La firmao de la kato kiu pilkludas
Part 4
-- Mi konas tre bone sinjoron de Sommervieux, -- daŭrigis la kolombino. -- De du semajnoj li vizitas niajn kunvenajn vesperojn. Li rakontis al mi ĉiujn siajn dolorojn kaj elektis min kiel advokaton. De tiu mateno mi scias, ke li adoras Aŭgustinon kaj li havos ŝin. Ha! kuzino, ne tiel rifuze movu la kapon. Sciiĝu, ke oni nomos lin barono, kaj ke ĵus la imperiestro mem faris lin kavaliro de la Honorlegio. Roguin estas nun lia notario kaj konas liajn aferojn. Nu! sinjoro de Sommervieux posedas per taŭgaj bienoj dekdu mil frankojn de rentoj. Ĉu vi scias, ke la bopatro de tia viro povas fariĝi io, urbestro en sia distrikto ekzemple! Ĉu vi ne vidis sinjoron Dupont farita grafo de l’ imperio kaj senatano, pro tio, ke kiel urbestro li venis komplimenti la imperiestron pro lia eniro en Vieno-n? Ho, tiu edziĝo realiĝos. Mi adoras lin, tiun bonan junulon. Lia konduto kontraŭ Aŭgustino estas vidata nur en la romanoj. Jes, mia karetulino, vi estos feliĉa, kaj ĉiuj volus esti sur via loko. Mi ricevas hejme ĉe miaj vesperoj sinjorinon dukinon de Karigliano, kiu ŝatas malsaĝe sinjoron de Sommervieux. Kelkaj malicbuŝulinoj diras, ke ŝi venas ĉe min nur pro li, kvazaŭ hieraŭa dukino ne estas en deca loko ĉe unu Chevrel-ino, kies familio apartenas al taŭga burĝaro depost pli ol cent jaroj.
-- Aŭgustino, -- diris sinjorino Roguin post paŭzeto, -- mi vidis la portreton. Dio! kiel bela ĝi estas? Ĉu vi scias, ke la imperiestro volis vidi ĝin. Li diris ridante al la maljuna ĉefmarŝalo, ke se troviĝus multe da tiaj virinoj en lia kortego, dum tie envenas tiom da reĝoj, li certigus firme, ke li povus ĉiam subteni la pacon en Eŭropo. Ĉu tio ne estas flataĵo?
La malkvietoj, kiuj komencis tiun tagon devis simili tiujn de la naturo, ĉar ili revenigis kvietan kaj serenan veteron. Sinjorino Roguin tiel delogis parolante, ŝi povis ataki tiom da kordoj samfoje en la sekaj koroj de la gesinjoroj Guillaume, ke ŝi fine trovis unu, kiun ŝi uzis taŭge. Ĉe tiu stranga epoko, la komerco kaj la financo pli ol iam havis la malsaĝan manion alligi sin al la altnobeloj, kaj la imperiaj generaloj profitis sufiĉe tiun inklinon. Sinjoro Guillaume parolis forte kontraŭ tiu bedaŭrinda emo. Liaj preferitaj aksiomoj estis, ke por trovi la feliĉon, virino devas edziniĝi kun samklasulo; frue aŭ malfrue oni estas punata, se oni altiĝas troe; amo rezistas tiel malforte kontraŭ la maltrankvilaĵoj de la mastrumo, ke estas necese trovi unu ĉe la alia tre firmajn kvalitojn por esti feliĉaj; unu el la du geedzoj ne devas scii pli ol la alia, ĉar tutunue oni devas interkompreni sin; edzo, kiu parolas greke kaj edzino parolanta latine riskas morti pro malsato. Li estis eltrovinta tiun ŝajnan proverbon. Li komparis la tiel faritajn edzigojn al tiuj antikvaj ŝtofoj el silko kaj lano, kies silko fine ĉiam rompis la lanon. Tamen troviĝas tiom da vanteco funde en la homa koro, ke la prudento de la piloto, kiu tiel bone estris LA KATON, KIU PILKLUDAS venkite cedis al la atakema parolrapidego de sinjorino Roguin. La severa sinjorino Guillaume, kiel la unua, trovis en la inklino de sia filino motivojn por deflankiĝi de tiuj principoj kaj por konsenti akcepti hejme sinjoron de Sommervieux, kiun ŝi submetos al rigora observado.
