La firmao de la kato kiu pilkludas
Part 5
Poste la lerta negocisto analizis nerapide la rimedojn, kiujn la leĝo kaj la kutimoj povis liveri al Aŭgustino por eliri el tiu krizo; li numerigis preskaŭdire la konsiderojn, li vicigis ilin laŭvalore en kvazaŭajn kategoriojn, same kiel se koncernus diverskvalitajn komercaĵojn; poste li komparis, taksis ilin kaj konkludis ampleksante la necesecon, kie staris lia bofratino, decidiĝi laŭ rekta vojo, kio nekontentigis la amon ĉiam daŭrantan por ŝia edzo. Tiu sento revekiĝis tute forta, kiam ŝi aŭdis, ke Jozefo Lebas parolis pri juĝa agado. Ŝi dankis siajn du amikojn kaj rehejmiĝis ankoraŭ pli maldecida, ol ŝi estis antaŭ la konsiliĝo. Ŝi kuraĝis tiam veturi al la antikva hotelo de la strato Colombier, celante konfidi siajn malfeliĉaĵojn al siaj gepatroj. La kompatindulino similis tiujn malsanulojn, kiuj en malespera stato provas ĉiujn receptojn, kaj eĉ fidas je popularaj kuraciloj. La du gemaljunuloj akceptis ŝin kun fervora sento, kiu kortuŝis ŝin. Tiu vizito alportis al ili distraĵon, kiu por ili valoris trezoron. De kvar jaroj ili marŝis en la vivo, kiel marveturantoj sen celo kaj sen kompato. Sidante ĉe la fajrangulo, ili rakontis unu al la alia ĉiujn katastrofojn de la maksimumo, siajn iamajn drapaĉetojn, la manieron, per kiu ili evitis la bankrotojn kaj precipe tiun faman Lecokan bankroton, la apud Marengo-an batalon[16] de patro Guillaume. Poste, kiam ili estis elĉerpintaj ĉiujn antikvajn procesojn, ili resumis la sumigojn de siaj inventaroj la plej produktintaj kaj rakontis ankoraŭ la maljunajn historietojn de la kvartalo S-ta Deniso. Je la dua, la patro Guillaume iris viziteti la firmaon LA KATO, KIU PILKLUDAS. Revenante, li haltis antaŭ ĉiuj butikoj, iam liaj konkurantoj, kaj kies la novaj posedantoj esperis fortreni la maljunan negociston en iajn aventurajn diskontojn, kiujn kutime li ne rifuzis nepre. Du bonaj normandaj ĉevaloj mortiĝis pro graso en la hotela stalo. Sinjorino Guillaume utilis ilin nur por ĉeesti ĉiudimanĉe la kantmeson de sia paroĥo. Trifoje ĉiusemajne tiu respektinda paro oferis manĝadon. Dank’ al la influo de sia bofilo Sommervieux, la patro Guillaume estis nomita membro de la konsiliga komitato por la vestigo de la trupoj. Depost kiam ŝia edzo troviĝis alte lokita en la administracio, sinjorino Guillaume decidis laŭrange elmontriĝi. Iliaj loĝejoj estis embarasitaj per tiom da oraj kaj arĝentaj ornamaĵoj kaj per mebloj sengustaj sed de certa valoro, ke la plej simpla ĉambro similis kapelon. La ŝparemo kaj la malŝparemo ŝajnis lukti pri ĉiu el la akcesoraĵoj de tiu hotelo. Oni estus opiniinta, ke sinjoro Guillaume celis serĉi profiton, eĉ aĉetante lumingon. Meze de ĉi tiu bazaro, kies riĉeco montris la senokupon de la du geedzoj, la fama pentraĵo de Sommervieux pendis ĉe honora loko. Ĝi konsolis gesinjorojn Guillaume, kiuj turnis dudekfoje ĉiutage siajn okulojn