La firmao de la kato kiu pilkludas

Part 2

Chapter 2 3,701 words Public domain Markdown

La maljuna negocisto ne povis malhelpi subridon. Kvankam du el tiuj tri junuloj, konfiditaj al liaj zorgoj de iliaj patroj, riĉaj manufakturistoj el Louviers kaj Sedan, povis nur postuli cent mil frankojn por ilin ricevi, kiam ili estus sufiĉe aĝaj por preni negocon je sia propra konto, Guillaume opiniis, ke lia devo estis teni ilin obeemaj sub la antikva despotismo nekonata nun en la distingegaj modernaj magazenoj, kies komizoj volas esti riĉaj je la trideka jaro: li laborigis ilin, kiel negrulojn. Triope ili sufiĉis por tasko, kiu estus laceginta dek el tiuj oficistoj, kies sibaritismo ŝveligas nun la kolonojn de la budĝeto. Neniu bruo konfuzigis la pacon de tiu solena domo, kie la pordhokoj ŝajnis ĉiam oleitaj, kaj kies plej eta meblo montris tiun respektindan purecon, kiu signas severajn ordon kaj ekonomion. Ofte la plej petola komizo amuziĝis skribi sur la Grujeran fromaĝon, kiun oni allasis al ili ĉe la matenmanĝo kaj al kiu ili ne tuŝis, la daton de sia unua akcepto. Tiu malicaĵo kaj kelkaj aliaj similaj subridigis kelkafoje la pli junan filinon de Guillaume, la beletan „virgulinon“, kiu ĵus aperis al la preterpasanto ĉarmita. Kvankam ĉiu lernanto kaj eĉ la plej maljuna pagis multekostan pensionon, neniu estus estinta sufiĉe sentima por resti ĉe la patrona tablo, kiam oni alportis la deserton. Kiam sinjorino Guillaume parolis pri preparo de la salato, tiuj kompatindaj junuloj tremis pensante, kiom ŝparema ŝia prudenta mano superverŝis oleon. Ili ne povis pensi pasigi nokton ekster la domo, se longatempe antaŭe ili ne estis konigintaj rajtigan motivon pro tiu malreguleco. Ĉiudimanĉe kaj laŭvice du komizoj akompanis la Guillaum-an familion al la meso de Sankta Leu[6] kaj al la posttagmeza diservo. Fraŭlinoj Virginio kaj Aŭgustino, modeste katunvestitaj, prenis brakon de komizo kaj antaŭenmarŝis, sub la penetrantaj okuloj de sia patrino, kiu finis tiun familian procesion kun sia edzo, kutimita de ŝi porti du dikajn meslibrojn binditajn el nigra marokeno. La dua komizo estis sen salajro. Tiu, kiun dek du jaroj de persistado kaj de diskreteco iniciatis al la firmaaj sekretoj ricevis okcent frankojn por rekompenco por sia laboro. Ĉe certaj familiofestoj, oni donacis al li kelkajn objektojn, al kiuj la seka kaj sulketigita mano de sinjorino Guillaume donis sola ian valoron; retaj monujoj, kiujn ŝi plenigis zorge per kotono por rimarkigi la laŭmodajn brodaĵojn; ŝelkoj forte faritaj, aŭ paro da silkaj ŝtrumpoj tre pezaj. Kelkafoje, sed malofte, tiu ĉefministro estis akceptata por partopreni la familiajn plezurojn, ĉu kiam oni iris sur la kamparon, ĉu kiam post monatoj de atendado, oni decidis, luante loĝion, uzi sian rajton por postuli teatraĵon, al kiu Parizo jam ne plu pensis. Pri la du aliaj komizoj la barilo de respekto, kiu dispartigis iam drapmastron de liaj lernantoj, staris tiel firme inter ili kaj la maljuna negocisto, ke ili pli facile estus ŝtelintaj drapblokon ol konfuzigi tiun ceremoniaron. Tiu sindetenemo povas ŝajni esti ridinda nun. Tamen, tiuj antikvaj firmaoj estis lernejoj por moroj kaj honesteco. La mastroj adoptis siajn lernantojn. La tolaĵaro de junulo estis zorgata, riparata, eĉ kelkfoje renovigata de la dommastrino. Se komizo malsaniĝis, li iĝis objekto por vere patrinaj zorgoj. Se estis danĝero, la patrono malŝparis sian monon por venigi la plej famajn kuracistojn; ĉar li respondis ne nur pri la moroj kaj la fakaj konoj de tiuj junuloj al iliaj gepatroj. Se iu el la komizoj, de honorinda karaktero, suferis ruinegiĝon, tiuj iamaj negocistoj sciis taksi la intelegenton, kiun tiuj estis montrintaj kaj ne hezitis konfidi la feliĉon de siaj filinoj al tiu, al kiu ili dum longatempe konfidis sian riĉaĵon. Guillaume estis unu el tiuj antikvaj viroj; kaj same kiel li posedis la ridindaĵojn de ili, li havis ĉiujn iliajn kvalitojn. Pro tio Jozefo Lebas, lia unua komizo, orfa kaj senhava, estis laŭ lia penso, la estonta edzo de Virginio, lia pliaĝa filino. Sed Jozefo ne partoprenis la simetriajn pensojn de sia patrono, kiu, ankaŭ por imperio, ne estus edziniginta sian duan filinon antaŭ la unua. La malbonŝanca komizo sentis sian koron tute kaptita de fraŭlino Aŭgustino, la pli juna. Por pravigi lian pasion, kiu sekrete estis plifortiĝinta, estas necese, ke oni pli bone konu la agilojn de la absoluta mastrumado, kiu estris la domon de la maljuna drapvendisto.