La maljuna negocisto iris trovi Jozefon Lebas kaj konigis al li tiujn aferojn. Je la duono de la sepa, la manĝoĉambro, famigita de la pentristo, kunigis sub sia vitraĵa tegmento gesinjorojn Roguin, la junan pentriston kaj lian ĉarman Aŭgustinon, Jozefon Lebas, kiu pacience atendis sian feliĉon kaj fraŭlinon Virginio, kiu ne havis plu kapdolorojn. Gesinjoroj Guillaume vidis estontece siajn infanojn edzigitajn kaj la destinojn de LA KATO, KIU PILKLUDAS transdonitaj al lertaj manoj. Ilia kontentiĝo superis ĉion, kiam ĉe la deserto, Teodoro donacis al ili la mirigan pentraĵon, kiun ili ne povis vidi kaj kiu prezentis la internon de tiu malnova butiko, al kiu oni ŝuldas tiom da feliĉo.
-- Kiel beleta! -- ekkriis Guillaume. -- Laŭdire oni volis aĉeti tion por tridek mil frankoj...
-- He! ja, oni trovas tie miajn plumerojn, -- diris sinjorino Guillaume.
-- Kaj tiuj malfalditaj ŝtofoj, -- aldonis Lebas; -- oni prenus ilin per la manoj.
-- La drapaĵoj konvenas ĉiam tre bone, respondis la pentristo. Ni estus tre feliĉaj, ni modernaj artistoj, se ni atingus la perfekton de la antikva drapaĵo.
-- Do vi ŝatas la drapaĵojn, -- ekkriis la patro Guillaume. -- Nu, je diablo! donu al mi la manon, mia juna amiko, ĉar vi ŝatas la komercon, ni interkonsentos. He, kial oni malŝatas ĝin? La mondo komenciĝis kun tio, ĉar Adamo vendis la paradizon por unu pomo. Tio ne estis bonega spekulacio tamen.
Kaj la maljuna negocisto ekridegis brue, ekscitita per la ĉampana vino, kiun li verŝis abunde. La vualo, kiu kovris la okulojn de la juna artisto estis tiel dika, ke li trovis siajn estontajn gebopatrojn agrablaj. Li bonvolis eĉ ĝojigi ilin per kelkaj bongustaj ŝercaĵoj. Pro tio li plaĉis ĝenerale. La vesperon, kiam la salono meblita per riĉaspektaj aferoj, por uzi la esprimon de Guillaume, estis sengasta, dum kiam sinjorino Guillaume iris de tablo al kameno, de kandelabro al lumingo, estingante rapide la stearinkandelojn, la bonhumorulo, kiu ĉiam tuj vidis klare, kiam rilatis pri aferoj de mono, altiris sian filinon Aŭgustinon apud sin; poste tenante ŝin sur siaj genuoj li diris al ŝi jene:
-- Mia kara infano, vi edziniĝos kun via Sommervieux, ĉar vi volas tion; permesite estas, ke vi riskos vian kapitalon de feliĉo. Sed mi ne fidas pri tiuj tridek mil frankoj, kiujn oni gajnas difektante bonajn tolaĵojn. Mono, kiu tiel rapide venas, foriras same. Ĉu mi ne aŭdis tiun vesperon, ke tiu juna sencerbulo diris, ke se la mono estas ronda, tio estas por ruliĝi. Se ĝi estas ronda por la malŝparemuloj, ĝi estas plata por la ŝparemuloj, kiuj kolone amasigas ĝin. Do, mia infano, tiu belulo parolas doni al vi veturilojn, diamantojn. Li havas monon, ke li elspezu ĝin por vi! _bene sit!