ŝarĝitajn per okulvitroj al tiu bildo de sia iama ekzistado laŭ ili tiel aktiva kaj amuziga. La aspekto de tiu hotelo kaj de tiuj loĝejoj, en kiuj ĉio havis odoron de maljuneco kaj de mezrangeco, la spektaklo de tiuj ambaŭ estuloj, kiuj ŝajnis sidantaj sur ora roko malproksime de la mondo kaj de la ideoj, kiuj vivigas, surprizis Aŭgustinon. Ŝi zorge rigardis tiumomente la duan parton de la sceno, kies komencon ŝi rimarkis ĉe Jozefo Lebas, tiun de vivo malkvieta, kvankam senmova kvazaŭ maŝina kaj instinkta, simila je tiu de la kastoroj. Ŝi sentis tiam neesprimeblan fierecon pro siaj ĉagrenoj, pensante ke ili devenis de dekokmonata feliĉo, kiu laŭ ŝi valoris mil ekzistadojn tiajn, kies malpleno ŝajnis teruriga. Tamen ŝi kaŝis tiun nebonkoran sentemon kaj eluzis por siaj maljunaj gepatroj la novajn graciecojn de sia spirito, la koketaĵojn de amemo, al ŝi rivelitaj de l’ amo kaj emis ilin favore aŭskulti ŝiajn edzecajn plendojn. La maljunuloj akceptis volonte tiujn specojn de konfidoj. Sinjorino Guillaume volis koni la plej etajn detalojn de tiu stranga vivo, kiu laŭ ŝi estis iom fabela. _La vojaĝoj de barono de la Houtan_, kiujn ŝi komencis ĉiam, sed neniam finis, sciigis al ŝi nenion pli neaŭditan pri la sovaĝuloj de Kanado.
-- Kiel, mia infanino, via edzo enfermiĝas kun nudaj virinoj, kaj vi estas sufiĉe naiva por kredi, ke li desegnas ilin?
Ĉe tiu ekkrio la avino demetis siajn okulvitrojn sur tableton, skuis siajn subjupojn kaj apogis siajn kunigitajn manojn sur siaj genuoj altigitaj per varmigileto, sia preferita piedestalo.
-- Sed panjo, ĉiuj pentristoj bezonas modelojn.
-- Li sin gardis zorge diri al ni ĉion tion, kiam li petis vin de ni. Se mi estus sciinta tion, mi ne estus doninta mian filinon al viro, kiu havas tian metion. La religio malpermesas tiajn abomenaĵojn, tio ne estas morala. Je kioma horo, -- vi diris, -- li reeniras ĉe si.
-- Sed je la unua, la dua...
La du geedzoj rigardis sin reciproke, profunde mirigataj.
-- Li ludas do? -- diris sinjoro Guillaume. -- Je mia tempo nur la ludistoj rehejmiĝis tiel malfrue.
Aŭgustino faris lipgrimaceton, kiu forĵetis tiun akuzaĵon.
-- Li kaŭzas al vi kruelajn noktojn dum kiam vi atendas lin, -- plue diris sinjorino Guillaume. -- Sed ĉu ne, vi enlitiĝas, ĉu ne vere? Kaj kiam li perdis, la monstro vekas vin.
-- Ne, panjo male kelkfoje, li estas tre gaja. Eĉ sufiĉe ofte, kiam estas bela vetero -- li proponas al mi promenadon en la arbaro.
-- En la arbaro, je tiuj horoj? Vi havas do tre malgrandan loĝejon, se al li ne sufiĉas lia ĉambro, liaj salonoj kaj se li devas kuri por... Sed tio estas por malvarmumi vin, se la krimulo proponas al vi tiujn distraĵojn. Li volas formalaperigi vin. Ĉu iam oni vidas viron havante trankvilan komercon galopi kiel lupkoboldo.
-- Sed panjo, vi ne komprenas do, ke por ampleksigi sian talenton, li bezonas ekscitecon. Li ŝatas multe la scenojn, kiuj...