Guillaume havis du filinojn. La pli aĝa tute similis sian patrinon. Sinjorino Guillaume, filino de sinjoro Chevrel, sidis tiel rekta sur la remburita benko de sia kasotablo, ke pli ol unufoje ŝi aŭdis ŝercemulojn veti, ke ŝi sidas sur ĝi trapikata. Ŝia malgrasa kaj longa vizaĝo montris troan piecon. Sen gracieco kaj sen afablaj manieroj, sinjorino Guillaume kutime ornamis sian preskaŭ sesdekjaran kapon per kufo, kies formo estis nevariebla kaj garnita per plumeroj, kiel tiu de vidvino. La tuta najbararo nomis ŝin „la pordistina fratino“. Ŝia parolo estis seka, kaj ŝiaj gestoj havis iom el la intermitaj movoj de telegrafo. Ŝia okulo, klara kiel tiu de kato, ŝajnis kolera kontraŭ ĉiuj pro ŝia malbeleco. Fraŭlino Virginio edukita kiel sia juna fratino sub la despotaj leĝoj de sia patrino, jam atingis la dudekokan jaron. La juneco mildigis la malgraciecan aspekton, kiun ŝia simileco al ŝia patrino donis kelkfoje al ŝia vizaĝo, sed la patrina severeco estis dotinta ŝin per du gravaj kvalitoj, kiuj povis ekvilibri ĉion; ŝi estis milda kaj pacienca. Fraŭlino Aŭgustino, apenaŭ dekokjara, similis nek al sia patro nek al sia patrino. Ŝi estis unu el tiuj filinoj, kiuj pro manko de ĉio fizika ligilo kun ŝiaj gepatroj, kredigas al tiu proverbo de prudulino: „Dio donas la infanojn“. Aŭgustino estis malgranda aŭ por ĝuste priskribi ŝin, miniaturbela. Ŝi estis gracieca kaj tute naiva, kaj mondulo estus povinta riproĉi al tiu agrabla estaĵo nur malnobletajn gestojn aŭ iajn komunajn sintenojn kaj kelkfoje ĝenon. Ŝia silentema kaj senmova vizaĝo montris tiun nedaŭran melankolion, kiu kaptas ĉiujn junulinojn tro malfortajn por rezisti kontraŭ la patrinaj voloj. Ĉiam modeste vestitaj la du fratinoj povis kontentigi la koketecon kunnaskitan ĉe la virino nur per lukso de pureco, kiu al ili konvenis mirige, kaj harmonigis ilin kun tiuj rebrilaj vendtabloj, kun tiuj bretoj, sur kiuj la maljuna servisto ne toleris polveron, kun la antikva simpleco de ĉio, kion oni vidis ĉirkaŭ ili. Per sia vivmaniero devigataj serĉi feliĉerojn en obstinaj laboroj, Aŭgustino kaj Virginio ĝis nun nur kontentigis sian patrinon, kiu sekrete aplaŭdis sin pro la perfekta karaktero de siaj du filinoj. Oni imagos facile la rezultojn de ilia edukiteco. Destinitaj al la komerco, kutimitaj aŭdi nur malgaje fikomercajn rezonadojn kaj kalkulojn, studintaj nur la gramatikon, la librotenon, iom da hebrea historio, la francan historion nur en _Le Ragois_[7] kaj legante nur la librojn, kiujn permesis ilia patrino, iliaj ideoj ne estis multe ampleksaj; ili scipovis perfekte mastrumi, ili konis la prezon de la aferoj, ili taksis la malfacilaĵojn por amasigi monon, ili estis ŝparemaj kaj multe ŝatis la kvalitojn de negocisto.

