La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo

li. Poste li diris mallaŭte, sed decide:

Chapter 1 25,790 words Public domain Markdown

"Mi ne iros tien, panjo."

"Kial?" embarasiĝis la patrino.

"Al mi plaĉas hejme. En la arbaroj. En la montaro. Sur la kampoj," diris rapide la knabo, aliokaze ne tro parolema.

"Do... vi ne volas viziti la lernejon?" demandis la patrino seniluziiĝinte.

"Ne! Centfoje pli volonte mi restos --," sed Fernao ne finparolis. Energia Ginebra vidis, kiel la patrino paliĝis, kiel peze ŝi spiras kaj kiel ŝia vizaĝo kovriĝas per griza vualo de amareco. Ŝi stariĝis tiamaniere, ke la patrino ne vidu ŝin, kaj kolerplene ŝi rigardis al la frato.

Fernao komprenis. La kompato premis lian gorĝon. Li paŝis al la patrino kaj kisis ŝian manon.

"Nome... panjo --," li diris kun paŭzoj, "mi... iros... tien..., certe mi tien iros, sed vi scias... ĉio venis tiel neatendite... mi estis nur surprizita..."

Sinjorino Magalhaes pli malpeze elspiris.

Ŝi dankis al sinjoro Serrao pro lia afableco kaj komencis prepari ĉion, kion ŝia filo bezonos.

Fernao jam neniam menciis pri tio, ke li ne volas foriri en la lernejon. Li strebis eluzi ĉiun liberan tempon, kiu ankoraŭ restis al li. Apenaŭ li vekiĝis, li tuj forlasis kun Diego la domon kaj ludis kun vilaĝaj knaboj ĝis vespere. Iam li vagadis sola tra abruptaj montoj, kiuj allogis lin per sia sovaĝeco, trankvilo kaj miloj da danĝeroj. Imago de la paĝia lernejo vekis en li timegon kaj reziston. Amare li observis la preparojn por lia forveturo. Li ne ĉesis esperi, ke la panjo eble en la lasta momento ŝanĝos sian intencon, ke ŝi lasos lin hejme, en la amata Sabroso.

Sinjorino Magalhaes tute ne sciis, kion travivas ŝia knabo, al kiu ŝi fiksis ĉiujn siajn esperojn. Brave ŝi venkis la malĝojon, kiu kaptis ŝin ĉiam, kiam ŝi komencis pensi pri la adiaŭo. Kaj ju pli alproksimiĝis la forveturo, per des pli helaj koloroj ŝi pentris al si la estontan vivon de Fernao...

Jam hodiaŭ venos sinjoro Serrao por forveturigi Fernaon en Lisbonon. Kiam la knabinoj finis ĉiujn preparojn, kiam la tuta domo brilis kaj la kuirejo bonodoris per preparitaj bongustaĵoj, diris sinjorino Magalhaes:

"Kaj nun vestigu vin, knabinoj. Familio de sinjoro Serrao povas alveturi en ĉiu momento."

"Jes, panjo," respondis fratinoj kiel per unu buŝo kaj ili volis forkuri.

"Atendu momenton," ŝi haltigis ilin, "Kio okazas kun Fernao? Ĉu li estas jam preta? Kaj Diego?"

"Ili ambaŭ estas jam vestitaj kaj atendas en la ĉambro," respondis Isabella.

"Venigu ilin! Mi ŝatus ankoraŭ paroli kun ili."

Teresa foriris por venigi ambaŭ knabojn. Sed ŝi tuj revenis kun esprimo de timo en la vizaĝo.

"Panjo, ili ne estas tie!"

"Kion vi diras? Serraoj alveturos kaj Fernao ne bonvenigos ilin. Kion ili pensos pri ni?"

"Ni rigardos, kie ili estas, panjo," trankviligis ŝin la filinoj. "Ili ja ne povis malproksimen --"

En tiu momento ili aŭdis laŭtan krion, kiu sonis el la proksima arbareto. Aro da knaboj ĵus finis sovaĝan reciprokan postkuradon kaj nun revenis en la vilaĝon. Fernao kaj Diego troviĝis inter ili.

Ginebra rapide alkondukis ilin hejmen.

"Kion vi nur pensas!" konsterniĝis la patrino rigardante la malpurigitajn vestaĵojn de la knaboj... Knabinetoj, ordigu ĉion rapide!"

Estis jam ekstrema tempo. Apenaŭ ili estis kombitaj kaj alivestitaj, aŭdiĝis antaŭ la domo kraksono de iu veturilo.

Sinjorino Magalhaes rigardis eksteren, ŝi volis ankoraŭ voki: "Ili jam estas ĉi tie!" -- sed la voĉo restis en la gorĝo. Ja Serraoj -- tiuj potencaj Serraoj! -- ne hontas pri siaj malriĉiĝintaj kunuloj kaj ili vizitis ilin! Ili ja eĉ tranoktos ĉe Magalhaes!

Ŝi malsupreniris kun la infanoj de la unua etaĝo en la teretaĝon kaj poste ili direktis siajn paŝojn tra la korto al la pordego.

Serraoj alveturis per du veturiloj. La unua estis granda kaj ŝirmita. En tiu veturos sinjoro Serrao venontan tagon en Lisbonon. La dua veturilo estis malpligranda, ornamita per blazono de Serraoj. Per ĝi revenos sinjorino Serrao post la vizito ĉe Magalhaes hejmen.

Fernao ne povis fortiri siajn okulojn de la fortstaturaj ĉevaloj. Ili interesis lin pli ol la vizitantoj. Li tuj iris al unu nigra ĉevalo kaj komencis ĝin karesi.

"Sed -- Fernao!" admonis lin Ginebra.

Nur nun li ekatentis pri la gastoj. Sinjoro Serrao estis altstatura viro, maldika, preskaŭ malgrasa, kun longforma vizaĝo kaj nigraj okuloj. Li ĝoje rigardis Fernaon kaj evidente li ne koleris, ke la knabo tiom interesiĝas pri liaj ĉevaloj.

Sinjorino Serrao estis multe pli malalta ol ŝia edzo, vervoplena kaj moviĝema kiel hidrargo. Ŝi preskaŭ ne lasis Magalhaesojn paroli.

"Ĉu tio estas Ginebra? Kaj jen Teresa! Kaj Isabella? Tiu nigra koloro eksterordinare konvenas al vi, infaneto! Kaj ĉu vi ĝojatendas alvenon en Lisbonon, Fernao? Ho, Diego! Kiel aminda knabeto!"

Poste forglitis la rigardo de Fernao al Francisko, lia estonta kunlernanto. Fernao senvole malsereniĝis. Li vidis antaŭ si altkreskan knabon, kiu superis lin almenaŭ je duonkapo. La okuloj de Francisko estis plenaj de serena ridetemo. Li salutis la gastigantojn tre bonmaniere, li faris ĉiuflanken graciajn komplimentojn kaj pro tio li tuj gajnis favoron ĉe familio Magalhaes.

Kaj apud li imagis al si Fernao sin mem. Anstataŭ ĝentilaj ridetoj nur rigide scivolaj rigardoj. Anstataŭ graciaj komplimentoj nur mallertaj kaj malelastaj movoj. Li sentis, ke lia konduto kompare al Francisko devas impresi malagrablege.

Dum solena tagmanĝo li estis malparolema. Al demandoj de Francisko li respondis vortavare, per unu aŭ du vortoj. Sed la gasto malatentis tion. Li parolis senĉese per tiu facila, laŭtsona, gaje kolorita voĉo, kiu rapide gajnis al li simpatiojn de la homoj, kun kiuj li kontaktiĝis.

Sinjorino Magalhaes kaj ankaŭ la gepatroj de Francisko bone rimarkis la barilon, kiu dividis ambaŭ knabojn. La patrino de Fernao ĉagreniĝis pro tio, sinjoro Serrao pripensis, kiamaniere li povus la knabojn amikigi.

Post la solenmanĝado li diris:

"Eble ni povus rigardi iomete viajn stalojn, sinjorino Magalhaes. La knaboj intertempe amuziĝos bone sen ni."

Ankaŭ Ginebra ekkomprenis, ke sinjoro Serrao intencas lasi ambaŭ knabojn solaj, por ke ili pli bone interkonatiĝu. Tial ŝi prenis Diegon kun si.

Fernao kun Francisko restis solaj.

"Ĉu vi ĝojas, ke vi vizitos la lernejon?" demandis vigle Francisko.

"Ne."

"Ne? Kial? Mi tiom ĝojas! Nur imagu, kiom da novaj homoj ni ekkonos! Mi tre ŝatas ekkoni novajn homojn. Kaj vi?"

"Ne."

"Sed -- per tio vi malprofitas, Fernao. Ja de ĉiu homo ni povas lerni ion novan."

Fernao ekmeditis. Vere, li povus de Francisko lerni almenaŭ la arton, kiamaniere konduti dum la kontakto kun homoj, kion paroli, kiel paroli, kiel fari komplimentojn kaj similajn aferojn. Sed kion povus lerni Francisko de li? Jam, jam li volis demandi lin pri tio, sed poste, li kunmetis siajn meditojn kaj ankaŭ demandon en unu nuran vorton:

"Hm --!"

"Kaj pli --," entuziasmiĝis Francisko, "ni vivos en granda urbo, ni vidos belajn domojn, havenon, ŝipojn, barkojn, korvetojn, maristojn, kapitanojn, admiralojn -- kaj la maron, Fernao! Maron! Oceanon! Ĉu vi jam vidis maron?"

"Ne!"

"Jen do! Nun mi jam komprenas vin, ke vi ne sopiras je ĝi. Mi vidis maron nur unu fojon. Sed ĝi ravis min tiom, ke mi ĝis mia morto ne forgesos ĝin.

Fernao silentis. Maro! Kion li scias pri maro? Cetere -- kio povas esti pli bela ol iliaj montoj? Kaj entute -- kial ĉi tiu fremda knabo instruas lin?

Iomete sengustigita li alpaŝis la fenestron kaj rigardis al la montaro.

Sed Francisko estis nelacigebla.

"Nu, verdire, via regiono estas ankaŭ bela. Altaj montoj, abruptaj deklivoj, laŭlongaj valoj -- nur mankas ruinoj de iu kastelo!"

"Ja ĝi estas ĉi tie!" plivigliĝis Fernao.

"Ĉu vere?" okuloj de Francisko brilis pro plezuro: "Domaĝe, ke ni jam morgaŭ forveturos!"

"Kial?" En la demando de Fernao kuŝis malkaŝita scivolo.

"Nu, kial... Ni ludus kun la knaboj ataki la kastelon!"

Fernao ĝojige turniĝis de la fenestro. Li tuj forgesis ĉion, kio malproksimigis lin de Francisko.

"Ĉu vi scipovas kiel ataki la kastelon?" li demandis.

"Kompreneble."

"Belege!" ĝojekkriis Fernao. "Ni iru!"

"Kien?"

"Ataki la kastelon! Tuj malantaŭ nia vilaĝo estas ruino -- la knabojn mi kunvokos en kelkaj momentoj --!"

"Ni iru!" Francisko estis forte allogata per tiu ĉi propono. "Sed ni diros pri la afero al la gepatroj, ke ili ne timu pri ni."

Ili sciigis la gepatrojn, ke ili ludos kun knaboj el la vilaĝo. Sinjorino Magalhaes kaj la gepatroj de Francisko estis ĝojigitaj, ke iliaj infanoj tiel baldaŭ interkompreniĝis.

Fernao forkuris en la garbejon, kie estis lia "armilejo". Por si li prenis ponardon, al Francisko li donis mallongan glaveton.

"Ni povus doni al vi ankaŭ longan glavon," li klarigis, "sed kun tia vi malfacile surgrimpus la montojn."

"Mi scias," konsentis Francisko. "Ja ĉi tiu glaveto estas por atako kvazaŭ kreita."

Diego kunvokis knabojn kaj post nelonge ili troviĝis sub la ruinoj de la kastelo.

"Ni dividos nin je du grupoj," decidis Fernao. "Unuj ludos rolon de defendantoj, aliaj de atakantoj. Estro de unu grupo estos mi, la duan gvidos Francisko."

Per lotumado oni decidis, ke la grupo de Fernao estos la defendantoj.

"Vi atendos ĉi tie sub la kastelo ĝis tiu momento, kiam ni grimpante atingos la supron," diris Fernao. "Kiam mi ekfajfos, vi povos ataki. Sed atenton, Francisko! La muroj jam disfalas, min ĝenus, se io malagrabla okazus al vi. Vi ja ne konas ĉi tieajn cirkonstancojn!"

"Ne timu, Fernao! Cetere, kiam oni atakas en la milito, la atakantoj ankaŭ ne konas ĉion."

La grupo de Fernao malaperis en arbareto. Post kelke da tempo eksonis longdaŭra fajfo.

Francisko ekmarŝis antaŭen. Kaj ju pli supren li progresis, des pli grandan admiron li vekis ĉe defendantoj kaj atakantoj. Ili jam ne vidis en li nur orname vestitan figureton, sed bravan batalanton. Li grimpis lerte kiel sciuro, li saltis rapidmove kiel ĉamo, li traŝoviĝis elaste kiel linko.

Fernao milde ridetis. Li estis ĝojigita, ke lia gasto scipovas fari ion pli ol ceteraj knaboj. Sed lin, Fernaon, li ne venkos! Kiam ili batalrenkontiĝos, oni vidos, kiu estas pli bona!

Kaj jam staris Francisko antaŭ la muroj. Li rapide ordigis sian grupon, donis komandojn al la atako de tri flankoj -- kaj ili komencis atakkonkeron.

Kiam Francisko atingis randon de la roko, sur kiu staris defendantoj de la kastelo, Fernao per fortega eksvingo de sia "bastonego" elmanigis al li glaveton. Intertempe grimpis supren ankaŭ la ceteraj kaj komencis vera interbatado. Kiu el atakantoj sukcesis atingi la plej supran pinton de la roko, tiun la defendantoj ne rajtis plu ataki.

Provizore la venko klinis al la grupo de Fernao. Sed la atakantoj estis senlacaj. Ili komencis denove kaj denove, tamen ĉiuj iliaj atakoj estis forpuŝitaj.

Subite Francisko malaperis post la kruta roko, el kiu konsistis la malantaŭa, neatingebla muro de la kastelruino. Dumvoje li levis sian glaveton.

"Francisko, tien vi ne iru!" avertis lin Fernao. "Vi povus falegi!"

"Supren mi ne falos!" sonis gaja respondo. "Kaj vin mi tamen atingos!"

La batalantoj interrompis sian lukton kaj streĉe sekvis vivoriskan faron de la kuraĝa knabo. La rokmuro, sur kiu li grimpis, havis neniun elstaraĵon. Iuloke estis nur kavaĵoj, kreitaj per dispecetiĝo de la rokoj kaj tiuj estis la ununura apogo por la grimpanta atakanto.

Li tragrimpis jam proksimume du trionojn de la danĝera vojo, kiam ili aŭdis lian ĝojigan krion:

"Knaboj, ĉi tie estas vivantaj idoj!"

"Kiaj?"

"Mi ne scias -- momenton --!"

Li etendis manon en la malfermaĵon kaj post nelonge mirigitaj knaboj vidis grandan idon.

"Ĝi estas juna aglo!" vokis Diego.

"Kaj ili estas ĉi tie du aŭ tri!"

"Francisko, metu ĝin reen, por ke vi ne falu!" avertis denove Fernao.

"Tuj! Mi nur rigardos, kiom da ili --"

Francisko ne finparolis, Li ekaŭdis multajn konfuzitajn ekkriojn. Kaj ĉiujn superis akra voĉo de Fernao:

"Francisko, rapide supren!"

"Kial?" vokis surprizite Francisko. Ĉu mondo tion iam vidis, ke defendantoj favorigu atakantojn?

Sed li ne estis devigata atendi, kiam la knaboj respondos al li. Pli frue, ol li povis fari unu paŝon supren, mallumiĝis antaŭ liaj okuloj; per flugiloj bategis lin kolerigita aglo, kiu alrapidis defendi siajn idojn.

Francisko ne perdis aŭdacon. Per libera mano li elingis la glaveton kaj komencis svingi per ĝi kontraŭ la atakanta rabobirdo.

Timegigitaj knaboj kuregis malsupren, sub la ruinon.

Fernao restis sur la roko.

"Knaboj, ĵetu kontraŭ la aglo ŝtonojn!" li kriis. "Sed atentu, ke vi ne trafu Franciskon!"

Li mem ankaŭ ĵetis al la insisteganta rabobirdo grandajn ŝtonojn, sed li ne sukcesis trafi ĝin.

Lukto daŭris jam sufiĉe longe. Francisko elĉerpiĝis. Grandaj ŝvitgutoj defluis sur lia vizaĝo. Liaj batoj fariĝis malpli rapidaj kaj malpli fortaj.

Fernao rimarkis la senpovon de Francisko kaj antaŭvidis, kiamaniere ĉio finiĝos. Kaj li mem devas observi ĉi tiun senesperan lukton kiel apatia rigardanto, ĉar la aglo ĉiujn ŝtonojn lerte evitas.

Subite li ekkriis:

"Francisko, persistu ankoraŭ momenton! Persistu!"

Kaj tuj poste li vokis al knaboj sub la kastelo:

"Diego, venu rapide supren! Sed rapide! Rapide!"

Post kelkaj mallongaj -- kaj tamen tiom longaj! -- momentoj estis Diego apud la frato.

"Donu al mi ŝnuregon!" diris Fernao.

"Jen ĝi estas."

Diego disvolvis ŝnuregon, kiun li havis volvita ĉirkaŭ la talio, kaj donis ĝin al Fernao. Tiu faris el ĝi banton, firmigis ĝin ĉirkaŭ granda ŝtonego, la liberan ŝnuron volvis ĉirkaŭ sia talio kaj ordonis al Diego:

"Gardu la banton, ke ĝi ne elglitu!"

"Bone. Kaj kion --?"

"Vi vidos!"

Fernao malsupreniĝis. Kiam la aglo ekvidis lin, ĝi flugis iomete for de la roko kaj momenton ĝi ŝajnis mediti, kontraŭ kiu el la malamikoj ĵeti sin. Post du-tri sekundoj ĝi kun nova rapideco ekatakis denove Franciskon. La malfortigita knabo svingis per mano por defendi sin, sed li tuŝetis nur per la glaveto unu flugilon, ĉar lia mano jam estis tro malforta. Eta puŝo sufiĉis -- kaj la glaveto elmaniĝis.

La knaboj malsupre ekkriis pro teruro.

La aglo triumfe grakis kaj faris lastan atakon. Nun ĝi celdirektis al la kapo de la malfeliĉa knabo.

Francisko instinkte levis manon por ŝirmi la verton. La aglo enhakis sian fortan bekegon en lian surtuton, sed ĝi restis enigita. en leda borderaĵo de la maniko. Ĝi komencis fortege skui per la neatendita malhelaĵo --

Sed jam estis ĉi tie Fernao. En la momento, kiam la aglo liberiĝis, li trafis ĝin per mortiga bato en la bruston. La rabobirdo renversiĝis kaj falis sub la ruinojn. Ĝi falis inter la knabojn, kiuj diskuris, kvazaŭ iu pafus kontraŭ ili.

Fernao trovis apogon por la piedoj, malfirmigis la ŝnuregon kaj alligis sin al la talio de la malfortigita Francisko.

"Kaj vi --?" demandis lacigite la savita knabo.

"Mi suprengrimpos unue sola, sen ŝnurego, kaj poste mi suprentiros vin. -- Diego, atentu!"

"Jes!"

Fernao grimpis supren. Franciskon jam forlasis lastaj fortoj. La mano, per kiu li firme tenis sin ĉe la roko, sinkis. Lia senforta korpo libere balancis super la abismo.

Post nelonge Fernao estis supre. Helpe de Diego li tiris Franciskon al si.

Francisko estis elĉerpita per la lukto kaj ekscito. Kiam li iomete trankviliĝis, li rigardis Fernaon. Io profunda kuŝis en liaj okuloj, kiam li diris:

"Fernao... ni estu amikoj!"

"Kion do! Ĉu vi opinias, ke mi ludus kun vi, se vi ne estus mia amiko?"

Tiam eksonis el malsupre ĝojigaj krioj:

"La aglo estas morta! Ĝi jam ne moviĝas. Vivu Fernao!"

Fernao kliniĝis trans la randon de la roko demandante:

"Kaj Francisko? Ĉu vi jam vidis iun batalataki tiom belege kiel li faris?"

Kaj eĥo redonis gajajn kriojn:

"Vivu Fernao! Vivu Francisko!"

Ambaŭ knaboj rigardis sin reciproke kaj ridetis. Poste unu prenis la manon de la alia kaj ili rapidis en la valon.

II.

En paĝia lernejo

Fernao Magalhaes sentis sin en paĝia lernejo ĉe la reĝa korto en Lisbono kiel malliberigita birdo en mallarĝa kaĝo. Kie estis libereco inter liaj denaskaj montoj kaj arbaroj? Kien perdiĝis gajaj ludoj kun vilaĝaj kamaradoj? Kiamaniere vi povas ĉi tie pruvi, ke en viaj vejnoj cirkulas kuraĝa, aŭdaca sango?

Ĉe la korto, estis ĉio rigida, afekta, oficialeca. Preskaŭ ĉiu movo estis ĉi tie ordigita per severaj reguloj. Oni preskaŭ antaŭfiksis ĉiun frazon, kiun vi rajtas aŭ ne rajtas diri.

La pensoj de Fernao estis daŭre en lia hejmo, inter la denaska Sabroso. Li rememoris patrinon, Diegon, Isabellon kaj Tereson. Ankaŭ Ginebron li rememoris nun ofte kaj kun amo, malgraŭ tio, ke ŝiaj energiaj manoj tiomfoje bridis lian troan viglecon.

Ho, kiel malvolonte li forveturis el sia hejmo! Li sidis en la kaleŝo apud Francisko, kiu sensukcese klopodis veki lian intereson pri la regionoj, kiujn ili traveturis. Fernao komparis ilin kun la denaska regiono, kiu ŝajnis al li des pli bela, ju pli li malproksimiĝis de ĝi.

Sed poste aperis antaŭ ili la maro. Fernao tuj vekiĝis el sia letargio. Lia brusto ektremis de emocio, kian li ankoraŭ neniam sentis. Li kliniĝis el la kaleŝo kaj surprizege observis la vastan akvospegulon de Atlantika oceano, kiu ŝajnis bruli en la brilo de la subiranta suno.

Li ne povis rekonsciiĝi el sia raviĝo. Li jam ne rememoris Sabroson, eĉ ne aŭdis la entuziasmajn kriojn de Francisko. Li nur rigardis kaj rigardis.

Post kelktaga veturo ili ekvidis Lisbonon. Ĝi prezentis unu el la plej belaj pejzaĝaspektoj, kiujn Fernao vidis dum la tuta vojaĝo. Li povis lasi okulojn sur pitoreska miksaĵo de domoj, kies blankeco okulfrapante elstaris el kadro de verdaj ĝardenoj. Tiuj malsupreniĝis terasforme ĝis 1a haveno, kie ankris multaj ŝipoj. La domojn superis temploturoj, monaĥejoj kaj palacoj.

Sed tio estis ankaŭ ĉio, kio ĉarmis lin. De kiam li alveturis Lisbonon, atendis lin jam nur malagrablaĵoj. La simpla, sengracia kaj iom embarasita vilaĝa knabo malkaŝis je ĉiu paŝo mankojn, pri kiuj li mem ĝis nun ne sciis. Kio estis natura en Sabroso, tio estis grava eraro kontraŭ societaj reguloj en Lisbono. Kiu estis en Sabroso la unua, tiu estis en Lisbono unu el la lastaj. Pro tio ju pli premis lin la rigidaj muroj de la reĝa palaco, des pli potence aŭdiĝis en li sopiro je libereco, kiun promesis la malproksimaj horizontoj de la vasta oceano.

Iam li denove profundiĝis en malgajan meditadon. Li eĉ ne rimarkis, ke la lerneja ĉambro malpleniĝis. Li rigardis la belan urbon, sed li ne perceptis ĝian ĉarmon.

Subite malfermiĝis pordo kaj en la lernejan ĉambron rapide eniris Francisko.

"Do mi tamen ne eraris!" li vokis spirmanke. "Mi serĉas vin en ĉiuj anguloj -- kaj vi estas netrovebla! Kaj kiam mi jam preskaŭ malesperas, venas al mi ideo, ke vi estas eble denove ĉi tie sola! Fernao, lasu jam rememorojn! Ni devos iri antaŭen, ĉiam supren, ĉiam pli supren! Sed ne -- tiamaniere!"

"Ja... ĉe vi estas ĉio tiel alia," kontraŭdiris Fernao enpense. "Mi dirus -- pli facila."

"Kion vi opinias per tio?"

"Vi scipovas elegante moviĝi, vi scipovas bele paroli, kun ĉiu vi tuj amikiĝas, ĉiu konas vin -- vi atingos ĉe la kortego certe sukceson. Sed mi?"

"Sensencaĵo!" diris abrupte Francisko. "Pardonu, ke mi tion diras tiel malmilde, sed mi ripetas: sensencaĵo!"

"Kial?"

"Ĉu vi opinias, ke mi restos ĉi tie?"

Fernao preskaŭ mutiĝis per surprizego. Nur post momento li demandis:

"Kaj kion vi faros?"

"La maro estas mia sopiro!

"Ĉu vere?"

"Jes. Mi intencis surprizi vin per tio nur pli poste, sed vidante kiel vi ĉi tie tute sen kaŭzo turmentas vin, mi diras tion al vi tuj. Kaj venu! Antaŭ ni kuŝas libera posttagmezo -- ni iros al la haveno."

La knaboj malsupreniris al la kajo. Kun intereso ili observis kolorabundan aron da ŝipoj. Unuj alveturis, aliaj fornaĝis. La tuta haveno estis ununura tumulto de viglaj krioj, vera bildo de homa formikejo.

Malgraŭ tio, ke atento de Fernao estis plenplene altirata al la belega spektaklo, tamen liaj pensoj senĉese revenis al la interparolo kun Francisko. Fine li demandis:

"Francisko, kiam vi decidiĝis pri tio?"

"Pri la maro? Ho, amiko, tion mi scias jam post du monatoj de restado ĉi tie."

"Kiel vi kaptis tiun ideon?"