-- Ha! mi montrus al li belajn scenojn, mi -- ekkriis sinjorino Guillaume interrompante sian filinon. -- Kiel vi povas esti indulga je tia viro! Unue mi ne ŝatas iun, kiu trinkas nur akvon. Tio ne estas saniga. Kial li montras malemon, kiam li vidas virinojn, kiuj manĝas. Kia stranga maniero! Sed li estas freneza! Ĉio, kion vi diras al ni pri li, ne estas ebla. Edzo ne povas foriri elhejme nenion dirante kaj revenante nur post dek tagoj. Li diris al vi, ke li estis en Dieppe por pentri la maron. Ĉu oni pentras la maron? Li faras al vi rakontojn nekredeblajn.
Aŭgustino malfermis la buŝon por defendi sian edzon, sed sinjorino Guillaume ordonis silenton al ŝi geste, kio per kutima resto obeigis ŝin, kaj ŝia patrino ekkriis seke:
-- Nu, ne parolu plu al mi pri tiu viro; neniam li eniris preĝejon, se ne por vidi vin kaj edziĝi kun vi. La senregiuloj kapablas ĉion malbonan. Ĉu Guillaume pensis iufoje kaŝi al mi ion, resti tri tagojn ne dirante: uf! kaj poste babiladi, kiel unuokula pigo?
-- Kara panjo, vi juĝas tro severe la superulojn. Se ili havus ideojn similajn je tiuj de aliaj, ili ne estus plu talentuloj.
-- Nu! la talentuloj restu ĉe si, kaj ne edziĝu! Kiel, talentulo malfeliĉigos sian edzinon kaj por tio, ke li havas talenton, tio estos bona. Talento! Talento! Ne bezonas tiom da talento por paroli, kiel li blanka kaj nigra ĉiuminute, interrompi la parolantojn, sonirigi tamburon hejme, neniam lasi, ke iu estas certa pri io ajn, devigi edzinon, ke ŝi ne amuziĝas antaŭ ol la ideoj de ŝia sinjoro estu gajaj; ke ŝi estu malgaja, tuj kiam li estas malgaja...
-- Sed panjo, la esenco de tiaj imagaĵoj...
-- Kiaj estas tiuj imagaĵoj? -- plue diris sinjorino Guillaume, interrompante ankoraŭ sian filinon. -- Li havas belajn, laŭ mia opinio! Kia estas edzo, kiu ne tuj konsultinte kuraciston, kaprice manĝas nur legomojn? Se tio estus nur pro religio, lia dieto servus por io, sed li ne estas pli pia ol Kalvinano. Ĉu jam oni vidis viron ami, kiel li, la ĉevalojn pli, ol li amas sian proksimulon, frizigi siajn harojn kiel idolano, kuŝigi statuojn sub muslino, fermigi siajn fenestrojn tage por labori ĉe lamplumo. Nu lasu min, se li ne estus tiel abomene malmorala, li estus konvena por loĝi en la Malgrandaj domoj[17]. Petu konsilon de sinjoro Lorau la vikario de S-ta Sulpice, li diros al vi, ke via edzo ne kondutas kiel kristano.
-- Ho, panjo! ĉu vi povas kredi...
-- Jes, mi kredas! Vi amis lin, vi ekvidas nenion el ĉio tio. Sed mi, ĉirkaŭ la unuaj tempoj de via edziniĝo, mi memoras, ke mi renkontis lin en la Champs-Elysées[18]. Li sidis sur ĉevalo. Nu! li galopis momente senbride, poste li haltis por rajdi paŝe. Mi pensis tiam: Jen estas viro senracia.
-- Ha, -- ekkriis sinjoro Guillaume frotante la manojn, -- kiel mi taŭge agis, kiam mi edzinigis vin sen komuneco de bienoj kun tiu strangulo.
