La firmao de la kato kiu pilkludas

Part 3

Chapter 3 3,677 words Public domain Markdown

Tiu rimarkigo ne malhelpis, ke ankoraŭfoje la artoj kaj la penso iĝis kondamnitaj de negoca tribunalo. Kompreneble tiuj paroladoj ne donis fortan esperon al Aŭgustino. La tutan nokton ŝi liveriĝis al la unua ama meditado. La okazintaĵoj dumtagaj estis kiel sonĝo, kiujn ŝi plaĉe reproduktis en sia imago. Ŝi eksentis la timojn, la esperojn, la pentojn kaj ĉiujn ŝanĝojn de sentoj, kiuj devis luli simplan kaj timeman koron, kiel la ŝia. Kian malplenon ŝi rekonis en tiu nigra domo, kaj kian trezoron ŝi trovis en sia animo! Esti la edzino de talentulo, partigi lian gloron! Kiajn difektegojn tiu ideo devis naski en la koro de infanino edukita meze de tiu familio? Kiun esperon ĝi devis veki ĉe junulino, kiu ĝis nun sekvante nur vulgarajn principojn, estis deziranta elegantan vivon! Sunradio falis en tiun malliberejon. Aŭgustino amis subite. En ŝi tiom da sentoj estis aprobe ekscititaj samfoje, ke ŝi estis kaptita, neniel pripensinte. Ĉu ĉe dekokjarulino la amo ne ĵetas siajn radiojn inter la mondon kaj ŝiajn okulojn? Nekapabla diveni la krutajn puŝegojn, kiuj rezultas de la kunligo de ama virino kun imagulo, ŝi kredis, ke ŝi estas dediĉata por fari la feliĉon de ĉi tiu, ekvidante nenian akran kontraston inter si kaj li. Por ŝi la estanteco estis la tuta estonteco. Kiam la morgaŭon ŝiaj gepatroj revenis el la Salono, iliaj vizaĝoj markis ian elreviĝon. Unue la du pentraĵoj estis forprenitaj de la pentristo; poste sinjorino Guillaume estis perdinta sian kaŝmiran ŝalon. La sciiĝo, ke la pentraĵoj malaperis post ŝia vizito en la Salono estis por Aŭgustino la konigo de delikata sento, kiun la virinoj ŝatas ĉiam, eĉ instinkte.

La matenon, kiam revenante de balo, Teodoro de Sommervieux, tio estis la nomo, kiun la famo alportis en la koron de Aŭgustino, -- estis superspruĉita de la komizoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, dum li atendis la aperon de sia naiva amikino, kiu certe ne suspektis lian ĉeeston, la du geamantoj vidis sin nur kvaran fojon depost la sceno en la Salono. La malhelpaĵoj kontraŭstarigitaj per la reĝimo de la firmao Guillaume al la senbrida karaktero de l’ artisto igis lian pasion ankoraŭ pli fortega. Kiel aliri al junulino sidanta ĉe vendtablo inter du virinoj tiaj, kiaj fraŭlino Virginio kaj sinjorino Guillaume? Kiel korespondi kun ŝi, se ŝia patrino neniam forlasas ŝin? Lerta kiel ĉiuj amantoj por imagi malfeliĉojn, Teodoro kreis amkonkuranton en ia komizo, kiun favorigas la du aliaj. Se li ne estus vidata de tiom da Argusoj, tamen li malsukcesus antaŭ la severaj okuloj de la maljuna negocisto aŭ de sinjorino Guillaume. Ĉie bariloj! ĉie malespero! La ardeco mem de lia pasio malhelpis, ke la juna pentristo trovu tiujn sagacajn eblojn, kiuj, ĉe la malliberuloj kiel ĉe la amantoj, ŝajnas esti la lasta peno de la racio varmigita per sovaĝa bezono de libereco aŭ per la amflamo. Teodoro turniĝis tiam en la kvartalo kun vigleco de frenezulo, kvazaŭ la movo povus sugesti al li ruzojn. Li turmentegis sian imagon, poste li elpensis per ormono subaĉeti la pufvangan servistinon. Kelkaj leteroj estis do interŝanĝitaj dum la du semajnoj sekvantaj la matenon, kiam sinjoro Guillaume kaj Teodoro tiel taŭge rigardis sin reciproke.