"Ĉu vi scias, kiu estas Pinto Zilhao?"

"Certe. Li estas tiu altstatura buklohara knabo, kun kiu vi amikiĝis!"

"Li venis en Lisbonon du jarojn pli frue ol ni. Li jam konas ĉion ĉi tie. Li diris al mi, ke ĉe la korto valoras ion nur tiu, kiu havas influajn konatulojn. Alie vi restos en oficejo kaj ĝi estas fino kun viaj revoj. Vi fariĝos unu el tiuj sensignifaj figuretoj, da kiaj estas ĉi tie centoj. Kaj tio ne allogas min."

"Min ankaŭ ne," diris Fernao. "Sed kiel realigi tion?"

"Kiel? Unue ni devos instruiĝi. Ni lernos hispanan kaj latinan lingvojn. Ni studos matematikon. Ni lernos priservi ŝipon kaj mezuraparatojn. Ni lernos koni astronomion kaj geografion. Kaj poste -- poste en la mondon por realigi niajn revojn."

Magalhaes rigardis al la amiko plena de admiro. Kiom li superas lin ankaŭ en ĉi tiu rilato! Li estas ĉi tie ankaŭ malkontenta, malgraŭ tio, ke li povus facile akomodiĝi kaj fariĝi sukcesplena kortegano. Li ankaŭ sopiras malaperi de ĉi tie. Sed kiom alie li agas ol Fernao! Kiom pli saĝe kaj pli ĝuste! Nenia senutila revado kaj sopirado, sed celkonscia laboro!

"Francisko," li diris per plivigligita voĉo, "mi opinias, ke mi faros la samon."

Ekde tiu tago komencis la knaboj obstine studi. Fremdaj lingvoj plifaciligos al ili kontakton kun anoj de aliaj popoloj, kiujn ili renkontos dum siaj vojaĝoj. Matematiko, naŭtiko kaj geografio estos ilia alfabeto dum navigado en nekonataj maroj. Kono de astra ĉielo estos por ili la sekura direktilo.

Fernao trankviliĝis. Penso, ke iam li forlasos ĉi tiun atmosferon, helpis al li rompi pikilojn de ĉiuj malagrablaĵoj, per kiuj estis la vivo ĉe reĝa kortego superplenigita. La studado tiom ekinteresis lin, ke finante duan klason li estis laŭ prospero inter la plej bonaj lernantoj. Li superis eĉ Franciskon.

Kiam ili havis liberan tempon, ambaŭ amikoj celis al la haveno. Tie ili konstruis kuraĝajn revojn kaj faris planojn por estonteco.

En tiu tempo vekis grandan intereson ekspedicioj de Kristoforo Kolumbo. Li estis ĵus reveninta el sia dua vojaĝo kaj eĥo de lia famo trapenetris rapide el Hispanujo en Portugalujon. Kolumbo asertis ke li malkovris okcidentan vojon al Hindujo, la lando de fabela riĉeco, de multekostaj perloj kaj valorega spico.

Sed baldaŭ aŭdiĝis skeptikaj voĉoj, ke la nove malkovrita lando ne estas Hindujo. Reĝaj paĝioj en Lisbono dupartiĝis. Unuj diris, ke Kolumbo vere estis en Hindujo, aliaj neis tion. Inter ĉi tiuj lastaj estis Fernao kaj ankaŭ Francisko.

En ilian konflikton intermetis sin ankaŭ preceptoro Martin Behaim, unu el la plej famaj geografoj de tiama epoko. En dokta mondo li estis konata sub la latina nomo Martin Bohemus, tio signifas Martin Ĉeĥo (el Bohemio). Liaj gepatroj devenis nome el ĉeĥa urbo Krumlovo kaj translokiĝis Nurenbergon. Tieaj loĝantoj nomis Martinon germane "Behaim". Riĉajn geografajn konojn li ĉerpis ne nur el libroj, sed ankaŭ el siaj propraj spertoj, kiujn li kolektis dum vojaĝoj en malproksimajn landojn. En la jaro 1488 li partoprenis je portugala ekspedicio en Afrikon, kiun gvidis Diego Kao.

Ĉi tiu ekspedicio atingis riveron Kongo. Sur la riverego ĝi trapenetris en internan Afrikon. Tie Kao kaptis kelkajn negrojn, kiujn li alveturigis por portugala reĝo Johano II.

Martin Behaim tre diferenciĝis de aliaj preceptoroj en la paĝia lernejo. Tiuj ordinare nur prelegis siajn lekciojn kaj ne toleris, ke la disĉiploj elparolu kontraŭdirojn aŭ dubojn pri tio, kion ili estis aŭdintaj. Kontraste al tio Martin Behaim ofte instigis la paĝiojn, ke ili demandu pri ĉio, kion ili ne komprenas aŭ pri kio ili opinias alie. Li kompleze respondis eĉ je tiuj demandoj, kiuj ne koncernis la instruatan temon.

Iam post vespermanĝo la paĝioj komencis polemikon pri tio, kian formon havas la Tero. La klaso denove dugrupiĝis. Unu grupo certigis, ke la Tero estas ebena kiel tabulo, la dua, ke ĝi estas kugloforma.

Kiam el la diskuto fariĝis disputo, intervenis Francisko:

"Kial ni disputas pri la afero? Morgaŭ ni estos instruataj en naŭtiko. Ni demandos majstron Behaim kaj li decidu!"

Kaj Martin Behaim decidis.

"Mi intencis prelegi ion alian," li komencis, kiam li estis aŭdinta iliajn demandon kaj peton. "Sed ĉi tiu temo estas tiom multsignifa, ke mi ne hezitas paroli pli volonte pri ĝi. Bonvolu nur permesi, ke mi ne respondu rekte. Mi komencos per mallonga antaŭparolo el historio, kiu mian eksplikon pli klarigos kaj apogos."

Okuloj de la knaboj ekbrilis.

La scienculo parolis pri tio, kiel la demando pri formo de Tero vekis intereson de homaro jam en malproksimaj tempoj. Homoj jam en antikva tempo supozis, ke 1a landoj tiam konataj -- Eŭropo, sudokcidenta Azio, kaj norda Afriko -- estas nur parto de la tuta mondo. Sed ili vane klopodis diveni kiaj landoj kuŝas orienten de Hindujo, kien trapenetris armeo de Aleksandro la Granda. Kie finiĝas la oceano, en kiun oni ŝipveturas el Mediteranea maro apud kolonoj de Heraklo? Kaj kio troviĝas en suda direkto de nordafrika bordregiono?

Kelkaj grekaj sciencistoj, ekzemple Eratosthenes, Pythagoras, Aristoteles kaj Ptolemaios, estis konvinkitaj, ke la Tero similas al kuglo. Ili kalkultrovis eĉ longecon de tera radio kaj de perimetro. Ili enkondukis sistemon de paraleloj kaj meridianoj, kieshelpe oni povas determini geografian pozicion de ĉiu loko.

En frua mezepoko, kiam sur la ruinoj de Romana imperio estis fondataj novaj ŝtataj formacioj kun feŭda organizo, la ideoj de antikvaj scienculoj estis forgesitaj. Ĉirkaŭ la jaro 550 laŭ nia jarindiko publikigis aleksandria komercisto Kosmas popularan libron titolitan "La Kristana topografio". Laŭ tio, kio estas skribita en Biblio, li imagis la Teron kiel ebenaĵon. Super ĝi estas firmamento kun steloj kaj super ili troviĝas ĉielo.

Tiu ĉi supozo regis poste dum multaj jarcentoj.

"En dekunua ĝis dektria jarcentoj estis organizataj krucekspedicioj kontraŭ Turkoj," daŭrigis sian klarigon Martin Behaim, "Eŭropanoj konatiĝis kun novaj landoj, kun novaj popoloj, kun novaj produktoj. Ili kutimiĝis al pipro, al cinamo, al kariofilburĝono kaj al aliaj specoj de spico, kiuj estis importataj el Hindujo tra malnovaj karavanvojoj al Mediteraneo, de kie alveturigis ilin Venecianoj kaj Ĝenovanoj per siaj ŝipoj. En la jaro 1453 Turkoj militakiris Konstantinoplon. Ĉiuj komercaj vojoj, troviĝis en sfero de ilia hegemonio. Turkoj postulis de komercistoj altajn impostojn. La prezoj de importataj produktoj rapide plialtiĝis. Pro tiu kaŭzo Eŭropanoj serĉis tian vojon, kiu ne kondukus tra teritorioj regataj de Turkoj. Tio estis la impulso al malkovraj navigadekspedicioj.

En Portugalujo interesiĝis pri la marvojaĝoj precipe princo Henriko Naviganto, filo de reĝo Johano II. Li loksidiĝis en kastelo en Sagreso, de kie li havis belan rigardon al la maro. Tie li fondis unuan portugalan astronomian observejon kaj geografian lernejon. Li invitis al si ĉiun homon, kiu scipovis diri ion interesan pri la maro. Li studis kiun ajn vojaĝpriskribon. El libroj li eksciis, ke Fenikoj ŝipveturis ĉirkaŭ Afriko en la direkto de oriento. Li kredis, ke liaj maristoj sukcesos atingi la saman celon de okcidento. Li ne ĝisvivis tion. Dum lia vivo estis malkovritaj nur Kapverd-insuloj, Azoroj kaj Madeiro.

Esplornavigadon daŭrigis ankaŭ reĝo Johano II. Oni efektivigis la ekspedicion de Kao al la rivero Kongo kaj kuraĝan ŝipveturon de Bartolomeo Diaz, kiu atingis la plej sudan kabon de Afriko. La reĝo nomis ĝin la kabo de Bona espero, ĉar li kredis, ke per ĉi tiu direkto oni povas atingi Hindujon."

"Kaj tion provas nun Vasko da Gama?" demandis Francisko.

"Jes. Li elnaĝos kun kvar ŝipoj al la kabo de Bona Espero. Se li sukcesos ĝin ĉirkaŭnaĝi, antaŭ li estos libera vojo en Hindujon."

"Ĉu li povas esperi, ke li sukcesos en tio?"

"Certe," respondis Behaim, kaj paĝioj estis surprizitaj per firmeco de lia voĉo. "Sed ni revenu al tio, kian formon havas nia Tero. El nuntempaj scienculoj eminentas precipe florenca kuracisto Faolo Toscanelli, kiu firme kredas, ke la Tero estas kugloforma. Lian ideon sekvis Kristoforo Kolumbo, kiu solvis enigmon de la Atlantika oceano."

"Majstro Behaim," prenis la vorton Magalhaes, "ĉu la lando, kiun Kolumbo malkovris, estas vere Hindujo?"

"Laŭ mia firma konvinko ĝi ne estas Hindujo," diris decide Behaim. "El la landoj, kiujn li malkovris, oni alportis en Eŭropon nenion el tio, kion oni alportadis al ni el Hindujo: nek perlojn, nek spicon, nek eburon, nek multvaloran silkon. Eble ekzistas iaj grandaj insuloj, pri kiuj ni ĝis nun nenion sciis. -- Do, ni trairis en rapideco evoluon de opinioj pri formo de la Tero de la plej malnovaj tempoj ĝis nunaj tagoj. Kaj hodiaŭ --"

La preceptoro silentis momenton kaj li ŝajnis penege pripensi ion. La aŭskultantoj streĉe observis lin. Fine iu demandis.

"Majstro Behaim, ĉu vi povas diri al ni vian opinion pri formo de la Tero?"

"Mi?" respondis enpensigita Behaim. "Eble ĝi kaŭzos al mi malagrablaĵojn, sed mi ne volas kaŝi antaŭ vi mian opinion. Atendu momenton," li diris kaj rapide eliris el la lernejĉambro.

Post nelonga tempo li revenis. Li alportis strangan kuglon kun la piedestalo.

Li starigis ĝin sur la tablon kaj nekutime ruĝiĝinte li diris mallaŭte:

"Vi volis koni mian opinion pri la formo de la Tero. Do. -- jen ĝi estas."

La disĉiploj rigardis la kuglon kaj la preceptoron miregigitaj, embarasitaj.

Finfine iu el ili ekflustris:

"Ĉu tio prezentas la Teron?"

"Jes. Tiamaniere mi imagas ĝin. Mi nomas tiun ĉi kuglon la globuso. Kaj laŭ mia scio ĝi estas la unua globuso, kiu estis ĝis nun konstruita."

La paĝioj ekkomprenis, kial majstro Behaim menciis pri eventualaj malagrablaĵoj. Lia opinio ja staras en akra kontrasto al doktrino de eklezio. Laŭ ĉi tiu doktrino Tero similas al ebenaĵo; ĝi estas firma centro, ĉirkaŭ kiu rotacias astroĉielaj korpoj -- Suno, Luno kaj planedoj. Kaj la doktrino de la eklezio egalas al dogmo. Dogmo estas aserto, pri kiu oni ne rajtas dubi. Se iu provas negacii la dogmon, li malgravigas aŭtoritaton de eklezio. Per tio li skuus ankaŭ fundamentojn de la tuta feŭda sistemo en homa societo, kiujn eklezio strebas ĉiuforte konservi. Homaro estas dividita en du taĉmentojn. En unu estas reĝoj, nobeloj kaj potencaj ekleziaj altranguloj -- en la dua obeemaj, laboremaj kaj humilaj servutuloj. Kiu atakas la eklezian doktrinon pri Universo, tiu detruas ankaŭ ĝian spritan instruon pri la aranĝo de homa societo. Kaj pro tio la riskema kuraĝulo estu pelata antaŭ la eklezian tribunalon, li estu proklamata kiel herezulo, li pentu pro sia kulpo en subteraj turmentejoj, li sufokiĝu per la fumo kaj estu konsumata de flamoj sur brulŝtiparo.

Martin Behaim venis al la firma konvinko, ke la Tero havas formon de la kuglo. En sia laborejo li donis al sia ideo eĉ palpeblan formon -- kaj nun li montras al la paĝioj rezulton de sia scienca serĉado.

Ege surprizitaj per aŭdaco de la maljuniĝanta scienculo, kortuŝitaj per lia konfido kaj plenaj de scivolo, junuloj rapide paŝis al la modelo.

Ĝi estas la kuglo, kies diametro mezuris ĉirkaŭ duonmetron. Ĝi prezentis Teron laŭ imago de la granda geografo. Liajn aŭskultantojn interesis precipe mondspacoj inter okcidenta marbordo de Eŭropo kaj Afriko kaj inter la landoj, per kiuj finiĝis la orienta parto de la mondo: Katajo, Hindujo, Cipango.[1] Tiujn spacojn plenigis senfinaj maroj -- _Oceanus Meridionalis, Oceanus Orientalis Indicus_ -- kaj multaj insuloj:

"Eble ili estas grandaj insuloj, pri kiuj ni ĝis nun nenion sciis," ripetis Fernao senvole la frazon de Behaim, fikse rigardante aron da insuloj apud Cipango. "Ĉi tiu globuso pravigas opinion, ke Kolumbo ne estis en Hindujo. Dumvoje li tamen devus ekvidi almenaŭ iun el ili."

Samtempe li montris al la insuloj, kiuj troviĝis en triangulo farita per surskriboj _Oceanus Orientalis Indicus, Oceanus Indicus Superioris_, Kandino[2].

"Sed en tiu kazo la lando, kiun malkovris Kolumbo, devus kuŝi oriente de Cipango?" diris Francisko.

"Vi pravas," kapjesis Behaim. "Mi opinias, ke mia globuso ĝuste en ĉi tiuj lokoj estos baldaŭ funde kompletigita."

Kiam ili ĉion detale trarigardis kaj Behaim donis al ili apartajn klarigojn, petis vorton denove Fernao Magalhaes:

"Majstro Behaim, mi pensas, ke nun jam ni ĉiuj konsentas kun via opinio pri formo de la Tero. Sed se iu postulus pruvojn pri kugla formo de la Tero... ĉu ekzistas tiuj pruvoj?"

"Ekzistas nur hipotezoj," respondis la scienculo. "Vi certe jam rimarkis, ke observante sur horizonto ŝipon veturantan al ni, ni vidas unue mastojn kaj nur poste ŝiptrunkon."

"Jes, tion ni vidis jam ofte," jesis ĉiuj vigle.

"El tio sekvas, ke nia Tero havas kurban surfacon. Kaj -- ĉar akvo estas elasta -- ĉi tiu kurbiĝo povas havi nur la formon de la kuglo."

"Ĉu ekzistas ankoraŭ io, kio pruvus la kuglan formon de la Tero?" klopodis sciiĝi pli Fernao.

"Ombro, kiun ĵetas Tero dum mallumiĝo de la Luno, estas rondforma. Ankaŭ el tio ni povas konkludi, ke ĝi estas kugloforma."

"Do... senpera pruvo ne ekzistas?"

"Mi ripetas: ekzistas nur hipotezoj."

"Kaj ĉu estus eble doni ian senperan pruvon?" demandis Fernao kaj liaj vangoj brulis de emocio.

"Jes, tio estus ebla," respondis malrapide scienculo, akcentante ĉiun vorton. "La plej bona pruvo estus -- ŝipveturo ĉirkaŭ la terglobon de Oriento al Okcidento, aŭ de Okcidento orienten. Vi estas junaj, la vivo kuŝas antaŭ vi. Mi estus feliĉa, se tion sukcesus fari iu el vi."

En la klaso estis tombeja silento.

Martin Behaim prenis singarde globuson -- la unuan globuson en la mondo -- kaj forlasis la lernejĉambron.

III.

Vasco da Gama

La 18-an de septembro 1499 tuta Lisbono muĝis. En la haveno premiĝis netravideblaj popolamasoj, kiuj alvenis bonvenigi Vaskon da Gama, la malkovrinton de marvojo en Hindujon.

"Honorajn lokojn okupis reprezentantoj de Hispanujo, Italujo, Germanujo, Francujo kaj Nederlando. Tuj malantaŭ ili troviĝis aroj da riĉaj komercistoj, kiuj antaŭvidis profundajn ŝanĝojn en ekonomia vivo de la tuta Eŭropo, kaŭzitajn per ĉi tiu fama malkovro.

Reĝo de Portugalujo Manuelo la Granda venis kun ĉiu pompo de sia kortego. Malgraŭ tio, ke li klopodis aspekti trankvila kaj dignoplena, li ne povis subpremi signojn de forta emocio. Li ja ekspedis Vaskon da Gama al malproksima vojo ĉirkaŭ Afriko, kiun realigi provis Portugaloj jam tutajn jardekojn! Ne nur Vasko da Gama, sed ankaŭ li, Manuelo la Granda, estos enskribita en la historio kiel venkinto super la oceano!

Apud la reĝa sekvantaro staris paĝioj en modele ordigitaj vicoj. Inter ili estis ankaŭ Fernao Magalhaes.

Li estis jam deknaŭjara. La kortega vivo ne ŝanĝis lin. Ĉiam li estis serioza, malparolema, homevitema. Ĉiam li pensis nur pri studo kaj pri sia revo -- veturi trans la maron kaj malkovri novajn landojn.

Lia malserena izolemo malaperis nur tiam, kiam li kontaktis kun du homoj: kun Francisko Serrao kaj kun scienculo Martin Behaim. La sperta kaj sprita preceptoro baldaŭ ekkonis, kial Fernao tiom interesiĝas pri liaj prelegoj. Li konis el propra sperto la ĉarmon de tiuj strangaj momentoj, kiam homon kaptas sopiro fari ion grandan, ion senliman. Kiam oni ŝatus vaste svingi la manon por katenkapti ĉion, kio de homo forkuras. Li bone konis la ardan flameton en la okuloj, kiu ekbruliĝas pro la sopiro kaj decidemo. Tian flameton li vidis en okuloj de Fernao ofte, kiam li rakontis pri la maro. Kaj Martin Behaim nutris sin, subtenis, stimulis: Fernao bone tion sentis kaj li estis pro tio tre dankema al sia instruisto.

Kaj kun Francisko ligis lin la malnova amikeco. Ambaŭ junuloj bone komprenis unu la alian kaj faris ĉion en harmonia konkordo.

Ankaŭ hodiaŭ ili staris kune kaj malpacience rigardis al observa turo. Tuj matene alveturis rapida karavelo de komercisto Artur Rodriguez, kiu hazarde renkontis la ŝipojn de Vasko da Gama. Rodriguez alportis informon, ke la ekspedicio tagmeze atingos Lisbonon. Nun estis jam la dua posttagmeze kaj ĉiuj komencis fariĝi malpaciencaj.

Finfine ektondris kanonoj.

Observantoj ekvidis en malproksimo pintojn de ŝipoj kaj donis signon al la artileriistoj. Tri kanonpafoj komunikis al Lisbono, ke la ekspedicio de Vasko da Gama alveturas.

La ariĝintaj popolamasoj nepriskribeble entuziasmiĝis. Homoj bravokriis, ridis, ploris, ĉirkaŭbrakis unu la alian, starigis sin sur la pintojn, saltetis alten --

Malproksime sur la horizonto aperis malhelaj punktoj, kvazaŭ el ondoj de oceano elgrimpus strangaj skaraboj. Ili alproksimiĝis malrapide, tre malrapide, estis jam preskaŭ vespero, kiam la ŝipoj albordiĝis kaj ĵetis ankrojn. En tiu momento eksonis ĉiuj sonoriloj en Lisbono. En la ĝojkrion de la popolamasoj miksiĝis surdigantaj pafoj de la bombkanonoj. Lisbono tremis sub pafado.

Reĝo Manuelo la Granda sendis sian orumitan ŝipeton renkonte al la karavelo de la admiralo. Vasko da Gama malsupreniras en ĝin per ŝnurega ŝtupetaro, li albordiĝas, venas antaŭ la reĝon kaj faras profundan komplimenton. Li volas ion diri, sed li ne povas. La kruda maristo, kiu regis ŝipojn, homojn kaj oceanojn, ne estas kapabla regi sian kortuŝon.

Ankaŭ la amasoj fariĝas senmovaj, senvortaj. Sed kiam la rego ĉirkaŭbrakas Vaskon da Gama, ili vekiĝas el sia raviĝsilento kaj la haveno denove bruegas.

Vasko da Gama turnas sin al siaj karaveloj. Li mansignas al la maristoj, kvazaŭ li volus doni al la popolo signon, ke la meritoj pri ĉi tiu granda venko de Portugalujo ne apartenas nur al li. Nova torento de ĝojego, novaj salvoj el bombkanonoj. Ankaŭ la karaveloj tondrobruas. La artileriistoj staras apud siaj kanonoj kaj pafegas. Ceteraj maristoj rigardas en mirego la neviditan aperaĵon. Ili ja antaŭvidis, ke oni bonvenigos ilin glore. Sed ĉi tiu pompo superis ĉiujn iliajn imagojn. Kion signifas ĉiuj suferoj de la senfina vojaĝo? Ilian admiralon ĉirkaŭbrakas mem la reĝo! Kaj ĉi tiu ĉirkaŭbrako apartenas ankaŭ al ili! Sekvas ordono elŝipiĝi kaj aranĝi triumfan marŝon tra la urbo en la reĝan palacon al riĉa festena regalo.

La stratoj, tra kiuj marŝas la maristoj, ondiĝas per sennombraj aroj da homoj. Frontoj de domoj, fenestroj kaj tegmentoj estas plenplenigitaj de alrigardantoj, knaboj trapenetras inter maturaj homoj antaŭen por pli bone vidi -- Kaj oni povis ja ion vidi!

En la frunto de la marŝtaĉmento iris maristoj en strangaj vestaĵoj, kiujn ili akiris en malproksimaj fremdaj landoj. Iliaj vizaĝoj, brunigitaj de sunradioj, sulkigitaj de marakvoj kaj ventegoj, maldikigitaj de suferado kaj malsato, rakontis sufiĉe pri la travivitaj turmentoj.

En la momento, kiam ili alpaŝis la stratojn de Lisbono, iliaj animoj estis superplenaj ne nur per ekzalta ĝojo. Krom senfina feliĉo kuŝiĝis sur ilin peza vualo -- rememoroj je dekoj da fidelaj kamaradoj, kiuj pereis dumvoje.

Ili iras inter ĝojkriantaj popolamasoj, sed iliaj okuloj estas direktitaj ien en malproksimon. Ili vidas en ĉi tiuj neforgeseblaj momentoj denove la kabon de Bona Espero, Mozambikon, Melindon, Koĥinon kaj Kalikuton, ili luktas kun la ondoj de Hinda oceano, ili entombigas en ondojn siajn kamaradojn, kiuj ne estis kapablaj rezisti al teruraj malsanoj. Ili iras kaj pli volonte ne rigardas al entuziasmigitaj amasoj, sed malproksimen antaŭen. Eble ĉiu en la maro de kapoj ekvidus tiun plej karan, je kiu li sopiris plej multe, la kapon de sia patrino, de patro, de edzino, de infano -- sed eble li ekvidus ankaŭ larĝe malfermitajn kaj konsternitajn okulojn de tiuj, kiuj vane serĉis en la vicoj da maristoj sian familianon. Ja -- ju pli proksimiĝas la marŝtaĉmento al la reĝa palaco, des pli ofte oni aŭdas inter la ĝojego malesperajn ekkriojn de tiuj, kiuj jam kun absoluta certeco konvinkiĝis, ke ilia edzo, fianĉo, patro, filo aŭ frato ne revenis...

Aparta grupo de maristoj portis sur veluraj kusenoj multekostajn donacojn, kiujn sendis al portugala reĝo la regnestroj de malkovritaj landoj. La rigardantoj admiris ponardojn kun oraj manteniloj ornamitaj per briliantoj, orientajn sabrojn kaj glavojn, orajn juvelojn, gemojn kaj ŝnurojn da perloj, artajn kestetojn el eburo, delikatajn ŝtofojn, sed plej scivole ili observis Hindojn, kiujn alveturigis la maristoj en Eŭropon kiel trofeon de la venko...

Nur poste vidiĝis Vasko da Gama. Li paŝis flanke de la reĝo, ĉirkaŭita de noblaj korteganoj, altrangaj oficiroj, episkopoj kaj ĉefepiskopoj. Li aspektis serioze kaj nepre ne ridetis.

"Kial li estas tiom serioza?" oni aŭdis mirigitajn voĉojn.

"Eble pro tio, ke al li mortis dumvoje tiom da maristoj."

"Laŭdire ankaŭ lia frato Paolo pereis."

