La jeso de knabinoj: Triakta proza komedio

Part 1

Chapter 1 4,080 words Public domain Markdown

Biblioteko de «La Suno Hispana»

LA JESO DE KNABINOJ

TRIAKTA PROZA KOMEDIO

ORIGINALO DE Leandro F. Moratín (1760-1828)

_Unue prezentata en Madrido, ĉe la Teatro de la Cruz, la 24an Januaro 1806_

ESPERANTIGITA DE NORMAN MACLEAN _Prezidanto de l' Grupo de Murcia_

Prezo: 0'50 ptoj.

VALENCIA: PRESEJO MODERNA, AVELLANAS, 11

_1907_

PERSONOJ

Don Diego, riĉa fraŭlo. Don Carlos, lia nevo, oficiro. Donja Irene, vidvino. Donja Francisca, ŝia filino. Rita, servistino de donja Francisca. Simono, servisto de don Diego. Kalamoĉo, servisto de don Carlos.

La sceno pasas en gastejo de urbo Alcalá de Henares.

La teatro prezentas traireblan salonon kiu havas pordojn de gastoĉambroj, ĉiuj numeritaj. Unu pli granda ĉe la fundo, kun ŝtuparo kiu kondukas al la teretaĝo de la domo. Ĉe unu flanko, fenestro je brustalteco. Centre, tablo, kun benkoj, seĝoj, k. t. p.

La Agado komencas je la sepa horo vespere, kaj finas je la kvina matene.

LA JESO DE KNABINOJ

UNUA AKTO

SCENO I

D. Diego. Simono.

D. Die.--Ĉu ili ne venis ankoraŭ?

Sim.--Ne, sinjoro.

D. Die.--Vere ili ne volas rapidi.

Sim.--Kredeble ĉar ŝia onklino amas ŝin multe kaj ne vidis ŝin de la tempo, kiam oni forportis ŝin al Guadalajara...

D. Die.--Jes. Mi ne diras, ke oni ne devas vidi ŝin sed duonhora vizito kun tri-kvar larmetoj sufiĉas.

Sim.--Ankaŭ estis stranga via decido ne eliri el tiu ĉi hotelo dum du tutaj tagoj. Lacigas legado, lacigas dormado .... Kaj precipe lacigas la malgajeco de la ĉambro, la seĝoj malkomfortaj, la pentraĵoj de la malŝparema filo, la bruo de sonoriloj kaj alvokoj, kaj la malĝentila interparolado de kondukistoj kaj laboristoj, kiuj malpermesas eĉ momenton da kvieteco.

D. Die.--Tamen, konvenis tiel agi. Tie ĉi ĉiuj konas min kaj mi ne volas, ke iu min vidu.

Sim.--Mi ne komprenas la tialon de tiom da izoleco. Ĉu, do, nia vizito tien ĉi signifas pli ol tio, ke vi venis akompani donja Irene ĝis Guadalajara por ke ŝi eligu la knabinon el la monaĥinejo, kaj tuj reiri kun ili Madridon?

D. Die.--Naivulo! Jes, ĝi signifas pli ol vi vidis.

Sim.--Diru, do.

D. Die.--Bone... sed mi ree petegas vin, ke vi nenion diru pri tio al iu ajn.

Sim.--Konsentite sinjoro. Mi neniam ŝatis skandaletojn.

D. Die.--Mi tion bone scias; tial mi volas konfidi al vi. Estas vere, mi konfesas, ke mi neniam vidis tiun donja Francinjo, sed per mia amikeco kun ŝia patrino mi ofte havis informojn pri ŝi; mi legis multajn leterojn ŝiajn; mi vidis aliajn skribitajn de ŝia onklino, la monaĥino, apud kiu ŝi loĝis en Guadalajara; resume, mi havis ĉiujn informojn ŝateblajn pri ŝiaj emoj kaj konduto. Fine, mi eĉ sukcesis vidi ŝin: mi penadis elkonadi ŝin dum la lastaj tagoj, kaj mi konfesas, ke al mi ŝajnas nesufiĉaj ĉiuj laŭdoj, kiujn oni faris pri la knabino.

Sim.--Jes, vere, ŝi estas bela kaj...