Tiumomente la ambaŭ gejunuloj estis interkonsentintaj, ke ili vidos sin ĉiutage, je fiksa horo kaj dimanĉe dum la diservoj matena kaj posttagmeza en S-ta Leu. Aŭgustino sendis al sia kara Teodoro la liston de la geparencoj kaj geamikoj de la familio, ĉe kiuj la juna pentristo penis eniri por interesigi, se eble, al sia amo iun el tiuj animoj okupataj pri mono, pri komerco kaj al kiu vera pasio devis ŝajni la plu monstreca spekulacio, neaŭdita spekulacio. Cetere neniel ŝanĝis la kutimoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Se Aŭgustino estis distrita, se kontraŭ ĉia obeo al la domkontrakto ŝi supreniris por iri en sian ĉambron fari signojn per florpoto; se ŝi sopiris, se fine ŝi pensis, neniu, eĉ ne ŝia patrino ekvidis tion. Tiu cirkonstanco mirigos tiujn, kiuj komprenis la karakteron de tiu domo, kie penso poezie makulita devis naski kontraston kun la estaĵoj kaj la aferoj, kie neniu povis permesi al si geston aŭ rigardon, kiuj ne estus vidataj kaj analizataj. Tamen tio estas tute laŭnatura; la tiel kvieta ŝipo, kiu naĝis sur la malserena maro de la pariza komercurbo sub la flago de LA KATO, KIU PILKLUDAS, estis la kaptaĵo de unu el tiuj uraganoj, kiujn oni povas nomi ekvinoksaj pro ĝia perioda reveno. De dek kvin tagoj, la kvar viroj de l’ ekipaĵo kaj fraŭlino Virginio dediĉis sin al tiu ekcesa laboro nomita inventarkalkulo. Oni movis ĉiujn pakegojn kaj oni kontrolis la mezuron de la blokoj, por certiĝi pri la ĝusta valoro de la restaĵo. Oni zorge ekzamenis la karton pendantan de la pako, por rekoni je kia epoko la drapoj estis aĉetitaj. Oni fiksis la aktualan prezon. Ĉiam starante kun la mezurilo en mano kaj la plumo sur la orelo, sinjoro Guillaume similis kapitanon komandantan la manovron. Lia akra voĉo pasanta tra luketo por demandi la profundaĵon de la aperturoj de la malsupra magazeno parolas nur enigme: -- Kiom da H-N-Z? -- Forvendita. -- Kio restas el Q-X? -- Du ulnoj. -- Kia prezo? -- Kvin-kvin-tri? -- Metu al 3 A tutan J-J, tutan M-P kaj la restaĵon de V-D-O. Mil aliaj frazoj tutegale ne kompreneblaj ronkis tra la vendtabloj, kiel versoj de la moderna poezio, kiujn romantikistoj estus recitintaj inter si por konservi sian entuziasmon al unu el siaj poetoj. Vespere, Guillaume enfermita kun sia komizo kaj sia edzino saldis la kalkulojn, kreditis denove, skribis al malfruiĝintoj kaj redaktis fakturojn. Triope ili preparis tiun laboregon, kies rezultato kovris nur kvadraton de papero, kaj pruvis al la Guillaum-a firmao, ke ekzistis tiom en mono, tiom en komercaĵoj, tiom por kambioj kaj biletoj, ke ĝi ŝuldis nenion; ke oni ŝuldis al ĝi cent aŭ ducent mil frankojn; ke la kapitalo pligrandiĝis, ke la farmbienoj, la domoj, la rentoj baldaŭ estos kompletigitaj aŭ duobligitaj. De tio venis la neceseco rekomenci pli arde ol iam por kolekti novajn skudojn, kaj neniu el tiuj kuraĝaj formikoj pensis: Pro kia utilo?