"Kiom da maristoj forlasis Lisbonon?"

"Cent kvindek."

"Kaj jen -- terure! -- mi kalkulis ilin -- jen marŝas nur kvindek kvin da ili!"

"Kvar ŝipoj forveturis kaj revenis nur du!"

"Nova pruvo, ke la kajon de nia haveno ni ne nomas 'La kajo de larmoj kaj de la ĝojo' senkaŭze!..."

Tuta Lisbono parolis nur pri la ekspedicio de Vasko da Gama. Eble plej vigla diskuto estis en paĝia lernejo. Ĉiujn ravis la brila kaj impona bonvenigo.

Preceptoroj vole nevole ĉesis instrui kaj parolis pri la venkinta malkovrinto. Ili ne bezonis devigi sin al tio, ĉar ankaŭ ili estis plenaj da sincera admiro al lia faro.

Tiamaniere kreskis la fama marnaviganto en okuloj de entuziasmigita junularo al heroa modelo de perfekteco. En la paĝia lernejo troviĝis en tiuj tagoj ne eĉ unu junulo, kiu ne sopirus fari ion ĝuste tiel grandiozan kiel Vasko da Gama. Inter la plej entuziasmigitaj admirantoj estis Fernao kaj Francisko.

Kelkajn tagojn post alveturo de Vasko da Gama diris majstro Behaim al la disĉiploj:

"Mi devas informi vin, ke morgaŭ antaŭtagmeze anstataŭ normala instruado oni aranĝos por vi prelegon."

"Pri kio?" ili demandis avide.

"Pri la vojaĝo en Hindujon."

"Kaj kiu -- kiu prelegos?" la junuloj preskaŭ ĉesis spiri. "Vasko da Gama."

Estis feliĉo, ke la lernejĉambro troviĝis en konstruaĵo kun fortaj muroj, kiuj obtuzigis ĉiujn sonojn. Ĉar la junuloj post ĉi tiu sciigo subite forgesis ĉiujn regulojn de disciplinita konduto...

La sekvantan tagon la junuloj ariĝis en la plej granda lernejĉambro. La katedro estis solene ornamita. Antaŭe staris vico da brakseĝoj. Sur ilin sidiĝis la reĝo kun korteganoj kaj preceptoroj.

La junaj aŭskultantoj salutis la reĝon kaj poste ilia intereso tute koncentriĝis al la fama marnaviganto.

Li estis ankoraŭ relative juna. Ĉiu lia movo malkaŝis memkonfidan homon. Eĉ ĉi tie, malantaŭ la katedro, en la medio, kiu estis por li tute fremda li ne embarasiĝis. Li faris profundan komplimenton al la reĝo kaj komencis prelegi:

"Lia Moŝto reĝo Manuelo la Granda invitis min, ke mi rakontu al vi, junaj amikoj, ion pri mia vojaĝo. Kompreneble mi ne estas Cicero nek Demosthenes kaj pli bone mi scipovas regi la oceanojn ol vortojn. Malgraŭ tio mi volonte plenumas la deziron de lia Reĝa Moŝto, al kiu mi tiom ŝuldas por ĉiu helpo. Estas antaŭ ĉio lia merito, ke mi sukcesis realigi la malnovan sopiron de nia popolo -- ĉirkaŭveturon de Afriko."

Post ĉi tiu enkonduko ekparolis Vasko da Gama pri tio, kio okazis antaŭ lia ekspedicio: subigo de surteraj vojoj al Hindujo de Turkoj, manko de orientaj varoj en Eŭropo, serĉado de nova vojo al Hindujo tra la maro. Provoj de Henriko Naviganto kaj de Johano la Dua, Vojaĝo de Bartolomeo Diaz, kiu en la jaro 1486 atingis la plej sudan kabon de Afriko kaj revenis nur pro tiu kaŭzo, ke liaj maristoj rifuzis ŝipveturi pluen.

Novan vojon al Hindujo ne serĉis kompreneble nur Portugaloj, sed ankaŭ Hispanoj. Dume Portugaloj celdirektis orienten, Hispanoj klopodis atingi Hindujon en direkto okcidenta. Inter ambaŭ landoj ekestis konkurado. Ĉiu volis alveturi Hindujon kiel unua. Ĉiu volis konkeri komercon kun multekosta spico por si. Ĉi tiu konkurado ŝanĝiĝis al malkaŝa malamikeco. Hispanaj kaj portugalaj ŝipoj renkontiĝanto nur la vasta maro senrespekte dronigi unu la alian. Tiam la papo dividis la mondon en du duonojn: okcidentan kaj orientan. Ĉiuj landoj en okcidenta parto, kiuj ĝis nun ne estis regataj de kristanaj regnestroj, devis aparteni al Hispanujo. Portugalujo estis rajtigita okupi tiajn landojn en zono orienta. Limo inter ambaŭ partoj direktis de nordo al sudo kaj troviĝis en distanco de 370 leguoj okcidenten de Kapverdaj insuloj.

Dum ĉi tiu stato oni aranĝis ekspedicion de Vasko da Gama. Li gvidis kvar ŝipojn, kiuj estis ekipitaj kun granda zorgemo. Kiam li rakontis, kiuj personoj helpis al li efektivigi la grandan plenon, li dediĉis dankajn vortojn al Bartolomeo Diaz:

"Por ke vi povu kompreni la grandecon de lia koro, vi devas konscii, kio okazis. Diaz ŝipveturis Hindujon. Li ja malkovris novajn landojn, sed la celon de sia vojaĝo li ne atingis. Li estis pro tio certe ĉagrenita. Kaj jen post jaroj -- li eksciis, ke iu alia volas provi tion, en kio li malsukcesis. Diaz povis ĵaluzi je la nova ekspedicio. Li povis deziri al ĝi malsukceson. Li povis sekretigi ĉion kio al la nova ekspedicio helpus. Sed Bartolomeo Diaz? Apenaŭ li eksciis pri mia vojaĝo, li tuj vizitis min kaj prezentis al mi ĉiujn siajn riĉajn spertojn. Li atentigis min pri ĉiuj malhelpaĵoj, kiujn mi devos venki. Li donis al mi konsilon, kiamaniere pliperfektigi konstruon de la ŝipoj, ke ili rezistu al ĉiuj uraganoj. Li rekomendis al mi ŝipdirektilistojn, kiuj gvidus min sekure al la kabo de Bona Espero.

Mi scipovis tuj valorigi, kion signifas por mi la konsiloj de Diaz. Sed nur dumvoje mi ekkonis, kiel mi veturus sen ili. Ne estis eĉ unu tago, en kiu mi ne rememorus kun profunda dankemo tiun bravan marnaviganton kaj noblan homon.

Kaj kiel Bartolomeo Diaz -- tiel devas agi ĉiu homo, kiu pensas pri prospero de ĉiuj, ne nur pri propra profito. Tiel, mi esperas, agos en la vivo ankaŭ vi..."

Ĉirkaŭveturinte la kabon de Bona Espero, la ekspedicio ekveturis nordorienten. Vasko da Gama nomis lokojn, kiujn ili vizitis: Delago, Zambezo, Mozambiko, Mombaso, Melindo. El Melindo ili naĝis ankoraŭ dudek tagojn tra la Hinda oceano sub gvido de kristana ŝipdirektilisto. Finfine ili atingis Kalikuton -- Ili troviĝis en Hindujo.

Du monatojn ili komercis kun indiĝenoj. Dum tiu tuta tempo Vasko da Gama pro singardo ne elŝipiĝis.

"Sed la tempo de nia restado proksimiĝis al la fino. Mi komprenis, ke mi jam ne povas plu prokrasti nian viziton al la reĝo. Mi komunikis, kiam mi vizitos lin.

La reĝo akceptis nin ŝajne amike. Li evidente intencis blindigi nin per sia lukso. Liaj vestaĵoj estis ornamitaj per multekostaj juveloj. Sur la manoj li havis braceletojn, sur kiuj brilis grandaj diamantoj. Ĉirkaŭ la kolo li havis volvitan ŝnuron da perloj. En liaj orelaŭrikloj estis grandaj truoj, el kiuj pendis oraj orelringoj kun perlaj ornamaĵoj.

Apud reĝo staris liaj paĝioj, vestitaj en silko. Unu knabo tenis super la reĝo ruĝan sunombrelon, kies firmaj partoj estis faritaj el oro kaj juveloj. Aliflanke staris paĝio tenanta ujon, kiu estis ankaŭ el oro. La reĝo sputis en ĝin. Li senĉese maĉis ian verdan folion. La sukon li elsuĉis kaj reston elsputis. Per tiu maĉado liaj dentoj kaj lipoj fariĝis fajre ruĝaj.

Helpe de interpretisto mi parolis kun la reĝo sufiĉe longan tempon.

Poste ni adiaŭis kaj volis forlasi palacon. Reĝaj servistoj kondukis nin tra komplikitaj koridoroj en apartan ejon, kie ili neatendite forlasis nin. Ilia malĝentileco mirigis nin, sed tro baldaŭ ni estis instruitaj. Venis sendito de la reĝo kaj li diris al ni, ke ni estas kaptitoj.

Mi postulis lin, ke li diru al Samorino -- tiel nomiĝis la reĝo -- pri kio mi interkonsentis kun mia frato Paolo: se mi ne revenos en la termino, kiun mi antaŭe fiksis, niaj karaveloj forveturos en Portugalujon kaj ili revenos kun grandega ŝiparo, kiu terniveligos Kalikuton.

La reĝon timigis la minaco kaj post kelkaj tagoj li ordonis al siaj armitoj, ke ili akompanu nin en plena sekureco al la bordo. Tuj poste ni forlasis Kalikuton kaj ŝipveturis reen. Dum la reveturo okazis nenio eksterordinara.

Tiamaniere estis la unuan fojon ĉirkaŭveturita Afriko de portugalaj maristoj. La vojo al Hindujo estas konata. Nia komerco povos flori po senfinaj eblaĵoj. Kaj nun vi eble opinias, amikoj, ke ĉiuj taskoj estas plenumitaj. Ĝi estus kompreneble granda eraro. Kion faris ni, tio estis nur komenco. La ĉefaj laboroj nur atendas nin."

Kaj ĉi tie parolis Vasko da Gama pri tio, kiamaniere estas necese sekurigi la navigadon al Hindujo. Arabaj komercistoj, kiuj ĝis nun peris la komercan trafikon inter Hindujo kaj mediteraneaj teritorioj, klopodos malebligi la portugalan penetradon en Azion. La indiĝena loĝantaro ne estas favora al Portugaloj; ĝi devos esti akirita vole nevole. Kaj multaj aliaj taskoj estas plenumotaj.

"Mi estas feliĉa," finis sian prelegon Vasko da Gama, "ke mi ricevis honoron paroli al reĝaj paĝioj. En vi kuŝas estonteco de nia popolo. Vi devos plenumi la taskojn, kiujn mi menciis. Se iu volas fariĝi maristo, estas necese, ke li estu tuta viro. Li devas havi spinon pli firman ol estas masto, vidpovon pli akran ol falko kaj forton pli grandan ol leono. Li devas sukcese moki furiozon de la oceano, ne plendi, kiam ventego disŝiras velojn. Li devas scipovi kunpremi la dentojn kaj stariĝi pli firme, kiam iu kamarado estas antaŭ liaj okuloj malsuprenĵetita en embuskajn ondojn. Li devas scipovi suferi malsaton, soifon, laciĝon, varmegon kaj froston, skorbuton. Li devas senŝancele kredi al sia komandanto ankaŭ se ŝajne ĉio estas perdita. Li devas daŭre naĝi al sia celo, ankaŭ se lin teruras nekonataj malproksimoj kaj premas arda sopiro al la hejmo.

Tion ĉion devas scipovi ĉiu ordinara maristo. Sed ĉi tiuj kvalitoj devas esti dekobligitaj en persono de tiu, kiu volas esti la kapitano, la admiralo. Kaj vi, junaj amikoj, fariĝos iam la komandantoj."

La okuloj de junuloj ekflamis de entuziasmo. Ektondris surdiga aplaŭdo.

Ankaŭ reĝo Manuelo la Granda kontente ridetis. Bone tion diris Vasko da Gama al liaj paĝioj. Estis necese entuziasmigi ilin por grandaj faroj, vipveki ilian aventuremon. Ĉiu venka batalo de portugalaj maristoj signifos ja subigon de nova lando por Lia Reĝa Moŝto. Ĉiu el ĉi tiuj junaj vivoj, perdita en malproksimaj oceanoj kaj nekonataj kontinentoj, signifos pluan pliriĉigon de portugala regno.

Post la prelego iris Francisko kun Fernao al la haveno. Ili havis impreson, kvazaŭ la spiro de malproksimaj landoj estus hodiaŭ pli arda ol alifoje. Ili silentis.

"Kredu al mi, Fernao," diris fine Francisko, "eble estus pli bone, se mi ne aŭdus Vaskon da Gama."

"Kial?" rigardis al li mirigite Fernao.

"Ĉu ne estas sensenca flamigi la sopiron, kiu estas ĉiam ne plenumita kaj provizore -- kiel ŝajnas -- ne plenumebla?"

"Ni ne malesperu. Prelego de Vasko da Gama instruis min, ke ili bezonos nin."

"Sed kiam venos nia vico? Estas ĉi tie filoj de pli nobelaj hidalgoj, kaj ili estos preferataj. Ni povos ĉe la kortego senutile pasigi nian tempon, sufoki niajn sopirojn. Kaj intertempe la ŝipoj alnaĝas kaj fornaĝas -- ho, povi enpenetri iun el ili kaj veturi en malproksimojn!"

"Ni devas atendi, Francisko. Eble unu jaron, eble kvin jarojn --"

"Atendi, atendi -- kaj ĉiam nur atendi! Kaj dume estos ĉio malkovrita kaj por ni restos nenio. Madeiro, Azoroj, Kapverdaj insuloj, vojaĝoj de Kolumbo -- kaj nun krom ĉio ankoraŭ Hindujo! Ĉu vi pensas, ke la mondo estas senfina?"

"Ne timu, Francisko," diris Fernao kaj lia voĉo estis malmola kaj firma. "La mondo estas sufiĉe granda, ankaŭ por ni io restos."

IV.

La konkerantoj

Post du jaroj gvidis Vasko da Gama duan ekspedicion en Hindujon. Li volis kromalie puni Samorinon kaj liajn subigitojn por sia kaptiteco dum la unua vizito en Kalikuto. Reĝo Manuelo ordonis konstrui por ĉi tiu ekspedicio dudek ŝipegojn, kiuj estis plenplenaj da portugalaj soldatoj...

Vasko da Gama venĝis sin per tiom malhoma maniero, ke lia pionira kaj fakte heroa malkovra faro estis neforviŝeble makulita. Pri la kruelaĵoj de Gama rakontis detale Gaspar Korrea (Correa), unu el la plej bonaj konantoj de lia vivo.

Apenaŭ ili alŝipiĝis al la trankvila Kalikuto, Vasko da Gama ordonis bombardi la urbon. Ĉiuj portugalaj kanonoj pafegis tutan tagon kaj tutan nokton kaj dissemis en la kvieta hinda urbo detruon kaj morton. Parto da terurigita loĝantaro, kiu ne scipovis defendi sin kontraŭ ĉi tiu unua pereiga saluto de la eŭropa civilizacio, fuĝis en sovaĝa konfuzo kaj nepriskribebla teruro en landinternon. Poste ordonis la senkompata venĝanto kapti kaj neniigi kelkajn ŝipojn, kiuj alveturis en la havenon. Laŭ ordono de Gama oni forhakis al la maristoj manojn, orelojn kaj nazojn kaj tiamaniere kripligitaj indiĝenoj estis senditaj en veloŝipo al la bordo. La venkintoj de Hinda oceano kontente observis, kun kiaj terurego kaj ploro akceptis la Hindoj ĉi tiun fantoman ekspedaĵon...

Kaj same barbare kondutis Vasko da Gama al aliaj kaptitoj. Unujn li ordonis pendigi sur la mastojn kaj dispafi per la bombardiloj. Al aliaj li ordonis verŝi sur la haŭton brulvarmegan oleon por devigi ilin malkaŝi gravajn sciigojn. La neŭtralan maŭran ŝipon li tute senkaŭze elrabis kaj ties maristojn li lasis droni en ondoj de oceano.

Apenaŭ Vasco da Gama forlasis Hindujon, en la subigitaj regionoj aperadis simptomoj de la ribelo. La indiĝena loĝantaro bone antaŭsentis, ke nun oni decidiĝas pri ĝia libereco aŭ sklaveco por tutaj jarcentoj. Pro tio ĝi defendis sin kontraŭ portugala penetrado per ĉiuj fortoj.

Kiam Hindoj -- dezirante liberigi sin -- ruinigis unu el la fortikaĵoj, kiujn konstruis portugalaj konkerantoj sur la hinda kajo, reĝo Manuelo aranĝis novan ekspedicion.

La volontuloj estis elektataj tre zorgeme. Kiu volas partopreni la ekspedicion, devas havi spertojn. Se li ne estas sperta, li devas esti almenaŭ kuraĝa.

"Fernao, ĉu ni veturos?"

"Ni veturu, Francisko!"

Kiel estus eble ne veturi! Ili ja atendis jam pli ol sufiĉe!

El junuloj fariĝis junaj viroj. Kiaj ŝanĝoj okazis intertempe! Fernao vizitis kelkfoje sian hejmon, Sabroson. La fratinoj edziniĝis kaj forlasis la gepatran domon. Diego prizorgis la malgrandan bienon, la patrino tro frue maljuniĝis. Kiam Fernao post la lasta vizito adiaŭis ŝin, li havis impreson, ke li jam neniam vidos ŝin.

Baldaŭ post lia vizito ŝi mortis. Tiam Fernao ekkomprenis, ke la hejmo estas patrino, ĉar post ŝia morto jam nenio tiris lin hejmen.

En Lisbono li sentis sin ĉiam pli kaj pli mallibera. La rigidiĝinta kortego naŭzis lin. De jaro al jaro plikreskis lia sopiro je nekonataj malproksimoj.

Kaj jen -- vojaĝo en Hindujon! Kiel estas eble ne aliĝi!

"Sed ni povos partopreni la ekspedicion nur kiel simplaj, senrangaj maristoj," diris iom trompite Francisko.

"Ne gravas," respondis trankvile Fernao. "Almenaŭ ni komprenos ĉion pli bone ol tiuj, kiuj veturos tuj kiel komandantoj."

"Vi pravas, Fernao," ekridis Francisko, kiu scipovis kun ĉio rapide konformiĝi.

Gvidanto de la ekspedicio estis admiralo Francisko de Almeida. Manuelo la Granda rangaltigis lin kiel vicreĝon de Hindujo. Per tio li malkaŝis, ke li konsideras Hindujon jam daŭre por portugala kolonio.

Magalhaes kaj Serrao estis servontaj sur la sama ŝipo.

Kun sento de liberiĝo ili staris sur ferdeko de forte armita karavelo. Do -- finfine!

Ĝi estis la plej impona ŝiparo el ĉiuj, kiujn ĝis tiu tempo Portugalujo sendis por konkeri: dudek du karaveloj, kelkaj ŝipoj komercaj, mil kvincent viroj. Ĉi tiu forto respondis al la konkeraj taskoj, plenumotaj de la vicreĝo. Li devis konstrui sur la orienta bordo de Afriko kaj en Hindujo novajn fortikaĵojn, kiuj estus la bazoj por ĉiuj venontaj ekspedicioj el Portugalujo, okupi gravajn markolojn, kiuj estis la arterioj de maraj komercvojoj.

Li celis frakasi la potencon de arabaj komercistoj, pereigi mahometanajn urbojn en Afriko kaj en Hindujo kaj disvastigi en subigitaj landoj kristanecon.

Ektondris la kanonoj -- kaj longa vico da ŝipoj celdirektis al vesta Atlantiko.

Fernao kaj Francisko ne turmentis sin pro tio, ke la realo estis alia ol junulaj revoj. Ili vidadis sin sur kapitana ponteto, de kie vastiĝis iliaj ordonoj. Nun ili efektive frotlevis la ferdekon. Ili revis pri grandampleksa kajuto, kie kuŝas sur la tablo kartoj de la maroj kaj ili kun oficiroj determinas pozicion de la ŝipo kaj direkto de la plua navigado. Nun efektive ili devis surgrimpi mastojn, kunvolvi kaj disvolvi velojn, ĝis iliaj manoj sangis. Aŭ ili opiniis, ke ili staros ĉe la direktilo kaj gvidos kurson de la karavelo. Anstataŭ tio ili portadis lignerojn en la kuirejon kaj faris penigan laboron apud ĉerpiloj.

Tio ĉio estis tolerebla. Sed kio vunddoloris, estis malkonfido de la maristoj. Tiuj ne povis kompreni, ke la filoj de hidalgoj faras la plej maldelikatajn laborojn. En tio certe estas io kaŝita! Ili estis tien senditaj eble de la reĝo por spioni, kion la maristoj parolas, kion ili diras pri siaj kapitanoj, pri la oficiroj, pri admiralo, pri la reĝo. Tial la maristoj estis tre singardaj kaj parolante kun ili, ili parolis nur mokeme aŭ ofendeme. Same iliaj konatoj al paĝia lernejo evitis ilin. Ĉi tiuj estis filoj de la pli noblaj hidalgoj, pro tio ili ricevis postenojn de la oficiroj. La normalajn maristojn, kiaj estis nun ankaŭ Francisko kaj Fernao, ili malestimis.

Ambaŭ amikoj havis sur la ŝipo ununuran avantaĝon; ili loĝis en komuna kajuto. Ĝi estis malgranda ĉambreto, en kiu estis tre malfacile eĉ moviĝi. Ofte tie estis tre sufoke. Sed ili troviĝis kune kaj povis plendi unu al la alia kaj reciproke kuraĝigi sin, se io malagrabla okazis al ili.

Cetere la malagrablaĵoj fariĝis iom post iom pli maloftaj. Maristoj vidis, ke neniu el iliaj rimarkoj, diritaj antaŭ Francisko kaj Fernao, estis perfidita tie, kie ĝi povus kaŭzi malutilon al ili. Ilia malkonfido malrapide perdiĝis.

Intertempe ili ĉirkaŭveturis Afrikon kaj atingis Mombason. Tie okazis unua batalo kun la araba ŝiparo. Ĝi ne daŭris unu tutan horon kaj Araboj malaperis.

La kunpuŝiĝo apud Mombaso estis komenco de multaj surmaraj bataloj, kiuj atendis la portugalan ekspedicion en Hinda oceano. Arabaj komercistoj kaj indiĝenoj faris ĉion eblan por forigi la maloportunajn fremdlandanojn. La regionoj, kiuj vivis tutajn jarojn kviete, subite ekskuiĝis per eksplodo de rezisto kontraŭ Portugaloj. La ŝiparo de Almeida devis ofte dividiĝi, se ĝi volis sufiĉi por ĉiuj taskoj. Apenaŭ estis subpremita revolucio en Kananoro, jam venis informo pri nova sur orienta bordo de Afriko. Tuj poste sekvis batalo apud hinda urbo Diu.

Kaj intertempe el maldikaj fadenetoj de la tagoj kunplektiĝis semajnoj, el semajnoj monatoj, el monatoj jaroj.

Iam alveturis Hindujon novaj portugalaj ŝipoj kun speciala destino. Ili devis daŭrigi veturon plue al oriento por atingi duoninsulon Malako. Estro de ĉi tiu eskadro bezonis spertajn maristojn kaj ŝipgvidantojn.

Vicreĝo Almeida longe ne hezitis, kiun li rekomendu. Dum tiuj kelkaj jaroj, kiam oni batalis en ĉiuj partoj de Hinda oceano, li havis sufiĉe da okazoj bone ekkoni Franciskon kaj Fernaon. Ili scipovis taksi ilian pretecon. Li ŝatis ilian aŭdacon.

Ambaŭ amikoj veturis kun ekspedicio de kapitano Sequeira al Malako, centojn kaj centojn da leguoj[3] orienten.

En Malako ili vidis eksterordinare viglan komercon. Miloj da malgrandaj barkoj svarmis en la haveno kaj antaŭ ĝi. Kaj kia aspekto prezentiĝis nur en la urbo! Komercistoj ofertis al ili tiajn kvantojn da spico, pri kiaj en Hindujo ne estis eble eĉ revi.

La loĝantaro estis miksaĵo de diversaj naciecoj. Tie vivis Malajoj, Hindoj, Araboj, Persoj, Siamanoj, Ĉinoj.

Fernao iradis ofte sur la bordon kaj observis vivon de ĉi tiu stranga lando. Iam li parolis sur la foirejo kun ĉina silkkomercisto. Lia nomo estis Siu Chung. La Ĉino konis el sia propra sperto Hindujon kaj Afrikon kaj tio ambaŭ virojn tre alproksimigis.

Siu Chung havis en Malako bele konstruitan domon. Li invitis Magalhaeson kaj prezentis lin al siaj familio kaj konatoj.

Post ĉi tiu unua renkonto Fernao jam dum ĉiu vizito de la bordo iris al sia ĉina amiko. Kaj de tiu li aŭdadis aferojn, kiuj forprenis al li spiron. Li sciiĝis, ke Portugaloj estas ĉie malamataj pro siaj konkeremo kaj brutaleco. Sciigoj pri iliaj kruelaĵoj penetris Malakon jam longe antaŭ ilia alveno. Ofte li aŭdis ankaŭ avertojn, ke ili ne estu tiom senzorgaj, ke Maŭroj, Ĉinoj kaj Malajoj faras iajn sekretajn preparojn, Fernao meditis, ĉu li atentigu komandanton Sequeira, ĉu ne. Li konsiliĝis pri la afero kun Francisko.

"Vi rigardas tion tre nigre," respondis al li Fernao. "Se ni devus kredi ĉion, kion ni ĉi tie aŭdas, ni ne povus forlasi la ferdekon eĉ por unu paŝo. Ĉinoj versimile intencas timigi nin por konservi la komercon al si. Komprenu la aferon: por ili malaperus unu konkuranto."

"Eble vi pravas," aldonis hezite Fernao. "Sed mi opinias, ke Siu Chung parolas kun mi sincere."

"Mi ne konfidas la indiĝenojn," diris Francisko ruze.

Ŝajnis, ke Fernao timetis vere senkaŭze. La havenurbo bolis en viveco kaj nenio suspektinda estis rimarkebla.

