La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo

li. Ja tiu homo zorgas pri ni kiel patro! Li kiel unua ellitiĝas

Chapter 3 13,665 words Public domain Markdown

-- dormi li iras la lasta -- mi ne komprenas, kiel li povas tion sukcesi! Li estas vere -- granda admiralo!"

La veturo ne havis finon. Ili estis sur la maro jam tri monatojn. Provizoj estis elĉerpitaj. Oni finmanĝis la reston de la biskvitoj. Sur la karaveloj furiozis malsato.

En kabino de maristoj regis silento. Homoj kuŝis sur la kuŝbretoj kiel kadavroj. La paroloj lacigas, pli bone silenti. Kaj tamen! En angulo de kabino obtuze parolas du maristoj.

"Venu kun mi en kuirejon!"

"Ĝi ne havas sencon."

"Se vi ne volas iri, bone. Sed vi bedaŭros."

"Eble vi tie havas bakitan anseron?"

"Ansero ĝi ne estas, sed la bakaĵo jes."

Maristo kun peno leviĝis kaj malfermigis enfalintajn okulojn:

"Ĉu bakaĵo?"

"Mi jam diris."

"Do ne streĉu min kaj diru, kion vi havas!"

La dua maristo kliniĝis al li kaj klarigis:

"Mi kaptis apud la magazeno du ratojn. Kuiristo promesis, ke li bakos ilin por mi. Unu raton mi kompreneble devis donaci al li."

"Ratoj!" ekĝemis la najbaro kaj peze falegis sur la kuŝbreton. "Ratoj! Ne! Pli volonte morti!"

"Kiel vi volas!" viro levis la ŝultron kaj foriris en kuirejon. Kuiristo plenumis la donitan vorton. Li prezentis al maristo bakitan raton kaj tiu komencis avide manĝi.

Apenaŭ li formanĝis kelkajn pecetojn, la pordo malfermiĝis. Li rapide ŝovis bakaĵon sub la tablon. Ŝipreguloj ne permesis, ke maristoj restadu en kuirejo.

Sed ĝi estis nur la malsanulo, kiu antaŭ kelkaj momentoj rifuzis la inviton.

"Mi decidiĝis alie," li diris kvazaŭ li senkulpigus sin. "Ĉu vi povas doni al mi peceton, kamarado?"

"Kompreneble. Ĝi estas tute bongusta. Apud magazeno mi jam preparis kaptilon. Kiam mi kaptos ion, mi bakos denove."

La bonodoro de bakita viando penetris en subferdekon. Post nelonge sciis ĉiuj ŝipanaroj, per kio estas ebla almenaŭ por momento forigi teruran malsaton.

Je ŝipratoj estis aranĝita sovaĝa ĉasado. Post nelonge estis ratoj preskaŭ ekstermitaj. Ju pli malmultaj, des pli multekostaj ili estis. Se iu havis pli grandan sukceson, li vendis ilin. Por unu rato oni ricevis eĉ hispanan dukaton.

Kiam ili estis survoje tra Suda maro dum cent tagoj, plimalfortiĝis eĉ sanaj maristoj tiagrade, ke ili ne estis kapablaj priservi la ŝipojn. Tiuj veturis sur kvietaj ondoj de la oceano solaj, sen homa helpo.

La malsato ŝanĝiĝis al furiozo. Sur la ŝipoj troviĝis jam nenio, kion oni povus manĝi.

Nenio? Sed tamen --!

Per kio estas ĉirkaŭvolvitaj mastoj, ke sur ili ne trafrostiĝu ŝnuregoj? Ĝi estas ja haŭto -- ĉu ni estis trafitaj per blindeco, ke ni iradis tiom longe preter ili kun dolorantaj stomakoj? La haŭto, kiun ni dismaĉos, kaj se ni iom fermetos la okulojn, ni imagos al ni eĉ bovinon, aŭ ne, pli volonte junan bovideton, bovidan rostaĵon --

Ili ĵetis sin al la malkovraĵo kun novaj esperoj. Sed kiel povus mordi iliaj malsanaj, ŝanceliĝantaj dentoj la malnovan haŭton, kiu ŝanĝiĝis dum la jaroj al fera kiraso?

Ankaŭ ĉi tie ili trovis elirvojon. Ili donis haŭton en akvon, lasis ĝin tiel kelkajn tagojn kaj poste bakis ĝin en arda cindro.

Jam ili estis en Suda maro tri monatojn kaj dudek tagojn!

Admiralo staris sur kapitana ponteto kaj trarigardis ruinojn de sia ŝipanaro. Fakte, nun ili estis nuraj ruinoj. Kiam ili elveturis el Hispanujo, ili estis ducent sesdek kvin. Kaŭze de perfido de Gomez kaj mortoj en trapasejo malpligrandiĝis la nombro al cent sepdek. Kaj nun, dumvoje de la trapasejo, pereis denove dek naŭ kamaradoj.

Ruinoj. Sur fingroj vi povus kalkuli tiujn, kiuj restis sanaj. Kaj ĉu estas nepre eble diri pri iu, ke li estas sana? Ĉiuj pretermoviĝas sur la ferdeko kiel ĥimeraj ombroj. Ja ili jam eĉ ne pretermoviĝas, sed indiferente, apatie sidas kaj kuŝas. Iuj havas fermitajn okulojn, aliaj en malespera rezigno fikse rigardas antaŭen.

Fernao faris ĉion, kio estis en lia povo. Sed plua veturo superas jam homajn fortojn. La ŝipmagazenoj estas kiel elbalaitaj. La ratoj estas ekstermitaj. La haŭto de sur mastoj malaperis. Sur la ŝipoj estas jam nur ligno -- kaj malsanaj, malsataj homoj.

Kiu estas ankoraŭ tiel forta, ke li trenas sin el subferdeko supren? Pigafetta! Unu el tiuj malmultaj feliĉuloj, kiuj rezistis al ĉiuj malsanoj. Li iris al admiralo.

"Do, sinjoro Pigafetta, ĉu vi ankoraŭ skribas vian tagolibron?" bonvenigis lin Magalhaes.

"Jes, sinjoro admiralo. Mi ja ne scias, se iu legos ĝin, sed mi notas ĉion."

"Ni esperu," diris admiralo.

Ili silentiĝis. Varmego faris ferdekon simila al infera fajrujo.

"Ĝi estis grandioza veturo, sinjoro admiralo," ekparolis post momento denove Pigafetta. "Dum cent dek tagoj nek unu ventego! Ĝi estas vere neaŭdita!"

"Ĝi estis ankaŭ nia feliĉo. Se venus eĉ la plej eta tempesto, ĝi neniigus nin ĉiujn. Balboa nomigis ĉi tiujn akvojn la Suda maro. Sed ni donis al ili nomon, kiu rememorigos homojn pri nia navigado."

"Kia estos la nomo?"

"Pacifiko."

"Bonege, sinjoro admiralo -- Pacifiko! Trankvila oceano! Mi tuj enskribos tion. Brilega ideo! Cent dek tagoj, neniu tempesto -- kiel memkomprenebla: Pacifiko! Pardonu, sinjoro admiralo, mi iros en kajuton por enskribi ĝin kaj revenos sur la ferdekon."

Magalhaes ridetis. Admirinda homo estas tiu Pigafetta! Post unu-du tagoj povas esti la ekspedicio unu grandega tombejo -- kaj li volas skribi en sian taglibron!

Sed apenaŭ faris Pigafetta kelkajn paŝojn, li haltis kaj rigardis la admiralon. Liaj okuloj estis malfermigitaj pro nepriskribebla mirego. Ĉu li aŭdis ion? Aŭ ĉu ĝi estis nura trompiĝo de la sentoj?

Ankaŭ Magalhaes havis senton, kvazaŭ lin kaptus abrupta kapturniĝo. Lia koro ekbategis.

Ĉu ĝi estos grako de iu nevidebla birdo?

Kaj denove tiu raŭka, knara voĉo. Dio -- ĉu vere ekkriis la patrolo sur la masto?

Ili ambaŭ rigardis supren.

La maristo elkliniĝis el ŝipkorbo. Li estis pala kiel kreto. Liaj okuloj estis malfermigitaj. Li svingis per manoj, montris al okcidento kaj vokis ree kaj ree:

"Tierra! Tierra! Tierra!"

La ferdekoj subite vigliĝis. Maristoj klopodis leviĝi. Iuj sukcesis tion fari, aliaj renversiĝis kaj restis kuŝi senmovaj.

Kiu povis, tiu celis al rando de la ferdeko. Ĉu estus ebla, ke ekzistu ankoraŭ io alia ol akvo?

Ili ne trompiĝas!

En malproksimo videblas blueta strio. Ili konas tian bildon. Tiamaniere ĉiam ilin bonvenigis firma tero, kiam ili reveturis el malproksimaj landoj!

"Tierra!" tondris la ferdekoj.

"Tierra!" barelsonis la subferdekoj.

"Tierra!" ĝemis la malsanuloj.

Tierra! Tierra! Tierra!

Ĉiuj moviĝis sur la ferdekon. Ili apogis sin je balustradoj kaj rigardis antaŭen. Ili vidis la ĉarman strion de la tero. Ne, ne, tio ne estas fantomo! --

Poste ili singulte ekploris kaj ĉirkaŭbrakis unu alian.

XV.

Inter indiĝenoj

La tero malrapide proksimiĝis. Maristoj komencis distingi kolorojn kaj formojn.

Jen aperis sur la bordo unu homo. Poste dua, tria, deka. Jam vidiĝas tie cent, du cent, kvin cent homoj -- kaj ĉiam alkuras novaj. Ili vigle gestas, poste saltas en malgrandajn boatojn kaj post nelonge tuta ĉirkaŭaĵo de karaveloj svarmas per la alveturintoj.

Ho ve, se ili venas kiel malamikoj! Malfortigitaj ŝipanaroj estos venkitaj dum unua atako!

Sed en okuloj de indiĝenoj oni ne vidas koleron. En ili estas nur surprizo, mirego kaj scivolo.

"Levpontetojn, ŝtupetarojn kaj ŝnuregojn malsupren!" tondras voĉo de la admiralo de sur Trinidado.

Post nelonge la karaveloj similas al formikejo. Indiĝenoj kuretas sur la ferdekoj de unu objekto al alia, ĉion ili palptuŝas. ĉion esploras kaj samtempe entuziasme ĝojkrias. Iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj, en kuirejon, en magazenojn. Ili prenas ĉion, kion ili vidas: ĉapojn, surtutojn, lampojn, hakilojn, tranĉilojn, potojn, martelojn, kolorŝtofojn -- kaj tion ili faras kun absoluta memkompreneblo, malkaŝe, antaŭ okuloj de konsternitaj maristoj!

La marnavigantoj rigardas la vizitantojn kiel fantomojn. Ili tute ne komprenas, kion devas signifi tiu stranga konduto. La indiĝenoj venas tamen kiel amikoj, pri tio atestas almenaŭ iliaj ridantaj, ĝojantaj vizaĝoj. Estas vero, ke ili havas iajn primitivajn armilojn -- lignajn stangojn finitajn per fiŝostoj -- sed ili neniun ĝenas. Sed ili ŝtelas! Ili forprenas ĉion, kio ne estas alfiksita! Kiam iliaj manoj estas jam plenaj, ili ĵetas la objektojn sur la ŝultrojn, pendigas ilin ĉirkaŭ la kolojn, enplektas ilin en densajn hararojn...

La ekspedicio tute ne scias, ke ĝi atingis insulon, kies loĝantoj ĝis tiu tempo ne vidis aliajn homojn. Ili vivis kaj mortis sur sia insulo de pratempo firme kredante, ke ili estas unusolaj estaĵoj en la tuta mondo. La tuta mondo -- tio estis ilia insulo kaj kelkaj pli malgrandaj insuletoj en ties proksimo. La tuta mondo -- tio estis palmoj kaj kabanoj kaj sabla bordo kaj plue jam nur akvo kaj akvo kaj akvo. Fajra suno super la kapoj, varma klimato, malavara naturo. Abundeco kaj superfluo. Kion vi vidas, ĉion vi povas preni. Al neniu vi kaŭzos malutilon, ĉar ĉiu vivas en bonfarto.

Kaj jen subite aperas apud ilia insulo tri miraklaj kaj nekompreneble grandaj ŝipegoj. Kiu ja alveturas en ili? Li estu kiu ajn, li certe alportas novan ĝojon al ili. Tial ili rapidegas sur la ferdekojn sen eĉ plej eta esprimo de timo kaj kun infana ĝojo ili prenas ĉion, kion ili vidas.

La Eŭropanoj rigardas ilian konduton senmove. Ĉu ili estos prirabitaj pri ĉio? La indiĝenoj penetris jam eĉ en kabinon de admiralo kaj forportas landkartojn kaj mezuraparatojn! Kion diras al la afero la komandanto?

Magalhaes staras sur kapitana ponteto kaj indignite observas la konduton de la indiĝenoj. Jam kelkfoje li intencis voki al maristoj, ke ili defendu sin, sed li ĉiam rekonsciiĝis. La rigardo al ŝancelirantaj viroj, kiuj estis tute senpovaj, se la indiĝenoj eĉ nur puŝetis ilin, estis por li sufiĉe klara averto. Se ĉi tiu vizito ŝanĝiĝus al batalo, ĝi signifus finon de la ekspedicio.

Dum li meditis, alkuris Henriko.

"Sinjoro admiralo, ili ŝtelis nian ŝalupon!" li komunikis kolerigita.

Magalhaes rigardis al postkilo de Trinidado.

Savboato, la lasta rifuĝejo en kazo, ke la ŝipo averius, estis jam detranĉita de Trinidado kaj indiĝenoj en ĝi gaje veturis al la bordo!

"Levi ankrojn, altiri velojn!" vokis admiralo.

La ĉenoj ektintis, ankroj flugis alten. Karaveloj ekmoviĝis. En indiĝenojn kvazaŭ oni pafus. Ili rapidkuris al ŝtupoj kaj ŝnuregoj. Tie ekestis paniko, ĉar ĉiuj volis esti tuj malsupre. Ili forĵetis ŝtelitajn objektojn kaj ĵetiĝis en la maron. Post nelonge la ferdekoj estis liberigitaj.

Eskadro forveturis al vasta maro.

Magalhaes kunvokis konsilan kunvenon de kapitanoj. Estis interkonsentite, ke ili aranĝos dumnokte ekspedicion al la insulo por ree ekposedi la forŝtelitan boaton kaj havigi al si akvon kaj nutraĵojn.