Dank’ al tiu ĉiujara agitego, la feliĉa Aŭgustino sin tiris el la atenta observado de siaj Argusoj. Finiĝis vespere iun sabaton la inventarkalkulo. La cifero de la kredito prezentis sufiĉe da nuloj, por ke tiuokaze Guillaume forigu la severan regulon, kiu la tutan jaron regis ĉe la deserto. La malica negocisto interfrotis siajn manojn kaj permesis, ke la komizoj restu ĉetable. Apenaŭ ĉiu ŝipano estis eltrinkinta sian glaseton de familia likvoro, kiam oni aŭdis veturilan ruladon. La familio iris al la Variété[13] por vidi Cindrulinon, dum la du aliaj komizoj ricevis ĉiu po unu sesfrankan skudon kaj la permeson iri, kien ili deziris, kondiĉe ke ili reeniru je la noktomezo. Malgraŭ tiu diboĉo, la dimanĉon matene, la maljuna drapvendisto razis sin je la sesa, surmetis sian kaŝtankoloran ĵaketon, kies belaj rebriloj kaŭzis al li ĉiam la saman kontentiĝon, li alkroĉis orajn bukojn ĉe sia larĝa silkpantaloneto; poste ĉirkaŭ la sepa, kiam ĉiuj dormis ankoraŭ dome, li direktis sin al la kabineto apuda je lia unuaetaĝa magazeno. Ĝi ricevis lumon per fenestro provizata per dikaj ferstangoj, kaj ĝi havis vidon sur kvadratan korteton fermitan per tiel altaj muroj, ke ĝi sufiĉe similis al puto. La maljuna negocisto malfermis mem tiujn kovrilojn garnitajn per lado, kiujn li tiel bone konis kaj relevis duone la vitraĵon, glitigante ĝin en la kuliso. La glaciita aero de la korto refreŝigis la varman atmosferon de tiu kabineto, kiu haladzis la specialan odoron de la skriboĉambroj. La komercisto restis stare, kun la mano metita sur la malpura brako de apogseĝo kunplektita, tegita per marokeno, kies unua koloro malaperis; li ŝajnis heziti tie sidiĝi. Li rigardis kortuŝita la tablon kun duobla pupitro, kie kontraŭ la lia estis la sidloko de lia edzino en arkaĵo kavigita en la muro. Li longe rigardis la numeritajn kartonojn, la ŝnuretojn, la drapstampilojn, la keston, objektojn de senmemora deveno, kaj li kredis, revidi sin en la alvokita bildo de sinjoro Chevrel. Li antaŭenlokis la saman tabureton, sur kiu li iam sidis antaŭ sia formortinta patrono. Tiun tabureton garnitan per nigra ledo, kaj kies haregoj eliĝis delonge ĉe la anguloj, sed ne perdiĝante, li metis ĝin tremetante sur la saman lokon, kie ĝin metis lia antaŭulo; poste kun eksciteco ne facile priskribebla, li tiris la sonorileton, kiu korespondis ĉe la litkapo de Jozefo Lebas. Tiun decidigan agon li faris, poste, ĉar tiuj memoroj estis sendube tro pezaj, li prenis tri aŭ kvar kambiojn al li prezentitajn, kiujn li rigardis ne vidante ilin, kiam Jozefo Lebas subite aperis.

-- Sidigu vin tien, -- diris Guillaume, montrante la tabureton.

Ĉar neniam la maljuna drapmajstro estis sidiginta sian komizon antaŭ li, Jozefo Lebas tremtimis.

-- Kion vi opinias pri tiuj kambioj? -- demandis Guillaume.

-- Neniam ili estos pagitaj.

-- Kiel?

-- Antaŭhieraŭ mi sciiĝis, ke Etienne kaj K-io ormone pagis.

-- Ho! Ho! -- ekkriis la negocisto, -- estas necese, ke oni estu tre malsana por lasi vidi sian galon. Parolu ni pri alia afero. Jozefo, la inventarkalkulo finiĝis.

-- Jes, sinjoro, kaj la dividendo estas unu el la plej belaj, kiel vi jam vidis.

-- Ni ne uzu do tiujn novajn vortojn! Diru la produkton, Jozefo. Ĉu vi scias, mia kara, ke iom al vi ni ŝuldas tiun rezultaton? Pro tio mi ne volas plu, ke vi havu salajron. Sinjorino Guillaume instigis, ke mi proponu al vi procentojn. Nu, Jozefo! Guillaume & Lebas, ĉu tiuj vortoj ne konsistigus belan nomon de firmao? Por kompleti la subskribon oni povus aldoni: kaj kompanio.

La larmoj venis en la okulojn de Jozefo Lebas, kiu penis kaŝi ilin.

-- Ha! sinjoro Guillaume! Kiel mi povis meriti tiom da boneco? Mi faris nur mian devon. Estis jam multe, ke vi interesiĝis al kompatinda orf....

