La firmao de la kato kiu pilkludas

Part 1

Chapter 1 3,130 words Public domain Markdown

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 ESPERANTO-FAKO

HONORÉ DE BALZAC

LA FIRMAO DE LA KATO KIU PILKLUDAS

El la franca originalo tradukis Paul Benoit

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

ANTAŬPAROLO

Honoré de Balzac naskiĝis en Tours 1799 kaj mortis en Parizo 1850. Li estis filo de ekssekretario de la reĝa konsilantaro. Li studis en Vendôma kolegio, liveris pseŭdonime tre juna mezbonajn romanojn; li estis presisto en Parizo (1826-1829), forlasis post gravaj perdoj la profesion, kiu ne konvenis je liaj emoj; ekreskribis sed per tutnova maniero, kiu kondukis lin rapide al sukceso. En 1830, li eldonis la „Physiologie du Mariage“ (la fiziologio de la edzeco), viva satiro, kiu certigis lian famon. De tiam li ne ĉesis produkti romanojn kaj novelojn legatajn avide. Post ekzistado laborema kaj necerta, li atingis fine la famon kaj la komforton kaj li ĵus honorinde edziĝis, kiam tro frue li mortis, en la pleneco de la talento kaj de la vivo.

Balzac estis entrepreninta priskribi laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj la samtempan societon. Li dividis sian tutan verkaron en fakoj, kiuj entenis ĉion: Scenojn de la vivo: privata, pariza, provinca, politika, militista, kampara ktp. Ĉio devis konsistigi la „Comédie Humaine“ (homara komedio). Sed li ne povis plenumi tian ampleksan komedion, kvankam liaj verkoj atingis la nombron 90. Same kiel ĉiuj geniuloj, li kreis tipojn, kies nomoj restos: Patro Goriot, Gaudissart, patro Grandet, Gobsek ktp.

Balzac verkis ankaŭ teatraĵojn: „Vautrin“ en 1840 kaj „Merkadet“, kiuj havis pli da sukceso.

Oni trovas en preskaŭ ĉiuj liaj romanoj kun intereso viva kaj konstante alta, pentrindan kaj originalan stilon, kvankam ne tre korektan kaj kelkafoje de malbona gusto, profunde primoran observadon, verecon de frapa priskribo kaj subtilecon de analizo. Precipe li sukcesis pentri la virinojn (ne la honestajn, ne la junulinojn!) kaj kapti la vidindaĵojn de la burĝaro, sed al li plaĉas reprezenti la plej difektajn flankojn de la societo. Krome li afektas la manieron de viro sen difinitaj principoj, montrante sin alterne revema kritikisto aŭ senhonta cinikulo.

LA FIRMAO[1] „LA KATO, KIU PILKLUDAS“

Tiu romano apartenas al la fako: Scenoj el la privata vivo.

Per tiu rakonto, Balzac kondukas nin en la intiman vivon de pariza komercisto, kiu konservis ĉiujn tradiciojn de la iamaj drapvendistoj.

Ŝajnas, ke la moto de tiu libro estas entenita en tiuj paroloj de sinjoro Guillaume: „Ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata pro tio, ke oni volas supreniri tro alte“.

La agado estas tre simpla: Pentristo amas freneze komercistan filinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin. Tio estas ankaŭ la temo de „Die Frau Professorin“ de Auerbach. Mi lasas al tiuj, kiuj konas la du verkojn la plezuron ilin kompari.

Ĉe la franca aŭtoro ni legas longajn, detalegajn priskribojn de la loĝejoj, de la vivmanieroj, studojn de animstatoj indaj je la aŭtoro de la „Physiologie du Mariage“. Sed la vivo, la movo ŝajnas preskaŭ forresti.

Kelkaj dialogoj nur, ne sufiĉe por interrompi la tedecon de la ĉiama rakonto. Cetere pro tio la stilo estas peza. Balzac trouzas la komparojn ofte sen rilato kun la temo, ekz.: „La preterpasanto, kiu zorge rigardis la drapvendiston, kiel Humboldt la unua devis ekzameni la elektrongimnoton...“, aŭ „la antikvaj ruboj retrovitaj de Cuvier“; la pronomon _dont_ (kies), la adverbon _assez_ (sufiĉe), la esprimon _un de ces_ (unu el tiuj) ktp.

