La Falo de Uŝero-Domo

Part 2

Chapter 2 2,972 words Public domain Markdown

Niaj libroj—la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan parton de la mensa ekzisto de la malsanulo—nepre taŭgis, kiel oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege verkojn kiel _Verdverdo kaj Verdflavo_ de Graseto; _Belfegoro_ de Makjavelio; _Ĉielo kaj Infero_ de Svedenborgo; _La Subtera Vojaĝo de Nikolao Klimo_ de Holbergo; _Kiromancio_ de Roberto Fludo, tiun de Johano de Indaĝineo, kaj tiun de Delaĉambro; _Vojaĝo en la Bluan Distancon_ de Tiko, kaj _Urbo de la Suno_ de Kampanelo. Nia plej ŝatata volumo estis malgranda oktava eldono de _Directorium Inquisitorium_, de la Dominikano Ejmeriko de Ĝirono; kaj estis partaĵoj de _Pomponius Mela_, pri la malnovaj afrikaj satirusoj kaj egiptaĵoj super kiuj Uŝero sidis en primeditado dum horoj. Plejmulte plaĉis al li tamen tralegi precipe raran kaj kuriozan libron en kvartaj gotikaĵoj—manlibron de forgesita eklezio—_Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae_.

Mi malsukcesis malpensi pri la sovaĝa ceremoniaro de tiu verko kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun vesperon, dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, li deklaris sian intencon konservi ŝian kadavron dum du semajnoj (antaŭ ties fina enterigo) en unu el la multaj keloj situantaj interne de la ĉefmuroj de la konstruaĵo. La praktikan kialon tamen por tiu malkutima procedo mi pensis malhavi la rajton kontraŭstari. Kondukis la fraton al tiu decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la malkutima karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj kaj avidaj demandoj flanke de ŝiaj kuracistoj, kaj la fora kaj malkaŝita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, rememorante la sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis sur la ŝtuparo en la tago de mia alveno ĉe la domo, mi sentis nenian deziron malaprobi kion mi taksis plej favore maldanĝera kaj neniel kontraŭnatura antaŭzorgo.

Responde al la peto de Uŝero, personamane mi helpis lin aranĝi la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis en la ĉerko, ni ambaŭ, kaj nur ni, ĝin alportis al ties ripozejo. La kelo en kiu ni ĝin deponis (kaj kiu dum tiom longa tempo restintis en fermado ke niaj torĉoj, duonsufokite en ĝia prema atmosfero, disponigis al ni malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokiĝante, je granda profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruaĵo kiun enestis mia persona ĉambraro. Ĝi plenumis, verŝajne, en foraj feŭdaj epokoj, la malbonegan rolon de karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo por pulvo aŭ alia ege bruliva materio, ĉar parto de ties planko, kaj la tuta internaĵo de longa arkopasejo tra kiu ni ĝin atingis, estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el masiva fero, estis simile ŝirmita. Ĝia pezego faris malkutime akutan raspan sonon dum ĝi moviĝis sur siaj ĉarniroj.

Subenmetinte nian malĝojigan ŝarĝon sur stablojn en tiu regiono de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraŭ malŝraŭbitan kovrilon de la ĉerko kaj rigardis la vizaĝon de la enloĝanto. Rimarkinda simileco inter frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian atenton; kaj Uŝero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis geĝemeloj kaj ke ĉiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaŭ komprenebla karaktero. Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge sur la virino—ĉar maleblis ŝin rigardi senmire. La malsano tiel entombiginta ŝin en la pleneco de la juneco, postlasis, kiel ofte okazas en ĉiuj malsanoj de ege katalepsia karaktero, la similaĵon de pala ruĝiĝo sur la brusto kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde lantan rideton kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj ŝraŭbfiksis la kovrilon kaj, ŝlosinte la feran pordegon, sekvis nian vojon, penadege, ĝis la apenaŭ malpli malgajajn ĉambrarojn de la supra parto de la domo.

Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla ŝanĝiĝo agis sur la trajtojn de la mensa malsano de mia amiko. Lia kutima maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn li malatentis aŭ forgesis. Li vagiradis de ĉambro al ĉambro kun hasta, malkonstanta kaj sencela paŝo. La paleco de lia vizaĝo alprenis, se tiaĵo eblas, pli makabran koloron—sed la lumeco de liaj okuloj nepre estingiĝintis. La antaŭe malofta raŭketeco de lia voĉo ne plu aŭdiĝis; kaj tremega vibradeto, kvazaŭ kaŭzite de nepra teruro, karakterizis seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive, kiam mi pensis ke lia senĉese agitata menso baraktas sub la pezo de iu premega sekreto por malkovri kiun li penadas naskigi la bezonatan kuraĝon. Alifoje mi devis konkludi ke ĉio nur fontas el la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, ĉar mi vidis lin spektadi malplenejojn dum horoj, en pozo de la plej profunda atento, kvazaŭ aŭskultante iun imagan sonon. Malmirinde estas ke lia kondiĉo min teruris—min infektis. Mi sentis supervenketi min, ŝtelpaŝe sed konstantaritme, la sovaĝajn influojn de liaj personaj fantaziaj tamen imponegaj superstiĉoj.

Estis precipe, kiam mi enlitiĝis malfruhore en la nokto de la sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la karceron, ke mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La dormo malkonsentis alproksimiĝi mian liton—dum pli kaj pli forlantis la horoj. Mi penadis nuligi per logika rezonado la nervozecon kiu min regis. Mi strebis kredi ke pri granda parto, se ne pri la tutaĵo de tio kion mi sentis, respondecas la mistifika influo de la morna meblaro de la ĉambro—la malhelaj kaj ĉifonigitaj drapaĵoj kiuj, torture ekvigligite far la spirado de leviĝanta ŝtormo, ŝanceliĝis maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj susuris malcerte inter la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj klopodoj vanis. Malbridebla tremado invadis iom post iom mian korpon; kaj, finfine, sur mian koron mem sidiĝis inkubo de nepre senkiala timo. Forskuante tion per anhelo kaj luktogesto, mi min levis sur la kusenoj kaj, sincerege fiksrigardante la intensan malhelon de la ĉambro, aŭskultis—mi malscias la kialon, sed instinkta spirito min instigis—kelkajn mallaŭtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la paŭzoj de la ŝtormo, kaj je longaj intertempoj, mi malsciis de kie. Supervenkite de intensa sento de hororo, neklarigebla kaj netolerebla, ĵethaste mi vestiĝis (ĉar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj strebis min eligi el la lamentinda kondiĉo en kiun mi falintis, per rapida ĉirkaŭpromenado, tien kaj reen, en la ĉambraro.

Mi plenumis nur kelkajn ĉirkaŭiradojn en tiu maniero kiam malpeza paŝsono sur najbara ŝtuparo min atentigis. Baldaŭ mi ĝin rekonis kiel tiun de Uŝero. La sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata tuŝo, ĉe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizaĝo estis, kiel kutime, kadavre pala—sed aldone enestis lian rigardon speco de freneza ĝojego—en lia tuta konduto vidiĝis speco de verŝajne retenita _histerio_. Lia maniero min konsternegis—sed io ajn prefereblis al la soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj mi eĉ antaŭĝuis lian kuneston kiel konsolon.

"Kaj ĉu vi ĝin ne vidis?" li diris abrupte, ĉirkaŭrigardinte fikse en silento dum kelkaj momentoj—"ĉu tial vi ne vidis ĝin?—nu, atendu! ĝin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj kaj ĵetgeste malfermis ĝin libere antaŭ la ŝtormo.