Li brosis la malrektan manikan refaldon per la dekstra maniko kaj ne maltimis rigardi la maljunulon, kiu ridetis pensante, ke tiu modestulo bezonis sendube, kiel li iam, esti kuraĝigata per kompletigo de la klarigo.

-- Tamen, -- plue diris la patro de Virginio, -- vi ne meritas tre tiun favoron, Jozefo. Vi ne havas pri mi tiom da konfido, kiel mi pri vi (la komizo relevis subite la kapon). Vi havas la sekreton pri la kesto. De du jaroj mi diris al vi preskaŭ miajn tutajn aferojn. Mi sendis vin vojaĝi en la fabrikejojn. Fine por vi mi kaŝas nenion. Sed vi? ... vi havas korinklinon, kaj pri tio vi diris al mi ne nuran vorton (Jozefo Lebas ruĝiĝis). -- Ha! Ha! ekkriis Guillaume, -- ĉu do vi pensis trompi maljunan vulpon, kia mi estas. Mi, kiun vi vidis diveni la Lecokan bankroton.

-- Kiel, sinjoro? -- respondis Jozefo Lebas ekzamenante sian patronon tiel atente, kiel lia patrono ekzamenis lin. -- Kiel, vi scias, kiun mi amas?

-- Mi scias ĉion, sentaŭgulo, -- diris la respektinda kaj malica komercisto tordante lian orelan ekstremaĵon. Kaj mi pardonas, mi faris same.

-- Kaj vi donus ŝin al mi?

-- Jes, kun kvindek mil skudoj, kaj mi lasos al vi tiom, kaj ni daŭrigos per nova kapitalo kaj nova firmaa nomo. Ni entreprenos ankoraŭ multe da aferoj; kara mia, -- diris ekscitiĝante la multsperta komercisto, levante sin kaj skuante siajn brakojn. -- Rimarku, mia bofilo, estas nur la komerco. Tiuj, kiuj demandas, kiajn plezurojn oni trovas en ĝi estas stultuloj. Serĉi aferojn, scipovi superi sur la vendejo, atendi maltrankvile, kiel ĉe la ludo, ĉu la Etienne & kompanio bankrotos, vidi regimenton de la imperia gvardio preterpasantan vestitan per nia drapo, piedbare faligi la najbaron, lojale kompreneble! fabriki malplikare al la aliuloj; sekvi aferon, kiun oni skizas, kiu komenciĝas, pligrandiĝas, ŝanceliĝas kaj sukcesas; koni kiel polica ministro ĉiujn agilojn de firmaoj por ne deflankiĝi, stari firme antaŭ la ŝiparo; posedi amikojn koresponde en ĉiuj fabrikurboj, ĉu tio ne estas daŭra ludo. Jozefo! Sed tio estas vivi. Mi mortos meze de tiu klopodo, kiel la maljuna Chevrel, tamen laborante nur laŭ mia forto. En la varmeco de sia pli forta improvizo, la patro Guillaume preskaŭ ne rigardis sian komizon, kiu ploris abunde. -- Nu do! Jozefo, mia kompatindulo, kio estas do?

-- Ha, mi ŝin tiom amas, tiom! Sinjoro Guillaume, ke mi preskaŭ svenas, mi kredas!

-- Nu, knabo, -- diris la komercisto, -- ci estas pli feliĉa ol ci opinias, je diablo! ĉar ŝi amas vin. Mi scias tion, mi.

Kaj li palpebrumis per siaj verdaj okuletoj rigardante sian komizon.

-- Fraŭlino Aŭgustino. Fraŭlino Aŭgustino! -- ekkriis Jozefo Lebas entuziasme.

Jam li volis salti ekster la kabineton, kiam li sentis sin haltigita de ferbrako, kaj lia patrono konsternite rekondukis lin forte antaŭ sin.

-- Kio do faras Aŭgustino en tiu afero? -- demandis Guillaume, kies voĉo frostigis subite la malfeliĉan Jozefon Lebas.

-- Ĉu ne ŝi, -- kiun -- mi amas? -- diris la komizo balbutante.

Embarasita pro sia manko de akrevido, Guillaume residiĝis kaj metis sian pintkapon inter siajn du manojn por pripensi pri la stranga situacio en kiu li troviĝis: Jozefo Lebas honta kaj malespera restis stare.