Post kelkaj tagoj venis Francisko kun radianta vizaĝo.

"Jen vidu, Fernao! Ĉiam ni aĉetadis nur de malgrandaj komercistoj -- kaj nun ofertas al ni varojn mem raĝo!"

"Vere stranga, ke li subite tiel ŝanĝis sian decidon. Sequeira tamen proponis al li amikan kontrakton tuj post nia alveturo, sed li senĉese nur singarde elturniĝis."

"Nenio stranga en tio kuŝas," dispelis liajn nubojn Francisko. "Morgaŭ oni surŝipigos la varojn kaj poste ni forveturos. Kaj imagu al vi, ke la spico kostos bagatelaĵon!"

"Ĉu vere!" miro de Fernao kreskis.

"Jes! Sequeira nur radias pro feliĉo, kiel grandioze li aĉetis!"

"Nu --!" murmuris Fernao kaj li denove ekmeditis. Premata de ia malserena antaŭsento li tamen volis serĉi sian komandanton por averti lin. Sed antaŭ kio li avertos lin? Antaŭ la bone farita komerca kontrakto, kiu alportos ankaŭ al Sequeira mem grandan profiton? Ĉu li ne fariĝus ridinda? Jam eĉ Francisko komencas prirideti lin!

Tedata de si mem kaj de la tuta mondo li foriris en urbon. Li vagis tra la stratoj kaj klopodis malkovri en konduto de indiĝenoj ion eksterordinaran kaj misteran. Ion, al kio oni povus juĝi, ke proksimiĝis tempesto.

Sed la stratoj aspektis same kiel aliokaze. Komercistoj allogis per kriego preterirantojn kaj invitis ilin aĉeti oferatan varon. La aĉetantoj marĉandis. Ĉie tumulto, homsvarmado, bruo, krio, rido, babilado -- nur tio, kion li supozis, ne estis rimarkebla. Nenia suspekta konduto, nenia minaca rigardo.

Do -- tamen nur vanaj babilaĵoj? Jam li estis konvinkita, ke li konas sufiĉe bone homajn karakterojn. Siu Chung ŝajnis esti homo, al kiu oni povas konfidi. Kaj --!

Li decidiĝis viziti lin. Eble Siu Chung scias ion pri la interesa oferto de raĝo.

Li estis tre surprizita trovante la domon de Siu Chung ŝlosfermita kaj evidente malplena. Kion ĝi signifas?

Nekomprenante li skuis la kapon. Ĵus kiam li estis ekironta al la haveno, aperis antaŭ li altstatura Malajo.

"Pardonu," li diris, "ĉu vi estas sinjoro Magalhaes?"

"Jes," respondis surprizita Fernao. "Kion vi deziras!"

"Mi estis sklavo de sinjoro Siu Chung," klarigis Malajo, "Mi laboris en lia magazeno. Antaŭ unu horo mia sinjoro forvojaĝis. Li ordonis al mi elserĉi vin, estu vi kie ajn. Mi devas komuniki al vi, ke mia sinjoro tre alte taksas vian amikecon. Kiel pruvon de sia estimo li sendas al vi sian sklavon."

"Sklavon? Ĉu eble vin?"

"Jes, sinjoro. Mia nomo estas Henriko. Mi naskiĝis en Sumatro kaj mi estas kristano. De ĉi tiu momento mi estas via sklavo."

Magalhaes ekĝojis. Jam preskaŭ ĉiu Portugalo havis sian sklavon.

"Kaj kien forvojaĝis via sinjoro?"

"Mi ne scias. Versimile tre malproksimen. Li diris, ke post lia reveno vi jam ne estos ĉi tie. Li sciigas vin, ke vi estu morgaŭ kun viaj samlandanoj singardaj."

Magalhaes ektremis. Morgaŭ! Do tamen!

Tuj decidita li revenis sur la ŝipon. Li loĝigis la sklavon kaj vizitis komandanton Sequeira.

"Sinjoro kapitano, mi estis avertita. Ni devas esti singardaj."

"Kiu avertis vin?"

"Mia ĉina amiko el urbo."

"Ĉu li diris ion pli precizan?"

"Ne. Preciza estis nur la tago."

"Nu?"

"Morgaŭ."

"Eh, morgaŭ ni malplenigos magazenojn de raĝo. Li ĝojas pro bone farita komerco. Kaj se iu volus malhelpi nin dum la surŝipigo de varo, la raĝo certe kapablus fari ordon."

"Kaj se tiu, antaŭ kiu ni estas avertitaj, estus mem raĝo?"

"Kion vi diras! Ĉu vi scias ion certan?"

"Ne."

"Vi estas konscienca homo, sinjoro Magalhaes. Sed tiajn neprecizajn avertojn ni ne povas rigardi serioze. Morgaŭ ni ŝarĝos ŝipojn per spico."

Duan tagon, kiam oni komencis surŝipigi la varojn, estis sur la bordo proksimume tri kvinonoj da maristoj. Sur la ŝipoj restis nur patroloj, kuiristoj kaj la plej necesa nombro da viroj, kiuj preparis la magazenojn en subferdekoj.

Oni laboris jam kelkajn horojn. La barkoj, ŝarĝitaj per multekosta varo, alnaĝis al karaveloj kaj revenadis al la kajo.

Subite el golfo malantaŭ la haveno elveturis multaj mallarĝaj malajaj barkoj. Sur ĉiu sidis kelkaj viroj, kiuj trankvile remis. La barkoj celdirektis unue al la vasta maro, poste ili turniĝis kaj naĝis en la spacon inter la eskadro kaj bordo. Poste ili komencis dividiĝi. Unuaj deflankis al la bordo, kie laboris Portugaloj, aliaj al duone malplenigita ŝiparo.

La manovro estis lerte preparita. Malgraŭ tio, ke malajaj barkoj estis kelke da centoj. Ilia ĉeesto vekis neniun atenton. Haveno en Malako estis ĉiam la rodejo de plej diversaj barkoj malajaj, ĉinaj kaj arabaj. Sed ĉiam la vico da barkoj dividiĝis en du direktojn, patroloj sur karaveloj atentiĝis kaj trumpetis alarmon.

Sequeira elkuris sur la ferdekon kaj li tuj komprenis la situacion. Li donis kelkajn ordonojn. La muĝa sono de signaltrumpeto tratranĉis aeron kaj atentigis Portugalojn laborantajn sur la bordo pri proksimiĝanta danĝero. Tuj poste sekvis kelkaj kanonsalvoj, kiuj disĵetegis la vicon de malajaj barkoj rapidegantaj al la karaveloj. La barkoj, kiuj ne estis trafitaj, revenis al la bordo.

Tie komencis intertempe sovaĝa batalo. En la momento, kiam la unuaj malajaj barkoj albordiĝis, elkuregis el urbaj stratoj netravideblaj aroj da indiĝenoj. Ilia militkrio kvazaŭ esprimus ĉiun malamon, kiun ili sentis al eŭropaj konkerantoj.

Ambaŭ flankoj luktis kun eksterordinara aŭdaco. Portugaloj sciis, ke ili batalas pro sia vivo. Malajoj batalis pro sia libereco, ĉar libereco estas pli valora ol vivo mem, ilin timigis neniuj oferoj.

Ekde unua momento oni ne povis dubi, kiu venkos. Portugaloj ne havis sur la bordo siajn kirasojn kaj pezajn glavojn kaj muskedojn, kiuj alportadis al ili tiel facile venkojn en pli fruaj bataloj kun indiĝenoj de la plej diversaj landoj. Iliaj ekstermaj kanonoj troviĝis tro malproksime, ol ke ili povu helpi. Cetere ne estis eble doni ordonon al pafado, ĉar oni povis trafi ankaŭ iliajn proprajn homojn.

Grupoj de portugalaj maristoj rapide maldensiĝis.

Tiuj, kiuj troviĝis en la momento de la atako sur karaveloj, rigardis senpove al la bordo.

Ankaŭ Fernao Magalhaes fiksis sian rigardon al la bordo. Li aŭdis krakon de armiloj, li vidis senesperan batalon, sur lia frunto vidiĝis vejnoj. Li estis ekscitita, ĉar timis. Li timis pri Francisko. Li sciis, ke lia plej bona amiko inspekciis sur la bordo ĉe la surŝipigo de varoj. Kio okazis kun li?

Subite Fernao ekkriis pro teruro. Unu el portugalaj ŝipetoj ĵetis sin kontraŭ tumulto da malajaj ĝonkoj. Inter batalantaj Portugaloj Fernao rekonis Franciskon.

"Henriko, en la boaton!"

Kaj jam ili impetis al la bordo. La boato de Fernao, garnita per dika tero, distranĉis aron da malajaj barkoj kiel fulmo. Estis jam ekstrema tempo. Francisko jam apenaŭ povis stari, ĉar li sangis el kelkaj vundoj.

Magalhaes kaj Henriko renversis kelkajn malajajn barkojn. Boato de Francisko eluzis ĥaoson kaj trapuŝis sin per aperturo, kiu estiĝis inter atakantaj boatoj. Tiuj jam ne riskis persekuti la fuĝintojn. Ili ja elpafis tutan nubon da sagoj, sed tiuj jam neniun trafis.

Kiam la rifuĝintoj alveturis al karaveloj, la batalo sur la bordo estis finita. Maristoj, kiuj tie restis, estis aŭ mortigitaj aŭ kaptitaj.

Fernao tuj zorgis pri Francisko. Liaj vundoj estis ja dolorigaj, sed ne mortigaj. Kiam Fernao metis lin sur la liton, Francisko faris signon, ke lia amiko kliniĝu super lin. Li volis ion diri. Sed li estis tiom malfortigita de la travivita batalo kaj kortuŝita per ofero kaj aŭdaco de Fernao, ke nek unu vorto sonis el lia buŝo. Senvorte li ĉirkaŭbrakis amikon.

Dume karaveloj levis ankrojn kaj forlasis Malakon.

V.

Revoj kaj realeco

La karaveloj trankvile balancis sur la ondoj de Hinda oceano. Favora vento pelis ilin al Hindujo.

Fernao kun Francisko, kiu jam iomete resaniĝis, staris sur antaŭkilo de la ŝipo. Enpensiĝitaj ili rigardis la bluetajn akvojn. Ili enspiris ties salan odoron kaj raviĝis per ties nemezurebla vasteco. Kaj ili revis.

"Mi opinias, ke Sequeira post alveturo en Hindujon informos pri vi la vicreĝon," diris Francisko. "Kaj tiu -- vi ja konas lin -- scipovas puni, sed ankaŭ rekompenci."

"Eĥ," refutis Magalhaes. "Sed por diri la veron... mi ja volus esti kapitano. Jen... havi disciplinitan, aŭdacan, obstinan ŝipanaron, bone konstruitan, firman ŝipon --"

"Kaj Franciskon Serraon ŝipgvidiston -- mi ja almenaŭ esperas, ke vi akceptus min?" ridis Francisko.

"Tute ne! Vi tamen estus kapitano sur alia ŝipo kaj ni veturus kune por malkovri novajn landojn. Ekkoni novajn regionojn! Mondo estas ja tiom vastega! Sed kial paroli pri tio. Ĝis nun ni faris ankoraŭ tro malmulte."

"Vi estas ĉiam la modesta Fernao el Tras-os-Montes. Vi vidos, ke post reveno en Hindujon oni rangaltigos vin. Vicreĝo Almeida ne apartenas al tiuj, kiuj malatentas grandajn farojn."

Sed en Hindujo okazis dum ilia foresto grandaj ŝanĝoj. Almeida estis kalumniita ĉe la reĝa kortego kaj senigita de sia ofico. La vicreĝo fariĝis duko Albukerk, homo malmilda, venĝema kaj senrespekta.

Fernao ne estis rangaltigita, ja eĉ laŭdon li ne ricevis. La nova vicreĝo forigis ĉiujn homojn, kiuj sub gvidado de Almeida montris sin bonaj kaj lertaj. Kaj tia montriĝis ankaŭ Magalhaes. Pro tiu kaŭzo li estis forsendita kun ŝipoj en Lisbonon.

Ordono por forveturo venis tute neatendite. Francisko petis ankoraŭ en lasta momento aŭdiencon ĉe la vicreĝo. Li volis veturi kun Fernao, sed lia peto ne estis plenumita.

Kaj tamen ŝajnis, ke Magalhaes restos en Hindujo. La ŝipo, sur kiu li veturis, enmarĉiĝis sur malprofundejo. Minacis danĝero, ke ĝi dronos kun la tuta ŝipŝarĝo kaj kun la homoj. Al oficiroj tute ne venis ideo komenci savlaborojn. Senhezite ili rapidegis al boatoj por lokigi sin tie la unuaj. Maristoj okupis alvenon al la boatoj kaj stariĝis minace kontraŭ la egoistaj komandantoj.

Magalhaes tuj ekkomprenis, ke konflikto sur la dronanta ŝipo signifus plenan katastrofon. Malatentante la terurigitajn oficirojn li aliĝis -- mem hidalgo -- al la maristoj.

"La ŝipo dronos nur post kelkaj horoj," li trankviligis ŝipanaron. "Ni lasu oficirojn forveturi al la bordo. Ili resendos al ni boatojn kaj ni tamen havos sufiĉe da tempo por saviĝi."

Kaj jam sonis sur la ferdeko liaj koncizaj kaj precizaj ordonoj. El ili oni rekonis ne nur subigan energion, sed ankaŭ trankviligan certecon kaj memkonfidon.

Estis merito de Magalhaes, ke neniu dronis. Oni sukcesis ankaŭ savi tutan ŝipŝarĝon.

Pli frue, ol ĝi estis ekster danĝero, ceteraj ŝipoj estis jam malaperintaj post la horizonto.

En ĉi tiuj danĝeraj horoj montriĝis, kiom pli proksime staras Magalhaes al ordinaraj homoj ol al parvenua kasto de hidalgoj. Neniel li estimis ĉi tiujn fieregajn homojn, kiu kun malŝato rigardis "plebon". Li malrespektis la orumon de ilia ĝentile cizelita parolo, eleganta konduto kaj entuta ekstera ĝentileco, per kiu ili ofte kaŝis internan povrecon, vantecon kaj mankon de memestimo.

Nek por ĉi tiu faro estis Magalhaes laŭdita. Vicreĝo ege ŝatus forsendi lin denove Portugalujon, sed ĉiujn restintajn ŝipojn li bezonis por novaj konkeroj.

Li faris preparojn por batalo kontraŭ hinda urbo Goao.

La tagon antaŭ forveturo alkuris Francisko tute radianta: "Mi gratulas vin, Fernao!"

"Pro kio?"

"Pro via, nome ankaŭ pro mia -- mallonge dirite pro nia rangaltigo!"

"Ĉu ni estas rangaltigitaj?" demandis malkonfide Magalhaes.

"Jes!" ĝojis Francisko. "Ĉu vi rememoras, kion mi deziris al vi, kiam ni veturis el Malako! Kaj jam ĝi estas fakto! Vi estas kapitano kaj mi via unua oficiro!"

Fernao ne kredis siajn orelojn. Kio okazis? Ĉu vicreĝo ŝanĝis sian opinion? Aŭ ĉu tio estas unu el ŝercoj de eterne gaja Francisko?

"Kiu diris tion al vi?" li demandis.

"Legu!" haltigis lin anstataŭ respondo feliĉa Francisko kaj disvolvis antaŭ mirigita amiko pergamenrulaĵon subskribitan de vicreĝo. Fernao kaptis ĝin avide. Francisko ne ŝercis. Magalhaes estas nomita la kapitano de ŝipo Salvador kaj Francisko Serrao estis lia unua oficiro.

Amikoj ĉirkaŭbrakis unu la alian.

Sed ilia entuziasmo baldaŭ malvarmiĝis. Ankoraŭ la saman vesperon ili eksciis, ke vicreĝo faris multe da tiaj rangaltigoj. Li ne faris tion kun intenco honorigi iun, sed nur pro tio, ke li ne havis sufiĉe da spertaj kapitanoj kaj oficiroj por sia aventura entrepreno.

En la batalo apud Goao Portugaloj venkis.

Post kelkaj monatoj indiĝenoj denove ribelis kontraŭ okupantoj.

Tiam ankris la portugala ŝiparo en mallarĝa kaj longa golfo. Akvo estis tie malprofunda, elveturo al la golfo estis sufiĉe malfacila.

Ĉi tiun cirkonstancon eluzis la indiĝenoj. Ĉe alveturejo ili dronigis multajn boatojn ŝarĝitajn per ŝtonoj. Elveturo al vasta maro estis preskaŭ neebla. Ŝipoj de la konkerantoj estis kiel en kaptilo.

La indiĝenoj volis pereigi ilin per fajro. De sur ambaŭ bordoj ili ĵetegis al lignaj karaveloj nubojn da fajraj sagoj. Laŭ fluo de la rivero, kiu fluis en la golfon, ili sendis brulantajn pramboatojn.

Portugaloj moviĝis al elveturejo paŝon post paŝo. Nur post kelkaj semajnoj ili sukcesis elgliti el terura faŭko de danĝero.

Vicreĝo Albukerk volis venĝi sin je la urbo. Por tiu celo li arigis portugalan ŝiparon el tuta Hinda oceano en havenon de Coĥin, kie li amikiĝis kun raĝo.

Li kunvokis militan konferencon de kapitanoj kaj oficiroj. Li komunikis al ili sian decidon: oni tuj veturos al Goao. La urbo devas esti konkerota je ĉiu prezo. Hindoj devas senti, ke portugala potenco estas nekadukigebla, malgraŭ unuopaj malsukcesoj.

Li demandis kapitanojn, kion ili opinias pri la afero.

La kapitanoj sciis, ke ĝi estas entrepreno tre danĝera. La ŝipanaro estas elĉerpita kaj malfortigita pro travivintaj suferoj dum batalo en golfo. Ŝipoj estas plenaj de vunditoj. Sed kiamaniere tion diri al la ĉefkomandanto, se li ne toleras kontraŭdirojn? Vicreĝo estas ja kiel ciklono: li furioziĝos kaj neniigos ĉiun, kiu stariĝos sin en lian vojon. La demando, kion opinias pri la afero kapitanoj, estis prezentite nur por ŝajnigi ĝentilecon.

Albukerk ĉirkaŭrigardis la kunvenintajn virojn kaj sur lia vizaĝo aperis kontenta rideto. Jes, tion li ŝatis: blindan obeemon sen kontraŭdiroj.

Subite la ĉeestantaro rigidiĝis. Ĉiuj rigardis al la kuraĝulo, kiu anoncis sin por paroli. Kiu estas tiom kuraĝa, tiom stulte kuraĝa?

Estis Fernao Magalhaes.

Li ne scipovis subpremi sian opinion, se ĝi estis alia ol tiu de la estro. Li ne scipovis kaŝi sian konvinkon. Ĉu li parolis malmulte? Jes. Sed se li ion diris, ĉiu sciis, ke malantaŭ liaj vortoj staras firma kaj neskuebla konvinko da prudenta viro.

"Kion vi deziras, kapitano?" mezuris lin per detruiga rigardo vicreĝo.

"Mi ne povas konsenti pri via propono, sinjoro vicreĝo," diris malrapide kun akcento je ĉiu vorto Magalhaes.

La kapitanoj ektremiĝis, atendante eksplodon.

Albukerk ruĝiĝis.

"Pri kio vi ne povas konsenti?" li kriis furioze.

"Pri la tuja atako kontraŭ Goao," diris trankvile Fernao.

"Kaŭzoj!" la voĉo de vicreĝo siblis kiel svingo de vipo.

"La ŝipanaro bezonas pli longdaŭran ripozon."

"Ĉu tio estas ĉio?"

"Jes!"

"Kapitano," kriegis vicreĝo, "kaj ĉu vi ne opinias, ke vi ion kaŝis antaŭ mi!"

"Mi diris mian opinion. Mi ne scias, kion mi aldonu."

"Kaj kial vi ne diras rekte, ke vi timas?"

Post ĉi tiuj vortoj Magalhaes rigardis sian komandanton, sed li ne vidis lin. Antaŭ liaj okuloj subite reviviĝis ĉiuj bataloj, kiujn li partoprenis. La ĉeestantoj scias, kiamaniere li kondutis en ili. Scias tion ankaŭ la vicreĝo. Ĉu li rememorigu tion al li?

Pro tio li silentis. En lia silento estis fiereco de brava homo kaj profunda malestimo pri eldirita arogantaĵo.

Tio ekscitis la vicreĝon ankoraŭ pli. Li sentis preskaŭ elementan neceson faligi ĉi tiun homon en polvon, humiligi lin, ridindigi, ofendi. En lia voĉo tremis senmezura malamo:

"Cetere, en la batalo mi bezonos nur bravajn maristojn. Malkuraĝuloj povas resti en Coĥin."

Fernao iomete paliĝis, sed li devigis sin resti trankvila:

"Vi mem scias plej bone, ke inter niaj vicoj ne ekzistas malkuraĝuloj. Ni havas nur multajn malfortigitajn kaj malsanajn maristojn."

Post fino de konferenco venis kelkaj kapitanoj al Magalhaes kaj avertis lin antaŭ similaj scenoj. Ili ankaŭ ne konsentas kun la vicreĝo, sed kial inciti lin kontraŭ si, se li tamen faros, kion li volas?

Fernao silentis. Sed li sciis, ke ankaŭ en estonteco li ne agos alimaniere.

Kaj ili veturis al Goao.

Albukerk pelis militistaron en batalon kun neaŭdita brutaleco kaj -- li venkis.

Tuj poste li kondukis ŝiparon al Malako. Ĝi estis venĝo por malvenko, kiun tie suferis Sequeira.

Li malatentis superforton de malaja raĝo. Li ĵetis sur la bordon siajn armitojn en kunpremitaj batallinioj. Oni batalis senkompate kaj longe.

Ankaŭ Malako estis venkita per frakasiga sturmo de Portugaloj.

Per ĉi tiuj venkoj fariĝis Albukerk la plej timata konkeranto de sudaziaj landoj.

Ŝajnis, ke meze de neaŭdata potenco kaj famo li forgesis Magalhaeson kaj lian kontraŭstaron en Coĥin. Neniam li eĉ per unu vorto menciis la kapitanon, kiu kuraĝus publike kontraŭstari lin. Ĉu eble sufiĉis al li, ke batalo apud Goao pravigis lin? Aŭ ĉu li estis tiom grandanima?

Sed la vicreĝo ne forgesis.

Post kiam li ordigis cirkonstancojn en Malako, li preparis grandan ekspedicion de komerca ŝiparo kun donacoj por reĝo Manuelo. Kun ĝi estis forveturontaj multaj homoj, kiuj estis por li salo en okuloj.

Inter tiuj estis ankaŭ Fernao Magalhaes.

Vesperon antaŭ forveturo promenis Fernao kun Francisko sur la kajo. Ili parolis malmulte. Eble ĝuste pro tio, ke ili volis diri al si tro multe. Ili antaŭsentis, ke ilia disigo daŭros tre longe.

Jaroj de la fidela amikeco defilis en iliaj rememoroj. Sabroso, Lisbono, Hindujo, Malako. Esperoj kaj disreviĝoj. Revoj kaj realo. La tuta vivo estis kiel tiuj ondoj, kiuj murmuretis en la haveno. Ĝi ŝanĝiĝis, ŝvelis, rompiĝis kaj ondetiĝis. Estis la tagoj de la feliĉo kaj ankaŭ tiuj de la malespero. Kaj super ĉio tiriĝis arĝenta fadeno de ilia fidela amikeco. Ĉu ĝi estos nun disŝirita per kruda tuŝo de fremda mano? Ne, tio ne okazos. Ili estu malproksimigitaj kiom ajn, ili ĉiam estos kune.

Francisko ŝatus diri al Fernao, ke li prezentis peton pro li al la vicreĝo. Sed kial tion diri, se li nenion sukcesis?

"Ne zorgu pri fremdaj sortoj, kapitano Serrao," diris al li vicreĝo.

"Mi ne estas kapitano, sinjoro admiralo," korektis lin Francisko.

"Se mi diras 'kapitano', do vi estas kapitano," provis rideti Albukerk. "Hodiaŭ mi subskribis dekreton, per kiu vi estas rangaltigita je kapitano. Kaj kio vian peton koncernas, mi ne povas plenumi ĝin."

"Sinjoro admiralo, de la infaneco ni estas la plej bonaj amikoj," insistis Francisko. "Vi farus por ni ambaŭ grandan afablaĵon, se vi lasus Magalhaeson ĉi tie."

"Nepensebla! La pli altaj interesoj postulas, ke kapitano Magalhaes forveturu en Lisbonon. Lia Reĝa Moŝto jam scios, kiamaniere okupi lin, ke tio servu al prospero de la patrujo."

Francisko foriris de la vicreĝo kun pikiga doloro en la animo. Dum aliaj cirkonstancoj li havus grandan ĝojon pro sia rangaltigo. Sed nun malserenigis lin Albukerk per la malafabla decido, kontraŭ kiu ne ekzistis ia kontraŭdiro.

Amikoj haltis apud la haveno, kie ankris komercaj ŝipoj.

"Kion vi entreprenos en Lisbono, Fernao?"

"Mi ankoraŭ ne scias."

"Sed apud la kortego vi ne restos?"

"Francisko!"

Kiel povus resti apud reĝa kortego tiu, kiu konatiĝis kun libereco de vastaj spacoj! Kaj kiel povus tie resti Fernao, kies animo estis forbruligata da la sopiro ekkoni novajn regionojn, malkovri landojn, kien piedo de Eŭropano ĝis nun ne enpaŝis!

"Mi skribos al vi," diras denove post momento Francisko. "Kaj vi ankaŭ skribu al mi! Kaj revenu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ!"

"Mi revenos, Francisko. Ankoraŭ mi ne scias, kiam ĉi tio okazos, sed mi certe revenos. Vi mankos al mi ĉe ĉiu paŝo."

Ili denove longe kaj senvorte rigardis malhelajn ondojn. Ĉiam ili sciis, kion signifas unu por la alia. Sed plene konsciiĝis ili pri tio nur nun, en la momento de la adiaŭo.

El ŝipoj aŭdiĝis signalo, ke la ŝipanaro devas reveni.

La amikoj ĉirkaŭbrakis unu la alian, premis al si reciproke manojn kaj Fernao malsupreniris al la boato.