"Kiu sentas sin sufiĉe forta por teni en la mano muskedon aŭ glavon?" demandis admiralo.

"Mi, sinjoro admiralo! Mi! Mi! Mi!" eksonis batalavide el ĉiuj flankoj. Ankaŭ kelkaj malsanuloj leviĝis sur la kuŝejoj. Iliaj vizaĝoj kuntiriĝas de doloro, la fingroj konvulsie fermiĝas, sed iliaj okuloj flagras en stranga febro kaj tra la ŝvelitaj buŝoj trapuŝiĝas dolora ĝemo: "Mi, mi --!"

Magalhaes elektis nur la plej kapablajn.

Antaŭ la mateno ili alveturis en du ŝalupoj al la insulo. En malgranda golfo ili vidis la savboaton de Trinidado.

Silente ili surbordiĝis kaj kuŝiĝis en herbon. Magalhaes donis signon al Spinoza, ke tiu singarde proksimiĝu al li.

"Elektu kelkajn virojn," sonis la flustre donita ordono. "Dume ni atakos la vilaĝon, malatentu la batalon, sed zorgu, kiel havigi por ni iajn provizojn. Alportu ilin en ŝalupon kaj forveturu al Trinidado!"

"Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"

Ne rimarkitaj ili penetris en vilaĝon.

Komencis tagiĝi.

Akra sono de trumpeto kaj tondraj krioj de maristoj estis signaloj por komenci la atakon. Surprizitaj kaj terurigitaj indiĝenoj elkuris el la kabanoj. Ili aŭdis pafojn de muskedoj. Ili vidis kelkajn kamaradojn, kiuj estis trafitaj kaj kaŭriĝis en doloroj. Ili ariĝis en grupojn kaj kuris en mezon de la vilaĝo.

"Bruligu kabanojn!" ordonis admiralo.

Li konis ĉi tiun batalrimedon ankoraŭ el la tempo, kiam li servis sub Albukerk. Se trompis ĉiuj rimedoj, tiam helpis la brulantaj kabanoj.

Tiel ankaŭ nun.

Apenaŭ ekflagris sur kelkaj flankoj la flamoj, indiĝenoj diskuris. En la vilaĝo restis kuŝantaj ok mortintoj -- la unua imposto de la insulo post interkonatiĝo kun eŭropa civilizacio.

Magalhaes donis ordonon al reveno. Dumvoje ili kolektis en rapideco ĉion, kion oni povis manĝi: korbojn kun kokosoj, bananojn, kortbirdaron. Kiam ili alkuris al la bordo, ŝalupo sub gvido de Spinoza ĵus debordiĝis. Ĝi estis ŝarĝita per amasoj da nutraĵoj. Kelkaj sakoj estis plenigitaj per trinkakvo. Kaj inter ĉio, firme kunpremata de du viroj, baraktis senpove kaptita -- belega porko!

Ili enŝalupiĝis kaj rapide veturis al karaveloj.

Apenaŭ ili grimpante atingis la ferdekojn kaj suprenlevis la ŝalupojn, aŭdiĝis de la insulo sovaĝaj krioj. Samtempe debordiĝis multaj malgrandaj boatoj.

La indignitaj indiĝenoj alveturis kiel uragano. Iuj ĵetis sur la ferdekojn ŝtonojn, aliaj puŝegis ŝipmurojn.

"Streĉi ĉiujn velojn!" ordonis admiralo.

La vento ekblovis, karaveloj ekveturis. Post mallonga tempo restis la boatoj tre malproksime.

La malkovritajn insulojn nomigis admiralo 'Ladrones' -- Ŝtelistaj insuloj.

Kaj denove komenciĝis veturo, kiu fariĝis la turmento. La provizoj estis rapide konsumitaj kaj revenis malsato. Nur post dekkvartaga veturo ili vidis denove grandan insulon.

Jam el malproksimo ĝi allogis al ripozo. Kokospalmoj promesis riĉajn fruktojn.

La insulo estis ŝajne neloĝata. Nenie estis videblaj homaj kabanoj nek indiĝenoj.

Post alteriĝo maristoj forlasis la karavelojn. Ĉiuj rapidis sur bordon. Jen ili trovis unuajn allogajn kokosojn. La maristoj ridis kiel infanoj. Gustumu, sinjoro admiralo, ili estas bonegaj! Ĉu vi ne povas? Kien vi denove rapidas? Ĉu vi ne ripozos eĉ momenton? Ho, vi rapidas al malsanuloj, kompreneble, vi estas nia admiralo, pastro kaj kuracisto, ĉion vi vidas, ĉion vi memoras -- --

Subite aperis indiĝenoj. Kelkaj boatoj veturis en la golfon, kiu troviĝis malproksime de karaveloj.

Magalhaes donis signon al maristoj, ke ili kaŝu sin en densaĵoj. Poste akompanate de Pigafetta li iris al ili renkonten. Kun kiaj intencoj ili venas?

La ekspedicio havis feliĉon. La alveturintoj estis kvietaj fiŝkaptistoj, kiuj veturis por ĉasi fiŝojn.

Admiralo invitis ilin sur la ŝipon.

Ili interkompreniĝis per gestoj. Pigafetta estis ankaŭ ĉi-foje tre inventema. Oni trovis nek unu ideon, kiun li ne kapablus esprimi.

Lerte li desegnis bildon de porko. Li montris ĝin al la indiĝenoj. Ĉu vi havas tiajn bestetojn?

Tiuj observas miregante ĉiun tiron de lia mano. La sorĉisto! Ĉu ni havas porkojn? Iliaj vizaĝoj radias. Kompreneble! Kaj kiajn porkojn! Ili estas grasaj, ili apenaŭ povas teni sin sur la kruroj, ili iras rigardi, tiamaniere -- kaj unu indiĝeno iras sur la kvar, li groteske balancas, la ceteraj ridas -- estas sufiĉe da porkoj, nur venu rigardi -- Pigafetta kokerikas. Ĉu vi havas ankaŭ kokojn?

La indiĝenoj estas ravitaj de lia kapableco. Ili kapjesas -- jes, ĉi tion ĉion ni havas, ankaŭ rizo estas en niaj hejmoj, nur venu kaj vi vidos!

Ĉu viaj kabanoj estas malproksime?

Tute ne! Jen vi vidas palman arbareton, vi trairos ĝin, poste vi vidos valon trafluatan de rivero, tiun vi travados -- kaj jam vi estos en la vilaĝo.

Se ni jam iros tien, ĉu vi vendus al ni ion por manĝi? Nuksojn ni havas ĉi tie en sufiĉa kvanto, sed ion de la viando, ĉu vi komprenas? Se vi donos al ni porkojn kaj kortbirdaron, jen ĉio estos via! Kaj Pigafetta montras tukojn, ĉapojn, ŝtofojn, tranĉilojn, ludkartojn. La fiŝkaptistoj haltigas spiron, iliaj okuloj estas preskaŭ elkavigitaj. Ni donos al vi ĉion en sufiĉa kvanto, amikoj, nur venu kaj kunprenu tiujn sorĉajn objektojn, niaj virinoj estos entuziasmigitaj...

Admiralo estas kontenta. Poste li kondukas la gastojn en la magazenon. Tie li havas belaspektajn ŝranketojn, en kiuj estas specimenoj de multekostaj spicoj: zingibro, cipro, kariofilburĝonoj --

Ĉu vi havas ankaŭ tiajn aĵojn?

Magalhaes kaj Pigafetta observas la indiĝenojn tre streĉe. Ja se estos la respondo jesa, tio signifos, ke ili troviĝas sur Molukoj!

Ne, nenio simila kreskas sur nia insulo, respondas la alvenintoj. Tuj poste ili aldonas: Sed ni konas sufiĉe da homoj, kiuj negocas kun tio. De tempo al tempo ili venas ankaŭ al ni. Reciproke ili aĉetas de ni aliajn varojn.

De kie ili venas al vi? demandas Magalhaes kaj li estas pala de emocio.

La indiĝenoj montras al la okcidento!

Fernao sentas sekecon en la buŝo, en lia kapo bruas sovaĝa torento. Pigafetta fartas neniom pli bone.

Ni venos al vi, ili adiaŭas, jes, ankaŭ la objektojn ni alportos. Ili diras tion kun forestantaj animoj, ĉar en ĉi tiu momento ili ne pensas pri la komercaj aferoj, ili ne pensas pri kokoj, porkoj, rizo kaj aliaj gravaj nutraĵoj, sed pri io tute, tute alia. Ili volas esti solaj, por ke ili reciproke asertu unu la alian pri ideo, kiu ebriigis ilin.

"Do -- de okcidento!" elspiras Pigafetta.

"Jes, de okcidento..." ripetas mallaŭte admiralo kaj la sovaĝa akvofalo en lia kapo fariĝas ĉiam pli brua.

"Versimile Ĉinoj," flustras Pigafetta. "Ili de okcidento, ni de oriento. Sinjoro admiralo, mi gratulas vin!"

Magalhaes premas manon de fidela kunulo kaj sindona amiko. Fine, finfine apud la celo!

Kia konfuzo naskiĝos inter sciencistoj! Kiel ĝojos tiuj, kiuj kredis, ke la Tero havas formon de kuglo! Kiel furiozos la malprogresemuloj, kiuj kredis, ke Tero estas ebena kiel tabulo! Sed ili faru kion ajn, la fakton ili ne ŝanĝos.

Ĉu estis tempestoj? Ĉu muĝis ventegoj? Ĉu furiozis frostoj? Ĉu mortigis malsato? Ĉu brulis flamoj de ribelo? Ĉu terenfaligis malespero?

Tio ĉio devis okazi, ke venu la hodiaŭa tago! Magalhaes kredis, ke ĝi venos, per tuta forto de sia koro. Certecon li ne havis, ĉar li nur veturis malkovri ĝin, sed li havis firman fidon.

Kiomfoje boriĝis en liajn pensojn la vermo de duboj, malkonfido, senaŭdaco! Se ĝi estis apud orientaj bordoj de Suda Ameriko, kie miloj da golfoj mokis lian revon pri la trapasejo, se ĝi estis sur senmezuraj akvoj de Pacifiko, kie senfinaj semajnoj kaj monatoj ruinigis en cindron ĉiujn liajn kalkulojn kaj hipotezojn pri pozicio de Molukoj -- ĉiam tio estis lia neskuebla fido, kiu venkis ĉion!

Fernao staris sur la ferdeko kaj en liaj rememoroj defilis homoj, kiuj ebliĝis alvenon de ĉi tiu neforgesebla momento: preceptoro Behaim, Francisko, komercisto Haro, freneza astronomo Faleiro, reĝo Karolo, Aranda, maljuna Barbosa, edzino Beatrice -- kaj precipe kompreneble liaj maristoj, kiuj nun ludetas sur la sablo kiel infanoj.

El ili fariĝis homaj ruinoj. Ili similas pli multe al skeletoj ol al homoj. Sed en la fabela lando, kiun ili nun atingis, ili baldaŭ resaniĝos. Ili forgesos ĉion, kion ili devis travivi. Poste ili fariĝos historiaj personoj. Iliaj nomoj estos eble forgesitaj, sed ilia faro restos en memoro de la homaro por eterne.

Fernao Magalhaes la unuan fojon post dek naŭ monatoj, kiuj forpasis de lia forveturo el Hispanujo, elspiris facile, sen premo, libere. Nun jam nenio angorigis lin. Li plenumis ĉion, kion li volis plenumi. Li malkovris trapasejon kaj pruvis, ke la Tero estas kugloforma. Molukoj estas proksime --

Ridetante li iris kun Pigafetta sur la kajon. Malavara naturo abundis per riĉaj donacoj. La indiĝenoj jam alportis unuajn bestojn por vendi ilin. Ĉie estis multe da suno, ĉio ridetis.

Tie ili ripozis unu semajnon. Dum tiu tempo ili sufiĉe refreŝiĝis. La pacientoj, kiuj estis malsanaj nur ne grave, komencis jam promeni. Nur kelkaj gravaj pacientoj kuŝis sur siaj kuŝbretoj senmove kaj triste ridetante ili aŭskultis gajan rakontadon de siaj pli feliĉaj kamaradoj. Iliaj malfortigitaj stomakoj jam ne toleris nutraĵojn. Ĉiuj sentis, ke proksimiĝas neevitebla fino. Kaj tio estis ununura peza ombro, kiu pendis super la ekspedicio.

Post unu semajno admiralo ordonis forveturon. Ili veturos al pluaj insuloj.

Pigafetta staris ĉe balustrado tenante en la mano longan fiŝkaptilstangon. Li kaptis fiŝojn. La ŝipo ĵus preterveturis vastan golfon.

Li sentis subite puŝegon. Karavelo surveturis koralajn rifojn, kiuj kuŝis sub la akvonivelo.

Pigafetta perdis ekvilibron. La fiŝkaptilo falis el lia mano. Li volis ĝin rekapti, lia piedo forglitis -- kaj malfeliĉa Italo falis en la maron.

Kiam li elnaĝis al akvonivelo kaj ĉirkaŭrigardis, li ekvidis aron da ŝarkoj, kiuj proksime de li kruele luktis. Ili batalis pri grasa viandopeco, kiu falis en la maron de sur la ŝipo. La akvo forte ondiĝis, naĝiloj ĉiumomente aperis super la akvonivelo.

Pigafetta malespere rigardis al Trinidado. La ŝipo veturetis iomete malantaŭe. Pigafettan neniu rimarkis. Ili ne povis vidi lin, ĉar li estis ĵus ĉe la malantaŭa kilo.

"Helpon!" aŭdiĝis super la golfo.

Sur la ferdeko regis ĥaoso. Ĉiuj maristoj estis okupataj per liberigo de la ŝipo. La ĉenoj tintis, levilaj radoj bruegis, kaj en ĉi tiu tumulto neniu aŭdis vokon de la malfeliĉulo.

Pigafetta palptuŝis flankojn de la ŝipo, li serĉis iajn truetojn, en kiujn li povus bori siajn fingrojn, grimpi iamaniere supren, almenaŭ super la akvon, ĉar -- jen! -- la lukto de ŝarkoj fariĝas ĉiam pli furioza, akvo jam farbiĝas de ilia sango! -- sed vane.

"Helpon! Helpon!" li vokis ĝeminsiste.

