Part 1
Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
LA FALO DE UŜERO-DOMO
NOVELO DE USONA VERKISTO EDGAR ALLAN POE (1809-1849)
Esperantigis EDWIN GROBE
Arizona-Stelo-Eldonejo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550, Usono 2000
Edgar Allan Poe: "LA FALO DE UŜERO-DOMO"
Origina Anglalingva Titolo: "THE FALL OF THE HOUSE OF USHER"
LA FALO DE UŜERO-DOMO
Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en la aŭtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la ĉielo, mi pasis sola, sur ĉevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj finfine min trovis, dum estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto pri la melankolia Uŝero-Domo. Mi malscias la kialon de tio—sed je la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla malfeliĉo invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" ĉar trankviligis tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar poezia) sensaco kiun kutime registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri sovaĝeco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi—la nuran domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno—la mornajn murojn—la malplenajn okulaspektajn fenestrojn—kelkajn fetorajn kareksojn—kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj—kun nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera sensaco pli taŭge ol kun la postrevo de opiofestinto—la amara replonĝo en ĉiutagan vivadon—la malbelega forfalo de la vualo. Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de la koro—senkompensa morneco de pensado kiun sukcesis survojigi ĝis sublimeco nenia premego de la imagpovo. Kio—mi paŭzis por primediti la temon—kio min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero-Domon? Estis mistero nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen la analizo de tiu povo nombriĝas inter konsideradoj preterpasantaj nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama aranĝo de la trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi aŭ eĉ entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj, responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe la kruta bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en senbrua heleco apud la loĝejo kaj subenrigardis—sed kun tremego eĉ pli ekscitanta ol antaŭe—la rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.
Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora regiono de la lando—letero de li—kiu, pro sia senbride petema karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan korpan malsanon—mensan malsanon kiu lin premas—kaj pri sincera deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon, kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis ĉio tio, kaj multe pli—estis la ŝajna _koreco_ kiu akompanis la peton—kiu malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre konsideris ege malkutima alvoko.
Kvankam, kiel knaboj, ni estis eĉ intimaj kunirantoj, mi malmulte sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis ĉiam ekscesa kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj de laŭdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindediĉo al la komplikaĵoj, eble eĉ pli ol al la tradiciaj kaj facile rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaŭ la ege rimarkindan fakton ke la tigo de la Uŝera gento, kvankam ĝuante longtempajn honorojn, neniam fondis daŭran branĉon; alivorte, ke la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj ĉiam, krom ege malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de jarcentoj, povintus trudi al la alia—estis tiu manko, eble, de akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al filo, de la hereda posedaĵo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliiĝis en la kuriozan kaj dubasencan nomon "Uŝero-Domo"—nomon ŝajnantan ampleksi en la mensoj de la kamparanaro ĝin uzanta, kaj la familion kaj la familian domon.
Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento—mia subenrigardado en la lageton—estis pliprofundigo de la unua malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida pligrandigo de mia superstiĉo—ĉar kial mi hezitu ĝin nomi tia?—utilis ĉefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa leĝo pri ĉiuj sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke, kiam denove mi levis la rigardon ĝis la domo mem, for de ties bildo en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio—fantazio tiel ridinda ke mi konsentas ĝin mencii nur por elmontri la viglan forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia ĉirkaŭejo—etoso havanta nenian rilaton kun la aero de la ĉielo, sed leviĝinta el la putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto—pesta kaj mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaŭ videbla, plumba.
Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur sonĝo, mi rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruaĵo. Ĝia ĉefa trajto ŝajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskoloriĝo kaŭzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin sternintis sur la tutan eksteraĵon kaj pendis el la aleroj en subtila, implikita retaĵo. Malgraŭ tio videblis tamen nenia eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonaĵo; kaj ŝajnis esti sovaĝa malkonformeco inter ties daŭre perfekta kunligo de eroj kaj la dispeciĝanta stato de la unuopaj ŝtonoj. Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la ŝajnigan tutecon de malnova lignaĵo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita kelo sen difektiĝi pro la interrompa spirado de la ekstera aero. Krom tiu indikaĵo pri vastskala putreco, tamen, la konstruaĵo elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de kontrolanta observanto konstatintus apenaŭ percepteblan fendeton, kiu, etendiĝante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis vojon suben laŭ la muro en zigzaga direkto, ĝis sin perdigi en la morozajn akvojn de la lageto.
