La firmao de la kato kiu pilkludas
Part 6
Sinjorino de Sommervieux revenis hejmen ekatakita per maltrankviliĝo nepriskribebla. Ŝia konversacio kun la dukino estigis multe da ideoj sin kontraŭantaj en sia menso. Ŝi estis, kiel la fabelaj ŝafoj, kuraĝplena ĉe la foresto de la lupo. Ŝi admonis sin kaj skizis admirajn kondutplanojn; ŝi konceptis mil koketaĵojn; ŝi eĉ parolis al sia edzo, retrovante for de li, ĉiujn provojn de tiu vera elokventeco, kiu neniam forlasas la virinojn; poste pensante al la fiksa kaj klara rigardo de Teodoro, ŝi tremis jam. Kiam ŝi demandis, ĉu la sinjoro estas hejme, ŝia voĉo mankis; eksciante, ke li revenos ne vespermanĝi, ŝi sentis neklarigeblan ĝojmovon. Simila je la krimulo, kiu apelacias pri sia mortiga verdikto, limtempo kia ajn mallonga ĝi povas esti, ŝajnis al ŝi tuta vivo. Ŝi pendigis la portreton en sian ĉambron kaj atendis sian edzon liverante sin al ĉiuj angoroj de l’ espero. Ŝi antaŭsentis tro nete, ke tiu provo decidos pri ŝia tuta estonteco, por ke ŝi ne tremtimu ĉe ĉia bruo, eĉ ĉe la murmuro de sia horloĝo, kiu ŝajnis pligravigi ŝiajn terurojn ilin mezurante. Si penis trompi la tempon per mil artifikoj. Ŝi ekpensis fari tualeton, kiu similigus ŝin tute al la portreto. Poste, konante la maltrankvilan karakteron de sia edzo, ŝi lumigis sian loĝejon eksterordinare, certa, ke rehejmiĝante li venos ĉe ŝin pro scivolemo. Noktomezo sonoris, kiam ĉe la krio de la lakeo, la hotela pordo malfermiĝis. La veturilo de la pentristo ruliĝis sur la senbrua pavimo de la korto.
-- Kio signifas tiu iluminado? -- demandis Teodoro per ĝoja voĉo enirante la ĉambron de sia edzino.
Aŭgustino lerte kaptis tiel favorigan movon, ŝi saltis al la kolo de sia edzo kaj montris al li la portreton. La artisto senmoviĝis kiel roko. Liaj okuloj direktis sin alterne al Aŭgustino kaj al la akuzanta kostumo. La timema edzino duonmortanta observis la ŝanĝan frunton, la terurigan frunton de sia edzo. Ŝi vidis grade la esprimajn sulketojn amasiĝi kiel nuboj; poste ŝi kredis, ke ŝia sango firmiĝis en ŝiaj vejnoj, kiam kun flamanta rigardo kaj per profunde obtuza voĉo li demandis:
-- Kie vi trovis tiun pentraĵon?
-- La Dukino de Karigliano redonis ĝin al mi.
-- Ĉu vi postulis ĝin de ŝi?
-- Mi ne sciis, ĉu ĝi estis ĉe ŝi.
La mildeco aŭ pli ĝuste la ensorĉa melodio de la voĉo de tiu anĝelino estus kortuŝinta kanibalojn, sed ne artiston kaptitan per la turmentoj de ofendita vanteco.
-- Tio estas inda je ŝi, -- ekkriis tondre la artisto. -- Mi venĝos, -- li diris promenante grandpaŝe. -- Si mortos pro honto; mi pentros ŝin! jes, mi prezentos ŝin kun la trajtoj de Mesalino elirante nokte de la Klaŭda palaco.
-- Teodoro! -- diris voĉo senfortiĝa.
-- Mi mortigos ŝin.
-- Mia amiko!
-- Ŝi amas tiun kavalerian koloneton, tial, ke li rajdas belete...
-- Teodoro!
-- He! lasu min, -- diris la pentristo kun voĉsono, kiu similis preskaŭ leonblekon.
Estus abomene pentri tiun tutan scenon; fine la ebrieco de la kolero sugestis al la artisto parolojn kaj agojn, kiujn edzino malpli juna ol Aŭgustino estus altribuinta al frenezeco.
Ĉirkaŭ la oka matene, la morgaŭon, sinjorino Guillaume surprizis sian filinon, palan kun la okuloj ruĝaj, la hararo malorda, tenante en mano poŝtukon trempitan per ploroj, rigardante sur la pargeto la disajn rompaĵojn de disŝirita kostumo kaj la pecojn de granda orumita kadro. Aŭgustino, kiun la doloro preskaŭ sensentigis montris tiujn rubojn per gesto malesperplena.