Sed la ferdeko tondris de sennombraj paŝoj kaj de laborbruo. Fine oni sukcesis dank' al komuna peno de tuta ŝipanaro liberigi la minacatan ŝipon. Ĝi malrapide ekveturis...

"Helpon! Helpon! Helpon!" ĝemis Pigafetta.

La ŝipo jam veturis pli rapide, ol li naĝis. Ĝi antaŭveturis lin.

Kaj jam li restis kelkajn metrojn malantaŭe! Li ĉesis naĝi por enspiri al lasta krio:

"Hel --!"

Meze de la vorto io frapis lian vizaĝon. Kio okazis? Ĉu la ŝarkoj rimarkis jam novan kaptaĵon kaj persekutas lin? Ĉu ĝi estis eble naĝilo de iu el tiuj rabfiŝoj de oceano?

Ne. Malantaŭ la ŝipo treniĝis la velŝnurego. Ĝia libera finaĵo tuĝis vizaĝon de Pigafetta, flugaperis antaŭ liaj okuloj -- kaj jam ĝi saltetis sur la ondoj antaŭ li.

Pigafetta suprenĵetiĝis kiel fluganta fiŝo. Li atendis la brakon -- kaj en sekvanta momento li konvulsie kunpremis la lastan eblon de la saviĝo!

Dume karavelo ekveturis sufiĉe rapide. Korpo de Pigafetta kuŝis sur la ondoj preskaŭ akvonivele. De tempo al tempo li kriis, sed neniu aŭdis lin.

Nur kiam maristo iris kunvolvi la ŝnuregon, li ekvidis en la akvo elĉerpitan Italon. Ili rapide mallevis savboaton. Post nelonge Pigafetta troviĝis sur la ferdeko.

Li estis iomete pala -- la rememoro pri ŝarkoj estis teruriga -- sed baldaŭ revenis lia bonhumoro.

"Cetere min tedis, ke mi estis devigata skribi en mian taglibron nur pri okazintaĵoj de aliaj homoj," li finis sian rakonton al ariĝintaj maristoj. "Nun fine mi povos skribi ankaŭ ion pri mi."

Post kelkaj tagoj ili atingis novan insulon. Ĝia nomo estis Masavo. Sur la bordo staris sennombraj amasoj da indiĝenoj. Mallarĝa ŝipeto kun kelkaj loĝantoj de la insulo veturis renkonten al ili.

"Nun, sinjoro Pigafetta," diris admiralo signifoplene, "ni faros punkton post niaj hipotezoj. Ni atestos ilin."

"Kiamaniere, sinjoro admiralo?"

"Henriko devenas el Sumatro. Se ni fakte ĉirkaŭveturis la Teron, Sumatro ne povas esti malproksime de ĉi tie. El tio sekvas, ke ĉitieaj indiĝenoj devas paroli aŭ per la sama aŭ almenaŭ per tre simila lingvo, per kiu oni parolas en patrujo de Henriko."

"En tiu kazo... Henriko devus kompreni ilin?"

"Kompreneble."

Admiralo vokis la serviston kaj instruis lin pri lia venonta tasko. Pigafetta zorgis pri tio, ke ĉiuj ŝipanaroj sciu, pri kio temas. Ĉiuj streĉe atendis la rezulton.

Kiam la ŝipeto kun indiĝenoj alveturis al Trinidado, Henriko vokis malaje:

"Kion vi deziras?"

La demando sonis kiel pafo, post kiu sekvis trankvilo. Ĉu ili ne komprenis?

Sed post momento flugis supren la respondo:

"Reĝo Kolambu, sinjoro de ĉi tiu insulo, demandas, ĉu vi venas kiel amikoj aŭ malamikoj."

Henriko donis manon al oreloj, ke li pli bone aŭdu. Okuloj de la tuta ŝipanaro estis fiksitaj al li. Henriko havas en la vizaĝo strange koncentritan, streĉan esprimon. Sed lia koncentriĝo subite malaperas kaj liaj okuloj ĝoje brilas.

Li komprenis!

Per balbuta, interrompata voĉo li tradukis al admiralo demandon de indiĝenoj.

Sur Trinidado eksonis ĝojkrioj. Plenaj da admiro rigardis ĉiuj la ridetantan Magalhaeson.

"Diru al ili, ke ni alportas mision de paco kaj amikeco de la hispana reĝo, kiu estas plej potenca el ĉiuj regnestroj en la mondo."

La indiĝenoj estis evidente kontentaj.

Kiel pruvon de amikeco Magalhaes sendis al reĝo kelkajn donacojn: tranĉiletojn, koraletojn, kombilojn, ĉapojn. Kaj li komisiis la delegitojn inviti la reĝon al admirala ŝipo.

Sur Trinidado oni faris fervorajn preparojn por bonvenigo de gastoj. Kaj apenaŭ estis ĉio preta, la reĝo alveturis.

Kiam Henriko transdonis al admiralo donacojn de la reĝo -- rizon kaj fiŝojn --, Kolambu esprimis ĝojon pri propono de admiralo fari kontrakton. Li jam de longe sopiras havi fortan aliancanon. "Vi neniam bedaŭros tion," certigis lin Magalhaes. "La hispanan reĝon obeas ankaŭ regnestroj, kies lando estas kelkfoje pli granda ol tuta Masavo."

La reĝo ŝatus scii, kiamaniere eskadro atingis ilian landon. Henriko tradukis rakonton de Magalhaes pri la veturo al trapasejo, tra markolo de Magalhaes, tra Pacifiko.

"Sed kiel estas ebla veturi tiom da monatoj kaj ne vojerari, se ĉie oni vidas nur akvon?" miris la reĝo.

Magalhaes kondukis reĝon kaj lian akompanantaron en sian kabinon. Tie li montris al ili markartojn, kompasojn, astronomajn instrumentojn kaj klarigis, kiel oni uzas ilin.

Poste li invitis ilin en magazenon. Dumvoje ili renkontis maristojn. Jen unu, jen du, baldaŭ tutan grupon, el unu kabino soniĝis laŭtega debato minimume de dudek viroj, tie denove novaj kaj novaj. La reĝo miregis. Li ne sciis, ke multaj el maristoj montriĝis al li kelkfoje.

En magazenoj kuŝis en longaj vicoj kestoj kun la varoj. Tie estis amasoj da koloritaj ŝtofoj, koraletoj, speguletoj, vitraj ornamaĵoj, ludkartoj, tranĉiloj, hakiloj, segiloj --

Magalhaes donacis al la reĝo kelkajn objektojn, kiujn li aĉetis en Eŭropo ridinde malmultekoste. La indiĝena reĝo radiis.

Admiralo tamen volis montri ne nur riĉecon, sed ankaŭ forton de la hispana reĝo kaj ties delegitoj. Li kondukis la gastojn en armilejon. Dumvoje nur kvazaŭ senintence li instigis Spinozon, ke sur la ferdekon alvenu armitoj.

La armilejo blindigis reĝon ankoraŭ pli multe ol magazeno. Sur longaj etaĵeroj estis apogitaj muskedoj, malantaŭ ili pendis ponardoj, rapiroj, pezaj glavoj, kurbigitaj sabroj, plue estis tie kestoj kun kanonkugloj, bareloj kun pulvo, feraj helmoj.

Poste ili revenis sur la ferdekon.

Tie staris en modelaj vidoj tridek armitaj maristoj. Sur la kapoj ili havis metalajn helmojn, brustojn kaj dorsojn kovris kirasoj, ĉiu havis en la mano ŝildon garnitan per fero, en dekstraj manoj ili havis pezajn glavojn. En subiranta suno ĉio brilis kvazaŭ en la fajro kaj elvokis impreson de teruraj batalantoj el regno de demonoj. Magalhaes informis sian gaston, ke li intencas montri al li, kiel oni luktas en lia patrujo.

Post ordono kaj signalo -- Antaŭen! -- alkuris grupo da maristoj, kiuj ĝis tiu momento staris sur alia flanko de la ferdeko. Fulmrapide ili elŝovis ponardojn kaj mallongajn glavetojn kaj metis sin kontraŭ la armitoj. Ili furioze pikis kontraŭ iliaj brustoj, dorsoj, ili celdirektis al la kapoj, sed la armiloj forpuŝiĝis kaj deglitis farinte neniun domaĝon. La armitoj staris kiel roko, ili ne movis eĉ per muskuleto en la vizaĝoj -- kion ili ja saman posttagmezon prov-ekzerciis!

La reĝo ne povis kompreni tion. Admiralo kondukis lin al la armitoj, li denove klarigis, instruis. Fine li prezentis al la reĝo sian rapiron.

"Por kiu celo?" demandis la indiĝeno.

"La maristoj ekatakos ankoraŭ unufoje. Se vi deziras, vi povas ataki ankaŭ."

La reĝo kuregis kun ceteraj atakantoj, li pikis per ĉiuj siaj fortoj, sed la kirasoj estis netrapenetreblaj.

Li redonis rapiron kaj diris rekone:

"Tia armito valoras kiel cent aliaj soldatoj."

"Ankoraŭ pli multe," diris serioze Magalhaes.

"Kaj kiom da ili vi havas?"

"Sur ĉiu ŝipo du cent," respondis admiralo, kiu volis akiri respekton por la ekspedicio.

La indiĝeno rapide kalkulis. Tri ŝipegoj, sur ĉiu du cent -- ĝi povas esti, ja en subferdeko ili ŝajnis abundegaj --

Nova energia ordono -- la armitoj faris kelkajn ekzercaĵojn kun armiloj. Ĉiufoje ĝi eksonis kiel malhela tamburbatego.

Lasta numero estis kulmina punkto de la tuta teatraĵo.

Magalhaes iris kun la reĝo kaj ties sekvantaro al kapitana ponteto. Post kelkaj paŝoj, li donis apenaŭ rimarkeblan mansignon. En tiu momento la tuta karavelo skuiĝis de tondra bruego. El ĉiuj kanonoj oni pafis samtempe. El pafiltuboj ruliĝis fumo --

Reĝo kaj lia sekvantaro ege teruriĝis. Sed Magalhaes trankviligis ilin dirante, ke ĝi apartenis nur al montro de la lukto.

La hispana reĝo elkreskis en okuloj de indiĝena regnestro en supernaturan estaĵon. Bone, ke li sekurigis por si favoron de tiaj homoj! La sekvantan tagon estis fermita alianco kun reĝo de Masavo.

Kaj denove komencis por maristoj vivo, kiu superis ĉiujn iliajn revojn. La indiĝenoj kondutis afable kaj amike kaj la naturo abundis pri riĉeco de fruktoj. La sekvoj de grandegaj suferoj sur Pacifiko malrapide malaperis. Sed estis ĉiam ankoraŭ sufiĉe da maristoj, kiuj ne povis moviĝi. Al tiuj volis Magalhaes doni kiel eble plej multe da kvieto, komforto kaj senriproĉa flegado. Tial li prokrastis la forveturon, malgraŭ tio, ke Molukoj tiris lin.

Kaj ankoraŭ pro unu kaŭzo li ne rapidis kun forveturo. Li volis esti certa, ke la okupado de Masavo por Hispanujo ne estos renversita per iu okazintaĵo post forveturo de lia ekspedicio. Tial li volis firmigi la reĝon Kolambu kaj regnestrojn de apudaj insuloj en konvinko, ke ilia alianco kun Hispanujo estas fermita por eterne. Ili ĉiutage konvinkiĝu, kia avantaĝo por ili kuŝas en tio, ke ili kunligis sian sorton kun tiu de la hispana regno.

Sed forveturo de la ekspedicio estis plirapidigita pro neatendita okazintaĵo.

El najbara insulo alveturis kiel vizitantoj tieaj loĝantoj. Maristoj interkompreniĝis kun ili. Ili volis interŝanĝi varojn. Kia estis ilia mirego, kiam ili ekvidis ĉe indiĝenoj oron! Kiel ekbrilis iliaj okuloj, kiam ili vidis la flavan metalon, pri kiu ili tiom revis! Por normala speguleto vi ricevas tiom da oro, ke vi hejme povos aĉeti milojn da tiaj ludiloj! Por kuireja tranĉilo aŭ rapiro vi ricevas tutan bulon da oro! Por hakilo tiom da oro, kiom ĝi mem pezas!

Ili perdis intereson pri ĉio, kio ne estis kunligita kun la oro. Fantomo de la brila metalo difektis al ili ĉiun prudenton. Ili amase vendadis armilojn kaj vestaĵojn. Por kio servas al ili armiloj? Se la admiralo alkondukis ilin ĝis ĉi tien, li alkondukos ilin facile ankaŭ hejmen, kaj vestaĵoj kaj tolaĵoj, kiujn ili havis kiel feran provizon? Ho, ĉio estos denove bona -- ili alveturos en landojn, kie floras komercado, tie ili aĉetos novajn kaj pli bonajn aĵojn! Ĉi tie valoras ununura intereso, ununura sopiro: Oro! Oro! Oro!

Danĝera febro ekkaptis la eskadron. Maristoj vivis kiel en sonĝoj. Ankaŭ oficiroj kaj kapitanoj.

Nur admiralo staris super ĉi tiu frenezado kun sana prudento.

Li antaŭsentis grandecon de la danĝero, kiu penetris en karavelojn. Se la afero tiamaniere progresos, maristoj havos ja amasojn da oro, sed dum plua veturo eble ĉifonitajn vestaĵojn, senarmitajn manojn kaj malplenajn stomakojn. Aŭ ankoraŭ pli malbone: li ne sukcesos devigi ilin al forveturo, ĉar ili ŝanĝiĝos en avarulojn.

Jam nun kelkaj el ili kondutas kiel senraciaj. La admonan rigardon ili malatentas, la avertan vorton kvazaŭ ili ne aŭdus.

Ĉu ili pro tio aranĝis ĉi tiun veturon, ke ili ĉi tie senespere finiĝu?

Li kunvokis konsilon de kapitanoj.

"Ni devos ĉesigi tiun frenezadon," li diris.

"Kial?" miris la kapitanoj.

Admiralo komunikis al ili, kion li timas. Ili ne konsentis. La avideco je oro kaptis ankaŭ ilin.

Magalhaes vidis, ke nepre devos interveni li mem. Li malpermesis vendadi al indiĝenoj objektojn por oro. Kiu agus kontraŭ tiu ordono, tiu estos ekzekutita.

Baldaŭ poste la eskadro forlasis Masavon.