_ Tio ne koncernas min. Sed pri tio, kion mi donas al vi, mi ne volas, ke skudoj tiel pene ensakigitaj estu ŝanĝitaj en kaleŝegojn kaj fiaĵojn. Kiu elspezas troe, neniam estas riĉa. Per la cent mil skudoj de lia doto oni jam ne aĉetas tutan Parizo-n. Vi povos ricevi iun tagon kelkajn centojn da mil frankoj, mi atendigos vin, je diablo! kiel eble plej longatempe. Mi altiris do vian estontan edzon en angulon, kaj viro, kiu kondukis la Lecokan bankroton ne multe penis por konsentigi artiston, ke li edziĝu sen biena komuneco. Mi observos severe la kontrakton, por ke oni taŭge kondiĉu la donaĵojn, kiujn li proponas rezervi al vi. Nu, mia infanino, mi esperas, esti avo, je diablo! mi volas jam okupi min pri miaj nepoj; ĵuru do al mi tie ĉi, ke vi neniam ion pro mono subskribos sen mia konsilo; kaj se mi irus tro frue trovi la patron Chevrel, ĵuru al mi, ke vi konsiliĝos kun Lebas, via bofrato. Ĵuru tion al mi.
-- Jes, mia patro, mi ĵuras tion.
Post ĉi tiuj vortoj prononcitaj mildvoĉe, la maljunulo kisis sian filinon sur la ambaŭ vangoj. Tiun vesperon, ĉiuj amantoj dormis preskaŭ tiel kviete kiel la gesinjoroj Guillaume.
Kelkaj monatoj post tiu memorinda dimanĉo, antaŭ la grandaltaro de S-ta Leu okazis du malsamaj edziĝoj. Aŭgustino kaj Teodoro prezentis sin tie en la tuta brilo de la feliĉo kun la okuloj amplenaj, vestitaj per elegantaj tualetoj, atenditaj de luksa veturilaro. Veninta en taŭga kaleŝo kun sia familio, Virginio donis la brakon al sia patro, sekvante sian junan fratinon humile kaj en plej simplaj vestoj, kiel ombro necesa por la harmonio de tiu spektaklo. Sinjoro Guillaume klopodis multe por ke la pastro edzinigu Virginion antaŭ Aŭgustino; sed li havis la doloron vidi, ke la alta kaj malalta ekleziularo ĉiuokaze turnis sin al la pli eleganta el du. Li aŭdis, ke kelkaj el siaj najbaroj aplaŭdis forte la naturan saĝon de fraŭlino Virginio, kiu faris, ili diris, la plej firman edziniĝon kaj restis fidela je la kvartalo; dume ili ĵetis kelkajn pikspritaĵojn, sugestitajn per la envio pri Aŭgustino, kiu edziniĝis kun artisto, nobelo; ili aldonis kun kvazaŭa teruro, ke se la Guillaum-oj estas ambiciaj, la drapkomerco pereos. Ĉar maljuna vendisto de ventumiloj diris, ke tiu ĉionmanĝanto baldaŭ metos ŝin „sur la pajlon“, la patro Guillaume ĝojis _in petto_ pro la prudento metita en la redakcion de la edziga kontrakto. La vesperon, la familio disiĝis post luksa balo, sekvita de unu el tiuj sufiĉegaj manĝadoj, kies memoro ekperdiĝas en la nuna generacio. Gesinjoroj Guillaume restis en sia hotelo, strato Vieux Colombier (malnova kolombejo), kie la festeno okazis. Gesinjoroj Lebas reiris en kaleŝo al la malnova domo de la strato S-ta Deniso por tie estri la firmaon: LA KATO, KIU PILKLUDAS. La artisto, ebria de feliĉo, prenis inter siaj brakoj sian karan Aŭgustinon, forrabis ŝin vive, kiam ilia kupeo alvenis la straton Trois frères (tri fratoj) kaj portis ŝin en sian elegantan loĝejon.