"Adiaŭ, Francisko!" li vokis duonsufokite, kiam kelkaj remiloj tuŝis la akonivelon.

"Adiaŭ, Fernao! Kaj -- ĝis la revido!"

Dum la matenkrepusko ŝipoj forlasis Malakon.

Fernao ne estis troige sentema. Li vidis kaj travivis tro multe. Sed tamen la adiaŭo kun Francisko postlasis en lia animo impreson, kvazaŭ iu kara mortus al li. Li sciis, ke tian amikon li jam ne trovos.

Iam -- ĵus ili estis traveturintaj danĝerajn lokojn apud kabo de Bona Espero -- venis al li sur ferdeko oficiro, kun kiu li loĝis en komuna kabino.

"Mi ricevis sciigon," li komencis, "ke la gvidanta kapitano sur flaga ŝipo portas de vicreĝo leterojn, kiuj estas destinitaj por la reĝo. Inter ili estas laŭdire ankaŭ leteroj pri ni."

"Pri kiu?"

"Pri vi, pri mi, nu -- ankoraŭ pri kelkaj, kiujn li volis forigi. Unuaj opinias, ke pro ĝojo el siaj venkoj li laŭdas nin, aliaj timas, ke li nigrigis nin."

"Nu, ni vidos. Baldaŭ ni estos en Lisbono," diris Magalhaes trankvile.

Tiu "baldaŭ" daŭris ja semajnojn, sed fine ili tamen ekvidis la havenon, kiun Fernao forlasis antaŭ sep jaroj.

Kiom Lisbono intertempe ŝanĝiĝis!

Jam apud alveturejo en la havenon oni rimarkas, kial ĝi pli kreskis kaj akomodiĝis al la grava rolo, kiun ĝi komencas ludi en eŭropa kaj tutmonda historio de ĝis nun malatentata Portugalujo. La ŝiphaltejo estas plenplenigita de ŝipoj. Sed ili jam ne estas nur ŝipoj portugalaj, kiel tio estis antaŭe. Sur unuj flirtas flagoj anglaj, sur aliaj germanaj, ĉi tie vi vidas denove la holandajn. Jes, Eŭropo migras en Lisbonon, dume Venecio nur timigite alrigardas ĉi tiun ne atenditan kaj por ĝi tiom pereigan ŝanĝon. Kaj se vi eniras la urbon, eĉ via spiro preskaŭ haltiĝas kaj vi brilblindiĝas rigardante grandegajn azenojn, kiuj estas plenigataj per alveturigata varo. Kaj kia varo ĝi estas! La hindaj ŝtofoj kaj silko, kotono, eburo, ora polvo, perloj, sukero, vino, sudaj fruktoj, salo -- kaj super ĉio spico, sakoj, aroj da sakoj plenaj de multekosta spico!

Ĉu vi opinias, Fernao, ke Lisbono malfermas siajn brakojn por bonvenigi kaj ĉirkaŭbraki unun el tiuj, kiuj per sia propra sango preparis ĝian ekfloron kaj kapturniĝe kreskantan famon? Ĉu vi opinias, ke la kanonsalvoj, kiuj tondras super la urbo kaj haveno, estas pafataj por honorigi tiujn, kiuj riskis siajn vivojn por Portugalujo? Vi stulta! Kion signifas por reĝo Manuelo kaj por enlandaj kaj eksterlandaj komercistoj la vivoj de maristoj? Por ili estas ĉefa, ke karaveloj estas plenaj de multekosta varo kaj belegaj donacoj, kiujn sendas al Lia Reĝa Moŝto nobla kaj meritplena vicreĝo de Hindujo! Delegitojn kaj senditojn kun informoj pri la nove malkovritaj, konkeritaj kaj sklavigitaj landoj akceptas Manuelo la Granda kua malfermitaj brakoj. Sed vi, kapitano Magalhaes, atendu, ĝis venos via vico. Lia majesto ja akceptas al aŭdienco ĉiun hidalgon, kiu revenas el malproksimaj vojaĝoj, sed vi devas atendi kelkajn semajnojn, ĝis vi estos invitata en reĝan salonon...

Vi ne estas ĉi tie sola. Vi ĉiuj staras en longa vico, unu kun peto, dua kun postulo, tiu por prezenti sin, alia por danki --

Kaj jam proksimiĝas reĝo Manuelo la Granda al vi. Jen faru profundan komplimenton, nun la ceremoniestro laŭte vokas vian nomon -- kapitano Fernao Magalhaes! -- ĉu vi aŭdas, kiel ĝi sonas en la grandampleksa salono? Kaj kio okazos en sekvanta momento? Kion diros Lia Majesto? Streĉu orelojn kaj bone memoru, kion vi aŭdos! Ĝi estas granda, grava, multsignifa momento, eble ĝi decidos pri via tuta vivo!

"Magalhaes!" ripetas la reĝo post ceremoniestro kaj sur lia vizaĝo aperas ombro de indigno kaj esprimo de malrespekto. "Magalhaes? Jes, mi rememoras. La raporto de vicreĝo pri lia konduto estis tre klara. Li estas la kapitano, kiu ĉiam montris malmulte da kuraĝo kaj aŭdaco. Ni ne haltigu nin -- daŭrigu!"

Fernao ne sciis, kiamaniere li ŝancelforlasis la aŭdiencan salonon.

VI.

Ruy Faleiro

Tagoj, kiujn travivis Fernao post aŭdienco antaŭ reĝo, estis amaraj-maldolĉaj kiel absinto.

Li loĝis kun Henriko en duonkaŝita flanko de la palaco en malgranda loĝejeto, kiu estis al li kompateme disponigita. En ĝi li sidadis nenion farante kaj kun doloro en la koro li rememoris Franciskon kaj la gloron de la forflugintaj tagoj.

Magalhaes ne apartenis al homoj, kiuj falas sub la unua sortobato. Malmilda vivo instruis lin toleri humiligon kaj maljustaĵojn. Se estis necese, li scipovis doni por unu bato du, sed oni devis lukti honeste kaj malkaŝe. Oni devis lukti rekte, sen intrigoj. Sed ĉi tie?

Kiam li revenis patrujon, li ne atendis multon el la raporto de Albukerk. Sed ke tiu ĵetegus lin direkte en la polvon, tion li tamen ne supozis.

Li vagadis tra Lisbono kiel ombro. Li ne plu estis tiu trankvila Fernao. Li fariĝis malafabla, ekscitiĝema. Sen kaŭzo li abrupte alparolis Henrikon, kiu ne komprenis la ŝanĝon en konduto de sia sinjoro.

Kun sento da malĝojo li rigardosekvis en la haveno forveturantajn ŝipojn. Ofte li decidiĝis, ke li ne plu iros tien. Sed li ne sukcesis tion por longe. La maro vokis lin, malproksimoj allogis.

Iam li estis surprizita en urbo per ĝojkrio, kiu estis neniom malpli granda ol tiu dum la fama reveno de Vasko da Gama. Kio okazis?

Multekostan spicon oni alveturigis en Eŭropon el Hindujo. En Hindujon oni alveturigis ĝin el Molukoj. Sed kie troviĝas Molukoj, la vera patrujo de spico? Kiom da marnavigantoj sensukcese klopodis trovi la vojon al ili! Kaj nun, nun fine ili estas malkovritaj! Malkovris ilin Portugaloj. Vivu la heroo, kiu penetris al mistera lando en ekstrema Oriento! Vivu -- Francisko Serrao!

Magalhaes ne kredis siajn orelojn. Francisko Serrao? Ĉu ekzistas du marnavigantoj, kiuj havas egalan nomon? Aŭ ĉu tio estas vere lia Francisko?

Li ne estis longe en necerteco.

Iun vesperon frapis al la pordo de lia ĉambreto nekonata maristo.

"Ĉu vi estas kapitano Fernao Magalhaes, sinjoro?"

"Jes. Ekskapitano," respondis Fernao kun amara rideto.

"Do -- finfine!" diris nespire la maristo. "Mi jam longe serĉas vin!"

"Kion mi povas fari por vi?"

"Mi estas el fregato, kiu revenis antaŭ kelkaj tagoj el Hindujo. Ĝia komandanto sendas al vi ĉi tiun leteron."

"Al mi? Komandanto de iu fregato?"

"Bonvolu kompreni," daŭrigis la maristo klarigante sian mision, "ĝin ne sendas al vi mia komandanto. Li devis nur enmanigi ĝin al vi."

"Do kiu?"

"De kapitano Serrao, la malkovrinto de Molukoj."

Fernao emociite ekprenis ampleksan rulaĵon. Francisko skribas! Superŝutita per laŭroj de sia malkovra gloro li ne forgesis sian kamaradon!

Li dankis la mariston, donis al li kelkajn maravedojn kaj komencis avide legi.

Francisko detale priskribis sian vivon post ilia disiĝo. Kiom malgaje estis al li, kiel malfacile li alkutimiĝis. Poste li estis sendita kiel kapitano de unu ŝipo por serĉi Molukojn.

Ili naĝis ĉirkaŭ Borneo kaj atingis embuskajn koralinsulojn. Apud unu el tiaj insuloj ilia ŝipo frakasiĝis. Restinte sur nudaj rokoj ili estis minacataj de morto per malsato. Unu vesperon elveturis al la rokaĵo malaja boato. La ŝipruiniĝintoj ruze ekposedis ĝin kaj devigis Malajojn montri al ili la vojon al Molukoj. Post longa veturo ĉirkaŭ Celebeso ili ekvidis fine la misteran grupon de insuloj, kie kreskis la multekosta spico.

"Kara Fernao, se vi almenaŭ povus imagi al vi, kiel bele ĉi tie estas!" skribis Francisko. "Malako plaĉis al ni -- ĉu vi rememoras? Sed kion signifas Malako kompare al ĉi tiu ĉarma lando! Kreskaĵo estas ĉi tie abunda, aero ebriige odoras de kariofilo, makato, cinamo kaj vanilo. Sur branĉoj kveras turtoj, krias strangaj birdoj kun flava kvasto, balancas diverskoloraj papagoj.

Homoj estas ĉi tie afablaj kaj ĉi tiea reĝo estas plej ĝentila el ĉiuj, kiujn mi dum miaj vojaĝoj renkontis. En la nomo de portugala reĝo mi faris kun li kontrakton por eterna amikeco.

Sed kial mi tion skribu al vi. La vortoj estas kompatinde ombro de la realeco. Plej bone, se vi veturos al mi. Estu vi en Lisbono, en Sabroso, sur maro: mi kredas, ke ĉi tiu letero trovos vin. Kaj poste alveturu! Nenie en la mondo vidos tiom da beleco, kiom da ĝi estas ĉi tie. Nenie en la mondo vi estos akceptata kun tia amo, kun kia mi akceptos vin.

Do -- por longa vojaĝo favoran venton en la velojn!

Francisko Serrao."

Fernao finlegis. Lia mano malleviĝis, letero falis sur la plankon. En la kapo li sentis strangan bruon.

Francisko absolute ne scias, kiel oni akceptis lian amikon en Lisbono! Li ne scias, ke tiu, kiu volis per agla flugo ĉirkaŭpreni la mondon, havas forhakitajn ambaŭ flugilojn!

For el Lisbono! For el Portugalujo! For el ĉi tiuj lokoj, kie rigardo al ĉiu forfluganta ŝipo ŝirvundas la koron kaj rememorigas mizeran, humiligan senpovon!

En grizlumajn tagojn de senespero penetris liberiganta radio. Oni veturos Afrikon! Portugalaj kolonioj, fonditaj antaŭ unu jarcento sur la norda bordo, komencas ribeli. Estas necese akiri multajn volontulojn.

Aliĝis ankaŭ Fernao kaj li estis akceptita.

Sed Afriko ne alportis al Magalhaes feliĉon. En batalo li estis vundita je genuo kaj restis por ĉiam lama. Krom tio li estis kulpigita pri tio, ke li sekrete vendis al indiĝenoj parton de militakirita brutaro. Komencis longa juĝa esplorado. Laŭ fina verdikto li estis proklamita senkulpa kaj plene purigita, sed la akra pinto de la malhonorigo tamen eniĝis profunden en lian animon.

Reveno el Afriko estis ankoraŭ pli malĝojiga kaj pli senespera ol la reveno el Hindujo. Tiam li povis almenaŭ esperi, ke oni ankoraŭ uzos liajn servojn. Sed nun? La reĝo emeritigis lin kun ridinde malgranda pensio. Kiu havus intereson pri la lama veterano?

Li bezonis multe da fortoj por ne malesperi. Kiom da esperoj li jam havis kaj kiom da dispecigitaj revoj li entombigis!

Denove li vagadis tra stratoj de Lisbono, precipe tra tiuj, kiuj kondukis el la haveno. Sed ankaŭ ĉi tiuj regulaj promenoj fariĝis pli maloftaj. Li komencis danĝere izoliĝi. Li rekonsciiĝis pri la ŝarĝo de sia izoleco. Francisko estis malproksime kaj jam estis neniu espero, ke ili ankoraŭ iam renkontiĝos. Ĉe la reĝa kortego Fernao kelkfoje postulis, ke li estu denove akceptate al maristaj servoj, sed sensukcese. Kio restis? Ĉu malĝojo? Ĉu senespero?

Por malforta homo eble vere restus nur malgajaj pensoj. Sed Magalhaes estis persistema. Neniu abismo estis tiom profunda, ke li el ĝia fundo ne atingu la supraĵon. Ankaŭ ĉi tiun fojon li rekonsciiĝis.

Hodiaŭ oni malŝatas liajn servojn. Sed ĉu estas certe, ke oni jam neniam bezonos lin? Kaj ĉu li devas ĝis tiu tempo, kiam li estos revokata, turmentiĝi per senpova kolero, ke li en nenio sukcesas? Ĉu li ne povus travivi tiun tempon pli utile?

Kaj Fernao komencis studi. Subite lin ekposedis stranga kredo, ke ankoraŭ venos momentoj, kiam vivi havos valoron. Li preparos sin por tiam.

Malgranda ĉambreto komencis plenumiĝi per libroj. Ili estis ampleksaj volumoj pri marnavigado, astronomio, pri fremdaj landoj, pri matematiko. Vivo de Fernao sereniĝis, ĝi fariĝis pli ĝoja. Henriko kun mirego observis la admirindan paciencon de sia sinjoro, kiu sukcesis trasidi ĉe misteraj libroj tutajn tagojn. Kiom foje li devis rememorigi lin, ke jam estas tempo por manĝi!

Fernao kompletigis siajn riĉajn spertojn, kiujn li akiris dum siaj vojaĝoj en Hinda oceano kaj en Afriko. Kaj nur nun fariĝis al li klaraj multaj aferoj, kiujn li pli frue ne komprenis.

Kiam li legis informojn pri fremdaj landoj, li zorgeme komparis ilin kun siaj spertoj. Per liniilo kaj cirkelo li mezuris la distancojn, kaj se io ne konsentis, li ĉion denove trakalkulis. Li faris al si elskribojn el la tralegitaj libroj por pli bone memori la plej gravajn indikojn.

Fine lin plej multe interesigis problemo, kian formon havas Tero. Li rememorigis al si majstron Behaimon kaj lian globuson. Kio ŝanĝiĝis de tiu tempo? Estis ja malkovritaj novaj landoj, sed pri formo de la Tero oni senĉese sciis nenion. Ankoraŭ ĉiam ekzistis du opinioj: Tero estas aŭ ebena tabulo -- aŭ kuglo.

"Ĉu neniu trovos radion, kiu solvus ĉi tiun enigmon! Fernao serĉis respondon en la libroj, sed vane. Krom tio, kion ili aŭdis jam en paĝia lernejo, li trovis nenion novan. Kaj tamen iam ankaŭ ĉi tiu problemo devos esti solvita! La Tero ne povas eterne rezisti al sopiro de homo -- ekkoni!

Kion ni konas? En plej malproksima oriento kuŝas Molukoj, tie estas Francisko. Plej malproksimen en okcidenta direkto alveturis Kolumbo. Hodiaŭ oni jam scias, ke li ne estis en Hindujo. Li malkovris novan landon Terra Nova -- oni komencas nomi ĝin Ameriko laŭ itala maristo Amerigo Vespuĉi, kiu ĝin tre interese kaj alloge priskribis.

Sed kio estas malantaŭ Molukoj orienten!

Kio estas malantaŭ Ameriko okcidenten!

Ĉu ne estas inter Molukoj kaj Ameriko nur mallarĝa strio de oceano?

Kiu trapenetros ĉi tiun spacon, tiu solvos la enigmon pri la formo de Tero!

La kapo al Fernao eĉ turniĝis, kiam li konsciiĝis pri grandiozeco de ĉi tiu ideo. Li devas iomete promeni, por malvarmigi brulantan kapon.

Henrikon li lasis hejme. Li volis esti sola kun siaj pensoj. Estis kvieta somera vespero. Steloj hele brilis super la tero kaj super la oceano. Tumulto en la haveno trankviliĝis.

Fernao promenis sur la kajo. La maro milde murmuris.

Li meditis. La ondoj de la oceano estas pli riĉaj ol homoj. Se ili povus rakonti pri tio, kion ili dum sia senfina vagado vidis, ni scius ĉion. La sekreto estus solvita.

Li haltripozis kaj kelkajn momentojn li aŭskultis la mildan murmuron de la maro. Subite li ektremiĝis pro nokta malvarmo. Li revenis hejmen, al siaj libroj. La ondoj malkaŝos al li nenion. La libroj -- eble ankaŭ jam nenion. Sed -- kiu scias? Eble li ĵus trovos en ili iun rimarkon, kiu almenaŭ ion malkaŝetos.

Enpensiĝinta li tute ne rimarkis, tra kie li iras. Nur iu akra voĉo, kiu eliĝis tra malfermita fenestro de malgranda gastejo, vekis lian atenton.

"Hodiaŭ vi povas jam naĝi, kien vi volas, kaj tamen vi scias en ĉiu momento, kie vi troviĝas," aŭdis Fernao.

"Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa!" eĥis mokeme kiel respondo.

"Nur ridu, vi senbarbuloj!" koleris la parolanto. "Kion vi scias pri sekstanto!"

"Pri kio?"

"Pri sekstanto! Cetere -- estas tre malfacile paroli kun vi! Tio aspektas kvazaŭ homo parolus al arboj en la arbaro!"

"Ho-ho-ho-ho!" eksonis gaje. "Tio estas vere amuziga! Gastejmastro, verŝu al li vinon, por ke li rakontu pri la seksano!"

"Jen vidu, kio vi estas! Tiu instrumento nomiĝas sekstanto, homo, sekstanto!"

"Al mi estas tio tute egala, sekstanto aŭ seksano!" ridis iu. "Mi ŝatas nur aŭskulti vin, kiel vi rakontas. Do, mi petas, rakontu! Ĝis vi fintrinkos, ni ordonos verŝi al vi denove!"

"Do, ke vi sciu, kial maristoj pli frue ne povis veturi malproksimen de la firma tero," komencis denove tiu unua. "Por determini pozicion de la ŝipo ili uzis instrumenton, kiu nomiĝas astrolabo."

"Kiel!"

"Astrolabo. Per ĝi oni determinas pozicion de la steloj kaj helpe de kalkulo oni fiksas situon de la ŝipo. Ĉi tiu instrumento havas unu grandan malavantaĝon; dum mezuro ĝi devas esti lokigita nur firma tero. Pro tiu kaŭzo pli frue neniu kuraĝis veturi sur la vastan maron."

"Kaj hodiaŭ?"

"Hodiaŭ oni uzas jam la sekstanton. Helpe de ĝi oni determinas pozicion de la ŝipo ankaŭ dum la veturo, tial vi povas naĝi kien ajn kaj vi ne bezonas timi, ke vi vojeraros --"

Pluajn vortojn Fernao jam ne aŭdis. Lia scivolo estis vekita al plej supra grado. Kiu ja prelegas ĉi tie pri sciencaj aferoj al simplaj maristoj?

Li eniris.

Preskaŭ ĉiuj tabloj estis okupitaj. Maristoj trinkis kaj amuziĝis kun viro, kiu sidis apud bufedo.

Li estis malgrasa maljunulo, nur ostoj kaj haŭto. Flirtanta, nekombita hartufo estis tute griza. Liaj okuloj estis akraj kaj plenaj de vigleco, la parolo malkaŝis kulturitan homon.

Magalhaes sidiĝis al du maristoj kaj aŭskultis plue la interesan prelegon de nekonata viro.

Tiu parolis pri ĉio ebla. De astrolabo kaj sekstanto li foriris al busolo, poste al Poluso kaj aliaj steloj. Li prelegis pri Suno, pri Luno kaj Tero. La aŭskultantoj aŭ ne komprenis, aŭ ne kredis lin. Ilin simple ĝojigis la fakto, ke li ekscitiĝis, se li konstatis iliajn nesciojn.

Sed Magalhaes komprenis lin. Li havis impreson, kvazaŭ malfermiĝus iu el liaj ampleksaj libroj kaj ĉi tiu homo legus el ĝi.

"Kiu li estas?" li demandis unun el maristoj.

"Ia strangulo!" levis ŝultron la demandito. "Vi povas demandi lin pri kio ajn vi volas, ĉion li scipovas respondi."

"Do scienculo?"

"Jes. Sed li scipovas eĉ antaŭdiri estontecon! Vi diras al li daton de via naskiĝo -- kaj li tuj superŝutas vin per informoj: Kiel longe vi vivos, kiom da malsanoj vin turmentos, kie okazos al vi iu akcidento -- mallonge dirite: strangulo."

"Laŭ mia opinio li estas fireprezentanto de la infero," aldonis duonflustre la dua maristo. "Kun tia estas pli bone ne ŝerci."

"Kaj ĉu li sidadas ĉi tie ofte?" klopodis ekscii Fernao, kiun interesis la nekonata viro ĉiam pli multe.

"Ne. Hodiaŭ li amuziĝas kun ni, morgaŭ li estas inter hidalgoj, alifoje vi vidos lin en la haveno aŭ sur la foirejo. Sed homoj ĉie ŝatas aŭskulti lin, ĉar ĉiu volas ekscii ion pri sia estonteco."

"Kaj vi?"

"For de tiaj aferoj!" diris rapide la maristo. "Mi estas tre kontenta aŭskultante lin, ĉar al mi plaĉas, kiel li scipovas ekscitiĝi kaj disputegi. Sed paroli kun li -- Dio min gardu! Nur atentu liajn okulojn! Se li rigardas vin, kvazaŭ iu pikvundus vin per tranĉilo!"

Fernao ĉesis aŭskulti la superstiĉan mariston. Io alloge tiris lin al mistera viro.

Post nelonge li leviĝis kaj iris al lia tablo. Li mem ne sciis, kion li volas. Li sentis nur fortan sopiron interŝanĝi kun li almenaŭ kelkajn vortojn.

"Mi estas Fernao Magalhaes, eksmaristo," li prezentis sin. "Ĉu vi permesos, ke mi alsidiĝu?"

"Certe," faris ceremonian komplimenton la scienculo. "Kaj ĉar al mi ŝajnas, ke vi estas ĉi tie unusola homo, kiu scias, kio decas kaj necesas -- ne ridu, vi malkleruloj! -- ankaŭ mi prezentos min al vi. Mi estas Ruy Faleiro, astronomo."

Magalhaes aĉetis botelon da vino. Li tostis kun nova konato je sano.

VII.

Triumvirato

Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes baldaŭ leviĝis kaj forlasis la bruantan gastejon. El kelkaj frazoj, kiujn ili interŝanĝis, ili ekkonis, ke estas multaj aferoj, kiuj ilin ambaŭ interesas. Kaj la vivoplena gastejeto ne estis medio, kiu estus taŭga por ilia konversacio.

"Hodiaŭ estas iom malvarme," diris Magalhaes, kiam ili eliris eksteren, "Se tio estos al vi agrabla, ni povas iri en mian loĝejon."

"Tre volonte," konsentis la astronomo. "Nur se ne ĝenos vin la fakto, ke estas jam tro malfrue."

"Tute ne gravas. Mi estos tre ĝojigita per via vizito."

Henriko kun mirego observis nekutiman noktan viziton. Kaj ankoraŭ pli multe li miris pri subita ŝanĝo, kiu okazis rilate al lia sinjoro. Fernao, alie tiom malparolema, parolis tre vigle. Li trovis homon, kiu lin komprenis, kiu pri ĉio ege interesiĝis, kiu scipovis instrui, sed ankaŭ akcepti instruon.

La temo de ilia debato ne estis nur astrolabo aŭ sekstanto. Ili parolis pri orientiĝo sur la vasta maro laŭ steloj. Ili studis stelan ĉielon sur norda kaj suda parto de la firmamento. Ili mezuris distancojn inter unuopaj landoj kaj komparis rezultojn kun tio, kio estis trovebla en libroj. Kio mankas al Faleiro je spertoj, tion kompletigis Magalhaes. Kion ne sciis Magalhaes, pri tio instruis lin Faleiro.

Horo post horo forpasis, la nokton anstataŭis la tago, sed la viroj ne rimarkis tion. En ĉiu horo kreskis ilia reciproka respekto.

Faleiro ĝis nun disdonadis siajn sciojn al publiko, kiu aŭ priridis ilin, aŭ konsideris ilin kiel infanajn stultaĵojn. Magalhaes sidadis ĉiam izolita en sia ĉambreto kaj studadis. Libroj scipovis instrui. Sed ili estis tamen nur trankvilaj kaj obeemaj amikoj. Se vi ne konsentas kun tio, pri kio vi legas, vi fermas simple la libron kaj la malamiko estas silentigita. Sed Faleiro? Nur provu silentigi ĉi tiun akran voĉon, se vi diras ideon, kiun li konsideras malĝusta! Li ektondras kontraŭ vi kiel bruego de la tempesto, lia voĉo tremegas de ekscitiĝo kaj pasia abrupteco, liaj okuloj brilas -- ĉu li ne trankviliĝos? Jes, li estos trankvila. Sed nur tiam, ĝis vi sukcesos pruvi, ke vi pravas.

Henriko kelkfoje timigita malfermis iom la pordon de ĉambro de sia sinjoro. Tumulto en la ĉambro rememorigis lin pri Malako kaj Afriko. Eble li devos interveni por savi sian sinjoron. Sed kiam li vidis, ke ambaŭ viroj sidas sur siaj lokoj kaj neniu montras signojn de atakemo, li ekskuis nekomprenante la kapon kaj fermis senbrue la pordon.