Reĝo Kolambu ja ne konis vojon al insuloj de multekostaj spicoj, sed komercistoj rakontadis al li pri ĝi. Oni veturas al insulo Cebuo -- kaj de tie jam rekte al Molukoj!

La ŝipgvidanto dumvoje al Cebuo fariĝis Kolambu mem. Ili alveturis tien post tri tagoj de kvieta vojaĝo.

En Cebuo ili estis akceptitaj kun rigida sindeteno. Ties regnestro Humabon havis evidente pli klarajn imagojn pri eŭropaj 'aliancanoj' ol reĝo de Masavo. Ankaŭ merkaton li komprenis. Li postulis, ke Hispanoj pagu al li doganon por la varoj, kiujn ili aĉetos. Nur kiam Henriko kaj Kolambu klarigis al li forton de la eskadro, li revokis sian postulon pri la dogano.

Kiam Magalhaes konstatis, ke ĉiu insulo havas sian propran reĝon, li decidiĝis, ke li nomigos unun el ili la plej supera regnestro. La ceteraj reĝoj devos rekoni ties hegemonion.

Kolambu bone taŭgus al ĉi tiu rango, sed Masavo estas tro malproksima. Tial li faros pli bone, se li komisios tiun rangon al Humabon.

Magalhaes ordonis servi celebran meson. Ĝin partoprenis ĉiuj indiĝenoj ankaŭ kun sia reĝo. Regnestroj de ĉirkaŭaj insuloj estis postulataj, ke ili ankaŭ venu.

En ĉeesto de nesupervideblaj amasoj pasis la reĝoj unu post alia antaŭ sian samlandanon, kiu hegemonios ilin post forveturo de Hispanoj. Kun longaj ceremonioj ili promesis al li fidelecon. Kiel pruvon de sia sindono ili kisis liajn manojn.

Poste la eminentigita indiĝeno en profunda trankvilo ĵuris fidelon al hispana reĝo.

Magalhaes kontente observis realigon de sia ideo. Nun li jam povas trankvile forveturi. Cebuo kaj ceteraj insuloj restos por ĉiam la hispanaj kolonioj...

Sur karaveloj oni faris lastajn preparojn por forveturo. Aĉetitaj nutraĵoj estis forveturigataj el surborda magazeno en internon de la ŝipoj.

Sed iun tagon alveturis al Trinidado reĝa ŝipeto.

Admiralo afable bonvenigis reĝon Humabonon. Li vidis, ke tiu estas iom ekscitita.

"Zilapulapu sciigis min, ke li min ne obeos!" gestis kolere per la manoj la vizitanto.

"Zilapulapu? Kiu estas 1i?" demandis Magalhaes kun sulkigitaj brovoj.

"Reĝo de Maktano."

Maktano estis malgranda najbara insulo.

Malhela rigardo de admiralo traflugis markolon, per kiu estis ambaŭ insuloj dividitaj.

"Kion fari?" insistis Humabon.

"Ni reordigos la aferon," trankviligis lin Magalhaes. "Mi sendos al Maktano miajn armitojn."

"Ni helpos vin," proponis la reĝo. "Mi sendos en batalon milon da soldatoj."

"Ne, dankon. Ĝi ne estos necesa," rifuzis memkonfide admiralo. "Niaj armitoj estas nevenkeblaj. Zilapulapu konvinkiĝos pri tio."

"Kiam vi ekveturos, sinjoro admiralo?"

"Hodiaŭ post duonnokto."

"Ĉu ni povus rigardi la batalon almenaŭ el malproksimo, se vi rifuzas nian helpon?"

"Memkompreneble!" konsentis volonte Magalhaes. "Viaj homoj almenaŭ vidos, kion scipovas Hispanoj."

XVI.

Batalo sur Maktano

Post adiaŭo kun reĝo Humabon restis la admiralo peze enpensiĝinta sur la ferdeko. En kian aferon li denove implikiĝis? Francisko sur Molukoj atendas, por forveturo estas ĉio jam preparita -- kaj li tute superflue aranĝas militekspedicion. Ankaŭ se liaj maristoj venkos -- pri tio li estis neskueble konvinkita -- kelkaj estos certe vunditaj. Iuj eble eĉ mortaj. Kaj ĉu li rajtas oferi vivojn de la homoj, kiuj helpis al li realigi revon de lia tuta vivo? Ĉu li rajtas minacigi vivon eĉ de unu el tiuj, kiuj de San Julian ĝis Cebuo travivis tiom da superhomaj suferoj?

Superflua, superflua batalo!

Jam li ekbedaŭris sian decidon. Sian devon li tamen faris. Li malkovris novajn insulojn, li okupis ilin por Hispanujo. Li alveturos en Hispanujon, montros landkartojn kun nove tien desegnitaj insuloj kaj diros: Jen estas Ŝtelistaj insuloj, tie ni longe ne restis -- ĉi tie estas Masavo kun fidela reĝo Kolambu -- jen troviĝas Cebuo, kie vivas reĝo Humabon, la supera regnestro de najbaraj insuloj -- apude ni vidas Maktanon...

Kion li diros pri Maktano?

Ĉu li ne malkaŝos la lastan epizodon kun reĝo Zilapulapu? Ili ja demandos lin, kiamaniere li estis tie akceptita, kiel rigardas aliancon kun Hispanujo la reĝo de Maktano --

Nova maltrankviliĝo. Ĉu malkaŝi ion? Li konas sin mem tre bone. Pri nenio li silentos. Do kion li diros? Ke Zilapulapu ĉesis obei ankoraŭ dum la ĉeesto de ekspedicio? Vi estas stranga konkistadoro, sinjoro admiralo! Tiel ni ne imagis al ni viajn servojn!

Ne, ne, ĉi tie oni ne povas heziti! La kontrakto estas tute klara: subigi -- kaj por ĉiam!

Cetere -- batalo. Kia batalo? Malgranda interbataleto, kaj ĉio estos en ordo. Kelkaj dekoj da armitoj sur ŝalupoj -- la ŝipegoj restos sur siaj lokoj -- kelkaj muskedpafoj, por pli granda surprizo ili kunprenos ankaŭ du tri kanonojn, kaj ĉio estos finita. La indiĝenoj diskuros kaj Zilapulapu kapitulacos.

Firme decidita li kunvokis konsilon de kapitanoj. Li klarigis al ili sian planon.

"Ĉu vi volas aldoni ion?" li demandis finante la konsilon.

"Plej bone estus," aŭdiĝis Serrao, "se ni senprokraste ekveturus al Molukoj."

Admiralo ridetis.

"Mi komprenas vian sopiron je via frato, Juano. Mi sentas la samon. Sed per ekspedicio al Maktano ni perdos nur du tagojn."

"Tiamaniere mi ne opiniis tion," defendis sin Serrao. "Kion signifas du tagoj, se ni vojaĝas jam pli ol jaron kaj duonon. Sed mi rigardas ĉi tiun batalon tute superflua."

Magalhaes senvole ektremis. Superflua batalo! Ankaŭ Serrao opinias ĝin superflua! Ĉu la meditoj de Fernao estis tamen ĝustaj?

"Mi konsentas kun kapitano Serrao," diris Barbosa. "Kial deteniĝi?"

Nur kiam admiralo rememorigis ilin pri la reĝa kontrakto kaj devoj, kiuj sekvis el ĝi, ili rekonis, kvankam nevole, liajn argumentojn.

"Kiu gvidos la ekspedicion?" demandis objektive Spinoza. "Mi," respondis Magalhaes.

Ĉiuj saltis de sur siaj lokoj.

"Neniam, sinjoro admiralo!" vokis flame Serrao.

"Tion ni ne permesos!" aŭdiĝis ankaŭ serioza astronomo Marteno.

"Sur Ŝtelistaj insuloj ni silentis, kiam vi stariĝis en frunton de la ekspedicio," diris unua oficiro Carvalho. "Sed tiam ĉio aspektis tute alie. Vi estis unusola sana komandanto. Sed hodiaŭ?"

"Sinjoro admiralo, ne forgesu pri la reĝaj instrukcioj," diris Pigafetta. "Tiuj tute klare ordonas, ke en kazo de batalo vi ne rajtas forlasi karavelojn."

Magalhaes ridetis. La zorgemo de lia komandantaro ĝojigis lin.

"Mi estimas la instrukciojn de la reĝo. Sed mi scias, ke ili estas kunmetitaj en komforta oficejo. La oficejo kaj oceano -- ili estas iomete antitezaj aferoj, ĉu vi ne opinias?"

"Mi petas, ke vi komisiu la komandon al mi," insistis Spinoza.

"La prerogativon havas mi!" defendis sin Serrao.

"Mi estus malbona komandanto, se mi ne troviĝus en vicoj de miaj maristoj en momento de la danĝero," finis konsilon admiralo. "Do -- mi komandos. Ceteraj taskoj estos dividitaj jene..."

Kapitanoj kaj oficiroj silentiĝis kaj atente sekvis pluajn instrukciojn.

Antaŭ duonnokto regis sur karaveloj vigla vivo. Sesdek maristoj enŝalupiĝis. Ĉiu kunprenis la plej bonajn armilojn. La ekspedicio kunveturigis ankaŭ kelkajn kanonojn.

Antaŭ forveturo alproksimiĝis al karaveloj ĉirkaŭ kvindek boatoj, en kiuj sidis batalantoj de reĝo Humabon.

"Mi tamen kunprenus ilin en la batalon," konsilis Serrao al admiralo.

"Malgraŭ tio, ke iliaj armiloj estas preskaŭ senvaloraj, ili tamen helpus nin per sia nombro."

"Ne. Kun taĉmento de miaj maristoj mi ne timas eĉ tutan armeon de indiĝenoj," respondis Magalhaes.

En lasta momento alveturis reĝo Humabon. Li kondukis al admiralo araban komerciston.

"Li konas lingvon de loĝantoj de Maktano. Eble li povos esti al vi iamaniere utila."

La komercisto sidiĝis en ŝalupon de Magalhaes.

En nokta kvieto aŭdiĝis mallongaj ordonoj. La ekspedicio ekveturis.

Fernao sidis apud Serrao. Proksime de ili estis Henriko. Pigafetta amuziĝis kun maristoj.

Varmeta nokto trankvile spiris. La maro estis kvieta. Remiloj egaltempe plaŭdis je la akvonivelo.

"Mi havas impreson, kvazaŭ ni tute ne veturus por batali," Magalhaes kliniĝis al Serrao.

"Estas vere belega nokto," diris Serrao.

"Kaj ĝi forte rememorigas min pri tiu nokto en Malako, kiam ni estis kun Francisko lastfoje. Ho, kiom da jaroj forpasis jam de tiu tempo!"

Ili silentiĝis, pensante pri Francisko. Kiel strange, ke lia veturo donis impulson al ekspedicio de Magalhaes!

Fine aperis sur malhela horizonto siluetoj de malalta insulo. Maktano!

Subite la ŝalupo ekkrakis. Ĉu ili puŝiĝis je la fundo? Ili ja troviĝas ankoraŭ tiom malproksime de la insulo!

"Malfavora okazintaĵo, sinjoro admiralo," diris Serrao. "Ĝuste en ĉi tiuj lokoj estas la maro tre malprofunda."

"Kaj estas ĉi tie koralaj rifoj," aldonis trompite Henriko.

Kion fari?

Salti en akvon kaj vadi al la bordo? Ili ja ne povas atendi fluson kelkajn horojn kaj fariĝi la objekto de mokado de indiĝenoj!

En matena krepusko maristoj rigardas la admiralon. Ili atendas lian ordonon, energian, mallongan, kiel kutime --

Sed stranga afero -- admiralo silentas. Li hezitas. Li rigardas siajn maristojn, poste Maktanon. Li ne povas decidiĝi. Li, kiu neniam hezitis, estas subite konfuzita.

Denove li konsciiĝas pri la sensenco de ĉi tiu batalo. Kial invadi insulon de trankvilaj homoj, kiuj neniel domaĝis al Hispanoj? Kial tiel superflue verŝi sangon de la maristoj, kun kiuj li kunkreskis kaj kiujn li alkondukis tra la vojoj bonaj kaj ankaŭ dornoplenaj ĝis ĉi tien, al Maktano?

Kaj la granda admiralo subite decidiĝas al la faro, kiu ĉiujn miregas.

Li vokas al si la araban komerciston.

"Iru sur la insulon," li instigas tiun. "Diru al la reĝo, ke mi donas al li ankoraŭ eblecon ĉion plibonigi kaj ordigi. Se li estos kompleza publike diri, ke li rekonas Humabonon kiel sian plej superan estron, ni ne kurbigos al li eĉ hareton sur la kapo. Alie li memkompreneble lernos koni hardecon de niaj armiloj."

"Jes, sinjoro," diras kompleze la sendito. Li saltas en akvon, kiu atingas lian talion, li vadas al la insulo kaj malaperas en surbordaj densaĵoj...

Post unu horo li revenas. Lia vizaĝo estas pala de emocio.

"Indiĝenoj estas preparitaj, ili atendas vin," li informas per tremanta voĉo la admiralon.

"Kaj mia komuniko?"

"Mi devas sciigi al vi, ke ili regis sur ĉi tiu insulo ĉiam mem kaj ili neniam obeos la reĝon de insulo Cebuo. Kaj se vi volas veni kun pafiloj, ili bonvenigos vin per sagoj kaj ĵetlancoj, kiuj estas ankaŭ kapablaj mortigi homon."

"Do -- jen klaraj vortoj," diras la admiralo kaj li rektiĝas.

"Kaj ankoraŭ ion, sinjoro admiralo. Apud la bordo estas multaj kavaĵoj superkovritaj per branĉoj."

"Por ke ni falu malsupren kaj poste trapikiĝu," diris Serrao. "Ne, tiun ĝojon ni ne faros al ili."

"Ĉu ili estas multaj?" demandis ankoraŭ la admiralo.

"Malfacile diri tion," respondis la komercisto. "Mi mem vidis nur kelkajn grupojn. Sed mi havis impreson, kvazaŭ moviĝus ĉiuj densaĵoj."

Admiralo donis ordonojn.

"Bombardiloj devas resti sur la ŝalupoj. Sur ĉiu ŝalupo estos du viroj."

"Domaĝe!" ĝemetis Serrao. "Nia malgranda nombro estos per tio ankoraŭ plimalgrandigita kaj ni restos sen la kanonoj, kiuj devis esti la plej granda surprizo."

"Ni devos helpi al ni ankaŭ sen ili," respondis admiralo kaj kiel unua li saltis en marondojn.