-- Jozefo, -- plue diris la negocisto kun malvarma indeco, -- mi parolis al vi pri Virginio. La amon „oni“ ne komandas, mi scias. Mi konas vian diskretecon, ni forgesos tion. Mi neniam edzinigos Aŭgustinon antaŭ Virginio. Viaj procentoj estos dek.

La komizo, al kiu la amo donis, mi ne scias, kian gradon de kuraĝo kaj de elokventeco, manplektis, ekparolis, parolis dum kvaronhoro al Guillaume kun tiom da varmeco kaj da senteco, ke la situacio ŝanĝis. Se estus koncerninte komercaferon, la maljuna negocisto estus havanta fiksajn regulojn por decidiĝi; sed elĵetita mil mejlojn for de la komerco, kaj sen kompato, li ŝanceliĝis sen volo antaŭ okazo tiel originala, kiel li diris al si. Fortrenita de sia natura boneco, li iom deflankiĝis.

-- He! diablo! Jozefo, ci scias ja, ke mi havis miajn du infanojn post dek jaroj de intertempo. Fraŭlino Chevrel ne estis bela, tamen, ŝi ne povis plendi pri mi. Agu do kiel mi. Fine ne ploru, ci estas stulta! Kion ci volas? Tio aranĝiĝos eble, ni vidos. Ĉiam oni povas elturniĝi. Ni edzoj ne estas ĉiam kiel „seladonoj“ por niaj edzinoj. Ci komprenas min? Sinjorino Guillaume estas pieca kaj... Nu je diablo, mia infano, donu tiumatene la brakon al Aŭgustino, por iri al la meso.

Tiaj estis la frazoj diritaj hazarde de Guillaume. La fina konkludo, ravis la amantan komizon; li pensis jam por fraŭlino Virginio al unu amiko, kiam li eliris el la fumonigrigita kabineto, premante la manon de sia estonta bopatro, post kiam li estis dirinta al li, kiel interkonsentite, ke ĉio aranĝiĝos plej bone.

Kion pensos sinjorino Guillaume? Tiu ideo maltrankviligis mirinde la bonan negociston, kiam li estis sola.

Ĉe la tagmanĝo sinjorino Guillaume kaj Virginio, al kiuj la vendisto lasis provizore ignori sian disreviĝon, rigardis sufiĉe malice Jozefon Lebas, kiu restis tre embarasita. La hontemo de la komizo havigis al li la amikecon de ŝia bopatrino. La patrino reiĝis tiel gaja, ke ŝi rigardis sinjoron Guillaume ridetante, kaj permesis al si kelkajn ŝercetojn de longe uzitajn en tiuj naivaj familioj. Ŝi temis pri la konformeco de la alteco de Virginio kaj de Jozefo por postuli, ke ili estu mezurataj. Tiuj preparaj simplaĵoj altiris kelkajn nubojn sur la frunton de la familia ĉefo, kaj li elmontris eĉ tian ŝaton por la dececo, ke li ordonis al Aŭgustino preni la brakon de la unua komizo por iri al la meso. Sinjorino Guillaume, mirigita pro tiu vira delikateco honoris sian edzon per jesa kapsigno. La personaro eliris do el la domo laŭ vico, kiu povis sugesti nenian malican penson de la najbaroj.

-- Ĉu vi opinias, fraŭlino Aŭgustino, -- tremante diris la komizo, -- ke la edzino de negocisto, kiu havas gravan krediton, kiel sinjoro Guillaume, ekzemple povus amuziĝi iom pli, ol sinjorino via patrino; povus surmeti diamantojn, veturi? Ho mi, unue, se mi edziĝus, mi volus havi la tutan penon kaj vidi mian edzinon feliĉa. Mi ne metus ŝin antaŭ vendtablon. Ĉu ne, en la drapvendo la virinoj ne estas tiel necesaj, kiel ili estis iam. Sinjoro Guillaume estis prava, agante kiel li faris, kaj cetere tio estis la prefero de lia edzino. Sed se edzino iom helpas pri la kontregistrado, la korespondado, la detaloj, la mendoj, sia mastrumado, por ne resti neaktiva, tio sufiĉas. Je la sepa, kiam la butiko estus fermita, mi, mi amuziĝus, mi irus spektaklon kaj en la mondon. Sed vi ne aŭskultas min.

-- Sed jes, sinjoro Jozefo. Kion vi opinias pri la pentrarto. Tio estas bela metio.

