, sinjoro D. Diego, ke...
D. Die.--Mi tuj finos, sinjorino; permesu ke mi finu. Mi bone komprenas, kara Francinjo, kian grandan influon havis sur vian animon la sanktaj kutimoj kiujn vi vidis uzadi en tiu malpeka rifuĝejo de la religio kaj la virto; sed se malgraŭ ĉio tio la fantazio hejtigita, cirkonstancoj neatenditaj, igis vin elekti personon pli indan, sciu ke mi nenion volas perforte. Mi estas verdirema; mia koro kaj mia lango neniam kontraŭdiras unu la alian. Tion saman mi petas al vi, Francinjo, sincerecon. La amo kiun mi havas por vi ne devas igi vin malfeliĉa. Via patrino ne estas kapabla deziri ion nejustan, kaj ŝi scias tre bone ke neniu estas feliĉa per forto. Se vi ne trovas ĉe mi ecojn kiuj vin inklinas, se vi sentas alian ameton en via koro, kredu min, la plej malgranda sekreto kaŭzus al mi multegan bedaŭron.
D.a Ire.--Ĉu mi povas paroli nun, sinjoro?
D. Die.--Ŝi, ŝi devas paroli, kaj sen rememorigisto kaj sen tradukisto.
D.a Ire.--Kiam mi tion ordonos...
D. Die.--Nu, vi povas nun tion ordoni, ĉar estas ŝi, kiu devas respondi. Mi edziĝos kun ŝi; kun vi, ne.
D.a Ire.--Mi kredas, sinjoro D. Diego, ke nek kun ŝi nek kun mi. Kian opinion havas vi pri ni? Prave diras ŝia baptopatro, kaj tre klare li skribis al mi antaŭ malmultaj tagoj, kiam mi avizis lin pri tiu ĉi fianĉiĝo. Ĉar, kvankam li ne revidis ŝin de la tago kiam li tenis ŝin en preĝejo, li amas ŝin multege, kaj al ĉiuj kiuj traveturas Burgon de Osma li demandas kiel ŝi fartas, kaj senĉese li sendas komplimentojn per la kondukisto.
D. Die.--Bone, sinjorino, kion skribis la baptopatro? Aŭ, pli bone parolante, kian rilaton havas tio ĉio al la afero kiu nun okupas nin?
D.a Ire.--Jes, sinjoro, ĝi havas rilaton; jes, sinjoro. Kaj kvankam mi mem tion diras, mi certigas al vi ke eĉ pastro ia de Atocha neniam verkis leteron pli bonan ol tiu, kiun li sendis pri la edziniĝo de la knabino... Kaj li ne estas profesoro, nek abituriento, nek io simila, sed ordinara homo, kvazaŭ negrava, simpla burĝo, kiu havas mizeran oficon kie li apenaŭ perlaboras sufiĉon por manĝi... Sed li estas tre ruza, kaj scias ĉion, kaj havas mirindan facilecon paroladi kaj skribas laŭ ĝojiga stilo, preskaŭ la tuta letero estis verkita Latine,--ĉu vi aŭdas? kaj en ĝi li donis tre prudentajn konsilojn. Ŝajnas ke li perfekte divenis tion ĉi, kiu nun okazas al ni.
D. Die.--Sed, sinjorino, neniel okazas afero ia kiu povas vin ofendi.
D.a Ire.--Kial? Ĉu vi volas ke mi ne ofendiĝu aŭdante vin paroli pri mia filino laŭ maniero, kiu... Ŝi, kun aliaj amoj aŭ duboj!... Nu, se tiaj ekzistus... Dio pardonu min!... mi mortigus ŝin per batoj; ĉu vi scias? Respondu al li tuj, tial ke li volas, ke vi parolu kaj mi silentu. Rakontu al li kiom da amantoj vi lasis en Madrido, kiam vi estis dudekjara, kaj tiujn, kiujn vi havis en la monaĥinejo ĉe tiu sankta virino. Diru tion por ke li trankviliĝu, kaj...
D. Die.--Mi, sinjorino, estas pli trankvila ol vi.
D.a Ire.--Respondu al li.
D.a Fran.--Mi ne scias kion respondi. Vi estas tiel kolerigitaj.
D. Die.--Ne, karulino; tio ĉi estas nur iom klarigi tion, kion oni devas diri, sed koleri! neniel. D.a Irene scias kiom mi estimas ŝin.
D.a Ire.--Jes, sinjoro, mi tion scias, kaj mi estas tre dankema pro la favoroj, kiujn vi faris al ni... kaj precipe por tio...
D. Die.--Neniu parolu pri danko; ĉio tio kion mi povas fari estas malmulta... Mi nur deziras ke D.a Francinjo estu kontenta.
D.a Ire.--Nu, ĉu ŝi ne tia estas? Respondu.
D.a Fran.--Jes, sinjoro, mi estas kontenta.
D. Die.--Kaj ke la ŝanĝo de stato kiu alproksimiĝas ne kaŭzu al ŝi la plej malgrandan bedaŭron.
D.a Ire.--Ne, sinjoro; tute kontraŭe. Edziĝo pli ŝatinda al ĉiuj ne estas imagebla.
D. Die.--Sub tiu supozo mi povas certigi vin ke ŝi neniam havos kaŭzon penti. En nia hejmo ŝi vivos amata kaj adorata; kaj mi esperas ke per bonaĵoj mi meritos ŝian estimon kaj amikecon.
D.a Fran.--Mi dankas vin, sinjoro D. Diego... Al orfulino malriĉa, senhelpa kiel mi!...
D. Die.--Sed de ecoj tiel estimindaj, ke ili ŝin indigas je pli granda riĉeco.
D.a Ire.--Venu tien ĉi, venu... Venu tien ĉi, filino mia!
D.a Fran.--Patrineto!
(_D.a Francisca leviĝas, ĉirkaŭprenas sian patrinon, kaj ili sin karesas reciproke._)
D.a Ire.--Ĉu vi vidas kiom mi amas vin?
D.a Fran.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Kaj kiom mi serĉas vian feliĉecon; ĉar mia sola celo estas vidi vin loĝigita antaŭ ol mi mortu.
D.a Fran.--Mi bone scias tion.
D.a Ire.--Karulino mia! Ĉu vi estos bona?
D.a Fran.--Jes, sinjorino.
D.a Ire.--Ho! vi ne scias kiom vin amas via patrino.
D.a Fran.--Sed, ĉu mi do ne amas vin?
D. Die.--Ni foriru, ni foriru de tie ĉi. (_Leviĝas D. Diego, kaj poste D.a Irene._) Iu povas alveni kaj trovi nin tri plorantajn kiel tri infanoj.
D.a Ire.--Jes; vi parolas prave.
(_Ili du iras en la ĉambron de D.a Irene. D.a Francisca iras poste; kaj Rita, kiu eniras tra la centra pordo, ŝin haltigas._)
SCENO VI
Rita, D.a Francisca.
Rita.--Fraŭlino... He! Silenton! Fraŭlino...
D.a Fran.--Kion vi volas?
Rita.--Li venis.
D.a Fran.--Kiel?