Ili progresis antaŭen nur malrapide. El sabla profundaĵo elstaris glitaj ŝtonegoj kaj akraj rifoj. La maristoj paŝis singarde. Ili devis zorgi pri tio, ke ili ne malsekigu pulvon kaj muskedojn.

La reĝo de la insulo Cebuo restis kun siaj batalantoj malproksime sur la maro.

Pigafetta priskribis la batalon sur Maktano jene:

"Ni saltis en akvon, kiu atingis ĝis niaj talioj, kaj ni devis vadi al bordo certe tiom malproksimen, ĝis kien oni povus pafi el pafarko, dume niaj ŝalupoj ne povis sekvi nin, ĉar tie estis koralaj rifoj. Sur la bordo ni trovis mil kvin cent indiĝenojn, kiuj estis dividitaj en tri grupoj. Terure kriante ili ekatakis nin. Du grupoj atakis el flankoj, unu grupo el antaŭe. Nia admiralo dividis ŝipanaron en du grupojn. Muskedistoj kaj sagpafistoj pafis de sur boatoj duonhoron, sed senrezulte, ĉar iliaj kugloj kaj sagoj kaj ĵetlancoj ĵetataj el tia distanco jam ne estis kapablaj trapenetri la lignajn ŝildojn kaj maksimume ili vundis brakojn de la malamikoj. La admiralo donis laŭtvoĉe ordonon, ke ili jam ĉesu pafi (versimile por ŝpari municion al lastaj momentoj de la batalo), sed ili ne obeis lin. Kiam insulanoj vidis, ke niaj pafaĵoj kaŭzas al ili nur etan aŭ tute nenian domaĝon, ili cedis nek unu paŝeton. Ili nur ĉiam pli laŭte batalkriis, transsaltante de unu flanko al alia, por eviti la pafaĵojn. Samtempe ili senĉese alproksimiĝis, ŝirmante sin per siaj ŝildoj. Ili ĵetis al ni sagojn kaj lancojn en fajro harditajn, lignajn ĵetlancojn, ŝtonaron kaj marĉon, tiel ke ni nur malfacile defendis nin. Iuj el ili ĵetis al nia admiralo eĉ lancojn ekipitajn per metalaj pintoj.

Volante fortimigi ilin, sendis admiralo kelkajn niajn homojn por bruligi loĝejojn de la insulanoj. Sed tio kolerigis ilin ankoraŭ pli multe. Iuj el ili forkuris al la fajro, kiu konsumis dudek aŭ tridek kabanojn, kaj mortigis tie du el niaj homoj. La restantaj ekatakis nin des pli furioze. Kaj kiam ili ekrimarkis, ke niaj kruroj ne estas ŝirmataj per la ŝildoj, ili celdirektis precipe al ili. Al admiralo traboris dekstran kruron venenigita sago, post kio li ordonis, ke ni paŝon post paŝo cedu. Sed preskaŭ ĉiuj niaj homoj komencis en tiu momento senpripense forkuri, tiel ke el ni restis kun li apenaŭ ses aŭ ok (kaj li, estante jam jarojn lama, evidente plimalrapidigis la cedon).

Tiam ruliĝis al ni el ĉiuj flankoj sagoj kaj ŝtonoj, kiujn la malamiko ĵetis al ni, kaj ni ne estis kapablaj rezisti. La bombardiloj, kiujn ni havis en boatoj, ne povis helpi al ni, ĉar malprofunda akvo detenis ilin en troa malproksimo. Tiel ni cedis ĝis la maro. Ni klopodis cedi kiel eble plej malproksimen de la bordo. Senĉese batalante ni cedis paŝon post paŝo kaj ni jam estis je pafdistanco de la bordo kaj akvo atingis niajn genuojn. Sed la insulanoj persekutis nin tro obstine kaj ili ĉasis ĉiam la ĵetlancojn, kiujn ili ĵetis al ni antaŭe, tiel ke ili povis uzi la saman ĵetlancon kvinfoje aŭ sesfoje. Kaj ĉar ili distingis la admiralon, ili pafcelis precipe al li: ili jam dufoje batfaligis al li helmon de sur la kapo. Sed li persistis kun kelkaj malmultaj el ni kiel brava kavaliro sur la loko, ne provante cedi plu. Tiel ni batalis pli longe ol unu horon, ol unu el insulanoj sukcesis ĵeti en vizaĝon de la admiralo pafaĵon el kano. En sekvanta momento la koleriĝinta admiralo trapuŝis bruston de la atakinto per sia propra lanco, sed ĝi restis fiksita en korpo de la mortigito. Kiam nun admiralo provis elingi glavon, li sukcesis tion fari nur duone, ĉar bato de la ĵetlanco lamigis lian dekstran brakon. Kiam la malamikoj observis tion, ili ĵetis sin kune kontraŭ li. Unu el ili donis al li per sabro tian baton en maldekstran kruron, ke li sinkis kaj falis sur la vizaĝon. Ili tuj ĵetiĝis al li kaj trapikis lin per lancoj kaj per ĉiuj armiloj, kiujn ili havis. Tiel ili senvivigis nian spegulon, nian lumon, nian konsolon, nian fidelan estron."

XVII.

Viktorio

Maristoj sur la ŝalupoj rigardis al la bordo kaj ne povis kredi tion, kio okazis. Ĉu estas eble, ke ilia admiralo estu morta? Ke li forlasu ilin en la momento, kiam li kondukis ilin tra la plej malbona parto de la grandioza vojo?

Teruregiĝinte ili rigardis la lokon, kie li malaperis. Eble tio estas nur malbona sonĝo. Eble la admiralo elstaros el kvietaj ondoj, kiuj forlavos al li postsignojn de la akceptitaj vundoj. Kiu ja kondukus la ekspedicion al Molukoj kaj hejmen, en Hispanujon?

Sed la oceano estis trankvila kaj ondetoj senkulpe balanciĝis, kvazaŭ en ilia sino ne troviĝus homo, sur kies ŝultro kuŝis grandega ŝarĝo de la plej aŭdaca kaj plej fama ekspedicio de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj popoloj...

Kaj ili tamen ankoraŭ unufoje ekvidis lin.

La insulanoj tiras el akvo kadavron de la admiralo, ili portas ĝin sur la bordon, ili ĝojkrias, dancas, ĵetas lancojn alten. Malfortigitaj, sangomakulitaj maristoj prenas siajn armilojn. Ili liberigos almenaŭ kadavron de la admiralo.

Ĉiuj rigardas Serraon. Ili atendas lian ordonon.

Serrao komprenas ilin. Ankaŭ li ŝatus doni sian vivon por tio, ke la korpo de lia komandanto ne estu malestimita.

Sed la prudento venkas. Admiralo mortis, sed ni devas finigi lian verkon. La vojo hejmen estas ankoraŭ longa kaj tie embuskas nin centoj da danĝeroj. Oni bezonos ĉiun viron.

La okuloj de la maristoj pendas sur Serrao.

"Ĉu ni ekatakos?" demandas iuj malpacience.

"Ne," respondas Serrao.

Ili rigardas lin ne komprenante.

"Ni sendos tien tradukiston. Ni ofertos al ili varojn aŭ armilojn, ke ili redonu al ni korpon de la admiralo."

Ĉiuj sekvas per okuloj la komerciston-tradukanton retenante spiradon. Sed la kolero de la venkintaj batalantoj por libereco estis pli granda ol ilia avideco je armiloj. Ili respondis, ke ili ne redonos la kadavron de sia plej granda malamiko eĉ por ĉiuj trezoroj de la mondo.

Serrao kun peza koro donis ordonon por reveturo al karaveloj. Tie ekregis konsterniĝo. Neniu atendis tian malvenkon. Neniu povis kredi, ke admiralo estas morta.

Ruinigita Pigafetta foriras en sian kajuton kaj tie li skribas en sian taglibron:

"... Tiel ili senvivigis nian spegulon, nian lumon, nian konsolon, nian fidelan estron. Kiam ili vundis lin, li turniĝis ankoraŭ kelkfoje al ni por vidi, ĉu ni ĉiuj atingis la boatojn.

Lia ĉefa virto estis memkonfido kaj persistemo eĉ en la plej malbonaj momentoj de la vivo. Ekzemple malsaton li toleris pli bone ol ni ĉiuj kune. Bonege li konis legi marmapojn kaj li scipovis gvidi ŝipojn pli majstre ol ĉiuj liaj ŝipgvidistoj. La plej bona pruvo, kiajn kapablojn havis ĉi tiu viro, estas fakto, ke li ĉirkaŭveturis Teron -- ĉar en la momento, kiam li mortis, ĝi estis kvazaŭ ĉirkaŭveturita malgraŭ tio, ke li ne havis en tio iun antaŭulon."

Kaj dume ferdekoj de ŝipoj de Magalhaes tremegas de kolero, bedaŭro kaj antaŭtimo. Kio sekvos? Kiu gvidos la ekspedicion dum plua navigado?

Post interkonsilo estis elektita kiel komandanto Duarte Barbosa, bofrato de Magalhaes.

La restado sur insulo Cebuo fariĝis danĝera. Indiĝenoj malkaŝis multajn signojn, ke Eŭropanoj estas ne bonvenataj gastoj. Pro tio la ekspedicio faris rapide preparojn por forveturo.

Ĉiuj laboris en febra rapideco. Nur malsanuloj alrigardis la plilongan labortempon nenion farante. Ili estis multaj, preskaŭ ĉiuj partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano, inter ili ankaŭ Pigafetta. Sago trafis lin rekte en la frunton. Ĝi estis pafita el granda distanco, tiel ke Pigafetta estis nur malgrave gratvundita. Sed ĉar la sago estis venenigita, minacis danĝero, ke la veneno penetros en tutan korpon.

Ankaŭ Henriko estis vundita. Li kuŝis apud admirala estra ponteto kaj malgaje rigardis al la firmamento. La morto de admiralo dolorigis lin pli multe ol propra vundo. Li luktis ĉe flanko de sia sinjoro kiel leono. Vane. Lia sinjoro kaj komandanto ne vivas plu. Kia sinjoro li estis! Li kondutis al sia sklavo ĉiam afable, neniam batis lin, neniam tro ŝarĝis lin per laboro. Kaj dumvoje sur Pacifiko li promesis al Henriko, ke reveninte hejmen, li nuligos lian sklavecon. Henriko estos denove libera kaj nekatenita, kiel en sia infanaĝo. Se li volos, li povos resti en familio de Magalhaes, sed se estos lia sopiro, li povos reveni en sian patrujon. Kaj nun -- la morto de Magalhaes ruinigis ĉion. Kiu ja kredas lin, ke oni promesis al li liberecon?

Suno brulegis. La vundo en flanko doloregis. En cerbo de Henriko estis ununura demando: "Kio nun estos kun mi?"

Sur la ferdeko paŝis Barbosa. Nova rango ebriigis lin. Ĉie li estis videbla kaj aŭdebla. Ĉien disvastiĝis liaj arogantaj ordonoj.

Kiam li vidis la kuŝantan sklavon, li kriis:

"Kial vi ĉi tie kuŝripozas?"

"Mi estas vundita, sinjoro kapitano," respondis Henriko.

"Vundita! Vundita!" kriegis Barbosa. "Niaj homoj povus morti de la laboro, kaj vi kuŝripozos! Eble vi opinias, ke post morto de la admiralo vi jam ne bezonos labori?"

"Ne, sinjoro kapitano."

"Ĉesu kun tiu kapitano, vi ja devas jam scii, ke mi estas vicadmiralo!"

"Al mi forfluis multe da sango, sinjoro vicadmiralo."

"Jam estu en magazeno, vi maldiligentulo!"

"Mi vere ne povas, sinjoro vicadmiralo!"

"Vi mallaboremulo!" ekkriis Barbosa kaj saltis al li. "Do vi vere opinias, ke vi ne obeos? Sed pri tio ne eraru, vi hundo!"

La korpo de Henriko ektremis de la piedbato, kiun donis al li Barbosa por akcenti siajn vortojn.

La vundita sklavo kun granda peno leviĝis. Li treniĝis al la balustrado. Poste li sidiĝis en ŝalupon, kiu veturis al la bordo por varoj. Li volis rektiĝi, sed li ekĝemis. Doloris lin la vundo el batalo kaj ankaŭ piedbato de Barbosa. Tiu bruligis la korpon, sed ankoraŭ pli multe la animon.

La piedbaton por ĉio, kion li faris por la admiralo. Kompatinda admiralo! Se li scius, kio okazis kun lia sklavo! Li jam scipovus bridi la sovaĝan Barbosan! Sed nun? Kiu defendos la sklavon, kiu ne havas sinjoron? Ĉiuj ordonos lin, ĉiuj donos al li laboron, ĉiuj batos lin. Plena da kontuzmakuloj kaj malfermitaj vundoj li veturos kun ili en Hispanujon renkonten al la plej malhela estonteco.

Ne! Li ne veturos kun ili! La admiralo estas morta, ĉu koncernas lin iu alia? Li saltos sur la bordon, malaperos en la densaĵoj, atendos ĝis forveturo de la karaveloj kaj poste li prezentos sin antaŭ reĝo de Cebuo. Iun tempon li vivos sur la insulo kaj poste li jam iamaniere atingos Sumatron.

Sed la piedbato brulis kaj flamigis en la animo danĝeran fajron. La vicadmiralo devos penti pro sia brutaleco!

Henriko elboatiĝis kaj iris en loĝejon de la reĝo. Tie ili interkonsentiĝis pri la plano, kiamaniere venĝi sin je la Hispanoj.

Sekvantan tagon li aperis apud la vicadmiralo.

"Kion vi volas ĉi tie denove?" malamike ektraktis lin Barbosa. "Mi ordonis al vi labori en la magazeno!"

"Jes, sinjoro vicadmiralo," respondis humile la sklavo. "Mi laboras tie. Sed mi alportas al vi sciigon de la reĝo."

"Kion li volas ankoraŭ?"

"Li sciigas al vi, ke li sendos al hispana reĝo riĉajn donacojn. Bonvolu veni por ili sur la insulon. La reĝo preparis por ĉiuj sinjoroj kapitanoj kaj oficiroj solenan tagmanĝon por adiaŭo."

"Kiam?"

"Hodiaŭ."

Duarte Barbosa kontente ridis. Bone komenciĝas lia kariero. Apenaŭ li fariĝis la vicadmiralo, jam li kolektas riĉaĵojn!