Rimarkinte tiujn aspektaĵojn, mi rajdis trans mallongan digvojon ĝis la domo. Atendanta servanto ricevis mian ĉevalon kaj mi eniris la gotikan arkopasejon de la halo. Ŝtelpaŝa valeto kondukis min de tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj ĝis la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj mi jam parolis. Dum la objektoj min ĉirkaŭantaj—dum la ĉizaĵoj de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aŭ similaj al tiuj al kiuj mi jam alkutimiĝis ekde mia infaneco—dum mi malkuraĝis malagnoski kiom konata estas ĉio tio—tamen mi miris ekkonsciante kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj. Sur unu el la ŝtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Ĵetgeste nun la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaŭ sian mastron.
La ĉambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La fenestroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintigitaj kaj situis tiom for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi de interne. Malfortaj briletoj de ruĝigita lumo malfermis vojon tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis sufiĉe distingigi la plej elstarantajn objektojn de la ĉirkaŭejo; la rigardo penadis sensukcese tamen atingi la plej malproksimajn angulojn de la ĉambro kaj la kaŝanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj drapaĵoj surpendis la murojn. La ĝenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva kaj ĉifona. Multaj libroj kaj muzikiloj ĉirkaŭkuŝis en sporada aranĝo, sed sen vigligi la scenon. Mi sentis min kvazaŭ enspiri etoson de malĝojo. Aspekto de severa, profunda kaj nereaĉetebla melankolio surpendis kaj trapenetris ĉion.
Je mia eniro, Uŝero stariĝis el sofo sur kiu li kuŝis plenlonge kaj min salutis kun vigla varmeco kiu enhavis, laŭ mia unua takso, iom troigitan afablecon—la retenitan agon de enuigita mondcivitano. Ekrigardeto tamen sur lian vizaĝon min konvinkis pri lia nepra sincereco. Ni sidiĝis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian vorton, mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive, neniam antaŭe viro tiom multe ŝanĝiĝis en tiom mallonga periodo kiom Roderiko Uŝero! Nur malfacile mi sukcesis rekoni en la pala estaĵo sidanta antaŭ mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la karaktero de lia vizaĝo estintis en ĉiuj momentoj rimarkinda. Kadavera haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaĵaj, preterkompare lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan kurbiĝon; nazo de delikata hebrea formo, sed kun larĝeco de spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita mentono, indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala energio; hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj trajtoj, kun preterkutima etendiĝo super la regionoj de la tempio, kunkonsistigis vizaĝon malfacile forgesotan. Kaj nun en la nura troigo de la reganta karaktero de tiuj trajtoj, kaj de la mieno kiun ili kutimis elmontri, vidiĝis tioma ŝanĝiĝo ke mi malcertis al kiu mi parolis. La nun makabra paleco de la haŭto, kaj la nun mirakla heleco de la okuloj, antaŭ ĉio surprizis kaj eĉ mirigis min. Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, kaj dum, en sia sovaĝa filandra teksturo, ĝi ne falis, sed ŝvebis ĉirkaŭ la vizaĝo, mi malscipovis, eĉ strebegante, rilatigi tiun arabeskan mienon kun iu ajn koncepto pri simpla humaneco.
En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco, ioma nekonstanteco; kaj baldaŭ mi konsciis ke tio fontas el sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman trepidadon—troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaŭ memoraĵoj pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca kaj paŭta. Lia voĉo ŝanĝiĝis rapide de trema hezitado (kiam liaj animalaj spiritoj ŝajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco de energia precizado—tiu abrupta, peza, senurĝa, kavernsona eldirmaniero—tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita guturala eldirarto kiun ni konstatas ĉe la perdita ebriulo aŭ la malrevalorigebla opimanĝanto, dum la periodoj de lia plej intensa ekscitiĝo.
Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li. Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico pri kiu li malesperas malkovri solvon—simpla nervoza kondiĉo, li aldonis tujege, kiu baldaŭ sendube forpasos. Tio sin elmontris en arego da kontraŭnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj la ĝenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj manĝaĵoj tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestaĵojn havantajn specialan teksturon; lin ĝenis la odoroj de ĉiuj floroj; torturis liajn okulojn eĉ la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je hororo.