Malgraŭ la riĉeco de sia patro ili estis tiel lertaj por fliki kiel por ornami; ofte ilia patrino intencis lernigi al ili la kuirarton, por ke ili scipovu taŭge ordoni manĝadon kaj admoni ĝuste kuiristinon. Nekonante la mondumajn plezurojn kaj vidante kiel elfluis la ekzempla vivo de siaj gepatroj, tre malofte ili forĵetis siajn rigardojn ekster la malnova prapatra domo, kiu por ilia patrino estis la universo. La kunvenoj okazantaj pro familiofestoj formis la tutan estontecon de iliaj surteraj ĝojoj. Kiam en la granda salono sur la dua etaĝo oni devis akcepti -- sinjorinon Roguin, fraŭlinon Chevrel, dek kvin jaroj pli juna ol sia kuzino, kaj kiu surmetis diamantojn; la junan Rabourdin, subĉefon ĉe la Financa Ministerio; sinjoron Cesar Birotteau, riĉan parfumiston kaj lian edzinon nomitan sinjorino Cesar; sinjoron Camusot, la plej riĉan negociston pri silkaĵoj el la strato de Bourdonnais kaj sian bopatron, sinjoron Cardot, du aŭ tri maljunajn bankistojn kaj neriproĉeblajn virinojn -- la preparoj necesaj pro la maniero, laŭ kiu estis elpakitaj la arĝentaro, la saksaj porcelanoj, la stearinkandeloj, la kristalaĵoj distris la monotonan vivon de tiuj tri virinoj, kiuj iris kaj reiris, tiom moviĝante, kiom religiulinoj antaŭ la episkopa akcepto. Poste kiam, vespere, lacaj ĉiuj tri pro la viŝado, la frotado, la elpakado, la remetado de la festenaj ornamaĵoj, la du junulinoj kuŝhelpis sian patrinon, sinjorino Guillaume diris al ili: „Ni faris nenion hodiaŭ, miaj infanoj!“