Kiam Aŭgustino estis senprudente rakontinta la realajn plendmotivojn kontraŭ sia edzo, la du maljunuloj restis mutaj pro indigno. Baldaŭ sinjorino Guillaume prononcis la vorton eksedzigo. Ĉe tiu vorto la senokupa negocisto estis kiel revekigita. Pelita per la amo por sia filino kaj ankaŭ per la baraktoj, kiujn proceso necesus, la patro Guillaume ekparolis. Li decidis fari la peton pro eksedzigo, li direktis ĝin, li preskaŭ pledis, li proponis al sia filino, pagi ĉiujn elspezojn, viziti la advokatojn, la juĝistojn, la prokuratorojn, movi ĉielon kaj teron. Sinjorino de Sommervieux terurigita, rifuzis la patrajn servojn, diris, ke ŝi ne volas disiĝi de sia edzo, se eĉ ŝi estus dekfoje pli malfeliĉa, kaj ne parolis plu pri siaj ĉagrenoj. Poste ŝi estis superŝutita de siaj gepatroj per ĉiuj senvortaj kaj konsiligaj zorgoj, per kiuj la du maljunuloj provis kompensi, sed vane por ŝiaj korpenoj. Aŭgustino eliris, sentante la neeblecon sukcesi, ke nekleruloj povu taŭge juĝi superulojn. Ŝi sciiĝis, ke edzino devas kaŝi je ĉiuj, eĉ je siaj gepatroj, malfeliĉojn por kiuj oni renkontas tiel malfacile simpatiojn. La malpacegoj kaj la suferoj de la altspiritaj medioj povas esti ŝatataj nur de nobeloj, kiuj al ili apartenas. En ĉia afero nur niaj egaluloj povas juĝi nin.
La kompatinda Aŭgustino retroviĝis do en la malvarma atmosfero de sia hejmo, liverata al la abomeno de ŝiaj meditadoj. Studo estis nun nenio por ŝi, ĉar la studado ne redonis al ŝi la edzan koron. Konante la sekretojn de tiuj fajranimoj sed senigita je iliaj eblaĵoj, ŝi forte partoprenis iliajn penadojn ne partigante iliajn plezurojn. La mondumo lacigis ŝin; ĝi ŝajnis malgrandanima kaj malnobla rilate la pasiajn okazojn. Fine ŝia vivo estis maltrafa. Iun tagon penso lumigis ŝiajn mallumajn ĉagrenojn, kiel ĉielradio. Tiu ideo povis plaĉi nur al tiel pura, tiel virtema koro, kiel estis la ŝia. Ŝi decidis viziti Dukinon de Karigliano, ne por peti de ŝi la koron de sia edzo, sed por instrui sin pri la artifikoj, kiuj forrabis lin de ŝi; por veki intereson al la patrino de la infanoj de ŝia amiko en tiu malhumila mondulino, por mildigi ŝin kaj kunkulpigi ŝin pro ŝia estonta feliĉo, same kiel ŝi estis la ilo de ŝia unua malfeliĉo.
Do, iun tagon la timema Aŭgustino provizata per supernatura kuraĝo, enveturiĝis je la dua posttagmeze por provi penetri ĝis la buduaro de la fama koketulino, kiu neniam antaŭ tiu horo estis videbla. Sinjorino de Sommervieux ne jam konis la majestajn vestiblojn, tiujn grandiozajn ŝtuparojn, tiujn senmezurajn salonojn ornamitajn per floroj malgraŭ la vintraj rigoroj kaj dekoraciitaj per tiu gusto propra al la virinoj naskiĝintaj en la riĉego, aŭ kiuj posedas la distingiĝintajn kutimojn de l’ aristokrataro, Aŭgustino sentis teruran korpremon. Ŝi enviis la sekretojn de tiu eleganteco, kiun neniam ŝi imagis. Ŝi konstatis aspekton de nobeleco, kiu klarigis al ŝi la allogon de tiu domo por ŝia edzo. Kiam ŝi atingis la privatajn loĝejojn de la dukino, ŝi sentis ĵaluzon kaj kvazaŭan malesperon, admirante la voluptan aranĝon de la mebloj, de la drapaĵoj kaj de la tapetoj. Tie la malordo estis gracieco, la lukso afektis kvazaŭan malŝaton por la riĉeco. La parfumoj disigitaj en tiu milda atmosfero flatis al la floro ne ofendetante ĝin. La akcesoraĵoj de la loĝejo harmoniiĝis kun vido per vitraĵoj super la herbejaj ĝardenoj garnitaj per verdarboj. Ĉio estis delogo kaj tie oni ne sentis la intencon. La genio de la mastrino de tiuj loĝejoj montriĝis tute en la salono, kie atendis Aŭgustino. Ŝi penis diveni la karakteron de sia konkurantino per la aspekto de la disaj objektoj; sed superis tie io nepenetrebla ĉe la malordo, kiel ĉe la simetrio kaj por la simpla Aŭgustino tio estis nedeĉifrebla. Tio, kion ŝi povis vidi, estis, ke la dukino estas supera virino. Ŝi spertis tiam dolorigan penson.