Oni sentas, ke li verkis rapide. Efektive por fermi la buŝon de siaj kreditoroj li bezonis labori terurige, enfermiĝante semajnojn kaj monatojn kaj verkante eĉ nokte. Tia penigado mallongigis lian vivon.

La tradukaĵo, kiun mi prezentas al la esperantista publiko estas farita laŭ la konsilo de eminenta kritikisto: „Ni kredas hodiaŭ, ke la tradukanto devas malaperi malantaŭ sia aŭtoro kaj oni pelas kelkfoje ĝis ekstreme la zorgon pri laŭvorta ĝusteco“. Mi pensas, ke tiel la legantoj povos akiri kiel eble plej ĝustan opinion pri la originalo.

Paul Benoit.

Meze de la strato S-ta Deniso, preskaŭ ĉe la angulo de la strato Petit-Lion (Leonido), ekzistis ne antaŭlonge unu el tiuj konservindaj domoj, kiuj liveras al la historiistoj la eblecon rekonstrui analogie la antikvan Pariz-on. La falminacantaj muroj ŝajnis esti iam kovritaj per multkoloraj hieroglifoj. Kian alian nomon la vagulo povis doni al la X kaj al la V, kiujn desegnis sur la fasado la oblikaj aŭ diagonalaj traboj en la kalkŝmiraĵo per paralelaj fendetoj? Fakte ĉe la preterpaso, ankaŭ de la plej malpezaj veturiloj, ĉiu el tiuj traboj moviĝis en sia enĉizo. Tiu respektinda konstruaĵo estis superita de triangula tegmento, kies neniun modelon baldaŭ oni vidos en Parizo. Tiu kovrilo tordita per la malbonaj veteroj de la pariza klimato antaŭstaris ĝis tri futoj super la strato, tiom por protekti kontraŭ la pluvo la pordsojlon, kiom por ŝirmi la muron de la subtegmento kaj ĝian senapogan lukon. Tiu lasta etaĝo estis konstruita el tabuloj najlitaj unu sur la alia, kiel ardezoj, sendube por ne tro pezi sur tiu nefirma domo.