-- Jes, mi konas pentromastron por domoj, sinjoron Lourdois, kiu havas skudojn sufiĉe.

Tiel parolante, la familio atingis la preĝejon S-ta Leu. Tie sinjorino Guillaume reprenis siajn rajtojn kaj unuafoje sidigis Aŭgustinon apud si. Virginio lokiĝis sur la kvaran seĝon apud Lebas. Dum la prediko ĉio okazis bone inter Aŭgustino kaj Teodoro, kiu starante malantaŭ kolono preĝis fervore sian diinon; sed ĉe la „Dileviĝo“, sinjorino Guillaume ekvidis iom malfrue, ke ŝia filino Aŭgustino tenis sian preĝlibron inverse. Ŝi volis tuj forte riproĉi ŝin, kiam mallevante sian vualon, ŝi interrompis sian legon kaj ekrigardis laŭ la direkto, kiun preferis la okuloj de ŝia filino. Per siaj okulvitroj, ŝi vidis la junan artiston, kies monduma eleganteco divenigis prefere ian kavalerian oficiron en libertempo ol negociston de la kvartalo. Malfacile oni imagos la ekscitecon, en kiu troviĝis sinjorino Guillaume, kiu laŭdis sin, ke tiel perfekte ŝi estis edukinta siajn filinojn, kiam ŝi rekonis en la Aŭgustin-a koro ne permesitan amon, kies danĝeron trograndigis ŝia prudeco kaj ŝia nescio. Ŝi kredis sian filinon gangreniĝinta ĝiskore.

-- Tenu unue vian libron rekte, fraŭlino, -- ŝi diris mallaŭte, sed tremante pro kolero. Ŝi elŝiris vive la akuzantan libron kaj remetis ĝin tiamaniere, ke la literoj estu bondirektaj. -- Ne levu la okulojn alien ol al viaj preĝoj, ŝi aldonis, se ne, vi respondos al mi. Post la meso, via patro kaj mi devos paroli al vi.

Tiuj vortoj estis fulmobato por la kompatinda Aŭgustino. Ŝi sentis sin senfortiĝi sed starante inter la doloro spertita kaj la timo fari skandalaĵon en la preĝejo, ŝi kuraĝis kaŝi sian angoron. Tamen oni povis, vidante ŝian preĝlibron tremeti kaj larmojn defali sur ĉiun paĝon, kiun ŝi turnis, diveni facile la teruran staton de ŝia animo. Per la kolera rigardo ĵetita al ŝi de sinjorino Guillaume, la artisto vidis la pereon, en kiun falis lia amo kaj eliris furioze kaj decidata ĉion provi.

-- Iru en vian ĉambron, fraŭlino! -- diris sinjorino Guillaume al sia filino reenirante; -- ni alvokigos vin; kaj precipe ne maltimu el ĝi eliri.

La interparolado inter la geedzoj estis tiel sekreta, ke unue nenio estis konita. Tamen Virginio, kiu estis kuraĝiĝinta per mil dolĉaj konsideroj, estis tiel kompleza, ke ŝi glitis apud la pordon de la patrina dormĉambro, kie oni diskutis, por kolekti kelkajn frazojn. Ĉe la unua vojaĝo de la tria al la dua etaĝo, ŝi aŭdis sian patron ekkrii.

-- Sinjorino, vi volas do mortigi vian filinon?

-- Mia kompatinda infanino, -- diris Virginio al sia ploranta fratino, -- paĉjo defendas cin.

-- Kaj kion ili volas fari al Teodoro? -- demandis la senmalvirtulino.