-- Ho, ve! estus vero, -- ŝi diris enpense, ke koro ama kaj simpla ne sufiĉas al artisto; kaj por kompensi la pezon de tiuj fortanimoj, ĉu oni devas kunigi ilin al virinaj animoj, kies potenco egalu la ilian? Se mi estus edukita kiel tiu sireno, almenaŭ niaj armiloj estus restintaj egalaj ĉe la lukto.
-- Sed mi ne estas videbla! -- Tiuj vortoj netaj kaj rapidaj, kvankam eldiritaj mallaŭte en la apuda buduaro, estis aŭditaj de Aŭgustino, kies koro batis forte.
-- Tiu sinjorino sidas tie, -- rebate diris la ĉambristino.
-- Vi estas malsaĝa, enirigu do, -- respondis la dukino, kies voĉo mildiĝis kaj ĝentiliĝis evidente; ŝi deziris tiam, ke oni aŭdu ŝin.
Aŭgustino antaŭeniris timeme. Funde de tiu freŝa buduaro, ŝi vidis la dukinon volupteme kuŝita sur luksa kanapo, lokita centre de duoncirklo, desegnita per la molaj faldoj de muslino tegita sur flava subaĵo. Ornamaĵoj el orumita bronzo metitaj kun delikata gusto plibeligis ankoraŭ tiun baldakenon, sub kiu la dukino ripozis kiel antikva statuo. La malhela koloro de la veluro ne lasis malaperigi iun delogan povon. Duonlumo, konvenanta al ŝia beleco, ŝajnis plivere rebrilo ol lumo. Kelkaj multvaloraj floroj altigis siajn parfumitajn kapojn super la Sevraj vazoj la plej riĉaj. Je la momento, kiam mirigite Aŭgustino vidis tiun spektaklon, ŝi marŝis tiel milde, ke ŝi povis surprizi rigardon de la ĉarmistino. Tiu rigardo ŝajnis diri al persono, kiun la pentristedzino ne tuj ekvidis: Restu, vi vidos beletulinon kaj ŝia vizito enuigos min malplie.
Vidante Aŭgustinon, la dukino leviĝis kaj sidigis ŝin apud sin.
-- Al kio mi ŝuldas la feliĉon de tiu vizito, sinjorino? -- ŝi diris kun rideto plena de gracieco.
-- Kial tiom da falseco? -- pensis Aŭgustino, kiu respondis nur kapsigne.
Tiu silento estis ordonita. La juna virino vidis antaŭ si troan ĉeestanton por tiu sceno. Tiu persono estis la plej juna, la plej eleganta kaj la plej belkorpa el ĉiuj koloneloj de l’ armeo. Lia duonburĝa kostumo reliefigis la ĉarmon de lia persono. Lia vizaĝo vivplena, juna kaj jam tre esprimema estis plie vigligita per lipharetoj pintlevitaj kaj nigraj kiel gagato, per sublipharetoj densaj, per vangharoj zorge kombitaj kaj per iom malorda arbaro de nigraj haroj. Li movetis vipeton montrante senĝenecon kaj liberecon, kiuj decis al la mieno kontenta de lia fizionomio kaj al afekto pri lia tualeto. La rubandoj ligitaj ĉe sia butontruo estis noditaj malŝatece kaj li ŝajnis, ke li estas pli fiera pro sia beleta teniĝo ol pro sia kuraĝo. Aŭgustino rigardis Dukinon de Karigliano montrante la kolonelon per rigardo, kies ĉiuj petoj estis komprenitaj.