La pasia flameco, kiu posedis Teodoron, kaŭzis, ke tuta jaro pasis kaj nenia nubeto konfuzigis la azuron de la ĉielo, sub kiu ili vivis. Por ili la ekzistado estis neniel peziga. Teodoro disŝutis sur ĉiun tagon nekredeble plezurajn ornamojn. Plaĉe li variis la sendetenemojn de la pasio per la mola malvigleco de tiu ripozo, en kiu la animoj estas forĵetitaj tiel alten en la ekstazon, ke ili ŝajnas forgesi tie la korpan kuniĝon. Malkapabla pripensi, Aŭgustino sekvis senvole la ondoforman iradon de sia feliĉo. Ŝi nur povis liveri sin tute al la permesata kaj sankta amo de l’ edziniĝo. Simpla kaj naiva ŝi konis nek la koketecon de la rifuzoj, nek la estrecon, kiun junulino de la altrango kreas al si super edzo per lertaj kapricoj. Ŝi tro amis, por pensi pri estonteco, kaj ŝi ne imagis, ke tiel dolĉa ĝuiga vivo povus iam ĉesi. Feliĉa, ke ŝi estis la tuta plezuro de sia edzo, ŝi kredis, ke tiu neestingebla amo estus ĉiam por ŝi la plej bela ornamaĵo, same kiel ŝia sindonemo kaj ŝia obeemo estus ĉiamdaŭra allogo. Fine la feliĉo de l’ amo estis iginta ŝin tiel brila, ke ŝia beleco inspiris al ŝi malhumilecon kaj certigis ŝin, ke ŝi povos ĉiam regi viron tiel facile eksciteblan, kiel sinjoro de Sommervieux. Do kiel virino ŝi konis kiel instruojn nur tiujn de l’ amo. Meze de tiu feliĉo, ŝi restis la nescianta knabino, kiu vivis senbrile en la strato S-ta Deniso, kaj ŝi ne pensis alpreni la manierojn, la scion, la tonon de la mondo, en kiu ŝi devis vivi. Ĉar ŝiaj paroloj estis amparoloj, ŝi metis ja en ilin ian spritofleksecon kaj esprimdelikatecon; sed ŝi uzis la lingvaĵon komunan al ĉiuj virinoj, kiam ili estas enprofundiĝintaj en pasio, kiu ŝajnas esti ilia medio. Se okaze ideo malakordiĝanta kun tiuj de Teodoro estis esprimata de Aŭgustino, la juna artisto ridis pri tio, same kiel oni ridas pri la unuaj eraroj de fremdulo, sed kiuj fine lacigas, se li ne korektiĝas.