D. Die.--Ŝi estas tre bela, tre gracia, tre humila... kaj precipe tia naiveco, tia simplanimeco! Kredu min, tio nuntage estas maloftega... Kaj pri talento... jes, Simono, multe da talento. Tial, mi resume diras al vi, ke tio, kion mi decidis estas...

Sim.--Vi ne bezonas diri ĝin al mi.

D. Die.--Ĉu ne? Kial do?

Sim.--Ĉar mi jam divenis ĝin. Kaj ĝi ŝajnas al mi bonega ideo.

D. Die.--Kion vi diras?

Sim.--Bonega.

D. Die.--Tiel, vi tuj komprenis, ke...

Sim.--Kial ne? Mi certigas vin, ke mi trovas tre bona la fianĉon; bona, bona.

D. Die.--Jes. Mi pripensis ĝin multe kaj mi konsideras ĝin tre saĝa afero.

Sim.--Certege.

D. Die.--Sed mi volas, ke absolute neniu ĝin sciu ĝis kiam la afero estos finita.

Sim.--Kaj tiamaniere vi agas bone.

D. Die.--Ĉar ĉiuj ne vidas aferojn laŭ sama maniero, kaj ne mankos kritikantoj, kiuj diros, ke ĝi estas malsaĝeco, ke min...

Sim.--Malsaĝeco! Brava malsaĝeco! Kun filineto kiel ŝi, ĉu vere?

D. Die.--Sed pripensu. Ŝi estas malriĉa. Tio estas vera. Sed mi ne serĉis monon, ĉar monon mi jam havas; kion mi serĉis, tio estis modesteco, ĝentileco, virto.

Sim.--Tio precipe. Kaj fine, via havo, al kiu do, ĝi devas aparteni?

D. Die.--Vi estas prava. Kaj, ĉu vi scias kiom valoras virino prudenta, laborema, kiu scias mastrumi hejmon, vigladi pri ĉio? Ĉiam batalanta kun servistinoj, ĉar se unu estas maldiligenta, alia pli ankoraŭ, aŭ frandemaj, aŭ sciemaj, aŭ babilemaj, plenaj je histerismo, maljunaj aŭ malbelaj kiel diablinoj... Ne, sinjoro, vivadon novan ni havu! Mi havos iun, kiu helpos min ame kaj fidele, kaj ni kunvivados kiel gesanktuloj... Kaj lasu, ke oni parolu kaj babilu, kaj...

Sim.--Sed, sinjoro, estante ambaŭ kontentaj, kion povos iu diri?

D. Die.--Ne, mi ja scias kion oni diros, sed... Oni diros, ke la fianĉo ne estas bona, ke la aĝoj estas malsamaj, ke...

Sim.--Lasu, do. Al mi ŝajnas ke la diferenco estas malgranda. Sep aŭ ok jaroj pleje.

D. Die.--Kion vi diras? Ŝi plenumis nur dekses jarojn antaŭ malmultaj monatoj.

Sim.--Bone, sed kion tio signifas?

D. Die.--Kaj pri mi, kvankam fortika, dank' al Dio, estas neeble forpreni miajn kvindek-naŭ jarojn!

Sim.--Sed mi ne parolas pri tio.

D. Die.--Nu, pri kio vi parolas?

Sim.--Mi diris... Sed, kiamaniere...? Aŭ vi malbone klarigas la aferon aŭ mi komprenas ĝin male. Resume, tiu ĉi donja Francinjo, kun kiu ŝi edziniĝos?

D. Die.--Kia demando! kun mi.

Sim.--Kun vi?

D. Die.--Kun mi.

Sim.--Bonega solvo!

D. Die.--Kion vi diras? Diru, do. Kion?

Sim.--Kaj mi kredis, ke mi estas diveninta.

D. Die.--Sed vi, kion vi divenis? Por kiu, kredis vi ke mi difinis ŝin?

Sim.--Por don Carlos, via nevo, talenta junulo, instruita, bonega militisto, amata de ĉiuj pro lia tuta historio. Por li, mi kredis, ke vi gardas la priparolatan fraŭlineton.

D. Die.--Sed ne, sinjoro, ne, ne, ne!

Sim.--Bone, ja, bone.