-- Nu adiaŭ, sinjoro d’Anglemont, ni revidos nin en la Bulonja arbaro[19].
Tiuj vortoj estis prononcitaj de la sireno, kvazaŭ ili rezultus de antaŭa decido. Ŝi akompanis ilin per minaca rigardo, kiun la oficiro meritis eble pro la admiro, kiun li montris, atente rigardanta la modestan floron, kiu tiel taŭge kontrastis kun la fiera dukino. La juna afektulo kliniĝis silente, turniĝis sur la kalkanumoj kaj vive foriris el la buduaro. Tiumomente Aŭgustino spionante sian konkurantinon, kiu ŝajnis sekvi okule la distingan oficiron, ekrimarkis en tiu rigardo senton, kies nedaŭrajn esprimojn konas ĉiuj virinoj. Ŝi pensis kun la plej profunda doloro, ke ŝia vizito estus neutila; tiu ruzoplena dukino tro avidis la respektajn submetiĝojn, por ke ŝi ne havu senkompatan koron.
-- Sinjorino, -- diris Aŭgustino per interrompa voĉo, -- la vizito, kiun mi faras tiumomente al vi, ŝajnos al vi tre stranga; sed malespero havas sian frenezon kaj pardonigos ĉion. Mi komprenas troe, kiel Teodoro preferas vian domon al ĉiu alia, kaj kiel via spirito ekzercas tian influon super li. Ho ve! mi bezonas nur profunde pripensi por trovi sufiĉajn motivojn pri tio. Sed mi adoras mian edzon, sinjorino. Du jaroj de larmoj ne forviŝis lian bildon en mia koro, kvankam mi perdis la lian. Malsaĝe mi kuraĝis koncepti la ideon lukti kontraŭ vi; kaj mi venas al vi, vin demandi per kiaj rimedoj mi povas triumfi je vi mem. Ho sinjorino! -- ekkriis la juna virino, kaptante arde la manon de sia konkurantino, kiu lasis preni ĝin, -- neniam mi preĝos al Dio por mia propra feliĉo tiel fervore, kiel mi petegus pro la via, se vi helpus min rekonkiri, mi ne diras la amon, sed la amemon de Sommervieux. Mi nur en vi sola esperas. Ha! diru al mi, kiel vi povas plaĉi al li kaj igi, ke li forgesu la unuajn tagojn de...
Ĉe tiuj vortoj, Aŭgustino, sufokita de malbone retenitaj singultoj, devis halti. Honta pro sia malforteco, ŝi kaŝis sian vizaĝon en poŝtuko, kiun ŝi malsekigis per abundaj larmoj.
-- Kiom vi estas infaneca, mia kara belulino! -- diris la dukino, kiu ĉarmita pro la noveco de tiu sceno kaj kortuŝite malgraŭ si, ricevante la respektan komplimenton de la plej perfekta virto eble en Parizo, forprenis la poŝtukon de la juna virino, kaj ekviŝis mem ŝiajn okulojn, flatante al ŝi per kelkaj monosilaboj murmuritaj kun gracieca kompato.
Post momenta silento la koketulino malliberigante la beletajn manojn de Aŭgustino inter la siaj, kiuj havis maloftan karakteron de nobla beleco kaj de potenco, diris per voĉo milda kaj amema.
-- Kiel unua konsilo, mi avertos ne tiel plori, la larmoj malbeligas. Oni devas superi la ĉagrenojn; ili malsanigas kaj la amo ne persistas longatempe sur lito de doloro. La melankolio donas ja unue ian graciecon plaĉan, sed ĝi fine plilongigas la trajtojn kaj velkigas la plej ravan vizaĝon. Poste niaj tiranoj havas la fierecon voli, ke iliaj sklavinoj estu ĉiam gajaj.