"Sciigu la reĝon, ke ni dankas pro lia invito. A1 la tagmanĝo ni venos."

Henriko faris profundan komplimenton kaj malaperis.

Dum konsilo de oficiroj aŭdiĝis voĉoj de malkonfido. Estas strange, ke la reĝo invitas ĉiujn oficirojn.

Ankaŭ Serrao ne konsentis kun la propono viziti la reĝon. Sed kiam Barbosa kulpigis lin pro la malkuraĝo, li ĉesis protesti.

Dudek naŭ oficiroj enŝalupiĝis. Ili iris tiamaniere, kiel oni kutimis iradi al festenaj regaloj. En festaj vestoj, sen armiloj. Kelkaj havis malpezajn spadetojn.

En frunto de la procesio iris Serrao kun Barbosa. Malantaŭ ili ceteraj oficiroj. La procesion fermis Spinoza kaj Carvalho.

Kelkajn momentojn ili iris tra stratoj de la urbo ne rimarkinte ion okulfrapantan. Sed subite viviĝis ĉiuj kabanoj, dometoj, stratoj, el ĉiuj flankoj kuregis al malgranda procesio indiĝenoj kun armiloj en la manoj.

La ekatako estis tiom rapida, ke Hispanoj ne havis tempon por forkuri, kaj por defendo ili havis neniujn armilojn. La komandantaro de la ekspedicio de Magalhaes estis falĉata kiel herbo.

Nur du viroj sukcesis kursavi sin. Ili estis Carvalho kaj Spinoza, kiuj deteniĝis per alligo de la ŝalupo. Kiam ili ekvidis la armitajn indiĝenojn, ili forkuris, surŝalupiĝis kaj feliĉe atingis karavelojn.

Carvalho transprenis komandon sur la ŝipoj. Karaveloj proksimiĝis al firma tero kaj bombardistoj komencis pafegi sur la bordon.

La kanonpafaĵoj konfuzigis vicojn da insulanoj. Ilia kriego plifortiĝis. Kelkaj kabanoj ruiniĝis.

"Fajron!" komandis ree kaj ree Carvalho.

Novaj bategoj, nova kriego.

Subite ĉio silentiĝis.

Sur la bordo aperis procesio de indiĝenoj. Ili kondukis unu oficiron. La maristoj el karaveloj vidis, ke lia blanka vesto estas tute makulita de sango.

"Jen Serrao!" vokis Pigafetta, kiu ne povis partopreni la viziton de la urbo pro sia vundiĝo.

Estis li.

"Ne pafu!" li vokis per malforta voĉo.

Sur karaveloj neniu eĉ spiris.

"Carvalho, savu min! Se vi donos al ili bombardilojn, ili forlasos min libera!"

"Kio okazis kun la ceteraj?"

"Ili estas mortaj!"

En ĉi tiu momento Carvalho konsciiĝis, ke post murdiĝo de la oficiroj li povos fariĝi la admiralo.

Rapide decidita li respondis:

"Kun la sovaĝuloj ni jam ne povas trakti! Ni ne kredas al ili!"

"Carvalho, eble vi ne lasos min ĉi tie perei!" ekĝemis vundita Serrao.

"Mi bedaŭras, sed mi ne povas helpi vin," respondis kun senkompata apatio Carvalho. Kaj turniĝinte al la maristoj li komandis:

"Streĉu velojn!"

Neniu moviĝis.

"Ĉu vi ne komprenis?" kriegis Carvalho kaj li tute ruĝiĝis. Elcano stariĝis antaŭ li. Li rigardis rigide la novan komandanton. Lia rigardo estis plena de malestimo, kiam li diris:

"Sed tion vi ne opinias serioze, sinjoro Carvalho?"

"Kial ne? Eble vi volas, ke mi ĵetu en pereon tutan ekspedicion pro unu homo?"

"Admiralo Magalhaes agus sur via loko tute alie," respondis Elcano. "Se vi mem ne estas sufiĉe kuraĝa, ni batalos eĉ sen vi -- ĉu vi komprenas?"

"Bonege!" grimacis Carvalho. "Se iu post Maktano kaj post hodiaŭa murdiĝo havas inklinon perei, mi tute ne kontraŭstaras!"

"Kiu iros memvole kun mi?" demandis Elcano kaj lia rigardo hardiĝis de aŭdaco kaj decido.

"Mi!" diris senhezite Pigafetta.

"Mi!" decidiĝis ankaŭ Spinoza.

"Mi!" ekĝemis Garcia, venkante grandan doloron en la tuta korpo. En batalo sur Maktano li ricevis kelkajn gravajn vundojn. Li estis unu el tiuj, kiuj defendis la cedon de Magalhaes ĝis la lasta momento. Nun skuegis lin altgrada febro.

Tio estis ĉio.

Tri viroj.

La ceteraj estis terurigitaj kaj silentis. Ili klinis kapojn, ne volante renkonti rigardojn de la bravaj kunuloj.

"Hontu!" vokis indigne Elcano.

"Mi ja diris tion al vi!" ĝojis pro sia venko Carvalho. "Streĉu velojn!"

La maristoj malrapide disiris.

Veloj streĉiĝis. La karaveloj forveturis.

De la bordo ili aŭdis senesperegan krion. Jen forlasita kaj perfidita Serrao falis sub la batoj de kolerigitaj indiĝenoj.

Ĝi estis malgaja veturo de insulo Cebuo. Ĉiuj maristoj estis kvazaŭ lamigitaj. Ili sentis, ke jam ne estas ĉi tie forta mano, kiu tiom majstre gvidis ilin.

Novan admiralon ili malestimis. Ili malamegis lin pro lia fieco, kiun li montris al Serrao. Ili hontis antaŭ si mem. Ili ja devis iri en malegalan batalon. Pli volonte morti en batalo, ol vivi tiamaniere.

Baldaŭ montriĝis, ke la nombro de maristoj ne sufiĉas por priservi tri ŝipojn. Ili ja restis jam nur cent ok. Inter ili estis multaj vunditoj.

Ili decidiĝis neniigi unu ŝipon. Kiun? Concepcion estis la plej kaduka. Ili transportis provizojn kaj ĉion, kio iel valoris, en du restantajn karavelojn. Concepcion ili forbruligis.

El la tuta ekspedicio restis jam nur Viktorio kaj Trinidado...

Ili veturis -- kien ili veturis? Kiu sciis, kien ili veturas? Jen ili veturas okcidenten, jen suden, tuj denove orienten. Konsterniĝo kaj teruro falis sur la karavelojn. Ili baraktiĝas en ĉi tiuj malproksimaj maroj senpove, ili similas al du sableroj en la dezerto, denove aperas tiu minaca fantomo el Pacifiko -- malsato -- malsanoj -- -- --

Konsterniĝo kaj teruro falis sur la karavelojn. Do tiaj estos finoj de la ekspedicio, kiu ekveturis kun tiom da esperoj?

Kiam ŝajnis, ke jam estas ĉio perdita, ili veturis al Borneo. Ili estis akceptitaj de la indiĝena loĝantaro afable kaj amike.

Tie ili restis sufiĉe longan tempon. Ili aĉetis nutraĵojn kaj riparis ŝipojn. Precipe Trinidado estis jam kaduka.

Iam ili vidis grandan nombron de indiĝenaj boatoj, kiuj veturis el la haveno. Carvalho, terurigita jam per batalo sur Maktano kaj malkonfida per atako en Cebuo, kredis, ke boatoj intencas ataki la karavelojn. Por malebligi tion, li mem donis ordonon al atako.

Hispanoj sukcesis atingi la vastan maron. Nur de la kaptitoj ili estis informitaj, ke la batalo estis superflua, ĉar indiĝenoj ne havis militistajn planojn.

En tiu batalo pereis kelkaj Hispanoj -- inter ili ankaŭ Carvalho. Kiu nun gvidos la ekspedicion? Kiu alia ol Elcano, kiu montris plej multe da aŭdaco kaj energio el ĉiuj maristoj kaj estas ankaŭ plej sperta! Kaj plie -- jen homo, kiu eliris el vicoj de ŝipanaro, li certe komprenos la ĝeneralan sopiron reveni kiel eble plej baldaŭ en Hispanujon.

Ĉiuj jam volis hejmen. Ili sopiris je tio pli akre kaj pli elemente ol en San Julian kaj en la trapasejo. Tiam ili nur antaŭsentis la danĝeron, al kiu ili iras renkonten. Sed nun ili jam sciis, kion ili povos atendi, kaj tial for, for de ĉi tiuj lokoj, kie ĉe ĉiu paŝo embuskas la morto!

Sopirante reveni ĉiuj estis pretaj forgesi la originan planon de la veturo de Magalhaes.

Ĉiuj -- nur ununura ne.

Elcano!

Li kunvokis la maristojn.

"Kamaradoj," li diris, "mi konas vian sopiron. Ankaŭ mi jam ŝatus esti en Hispanujo. Sed vi ne rajtas forgesi, kion intencis nia granda admiralo: atingi Molukojn. Ĉu ni perfidu liajn planojn? Ĉu ni malkuraĝe rezignu pri tio, je kio li tiom sopiris -- kiam ni venkis jam tiom da malhelpaĵoj?"

La maristoj embarasite silentis.

Elcano daŭrigis:

"La granda admiralo oferis por sia ideo vivon. Ĉu vi ne opinias, ke estas nia devo daŭrigi lian verkon, finigi ĝin? Ni ofte agis maljuste kontraŭ li. Ankaŭ mi estis inter la erariĝintoj, kiuj ne komprenis lin. Mi bedaŭras tion. Ni devos reĝustigi la maljustaĵojn, kiujn ni faris kontraŭ li dum lia vivo. Rememoru, kiel li kondutis al ni dumvoje sur Pacifiko! Rememoru Maktanon! Li ja povis resti en Trinidado kaj sendi en la batalon nur nin! Kaj kia estis la fakto! Ĉu vi rememoras, kiel aŭdace li batalis? Kiel li ŝirmis nian cedon, vidante, ke la batalo estas jam perdita?"

La partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano kapjesis. La staturo de admiralo subite aperis antaŭ ili. --

Elcano entuziasmiĝis:

"Kamaradoj, granda admiralo vivis kaj batalis kune kun ni ĝis lasta spiro. Li oferis vivon por sia ideo kaj por ni. Do -- fidelecon por fideleco! Mi proklamas al vi, ke mi dediĉos ĉiujn miajn fortojn al ununura celo: plenumi testamenton de la admiralo. Ĉi tiu testamento signifas -- veturon al Molukoj kaj poste hejmen, en Hispanujon!"

Elcano sukcesis gajni ĉiujn maristojn por plenumo de la testamento de Magalhaes.

Sed -- kie troviĝas Molukoj?

Ĉi tie estas tia miksaĵo da insuloj, ke du karaveloj veturas inter ili kiel du vaglumoj. Neniu konas la vojon al Molukoj.

Post kelkmonata vaga veturo ili atingis malgrandan insuleton. Areto da Hispanoj sub gvido de Elcano penetris en apudmaran vilaĝon. Malajoj forkuris, sed du kaptitoj estis tamen alkondukitaj sur la ŝipon.

Elcano alparolis ilin rekte:

"Kie estas Molukoj?"

La kaptitoj silentis. Ĉu ili ne komprenis? Elcano ripetis la demandon ankoraŭ pli akcente.

Subite unu indiĝeno plivigliĝis:

"Moloko?"

"Jes. Moloko!" ripetis Elcano ĝojigite.

La indiĝeno montris al la sudo kaj promesis, ke li alkondukos tien la ekspedicion. Ili navigadis unu semajnon, sed Molukoj ĉiam ne aperis. Nur la sepan tagon ili ekvidis kelkajn kanusformajn insulojn.

"Moloko!" ekkriis Malajo.

Molukoj, la celo de ilia veturo! Sopiro de Magalhaes! Lando de Francisko Serrao!

Kiamaniere bonvenigos ilin la amiko de admiralo? Kaj kiel li estos sendube ruinigita, ĝis ili diros al li pri morto de la granda admiralo kaj de Juan Serrao!

Sed Francisko Serrao ne bonvenigis ilin. Li jam estis unu duonjaron -- morta!

Li mortis kiel viktimo de rivaleco kaj ekspansio de Portugalujo kaj Hispanujo.

Portugaloj volis malebligi la ekspedicion de Magalhaes tuj de la komenco. Unue ili intervenis pere de sia ambasadoro Alvarez, poste ili sendis sur la maron sian ŝiparon, antaŭ kiu la ekspedicio forflugis sendube nur pro tio, ke Magalhaes gvidis la karavelojn el vasta oceano al Afriko.

Forpasis monatoj kaj pri heroaj marnavigantoj estis nenio aŭdebla. Poste alveturis en Hispanujon perfida Gomez kun San Antonio. Li ja ne ricevis rekompencon, kiun li atendis, male li estis arestita, sed la nomon de Magalhaes li tamen makulis per fiaj kalumnioj. Ambasadoroj de Manuelo tiel eksciis, ke la ekspedicio jam atingis sudan promontoron de Ameriko, kaj nun ĝi certe veturas rekte al Molukoj!

Ĉu Portugalujo permesu ŝtelon de la insuloj, kie kreskas multekostaj spicoj?

Novan militŝiparon al Molukoj!

Sensukcese. Pri karaveloj de Magalhaes absolute neniu postsigno... Sed ili certe baldaŭ alveturos. Kaj Serrao konatigos Magalhaeson, sian amikon de infaneco, kun ĉiuj komercaj sekretoj. Tion oni devas malebligi!

Al Molukoj alveturis portugala ambasadoro. Li vizitis Franciskon Serraon kaj dum la traktado li verŝis en trinkaĵon de nenion antaŭvidanta malkovrinto de Molukoj fortefikan venenon...

Tiel pereis Francisko Serrao. Ĝi okazis en la sama tempo, kiam Magalhaes troviĝis sur la insulo Cebuo.

Molukoj ravis maristojn per sia beleco kaj precipe per malkareco de multekosta spico. Por bagatelaĵo vi aĉetas ĉi tie centkilogramon da kariofilo, hejme vi vendos ĝin kaj vi fariĝos riĉulo. Vere. Molukoj estis indaj de tiel longa veturo!

Ili restis sur la insuloj ĉirkaŭ ses semajnojn. Dum la tuta tempo ili interŝanĝis ŝtofojn kaj aliajn varojn por multekosta spico.