En pluveca mateno de monato Marto, junulo zorge envolvita en sia mantelo staris sub la elstara tegmento de butiko kontraŭ tiu malnova loĝejo kaj ŝajnis observi ĝin kun entuziasmo de arkeologo. En vero, tiu restaĵo de la XVI-centjara burĝaro povis prezenti al la observanto pli ol unu solvotan problemon. Ĉiu etaĝo montris sian apartecon. Ĉe la unua kvar fenestroj longaj, mallarĝaj, proksimaj unu de la alia, havis lignajn kvadratojn en sia malsupra parto por naski dubhelon, dank’ al kio lerta vendisto donas al la ŝtofoj la koloron deziratan de siaj aĉetantoj. La junulo ŝajnis tute malŝati tiun gravan domparton, liaj okuloj ne jam fiksis sin tie. La fenestroj de la dua etaĝo, kies movkovriloj refalditaj lasis vidi tra grandaj vitraĵoj de Bohema vitro kurtenetojn el flavruĝa muslino ne interesis lin pli. Lia atento sin direktis precipe al la tria, al malbelaj fenestroj, kies maldelikate laborita ligno estus meritinta, ke oni metu ĝin en la „Konservejon de la artoj kaj metioj“ por montri la unuajn penojn de la franca lignaĵarto. Tiuj fenestroj havis vitraĵetojn de koloro tiel verda, ke sen siaj bonegaj okuloj la junulo ne estus povinta ekvidi la blukvadratajn kurtenojn, kiuj kaŝis la misterojn de tiu loĝejo al la profanulaj okuloj. De tempo al tempo tiu observanto, enuigata pro sia senrezulta rigardado aŭ pro la silento, en kiu enprofundiĝis la domo, same kiel la tuta kvartalo, mallevis siajn okulojn al la malsupraj regionoj. Nevola rideto desegniĝis tiam sur siaj lipoj, kiam li revidis la butikon, kie renkontiĝis efektive sufiĉe ridindaj aferoj. Teruriga ligna kolono horizonte apogita sur kvar stangoj, kiuj ŝajnis kurbigitaj per la pezo de tiu kaduka domo, estis surkovrita per tiom da tavoloj de diversaj ŝmir-pentraĵoj, kiom de ruĝpudro ricevis la vango de maljuna dukino. Meze de tiu larĝa trabo gracie skulptita troviĝis antikva pentraĵo reprezentanta katon, kiu pilkludas. Tiu pentraĵo kaŭzis la ĝojon de la junulo. Sed oni devas diri, ke la plej sprita el la modernaj pentristoj ne imagus tian tiel komikan karikaturon. La besto tenis en unu de siaj antaŭpiedoj reĵetilon tiel grandan, kiel ĝi mem, kaj staris sur siaj postpiedoj por celi dikegan pilkon, kiun al ĝi resendis nobelo kun brodita vestaĵo. Desegnaĵo, koloroj, akcesoraĵoj, ĉio estis pentrita tiamaniere, ke oni povus kredi, ke la artisto volis primoki la komerciston kaj la preterpasantojn. Difektante tiun naivan pentraĵon, la vetero kaj la tempo igis ĝin pli groteska ankoraŭ per kelkaj malcertaĵoj, kiuj devis maltrankviligi konsciajn vagulojn. Ankaŭ la punktmakulita vosto de la kato estis pentrita tiamaniere, ke oni povis kredi, ke ĝi estas rigardanto, tiel la vosto de la katoj de niaj prauloj estis dika, alta kaj densa. Dekstre de la pentraĵo, sur blua fono, kiu neperfekte kaŝis la lignan pentraĵon la preterpasantoj legis: GUILLAUME kaj maldekstre: POSTEULO DE SINJORO CHEVREL. Suno kaj pluvo formordis la plej grandan parton de la muelita oro troŝpareme metita sur la literojn de tiu surskribo, ĉe kiu la U anstataŭis la V, kaj reciproke, laŭ la leĝoj de nia malnova ortografio. Por malaltigi la malhumilecon de tiuj, kiuj opinias, ke la mondo tagon post tago plispritiĝas, kaj ke la moderna ĉarlatanismo superas ĉion, decas, ke oni rimarkigas, ke tiuj elpendaĵoj, kies etimologion trovas stranga pli ol unu pariza komercisto, estas pentraĵoj, dank’ al kiuj niaj petolaj prauloj estis sukcesintaj altiri la aĉetantojn en siajn firmaojn. Ekzemple: _La Porkino_, _kiu ŝpinas_, la _Verda Simio_ ktp. estis bestoj en kaĝo, de kiuj la lerteco mirigis la preterpasantojn kaj la dresiteco pruvis la paciencon de la industriisto en la XV-a jarcento. Similaj kuriozaĵoj pliriĉigis pli rapide siajn bonŝancajn posedantojn ol la _Providencoj_, la _Bonaj Fidoj_, la _Dank’ al Dio_ kaj la _Senkapigoj de S-ta Johano-Baptisto_, kiujn oni vidas ankoraŭ en la strato S-ta Deniso. Tamen la nekonito ne restis tie certe por admiri tiun katon, kiun momenton da atento sufiĉis por gravuri en la memoron. Tiu junulo havis ankaŭ siajn apartaĵojn. Lia mantelo faldita laŭ la antikva drapaĵo, lasis vidi elegantajn ŝuojn, tiom pli rimarkindaj meze de la pariza koto, ĉar li havis blanksilkajn ŝtrumpojn, kies ŝprucmakuloj pruvis lian senpaciencon. Li venis kredeble de edziĝfesto aŭ de balo, ĉar je tiu frua horo li mantenis blankajn gantojn, kaj la bukloj de liaj nigraj malfrizitaj haroj, disĵetitaj sur liaj ŝultroj, indikis hararanĝon laŭ Karakala, enmodigita