"Ŝajnas, ke jam estas mateno," diris Faleiro, kiam fluo de taglumo penetris en la ĉambron.

"Tio estis bela nokto," ridetis Fernao.

Kelkajn momentojn ili silentis. Subite Faleiro demandis:

"Aŭskultu, sinjoro Magalhaes -- kaj kial vi cetere estas ĉi tie? Kial vi ne estas sur la maro?"

"Ĉar ili ne bezonas min."

"Kiu diris tion al vi?" eksaltis abrupte de sur la seĝo Faleiro.

"Multaj el tiuj, kiuj povas tion diri. Ankaŭ Lia Reĝa Moŝto."

"Tion ili certe ne opiniis serioze!"

"Bedaŭrinde -- jes."

"Kaj ĉu iu diris al ili, kion ĉion vi konas kaj scipovas?"

"Ili ricevis informon, ke mi estas malkuraĝulo," amare ridetis Magalhaes.

"Ho --!"

"Mem vicreĝo tiel taksis miajn servojn. Sed tio jam ne gravas."

El vizaĝo de Fernao malaperis signo de amareco kaj aperis tie severa decidemo.

"Tio jam ne gravas. Lasta batalo ankoraŭ ne okazis. Kaj en ĝi, mi esperas, mi sukcesos pruvi al Lia Majesto, ke malaŭdaco ne troviĝas en aro de miaj ecoj."

"Kion vi entreprenos?" demandis vigle Faleiro.

"Mi mem ankoraŭ ne scias. Sed en ĉiu kazo mi devos min purigi de la humiligo, kiun mi suferis. Kaj mi sukcesos en tio," diris firme Fernao kaj la astronomo preskaŭ ektremis antaŭ la nebridebla forto, per kiu ĝi estis dirita.

"Mi deziras al vi tutkore, ke vi atingu viajn celojn. Kaj mi tre volonte ĉian helpos al vi."

"Dankon, sinjoro Faleiro. Sed nun estas jam tempo por matenmanĝi, ĉu ne?"

Henriko preparis matenmanĝon.

De tiu renkonto ili kunvenadis preskaŭ ĉiutage. Ili entreprenis en la animo malproksimajn ŝipveturojn. Ili serĉadis kaj trovadis neatenditajn malhelpaĵojn kaj per unuigitaj fortoj ilin forigadis. Ili ambaŭ estis en sia medio.

Ĉu revuloj!

Eble.

Sed iliaj revoj estis apogitaj per sciencaj konoj. Nur tie, kie ne sufiĉis scienco, venis la vico al hipotezoj.

Iam Fernao ekparolis pri Serrao, de kiu li ricevis jam duan leteron.

"Li invitas min, ke mi sekvu lin al Molukoj. Tia vojaĝo jam havus signifon."

"Mi ne opinias," diris Faleiro.

"Kial?"

"Se Molukojn atingis Serrao, kion povus malkovri tie ankoraŭ vi?" Magalhaes ridetis.

"Mi opinias vojaĝon ĉirkaŭ Afrikon, Hindujon kaj Malakon, ĉu ne? Sed ne, Francisko ne opinias tion -- ĝi vere estus nenio kromordinara."

"Kiel do?"

"Li skribas, ke Molukoj ne povas situi malproksime de Ameriko. Do mi povus tion pruvi vojaĝante okcidenten."

"Ĉirkaŭ Ameriko?"

"Eble. Aŭ traveturi Amerikon. -- Simple -- malkovri tie ian traveturejon kaj per plua vojaĝo okcidenten atingi Molukojn."

"Ĉu traveturejon? Traveturejon en Ameriko?" ripetis ekscitita Faleiro. "Traveturejo en Ameriko? Atendu -- kie mi nur tion -- --"

Li premis kapon per manplatoj kaj penege rememoris. Subite li ekkriis: "Bonege! Mi jam scias!"

Li rapide leviĝis kaj kuris eksteren.

"Sinjoro Faleiro!" vokis al li konfuzita Magalhaes. "Kio okazis al vi? Atendu tamen!"

Sed la scienculo ne rigardis returnen. Li kuris tra la stratoj kiel knabo. Lia densa hartufo flirtis en la vento.

"Strangulo!" grumblis Magalhaes. "Kio povis lin tiom emocii!"

Tede li sidiĝis al la tablo kaj rigardis el la fenestro. Ĵus hodiaŭ li ŝatus paroli kun li -- kaj li forkuras.

Li malfermis libron, sed la vortoj kaj numeroj dancis antaŭ liaj okuloj. Li ne povis koncentriĝi. Liaj pensoj ĉiam revenis al Faleiro.

Subite aŭdiĝis rapidaj paŝoj.

En la pordo staris astronomo kun radianta vizaĝo. En la mano li tenis ian kunvolvaĵon.

"Mi estas tre ĝojigita, ke mi rememoris pri tio," li diris rapidege. "Kiam vi faris mencion pri la traveturejo, tuj venis al mi ideo, ke mi vidis ĝin ie --"

Fernao observis la astronomon per esplora rigardo. Kiel povus vidi la traveturejon en Ameriko Faleiro, kiu konis maron nur el libroj? Fernao maltrankviliĝis. Li malsereniĝis.

"Nome, bonvolu kompreni," klarigis rapide la astronomo, "mi ne vidis la traveturejon en realo --"

Magalhaes kontente respiris.

"-- sed sur landkarto."

Fernao denove malsereniĝis. Ĉu Faleiro volas hodiaŭ malkonvene ŝerci? Ŝajnas, ke jes. Ĉar kiel povas esti la traveturejo sur la landkarto, se ĝi ne estis malkovrita? Kaj se oni eĉ ne scias, ĉu entute ia travetureblo en Ameriko ekzistas?

"Jes, sur landkarto!" malatentis liajn dubojn la radianta scienculo. "Sed mi ne estis kapabla tuj rememori, sur kiu landkarto ĝi estis. Pro tio mi tiom ekĝojis, kiam mi rememoriĝis pri tio! Jen mi portas ĝin!"

Magalhaes estis ĉiam malkonfida kaj konfuzita. Kian sensencan ŝmirdesegnaĵon li ekvidos?

Sed jam ĉe unua rigardo li plivigliĝis. Ĉi tiujn konturojn de la landoj li jam ie vidis! Sed kie kaj kiam?

"Kiu desegnis la landkarton? Kaj de kie vi havas ĝin?"

"Ĝi estas preciza kopio da la landkarto, kiun desegnis eminenta geografo. La originalo perdiĝis."

En la pensoj de Magalhaes subite ĉio evidentiĝis. Li jam rememoras, kie li vidis ĉi tiujn strangajn konturojn de la Tero --

"Sinjoro Faleiro, ĉu ne desegnis tion --"

"Martin Behaim!" interrompis lin rapide la astronomo.

Do tamen! Kompreneble, li jam scias tion tute precize. Ĝuste tian formon havis la landoj sur la globo, kiun montris el ili la fama scienculo en la paĝia lernejo! Nur Ameriko ne estis tiam desegnita tiel precize kiel ĉi tie.

Martin Behaim! La ombro de la mortinta scienculo vivas plu! Eĉ el tombo ĝi parolas al la vivantoj kaj instruas ilin. Kaj montras la vojon!

"Permesu, sinjoro Faleiro... ho, jen la travetureblo! Francisko, vi estas vere sperta homo! Via hipotezo tute konformiĝas kun la imago de majstro Behaim! Molukoj estas tute proksime malantaŭ Ameriko! Ni navigados per traveturejo kaj post nelonga tempo ni troviĝos sur Molukoj! Ni veturos, sinjoro Faleiro, ni veturos al Francisko!"

La astronomo estis feliĉa, ke li scipovis tiom emociigi la konsidereman Magalhaeson. Sed nun venis lia vico por reveni en realon.

"Se ni volus veturi, por tiu celo ni bezonus ŝipojn kaj maristojn," li diris ridetante.

"Vi pravas," Magalhaes subite ekhontis pro sia entuziasmo. "Kaj... ĉiun honoron al majstro Behaim, sed kiel li povis desegni la travetureblon, se li -- nek iu alia -- ne vidis ĝin!"

"Majstro Behaim ne vidis ĝin, pri tio mi konsentas. Sed li estis estis scienculo tiom mondkonata, ke li ne estus desegninta la traveturejon, se li ne havus ĉiujn supozojn, ke tiu traveturejo efektive ekzistas, ke ĝi devas ekzisti," defendis Behaimon Faleiro.

"Eble tio estas ĝusta," komencis forlasi siajn dubojn Magalhaes.

"Majstro Behaim ĉiam pravis. Sed ĝis kien etendas sin la amerika kontinento okcidenten?"

"Tion oni jam ankaŭ scias," diris triumfe Faleiro.

"Ĉu vere?"

"Jes! Ĉu vi nenion aŭdis pri malkovro de Balboa?"

Magalhaes rapide senkulpigis sin:

"En lasta tempo mi vivis izolece, kun neniu mi parolis --"

"Sciigo pri lia vojaĝo venis al ni nur antaŭ nelonge."

"Kaj kion li malkovris?"

"Li transiris la amerikan kontinenton kaj ekvidis sudan maron."

"Rakontu al mi pri tio, sinjoro Faleiro, mi petas vin --"

"Ne koleru, sed ĉi-foje mi diros al vi nenion. Mi konas unu homon, kiu priskribos al vi ĉion pli bone kaj pli profunde ol mi."

"Ĉu eble mem Balboan?"

"Ne, tiu vivas ankoraŭ en Ameriko. Mi konas iun alian."

"Ĉu mariston?"

"Lasu vin surprizi. Mi venigos lin. Kaj mi esperas, ke baldaŭ."

Faleiro plenumis sian promeson.

Post kelkaj tagoj li aperis antaŭ Magalhaes akompanata de iu nekonata viro.

"Mi venigis al vi mian amikon," li diris jam sur la sojlo de la pordo. Kaj li tuj prezentis: "Sinjoro Fernao Magalhaes, kapitano -- sinjoro Ĥristobal de Haro, nederlanda komercisto."

Dio, kiun ankoraŭ venigos Faleiro! Se tio estus maristo, instruita geografo aŭ astronomo -- sed komercisto? Kiel povas interesiĝi pri malkovraj vojaĝoj homo, kiu estas alforĝita al butiko?

La vizitanto ekrimarkis, ke li ne venas konvene. Li tuj klarigis:

"Sinjoro Faleiro ne diris tion tute precize -- parolante pri komercisto. Nome mi estas reprezentanto de holanda komerca asocio, kiu aranĝas ŝip-ekspediciojn."

"Ankaŭ en Amerikon, ĉu ne, sinjoro Haro?" interrompis lin Faleiro.

"Jes, ankaŭ en Amerikon."

"Mi kaj sinjoro Magalhaes interesiĝas pri vojaĝoj en Amerikon, precipe pri tiuj lastaj," daŭrigis li astronomo. "Ĉu vi povas diri al ni ion pri Balboa kaj Solis? Precipe sinjoro Magalhaes ŝatus tion aŭdi -- mi jam aŭdis vin en la domo de burĝo Coelho."

"Tre volonte, kial ne? -- Balboa, kiel vi eble scias, estis en Dario, tio estas en lokoj, kie estas Ameriko plej mallarĝa. Iam rakontis al li Indianoj, ke sur la dua parto de amerika kontinento troviĝas tiaj trezoroj da oro kaj perloj, pri kiuj Hispanoj eĉ ne revis. Kiam Balboa demandis pri pli detala situo da lando de la trezoroj, oni diris al li, ke ĝi situas apud alia maro. Ĉi tiu sciigo emociis Balboan. Parte pro mencio pri la trezoroj, parte pro surpriziga komuniko pri alia maro.

Ne hezitante li aranĝis aventuroplenan vojaĝon tra la amerika kontinento. Li havis 190 armitojn, Indianojn kiel portistojn kaj aron da sovaĝaj hundoj. La hundoj estis helpantoj de Hispanoj en bataloj kontraŭ Indianoj. Ili estis ĝis tia grado ekzercitaj, ke ofte ili eĉ mem kaptis malamikojn. Ili ekpremis Indianon je la mano kaj tiris lin kune kun si. Se li faris provon forkuri aŭ defendi sin, ili tuj disŝiris lin.

Ekspedicio de Balboa ekvojaĝis la 1-an de septembro en jaro 1513. Ĝi baldaŭ venis en montaron, kie etendis ĝin grandaj malhelpaĵoj kaj suferoj: netolerebla varmego, tropikaj insektoj kaj sovaĝa bestaro, abismoj, netrapenetreblaj praarbaroj, Indianoj. Iam alkuregis indiĝenoj en grandega superforto. Ili estis armitaj per pafarkoj kaj bastonegoj al palma ligno, kiuj estis tiom pezaj, kvazaŭ ili estus faritaj al tero. Sed apenaŭ aŭdiĝis unuaj pafoj, ekestis en vicoj de Indianoj nepriskribebla konfuzo. Pli frue ili neniam vidis pafilon kaj aŭdis pafojn. Ili ne estis kapablaj klarigi al si, kial falas iliaj kunuloj teren, se ili ja estis da neniu batitaj. Ili kredis, ke kontraŭ ili batalas malbonaj fantomoj, pro tio ili komencis malespere forkuregi. Sur la batalkampo restis kuŝi 600 mortaj Indianoj.

Poste la ekspedicio daŭrigis sian vojaĝon.

La 21-an de septembro komencis la tropika praarbaro subite maldensiĝi kaj antaŭ okuloj de Hispanoj aperis nudaj pintoj. Indianaj akompanantoj informis Balboan, ke de sur ĉi tiuj pintoj estas jam videbla maro, al kiu la ekspedicio celis.

Balboa ordonis al ĉiuj, ke ili restu ĉe montopiedo. Li sola supreniris la pinton de la monto. Panoramo, kiu al li vidiĝis, estis sufiĉa rekompenco por ĉiuj suferoj de la longa kaj peniga vojaĝo. Sub li kuŝis belaj arbaroj, sovaĝaj rokoj, paŝtejoj dense kovritaj per altkreska herbo kaj en malproksimo, ĝis kien la okuloj povis vidis etendis sin senfina oceano.

Balboa estis profunde kortuŝita. Li surgenuiĝis kaj dankis al Dio pro la favoro, ke li kiel unua Eŭropano havis feliĉon ekvidi ĉi tiun ravan panoramon.

Poste li venigis siajn homojn kaj klarigis al ili, kiel grava estas ĉi tiu tago por la tuta homaro. Hispanoj ĉirkaŭbrakis lin kaj kun larmoj en okuloj ili promesis, ke ili sekvos lin, li konduku ilin kien ajn.

Daŭris kelkajn tagojn, antaŭ ol ili penetris al la maro. Ĵus estis malfluso kaj akvo estis en la distanco de duonmejlo de la bordo. Balboa lokigis sian akompanantaron en ombro de la arbaro. Li atendis fluson. Kiam post kelkaj momentoj la akvo alrapidegis, Balboa prenis flageton, sur ŝultrojn li pendigis ŝildon, elingigis glavon kaj paŝis en la akvon. Li haltis nur en la momento, kiam akvo atingis liajn genuojn. Poste li svingis per la flageto kaj proklamis, ke li okupas ĉi tiujn regionojn kiel hispanajn -- sed atendu momenton," interrompis subite sian rakonton komercisto Haro. "Mi havas ĉi tie leteron, kiun sendis al mi unu el miaj kapitanoj. En ĝi estas skribite laŭvorte, kion tiam Balboa diris."

Faleiro kaj Magalhaes rigardis kun intereso dense skribitan volumeton da papero, kiun la komercisto transdonis al ili. Fernao disvolvis ĝin kaj legis proklamon de Balboa diritan ĉe la Suda maro:

"Longe vivu noblaj kaj potencaj geregnestroj. Don Ferdinando kaj Donna Juana, suverenaj regantoj de Kastilio, Leono kaj Aragonio, en kies nomo mi okupas por la reĝa krono de Kastilio vere, korpe kaj efektive ĉi tiujn sudajn marojn, landojn, bordojn kaj havenojn kaj ĉion, kio estas kun ili kunligita; same la regnojn kaj regionojn, kiuj al ili apartenas aŭ povus aparteni en tempoj pasintaj, estantaj kaj estontaj. Kaj se kiu ajn princo aŭ reĝo -- egale ĉu kristano ĉu pagano, apartenanta al kiu ajn leĝo, klaso aŭ homa tavolo -- pretendus povon super ĉi tiuj landoj kaj maroj, mi estas preta kaj preparita zorgi pri ili kaj defendi ilin en la nomo de regnestroj de Kastilio, de tiuj nunaj kaj ankaŭ estontaj, al kiuj apartenas regado super ĉi tiuj Hindujoj, insuloj kaj kontinentoj suda kaj norda, kun ĉiuj ties maroj ĉirkaŭ la norda kaj suda polusoj, ambaŭflanka de ekvatoro, interne kaj ekstere de tropikoj de Kankro kaj de Kaprikorno, nun kaj por ĉiam, ĝis kiam la mondo ekzistos, ĝis la lasta tago de la juĝo super tuta homaro."

"Tre interesa," rimarkis Magalhaes, redonante la volumeton al Haro. "De kie prenis tion via kapitano?"

"Li renkontis iun mariston, kiu partoprenis la ekspedicion de Balboa. La maristo konis tiun proklamon parkere. Li ankaŭ rakontis al mia kapitano, ke Balboa alvokis ĉiujn ĉeestantojn, ke ili estu atestantoj de tiu subiga akto. Ili ĉiuj per siaj subskriboj proklamis, ke ili estas preparitaj defendi la okupitajn landojn kiel fidelaj subigitoj de kastiliaj regnestroj. Poste Balboa kaj liaj kunuloj eltranĉis sur ĉirkaŭstarantaj arboj multajn krucojn kiel signojn, ke ĉi tiuj landoj estas okupitaj."

"Kion vi diras al la fakto, sinjoro Magalhaes?" ridis triumfe Faleiro.

"Ĝi estas pruvo, ke amerika kontinento estas en certaj lokoj tre mallarĝa," diris enpensita Fernao. "Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke ĝi estas trahakita per iu markolo."

"Certe," respondis Haro. "Balboa ne malkovris markolon. Sed la markolo ekzistas."

Magalhaes rigardis lin kun mirego. Kion ĉion tiu homo scias?

"Ĉu vi havas pruvojn?" li demandis.

"Komenco de la traveturejo estis jam malkovrita."

"De kiu?" miregis Magalhaes.

"Kiam venis Hispanujon sciigo pri la malkovro de Balboa, estis ekspeditaj du ŝipoj sub gvido de Diaz de Solis, kiuj havis taskon provi traveturi amerikan kontinenton aŭ ĉirkaŭveturi ĝin. Solis naĝis laŭlonge de sudamerikaj bordoj, ĝis li atingis grandegan golfon. Unu ŝipon li lasis sur la vasta maro, kun la dua li veturis internen. Post kelka tempo vidiĝis sur la bordo Indianoj. Ŝajnis, ke ili havas amikajn intencojn. Ili alportis al la bordo diversajn objektojn kaj per mansignoj ili instigis maristojn, ke ili prenu ĉion. De Solis volis interkonatiĝi kun ĉi tiu indiana gento, tial li sidiĝis kun kelkaj maristoj en la boaton kaj ili celdirektis al la bordo. Sed apenaŭ ili surteriĝis, Indianoj atakis kaj mortbatis ilin. Al kadavroj ili fortranĉis kapojn, manojn kaj krurojn, restaĵojn de homaj korpoj ili bakis kaj formanĝis. Hispanoj, kiuj restis sur la ŝipo en la golfo, observis la tutan scenon kaj ili estis tiom terurigitaj, ke ili jam ne havis kuraĝon veturi plu. Pro tio la ekspedicio revenis Hispanujon."

"Kaj la traveturejo?" demandis Magalhaes.

"Laŭ mia konvinko de Solis estis en la traveturejo. Se la ekspedicio ne estus reveninta, la sekreto de amerika kontinento povus esti solvita."

Magalhaes maltrankvile promenis tra la ĉambro. De ekscitiĝo ŝvelis al li vejnoj sur la tempioj. Vetureblo tra Ameriko! Nova vojo al Molukoj! Kaj pli mallonga, pli profitiga, ol estas tiu, kiun sekvis Francisko Serrao! Li havas spertojn, nun li konas eĉ vojon. Sed al li mankas la ĉefa afero: ŝipoj kaj ŝipanaro.

Li haltis apud la fenestro kaj rigardis eksteren. En ĉi tiu urbo vivas homo, kiu povus disponigi al li ĉion, kion li bezonas. Sufiĉus unu nura subskribo. Sed tiu homo opinias lin malkuraĝulo.

"Ĝi estas senespera!" li diris duonlaŭte.

"Kion vi pripensas?" demandis tuj Haro, kiu streĉe observis ĉiun movon de Magalhaes.

"Ne havas sencon paroli pri tio," diris Fernao amare.

"Rigardu, sinjoro Magalhaes," insistis la komercisto. "Via amiko Faleiro rakontis al mi multe pri vi. El liaj vortoj mi ekkonis, ke vi estus kapabla malkovri la traveturejon tra amerika kontinento."

"Jes, mi estus kapabla tion fari!" vokis erupte Fernao. "Se aliaj malkovris Amerikon, ĉirkaŭveturis Afrikon, malkovris vojon al Hindujo, al Malako, al Molukoj -- mi povus malkovri la traveturejon tra Ameriko, alnaĝi el okcidenta direkto al Molukoj kaj tiamaniere ĉirkaŭveturi la mondon! Jes, mi estus kapabla tion fari! Mi scias tion! Sed diru mem, kion mi povas malkovri kun malplenaj manoj? Kion mi povas entrepreni sen ŝipoj?"

"Kaj se iu havigus ilin al vi?" interrompis lin rekte Haro.

La demando efikis kiel fulmo. Fernao tuj ekkomprenis. Komercisto! Sed kia komercisto! Reprezentanto de la asocio, kiu aranĝas ekspediciojn en malproksimajn marojn! Pro tio invitis lin Faleiro!

Nur nun rigardis Fernao la vizitanton pli atente.

Li estis viro mezstatura, iom dika, sed kromordinare moviĝema. Precipe liaj okuloj glitetis de sur unu objekto al alia, de Magalhaes al Faleiro. Li kondutis hejmece, kvazaŭ li konus Fernaon de ĉiam. Se li troviĝus en la propra domo, li ne povus konduti pli nature.

Kaj komercisto Haro el Antverpeno estis vere ĉie kvazaŭ hejme. Hodiaŭ li estas en Portugalujo, en venonta monato li faros mendojn en Parizo. Post nelonge li estos vidita en Venecio, en Ĝenovo, en Hispanujo. Holanda mono komencis penetri en tutan sudokcidentan Eŭropon. Ĝi pligrandigis pezon de kestoj kaj sakoj, sub kiuj ĝemis havenportistoj en Lisbono. Ĝi pelis hispanajn veloŝipojn al malproksimaj kontinentoj. Riĉeco de asocio, kiun Haro reprezentis, malfermis al li pordojn de nobelaj salonoj kaj reĝaj palacoj. Li pruntedonis monon en Sicilio same kompleze kiel en Germanujo...

La internacia penetrado de kapitalo, kiu estis akumulita en la manoj de unuopuloj, fariĝis en tiu tempo tute normala fakto. Ne malofte riĉaj komercistoj faris decidojn pri cirkonstancoj en propra lando kaj en fremdaj ŝtatoj per tio, ke ili tien pruntis monon. Tiel ekzemple en la manoj de aŭgsburgaj komercistoj Fuggeroj fariĝis nobeluloj, korteganoj, ja eĉ mem reĝoj nuraj marionetoj. Pri memkonfido de Fuggaroj atestas eble plej bone letero, kiun sendis unu el ili al hispana reĝo Karolo antaŭ ol li estis elektita kiel imperiestro germana:

"Estas ĝenerale konate, ke sen mia helpo Via Imperiestra Moŝto ne povus akiri la imperiestran tronon. Mi povas tion pruvi per korespondaĵoj kun komisiitoj de Via Imperiestra Moŝto."

Sed ĉar la riĉuloj kondutis laŭ proverbo "mano lavas manon", ili scipovis esti rilate al siaj ŝuldantoj en konvena momento eĉ grandanimaj. Imperiestro Karolo prunteprenis iam de Antonio Fuggar grandegan monsumon. Rekompence li rangaltigis sian kreditoron en la grafan klason. Kiam li poste traveturis Aŭgsburgon, Fugger invitis lin en sian palacon. Meze de festeno la gastiganto subite leviĝis de la tablo, iris al itala fajrujo kaj en ĝi -- kun aparta dozo da teatreco -- bruligis cinaman lignon. Poste li montris al la imperiestro lian ŝuldateston kaj kun la vortoj: Mi ne volus, ke Via Imperiestra Moŝto ŝarĝu la kapon per tiaj bagatelaĵoj -- li ĵetis ĝin en la flamojn. La ŝuldo estis likvidita. Imperiestro dankeme ridetis. Ankaŭ Fuggar estis kontenta. Li sciis, ke tiu ĉi "grandanimeco" centfoje plivaloriĝos por li. En Hispanujo troviĝis senlima riĉeco de mineraloj kaj li jam de longe sopiris gajni iajn minejojn por sia familio...

Post vortoj de Haro la koro de Fernao ekbategis.

"Sinjoro Haro, ĉu vi volas per tio diri, ke la ŝipojn por mi prizorgus vi?"

"Jes, ĝuste tion mi opinias," respondis la komercisto. "Vi lernus koni novajn landojn kaj fariĝus la malkovrinto de vetureblo tra Ameriko, por mi tio estus profita entrepreno. Lia Moŝto reĝo Manuelo la Granda, sub kies flago ni naĝus, certe volonte pagus parton da elspezoj por la ekspedicio. Reĝa trezorejo ja ankaŭ profitus per malkovro de pli mallonga vojo al Molukoj."

Vizaĝo de Fernao kovriĝis per ombro.

"Mia pozicio apud kortego estas malbona. Mi dubas, ke la reĝo nomigus min admiralo."

"En tiu kazo mi traktus kun Hispanoj," diris Haro, al kiu estis egale, ĉu li gajnas monon sub flago portugala aŭ hispana.