Kiam ili volis finfine en decembro 1521 ekveturi, ili konstatis, ke ŝipo Trinidado havas en suba parto grandan truon, per kiu penetris en ĝin senĉese akvo. Estis necese fari ĝeneralan riparon.

Elcano insistis reveturi hejmen. Ĉiumomente povis aperi apud Molukoj portugalaj ŝipoj, kiuj havus kun hispanaj konkurantoj neniun kompaton.

Tial estis decidite, ke ili veturos en du direktojn: Elcano kun Viktorio daŭrigos la veturon okcidenten, Spinoza kun Trinidado elektos pli mallongan vojon al meza parto de Ameriko, al tiuj lokoj, kiujn atingis Balboa kun siaj homoj. Tie li ekrilatos kun aliaj hispanaj ŝipoj, kiuj estas en orienta parto de Dario, li sendos al ili varojn trans terkolon de Dario kaj mem sen ŝarĝo li ĉirkaŭveturos Sudan Amerikon.

Maristoj estis dividitaj egalnombre al ambaŭ ŝipoj.

Ĉiuj estis profunde kortuŝitaj, kiam Viktorio streĉis velojn kaj ekveturis okcidenten.

La karavelo Trinidado post finiĝo de riparoj celdirektis orienten. Sed ĝi ne havis feliĉon. Distanco al meza parto de amerika kontinento estis multe pli granda, ol la kapitanoj supozis. La provizoj malaperis. La veloj disŝiriĝis. Ŝnuregoj traŝiriĝis. La maristoj estis turmentataj de skorbuto. Multaj el ili mortis de malsato.

Spinoza vidis, ke li ne atingos celon. Tial li decidiĝis veturi returnen al Molukoj.

Li alveturis tien en la tempo, kiam apud la insuloj ankris portugala ŝipanaro. Pezaj militkrozoŝipoj rapidegis al Trinidado, por ke la karavelo ne malaperu al ili. Sed la kaduka ŝipo jam droniĝis. Apenaŭ Portugaloj forportis ĝian valoran ŝarĝon, ĝi subakviĝis.

La ŝipanaro de Trinidado estis kaptita kaj arestita. Hispana registaro intervenis pli poste en Lisbono, ke ili estu liberigitaj. La intertraktado daŭris kelkajn jarojn. Dume multaj el la kaptitaj maristoj mortis en malliberejo sekve de neaŭdataj suferoj. Kiam ili estis finfine en la jaro 1527 liberigitaj, restis vivantaj nur tri viroj. Unu el ili estis komandanto de la malfeliĉa ŝipo Spinoza, la dua maristo Garcia, kies forta korpo rezistis ĉiujn suferojn.

El kvin ŝipoj de Magalhaes restis unusola: Viktorio.

Ĉu ĝi sukcesos plenumi testamenton de Magalhaes? Ĉu ĝi atingos sian celon?

Elcano tion firme intencis. La vojo de Molukoj estis al li jam konata. Li sciis, ke li devos veturi ĉiam okcidenten, eventuale sudokcidenten. Ĝis li atingos Afrikon, tiam li sentos sin kiel hejme.

Do iun vojeraron li ne timis.

Sed Viktorion kaj ties ŝipanaron embuskis alia danĝero: Portugaloj. La ŝipo veturis tra la duonmondo, kiu laŭ divido de papo apartenis al Portugaloj. Ve al Viktorio, se ĝin vidos iu malamika ŝipo!

Elcano devis veturi tra vasta Hinda oceano, eviti la portugalajn ŝipojn kaj koloniojn, veturi sen albordiĝo, ĉiam antaŭen --

Pli longe ol kvaronjaron daŭris ĉi tiu heroa veturo de Molukoj al kabo de Bona Espero. Sur la ŝipo denove furiozis malsato, venis malsanoj. Apud kabo de Bona Espero trafis ilin akra tempesto. Trans la ferdekon ruliĝis tiom grandaj ondoj, ke maristoj devis esti alligitaj per ŝnuregoj, por ne esti forprenitaj en la maron. La ŝipo krevis, ĝemis, jam estis rompita eĉ la masto, maristoj malesperiĝis, sed Elcano ne rezignis.

Kiel facila estus reveturi iomete returnen, viziti iun havenon kaj aĉeti nutraĵojn kaj medikamentojn, kies manko estis tiom urĝa! Sed Elcano ne volis ĵeti la ŝipon kun maristoj en ankoraŭ pli malbonan danĝeron, ol estis tempestoj kaj rokaro. Ja en la haveno ili renkontus Portugalojn kaj tio signifus finon por Viktorio, por la ŝipanaro, por la multekosta ŝarĝo de spicoj, por ĉiuj ferdeklibroj, kiujn tiom zorgeme skribas Francisko Albo, por la taglibro, en kiu tiom interese priskribas ĉiun tagon de la veturo Pigafetta -- tio signifus finon por testamento de admiralo.

Kaj tial elteni -- antaŭen en Hispanion!

Du monatojn ili luktis apud kabo de Bona Espero. Poste la maro kompatis ilin.

Nepriskribeble suferante ili veturis norden laŭlonge de Afriko. Ili formanĝis provizojn da rizo.

Fine Elcano vidis, ke ili ne ĝisveturos. Maristoj estis nuraj ostoj kaj haŭtoj. La morto ŝvebis en la aero.

Ĉu jam ekzistas neniu ebleco por savi nin?

Post nelonge ili veturos ĉirkaŭ Kapverd-insuloj. Ĉi tiuj insuloj apartenas ja al Portugaloj -- sed ĉu ne estus eble akiri nutraĵojn per ia ruzo?

Elcano decidiĝis al danĝera entrepreno. Kelkaj ordonoj kaj Viktorio ŝanĝis direkton. Ĝi veturis al Santiago.

Ili ankris antaŭ la haveno. Elcano kunvokis ĉiujn sanajn virojn;

"Ni ne devas malkaŝi nin," li diris al ili. "Se ili demandos vin, de kie ni veturas, diru, ke ni veturis al Ameriko, tempesto rompis nian ĉefstabon, tial ni revenas hejmen. Neniu malkaŝu, ke ni estas resto de ekspedicio de Magalhaes!"

La boato de Viktorio veturis en la havenon, kie ankris portugalaj krozoŝipoj. Inter maristoj estis ankaŭ Pigafetta.

Hispanoj rakontis, pri kio instruis ilin Elcano. La Portugaloj kredis tion...

Kaj jam oni veturigis al Viktorio necesajn provizojn, rizon, viandon, freŝan akvon.

Pigafetta parolis kun oficisto. Dum la parolo li eksciis, ke estas ĵaŭdo.

"Eble vi eraras, sinjoro," diris Pigafetta ridetante. "Hodiaŭ estas merkredo."

"Ne mi, sed vi eraras, sinjoro. Hodiaŭ estas ĵaŭdo."

"Tio ne estas ebla!" ne povis kompreni la aferon Pigafetta. Li ja ĉiutage skribis en sian taglibron kaj scias certe, ke estas merkredo.

"Jen vi dormoforgesis unu tagon," ekridis la oficisto. "Demandu kiun ajn vi volas. Ĉu diros al vi, ke estas ĵaŭdo."

Pigafetta ne povis klarigi al si ĉi tiun enigmon.

Elcano estis kun aĉeto kontenta. Li gaje rigardis la maristojn. Iliaj okuloj brilis, sed la movoj estis malrapidaj, senvivaj. Kiajn ruinojn li alveturigos en Hispanujon! Kaj kiom ili devos ankoraŭ labori, antaŭ ol ili atingos sian hejmon! Viktorio bezonas ĝeneralajn riparojn. Tra multaj truoj fluas en ĝin akvo. Kelkaj maristoj devas seninterrompe, tage kaj nokte, stari apud ĉerpiloj por elĉerpi akvon!

Rigardo al ruinigaj maristoj vekis en Elcano novan ideon. Se ili tiom bone sukcesis aĉeti nutraĵojn, ĉu ne estus eble aĉeti ankaŭ kelkajn sklavojn? Li ja ne havas sufiĉe da mono, sed ĉu ili ne havas superflue da pagiloj en varoj?

Ŝalupo kun dek tri maristoj veturis denove en la havenon.

"Ĉu vi deziras ankoraŭ ion, sinjoroj?" bonvenigis ilin oficisto kun afabla rido. Li estis ĝojigita, ke li faris kun Hispanoj bonegan komercaĵon.

"Ĉu vi povas vendi al ni kelkajn sklavojn? En nian ŝipon fluas akvo, ni jam estas malfortigitaj de senĉesa ĉerpado."

"Volonte, sinjoroj!" ridetis kompleze la oficisto. "Ni havas fortajn negrojn. La prezoj estas kompreneble iomete pli altaj ol via hejmlando."

"Ni pagos bone."

La oficisto venigis kelkajn negrojn.

Prezo estis baldaŭ interkonsentita. Hispanoj ne marĉandis.

"Eble ne ĝenos vin," diris la maristo, kiu estis komisiita fari aĉeton, "se ni pagos per varoj."

"Tute ne. La varoj estas egalvaloraj kiel mono. Kaj kion vi havas?"

"Venu kun ni al la ŝalupo!"

"Volonte, sinjoroj."

Ili venis al la ŝalupo. Sur ĝia fundo kuŝis tri sakoj da kariofilo kaj muskataj nuksoj.

La oficisto palpis en la sakon, eltiris manplaton da kariofilo, alflaris ĝin -- kaj malfermegis okulojn. Jen la plej bela varo, kiun alveturigas portugalaj ŝipoj el Molukoj!

Li apenaŭ regis sin.

"Pardonu, sinjoroj, mi venos tuj." Li diris rapide kaj malaperis en gvardia dometo.

"Oni ŝajnas, ke li ion antaŭsentas," ektimis unu el la maristoj. "Ĝi aspektas tiel!"

"Ni forkuru!"

Ili enŝalupiĝis.

Sed jam estis malfrue. El la dometo kuregis patrolo.

Hispanoj estis tuj kaptitaj. Kelkaj soldatoj kuris al krozoŝipoj.

La gvidanta oficisto rapidis al la loko, kie ankris Viktorio.

"Mi instigas vin en la nomo de Portugalujo pri eldono de via ŝipo!" li vokis al Elcano.

Tiu jam kelkajn momentojn maltrankvile observis, kio okazas sur la bordo. Kiam li vidis strangan malkvieton, li ordonis prepari velojn.

"Ĉu mi rajtas demandi, kial?"

"Ĉar vi alveturas el portugalaj kolonioj kaj veturigas spicojn!" Elcano vidis, ke ĉio estas malkaŝita.

Li turniĝis al la oficisto per dorso kaj ordonis:

"Streĉu velojn! Antaŭen!"

La maristojn sur la insulo li jam devas oferi. Cetere hispana registaro insistos pri ties liberigo.

Ĉio dependis nun de la rapideco.

En streĉitajn velojn ekblovis vento. Viktorio ekveturis.

Kaj jam komencis persekuti ĝin pezaj krozoŝipoj.

Komencis sovaĝa vetveturo. Ĉu Viktorio estos venkita? Ĉu ĝi fariĝos kaptaĵo de Portugaloj? Aŭ ĉu ĝi estos dronigita?

Maristoj sciis, pri kio temas. Ili subite perdis ĉiun lacecon, senfortecon. Ĉiu laboris per ĉiuj siaj fortoj.

Viktorio flugis kiel grandega birdo. Eble ankoraŭ neniam ĝi veturis tiom rapide. Distanco inter ĝi kaj krozoŝipoj ĉiam pligrandiĝis.

Viktorio forkuras kaj -- kursavas sin! Ĝi perdiĝas sur bluetaj akvoj de Atlantika oceano kiel malgranda punkto. Ĝi malaperas el vidatingo de senpovaj Portugaloj --

"Tio estis veturo, ĉu, sinjoro kapitano?" diris Pigafetta kaj viŝis sian ŝvitintan frunton.

"Vi pravas," ridetis feliĉa Elcano. "Ili ja pellacigis nin rimarkinde, sed ĉefa afero, ke ni tamen forkuris. Nun, mi esperas, ni jam venkis."

"Kiel ili povis diveni, ke ni ne veturas el Ameriko?"

"Versimile laŭ la spicoj. Ĝi estis malsingardemo -- nu, kion fari. Domaĝe pri niaj knaboj! Ili estas arestitaj kaj ni devos labori ankoraŭ pli multe.

Ili silentiĝis.

Post momento diris Pigafetta:

"Sed unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro kapitano. Tiuj homoj sur Kapverdoj asertis, ke estas ĵaŭdo!"

"Kaj?"

"Laŭ miaj enskriboj devus esti merkredo."

"Unu tago -- nu, oni povas facile erari. Eble vi iun tagon ne enskribis."

"Mi scias tute precize, ke mi skribis en taglibron ĉiutage!"

"En tiu kazo mi ne komprenas tion."

"Mi ankaŭ ne," miris Pigafetta kaj foriris en subferdekon. Li volis reordigi siajn enskribojn. Sed li povis reordigi ilin kiel ajn li volis, diferenco de unu tago restis ĉiam.

Pigafetta ne konis gravan fakton, kiu klarigus al li diferencon en la dato.

La Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso en direkto de okcidento al oriento. Ĉi tiun movon ĝi faras dum unu tago, tio estas dum 24 horoj. Se iu ŝipo ĉirkaŭveturas terglobon en direkto de ĝia movo, tio signifas de okcidento al oriento, ĝi rotacias ĉirkaŭ la terakso unuoble pli ol la Tero mem. Kiam ĝi atingas lokojn, el kiuj ĝi, iam forveturis, ĝi konstatas, ke ĝi estas je unu tago antaŭe: ĝia ŝipanaro havas ekzemple dimanĉon, sed ceteraj loĝantoj nur sabaton.

Se la ŝipo veturas en kontraŭa direkto, ol la Tero rotacias, tio estas de oriento al okcidento -- kaj tio okazis al ekspedicio de Magalhaes -- ĝi turniĝas ĉirkaŭ la terakso unuoble malpli ol la Tero. Post alveturo al elirloko ĝi konstatas, ke ĝi estas je unu tago malantaŭe: sur Kapverdaj insuloj oni havis ĵaŭdon, Pigafetta havis merkredon.