tiom de la skolo de David kiom per tiu pasanta entuziasmo por la grekaj kaj romaj formoj, kiu signis la unuajn jarojn de tiu jarcento. Malgraŭ la bruo, kiun faris kelkaj malfruiĝintaj legomistoj veturante galope por atingi la grandan vendhalon, tiu tiel malkvieta strato havis tiam trankvilecon, kies magiecon konas nur tiuj, kiuj eraris en senhoma Parizo je tiuj horoj, kiam ĝia bruaro momente kvietiĝita, renaskiĝas kaj estas aŭdata en la malproksimo kiel la granda marvoĉo. Tiu stranga junulo kredeble estis tiel scivolema por la komercistoj de LA KATO, KIU PILKLUDAS, kiel LA KATO, KIU PILKLUDAS estis tia por li. Blankbrila kravato igis lian malkvietan vizaĝon ankoraŭ pli pala ol ĝi estis reale. La flamo laŭvice malluma kaj fajrera, kiun ĵetis liaj nigraj okuloj, harmoniĝis kun la strangaj konturoj de lia vizaĝo, kun lia larĝa kaj ondlinia buŝo, kiu kuntiriĝis ridetante. Lia frunto, sulkigita pro grava malagrablaĵo, fatalaspektis. Ĉu la frunto ne estas, kio estas pli profeta en la homo? Kiam tiu de la nekonito esprimis la pasion, la faldetoj, kiuj tie formiĝis, kaŭzis kvazaŭan terurigon pro la vigleco, per kiu ili reliefiĝis; sed kiam li reakiris sian trankvilecon, tiel facile rompeblan, tie oni vidis lumecan graciecon, kiu altirebligis tiun fizionomion, kie ĝojo, doloro, amo, kolero, malŝato vive brilis per tiel komunikiĝa maniero, ke la plej nesenta homo devis esti impresigita per ĝi. Tiu nekonito koloretiĝis tiel je la momento, kiam subite oni malfermis la lukon de la subtegmenta ĉambro, ke li ne vidis tie ekaperi tri gajajn vizaĝojn rondetajn, blankajn, rozkolorajn sed tiel ordinarajn, kiel la vizaĝoj de la Komerco, skulptitaj sur kelkaj monumentoj. Tiuj tri vizaĝoj enkadrigitaj per la luko memorigis la kapojn de pufvangaj anĝeloj disflugantaj en la nuboj, kiuj akompanas la eternan Patron. La metilernantoj enspiris la eliĝaĵojn de la strato kun avideco elmontranta, kiom la atmosfero de ilia subtegmenta ĉambro estis varma kaj haladza. Post kiam li estis montrinta tiun strangan gardostaranton, la komizo, kiu ŝajnis esti la plej gajema, malaperis kaj revenis tenante ilon, kies rigida metalo estis antaŭ nelonge anstataŭita per fleksebla ledo; poste ĉiuj alprenis malican aspekton rigardante la vagulon, sur kiun ili ŝprucigis maldensan kaj dubeblankan pluvon, kies parfumo provis, ke la tri mentonoj ĵus estis razitaj. Altstarantaj sur piedpinto kaj rifuĝintaj funden de la ĉambro por ĝui la koleron de sia viktimo, la komizoj ne ridis plu, vidante la senzorgan malŝaton, kun kiu la junulo skuis sian mantelon, kaj la malestimegon markitan sur lia vizaĝo, kiam li levis la rigardon al la malplena luko. Tiumomente blanka kaj delikata mano resuprenigis al la glitfenestreto la malsupran parton de unu el la malbelaj fenestroj de la tria etaĝo per tiaj ŝovfaldoj, kies turnkruco lasas ofte neatendite defali, la pezan vitraĵon, kiun ĝi devas reteni. La preterpasanto estis tiam rekompencita pro sia longa atendado. La vizaĝo de junulino, freŝa kiel unu el tiuj blankaj kalikoj, kiuj floras meze de la akvoj, montris sin kronita per ĉifita muslino, kiu donis al ŝia kapo mienon de admirinda virgeco. Kvankam tegitaj per bruna ŝtofo, ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj ekvidiĝis dank’ al interspacetoj naskitaj de dumdormaj movoj. Neniu esprimo de ĝeno difektis nek la senmalicon de tiu vizaĝo, nek la kvietecon de tiuj okuloj, senmortigitaj antaŭe per la superegaj verkoj de Rafaelo: tio estis la sama gracieco, la sama trankvileco de tiuj virgulinoj iĝitaj proverbfamaj. Ĉarma kontrasto naskita de la juneco de la vangoj de tiu figuro, sur kiu la dormo preskaŭ estis reliefiginta superabundon de vivo, kaj de la kadukeco de tiu masiva fenestro kun maldelikataj konturoj, kies apogilo estis nigra! Similante tiujn tagajn florojn, kiuj matene ne jam malvolvigis sian tunikon ruligitan per la noktaj malvarmoj, la junulino apenaŭ vekita lasis vagi siajn bluajn okulojn super la najbarajn tegmentojn kaj rigardis la ĉielon; poste laŭ kvazaŭa kutimo, ŝi mallevis ilin super la malhelajn stratajn regionojn, kie ili renkontis tuj tiujn de ŝia adoranto. La koketeco sendube suferigis ŝin pro tio, ke oni vidis ŝin negliĝe, ŝi retiriĝis vigle malantaŭen, la eluzita turnkruco turniĝis, la fenestro[2] malsupreniĝis kun tiu rapideco, kiu niatempe donigis abomenan nomon al tiu naiva eltrovo de niaj prauloj kaj la vizio malaperis. Ŝajnis al tiu junulo, ke subite nubo kaŝis la plej brilan matenstelon.