Tamen, ĉe la fino de tiu jaro, tiel ĉarma kiel rapida, Sommervieux sentis iun matenon la necesecon repreni siajn laborojn kaj siajn kutimojn. Lia edzino estis graveda. Li revidis siajn amikojn. Dum la longaj suferoj de l’ jaro, kiam unuafoje juna edzino nutras infanon, sendube li laboris vigle, sed kelkafoje reiris serĉi distraĵojn en la monduma vivo. La domo, kiun li pli volonte vizitis, estis tiu de la Dukino de Karigliano, kiu fine sukcesis altiri ĉe si la faman artiston. Kiam Aŭgustino estis resanigita, kiam ŝia filo ne postulis plu tiujn senĉesajn zorgojn, kiuj malebligas, ke patrino ĝuu la mondumajn plezurojn, Teodoro deziris provi tiun ĝuon de propramo, kiun donas al ni la societo, kiam ni aperas en ĝi kun bela virino, objekto de envio kaj de admiro. Trapasi la salonojn montrante sin kun la brilo pruntita de la gloro de sia edzo, vidi ŝin ĵaluzata de ĉiuj virinoj estis por Aŭgustino nova rikolto de plezuro; sed tio estis la lasta rebrilo, kiun devis elĵeti sia edzeca feliĉo. Ŝi unue ofendis la vantecon de sia edzo, kiam malgraŭ vanaj penoj ŝi lasis ekvidigi sian nescion, la neĝustecon de sia lingvaĵo kaj la malampleksecon de siaj ideoj. La karaktero de Sommervieux, bridita dum preskaŭ du kaj duono jaroj per la unuaj puŝegoj de l’ amo, reiris kun la trankvileco de malpli juna posedaĵo al sia inklino kaj siaj kutimoj momente deflankigitaj. La poezio, la pentrarto kaj la altaj ĝuoj de l’ imago pretendas sur la nobelaj mensoj nedetrueblajn rajtojn. Tiuj bezonoj de forta animo ne estis erarigitaj ĉe Teodoro dum tiuj du jaroj, ili estis trovintaj nur novan paŝtaĵon. Kiam la amkampoj estis trairitaj, kiam la artisto estis, kiel la infanoj, kolektinta rozojn kaj cejanojn tiel avide, ke li ne ekvidis, ke liaj manoj ne povis plu enteni ilin, la sceno ŝanĝis. Kiam la pentristo montris al sia edzino la skizojn de siaj plej belaj verkoj, li aŭdis, ke ŝi ekkriis kiel la patro Guillaume: „Tio estas beleta!“ Ŝia senvarmeca admiro ne devenis de konscia sento, sed de fido al amparolo. Aŭgustino preferis rigardon al plej bela pentraĵo. La sola nobelsupereco, kiun ŝi konis, estis tiu de la koro. Fine Teodoro ne povis ne rekoni la evidentecon de kruela vero: Lia edzino ne sentis la poezion, ŝi ne enloĝis en lia medio, ŝi ne sekvis lin laŭ ĉiuj liaj kapricoj, laŭ liaj improvizoj, laŭ liaj ĝojoj, laŭ liaj doloroj; ŝi marŝis surtere en la reala mondo, dum kiam li altigis la kapon en ĉielon. La ordinaraj mensoj ne povas taksi la renaskiĝajn suferojn de l’ estulo kiu, kunigata al alia per la plej intima el ĉiuj sentoj, trudite repuŝas senĉese la plej karajn ekspansiojn de sia penso kaj reirigas en la neniigon la bildojn, kiun potenca magio devigas, ke li kreu. Por li, tiu turmento estas tiom pli kruda, kiom lia sento por lia kunulo postulas unue, ke ili neniam forŝtelu sin unu al la alia kaj ke ili miksu la fervorajn elmontrojn de la penso same kiel la konfidaĵojn de l’ animo. Oni ne trompas senpune la ordonojn de la naturo; ĝi estas nefleksebla, kiel la neceseco, kiu certe estas kvazaŭa socia naturo. Sommervieux rifuĝis en la trankvilecon kaj la silenton de sia laborejo esperante, ke la kutima vivado kun artistoj povus formi sian edzinon kaj malvolvigus en ŝi la ĝermojn de alta klereco, kiujn kelkaj superaj mensoj kredas antaŭekzistaj ĉe ĉiaj estaĵoj; sed Aŭgustino estis tro sincere pieca por ne esti terurigita de la vortoj de la artistoj. Ĉe la unua vespermanĝado donita de Teodoro ŝi aŭdis junan pentriston dirantan kun tiu infaneca senpripenso, kiun ŝi ne rekonis kaj kiu neniel estas malpia:
-- Sed, sinjorino, via paradizo ne estas pli bela ol la alifigurigo de Rafaelo? Nu, mi laciĝis rigardante tiun ĉi.