-- Kaj jen estas eble granda perdo, -- ekkriis la maljuna estrino de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Vere, ĝi estis simila, sed mi aŭdis, ke sur la bulvardo loĝas viro, kiu faras ĉarmajn portretojn por kvindek skudoj.
-- Ha, mia patrino!
-- Malfeliĉulino, vi estas prava, -- respondis sinjorino Guillaume, kiu malĝuste komprenis la esprimon de la rigardo, kiun ĵetis al ŝi ŝia filino. Kredu al mi, neniam oni estas tiel kore amata, kiel de sia patrino. Mia beleto, mi divenas ĉion; sed venu konfidi viajn ĉagrenojn, mi konsolos vin. Ĉu mi ne diris jam al vi, ke tiu viro estas malsaĝa? Via ĉambristino rakontis al mi strangajn aferojn... Sed li estas do vera monstro!
Aŭgustino metis fingron sur siajn lipojn palajn, kiel por petegi de sia patrino momenton de silento. Dum tiu terura nokto la malfeliĉo estis troviginta de ŝi tiun paciencan rezignacion, kiu ĉe la amantaj virinoj superas per siaj efikoj la viran energion kaj rivelas eble en la virina koro la ekziston de iaj kordoj, kiujn Dio rifuzis al la viro.
Surskribo gravurita sur duonkolono de la tombejo Montmartre indikis, ke sinjorino de Sommervieux mortis dudeksepjara. Poeto, amiko de tiu timema kreitaĵo, vidis en la simplaj linioj de ŝia epitafo la lastan scenon de dramo. Ĉiujare je la solena festo de la 2-a de Novembro, li neniam preterpasis antaŭ tiu freŝa marmoro, ne demandante sin, ĉu oni ne bezonas virinojn pli fortajn ol Aŭgustino por la potencaj premegoj de la geniuloj.
-- La humilaj kaj modestaj floroj elburĝonintaj en la valo mortas eble -- li diris al si, kiam ili estas transplantitaj tiel proksime al ĉielo, en la regionojn, kie formiĝas la fulmotondroj, kie la suno estas bruliga.
KLARIGOJ DE LA NOTOJ EN LA TEKSTO
[1] _Firmao_, kaj ne _firmo_ por eviti duoblan sencon ĉe la adjektivo: firma.
[2] Fenestro je gilotino; fenestro, kiun oni fermas per muntkrado (framo) glitante inter du vertikalaj ŝovsulkoj.
[3] Arĥiĉefo de la komercistoj; mezepoke ĉefo de la parizaj komercistoj, komunuma magistrato en Parizo.
[4] En Francujo la prokomerca juĝistaro estas ankoraŭ nomita „justice consulaire“ (konsula justico). La konsuloj estas nun agentoj, kiuj dependas de la prokomerca ministro.
[5] Terurigo. „La Terreur“, revolucia reĝimo depost la 31-a de Majo 1793, dum kiu okazis grandnombraj senkapigoj, kaj finiĝanta kun la renverso de Robespierre (27-a de Julio 1794).
[6] Preĝejo sur la bulvardo Sebastopol.
[7] Le Ragois (abato) nomita per la protekto de sinjorino Maintenon guvernisto de la Duko de Maine, redaktis por tiu princo: Historio de Francujo kaj de Romo (1684) ofte represita, kvankam tre mezbona.
[8] La Grafo de Comminges, romano de sinjorino Tenein.
[9] J. Evrot en Akvokato Patelin tradukis per _skudo_ (itale scudo) kaj J. Balliman (Majstro Pathelin) per _skuto_. Tio estas monero de tri aŭ ses frankoj.
[10] La Trappe; monaĥejo, kies regularo estas tre severa.
[11] La Salono, galerio en Louvre, kie oni ekspozicias pentraĵojn kaj skulptaĵojn.
[12] Duobla napoleono; kvardekfranka monero.
[13] Variété, pariza teatro. Cendrillon (Cindrulino), persono de feinrakontoj.
[14] Genie du Christianisme. 1802 verkita de Chateaubriand, en kiu li montras la superbonecon de la kristianismo.
[15] Les Français; pariza teatro.
[16] Epoko de la revolucio, dum kiu oni fiksis la maksimumon por la prezo de la komercaĵoj.
[17] La malgrandaj domoj, en kiuj oni enfermas la frenezulojn.
[18] Avenuo en Parizo.
[19] Arbara promenado apud Parizo.
Notoj de transskribinto:
Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per ohtml-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.