Kiam, ĉe tiuj solenaj kunvenoj, la pordistina fratino permesis danci, forlokigante la bostonajn, vistajn kaj triktrakajn ludantojn en sian dormoĉambron, tiun cedon oni konsideris kiel neespereblan feliĉaĵon kaj ĝi kaŭzis kontentigon egalan al tiu, kiun naskis la vizito al du aŭ tri grandaj baloj, kien Guillaume kondukis siajn filinojn ĉe la epoko de la karnavalo. Fine unufoje ĉiujare la honesta drapvendisto donis feston, por kiu oni nenion ŝparis. Kiaj ajn riĉaj kaj elegantaj estis la invititoj, ili nepre venis; ĉar la plej gravaj firmaoj de la ĉirkaŭaĵo petis helpon al la kreditego, al la riĉaĵo aŭ al la malnova sperto de sinjoro Guillaume. Sed la du filinoj de tiu inda negocisto ne profitis tiom, kiom oni povus supozi, la instruon, kiun la mondo liveras al junaj animoj. Ili surmetis ĉe tiuj kunvenoj, enskribitaj cetere sur la pagdata notlibro de la firmao, ornamaĵojn, kies malgraveco ruĝigis ilin. Ilia dancmaniero estis neniel rimarkinda kaj la patrina observado ne ebligis, ke ili daŭrigu konversacion kun siaj akompanantoj, plu ol per „jes“ aŭ per „ne“. Krome la leĝo de la antikva elpendaĵo LA KATO, KIU PILKLUDAS, ordonis, ke ili rehejmiĝu de la dekunua, momento kiam la baloj kaj la festoj ekvigliĝas. Do iliaj plezuroj ŝajne sufiĉe konvenaj al la patra riĉeco ofte seninteresiĝis pro cirkonstancoj naskitaj de la kutimoj kaj de la familiaj principoj. Pri ilia ordinara vivo unu sola rimarkigo finfinos ĝin priskribi. Sinjorino Guillaume postulis nepre, ke ŝiaj filinoj estu zorge vestitaj tre frumatene, ke ili malsupreniru ĉiutage, je sama horo, kaj ŝi submetis iliajn okupadojn al monaĥeca reguleco. Tamen Aŭgustino ricevis de la hazardo sufiĉe noblan animon por senti la neniecon de tiu ekzistado. Kelkfoje ŝiaj bluaj okuloj leviĝis, kiel por demandi la profundaĵojn de tiu malluma ŝtuparo kaj de tiuj malsekaj magazenoj. Post kiam ŝi estis sondinta tiun monaĥejan silenton, ŝi ŝajnis aŭskulti de malproksime konfuzajn rivelaciojn de tiu pasia vivo, kiu pli ŝatas la sentemojn ol la aferojn. Ĉe tiuj momentoj ŝia vizaĝo koloriĝis, ŝiaj neaktivaj manoj lasis defali la blankan muslinon sur la poluritan kverkon de la vendtablo, kaj baldaŭ ŝia patrino diris per voĉo ĉiam akra eĉ ĉe la plej dolĉaj tonoj: „Aŭgustino, pri kio vi pensas, mia juvelo?“ Eble _Hippolyte, grafo de Douglas_ kaj _La Grafo de Comminges_[8], du romanoj trovitaj de Aŭgustino en la ŝranko de kuiristino freŝe forpermesita de sinjorino Guillaume, kontribuis malvolvigi la pensojn de tiu junulino, kiu ŝtele avide legis ilin dum la longaj noktoj de la antaŭa vintro. La esprimoj de malpreciza deziro, la dolĉa voĉo kaj la bluaj okuloj de Aŭgustino estis do ekbruligintaj en la animo de la kompatinda Lebas amon tiel vivegan kiel respekteman. Per kaprico tre komprenebla Aŭgustino spertis nenian aliĝon al la orfulo; eble pro tio, ke ŝi ne sciiĝis, ĉu ŝi estas amata. Aliflanke la longaj kruroj, la kaŝtankoloraj haroj, la dikaj manoj kaj la fortika kolo de la unua komizo estis trovintaj sekretan admirantinon ĉe fraŭlino Virginio, kiu, malgraŭ sia doto je kvindek mil skudoj[9], de neniu jam estis petita por edziĝo. Nenio estas pli laŭnatura ol tiuj du pasioj inversaj naskiĝintaj en la silento de tiuj mallumigitaj vendtabloj, same kiel floras violoj en la arbara profundaĵo. La muta kaj konstanta rigardado, kiu kunigis la okulojn de tiuj ambaŭ gejunuloj per fortega bezono de distreco meze de obstinaj laboroj kaj de religieca paco, devis frue aŭ malfrue eksciti amsentemojn. La kutimo vidi vizaĝon, gradete trovigas en ĝi la animajn kvalitojn kaj fine malaperigas la mankojn.

-- Tiel rapidagas tiu viro, ke niaj filinoj baldaŭ genufleksiĝos antaŭ svatiĝanto, -- diris en si sinjoro Guillaume, legante la unuan dekreton, per kiu Napoleon anticipis la alvokon de la rekrutoj.

De tiu tago, li malesperis vidante, ke lia pliaĝa filino plimaljuniĝis; la maljuna negocisto memoris, ke li edziĝis kun fraŭlino Chevrel preskaŭ en la sama situacio, en kiu troviĝis Jozefo Lebas kaj Virginio. Kia bela afero, edzinigi sian filinon kaj elpagi sanktan ŝuldon, redonante al orfulo la bonfaron ricevitan de sia posteulo en la samaj cirkonstancoj. Tridektrijara, Jozefo Lebas pensis pri la malhelpaĵoj, kiuj, pro diferenco de dek kvin jaroj, metis inter Aŭgustino kaj li. Cetere tro sagaca por ne diveni la projektojn de sinjoro Guillaume, li konis sufiĉe liajn neflekseblajn principojn por scii, ke neniam la pli juna edziniĝos antaŭ la pliaĝa. La kompatinda komizo, kies koro estis tiel bonega, kiel la kruroj estis longaj kaj la brusto dika, suferis do silente.