Aŭgustino alportis do en tiun spiritan societon, malfidecon kiun ĉiuj spertis. Ŝi ĝemis. La artistoj ĝenitaj estas senkompataj: ili fuĝas aŭ mokas. Sinjorino Guillaume havis inter aliaj ridindaĵoj ĉi tiun: troigi la indecon, kiu ŝajnis al ŝi la esenco de edzino; kaj kvankam ŝi ofte iam mokis pri tio, Aŭgustino ne povis ne imiti iomete la patrinan prudecon. Tiu troigo de hontemo, kiun ne evitas ĉiam la virtemaj edzinoj, sugestis kelkajn epigramojn per krajono, kiuj estis tro bongustaj, por ke Sommervieux povis ofendiĝi. Tiuj ŝercaĵoj estus estintaj eĉ pli kruelaj, ili estis cetere nur revenĝoj plenumitaj super li de liaj amikoj. Sed nenio povis esti malgrava por animo, kiu ricevis tiel facile, kiel tiu de Teodoro, la aliulajn impresojn. Por tio li spertis nesenteblan malvarmecon, kiu nur povis pligrandiĝi. Por atingi la edzecan feliĉon, oni devas surgrimpi monton, kies mallarĝa plataĵo kuŝas tre proksime de deklivo tiel rapida kiel glitiga, kaj la amo de la pentristo malsupreniris ĝin. Li juĝis sian edzinon nekapabla ŝati la moralajn konsiderojn, kiuj pravigis, laŭ li, la strangecon de liaj manieroj kontraŭ ŝi kaj kredis sin tre senkulpa, por tio, ke li kaŝis al ŝi pensojn, kiujn ŝi ne komprenis kaj dekliniĝojn ne juĝeblajn de burĝa konscienco. Aŭgustino enfermis sin en doloron malserenan kaj silentan. Tiuj sekretoj metis inter la geedzoj vualon, kiu devis dikiĝi iom post iom. Kvankam ŝia edzo ĉiam montris estimon kontraŭ ŝi, Aŭgustino ne povis ne tremi vidante lin rezervi por la mondumo la trezorojn de sprito kaj de gracieco, kiujn iam li deponis ĉe ŝiaj piedoj. Baldaŭ ŝi klarigis malbone la paroladojn spritajn pri la ŝanĝemo de la viroj. Ŝi ne plendis, sed ŝia sintenado valoris riproĉojn. Tri jarojn post sia edziniĝo, tiu virino juna kaj beleta, kiu preterpasis tiel distinga en sia luksa kaleŝego, kiu vivis en glora kaj riĉa medio, enviita de tiom da personoj ne zorgemaj kaj ne kapablaj ŝati ĝuste la vivajn situaciojn; ŝiaj vizaĝkoloroj paliĝis. Ŝi pripensis, ŝi komparis; poste la malfeliĉo al ŝi montris la unuajn sperterojn. Ŝi decidis resti kuraĝa en la devo, esperante ke tiu grandanima konduto frue aŭ malfrue reakirigus la edzan amon; sed ne estis tiel. Kiam Sommervieux laborlaca eliris el sia laborejo, Aŭgustino ne kaŝis sufiĉe rapide sian laboron, kaj la pentristo povis ekvidi, ke lia edzino riparis kun la tuta detaleco de bona mastrino la tolaĵon de la domo kaj la lian. Ŝi liveris malŝpareme senmurmure la monon por la neurĝaj elspezoj de sia edzo; sed celante konservi la riĉaĵon de sia kara Teodoro ŝi ŝparis ĉu pri si, ĉu pri mastrumaj aferoj. Tiu konduto estas neakordigebla kun la senzorgeco de la artistoj, kiuj je la kariera fino, tiel ĝuas la vivon, ke neniam ili demandas sin pri la motivo de sia ruiniĝo. Neutile marki ĉiun kolorgradiĝon, per kiu la brila nuanco de iliaj unuaj tagoj de edzeca feliĉo atingis al profunda mallumo. Iun vesperon, la malgaja Aŭgustino, kiu de longatempe aŭdis sian edzon paroli entuziasme pri sinjorino Dukino de Karigliano, ricevis de amikino kelkajn malicajn avizojn pri la alligeteco de Sommervieux al tiu fama koketulino, kies modoj estis sekvitaj en la imperiestra