La impeta kolerego de la eniranta vento preskaŭ nin levis de sur la piedoj. Temis, efektive, pri ŝtorma tamen severe bela nokto, nokto sovaĝe aparta pro sia teruro kaj sia beleco. Verŝajne kirlventego kunamasigintis sian potencon en nia ĉirkaŭejo; ĉar okazis oftaj kaj fortegaj ŝanĝiĝoj de la blovdirekto de la vento; kaj la preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke ili premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la vivecan viglecon je kiuj ili flugis de ĉiuj punktoj unuj kontraŭ la aliajn, sen foriri en la distancon. Mi diras ke eĉ ilia preterkutima denseco ne malhelpis nin percepti tion—tamen ni ĝuis nenian ekvidon pri la luno aŭ la steloj—nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la subaj surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone al ĉiuj surteraj objektoj nin proksime ĉirkaŭantaj, ardis en la kontraŭnatura lumo de malklare scintila kaj klare videbla gasa elspiraĵo kiu ĉirkaŭpendis kaj vualis la domegon.

"Vi malrigardu—vi nepre malrigardu tion!" mi diris, tremegante, al Uŝero, dum mi lin kondukis, kun delikata perforto, de la fenestro ĝis seĝo. "Ĉi tiuj aperaĵoj, kiuj vin konsternas, estas nur ne malkutimaj elektraj fenomenoj—aŭ povas esti ke ilia makabra naskiĝo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu tiun klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen estas unu el viaj plej ŝatataj aventurromanoj. Mi legu kaj vi aŭskultu; kaj tiel kune ni forpasigu ĉi tiun teruran nokton."

La antikva volumo enmanigita de mi estis _Freneza Rendevuo_ de Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltaŭga ŝerco ol por serioza aserto mi nomis ĝin plej ŝatata libro de Uŝero; ĉar, efektive, ĝia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Ĝi estis tamen la sola ĉemana libro; kaj mi nutris svagan esperon ke en la ekstremismo mem de la malsaĝaĵo kiun mi deziris legi (ĉar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj) trovos malstreĉiĝon la ekscitiĝo nun agitanta la hipokondriulon. Se mi kuraĝintus taksi la situacion, efektive, laŭ la freneza trostreĉita mieno de entuziasmo kun kiu li aŭskultis, aŭ ŝajnigis aŭskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli pri la sukceso de mia procedo.

Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo, heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la loĝejon de la ermito, entreprenas eniri perforte. Ĉi tie, oni memoru, la rakonto tekstas jene:

"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuraĝan koron kaj kiu estis nun des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn ŝultrojn, kaj timante pligrandiĝon de la ŝtormo, levis senhezite sian klabon, kaj, per batoj, rapide faris malfermaĵon por sia gantita mano en la lignaĵoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj frakasis kaj disigis ĉion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno forsendis eĥoan alarmsignalon en la tutan arbaron."

Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, paŭzis; ĉar ŝajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio min trompis)—ŝajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza simileco de karaktero, la eĥado (tamen sufokita kaj mallaŭta, kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu fikstenis mian atenton; ĉar, inter la klakado de la fenestroklapoj kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortiĝanta ŝtormo, la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi aŭ perturbi. Mi daŭrigis la rakonton:

"Sed la brava ĉampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege koleriĝis kaj mistifikiĝis perceptante nenian signon pri la malica ermito; sed, anstataŭe, renkontante drakon de skvama kaj granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaŭ palaco de oro, kun planko de arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo de brila latuno surportanta tiun surskribon:

Konkerinto estas kiu ĉi-tien eniras; Gajnos la ŝildon kiu pereigos la drakon;

kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu falis antaŭ li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega bruo, kies ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis."

Ĉi tie denove mi paŭzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovaĝa mirego—ĉar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive mi aŭdis (kvankam el kiu direkto ĝi fontis mi malsukcesis diri) mallaŭtan kaj ŝajne foran, tamen raŭkan, daŭran kaj preterkutiman kri- aŭ gratsonon—la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam naskigis por la kontraŭnatura kriego de la drako tia kian priskribis la rakontisto.

Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega koincido, far mil kontraŭstarantaj sensacoj, en kiuj superis miro kaj terurego, mi retenis tamen sufiĉan spiritopretecon por eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia kunestanto. Mi nepre malcertis ĉu li rimarkis la koncernajn sonojn; kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga ŝanĝiĝo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post iom li ĉirkaŭmovis sian seĝon ĝis ĝin postenigi en alfrontado al la ĉambropordo; tial mi ĝuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaŭ en neaŭdebla murmurado. Lia kapo falintis sur sian bruston—sed mi certis ke li ne estas en la dormo, pro la larĝa kaj rigida malfermaĵo de la okulo kiam mi ekvidetis ĝin en profilo. La emocio de lia korpo, cetere, malakordis kun tiu pensado—ĉar li ŝanceliĝis de flanko al flanko kun delikata tamen konstanta kaj senŝanĝa svingado. Rapide konsciinte pri ĉio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis jene:

"Kaj nun la ĉampiono, eskapinte el la terura furiozo de la drako, pripensante la latunan ŝildon kaj la rompon de la ĉarmo ĝin surkuŝanta, forigis la kadavron de sur la vojo antaŭ si kaj alproksimiĝis kuraĝe trans la arĝentan pavimon de la kastelo ĝis la muro kie pendis la ŝildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon, sed sin faligis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun grandega kaj sonorega bruaĉo."

Tujege post kiam tiuj silaboj trapasis miajn lipojn—kvazaŭ efektive en tiu momento latuna ŝildo falis peze sur arĝentan plankon—mi perceptis distingan, kavsonan, metalan kaj sonoregan, sed ŝajne dampitan reeĥadon. Entute maltrankviligite, mi stariĝis eksalte; sed la konstanta sinlulado de Uŝero daŭris seninterrompe. Mi alhastis la seĝon sur kiu li sidis. Lia rigardo estis fiksfleksita antaŭ li kaj tra lia tuta vizaĝo regis ŝtona rigideco. Sed, dum mi metis la manon sur lian ŝultron, forta tremego skuis lian tutan korpon; malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj lipoj; kaj mi vidis ke li parolas en mallaŭta, hasta, galimatia murmurado, kvazaŭ malkonsciante pri mia ĉeesto. Kliniĝante proksime super li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj vortoj.

"Malaŭdi ĝin?—tute kontraŭe, mi ja aŭdas ĝin kaj jam antaŭe ĝin aŭdis. De longaj—longaj—longaj—multaj minutoj, multaj horoj, multaj tagoj, mi aŭdas ĝin—tamen mi malkuraĝis—ho, kompatu min, mizeran mizerulon kiu mi estas!—mankis al mi la kuraĝo—mankis la _kuraĝo_ ekparoli! _Ni entombigis ŝin viva!_ Ĉu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? Mi _nun_ diru al vi ke mi aŭdis ŝiajn unuajn malfortajn moviĝojn en la kava ĉerko. Mi aŭdis ilin—antaŭ multaj, multaj tagoj—tamen mankis al mi la kuraĝo—_mankis la kuraĝo ekparoli_! Kaj nun—hodiaŭnokte—Etelredo—ho! ho!—la rompo de la pordo de la ermito, kaj la mortokriego de la drako, kaj la sonorego de la ŝildo!—ni diru, anstataŭe, la frakaso de ŝia ĉerko kaj la grincado de la feraj ĉarniroj de la karcero kaj ŝiaj baraktoj interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi forrapidu? Ĉu baldaŭege ŝi ne aperos ĉi tie? Ĉu ŝi ne hastas por riproĉi min pri mia senkonsiderado? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn paŝojn sur la ŝtuparo?—Ĉu mi ne perceptas tiun pezan kaj teruran batadon de ŝia koro? FRENEZULO!" Ĉi tie li saltstariĝis furioze, elkriegante siajn silabojn, kvazaŭ en la strebado li rezignus sian animon. "FRENEZULO! MI DIRAS AL VI KE ŜI NUN STARAS ALIFLANKE DE LA PORDO!"