Dum tio okazis, la pezaj internaj fenestrokovriloj, kiuj ŝirmis la nefirman vitraĵon de la butiko LA KATO, KIU PILKLUDAS estis forprenitaj kvazaŭ sorĉe. La malnova pordo kun frapilo estis puŝita kontraŭ la internan dommuron de servisto kredeble samtempulo de la elpendaĵo, kiu per trema mano tie fiksis la kvadratan drapopecon, sur kiu estis brodita per flava silko la nomo „_Guillaume, posteulo de Chevrel_“. Pli ol unu preterpasanto ne estus povinta diveni la komercan fakon de sinjoro Guillaume. Tra la dikaj ferstangoj, kiuj ŝirmis ekstere lian butikon, apenaŭ oni ekvidis envolvitajn en bruna tolaĵo pakojn tiel multajn kiel haringoj, kiam ili tranaĝas la Oceanon. Malgraŭ la ŝajna simpleco de tiu gotika fasado, sinjoro Guillaume estis el ĉiuj parizaj drapvendistoj tiu, de kiu la magazenoj estis ĉiam la plej taŭge provizataj, de kiu la rilatoj estis plej ampleksaj, kaj de kiu la komerca honesteco estis plej ekzakta. Se iuj el liaj kolegoj estis kontraktintaj kun la regnestraro, ne posedante la postulitan kvanton da drapo, li estis ĉiam preta liveri ĝin al ili, kiom ajn multa estis la nombro de la liverotaj pecoj. La ruza negocisto konis mil manierojn por altribui al si la plej grandan gajnon, ne devante kiel ili, klopodi apud protektantoj, antaŭ ili humiliĝi aŭ fari multekostajn donacojn. Se la kolegoj povis pagi lin nur per bonegaj kambioj pageblaj post longa tempo, li konigis sian notarion, kiel akordiĝeman viron, kaj povis ankoraŭfoje eltiri duan profiton el sama afero, dank’ al tiu rimedo, kiu igis, ke la negocistoj de la S-ta Denisa strato komune diris: „Dio gardu vin kontraŭ la notario de sinjoro Guillaume!“ por signifi tropezan diskonton. La maljuna negocisto subite troviĝis starante, sur sia butiksojlo, en la momento kiam la servisto sin retiris. Sinjoro Guillaume rigardis la S-ta Denisan straton, la najbarajn butikojn kaj la veteron, kiel homo, kiu elŝipiĝas en Le Havre kaj revidas Francujon post longdaŭra vojaĝo. Bone konvinkita, ke nenio ŝanĝis dum lia dormo, li nun ekvidis la gardostarantan preterpasanton, kiu siaflanke zorge pririgardis la prapatron de la drapvendistaro, kiel Humboldt sendube rigardis la unuan elektran gimnoton en Ameriko. Sinjoro Guillaume portis larĝajn, nigrovelurajn pantalonetojn, diverskolorajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn kvadratigitajn kun arĝentaj bukoj. Lia ĵaketo kun kvadrataj baskoj, kvadrata kolumo envolvis lian iom kurbitan korpon per dubeverda drapo garnita per butonegoj el blankmetalo sed ruĝigitaj per uzo. Liaj grizaj haroj estis tiel taŭge platigitaj kaj kombitaj sur lia flava kranio, ke li similis sulkitan kampon. Liaj verdaj okuletoj boritaj kiel per borileto, flamis sub la arkoj indikitaj per maldensa ruĝaĵo anstataŭ brovoj. La zorgoj desegnis sur sia frunto horizontalajn faldetojn tiel multnombrajn, kiel la faldoj de lia ĵaketo. Tiu palega vizaĝo signis la paciencon, la komercan prudenton kaj la ruzan gajnavidecon, kiujn postulas la aferoj.