kortego. Dudekunujara, en la tuta brileco de la juneco kaj de la beleco, Aŭgustino vidiĝis perfidita por trideksesa virino. Sentante sin malfeliĉa meze de la monduma vivo kaj de ĝiaj festoj senplezuraj por si, la kompatindulino ne komprenis la admiron, kiun ĉi tie ŝi ekscitis, nek la envion, kiun ŝi incitis. Ŝia vizaĝo akiris novan esprimon. La melankolio disŝutis sur ŝiajn trajtojn la mildecon de la rezigno kaj la palecon de malŝatita amo. Baldaŭ ŝin amindumis la plej deloguloj; sed ŝi restis soleca kaj virteca. Kelkaj malŝatantaj paroloj diritaj senpripense de ŝia edzo naskis en ĝi neesprimeblan malesperon. Fatala lumeto igis, ke ŝi duonvidis la kontaktajn mankojn, kiuj pro ŝia nekompleta edukiteco malhelpis la tutan kuniĝon de ŝia animo kun tiu de Teodoro; ŝi havis sufiĉan amon por absolvi lin kaj kondamni sin. Ŝi ploris sangajn larmojn kaj rekonis tro malfrue, ke estas malsamspritaj edziĝoj, same kiel malsamrangaj kaj malsammoraj. Pensante pri la printempaj ĝuoj de sia kuniĝo, ŝi komprenis la amplekson de la pasinta feliĉo kaj konsentis, ke tiel riĉa amrikolto estis tuta vivo, kiun oni povis pagi nur per ia malfeliĉo. Tamen ŝi amis tro sincere por perdi ĉian esperon. Pro tio je la dudekunua jaro ŝi kuraĝis instrui sin kaj indigi sian imagon je tiu de sia admirito.
-- Se mi ne estas poetino, pensis ŝi, almenaŭ mi komprenos la poezion. Kaj utiligante tiam tiun volforton, tiun energion, kiujn ĉiuj amantaj virinoj posedas, sinjorino de Sommervieux provis ŝanĝi sian karakteron, siajn morojn kaj kutimojn; sed kvankam ŝi legis avide multe da volumoj kaj lernis kuraĝe, ŝi sukcesis nur iĝi malpli nescianta. La subtileco kaj la plaĉoj de la konversacio estas naturdono aŭ produkto de eduko komencita de la lulilo. Ŝi povis ŝati kaj ĝui la muzikon, sed ne ĝuste kanti. Ŝi komprenis la literaturon kaj la belaĵojn de la poezio, sed estis tro malfrue por per ili ornami sian ribelan memoron. Plezure ŝi aŭdis la mondumajn interparoladojn, sed al ili ŝi liveris nenion rimarkindan. Ŝiaj prireligiaj ideoj kaj ŝiaj infanecaj antaŭjuĝoj kontraŭis la tutan liberigon de ŝia inteligento. Fine kontraŭ ŝi, en la animon de Teodoro, estis ŝovita kontraŭjuĝo, kiun ŝi ne povis venki. La artisto mokis tiujn, kiuj vantis lian edzinon kaj liaj ŝercaĵoj estis sufiĉe pravaj: li imponis tiel al tiu juna kaj kortuŝa kreitaĵo, ke ĉe lia ĉeesto aŭ duope, ŝi tremis. Ĝenita pro ŝia tro granda deziro plaĉi, ŝi sentis sian spiriton kaj siajn konitaĵojn malaperi en solan senton. La fideleco de Aŭgustino malplaĉis eĉ al tiu malfidela edzo, kiu ŝajnis inciti ŝin, ke ŝi plenumu pekojn, ĉar li nomis ŝian virton nesentebleco. Aŭgustino penis vane por abdiki sian racion, por submeti sin je ĉiuj kapricoj, ĉiuj fantaziaĵoj de sia edzo kaj sin dediĉi al la egoismo de lia vanteco; ŝi ne rikoltis la frukton de siaj foroferoj. Eble ambaŭ lasis preterpasi la momenton, kiam la animoj povis interkompreni unu la alian. Iun tagon la tro sentema koro de la juna edzino ricevis unu el tiuj batoj, kiuj tiel forte fleksigas la sentligojn, ke oni povas kredi, ke ili estas rompitaj. Ŝi izoliĝis. Sed baldaŭ fatala penso sugestis, ke ŝi iru serĉi konsolojn kaj konsilojn meze de sia familio.