Tia estis la aferstato en tiu respubliketo, kiu meze de la S-ta Denisa strato similis sufiĉe al filio de la Trappe[10]. Por raporti tutĝuste pri la eksteraj okazoj same kiel pri la sentemoj, estas necese, ke oni parolu pri tio, kio okazis kelkajn monatojn antaŭ la sceno, per kiu komenciĝas tiu historio. Eknoktiĝis, kiam junulo, preterpasante antaŭ la malluma butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS, restis tie momente serioze rigardante vidaĵon, kiu estus haltiginta ĉiujn pentristojn. La magazeno, kiu ne estis jam lumigita, formis nigran planon, funde de kio vidiĝis la manĝoĉambro de la komercisto. Lampo disvastigis tiun flavan lumon, kiu donas al la pentraĵoj de la holanda skolo tiom da gracieco. La blanka tolaĵo, la arĝentilaro, la kristalaĵoj formis brilajn akcesoraĵojn, kiujn plibeligis ankoraŭ vivaj kontrastoj inter la ombro kaj la lumo. La vizaĝo de la familiopatro kaj tiu de lia edzino, tiuj de la komizoj kaj la puraj formoj de Aŭgustino, du paŝojn de kiu staris dika pufvanga junulino, konsistigis grupon tiel kuriozan; tiuj kapoj estis tiel originalaj kaj ĉia individuo havis tiel malkaŝeman impreson; oni divenis tiel facile la pacon, la silenton kaj la modestan vivon de tiu familio, ke, por artisto, kiu kutime esprimas la naturon, estis en tio iom malesperiga, se oni volus pentri tiun okazan scenon. Tiu preterpasanto estis juna pentristo, kiu antaŭ sep jaroj gajnis la grandan premion de pentrarto. Li revenis de Romo. Lia animo nutrita je poezio, liaj okuloj satitaj je Rafaelo kaj Mikel Angelo soifis la veran naturon, post longa restado en la pompaj landoj, kie la arto ĉien ĵetis sian grandiozecon. Ĝusta aŭ malĝusta, tia estis lia propra sentemo. Longatempe ellasita el la frenezo de la italaj pasioj, lia koro postulis unu el tiuj modestaj kaj enpensiĝaj virgulinoj, kiujn malbonŝance li trovis en Romo nur ĉe la pentraĵoj. De la entuziasmo ekscitita en sia animo tro arda per la laŭnatura vidaĵo, kiun li zorge rigardis, li transpasis al profunda admiro por la ĉefa figuro: Aŭgustino ŝajnis pensema kaj ne manĝis; pro loko de la lampo, kies lumo falis tute sur ŝian vizaĝon, ŝia busto ŝajnis moviĝi en fajra cirklo, kiu markis plivive la konturojn de la kapo kaj iluminis ĝin per kvazaŭ supernatura lumo. La artisto komparis ŝin nevole al ekzilita anĝelo, kiu memoras pri ĉielo. Preskaŭ nekonita sento, klara kaj bolanta amo plenigis lian koron. Li restis tie momente, kiel dispremita sub la pezo de siaj ideoj, poste li elŝiris sin de sia feliĉo, reeniris hejmen, ne manĝis, ne dormis. La morgaŭon li eniris en sian laborejon; li eliris el tie nur, post kiam li estis deponinta sur la pentrotolon la magiecon de tiu sceno, kies memoro preskaŭ fanatikigis lin. Lia feliĉo estis ne tuta, ĉar li ne posedis portreton de sia idolo. Li preterpasis plurfoje antaŭ la domo LA KATO, KIU PILKLUDAS, li kuraĝis eĉ eniri tien unu- aŭ dufoje sub la masko de alivestaĵo, por vidi pli proksime la ravigan kreitaĵon, kiun sinjorino Guillaume gardis tiel severe. Dum ok monatoj, dediĉata al sia amo, al siaj penikoj, li restis nevidebla por siaj plej intimaj amikoj, forgesante la mondon, la poezion, la teatron, la muzikon kaj siajn plej ŝatitajn kutimojn. Iun matenon Girodet alvenis malgraŭ ĉiuj malpermesoj, kiujn konas kaj scipovas lerte eviti la artistoj, li atingis lin kaj vekis lin per tiu demando: „Kion ci ekspozicios en la Salono[11]?“ La artisto kaptis la manon de sia amiko, kuntrenis lin al sia laborejo, malkovris pentraĵeton sur stablo kaj portreton. Girodet saltis al la kolo de sia kamarado kaj ĉirkaŭbrakis lin, ne povante paroli. Liaj emocioj povis koniĝi, nur kiel li sentis ilin, de animo al animo.