Tiuepoke oni vidis malpli malofte ol nun antikvajn familiojn, en kiuj konserviĝis, kiel multvaloraj tradicioj, la moroj, la karakterizaj kostumoj de ilia profesio, restintaj meze de la nova civilizacio kiel tiuj antaŭdiluvaj ruboj retrovitaj de Cuvier en la ŝtonminejoj. La ĉefo de la Guillaum-a familio estis unu el tiuj notindaj konservantoj de la antikvaj vivmanieroj: oni aŭdis kelkfoje lin bedaŭranta la „arĥiĉefon de la komercistoj[3]“, kiam li parolis pri juĝo de la komerca tribunalo, li nomis ĝin nur _la verdikto de la konsuloj_[4]. Levinta, sendube laŭ tiu kutimo, la unua en sia domo, li atendis firme la alvenon de siaj tri komizoj por riproĉi ilin okaze de malfruiĝo. Tiuj junaj disciploj de Merkurio ne konis ion pli terurigan ol la silenteman aktivecon, per kiu la patrono esploris iliajn vizaĝojn kaj iliajn morojn la lundon matene, por serĉi la pruvojn aŭ la postsignojn de iliaj malsaĝaĵoj. Sed tiumomente la maljuna vendisto neniel atentis pri siaj lernantoj. Li penis por trovi la motivon de la prizorgemo, per kiu la junulo kun silkaj ŝtrumpoj kaj mantelo direktis alterne la rigardojn jen al la elpendaĵo jen al la profundaĵo de lia magazeno. La taglumo pliheliĝanta ebligis, ke tie oni ekvidis la kradigitan skribotablon ĉirkaŭitan per kurtenoj el malnova verda silko, kie kuŝis la libregoj, mutaj orakloj de la domo. La tro scivolema fremdulo ŝajnis avidi tiun loĝetejon, preni la planojn de flanka manĝoĉambro lumigita per vitraĵo en plafono, de kie la familio kunigita dum la manĝadoj povis facile vidi la plej etajn akcidentojn okazantajn sur la butiksojlo. Tiel granda amo al lia loĝejo ŝajnis suspekta al la negocisto, kiu suferis sub la reĝimo de la Terurigo[5]. Sinjoro Guillaume pensis do sufiĉe laŭnature, ke tiu malbonsigna figuro pensis pri la kaso de LA KATO, KIU PILKLUDAS. Post kiam li sekrete estis ĝuinta la senvortan duelon, kiu okazis inter lia patrono kaj la nekonato, la plej aĝa komizo kuraĝetis meti sin sur la kahelŝtonon, kie staris sinjoro Guillaume, kiam li vidis, ke la junulo ŝtele rigardis la fenestrojn de la tria etaĝo. Li faris du paŝojn en la straton, kaplevis kaj kredis, ke li ekvidis fraŭlinon Aŭgustinon Guillaume, kiu rapide retiriĝis. Malkontenta pro la akrevideco de sia unua komizo, la vendisto ĵetis al li malrektan rigardon; sed subite la timoj, kiujn la ĉeesto de tiu preterpasanto ekscitis en la animo de la komercisto kaj de la amanta komizo, ekmalaperis. La nekonato alvokis fiakron, kiu iris al proksima placo, enveturiĝis rapide ŝajnigante trompigan indiferentecon. Tiu foriro metis ian balsamon en la koron de la aliaj komizoj, sufiĉe maltrankvilaj retrovante la viktimon de ilia petolaĵo.

-- Nu, sinjoroj, kial vi restas tie kun la brakoj interplektitaj! -- diris sinjoro Guillaume al siaj tri komizoj. -- Ja tiam, je diablo! kiam mi estis ĉe la sinjoro Chevrel, mi estis jam esplorinta pli ol du rulaĵojn da drapo.

-- Do tagiĝis pli frue, -- diris la dua komizo, kiun tiu tasko koncernis.