Do iun matenon, ŝi direktis sin al la groteska fasado de la humila kaj silenta domo, kie pasiĝis ŝia infana tempo. Ŝi sopiris revidante tiun fenestron, de kie, iun tagon, ŝi estis resendinta unuan kison al tiu, kiu nun disŝutis sur sian vivon tiom da gloro kiom da malfeliĉo. Nenio estis ŝanĝita en la kaverno, kie tamen plijuniĝis la drapkomerco. La fratino de Aŭgustino okupis ĉe la vendtablo la patrinan sidlokon. La juna afliktulino renkontis sian bofraton kun la plumo ĉe la orelo. Apenaŭ li aŭskultis ŝin, tiel li ŝajnis multokupata. La terurigaj signoj de ĝenerala inventaro montriĝis ĉirkaŭ li. Pro tio li forlasis ŝin petante pardonon. Ŝia fratino akceptis ŝin iom malvarme kaj kun ŝajna venĝo. Efektive, Aŭgustino eleganta kaj malsupreniranta de veturilaro, ĝis nun vidis sian fratinon nur preterpasante. La edzino de la prudenta Lebas imagis, ke la mono estis la unua kaŭzo de tiu frua vizito, ŝi provis teni sin firme kun rezerva maniero, kiu ridetigis Aŭgustinon pli ol unu fojon. La pentristedzino vidis, ke, escepte la plumeroj sur la kufo, ŝia patrino estis trovinta en Virginio posteulinon, kiu konservis la antikvan honoron de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Ĉe la tagmanĝado ŝi ekvidis en la mastrumado iajn ŝanĝojn, kiuj rivelis la komunan saĝon de Jozefo Lebas: la komizoj ne foriris ĉe la deserto, oni lasis al ili la parolrajton kaj la sufiĉego de manĝoj divenigis senluksan komforton. La juna elegantulino vidis la kuponojn de loĝio ĉe _Les Français_[15], kie ŝi, kiel ŝi rememoris, vidis sian fratinon malofte. Sinjorino Lebas havis sur la ŝultroj kaŝmiron, kies beleco provis la malavaregecon de ŝia edzo. Fine la ambaŭ geedzoj kondutis laŭtempe. Aŭgustino estis baldaŭ penetrita per kortuŝemo kaj rekonis dum la dutrionoj de tiu tago la senmiksan feliĉon, -- sen troigo, estas vere, sed sen maltrankvilaĵoj -- kiun ĝuis tiu paro tiel konforma. Ili estas akceptintaj la vivon kiel komercan entreprenon, en kiu estis necese, ke oni faru honorinde siajn aferojn. La edzino ne estante renkontinta ĉe sia edzo ekcesan amon, klopodis por naskigi ĝin. Gradete Jozefo estis alkondukita estimi, ami Virginion, kaj la tempo necesa por ekaperigi la feliĉon estis por la geedzoj garantio de daŭro. Pro tio, kiam la plenda Aŭgustino elklarigis sian dolorigan situacion, nevole ŝi suferis aŭskultante la ondegon de komunaj paroloj, kiujn la moralo de la S-ta Denisa strato liveris al ŝia fratino.
-- La malbono fariĝis, mia edzino, -- diris Jozefo Lebas, -- ni devas peni por taŭge konsili nian fratinon.