Por eviti ĉi tiun diferencon en la datoj, estas fiksita tiel nomata limo de la dato. Ĝi estas idea linio, kiu tiriĝas proksimume laŭlonge de 180-a meridiano. Ŝipoj, kiuj transveturas ĉi tiun linion, ŝanĝas sian daton je unu tago. Tiuj, kiuj veturas de oriento al okcidento, unu tagon ellasas kaj havas ekzemple post dimanĉo tuj mardon. Kiuj veturas de okcidento al oriento, havas dufoje la saman tagon: post dimanĉo ili havas ankoraŭ unufoje dimanĉon.

Viktorio rapidegis al hispanaj bordoj. Elcano instigis maristojn al ĉiam pli granda rapideco.

Iliaj suferoj tute ne estis finitaj. Eĉ se ili havis nutraĵojn, ilia nombro estis tro malgranda por fari ĉiujn laborojn, precipe por ĉerpi akvon el interno de Viktorio. Ili sentis tre urĝe mankon de dek tri homoj, kiujn ili devis postlasi sur Kapverdaj insuloj.

Fine ili atingis -- post dumonata veturo -- la hejman teron. La 6-an de septembro 1522 ili enveturis Sanlucaron. Du tagojn pli poste Sevilon, de kie ili forveturis antaŭ tri jaroj.

Ilia vojaĝo superis ĉion, kio ĝis tiu tempo estis farita rilate al malkovraj navigadveturoj.

Ĉu Bartolomeo Diaz atingis kabon de Bona Espero? Ĉu Kristoforo Kolumbo malkovris Amerikon? Ĉu Vasco da Gama ĉirkaŭveturis Afrikon kaj naĝante sur maro atingis Hindujon? Ĉu Balboa vidis Sudan maron? Ĉu Francisko Serrao trovis Molukojn?

Jes, ili atingis, malkovris, vidis, trovis.

Sed la ekspedicio de Magalhaes ĉirkaŭveturis tutan terglobon! Ĝi alportis nediskuteblan pruvon, ke la Tero estas kugloforma! Ĝi forigis ĉiujn fabelojn, ke la Tero estas ebena tabulo, sur kies fino estas eble falegi en abismon! Ĝi kuraĝigis marnavigantojn al pluaj malkovroj! Ĝi kaŭzis neantaŭvidatan ekfloradon de geografio!

La ekspedicio atingis ĉion, kion Fernao Magalhaes atendis de ĝi.

Tuj post alveturo de Viktorio en Senlucaron flugis la venka sciigo tra tuta Hispanujo. Homamasoj rapidis en Sevilon, kien estis la ekspedicio alveturonta.

Kie estas la kvin ŝipoj, kiuj forveturis de ĉi tie antaŭ tri jaroj? Santiago estas frakasita apud la bordoj de Suda Ameriko. Antonio sekrete forkuris de trapasejo de Magalhaes.

Concepcion ili devis bruligi post batalo sur Maktano kaj perfido en Cebuo.

Trinidado ripozas ĉe bordoj de ĉarma lando de multekostaj spicoj.

Unusola Viktorio veturas en la havenon.

Kaj kie estas la 265 maristoj, kiuj forveturis de ĉi tie antaŭ tri jaroj kun tiom kuraĝaj esperoj?

La tuta vojo ĉirkaŭ la mondon estas borderita per ili: ili estas en Brazilio, en San Julian, en Pacifiko, sur Maktano, en Cebuo, sur Borneo; sur Molukoj en Hinda oceano, apud kabo de Bona Espero, en Atlantika oceano. Kelkaj estas ankoraŭ nun arestitaj sur Molukoj kaj sur Kapverdaj insuloj.

Kaj ĉi tiu grupeto -- jen ĉiuj, kiuj revenis?

Jes, ĉi tiuj dek ok mizeruloj, palaj, malfortigitaj, elĉerpitaj, malsanaj, kiuj iras en la preĝejon nudpiedaj, en la ĉemizoj, kun longaj kandeloj en la manoj -- jen tuta restaĵo de la ekspedicio! Kaj jam venas senditoj de la reĝo. Kapitano Elcano iru tuj al la kortego -- Lia Reĝa Moŝto atendas lin.

La reĝo Karolo -- intertempe li fariĝis la imperiestro de Germanujo -- aŭskultis raporton de Elcano kaj kontente skuis la kapon. Vere, jen sukceso! La tuta mondo parolas kaj longe parolos pri hispanaj marnavigantoj. Scienculoj estos devigataj klini la kapojn antaŭ homoj, kiuj realigis ĉi tiun ŝipveturon. Por multekostaj spicoj, kiujn alveturigis Viktorio, oni enspezos tiom da mono, ke per ĝi estos kovritaj ĉiuj elspezoj kaŭzitaj de la ekspedicio, sinjoro Haro ricevos ĉion, kio apartenas al li, kaj krom tio ankoraŭ grandega monsumo fariĝos la havaĵo de la reĝa trezorejo. Molukoj kuŝas sur nia parto de la terglobo. Portugaloj havas kaŭzon por plendi. Cetere, se ili volos, ni vendos Molukojn al ili, ni ricevos de ili grandan kompenspagon kaj ili veturadu tien ankaŭ estonte.

Kapitano Elcano, vi faris por nia lando kaj por nia reĝa trezorejo netakseblajn servojn, do vi meritas ankaŭ rekompencon!

Kaj feliĉa Elcano estis superŝutata per honoroj de ĉiuj flankoj. Li fariĝis la hispana hidalgo. Lia nobela blazono portis oran ŝlosilon en ruĝa kampo, sub ĝi signojn de la spicoj: muskatajn nuksojn, kariofilon kaj cinamon. Sur la blazono serpentumis rubando kun surskribo: Vi unua ĉirkaŭveturis min. -- Krom tio li ricevis grandan dumvivan renton.

Ankaŭ ceteraj maristoj kaj familioj de postvivantoj estis riĉe rekompecitaj.

Portugalujo lasis por si hegemonion super Molukoj, sed ĉar ili kuŝis sur tiu parto de la terglobo, kiu laŭ divido de papo apartenis al Hispanoj, ili devis pagi al hispana reĝo multajn milionojn da kronoj. Pli poste oni konstatis, ke tiu mono estis pagita malprave: sciencistoj nome elkalkulis, ke Molukoj kuŝas sur la parto portugala!

Ĉie regis ĝojo, emocio, entuziasmo. Ĉien trapenetris la nekredebla sciigo, ke la Tero estis ĉirkaŭveturita. Ĉie oni devis ekkredi, ke la Tero havas formon de kuglo. Ĉie oni laŭdis kuraĝon, aŭdacon kaj persistemon de tiuj, kiuj realigis tiel miregindan ekspedicion.

Kaj meze de tiu ĝenerala gloro nur unu nomon preskaŭ neniu rememorigis. Nur unu nomo kvazaŭ ne ekzistus:

Fernao Magalhaes.

XVIII.

La faro de Magalhaes

Sed la historio estas justa.

Por mallonga tempo estis eble forgesi la meritojn de la granda malkovrinto. Estis eble malpurigi rememoron pri li. Estis eble ofende trakti lian vidviniĝantan edzinon kaj malgrandan Rodrigon, gardi ilin kiel krimulojn kaj fine lasi ilin morti en malhonesto kaj humiligo.

Sed kiam aperis presita tagolibro de Pigafetta -- "La unua vojaĝo ĉirkaŭ la terglobo" -- ĝi malfermis okulojn al tuta kultura mondo. Nur tiam montriĝis, ke admiron meritas ne nur Elcano, reĝo Karolo kaj aliaj, kiuj rikoltis la gloron por la historia ŝipveturo, sed precipe kaj antaŭ ĉio Fernao Magalhaes kaj centoj da maristoj, kiuj oferis siajn vivojn por realigi la grandiozan ideon.

Kaj tiam estis donita al granda admiralo la loko, kiu plenrajte apartenas al li en la ŝtorma epoko de renversiĝo en historio de la homaro. La faro de Magalhaes fariĝis unu el fundamentaj pilastroj, pri kiuj apogis sin nova epoko, la epoko de neantaŭvidata progreso en homa scio.

Ĝi estis epoko, super kiu pli gloran ni malfacile serĉus en la pasinta historio de la homaro. Post la epoko daŭranta pli ol unu miljaron, kiam la sole rekonataj aŭtoritatoj en scienco estis verkoj de greka filozofo Aristotelo kaj la Biblio, kiam plej multaj universitatoj papage ripetis ĝis tediĝo doktrinojn, kiuj jam antaŭ longe malnoviĝis -- post ĉi tiu epoko la homa spirito ekrezistis kontraŭ la subpremado kaj serĉis novajn, progresajn, revoluciajn vojojn. La grandioza eltrovo de Gutenberg kunligis homajn spiritojn sen atento pri distancoj de spaco kaj tempo. Pola astronomo Nikolao Kopernik, samtempulo de Magalhaes, venis kun sia revolucia doktrino, ke la Tero ne estas centro de la Universo, sed ke ĝi turniĝas ĉirkaŭ Suno kune kun aliaj planedoj. Lian renversitan doktrinon defendis kaj pliriĉigis germana astronomo Johano Kepler. Por la sama ideo aŭdace batalis Giordano Bruno, itala filozofo. Scion pri Universo senmezure pliriĉigis Italo Galileo Galilei, kiu per sia teleskopo malkovris kvar satelitojn de Jupitero. Inter ĉi tiujn pionirojn apartenas ankaŭ la universalulo Leonardo da Vinci, plue malkovrinto de la leĝo pri graviteco Isak Newton kaj aliaj kaj aliaj, kiuj bruligis kaj alte portis torĉon de la lumo, de la scio kaj progreso kaj kondukis homaron el mucidaj mezepokaj ĉeloj al la suno.

Same kiel Fernao Magalhaes, ankaŭ ĉi tiuj famaj sciencistoj devis multe suferi dum sia vojo al ekkono. La eklezio malpermesadis disvastigadon de la novaj ideoj kaj persekutis ties aŭtorojn. Ĝi timis, ke ĝia aŭtoriteco malgrandiĝos, se ne plu validos ideoj, kiujn ĝi proklamis kaj defendis longajn jarcentojn. Ĝi defendis sin kontraŭ progreso ĉiamaniere. Ĝiaj reprezentantoj eĉ rifuzis inviton de Galilei, ke ili rigardu la firmamenton per la teleskopo kaj tiamaniere je propraj okuloj konvinkiĝu pri ĝusteco de lia doktrino. Ili oferlasis la kadukan maljunulon al terura eklezia tribunalo -- inkvizicio -- kaj devigis lin sub minaco de turmentego kaj morto, ke li dementu sian doktrinon pri la stela ĉielo. Giordanon Brunon ili brulmortigis nur pro tio, ke li ne volis dementi sian ideon pri turniĝado de la Tero ĉirkaŭ la Suno.

Kaj la herooj de la scienco tamen persistis.

Fine ĉiam venkas tio, kio estas ĝusta kaj vera, kio alportas efektivan progreson. Pro tiu kaŭzo ankaŭ tiam -- en la dekkvina, deksesa kaj deksepa jarcentoj -- venkis ideoj de la homoj, kiuj volis ekkoni kaj la sciojn komunikadis al tuta homa societo.

Kian lokon okupas Fernao Magalhaes inter tiuj progresemaj homoj?

Se ni volas konstrui domon, plej frue ni devas konstrui fundamentojn.

Se ni volas esti kapablaj legi, unue ni devas ekkoni literojn. Kaj se iu volas ekkoni Universon, unuavice li devas havi firman bazon sub la piedoj -- li devas koni Teron, sur kiu li vivas. Li devas havi certecon.

Meritoj pri tiu certeco apartenas al senmezuraj vicoj de tiuj homoj, kiuj de praaj tempoj akiradis kaj disvastigadis konojn pri la Tero paŝon post paŝo.

Kaj lastan punkton malantaŭ ĉiuj hipotezoj kaj malcertecoj pri formo de la Tero signifis la nemortebla faro de Fernao Magalhaes kaj ties kamaradoj -- la unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondon.

PIEDNOTOJ

[1] Malnovaj eŭropaj nomoj por tiam apenaŭ konataj landoj: Ĉinujo, Barato, kaj Japanujo.

[2] _Kandino_ (Candyn) estis supozita malproksime orientazia insulo, kiu aperis en la globuso de Behaim kaj aliaj tiutempaj mapoj.

[3] _Leguo_ estas malnova hispana mezurunuo de longeco (ĉirkaŭ 5.5 kilometroj).

[4] _Patagona_ havas signifon "longpieda".

ENHAVO

1. Amikoj 2. En paĝia lernejo 3. Vasko da Gama 4. La konkerantoj 5. Revoj kaj realeco 6. Ruy Faleiro 7. Triumvirato 8. En Hispanujo 9. Preparoj 10. Tra Atlantiko 11. Laŭlonge de amerikaj bordoj 12. Ribelo 13. Trapasejo 14. Trans Pacifikon 15. Inter indiĝenoj 16. Batalo sur Maktano 17. Viktorio 18. La faro de Magalhaes

Notoj de tekstpreparintoj.

Ĉi tiu teksto devenas el neeldonita tajpita manuskripto. En la jaro 1971, Františka Omelková (edzino de la verkisto) sendis la manuskripton al d-ro Vlastimil Novobilský, kiu tiam zorgis pri literaturo por Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Li arkivis ĝin dum kvardek jaroj, poste ĝin transdonis al Miroslav Malovec, kiu la tajpaĵon skanis, tekstigis kaj transdonis al Esperanto-muzeo en Svitavy. Kunlabore kun la filino de la verkisto, s-ino Věra Kramářová, M. Malovec poste tekstigis la tutan verkaron de František Omelka, ĉeĥlingvan kaj esperantlingvan, por faciligi ties disdonado.

Ni senregistre ĝustigis diversajn eraretojn, kaj anstataŭis malmultajn strangajn aŭ malkutimajn vortojn de la aŭtoro per pli kutimajn vortojn. Ekzemple: _Princo-elektisto_ anstataŭ _kurfirsto_; _blazono_ anstataŭ _erbo_; _balustrado_ anstataŭ _relingo_; _raĝo_ anstataŭ _radĵo_.

Ni ankaŭ provis uzi kutimajn esperantajn formojn por lokonomoj. Ekzemple: _Malako_ anstataŭ _Malakka_; _Cebuo_ anstataŭ _Zebu_; _Lisbono_ anstataŭ _Lisabono_.

Ni aldonis klarigitajn piednotojn pri kelkaj arkaikaj vortoj.

La kovrilobildon ni dediĉas al publikhavaĵo.