D. Die.--Kia ideo! Kun tiu mi edzinigi ŝin! Ne, sinjoro. Ke li studu siajn matematikojn.

Sim.--Li ja studas ilin; aŭ, pli korekte, li nun instruas ilin.

D. Die.--Ke li fariĝu homo kuraĝa, kaj...

Sim.--Kuraĝa! Ĉu vi petas ankoraŭ pli da kuraĝo al oficiro, kiu en la lasta militiro, kun malmultaj aliaj, kiuj volis akompani lin, prenis du bateriojn, ennajligis la pafilegojn, prenis kelkajn kaptitojn kaj revenis al la kamparo, plena je vundoj kaj kovrita per sango? Tiam vi estis kontentega pro la kuraĝo de via nevo; kaj mi vidis vin plorantan pro ĝojo pli ol unu fojon, kiam la reĝo rekompencis lin per la rango de leŭtenanto-kolonelo kaj la ordeno de Alcántara.

D. Die.--Efektive; ĉio tio estas vere; sed ĝi ne rilatas la nunan aferon. Estas mi, kiu edziĝas.

Sim.--Se vi estas certa, ke ŝi amas vin, se ne timigas ŝin la diferenco de aĝo, se ŝia elekto estas libera...

D. Die.--Kial, do, ne estus ĝi libera? Kion gajnus ili trompante min? Vi bone scias, ke la monaĥino de Guadalajara estas tre prudenta virino; la alia de Alcalá, kvankam mi ne konas ŝin, mi scias, ke ŝi estas bonega, virta sinjorino; kaj konsideru ĉu donja Irene ne devas deziri la feliĉecon de sia filino. Nu, ili ĉiuj certigas min pri tio... La servistino, kiu servis ŝin en Madrido, kaj dum pli ol kvar jaroj en la monaĥinejo, laŭdegas ŝin tutkore, kaj krom tio, ŝi informis min, ke ŝi neniam ekvidis ĉe la knabino la malplej grandan inklinon al iu el la malmultaj viroj, kiujn ŝi povis renkonti en tiu enfermejo. Brodi, kudri, legi religiajn librojn, ĉeesti meson, kaj kuradi en la ĝardeno post papilioj, aŭ verŝi akvon en la formik-truojn, tiaj estis ŝiaj okupadoj kaj amuzoj. Kion vi diras?

Sim.--Mi? Mi nenion diras, sinjoro.

D. Die.--Kaj ne pensu vi, ke malgraŭ tiom da certigoj, mi ne profitas la okazojn, kiuj sin prezentas por altiri al mi ŝian amikecon kaj ŝian konfidon, kaj klopodi, ke ŝi klarigu sian penson laŭ absoluta memvolo... kvankam por tio restas multe da tempo... Sed tiu donja Irene ĉiam ŝin interrompas; ŝi sola volas ĉion paroli... Kaj ŝi estas tre bona virino, bonega...

Sim.--Fine, sinjoro, mi esperas, ke tio sukcesos kiel vi deziras.

D. Die.--Jes, mi esperas, Dio helpante, ke la afero ne malsukcesos. Kvankam vi malmulte ŝatas la fianĉon... Kaj kiel malĝustatempe vi rekomendis al mi la diritan nevon? Ĉu vi ne scias kiel li kolerigis min?

Sim.--Kion li faris?

D. Die.--Petolaĵon lian... Kaj ĝis antaŭ kelkaj tagoj mi nenion sciis. La pasintan jaron, vi ja scias li estis du monatojn en Madrido... Kaj sufiĉe da mono devigis min elspezi tiu vizito... Tamen li estas mia nevo kaj mi ne pentas... sed mi daŭrigu. Alvenis la tago, kiam li devis iri Zaragozon realiĝi al sia regimento. Vi ja memoras, ke post malmultaj tagoj de lia foriro mi ricevis avizon, ke li alvenis.

Sim.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Kaj ke li daŭris skribi al mi, kvankam ne tro ofte, ĉiam sub dato en Zaragozo.

Sim.--Estas vere.

D. Die.--Bone, do, la fripono ne estis tie, kiam li skribis al mi tiujn leterojn.

Sim.--Kion vi diras?