"Tion mi ne povus fari," diris Magalhaes firme. "Mi estas subulo de Lia Moŝto Manuelo la Granda, tial mi entreprenos ĉiujn miajn marvojaĝojn nur en liaj servoj."

Haro indulge ridis.

"Ni komercistoj malatentas tiajn aferojn. Sed se vi volas -- ĝi estu. Mi jam zorgos pri tio, ke la reĝo nomigu vin gvidanto de la ekspedicio."

"Mi dankas al vi, sinjoro Haro," Magalhaes premis dankeme lian manon. Poste li turniĝis al la astronomo kaj diris kortuŝite: "Ankaŭ al vi, amiko."

Faleiro ridis:

"Laŭ mia opinio ni interkonsentiĝis."

"Jes," respondis Haro. "Ĉio cetera estas nur detaloj. Mi esperas, ke nia triumvirato ja kapablos fari ion rimarkindan. Kaj ni povus ien iri por festi tion -- kion vi opinias?"

Faleiro entuziasme konsentis.

"Atentu -- nur momenton!" retenis ilin Fernao. "Mi ankoraŭ ŝatus rigardi vian landkarton, sinjoro Faleiro -- ĉu vi permesos?"

La astronomo turniĝis al la komercisto kaj signifoplene ridis.

"Jen li!" li vokis. "Apenaŭ vi starigas lin antaŭ iun taskon, li tuj eklaboras kaj pensas pri pri alia!"

"Tio estas ĝusta," diris Haro. "Nur tiaj homoj kapablas ion fari."

Magalhaes rigardis la strangan landkarton. Li travivas gravan momenton de sia vivo. Li atendis ĝin de paĝiaj jaroj. Ĝi meritus esti iamaniere festata, kiel proponis Haro. Sed kion signifas por li festo ĉe glaso da vino? Ĉu por li ne estas la plej bela festo en pensoj absolvi la vojon al malproksimigita Francisko? La vojon, kiun li traveturis jam tiomfoje navigante orienten kaj ankaŭ okcidenten -- en siaj revoj!

Li rigardis Atlantikan oceanon, Amerikon, Molukojn. Denove li mezuris distancojn. Subite li maltrankviliĝis.

"Sinjoro Faleiro, ĉu vi permesos, ke mi faru sur la landkarto signon?"

"Kompreneble. Pri kio temas?"

"Mi volas nur marki linion, kiu dividas mondon en parton hispanan kaj portugalan."

"Kial do?"

Magalhaes ne respondis. La mezurado tiom kaptis lian atenton kaj li estis tiom ekscitita, ke li ne aŭdis la demandon.

Ambaŭ vizitantoj alpaŝis al li kaj scivole observis, kion li faras.

Subite elglitis al Magalhaes liniilo el la mano. Li rigardis konsternita la numerojn, kiujn li skizis sur paperon. Ĉu la tuta mondo konspiris kontraŭ li?

"Kio okazas? Kion vi konstatis?" demandis senpacience liaj amikoj. La vizaĝo de Fernao estis cindre griza. Ĉiuj trajtoj estis streĉitaj pro ekscitiĝo.

"Sinjoroj, tiu -- ŝipveturo -- ne efektiviĝos."

"Nu, nu -- kion tio signifas?" trankviligis lin Haro kun malplaĉo, kiun li malfacile subpremis.

"Farante planojn ni forgesis unu gravan aferon."

"Kiun?"

"La dividon de la mondo inter Hispanujon kaj Portugalujon."

"Kiamaniere tio rilatas nian vojaĝon?"

"Ĵus mi konstatis per mezuro, ke laŭ ĉi tiu landkarto Molukoj troviĝas nur hispana duono de la tero."

Kaj kiam la vizitantoj silentis. Magalhaes daŭrigis:

"Hodiaŭ regas Molukojn Portugalujo. Se ni atingus ilin naĝinte en la direkto okcidenta kaj se ni mezurus la faritan vojon, tuta mondo ekkonus, ke Molukoj troviĝas sur la hispana duonsfero. Ke ĝi apartenas al Hispanoj."

"Sed tio estas por nia ŝipveturo tute sensignifa," oponis Haro. "Vi tute superflue maltrankviliĝas per tio. Kaj se mi estu sincera, mi miras pri via emocio. Mi ne komprenas ĝin."

"Do... vi ne komprenas?" provis rideti Magalhaes, sed lia rido estis amara. "Mi kredas al vi, ĉar vi estas fremdlandano. Sed mi ne povas tiun ŝipveturon efektivigi, ĉar mia patrujo perdus riĉajn insulojn. Kaj tion mi ja ne faros. Mi esperas, sinjoroj, ke nun vi jam komprenas min."

En la ĉambro de Magalhaes ekregis profunda silento.

La unua, kiu rekonsciiĝis, estis Haro.

"Oni devas rigardi ĉion reale," li diris. "Por ĉiuj maljustaĵoj, kiujn al vi faris la reĝo, vi ne bezonas senti al Portugalujo ian ajn respekton. Rigardu: vi estas juna, kapabla, instruita, sperta, vi scipovus realigi tion, en kiu malsukcesus centoj kaj centoj da maristoj kaj ĉu vi pro tia bagatelaĵo preferus vegeti ĝis la morto?"

"Kaj se temus nur pri la traveturejo aŭ pri Molukoj!" koleris Faleiro. "Sed vi mem scias, ke per vojo okcidenten vi pruvis tion, pri kio vi revis ĉiam, kiam mi kune parolis: rondecon de la Tero!"

Magalhaes klinis la kapon en manplatojn. Li travivis la plej malfacilan lukton de sia vivo. La sopiro koni luktis kun imago pri malriĉigo de la patrujo.

"Mi ne faros tion," li finis la interparolon kun peza respiro.

"Domaĝe," diris seke la komercisto. "Ĝi estas grandioza ideo kaj mi ne supozis, ke vi tiel facile forlasos ĝin."

"Sinjoro Magalhaes," diris preskaŭ peteme la astronomo, "ne diru vian lastan vorton. Konsideru ankoraŭ, kio estas pli grava. Ĉu la demando, al kiu apartenas Molukoj, aŭ malkovro, kiu pliriĉigus tutan mondon."

Fernao fine promesis, ke li ankoraŭ ĉion pripensos kaj post unu semajno diros al la amikoj, al kia decido li venis.

Ĝi estis la plej malbona semajno de lia ĝisnuna vivo. Dum tagoj li iradis al la haveno kaj rigardo al la forveturantaj ŝipoj rompadis lian reziston. Dum sensonĝaj noktoj denove venkis ideo pri la devoj al la patrujo.

Finfine li trovis solvon. La aferon decidu reĝo Manuelo la Granda.

Li skribis sian biografion. Li priskribis en ĝi ĉion, kio povus havi ian signifon por lia reakcepto en servojn de la reĝo. Li notis. ke lia pensio estas tiom eta, ke li vegetas en mizeraj cirkonstancoj. Poste kun granda abnegacio li petis pri aŭdienco, kiu devis redoni al li ekvilibron. Al li estis klare: se la reĝo plenumos lian deziron kaj ebligos al li dignan vivon, li oferos sian revon pri ĉirkaŭveturo de la Tero kaj en servoj de Manuelo li iros tien, kien la reĝo sendos lin.

Febre emociigita li atendis apud aŭdienca salono. Fine malfermiĝis la pordo kaj li estis invitita.

La reĝo staris meze de aŭdienca salono kaj liaj rigidaj okuloj vagis de unu surmura pentraĵo al la alia.

Magalhaes alpaŝis kaj profunden kliniĝis.

"Kion vi deziras?" demandis la reĝo malvarme.

"Mi petas vian Moŝton pri permeso reveni sur la maron. Mi iros volonte eĉ kiel simpla maristo."

"Sur la maro vi ne montriĝis taŭga. Do mi ne povas sendi vin tien denove."

Fernao ĉesis preskaŭ spiri.

"En tiu kazo mi petas Vian Moŝton pri permeso servi en surtera armeo."

"Ne!"

Fernao paliĝis. Sed ankoraŭ li rekolektis siajn fortojn al tria peto:

"Via Moŝto, mi kuraĝas peti almenaŭ pri plialtigo de la pensio. Tio, kion mi ricevas, sufiĉas al mi apenaŭ por vivteni min."

"Tute superflua peto," respondis malpacience la reĝo. "Pension ni plialtigas nur al homoj, kiuj havas meritojn pri la patrujo. Kaj viaj meritoj ne estas de tia speco, ke vi estu iel eksterordinare rekompencata."

Brusto de Magalhaes kunpremiĝis pro forta emocio. En unua momento li apenaŭ povis elspiri.

Esti trideksepjara, havi la kapon plenan da aŭdacaj revoj, senti en ĉiu nervo sopiron ion fari, scii, ke la mondo ĵus en ĉi tiu mireginda tempo bezonas ĉiun kapablan homon -- kaj esti kondamnita al iom-post-ioma mortado? Esti forigita el la vivo kaj kadukiĝi kiel malnova, foruzita kaj al detruo destinita barko en kvieta kaj forgesita golfo?

Ne!

Se la reĝo ne bezonas liajn servojn, li foriros Hispanujon. Tiu lando akceptis Italon Kolumbon, ĝi akceptos ankaŭ Portugalon Magalhaeson. Kaj la traveturejo tra Ameriko estos malkovrita! La globuso de Martin Behaim ĉesos esti la nura fantaziaĵo de la scienculo!

Magalhaes levis klinitan kapon kaj kun firma decidemo rigardis al la reĝo:

"Kaj ĉu estos al mi permesite, ke mi turnu min en alian landon? Ke mi prezentu miajn fortojn je dispono tie, kie mi trovos pli da kompreno?"

"Kun ĝojo!" respondis la reĝo kaj li faris signon, ke la aŭdienco estas finita.

Magalhaes senvorte kliniĝis kaj forlasis aŭdiencsalonon.

VIII.

En Hispanujo

Reĝo Manuelo la Granda decidis.

Magalhaes forlasis Portugalujon kaj foriris en Hispanujon. Ĝi estas ankaŭ la lando de marnavigantoj kaj eble tie li povos realigi sian grandan revon. Ĥristobal de Haro kaj Ruy Faleiro venos tien post li, nur kiam ili aranĝos diversajn aferojn en Portugalujo.

Komerca trafiko de Hispanujo koncentriĝis en domo de Hinda Ofico en Sevilo. Ĝi estis potenca domo. Ĉiu, kiu interesiĝis pri transmara komercado aŭ pri marvojaĝoj malproksimen, serĉis la vojon al ĝi. Kapitanoj kaj admiraloj alportadis tien siajn informojn pri la plej novaj spertoj. Komercistoj faris en ĝi kontraktojn. Reĝaj oficistoj inspektis, ke ĉiu komerca entrepreno signifu profiton ankaŭ por trezorejo de la reĝo. Kaj marnavigantoj, kiuj intencis malkovri novajn landojn, klopodis ravi la oficistojn de la Hinda Ofico per siaj proponoj.

Tiun matenon, kiun eniris Fernao en la Hindan Oficion, kvazaŭ ŝiriĝus la sako kun la malkovrintoj. Iliaj planoj estis plej parte fantaziaj kaj nerealigeblaj. Kiam Magalhaes diris, ke li venas ankaŭ kun la malkovra ideo, oficisto klakfrapis manojn kaj malespere vokis:

"Señoro, mi petas, lasu nin jam trankvilaj kun tiaj fiaskproponoj!"

Fernao estis afliktita, sed li ne intencis cedi.

"Sed mia plano estas tute nova, sinjoro --"

"Mi scias!" kriis la oficisto. "Tute nova, bela, facile realigebla! Vi malkovros novajn landojn. Hispanujo ege profitos, ĉio marŝos glate, sen peno, neniu risko ekzistas! Nur doni al vi ŝipojn kaj ŝipanaron, vi jam aranĝos ĉion -- señoro, tiel vi parolas ĉiuj, precize tiel, unu kiel la alia! Lasu nin trankvilaj!"

Magalhaes malsereniĝis. Li ne intencis malkaŝi sian tutan planon. Li volis nur sondi, kia sinteno ekzistas ĉi tie rilate al la malkovraj naĝvojoj -- sed ĉi tiu bonvenigo malbonhumorigis kaj incitis lin.

Tedigita li eliris.

Se li povus penetri al la direktoro de la Hinda Ofico! Tiu certe rigardus lian ideon tute alimaniere ol tia suboficisto en akcepta kancelario! Sed kiamaniere ekinterrilati kun li? Fernao estas ĉi tie fremda kaj nekonata, li ne havas influajn amikojn kaj neniun, kiu pripetus por li...

Li staris antaŭ Hinda Ofico profunde enpensita. Subite li aŭdis ĝojan vokon:

"Fernao!"

Surprizita li levis kapon.

Antaŭ li staris altstatura, ĉirkaŭ kvindekjara viro kaj amike ridetis.

Pensoj de Magalhaes haltis. Poste ili subite transsaltis kelkajn jarojn kaj milojn da mejloj kaj Fernao vidis sin en Hindujo. Li ŝipveturas el Malako, por la unuan fojon kiel komandanto de la ŝipo. Li havas ŝipgvidiston, al kiu egalan oni ne trovas tiel facile. Fortstatura, rutina, preciza. En batalo evidentiĝis, ke li estis ankaŭ agpreta kaj kuraĝa. Li estis Hispano kaj nomiĝis Diego Barbosa.

"Diego!"

Malnovaj konatoj ĉirkaŭbrakis sin reciproke.

"De kie vi venas, amiko?" demandis mirigita Barbosa. "Mi jam kelkfoje demandis pri vi, sed vi kvazaŭ malaperis de sur la tero!"

"Mi havis ian traktadon ĉe Hinda Ofico," respondis Fernao eviteme.

"Kaj ĉu vi estas jam ie loĝigita?"

"Jes. En la gastejo Apud la ora cigno."

"Nu, vi estas ŝercemulo! Vi havas ĉi tie malnovan kamaradon el Hindujo kaj vi loĝas en la gastejo. Ĉu por mi ne estus hontinde?"

Kaj Diego amike manfrapis lin sur la ŝultron.

"Kiel mi povis scii, ke vi jam ne estas en Hindujo? Kaj kiam vi fakte foriris?"

"Baldaŭ post vi. Dum la tempo, kiam nin komandis Almeida, mi troviĝis en mia medio. Sed kiam komencis komandi Albukerk, mi estis baldaŭ sata de ĉio."

"Kaj nun?"

"Mi estas administranto de la reĝa palaco."

"Do el ŝipgvidisto la guvernero? Mi gratulas!"

"Dankon, Fernao," ridetis kontenta Barbosa. "Ĝi estas bona posteno, komforta kaj profita. Sed venas momentoj, kiam mi plej volonte forlasus ĉion kaj forkurus al la maro. Se salaj vaporaĵoj de la oceanoj trapenetris la homon, li estas jam por ĉiam perdita. Estas feliĉo, ke almenaŭ Duarte scipovas rakonti al mi pri Hindujo kaj pri tiuj landoj, kie ni vagadis."

"Duarte?"

"Li estas mia filo. Antaŭ nelonge li revenis el pli longa vojaĝo en Hinda oceano -- sed kion mi ĉi tie rakontos. De hodiaŭ vi estas mia gasto. Ni transportos viajn valizojn kaj vi loĝos ĉe ni."

"Sed kiel mi povus ĝeni vin?" rezistis Fernao.

"Kia ĝeno? Vi eĉ ne scias, kiel feliĉa mi estas, ke mi vin denove vidas! Ni almenaŭ laŭplaĉe debatos. Ni ja havas kion rememorigi, ĉu ne?"

Kaj ili rememoris...

Fernao tuj sentis sin en la domo de Barbosa hejmece. Meriton pri tio havis Diego, kiu havis je Magalhaes la plej belajn rememorojn. Ankaŭ Duarte klopodis atingi la samon, ĉar li jam antaŭ longa tempo aŭdis pri la aŭdaca kapitano. Sed plej granda merito pri tio apartenis al Beatrice, filino de Barbosa. Ŝia zorgema mano scipovis elsorĉi admirinde mildan atmosferon, kian Fernao ne sentis de sia infanaĝo.

Vespere ili sidadis sur la teraso. Kiam estis jam malvarme, ili foriris en ĉambron kaj rakontis. Malnovaj amikoj revivigis komunajn marveturojn. Duarte kompletigis iliajn sciojn per plej novaj ekkonoj. Beatrice brodis kaj kun intereso aŭskultis. Ŝia rigardo ofte leviĝis kaj ĝi ĉiam renkontis rigardon de Fernao.

En familio da Barbosa baldaŭ degelis singardo, kiun vidigis Magalhaes dum la unua renkonto kun Diego antaŭ Hinda Ofico.

Unu vesperon, kiam humoro estis precipe kora kaj amika, Magalhaes komencis paroli pri sia plano. Kia estis lia ĝojo, kiam anstataŭ duboj kaj malkonfido lia ideo vekis veran entuziasmon!

Tiam ili revenis ĉiu en nian ĉambron en malfrua nokto. Antaŭ adiaŭo diris Diego!

"Mi ĉiam diris al vi, infanoj, ke Magalhaes estas bravulo. Hodiaŭ vi vidas, ke mi ne troigis. Kaj mi garantias al vi, ke li efektivigos sian planon. Kun la Hinda Ofico mi parolos."

Barbosa plenumis sian promeson. Tuj sekvantan tagon li invitis al si Arandan, unu el plej influaj oficistoj en Hinda Ofico.

Magalhaes informis lin pri sia plano, kiun li jam bone pripensis kun ĉiuj detaloj.

Kiam li finis sian raporton, diris Aranda trankvile:

"Ĉi tiun planon mi jam konas."

"De kie?" demandis rapide Magalhaes.

"Al nia ofico prezentis ĝin maristo Gomez."

La sciigo konsternigis ĉiujn.

Nur post kelkaj momentoj Aranda aldonis:

"Sed Gomez ne sukcesis kun ĝi."

"Kial?" demandis Fernao kun korpremo.

"Ĉar ni opinias, ke li ne taŭgas por ĝia efektivigo. Kaj ni ne kredas, ke lia plano meritus seriozan pripenson. Ĉio estas konstruita sur la sablo. Kaj ni aranĝas nur tiajn entreprenojn, kiaj ne povas malsukcesi."

"Do Gomezon vi rifuzis?" demandis Barbosa.

"Jes. Sed li ne ĉesis ĝeni kun tio. Li havas ĉe ni iajn konatojn kaj li ĉiam esperas, ke li sukcesos efektivigi sian frenezan ideon."

Magalhaes estis emociita. Lia plano estis minacata! Iu Gomez provas ricevi permeson por naĝveturo! Sed Fernao ne cedos!

Li bone konis siajn kapablojn. Li scipovis taksi, kion li rajtas kuraĝi kaj kion li povas atingi. Li konis siajn necedemon, harditecon, persistemon kaj feran volon. Kaj tamen li mem estis surprizita per fanatike insista tono de sia parolo, kiam li komencis argumenti al Aranda, ke tiu tuta afero ne estas sensencaĵo, sed entrepreno realigebla.

Ju pli longe li parolis, des pli multe li entuziasmiĝis. Kvazaŭ li antaŭsentus, ke ĉi tiuj momentoj povas decidi pri ĉio. Li parolis ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la manoj, per la okuloj, li parolis kaj konvinkigis per ĉiuj muskoloj kaj nervoj de sia korpo. Li vidis, ke iu malproksima ekprenas lian ideon. Li luktegis kun li.

La familio de Barbosa rigardis al Fernao kun sincera admiro. Ne, tian ili ankoraŭ ne vidis lin! Kia kredo kaj kiom da fortoj radias el lia tuta estaĵo! Kia vulkano estas kaŝita en lia koro, se ĝi scipovas malkatenigi tian uraganon!

Aranda oponis. Li eldiris novajn kaj novajn dubojn kaj ne kaŝis sian malfidon. Sed Fernao saltis je ĉiu kontraŭdiro kiel leono kaj nuligis ĝin pli frue, ol ĝi estis tute eldirita.

La altranga oficisto el Hinda Ofico havis sufiĉe da okazoj por ekkoni karakterojn de homoj. Lian oficejon trairis ĉiujare centoj kaj centoj da homoj, kiuj havis plej diversajn okupojn, inklinojn, pasiojn kaj kapablojn. Dum longaj jaroj li akiris tiajn spertojn, ke al li sufiĉis paroli kun fremda vizitanto nur kelkajn vortojn kaj li jam sciis, kiu staras antaŭ li.

Kiam li aŭdis Fernaon, li ekkonis, ke ĉi tiu viro scipovas iri senŝancele al starigita celo. Kaj se li asertas, ke li atingos Molukojn veturante okcidenten, li certe tion sukcesos. Malgraŭ tio li senĉese donis demandojn plenajn de duboj kaj insidoj. Sed per tio li volis jam nur elprovi la memfidon de Fernao, lian firmecon kaj certecon.

Neniu el ĉeestantoj rimarkis la ŝanĝon, kiu okazis kun Aranda en la daŭro de vespero. Ekstere li estis ĉiam dubema, malkonfidema, rifuzema. Pro tio des pli multe surprizis frazo, kiun li diris forirante:

"Mi estos feliĉa, señoro Magalhaes, se vi sukcesos kun via plano. Kio min koncernas, mi faros ĉion, ke vi estu akceptita en aŭdienco ĉe Lia reĝa Moŝto."

Intertempe alveturis en Sevilon Ruy Faleiro. Li vekis tie multe da atento per siaj instruiteco, antaŭdiro de estonteco kaj disputemo.

Semajnoj pasis. Maltrankvilaj semajnoj, plenaj de malpacienca atendado je venontaj okazontaĵoj.

Aranda agis.

Ne estis facile prepari por nekonata homo el fremda lando la vojeton al la reĝo. Aranda parolis, konvinkigis. Li iradis de unu altrangulo al la alia. Ili ĉirkaŭis junan reĝon kiel severa gvardio. Ili volis scii detalojn pri Magalhaes. Kiam li foriris el Portugalujo? Kian postenon li tie okupis? Kial li foriris? Kiaj estas liaj planoj? Kiu garantias honestecon de liaj intencoj?

"Mi kaj Diego Barbosa," respondis senhezite Aranda.

Ĉi tiuj traktadoj okazis en Valladolido, kie ĵus troviĝis la reĝa kortego. Kun Aranda alveturis tien ankaŭ Magalhaes, Barbosa kaj Faleiro. Nur Haro mankis. Ĉu li rezignis partopreni la projektatan marveturon?

Unu tagon Aranda venis kun radianta vizaĝo kaj komunikis, ke morgaŭ ili estos akceptitaj de Lia reĝa Moŝto Karolo.

Fernao preskaŭ ne dormis pro emocio kaj almenaŭ krepuskiĝis, li ellitiĝis. Hodiaŭ oni definitive decidos pri ĉio! Portugalujo estas por li fermita. Se li ne sukcesos ankaŭ en Hispanujo, li devos por ĉiam adiaŭi sian revon. Komercisto Haro ja menciis, ke lia merkatora asocio provus aranĝi la ekspedicion sola, se estus necese. Sed kie estas Haro? Cetere ankaŭ en tiu kazo, se li ĉeestus, la afero estus nerealigebla. Hispanujo kaj Portugalujo estas du solaj potencoj, kiuj hodiaŭ regas vastajn oceanojn. Kiamaniere povus entrudiĝi inter ilin iu alia? Ĉiuj korvetoj estus mergiĝitaj, apenaŭ ili elnaĝus sur vastan oceanon.

Kia estos fino de ĉi tiu aŭdienco? Ĉu la reĝo Karolo estos pli konvinkebla ol Manuelo la Granda?

Kun batantaj koroj eniris Fernao Magalhaes kaj Ruy Faleiro en halon de la kastelo.

Tuj sur ĝia sojlo atendis ilin granda surprizo.

"Kia ĝojo, ke vi fine venas!" bonvenigis ilin konata voĉo. "Mi atendas vin minimume unu horon!"

Ĥristobalo de Haro!

"Kiamaniere vi venis ĉi tien?" demandis Fernao, kiam ili salutis unu la alian.

"Ĉu vi eble ne kredis, ke mi lasos vin senhelpaj en la decida momento? Mi havas ĉi tie konatojn, kiuj regule informis min, kiel progresis nia afero. Kiam ŝajnis al mi, ke ĉio maturiĝis, mi ekvojaĝis."

Ne estis tempo por longe interparoli. La ceremoniulo malfermis la pordon kaj per plialtigita voĉo komunikis, ke la reĝo atendas la gastojn.

La unua paŝis Magalhaes. Liaj kunuloj tiamaniere malkaŝis, ke li estas spirita kapo de la tuta entrepreno.

Fernao vidis jam kelkfoje aŭdiencon ĉe la reĝa kortego. Sed ĉi-foje li restis tamen iomete en embarasoj. La akcepta salono estis plena da homoj. Plejparte ili estis anoj de la reĝa sekvantaro al Nederlando, kie estis la nuna regnestro de Hispanujo edukita. Regni en ĉi tiu lando li komencis nur antaŭ nelonge, tial li tute ne konas hispanan lingvon. Dum la aŭdienco interpretos favorulo de Karlo Ĥevr; li tiom influas sian regnestron, ke li estas ĉi tie ĝenerale nomata "alter rex" (dua reĝo). Apud li staras edukisto de reĝo Hadriano, kiu estas nun episkopo en Tortosa. Kaj krom multaj aliaj nederlandaj konsilantoj troviĝas ĉi tie ankaŭ hispanaj korteganoj, scienculoj, fakuloj por maraj problemoj, altrangaj oficistoj.

Ĉu antaŭ ĉiuj devos Magalhaes detale klarigi sian planon? Jes, Fernao, kaj ne nur detale klarigi! Vi devos lukti pri ĝi! Se vi volas konvinki la reĝon kaj lian sekvantaron, vi devos superi vin mem. Ĉar dume vi atendis en velladolida gastejo je akcepto apud kortego, via plano fariĝis ĉi tie objekto de akra luktado. Ĝi ŝanĝis vivon en la kastelo en nevidatan torenton. Plejparte ĝi estis rifuzata kiel stulta kaj nerealigebla. Nur kelkaj homoj aprobis ĝin. Ili estis amikoj de Aranda.