-- Ha, sinjorino! Ne dependas de mi, ke mi estu nesentebla! kiel oni povas, ne spertante mil mortojn, vidi malbrila, senkolora, indiferenta vizaĝon iam radiantan per amo kaj ĝojo? Ha! mi ne scias ordoni al mia koro.
-- Des pli malbone, kara belulino, sed mi kredas, ke jam mi scias vian tutan historion. Unue, komprenu ja, ke se via edzo estis malfidela, mi ne estas lia kunkulpulino. Se mi deziris ricevi lin en mian salonon, tio estas, mi konfesas, pro memamo: li estis fama kaj vizitis nenie. Mi tro amas vin por diri ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn li plenumis pro mi. Mi rivelos nur unu, ĉar ĝi servos eble por revenigi lin al vi kaj puni lin pro la maltimo, kiun li uzas kontraŭ mi. Fine li kompromitus min. Mi konas tro la mondon, karulino, por meti min sub la arbitron de tro supera viro. Sciu: oni devas lasi amindumi sin de ili; sed kun ili edziniĝi -- tio estas eraro! Ni, virinoj, ni devas admiri la geniulojn, ĝui ilin, kiel spektaklon, sed vivi kun ili! Neniam. Fi! tio estas voli plezuri rigardante la maŝinojn de l’ opero, anstataŭ resti en loĝio gustumante ĝiajn brilajn iluziojn. Sed, ĉe vi, kompatindulino, la malbono okazis, ĉu ne vere! Nu, estas necese armi vin kontraŭ la tiraneco.
-- Ha! sinjorino, antaŭ ol eniri tien ĉi, vidante vin, jam mi konis kelkajn artifikojn, kiujn mi ne suspektis.
-- Nu, venu viziti min kelkfoje: baldaŭ vi posedos la sciencon de tiuj bagatelaĵoj, tamen sufiĉe gravaj. La eksteraĵo por la stultuloj estas duonvivo kaj pro tio pli ol unu talentulo troviĝas stulta malgraŭ sia spirito. Sed mi vetas, ke neniam vi povis rifuzi ion al Teodoro?
-- Ĉu estas eble, sinjorino, rifuzi ion al tiu, kiun oni amas?
-- Kompatinda senpekulino, mi adorus vin pro via naivegeco. Eksciu do, ju pli ni amas, des malpli ni devas lasi ekvidi al viro, precipe al edzo, la amplekson de nia pasio. Tiu, kiu plej amas estas plej tiranigita kaj kio estas grava, li estas forlasata frue aŭ malfrue. Tiu, kiu volas regi, devas...
-- Kiel, sinjorino! Ĉu oni devos do kaŝi, kalkuli, falsa iĝi, fari artifikan karakteron kaj por ĉiam? Ho! kiel oni povas vivi tiamaniere? Ĉu vi povas...
Si hezitis, la dukino ridetis.
-- Karulino, -- plue diris serioze la nobela sinjorino, -- la edzeca feliĉo estis ĉiam spekulacio, afero, kiu postulas specialan atenton. Se vi daŭrigas paroli pri pasio, kiam mi parolas pri edzeco, ni ne interkomprenos nin baldaŭ. Aŭskultu min, -- ŝi diris konfideme. -- Mi mem havis okazon vidi kelkajn sinjorojn pli distingitajn de nia tempo. Tiuj, kiuj edziĝis, -- estas nur kelkaj esceptoj, -- edziĝis kun senspiritaj virinoj. Nu! tiuj virinoj estris ilin, kiel la imperiestro estras nin kaj estis, se ne amataj, almenaŭ respektitaj de ili. Mi ŝatas iom la sekretojn, precipe tiujn, kiuj koncernas nin, por amuziĝi serĉante la vorton de tiu enigmo. Nu, mia anĝelino, tiuj bonulinoj havis la talenton analizi la karakteron de siaj edzoj. Ne terurigitaj kiel vi pro ilia supereco, ili estis rimarkintaj lerte la mankajn kvalitojn. Ĉu ili, la edzinoj, posedis tiujn kvalitojn, ĉu ili ŝajnigis, ke ili posedas ilin, ili scipovis tiel amplekse elmontri ilin antaŭ la edzaj okuloj, ke fine ili imponis. Fine kredu plue, ke tiuj animoj, ŝajne tiel altaj, havas ĉiuj frenezeron, kiun ni devas scipovi ekspluati. Se ni decidos firme super ilin, ne deflankiĝante tiun celon, al ĝi turnante ĉiujn niajn agojn, niajn ideojn, niajn koketaĵojn, ni estras tiujn mensojn ege kapricajn, kiuj pro la moviĝemo mem de iliaj pensoj liveras al ni la povon influi super ili.