D. Die.--Jes, sinjoro. La trian de Julio li foriris de mia domo kaj en la fino de Septembro ankoraŭ ne estis li alveninta en sian garnizonon. Ĉu tio ne ŝajnas al vi ke tiel veturi poŝte estas rimarkinda diligenteco?

Sim.--Eble li malsaniĝis veturante, kaj por ne doni al vi malĝojon...

D. Die.--Neniel. Amindumaĵoj de lia oficira Moŝto, kaj kapricoj kiuj turmentetis lin. Tie, en ia urbo, kredeble... kiu scias? Se li renkontis paron da nigraj okuloj, li tuj perdiĝis. Ne permesu Dio ke trompu lin unu el tiuj friponinoj kiuj vendas honoron por edziniĝo.

Sim.--Ho! ne timu. Kaj se li renkontos ian vendistinon de amo, ŝi estos tre lerta, se ŝi trompas lin.

D. Die.--Ŝajnas al mi, ke ili tie estas... Jes, venigu la veturiston, por ke ni konsentu la horon, kiun ni devos foriri morgaŭ.

Sim.--Estas bone.

D. Die.--Mi jam diris al vi, ke mi ne volas, ke tio ĉi estu malkovrita, nek... Ĉu vi komprenas?

Sim.--Ne timu, sinjoro. Mi nenion diros.

(_Simono foriras tra la posta pordo. Eniras tra la sama tri virinoj kun kapŝaletoj kaj promene vestitaj. Rita metas ligitan tukon sur la tablon, kolektas la ŝalojn kaj faldas ilin._)

SCENO II

D.a Irene, D.a Francisca, Rita, D. Diego.

D.a Fran.--Fine, jen ni estas.

D.a Ire.--Ha, kia ŝtuparo!

D. Die.--Bonvenon, sinjorinoj.

D.a Ire.--Kiel! Vi, verŝajne, ne eliris? (_Sidiĝas D.a Irene kaj D. Diego._)

D. Die.--Ne, sinjorino. Poste, pli malfrue, mi eliros iomete promeni. Mi legis iom. Mi penadis dormi, sed en tiu ĉi gastejo estas neeble dormi.

D.a Fran.--Vere estas... Kaj kiaj kuloj! Malbenon al ili! La pasintan nokton mi ne povis dormi pro ili. Sed, rigardu, sinjoro, rigardu! (_Ŝi malfaldas la tukon kaj montras la aferojn nomotajn._) Kiom da belaĵoj mi havas! Rozarioj el perlamoto, krucoj el cipreso, la regularo de Sankta Benedikto, sanktakvujeto el kristalo; rigardu, do, kiel beleta!

D.a Ire.--Bagateloj kiujn al ŝi donacis la monaĥinoj. Ili freneziĝis pro amo al ŝi.

D.a Fran.--Tial ke ili ĉiuj min amas! Kaj mia onklino, mia bonega onklino, ploris tiel!... Sed ŝi estas ja tre maljuneta.

D.a Ire.--Ŝi bedaŭris multe, sinjoro, ke ŝi ne konas vin.

D.a Fran.--Jes, verege. Ŝi diris, kial ne venis tiu sinjoro?

D.a Ire.--Liaj Moŝtoj la ekleziulo kaj la paroĥestro de «La Verdaj» venis kun ni ĝis la pordego.

D.a Fran.--Prenu, (_ŝi refaldas la tukon kaj donas al Rita, kiu foriras kun ĝi kaj kun la ŝaloj en la ĉambron de D.a Irene_) metu ĉion tien, en la ŝranko. Sed, ho, Dio! Rompiĝis mia Sankta Gertrudo el mielkuko!

Rita.--Tio estas nenio. Mi manĝos ŝin.

SCENO III

D.a Irene, D.a Francisca, D. Diego.

D.a Fran.--Ĉu mi eniros, patrineto, aŭ ĉu mi restos tie ĉi?

D.a Ire.--Tuj, filino; ĉar mi volas ripozi iom.

D. Die.--Hodiaŭ la varmo ĝenis multe.

D.a Ire.--Kaj kiel malvarmeta ili havas tiun salonon! ĝi ŝajnas Paradizo. (_Sidiĝas D.a Francisca apud D.a Irene._) Mia fratino daŭras ĉiam iom malsana. Ŝi multe suferis la lastan vintron. Sed, ho! ŝi sciis, kion fari por sia nevino. La bona sinjorino estas tre kontenta pro nia elekto.

