Part 8
NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj vestojn.
JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.
TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.
MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaŭ vi, tamen pri unu afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun vi—ĉar mia karaktero estas ekkolerema—tion mi konfesas, sed ĉu mi iam sentigis al vi mian manon?
JANJO. Neniam, zorgantino mia!
MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas kvazaŭ hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj eĉ, se mi ilin kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas mem.
JANJO. Mi vin dankas ankaŭ pro via procedo. Per malsevereco eble mi estus fariĝinta malbonmora kaj nun estus malfeliĉa knabino, malestimata de ĉiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkaŝe povas renkonti la rigardojn de mia patro kaj fianĉo.
MARTO (aparte). Ho, Dio! ŝia parolo varmigas mian koron!
NIKO. Bela tago! Brueton mi aŭdas el suproj de l' pinoj en la arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.—Najbaroj, la suno proksimiĝas al sia subiro; do forĵetu malamon kaj persekuton antaŭ ol reĝo de l' tago kaŝas sian vizaĝon. Konkordon mi deziras!
TOBIO. Mi ankaŭ, antaŭa mia kunkreskulo. Jen mian manon!
NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!
ESKO (aparte). Eĉ mia ŝtonmalmola koro sin movas kiel ŝtono, kiun oni movas. (Laŭte.) Ni ĉiuj repaciĝu! Krisĉjo, bonsaluton!
KRISĈJO. Bonsaluton!
ESKO. Bone!—Ĉu Ivaro?
IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.
ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.
IVARO. Pardonu mian ŝerceton. Repaciĝon efektive mi ankaŭ deziras. Plivole vizaĝoj de amikoj ol de malamikoj min ĉirkaŭu!
TOBIO. Marto, vi ankaŭ plibonvoligu vian koron! Vi silentas.
ZEBEDEO. Edzino de Tobio, aŭskultu al miaj vortoj. En koroj de ĉiuj vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraŭ vi kaj tiu penso senĉese vian sangon boligas; sed enprofundiĝu en vian propran koron, virino, kaj vi trovos kaŭzon de via kolero kaj furiozo tie. Kredu min!
TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, aŭdu!
MARTO. Ĉu tiu ĉi ne estas tago de malĝojo kaj ĉagreno? Niaj filoj fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!
ESKO. Pardonu al ni!
MARTO. Pardoni vin! Ĉu ĉio per tio estas riparata? Antaŭ ol viajn faraĉojn dum tiuj vojaĝoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)
NIKO. Ĝuste jes, Janjo mia! Aŭskultu, kion subdiris al mi mia filino kaj kion mi jam mem ankaŭ konsideris.—Amikoj ja kutimas egaldividi la kaptaĵon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Krisĉjo?
KRISĈJO. Tiel estu!
NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj malsaĝaĵoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faraĉojn.
TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi kredis. Duonon de l' gajno!
NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laŭ volo de Janjo.
TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi ĉirkaŭprenos vin. La maljunulo vin volas ĉirkaŭpreni! (Ĉirkaŭprenas Janjon.)
MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la mondonaco.
ERIKO. La plej bonan mi vidis! Ĉio refariĝu bone!—Iru, Esko, kiam vi havas tempon al Karri kaj aranĝu la aferon kun li. Mi konas lin, monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj paciĝu kun li!
ESKO. Mi iros plejeble baldaŭ.
TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas kompensotaj.—Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!
IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.—For la ĝisnuna vivmaniero!
ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la glason! Mi volus vin regali per mia bastono!
IVARO. Bone regalu min!
ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraŭ fosas ĉirkaŭ la radiko de l' arbo; sed baldaŭ montru bonajn fruktojn!
IVARO. Mi ion entreprenos!
ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!
IVARO. Mi fariĝos maristo, Niko!
NIKO. Bone kaj ĝuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon, tion sciigas al mi via karaktero!
IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn ĉi-tieajn parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn profetojn mi hontigos.
NIKO. Bone!
TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!—Tion faru, tion faru, kaj estu bonvenonta reen!
IVARO. La afero estas decidita.
ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros ĉi tie kune kun patro kaj neniam edziĝos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon. Trompistinoj ili estas.
ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaŭ estas plej bona.
ESKO. Neniam mi edziĝos, neniam, estas decidite.
MARTO. Tablon por edziĝofesto mi pretigis en nia domo, sed ĝi nun ŝanĝiĝu por fianĉiĝo de Krisĉjo kaj Janjo. Mi invitas vin ĉiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)
NIKO. Ĉiuj, ĉiuj! Neniu restu malantaŭ la muro.—Vi ankaŭ, maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli juna generacio.
KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.
NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Ĉiuj eniru! La ĝojo forigu malafablecon kaj ĉagrenon!
ESKO. Certe hodiaŭ malĝojo kaj ĝojo, dubo kaj espero alterne ŝanĝiĝis. Dukolora la tago estis kiel ŝafaro.
ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara ĉielo de l' konkordo. Ni ĉiam memoru tiun grandan tagon!
TOBIO. Al la tablo, amikoj!—Iru antaŭe, Andreo, kaj ludu vian klarneton, poste venas la festirantaro. (Ĉiuj eniras en la domon, unue la tajloro, ludante marŝon de Bjorneborganoj.)
ALEKSIS KIVI.
Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz. de Holberg, plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit» (La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas en la aero, sed staras solide sur krusto de l' tero, kiel reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866 aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l' nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea». Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta ekstaza proza teatraĵo alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l' publiko. Samtempe li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en nia lando.
La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank' al tiu virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.
La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua, kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia hejmregiona malriĉulejo.
Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.
Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en vereco sin bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo, kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa spegulo.
PIEDNOTOJ:
[1] Pago al svatisto.
[2] En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj dimanĉoj antaŭ la sankcio.
[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.
[4] Buŝelo = 1/30 de barelo = 5-1/2; litroj.
[5] Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo „laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj honorarioj.
[6] Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.
[7] La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.
[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.
[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.
[10] La finna nacia epopeo.