-- Vi amas! -- diris Girodet.

Ambaŭ ili sciis, ke la plej belaj portretoj de Titien, de Rafaelo kaj de Leonardo da Vinci devenas de superekscititaj sentemoj, kiuj laŭ diversaj kondiĉoj naskas cetere ĉiujn ĉefverkojn. Kiel sola respondo, la juna artisto kapklinis.

-- Kiom vi estas feliĉa, ke vi povis ami, revenante de Italujo! Mi ne konsilas, ke vi elmetu tiun verkon en la Salono, -- aldonis la fama pentristo. -- Kredu al mi, tiuj ambaŭ pentraĵoj ne estus komprenataj. Tiuj ĝustaj koloroj, tiu eksterordinara laboro ne povas ankoraŭ esti ŝatataj, la publiko ne kutimas plu tiom da profundeco. La niaj pentraĵoj, amiko mia, estas ekranoj, ventŝirmiloj. Nu, prefere ni versigu kaj ni traduku la antikvulojn. Tie estas pli da ricevota gloro ol per niaj malbonŝancaj pentraj verkoj.

Malgraŭ tiu amika avizo la du pentraĵoj estis elmetitaj. La interna sceno naskis revolucion en la pentrarto. Ĝi naskigis tiujn anekdotajn pentraĵojn, kies mirinda kvanto enportita en ĉiujn niajn ekspoziciojn povus opiniigi, ke oni akiros ilin per procedoj nure mekanikaj. Koncerne la portreton estas nemulte da artistoj, kiuj ne konservas la memoron pri tiu viva pentraĵo, al kiu la publiko kelkfoje justa lasis la kronon, kiun Girodet metis mem. La du pentraĵoj estis rigarditaj de amaso da homoj. Oni mortigis sin tie, kiel komune diras la virinoj. Spekulistoj, grandnobeloj proponis por tiuj ambaŭ verkoj multe da duoblaj napoleonoj[12]; la artisto rifuzis obstine vendi ilin kaj rifuzis fari kopiojn. Oni proponis grandan sumon por gravuri ilin: la komercistoj ne pli bone sukcesis ol la nemetiistoj. Kvankam tiu aventuro famiĝis en la tuta mondo, ĝi ne estis tia, ke ĝi povis trapenetri la etan Tebaidon de la S-ta Denisa strato. Tamen vizitante sinjoron Guillaume, la notaredzino parolis pri la ekspozicio antaŭ Aŭgustino, kiun ŝi multe amis, kaj klarigis al ŝi la celon de tio. La babilado de sinjorino Roguin instigis nature en Aŭgustino la deziron vidi la pentraĵojn, kaj la kuraĝon peti sekrete sian kuzinon por akompano al la Louvre. La kuzino sukcesis en la traktado, kiun ŝi provis apud sinjoro Guillaume por ricevi la permeson fortiri sian kuzineton de ŝiaj malgajaj laboroj dum ĉirkaŭ du horoj. Do la junulino penetris tra la amason ĝis la premiita pentraĵo. Tremeto traskuis ŝin, kiel betulan folion, kiam ŝi rekonis sin. Ŝi timis kaj rigardis ĉirkaŭ si por reatingi sinjorinon Roguin, de kiu mondfluo estis apartiginta ŝin. Tiumomente ŝiaj terurigitaj okuloj renkontis la enflamitan vizaĝon de la juna pentristo. Subite ŝi memoris la fizionomion de promenanto, kiun scivolema ŝi ofte rimarkis, opiniante, ke li estis nova najbarulo.

-- Vi vidas, kiom al mi instigis la amo, -- diris la artisto ĉe la orelo de la timema estaĵo, tute ektimegata per tiuj paroloj.

Ŝi trovis supernaturan kuraĝon por ŝoviĝi tra la kunpuŝiĝon kaj por reatingi sian kuzinon, ankoraŭ penantan por trapasi la dikan amason, kiu malhelpis, ke ŝi staru antaŭ la pentraĵo.

-- Vi estus sufokita, -- ekkriis Aŭgustino. -- Ni foriru!