D. Die.--Mi ĝojas, ke ĝi estas tiel kontentiga por tiuj personoj al kiuj vi devas grandajn bonaĵojn.

D.a Ire.--Jes, Trinidad estas tre kontenta, kaj pri Circuncision, vi jam vidis. La disiĝo tre dolorigis ŝin. Sed ŝi komprenas ke ĉar estas feliĉo, ŝi devas ĉion konsenti. Vi ja memoras kiel afabla ŝi estis, kaj...

D. Die.--Estas vere. Nur mankas, ke la fianĉino havu la saman kontenton kiel tiu, kiun elmontras la personoj kiuj ŝin amas.

D.a Ire.--Ŝi estas obeema filino, kaj ŝi neniam rifuzos kion decidis sia patrino.

D. Die.--Ĉio tio estas certa, sed...

D.a Ire.--Ŝi estas el bona familio, kaj pensas bone, kaj kondutos laŭ honora maniero.

D. Die.--Jes, mi komprenas; sed, ĉu ŝi ne povas, sen ofendo por sia rango kaj sia honoro...?

D.a Fran.--Ĉu mi foriras, patrino? (_Ŝi leviĝas kaj ree sidiĝas._)

D.a Ire.--Ŝi ne povas; ne, sinjoro. Knabino bone edukita, filino de bonaj gepatroj, ne povas ne agi ĉiam laŭ konveneco kaj devo. La knabino, tiel kiel vi vidas ŝin tie, estas viva portreto de sia avino, kiun Dio pardonu, la sinjorino donja Jeronimo de Peralta. La pentraĵo estas en mia domo, kie vi sendube vidis ĝin. Kaj oni faris ĝin, kiel rakontis al mi lia Moŝto, por ĝin sendi al ŝia onklo, la respektegita monaĥo, Serapio de Sankta Johano Krisostomo, elektita episkopo de Mechoacan.

D. Die.--Ha!

D.a Ire.--Kaj mortis sur la maro la bona religiulo, kio estis grandega perdo por la tuta familio. Same ĝi estas hodiaŭ, kaj ankoraŭ ni ploras pro lia morto, precipe mia kuzo. D. Kukufato, tutviva guberniestro de Zamoro, kiu ne povas aŭdi pri lia Moŝto sen ekplorego.

D.a Fran.--Ho, Dio, kiaj muŝoj tiel...!

D.a Ire.--Kaj li mortis kiel mortas sanktulo.

D. Die.--Tio estas bona.

D.a Ire.--Jes, sinjoro, sed ĉar la familio tiamaniere malprosperis... Kion vi volas, sinjoro? Kie ne ekzistas rimedoj... Kvankam por lin honori, oni skribas lian biografion, kaj kiu scias ĉu ian tagon, per favoro de Dio, ĝi presiĝos.

D. Die.--Jes, kredeble, ĉio presiĝas.

D.a Ire.--Certe estas ke la aŭtoro, kiu estas nevo de mia bofrato la Kanono de Castrojeriz, ne haltigas la laboron, kaj en la nuna horo li estas ja verkinta naŭ volumojn de folia formato, kiuj enhavas la naŭ unuajn jarojn de l' vivo de l' sankta episkopo.

D. Die.--Tial, por ĉiu jaro unu volumo?

D.a Ire.--Jes, sinjoro, tiun planon li proponis al si.

D. Die.--Kaj je kia aĝo mortis lia respekteginda moŝto?

D.a Ire.--Je okdek-du jaroj, tri monatoj kaj dek-kvar tagoj.

D.a Fran.--Ĉu mi iros, patrino?

D.a Ire.--Iru, do. Kiel malpacienca vi estas!

D.a Fran.--Ĉu vi volas, sinjoro D. Diego, (_ŝi leviĝas kaj salutante ĝentile la sinjoron, kisas sian patrinon kaj foriras en la ĉambron de tiu ĉi._) ke mi salutu vin laŭ la Franca maniero.

D. Die.--Ho, jes, ĉarmulino. Ni vidu.

D.a Fran.--Ekvidu, do. Tiel.