De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi pereos," li diris, "_devige_ mi pereos en tiu lamentinda frenezio. Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdiĝos. Mi timegas la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremegas antaŭ la penso pri iu ajn okazontaĵo, eĉ la plej sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al danĝero, krom rilate al ties nepra rezulto—teruro. En tiu senkuraĝa—en tiu bedaŭrinda stato—mi pensas ke baldaŭ aŭ post baldaŭ alvenos la periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."
Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato. Katenis lin kelkaj superstiĉaj efektoj rilate al la domo kiun li enloĝis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris—pro influo kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj por ke mi ilin ripetu ĉi-tie—influo efektivigita sur lian spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangaĵoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego—efekto kiun la _fizika_ aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malklara lageto kiun enrigardis tiuj ĉiuj, trudis finfine al la _spirito_ de lia ekzisto.
Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga malĝojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura kaj ege pli palpebla fonto—de la severa kaj longe daŭranta malsano—efektive de la verŝajne okazonta dissiĝo—de tenere amata fratino—lia sola kunestanto dum longaj jaroj—lia lasta kaj sola parenco en la mondo. "Ŝia forpaso," li diris, kun amareco kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la malfortan) la lasta de la antikva Uŝero-gento." Dum li parolis, Damo Madelino (ĉar tiel ŝi nomiĝis) trapasis malrapide foran parton de la ĉambro kaj, sen konscii pri mia ĉeesto, malaperis. Mi rigardis ŝin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego—tamen mi malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min dum mia rigardo postsekvis ŝiajn forirantajn paŝojn. Kiam iu pordo fermiĝis finfine post ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide la vizaĝon de la frato—sed li kaŝintis ĝin en la manoj kaj mi rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sterniĝis sur la marasmaj fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.
La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon de ŝiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Ĝis nun ŝi kontraŭstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno ĉe la domo, ŝi cedis (kiel ŝia frato min informis en la nokto kun nedirebla maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis ke la ekvido ĝuita de mi pri ŝia persono estos sendube la lasta kiun mi ĝuos—ke la damon, almenaŭ en viva stato, mi ne plu vidos.
Dum pluraj sekvintaj tagoj ŝian nomon menciis nek Uŝero nek mi; kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; aŭ mi aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝajn improvizadojn de lia parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kaŝejojn de lia spirito, des pli amare mi konsciis la senutilon de ĉiu klopodo feliĉigi menson el kiu malheleco, kvazaŭ iminenta pozitiva valoro, elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la morala kaj la fizika universo, en unu senĉesa radiado de malĝojo.
Ĉiam mi retenos memoraĵon pri la multaj solenaj horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Uŝero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza karaktero de la studoj aŭ la okupadoj en kiuj li min aktivigis aŭ al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitiĝema kaj ege kolerema idealismo ĵetis sulfuran glaceon sur ĉion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin aŭdigos ĉiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversaĵon kaj ampleksaĵon pri la sovaĝa melodio de la lasta valso de Fon-Vebero. El la pentraĵoj pri kiuj meditadis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝon post tuŝo, en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, ĉar mi tremegis sen konscii la kialon;—el la pentraĵoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas nun antaŭ mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco de siaj desegnaĵoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa estaĵo pentris ideon, tiu estaĵo estis Roderiko Uŝero. Por mi almenaŭ—en la cirkonstancoj tiam min ĉirkaŭantaj—elleviĝis el la puraj abstraktaĵoj kiujn la hipokondriulo penadis ĵeti sur sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron mi sentis eĉ ĝis nun starante en kontemplado antaŭ la agnoskite brilaj tamen tro konkretaj revaĵoj de Fuselio.
Unu el la fantasmagoriaj konceptaĵoj de mia amiko, partoprenantan malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi, kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentraĵo bildigis la internaĵon de ege longa kaj ortangula volbo aŭ tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj akcesoraj trajtoj de la desegnaĵo bone agis por komprenigi ke ĉi tiu elfosaĵo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendaĵo, kaj vidiĝis nenia torĉo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego de intensaj radioj transruliĝis ĉie kaj banis la tutaĵon en makabra kaj maldeca pompo.