-- Ho, ĉielo! -- ekkriis la juna virino, -- tio estas la vivo? Ĝi estas lukto.
-- Kie ĉiam estas necese minaci, -- plue diris la dukino ridante. -- Nia povo estas tute artifika. Pro tio ni neniam devas permesi, ke viro malŝategu nin; de tia defalo oni nur relevigas sin per abomenaj klopodoj. -- Venu, -- ŝi aldonis, -- mi donos al vi rimedon por enkateni vian edzon.
Ŝi leviĝis por gvidi subridante la junan kaj senkulpan lernantinon pri la edzecaj ruzoj tra la labirinto de sia palaceto. Ambaŭ ili venis ĝis sekreta ŝtuparo, kiu komuniĝis kun la provizitaj loĝejoj. Kiam la dukino turnis la pordsekreton, ŝi haltis, rigardis Aŭgustinon kun mieno neimitebla de subtileco kaj de gracieco: -- Vidu, Duko de Karigliano adoras min! Nu, li ne kuraĝas eniri tra tiu pordo sen mia permeso. Kaj li estas viro, kiu kutime komandas milojn da soldatoj. Li ne maltimas la bateriojn, sed antaŭ mi li estas malkuraĝa.
Aŭgustino sopiris. Ili atingis luksecan galerion, kie la pentristedzino estis alkondukita de la dukino antaŭ la portreton, kiun Teodoro faris de fraŭlino Guillaume. Ĉe tiu aspekto Aŭgustino kriis:
-- Mi sciis, ke ĝi ne estis plu ĉe mi, -- ŝi diris, -- sed ... tie!
-- Kara mia, mi postulis ĝin nur por vidi, ĝis kia grado de malspriteco geniulo povas atingi. Frue aŭ malfrue, mi estus redoninta ĝin al vi; sed mi ne pensis, ke mi plezurus vidi tie ĉi la originalon antaŭ la kopio. Dum ni finas nian konversacion, mi portigos ĝin en vian veturilon. Se kun tiu talismano vi ne estros vian edzon dum cent jaroj, vi ne estas virino kaj vi meritas vian sorton.
Aŭgustino kisis la manon de la dukino, kiu prenis ŝin sur sia koro kaj ĉirkaŭbrakis ŝin per amemo tiom pli viva, ke ŝi forgesus ŝin la morgaŭon. Tiu sceno estus detruinta por ĉiam la hontemon kaj la purecon de virino malpli virtema ol Aŭgustino, por kiu la sekretoj rivelitaj de la dukino povis egale esti savigaj aŭ pereigaj. La malica politiko de la altrangaj medioj konvenis nek al Aŭgustino, nek al la malvasta racio de Jozefo Lebas, nek al la naivega moralo de sinjorino Guillaume. Stranga efiko de la malrektaj situacioj, en kiujn ĵetas nin la plej etaj kontraŭsencoj! Aŭgustino similis tiam alpan paŝtiston, surprizitan de lavango, se li hezitas aŭ se li volas aŭskulti la kriojn de siaj akompanantoj, plej ofte li pereas. Ĉe tiuj grandaj krizoj, la koro rompiĝas aŭ malmoliĝas.