D. Die.--Ĉarmega knabino! Vivu, Francinjo, vivu!

D.a Fran.--Por vi, saluton; por mia patrineto, kison.

SCENO IV

D.a Irene, D. Diego.

D.a Ire.--Ŝi estas tre amikema kaj tre ĝojiga.

D. Die.--Ŝi posedas naturan ĉarmon, kiu frenezigas.

D.a Ire.--Kion vi volas? Edukita sen artifikoj aŭ kapricoj mondaj, kontenta pro tio, ke ŝi vidas sin nove apud sia patrino, kaj, aparte, ĉar estas tiel proksima ŝia edzina stato, ne estas mirinde ke ĉio, kion ŝi faras, estas spritplena, precipe je la okuloj viaj, kiu tiel volas ŝin favori.

D. Die.--Mi nur volas, ke ŝi sin klarigu sincere pri nia proponata unuiĝo, kaj...

D.a Ire.--Vi aŭdus la samon, kiun mi diris al vi.

D. Die.--Jes, mi ne dubas; sed sciu, ke mi meritas je ŝi ian inklinon, tion aŭdi el ŝia graciplena buŝo, estus por mi plezuro neesprimebla.

D.a Ire.--Ne havu pri tio eĉ la plej malgrandan dubeton, sed memoru ke al nenia knabino decas diri propramove kion ŝi sentas. Estus malkonvene, sinjoro D. Diego, ke fraŭlino hontema kaj edukita laŭ timo al Dio, kuraĝu diri al viro ia: Mi amas vin!

D. Die.--Bone, se li estus viro, kiun ŝi okaze renkontus sur la strato, kaj ŝi neatendite estus favorinta lin per tia komplimento, estas certe, ke la fraŭlino agus tre malbone, sed al viro kun kiu ŝi devas edziniĝi post malmultaj tagoj, ŝajnas al mi, ke ŝi povas ion diri kio... Krom tio, estas diversaj manieroj klarigi...

D.a Ire.--Intime, ĉe ni mem, ŝi estas malpli kaŝema. Ĉiumomente ni parolas pri vi, kaj en ĉio ŝi elmontras la grandan korinklinon kiun ŝi havas por vi, kun kia saĝeco ŝi parolis hieraŭ nokte post via kuŝiĝo! Mi ne scias kion mi estus doninta por ke vi povu ŝin aŭdi.

D. Die.--Kaj, kiun? Ĉu ŝi parolis pri mi?

D.a Ire.--Kaj tiel saĝe; ke estas tre preferinde por knabino de ŝia aĝo havi edzon nejunan, maturan, respektatan...

D. Die.--Kiel? Ŝi diris tion?

D.a Ire.--Ne, mi tion diris al ŝi; kaj ŝi aŭskultis min kiel ŝi estus kvardek-jara virino, tute same. Kiom da aferoj mi diris al ŝi! Kaj ŝi, kiu estas sufiĉe lerta, kvankam mi mem ne devas tion diri, ... Kaj, ĉu ne estas domaĝe, sinjoro, vidi kiel nune oni edziĝas? Oni edzinigas knabineton dekkvinjaran kun nesciulo dekok-jara, aŭ deksep-jarulino kun dudekdujara vireto; ŝi, knabino, sen sperto kaj sen prudento, kaj li ankaŭ infano, sen atomo da talento nek konado de l' mondo. Nu, sinjoro, tio kion mi diras estas, kiu devas mastrumi la hejmon? kiu ordoni la servistaron? kiu instruadi kaj korekti la gefilojn? Ĉar okazas ankaŭ, ke tiuj gejunuloj malsaĝaj ĝenerale kovras sin tuj per infanoj laŭ terura rapideco.

D. Die.--Tre certe estas domaĝe vidi ĉirkaŭatajn de infanoj multajn gepatrojn, kiuj ne havas la talenton, la sperton, aŭ la virton kiuj estas necesaj por aranĝadi ilian edukadon.