Kvazaŭ en la preterhoma energio de lia eldiro eltroviĝis la potenco de iu sorĉo—la grandegaj antikvaj paneloj kiujn la parolinto indikis pergeste, malfermis malrapide, en tiu momento, siajn pezegajn kaj ebonajn makzelojn. Tio estis la faro de la hastega ekblovo—sed tiam ekstere de tiuj pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro de Damo Madelino de Uŝero. Estis sango sur ŝiaj blankaj roboj kaj la indicoj de kruela luktado sur ĉiu haŭtero de ŝia marasmigita framo. Dum momento ŝi restis tremante kaj ŝanceliĝante de flanko al flanko sur la sojlo, tiam, kun mallaŭta ĝemanta krio, enfalis pezege sur la korpon de sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj mortodoloregoj, lin faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la teruroj kiujn li antaŭtimis.

El tiu ĉambro kaj el tiu domego mi fuĝis konsternigite. La ŝtormo daŭre agis kun sia tuta furiozo dum mi min trovis transiranta la malnovan digvojon. Subite pafiris laŭ la vojo sovaĝa lumo kaj mi turniĝis por vidi de kie devenis tiel malkutima brilego; ĉar restis malantaŭ mi nur la vasta domo kaj ties ombroj. La brilego fontis el plena, subiĝanta, sangoruĝa luno kiu nun scintilis klarege tra tiu antaŭe apenaŭ videbla fendiĝo kiu, laŭ mia pli frua priskribo, etendiĝis ekde la tegmento de la konstruaĵo, en zigzaga direkto, ĝis ties bazo. Dum mi spektadis, tiu fendiĝo plilarĝiĝis rapidege—sentiĝis feroca ekspiro de la kirlvento—la tuta orbo de la satelito aperis subite antaŭ mia rigardo—mia cerbo ŝanceliĝis dum mi vidis disiĝi hastege la potencajn murojn—aŭdiĝis longa tumulta kriegado kvazaŭ la sono de mil akvoj—kaj la profunda kaj mucida lageto ĉe miaj piedoj fermiĝis moroze kaj silente sur la eroj de "UŜERO-DOMO."

NOVELOJ DE USONAJ VERKISTOJ Esperantigitaj de EDWIN GROBE kaj Haveblaj ĉe ELNA LIBROSERVO P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono

ALCOTT, LOUISA MAY: MIA KONTRABANDULO

ANDERSON, SHERWOOD: TRI NOVELOJ ("La Morto en la Arbaro," "La Reveno," "La Perdita Romano")

FITZGERALD, F. SCOTT: LA DIAMANTO TIEL GRANDA KIEL RIC-HOTELO

HAWTHORNE, NATHANIEL: TRI NOVELOJ ("La Eksperimento de D-ro Hejdegero," "La Nigra Vualo de la Pastoro," "Juna Bonulo Braŭno")

IRVING, WASHINGTON: LA LEGENDO DE DORM-VALETO

IRVING, WASHINGTON: TRI NOVELOJ ("Ripo van-Vinklo," "Al la Leganto," "Aventuro de la Germana Studento")

JAMES, HENRY: LA TURNO DE LA ŜRAŬBO (en tri libretoj: I, II, III)

POE, EDGAR ALLAN: LA FALO DE UŜERO-DOMO

POE, EDGAR ALLAN: LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO

POE, EDGAR ALLAN: TRI NOVELOJ ("La Barelo de Amontilado," "La Denuncema Koro," "Manuskripto Trovita en Botelo")

TWAIN, MARK: TRI CETERAJ NOVELOJ ("La Amaventuro de la Eskimoa Fraŭlino," "Kanibalismo en la Vagonoj," "Bonŝanco")

TWAIN, MARK: TRI NOVELOJ ("Konfeso de Mortanto," "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo," "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto")

WHARTON, EDITH: ALIAJ TEMPOJ

WHARTON, EDITH: LA LONGA DAŬRO