La reĝo ne estis decidita. Li nur ekinteresiĝis. Kaj ĝuste pro tiuj diferencoj en la opinioj oni invitis vin. Vi mem devos informi ilin pri via projekto. Vi devos konvinkigi ilin. Ĉu vi estas preparita por tio? Ĉu vi scipovos venki ĉi tiun lastan, sed plej grandan malhelpaĵon?

Fernao ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron en la salono kaj komprenis ĉion. Li subpremis ĉiujn embarasojn kaj per trankvila voĉo, el kiu spiris forto kaj certeco, parolis pri sia vojaĝo el "traveturejo".

Reĝo kaj lia sekvantaro atente aŭskultis.

"Se Via reĝa Moŝto disponigos al mi ŝipojn kaj ŝipanaron, mi malkovros vetureblon tra amerika kontinento kaj mi atingos Molukojn veturante okcidenten. Hispanujo estus per ĉi tiu vojaĝo centfoje rekompencita, ĉar patrujo de spicoj kuŝas sur via duono de la mondo," finis sian ampleksan parolon Fernao.

La reĝo silentis.

Sed lia sekvantaro superŝutis Magalhaeson per demandoj.

Fernao respondis ĉion tuj, serioze, konvinkinflue. Ĉiun reziston li rompis per siaj argumentoj. La sekvantaro komencis favore rigardi lian projekton.

Kaj la reĝo?

La reĝo senĉese silentis. Fernao, ankaŭ se li respondis al la korteganoj kaj fakuloj, pensis pri la regnestro. Kion intencas ĉi tiu juna, deksepjara reĝo? Ĉu li estas influata de sia sekvantaro ĝis tiu grado, ke li ne kuraĝas malkaŝi sian opinion, eldiri la decidan vorton? Estas malfacile diri tion. Lia rigardo vagas de sur sekvantaro al triumvirato, de nur triumvirato al sekvantaro.

Li silentas kaj -- kalkulas.

Li taksas altecon de elspezoj por tia ekspedicio en transmarajn landojn. Ĝi kostos milionojn da maravedoj. Sed kiomfoje ili povos esti al li redonataj, se Magalhaes sukcesos! Karolo bezonas monon pli urĝe ol salon. Lia regno estas la plej potenca el ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Li regas Habsburgajn landojn en Germanujo, estas estro de duklando Burgunda, li heredis Nederlandon, Hispanujon, regnon de Neapolo kaj senfinajn teritoriojn en Ameriko. Ne senkaŭze oni diras, ke super lia regno la suno ne subiras. Sed por firme regi ĉi tiujn mondspacojn, li bezonas oron. Multe da oro. Ĝis kiam mortos lia avo Maksmiliano I., Karolo intencas fariĝi kandidato por la titolo de imperiestro. Se li volas sukcesi en tio, li devos subaĉeti princo-elektistojn. Alie ili povus elekti lian rivalon francan reĝon Franciskon I. La monon por subaĉeto -- kaj ĝi kostos almenaŭ cent milojn da maravedoj! -- li devos pruntepreni de Fuggeroj, ĉar hispanaj kortesoj rifuzas pagi plialtigitajn impostojn. Pro tio estas inter ili kaj la reĝo sufokiga streĉo. Sed kiam venos lia momento, li repagos al la kortesoj! Ili ekkonos lian malmolan manpugnon! Li subigos ilin, disĵetos, pulvorigos! Li kreos armeon -- -- -- sed la dungitaj soldatoj kostas multe da mono. La reĝa trezorejo estas preskaŭ malplena. La himnoj de Kristoforo Kolumbo pri trovlokoj de oro en malkovritaj landoj montriĝis trograndigitaj. Sed -- ĉu la spico ne estas same multekosta kiel oro? Kaj se Magalhaes malkovros la okcidentan vojon el Molukoj kaj lia veturo pruvos, ke la patrujo de spicoj kuŝas sur la hispana mondduono -- ĉu tio ne estos fonto de kapturniĝaj enspezoj?

La reĝo pensas pri oro, spico kaj pri -- kortesoj. Li konsideras, taksas, valorigas, kalkulas. Kaj li silentas.

"Kaj se vi dumvoje erarveturus kaj troviĝus en portugalaj akvoj?" aŭdiĝis unu el korteganoj, kiu kun eksterordinara obstino senĉese demandis por konfuzi Magalhaeson. "Portugaloj estus rajtigitaj subakvigi niajn ŝipojn -- kaj ni absolute ne povus protesti."

En tiu ĉi momento intermetis sin Faleiro:

"Nenio simila povas okazi al ni, sinjoroj," li diris memkonfide.

"Vojerari sur la maro? Kaj krom tio en nekonataj akvoj?" vortatakis lin maljuna admiralo. "Señoro, pardonu al mi mian sincerecon, sed ĉi tion povas diri nur nefakulo! Kiomfoje perdis vojon eĉ la plej famaj marnavigantoj!"

"Jes, ili perdis vojon!" ekflamis Faleiro, kiu jam sentis sin ĝenata per tio, ke li devis tiel longe silenti. "Sed kial ili perdis vojon, sinjoroj? Ĉar ili ne konis mian formulon!"

"Kian?"

"Matematikan!"

"Parolu pli precize, sinjoro!"

"Ĝi estas formulo, kiu ebligas al mi determini kiam ajn precizan pozicion de la ŝipo kaj per tio eviti la vojeraron. Ĝi estas mia eltrovo kaj provizore ankaŭ sekreto," diris kun triumfa rido la astronomo.

Korteganoj kaj fakuloj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Se ili akceptus proponon de Magalhaes, ili akirus samtempe ankaŭ eltrovon de la astronomo!

Ili rigardis la junan reĝon. Kion diras al tio Lia Moŝto?

Sed la reĝo lasis ilin paroli kaj silentis plu.

Haro sentis, ke la sekvantaro ekŝancelis. Pro tio li tuj aldonis prete:

"Se eble devus kaŭzi iajn malhelpaĵojn financaj problemoj, nia komerca asocio povus kontribui por granda komandito por kovri la elspezojn."

En tiu momento ekparolis la reĝo. Ĥevr lerte tradukis.

"Mi dankas vin, sinjoro Haro, pro via oferto. Mi kredas, ke ĝi ne estos bezona."

Ĉiuj retenis spiron pro streĉa atento.

Haro momente perdis maskon de ĝentila, oferema kaj neprofitema bonfaranto. Lia vizaĝo subite paliĝis, la trajtoj rigidiĝis, lipoj dense kunfermiĝis. La bonkora esprimo de liaj okuloj, per kiu li tiom majstre kaŝis siajn profitemajn planojn, subite malaperis. Lia rigardo havis en si ion rabobestan. Kion signifas vortoj de la reĝo? Ĉu li akceptis proponon de Magalhaes kaj volas kovri ĉiujn elspezojn el la ŝtata trezorejo? Aŭ ĉu li decidiĝis rifuzi la planon?

"Mi dankas ankaŭ vin, sinjoro Faleiro, pro la sciigo pri via eltrovaĵo. Mi estas konvinkita, ke kapitano Magalhaes ne vojerarus eĉ en tiu kazo, se via formulo ne ekzistus."

La koro de Fernao ekbategis. Ĉu tio signifas antaŭpromeson?

"Sed ĉefe kaj plej multe mi dankas al vi, sinjoro Magalhaes. Mi dankas al vi pro tio, ke vi volas doni en miajn servojn ĉiujn viajn spertojn, vian fidon, vian aŭdacon, vian pionirecon. Via plano --"

Fernao devis kolekti ĉiujn siajn fortojn, por teni sin sur la piedoj. Senvole li kaptis sian gorĝon, ĉar io sufokis lin --

"Via plano plaĉas al mi. Mi kredas, ke la ekspedicio atingos sian celon. Mi disponigos por vi sufiĉan nombron da ŝipoj kaj vi ricevos tiom da maristoj, kiom da ili vi bezonos."

Fernao senkonscie faris paŝon antaŭen al la reĝo.

"Via Moŝto --" li volis ion diri, sed la vortoj restis en la gorĝo.

"Kapitanoj de ceteraj ŝipoj estos subordigitaj al vi," daŭrigis la reĝo. "Mi nomas vin admiralo de la ekspedicio."

La salono ekmurmuris.

Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ Magalhaes por gratuli al li.

Sed Fernao ne vidis kaj ne aŭdis ilin.

Kiel narkotita li rigardis la junan reĝon, la junulon, kiu en kelkaj sekundoj decidis pri lia revo.

Li liberiĝis el la rondo de gratulantoj kaj iris al la reĝo. Vivo instruis Fernaon esti hardita. Li scipovis kiel viro toleri maljustaĵojn, humiligon, batojn kaj li ne sciis, kio estas larmoj.

Sed ĉi tie subite falis en lian vojon feliĉo. Li estis konfuzita per ĝia senmezurebla kvanto. Liaj okuloj malsekiĝis.

"Via reĝa Moŝto," li denove provis esprimi iel dankemon, kiu plenigis lian internon. Sed li estis tiom kortuŝita, ke li diris nur kvar vortojn:

"Mi dankas al vi."

Poste li rapide kliniĝis kaj kisis manon de la reĝo.

IX.

Preparoj

Ŝajnis, ke aŭdienco ĉe reĝo signifis gravan ŝanĝon en vivo de Magalhaes.

La unua hela kaj varmiga radio estis kontrakto, "kiun faris Lia reĝa Moŝto kun Magalhaes kaj Faleiro pri malkovro de insuloj, sur kiuj kreskas spico". Haro ne estis en la kontrakto eĉ menciita. La reĝo volis kovri ĉiujn elspezojn al hispana ŝtata trezorejo, tial la nederlanda komercisto foriris el scenejo de la dramatika ludo kaj nur sekreta kaj kun intereso observis, kiamaniere la aferoj evoluos plu. Ambaŭ amikojn li certigis per sia helppreteco, se ili eble iam bezonus ĝin.

Kopio de la kontrakto estis enmanigita al Magalhaes kaj Faleiro.

Fernao komencis tuj legi. La liniojn, kiuj lin precipe interesigis, li legis kelkfoje:

"... Ĉar vi, Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes, kavaliroj portugalaj, intencas eniri miajn servojn, mi ordonas al vi, ke vi en teritorioj, kiuj estas sub Nia suvereneco, en oceano serĉu insulojn, kontinenton, multekostan spicon kaj aliajn objektojn, el kiuj Ni kaj Nia lando profitus.

... Feliĉe sur oceano naĝu kaj en limoj de Niaj teritorioj diligente malkovradu. Ĉar estus maljusta, se aliaj vian vojon krucigus kaj Vi penus vane ĉi tiun entreprenon efektivigi, estas Mia volo kaj Mi promesas, ke Mi al neniu en venontaj dek jaroj permesos per la sama vojo kaj en la samaj teritorioj aranĝi esploran ekspedicion.

... Por la servoj, kiujn Vi al Ni faros, por pligrandigo de la reĝa potenco, per penoj kaj danĝeroj, kiujn Vi travivos. Vi ricevos rekompence dudekonon da enspezoj kaj profitoj el ĉiuj landoj kaj insuloj, kiujn Vi malkovros, kaj krom tio rangon de regentoj en ĉi tiuj landoj kaj insuloj por Vi kaj por Viaj filoj kaj heredontoj por eternaj tempoj.

... Kaj por ke Vi povu supre diritajn aferojn pli bone fari kaj por ke la entrepreno estu pli bone certigita. Ni diras al Vi, ke Ni disponigos al vi kvin ŝipojn: du po 130 tunoj, du po 90 kaj unu po 60 tunoj. La ŝipanaron, nutraĵojn kaj kanonojn ekipitajn por du jaroj. 234 personojn, kapitanojn, ŝipgvidistojn kaj marajn objektojn, kiujn oni bezonos por ripari ŝiparon, kaj homojn ankoraŭ alie bezonajn.

... Tion Ni promesas al Vi kaj donas Nian reĝan vorton, ke Ni Vin protektos laŭ tio, kio estis supre dirite, kaj kun tio Ni donas al Vi ĉi tiun leteron en Valladolido la 22-an de marto 1518."

Fernao kontente ridetis. Oni memoris ĉion: celon de la vojaĝo, forigon da la eventualaj rivaloj, kunmetiĝon de la ekspedicio.

Ankaŭ la rekompencon oni ne forgesis. La kontrakto garantias al Magalhaes kaj al liaj heredontoj riĉecon kaj belsonan titolon. Fernao scias, ke ĉi tiu punkto de la kontrakto estas vualita per nebulo de la necerteco ankaŭ en tiu kazo, ke li finigos la naĝon sukcese. Ĉu ne havis similan kontrakton kun regnestroj de Hispanujo ankaŭ Kristoforo Kolumbo? Kaj ĉu ne estas ĝuste Valladolido, kiu estis atestanto de la mizera fino de lia vivo? La granda malkovrinto revenis el unu el siaj vojaĝoj en katenoj, kiujn li pli poste pendigis sur la muron de sia malriĉega loĝejo. Li mortis en mizero, forpuŝita de reĝo Ferdinando kaj preskaŭ forgesita de la mondo.

Favoro de la reĝoj estas malcerta kaj ŝanceliĝema kaj ĝi povas perdiĝi kiel matena roso. La favoron de reĝoj oni ne povas rigardi kiel firme validan, eĉ se ĝi estus centfoje enkorpigita en la kontrakton!

Kaj tamen Fernao ridetis.

La skribaĵo enhavas precizajn indikojn pri la ekspedicio -- kaj ĉi tiun certecon jam neniu nuligos! Magalhaes denove ekveturos sur la maron!

Kiam estis kontrakto subskribita, alportis reĝa oficisto al Magalhaes sufiĉe grandan monsumon. Tiu samtempe komunikis al Magalhaes, ke li ekde nun ricevados regule salajron de admiralo.

La sciigo venis kiel vokita, ĉar Fernao estis laŭ financa flanko jam preskaŭ elĉerpita.

Baldaŭ poste estis Magalhaes kaj Faleiro invititaj al Saragosa, kien translokiĝis la reĝa kortego.

"Kion ili volas de ni?" demandis Faleiro.

"Eble temas ankoraŭ pri ia aldono de la kontrakto," opiniis Magalhaes.

Neniu aldono de la kontrakto nek io simila. La reĝo nur volis montri al hispana popolo, kiel firme li kredas la sukceson de la grandioza vojaĝo. Kiom neskueble li konfidas al la viroj, kiujn li komisiis per ĉi tiu tasko. Ĉu ili estas nekonataj fremdlandanoj? Ili ne estos tiaj!

Kun nevidata pompo ŝatis Magalhaes kaj Faleiro proklamitaj kiel hispanaj kavaliroj. Kavalirigis ilin mem reĝo.

Kio mankis al Fernao por plena feliĉo? Lia plano estis aprobita kaj akceptita. Materialaj zorgoj estis forigitaj. Sensignifa enmigrinto fariĝis hispana kavaliro.

Kaj tamen io mankis al li por plena feliĉo: Beatrice. De tago al tago kreskis lia amo al ŝi. Natura fiereco retenis lin ĝis nun peti pri ŝia mano. Kion li povis alporti al ŝi por pliagrabligo de ŝia vivo? Sed nun -- kiel admiralo --

Beatrice malatentis riĉecon kaj ankaŭ titolon. Fernao gajnis ŝiajn simpatiojn ekde la unua renkontiĝo. Li estis tute alia ol ŝiaj ceteraj konatoj. Ŝi estimis lin pro lia instruiteco. Al ni plaĉis liaj modesteco kaj simpleco. Ŝi admiris lian persistemon. Pro tio ŝi volonte fariĝis lia edzino.

Sed jam komencis aperi ankaŭ malagrablaĵoj.

Al hispana kortego venis ambasadoro el Portugalujo. Li baldaŭ aŭdis pri Magalhaes kaj li ne intencis pasive kaj senfare akcepti la fakton, ke Hispanujo volas priŝteli Portugalujon pri ĝia profitema komerco kun spicoj.

Estis lerta kaj sperta ambasadoro. Li scipovis esti perfida, flatruza, mistera, minaca, danĝera. Li scipovis sekvi sian celon.

Ĉu vi aŭdas, Fernao, kiel li kalumnias vin apud reĝa kortego? Kun kia troigo li disvastigas ĉiujn klaĉaĵojn, kiuj cirkulis pri vi en Lisbono? Kiel li avertas altrangajn oficistojn antaŭ la konfido, kiu estis al vi ĝis nun dediĉita?

Agu rapide, Fernao! Vi estas plene ĉirkaŭita de envio. Ĉu vi rememoras Gomezon? Ĉu vi rimarkas la rigardojn, per kiuj sekvas vin diversaj altranguloj? Jes, ankaŭ la plej superaj oficistoj envias al vi gloron kaj riĉecon, kiujn garantias al vi la reĝa kontrakto! Agu rapide, Fernao, via ekspedicio povus esti malebligita per ia malhonesta perfido!

Sed la reĝo jam plenumis unuan parton de sia promeso. Li sendis en la havenon de Sevilo tri karavelojn, kiuj estis riparotaj por ekspedicio de Magalhaes.

Fernao kontrolis ilin kaj li konsterniĝis pro ties mizera stato. Ili estis malnovaj kaj kadukaj ŝipetaĉoj, kun kiuj povus veturi sur la maron nur homo ne respondeca aŭ frenezulo.

Li informis pri tio la reĝon. Respondo venis baldaŭ. La reĝa oficejo komunikis al li, ke nun oni ne povas eĉ pensi pri konstruo de novaj ŝipoj. Li riparu tion, kio estas al lia dispono.

Hinda Ofico dungis metiistojn, kiuj komencis ripari. Truoj estis zorgeme ŝtopataj, direktitaj kaj putrokadukaj lignotabuloj anstataŭigitaj per novaj, ĉiuj ŝipoj solide peĉumataj. Laboroj rapide progresis. Magalhaes povis esti kontenta, ĉar li travivis tumulton, kiun li tiom ŝatis.

Jen nova malhelpaĵo. Lia kunulo Faleiro, kiu devis esti por li apoganto, konsilanto kaj helpanto, fariĝis por li ŝarĝo. Ekde tiu tempo, kiam ilia propono estis akceptita, fariĝis kun li granda ŝanĝo. Ĉie li proklamis, ke komandanto de la ekspedicio estas li. Li intermetis sin en rajtojn de Magalhaes kaj komencis ĉie ordoni.

Ĝis kiam lia memkonfido estis sendanĝera kaj lia gloravideco limiĝis je nuraj vortoj kaj je bagatela plialtiĝo de propra persono, Fernao silentis. Sed kiam laborintoj laŭ ordonoj de Faleiro plenumis malbone kelkajn laborojn, li tuj intervenis. Akcente li rememorigis la astronomon, ke tio estas aferoj, kiujn li ne povas kompreni, tial li lasu agi Fernaon.

"Neniam!" eruptis ofendite Faleiro. "Neniam mi submetiĝos al vi! Tion mi scias: vi volus forŝovi min flanken por enpoŝigi ĉiun profiton kaj gloron sola! Sed mi ne permesos, ke vi priŝtelu min! La unua komandanto estas mi kaj vi faros, kion mi ordonos!"

Magalhaes atente rigardis la astronomon. Ĉu estus iom da vero en la paroloj, kiujn li aŭdis pri li en Lisbono? Ĉu li estus tamen iom perpleksigita? Faleiro ja estis ĉe la aŭdienco kaj aŭdis, kiu estis komisiita per supera komando super la ekspedicio!

Fernao kapablis kompreni malfeliĉon de aliaj homoj. Kaj pro tio ankaŭ nun, kiam al li ŝajnis, ke Faleiro ne estas tute en la ordo, li retenis akrajn vortojn, kiuj jam jam volis elsalti el lia buŝo. Anstataŭ tio li diris milde:

"Ni ne disputos, sinjoro Faleiro. Vi prizorgos la ĉielon, mi la maron. Kaj kio la priŝtelon koncernas -- vi havas ja tion en la kontrakto skribita nigre sur la blanka tiel kiel mi."

Sed Faleiro iradis plu inter laboristojn, diskreditigis aŭtoritecon de Fernao kaj pligrandigis siajn meritojn pri la tuta entrepreno.

Magalhaes povis sendanĝerigi lin. Li povis skribi al la reĝo, ke la astronomo estu revokata al la reĝa kortego aŭ ien, nur ke li ne prokrastu la preparojn. Sed li ne volis ĝeni la reĝon kaj tiamaniere malkaŝi, ke inter projektantoj de la ekspedicio estas miskomprenoj.

Cetere laboristoj baldaŭ ekkomprenis, kiu estas vera komandanto. Kelkaj ordonoj de Faleiro sufiĉis por konvinkigi laboristojn, ke tiel ordoni povas nur homo, kiu absolute ne komprenas konstruojn de la ŝipoj. Tial, se li denove ordonis ion fari, ili kompleze kapjesis, sed ili laboris laŭ deziro de Magalhaes. Tio estis la ĉefa kaŭzo, kial Magalhaes ne intervenis.

Plej multe da zorgoj havis Magalhaes akceptante maristojn. Se li estus veturonta al Azoroj aŭ ien en Afrikon, li havus baldaŭ la bezonatan nombron. Sed kien veturos ĉi tiu ekspedicio? Laŭdire al Molukoj. Kiamaniere ĝi volas atingi ilin, se Molukoj estas okupataj de Portugaloj? Kaj kiel povas havi intereson pri ekfloro de Hispanujo fremdlandano? Ĉu liaj intencoj estas honestaj? Ĉu li ne volas nur ellogi la hispanajn ŝipojn kaj maristojn en fremdajn akvojn kaj tie transdoni ilin kiel oferojn al portugalaj militŝipoj?

Similaj voĉoj de malkonfido aŭdiĝis ne nur en Sevilo, kie estis la ŝipoj riparataj, sed ankaŭ en Hinda Ofico, ja eĉ apud reĝa korto.

Magalhaes mem ekaŭdis multon en haveno, ceteron oni diris al li en familio de Barbosa.

Malbonhumorigita, sed des pli necedema li daŭrigis preparajn laborojn.

Dum dungado de maristoj aperis plua malfacilaĵo: inter petantoj estis multaj fremdlandanoj, precipe Portugaloj.

Fernao estis ĉe elekto tre severa. Li konsideris korpan hardecon kaj maristan spertecon. La naciecon li malatentis. Tiel okazis, ke krom Hispanoj troviĝis en la ŝipanaro Portugaloj, Italoj, Francoj, Holandanoj kaj aliaj.

Tio kaŭzis novan ondon da suspekto. Komandanto de 1a ekspedicio certe havas malpurajn intencojn, se li akceptis tiom da siaj samlandanoj!

Fernao sciis, ke nun traktas pri ĉio. Li estis decidita batali kaj venki. Kaj pro tio li estis laŭ neceso komandanto, oficisto, ĉarpentisto.

Unu vesperon, kiam li sidis en akcepta oficejo kaj kontrolis liston de maristoj, iu ekfrapis.

"Pardonu, sinjoro Magalhaes," aŭdiĝis la alveninto kaj dolĉete ridetis. "Mi ne sciis, ke vi ankoraŭ laboras. Alie mi ne kuraĝus --"

"Kion vi deziras?" interrompis lin Fernao.

"Permesu, ke mi prezentu min al vi. Mi estas Alvarez, ambasadoro de la reĝo Manuelo la Granda. Kaj mi venas rilate certan aferon... vi espereble antaŭsentas, kion mi opinias."

"Ne."

"Temas pri via vojaĝo, sinjoro Magalhaes."

"Mi ne komprenas, kian intereson vi povus havi."

"Ho, elementan intereson, kredu tion! Kaj ne nur mi, sed ankaŭ Lia Moŝto -- via reĝo Manuelo la Granda."

"Mia reĝo?" rediris Magalhaes. "Tio estas eraro, sinjoro. Se vi havas nenion alian, ni povas finigi la debaton."

"Pardonu -- permesu nur momenton," ne lasis sin rifuzi la ambasadoro. "Vi certe scias, kian domaĝon por Portugalujo kaŭzus via sukcesa vojaĝo. Kaj ĉu vi almenaŭ iomete ne bedaŭras la priŝtelitan patrujon?"

"Vi uzas tro fortajn vortojn, sinjoro ambasadoro. Do antaŭ ĉio: temas pri neniu ŝtelo --"

"Nu bone," konsentis kompleze la ambasadoro. "Kaj poste?"

"Kaj poste? Vi menciis la patrujon. Vi scias, ke mi ĝin perdis. Kaj vi certe scias tre bone, dum kiaj cirkonstancoj tio okazis."

"Jes, oni parolis pri tio. Sed, mi petas vin, eble vi ne volus el momenta kaprico de Lia Moŝto konkludi tiel gravegajn rezultojn?"

"Tiu kaprico daŭris jarojn."

"Ĉion oni povas rebonigi," aldonis vigle Alvarez. "Se vi rezignos ĉi tie la komandon kaj revenos Portugalujon, Lia reĝa Moŝto jam trovos rimedojn, kiel rekompenci ĉiujn viajn suferojn."

"Mi havas sufiĉe da fantazio por imagi al mi, kio atendus min en Portugalujo."

"Ne estu tiom necedema kaj malkonfidema kontraŭ Lia Moŝto, kiu volonte bonvenigos vin en siaj servoj."

"Portugala kortego preparis por mi jam tro multajn trompojn. Plua persvado estas superflua."

Sed la ambasadoro estis bonega servulo de sia regnestro. Li faris mienon, kvazaŭ li ne estus aŭdinta la frazon de Magalhaes, kaj komencis denove:

"Mi zorgas nur pri via bono, sinjoro Magalhaes. Vi absolute ne scias, kiom minacota estas via ekspedicio."

"Pro kio?" eruptis Fernao.

"Pro ĉio! Flanke de la naturo kaj ankaŭ fare de homoj! Vi ĵetas vin en entreprenon, kiu estas predestinata al pereo. Vi veturas en nekonaton, kie vin atendas multaj danĝeroj. Vi volas veturi plue, ol veturis Kristoforo Kolumbo. Ĉu vi forgesis liajn suferojn? Kaj kion signifis liaj suferoj kompare al tio, kio atendus vin!"

Fernao silentis. La ambasodoro vidis en tio unuan paŝon al sia venko. Li fervore daŭrigis:

"Kaj jen -- kiajn ŝipojn oni donis al via dispono! Oni rakontas, ke ili taŭgas nepre al nenio! Kaj maristoj estas suspektemaj kontraŭ