D.a Ire.--Kion mi povas certigi al vi, sinjoro, tio estas, ke mi apenaŭ estis deknaŭ-jara kiam mi edziniĝis unuan fojon kun mia mortinta don Epifanio--li estu en la ĉielo!--Kaj li estis homo tia, (kun pardono via), ke estas neeble trovi alian pli ĝentilan aŭ pli sinjoran... kaj samtempe tiel gajhumora kaj bonvola! Nu, pardonu, li havis kvindekses jarojn, tre bone kalkulitajn, kiam li edziĝis kun mi.

D. Die.--Bona aĝo... Li ne estis infano, sed...

D.a Ire.--Ĝuste mi tion volis diri. Do, ne konvenis por mi en tiu tempo ia junulo malsaĝa, malpripensema... Ne, sinjoro... Kaj neniu diru, ke li estis malsana aŭ senforta--tio neniel! Li estis dank' al Dio, sana kiel pomo; en la tuta daŭro de lia vivo li nur suferis atakojn de speco da epilepsio, kiu kelkfoje minacis lin. Sed poste, kiam ni edziĝis tio komencis lin ataki tiel ofte kaj tiel forte, ke post sep monatoj mi vidis min vidvino kaj graveda kun infano, kiu naskiĝis poste, sed fine tiu ĉi ankaŭ mortis pro skarlatino.

D. Die.--Atentu! Kian posteulon lasis tiu bona don Epifanio!

D.a Ire.--Jes, sinjoro. Kiel ne?

D. Die.--Mi diras tion ĉar poste rezultas... Sed pri tio oni ne bezonas zorgi... Kaj ĉu ĝi estis knabo aŭ knabino?

D.a Ire.--Knabo tre bela. Kiel arĝentaĵo estis la anĝeleto.

D. Die.--Certe estis konsolaĵo havi tian infanon, kaj...

D.a Ire.--Ho, sinjoro, ili igas multe suferi, sed tio ne estas grava, ĝi estas granda ĝojo, granda.

D. Die.--Mi ja kredas vin.

D.a Ire.--Jes, sinjoro.

D. Die.--Oni facile komprenas la plezuron kaj...

D.a Ire.--Kial ne?

D. Die.--La ĉarmegon ilin vidi ludetantajn kaj ridantajn, ilin karesi kaj partopreni en iliaj nepekaj ĝojoj.

D.a Ire.--Ho, miaj karegaj infanoj! Dudekdu mi havis per la tri edzoj, kiujn mi havis ĝis nun kaj el ili ĉiuj nur restas al mi fraŭlineto; sed mi certigas vin, ke...

SCENO V

Simono, D.a Irene, D. Diego.

Sim. (_Enirante tra la centra pordo._)--Sinjoro, la veturisto atendas.

D. Die.--Diru al li, ke mi tuj iros. Ha, alportu unue mian bastonon kaj ĉapelon; mi volas promeneti en la kamparo. (_Simono eniras la ĉambron de don Diego, revenas kun ĉapelo kaj bastono, donas ilin al sia mastro, kaj je la fino de la sceno li foriras kun li tra la centra pordo._) Tial, mi supozas, ke morgaŭ frumatene ni ekiros?

D.a Ire.--Ne ekzistas kontraŭaĵo por tio. Je la horo, kiun vi diros.

D. Die.--Ĉirkaŭ la sesa. He?

D.a Ire.--Tre bone.

D. Die.--Ni havos la sunon malantaŭe. Mi diros ke li venu duonhoron pli frue.

D.a Ire.--Jes, ĉar mi havas mil pakaĵetojn por ordigi.

SCENO VI

D.a Irene, Rita.

D.a Ire.--Helpu min Dio! Nun mi memoras... Ĉu oni lasis ĝin morti? Rita!

Rita.--Sinjorino. (_Alvenas Rita kun kapkusenoj kaj lit-tukoj sub sia brako._)

D.a Ire.--Kion vi faris pri la turdo? Ĉu vi donis al ĝi nutraĵon?

Rita.--Jes, sinjorino. Ĝi manĝis pli ol la struto. Mi metis ĝin tien, en la fenestron de la galerio.

D.a Ire.--Ĉu vi faris la litojn?

Rita.--Via jam estas farita. Mi tuj faros la aliajn, antaŭ noktiĝo, ĉar se ne, tial, ke ni nur havas lumon per unu oleolampo kaj ĝi ne havas meĉon, mi estos malhelpata.

D.a Ire.--Kaj tiu knabino, kion ŝi faras?