La scivolema Virginio remalsupreniris tiam denove, sed tiufoje ŝi restis pli longatempe, ŝi sciiĝis, ke Lebas amas Aŭgustinon. Estis skribite en tiu memorinda tago, ke domo ordinare tiel kvieta estu infero. Sinjoro Guillaume malesperigis Jozefon Lebas konfidante al li la amon de Aŭgustino al fremdulo. Lebas, kiu jam avertis sian amikon svati por fraŭlino Virginio, vidis sian esperon neniigita. Fraŭlino Virginio dispremita sciante, ke Jozefo preskaŭ rifuzis ŝin, suferis pro kapdoloro. La disiĝo kaŭzita inter la du geedzoj per la diskuto okazinta kaj en kiu triafoje en ilia vivo ili opiniis tute malsame, elmontriĝis terurmaniere. Fine je la kvara vespere, Aŭgustino pala, tremanta, kun okuloj ruĝaj prezentis sin antaŭ siaj gepatroj. La kompatindulino rakontis naive la tro mallongan historion de sia amo. Kuraĝigita per la admono de sia patro, kiu promesis aŭskulti ŝin silente, ŝi iom maltimis prononcante la nomon de sia kara Teodoro de Sommervieux kaj resonigis malice la aristokratan partikulon. Liverante sin al la nekonita ĉarmo paroli pri siaj sentemoj, ŝi trovis sufiĉe da kuraĝo por deklari kun sia senmalvirta firmeco, ke ŝi amas sinjoron de Sommervieux, ke ŝi jam skribis al li kaj aldonis kun larmoj:

-- Tio estus mia malfeliĉo, se oni foroferus min al alia.

-- Sed Aŭgustino, vi ne scias do, kio estas pentristo? -- ekkriis ŝia patrino abomene.

-- Sinjorino Guillaume! -- diris la maljuna patro ordonante silenton al sia edzino. -- Aŭgustino, -- li diris, -- la artistoj ĝenerale estas malsatuloj. Ili estas tro elspezemaj por ne esti ĉiam sentaŭguloj. Mi vendis al formortinta sinjoro Jozefo Vernet, formortintaj Lekain kaj sinjoro Noverre. Ho, se ci scius kiel tiu sinjoro Noverre, sinjoro la kavaliro de S-ta Georges kaj precipe sinjoro Philidor lerte trompis tiun kompatindan patron Chevrel! Ili estas stranguloj, mi scias tion. Tio havas babiladon, manierojn... Ha! neniam via sinjoro Sumer... Somm...

-- De Sommervieux, patro mia!

-- Nu! de Sommervieux, konsentite! Neniam li estos tiel agrabla kun vi kiel la kavaliro de S-ta Georges kun mi, la tagon, kiam mi ricevis verdikton de la konsuloj kontraŭ li. Jes, ili estis iamaj nobeloj.

-- Sed, mia patro, sinjoro Teodoro estas nobelo kaj skribis al mi, ke li estas riĉa. Lia patro estis nomita la kavaliro de Sommervieux antaŭ la revolucio.

Je tiuj paroloj sinjoro Guillaume rigardis sian terurigitan edzinon, kiu, kiel incitita virino frapis la plankon piedpinte kaj konservis malserenan silenton. Ŝi eĉ evitis ĵeti siajn koleregajn rigardojn al Aŭgustino, kaj ŝajnis lasi al sinjoro Guillaume la tutan respondecon pri tia gravaĵo, ĉar ŝiaj avizoj ne estis sekvitaj. Tamen malgraŭ sia ŝajna flegmo kiam ŝi vidis, ke ŝia edzo akceptis tiel dolĉe katastrofon, kiu neniel estis komerca, ŝi ekkriis:

-- Vere sinjoro, vi estas tiel malforta pri viaj filinoj... sed...

La bruo de veturilo, haltante antaŭ la pordo, interrompis subite la admonon, kiun la maljuna negocisto timis jam. Post momento, sinjorino Roguin troviĝis meze de la ĉambro kaj rigardante la tri aktorojn de tiu familia sceno:

-- Mi scias ĉion, mia kuzino, -- ŝi diris kun mieno de protektantino.

Sinjorino Roguin havis mankon: ŝi kredis, ke pariza notaredzino povas ludi la rolon de artprotektantino.

-- Mi scias ĉion, -- ŝi ripetis, -- kaj mi venas en la Noan arkeon kiel la kolombo, kun la olivarba branĉo; mi legis tiun alegorion en la _Genie du Christianisme_[14] -- ŝi diris turnante sin al sinjorino Guillaume -- la komparo plaĉos al vi. Ĉu vi scias, -- ŝi aldonis subridante al Aŭgustino, -- ke tiu sinjoro Sommervieux estas ĉarmulo? Li donis al mi tiun matenon mian portreton majstre faritan. Tio valoras almenaŭ ses mil frankojn.

Ĉe tiuj paroloj, ŝi frapis dolĉe la brakon de sinjoro Guillaume. La maljuna negocisto ne povis ne fari per siaj lipoj sian kutiman grimacon.