Sed okazas en la Salono, certaj momentoj, dum kiuj du virinoj ne povas ĉiam libere direkti siajn paŝojn en la galerioj. Fraŭlino Guillaume kaj ŝia kuzino estis puŝitaj je kelkaj paŝoj de la dua pentraĵo per malregulaj movoj, kiujn la amaso komunikis al ili. Hazarde ambaŭ ili povis kune alproksimiĝi al la bildo famigita de la modo, tiufoje konsentinte kun la talento. La notaredzino surprize ekkriis, sed tio perdiĝis en la konfuza bruo kaj la zumado de la amaso; sed Aŭgustino ploris nevole ĉe la aspekto de tiu mirinda sceno. Poste per preskaŭ neklarigebla sento ŝi metis fingron sur siajn lipojn ekvidante la ekstazan vizaĝon de la juna artisto. La nekonito respondis kapsigne kaj indikis sinjorinon Roguin, kiel ĝenantan personon, por montri al Aŭgustino, ke ŝi estis komprenita. Tiu pantomimo efikis kvazaŭan amofajron en la korpo de la kompatindulino, kiu opiniis sin krima imagante, ke ŝi tuj konkludis interkonsenton kun la artisto. Sufokiga varmo, la konstanta aspekto de la plej belaj tualetoj kaj la lacigeco, kiun naskis en Aŭgustino la vereco de la koloroj, la multeco de la vivantaj aŭ pentritaj figuroj, la abundego de la oraj kadroj, sentigis al ŝi kvazaŭan ebriecon, kiu duobligis ŝiajn timojn. Eble ŝi estus sveninta, se, malgraŭ tiu ĥaoso de sentoj, el la fundo de ŝia koro ne estus leviĝinta nekonata ĝueco, kiu vigligis ŝian tutan estaĵon. Tamen ŝi kredis, ke ŝi estas sub la influo de tiu demono, kies teruraj kaptiloj estis antaŭpriskribitaj de la predikantoj. Tiu momento estis por ŝi momento de malsaĝeco. Ŝi vidis sin akompanata, ĝis la kuzina veturilo, de tiu junulo, brila pro feliĉo kaj amo. Tute kaptita per nova incito, per ebrieco, kiu liveris ŝin iamaniere al la naturo, Aŭgustino aŭskultis la elokventan voĉon de ŝia koro, kaj rigardis plurfoje la junan pentriston, lasante aperi la konfuzon, kiu kaptis ŝin. Neniam la karnkoloro de ŝiaj vangoj formis pli frapantan kontraston kun la blankeco de ŝia haŭto. La artisto ekvidis tiam tiun belecon en ĝia tuta floreco, tiun hontemon en ĝia tuta gloro. Aŭgustino spertis tian kvazaŭan ĝojon miksitan kun teruro, pensante, ke ŝia ĉeesto kaŭzas la feliĉon de tiu, kies nomo kuŝis sur ĉiuj lipoj, kies talento senmortigis nedaŭrajn bildojn. Ŝi estis amata! Neeble ŝi povis dubi pri tio. Kiam ŝi ne vidis plu la artiston, ŝi aŭdis ankoraŭ en ŝia koro resoni tiujn simplajn parolojn: „Vi vidas, kiom al mi instigis la amo.“ Kaj la korkonvulsietoj pligraviĝintaj ŝajnis al ŝi doloro, tiom ŝia pli arda sango vekigis en ŝia korpo nekonitajn potencojn. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi suferas pro fortega kapdoloro por eviti respondon al la demandoj de la kuzino rilate al la pentraĵoj; sed ĉe la reeniro sinjorino Roguin ne povis ne paroli al sinjorino Guillaume pri la famo akirita de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kaj Aŭgustino tremegis, kiam ŝi aŭdis, ke ŝia patrino iros en la Salonon, por tie vidi ŝian domon. La junulino insistis denove, ke ŝi suferas kaj ricevis la permeson, iri por kuŝi.

-- Jen estas tio, kion oni gajnas ĉe ĉiuj tiuj spektakloj -- ekkriis sinjoro Guillaume: -- Kapdolorojn! Ĉu do estas tre amuzige vidi pentrita, kion oni renkontas ĉiutage en nia strato? Ne parolu al mi pri tiuj artistoj, kiuj estas, kiel viaj verkistoj, malsatuloj. Kial, diablo! ili bezonas preni mian domon por malglorigi ĝin sur siaj pentraĵoj.

-- Per tio ni povas vendi kelkajn pliajn ulnojn da drapo, -- diris Jozefo Lebas.