Rita.--Ŝi disrompas kukon por la manĝo de don Perikito.

D.a Ire.--Kiel malvolonta mi estas por skribi. (_Ŝi leviĝas kaj eniras sian ĉambron._) Sed estas necese, ĉar tiu bona Circuncisión estas plena je timo.

Rita.--Kia sensencaĵo! Nur pasis du horoj de kiam ni foriris de tie kaj oni jam komencas sendi kaj resendi poŝtaĵojn. Kiel malmulte mi amas virinojn hipokritajn kaj flatemajn! (_Ŝi eniras la ĉambron de donja Francisca._)

SCENO VII

Kalamoĉo.

(_Li eniras tra la centra pordo kun valizoj, vipo kaj botoj; li metas ĉion sur la tablon kaj sidiĝas._)

Ho, oni difinis al mi la 3.an! Dio, pardonu. Bonege konas mi la 3.an! Pli fama kolektado da insektoj ne ekzistas eĉ en la Muzeo de Naturscienco. Mi timegas eniri tien... Ho, ve, kiajn dolorojn mi havas! Tiuj ĉi estas verege doloroj. Paciencon, malfeliĉa Kalamoĉo, paciencon... Kaj dank' al la ĉevaletoj, ĉar ili diris: Ni ne povas plu. Ĉar se ne, mi ne vidus nun la numeron 3.an kun la Egiptaj pestoj, kiujn ĝi enhavas. Resume, se la bestoj estos vivaj morgaŭ matene, miraklo estos. Ili defalas pro laceco... (_Rita ekkantas interne, Kalamoĉo leviĝas streĉante sin._) Aŭskultu! Danc-muzikon? Ŝi ne kantas malbone... Ha, aventuron ni tuj havos! Fi, kiamaniere mi estas disrompita!

SCENO VIII

Rita, Kalamoĉo.

Rita.--Plibone estas fermi, por ke neniu ŝtelu vestaĵojn, kaj... (_Penante enmeti la ŝlosilon._) Nu, vere ĉi tiu ŝlosilo estas abomena.

Kal.--Ĉu vi volas ke mi helpu vin, belulino?

Rita.--Mi dankas, beluleto.

Kal.--Ho, Rita! Ĉu vi?

Rita.--Kalamoĉo!

Kal.--Kia feliĉa renkontiĝo!

Rita.--Kaj, via mastro?

Kal.--Ni ambaŭ ĵus alvenis.

Rita.--Ĉu estas vere?

Kal.--Ne, estas ŝerce. En la momento kiam li ricevis la leteron de donja Francisca, mi ne scias kien li iris, nek kun kiu li parolis, nek kiel li tion aranĝis; mi nur scias ke tiun posttagmezon ni forveturis de Zaragozo. Ni rapidis kiel du fulmoj sur la vojo. Hodiaŭ ni alvenis al Guadalajara, kaj tuj ni ekscias, ke la birdoj estis jam forflugantaj. Ree sur la ĉevaloj, kaj de nove rajdante, ŝvitante kaj vipfrapante. Fine, lacigitaj la bestoj, kaj duonlacigitaj ni mem, ni haltis tie ĉi intencante reeliri morgaŭ. Mia Leŭtenanto ĵus iris al ĉefa Kolegio vidi ian amikon dum oni preparas vespermanĝon. Jen la historio.

Rita.--Do, li estas tie ĉi?

Kal.--Jes, kaj pli ol iam enamigita, ĵaluza, fajregema, maltimega ĝis eĉ mortigi iun ajn, kiu disputos lian rajton al lia adorata Francinjo.

Rita.--Kion vi diras?

Kal.--Tion mem.

Rita.--Kiel grandan plezuron vi donas al mi! Nun ja vidiĝas la amo, kiun li havas por ŝi.

Kal.--Amon!... Bagatelon!... Kompare kun li la arabo Gazul' estis timulo, Medoro hontemulo, kaj Gaiferoso lernanto de eklezia doktrino.

Rita.--Ho, kiam tion ekscios mia fraŭlino!

Kal.--Sed, ni komprenu tion! Kial vi estas tie ĉi? Kun kiu estas vi? Kiel alvenis vi tien ĉi? Kia...