Mi ĵus parolis pri tiu morba stato de la aŭdnervo kiu netolerebligis al la suferanto ĉiun muzikon, krom kelkaj efektoj de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallarĝaj etendoj al kiuj li sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda _facileco_ de liaj _improvizadoj_ maleksplikeblis. Ili fontis, verŝajne, kaj en la notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziaĵoj (ĉar ne malofte li sin akompanis per vortrimaj improvizaĵoj) el tiuj intensaj mensaj sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antaŭe, observeblajn, laŭ mia diraĵo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita ekscitiĝo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras. Ĝi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li ĝin havigis al mi, ĉar en la suba aŭ mistika fluo de ties signifo mi kredis percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion ĉe Uŝero pri la ŝanceliĝado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj titoliĝis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne laŭvorte, jene:
I
En la plej verda el niaj valoj, De bonaj anĝeloj enloĝata, Foje bela kaj eleganta palaco— Radianta palaco—levis la kapon. En la dominio de monarko Penso— Ĝi staris tie! Neniam serafo etendis flugilon Super teksaĵo eĉ duone tiel bela.
II
Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj, Sur ties tegmento flirtis kaj ŝvebis; (Tio—ĉio tio—okazis en la antikva Tempo de multantaŭaj tagoj) Kaj ĉiu delikata venteto kiu lantis, En tiu dolĉa tiamo, Laŭ la remparoj, plumhava kaj pala, Foriris estiĝinte flugilhava odoro.
III
Vagpromenantoj en tiu feliĉa valo Tra du brillumaj fenestroj vidis Spiritojn moviĝantajn muzike Laŭ bone agordita liutleĝo, Ĉirkaŭ trono, kie sidante (Nova Porfirio!) En majesteco konforma kun lia gloro, Videblis la estro de la regno.
IV
Kaj tute perl- kaj rubenbrila Estis la bela palacopordego, Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante Kaj senĉese scintilante, Eĥoaro kies sola plaĉa Tasko estis laŭdkanti, En voĉoj de supera beleco, La spriton kaj la saĝecon de sia rego.
V
Sed malicaĵoj, en roboj de malĝojo, Atakis la altan bienon de la monarko; (Ho, ni lamentu, ĉar neniam nova mateno Tagiĝos super li, ĉagrenito!) Kaj, ĉirkaŭ lia loĝejo, la gloro Kiu ruĝiĝis kaj ekfloris Estas nur malhele memorita legendo Pri enterigitaj tempoj.
VI
Kaj hodiaŭaj vojaĝantoj en tiu valo, Tra la ruĝlumaj fenestroj, vidas Vastajn formojn kiuj moviĝas fantazie Laŭ disonanca melodio; Dum, kvazaŭ rapida makabra rivero, Tra la pala pordego, Malbelega estaĵaro elhastas senĉese, Kaj ridas—sed ne plu ridetas.
Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis en pensvojon sur kiu evidentiĝis opinio de Uŝero kiun mi mencias malpli pro ties noveco (ĉar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la persisto kun kiu li ĝin proponis. Tiu opinio, en ties ĝenerala formo, asertis la sensivecon de ĉiuj vegetaĵoj. Sed, en lia malbonordita fantazio la opinio alprenis pli aŭdacan karakteron kaj transpaŝis, en kelkaj kondiĉoj, en la regnon de aferoj neorganikaj. Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aŭ la sinceran _entuziasmon_ de lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi sugestetis antaŭe) al la grizaj ŝtonoj de la loĝejo de liaj antaŭpatroj. La kondiĉoj de la sensiveco plenumiĝis, li imagis, en la aranĝsistemo de tiuj ŝtonoj—en la ordo laŭ kiu ili estis apudmetitaj, kaj ankaŭ en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur ili kaj de la putrintaj arboj ĉirkaŭstarantaj—antaŭ ĉio en la longtempa seninterrompa daŭro de tiu aranĝo kaj en ties duobligo en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro—la indicaro pri tiu sensiveco—videblis, li diris, (kaj ĉi tie mi eksaltetis dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de propra atmosfero ilia ĉirkaŭ la akvoj kaj la muroj. La rezulto elmontriĝis, li aldonis, en tiu silenta, tamen ĝenega kaj terura influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta de _li_ tion kion mi vidis—tion kio li nun estis. Komentadon tiaj opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.