La Botistoj

Part 2

Chapter 2 3,993 words Public domain Markdown

ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkaŭze malhelpas vian zorgatinon edziniĝi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas aŭdinta, ke la forĝisto Krisĉjo amas la junulinon kaj ŝi amas lin, sed vi de ĉiuj fortoj malhelpas ilian unuiĝon.

TOBIO. Estas vere; mi kontraŭstaras la aferon por la bono de Janjo mem. La forĝisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li tromplogos edziniĝi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la plej granda kanajlo en nia paroĥo. Jen kelkaj el liaj petolaĵoj: Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forĝejo, li prezentas al vi pipon, vi fumas momenton, subite vi aŭdas pafbruon antaŭ la nazo, kaj vi troviĝas meze de pulvofumo, kaj estu ĝoja, se nur kun doloretanta vizaĝo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Ĉu vi scias kion li faris al Manjo Mahlamäki, kiu iom raportaĉis pri li ĉe la eklezia ekzameno de legoscio? Li ĵetis en brutarejon de kompatinda Manjo saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri ĉevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed li ankaŭ sciis la superstiĉemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo? Kvazaŭ sago ŝi flugis al la pastrejo kun la sorĉsaketo en la mano. Ho, kiel la preposto Krisĉjon riproĉis. Tia estas la viro.

ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l' vivo kaj mi malamas malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas juĝi la homon malinda.

TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon edziniĝi kun li antaŭ ol min leĝo devigas, kaj tiam la junulino kulpigu sin mem, ĉar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo tiel implikiĝas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontraŭstareble volas edziĝi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.

ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, ĝis li atingos sian 21:an jaron.

TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetiĝi vole-ne-vole. Cetere oni ne povas nin riproĉi pro tio, ke ni per permesata maniero profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke ŝi rifuzis fariĝi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian edziĝon ankaŭ la kaporalo celis per sia testamento. Li estis stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj ĉiam asertis sin la plej malfeliĉa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurĉemizaj infanetoj. Li admiris la rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamiĝis en la milda kaj saĝa rigardo de Janjo kaj versis pri ĝi. Li iomete vizitis lernejon en sia juneco.—Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li decidis, ke ambaŭ infanoj estu liaj heredantoj, sed laŭ stranga kondiĉo. »Tiu el ili»—li difinis—»kiu unue edziĝas, heredu kvincent talerojn». Kredeble tiu kondiĉo estis ŝerco, ĉar li ĉiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edziĝo de tiuj ambaŭ junaj personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro tio, post edziĝo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto kaj akceptos la talerojn, kiuj laŭleĝe apartenas al ni.

ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone ŝajnas, mi diris mian opinion malkaŝe, laŭ mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi petas!

TOBIO. Nu nu, nu nu!

ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon. (Elprenas el sia poŝo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)

TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.

ZEBEDEO. Nu, mi aŭdas.

TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito Tienhaara loĝas, kiel vi scias, nur kelkajn centpaŝojn de tie ĉi.

ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por manĝi kaj la akvo por trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne deflankiĝis el la naturo.

TOBIO. La homo estas perdita ŝafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne domaĝas, nur aldonos novajn fortojn.

ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn! Sed kial miri; tiel ja diras ankaŭ aliaj, forgesante, ke ĉiu ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo estas nekompensebla. Jam je la naskiĝo estas al ĉiu donita certa kvanto da tiu forto kaj laŭ ĝi dependas ankaŭ nia vivdaŭro kaj kiam ĝi estas eluzita la vivfadeno rompiĝas. Tio estas vero, kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj. Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.

TOBIO. Certe estus bone vivi laŭ la Vorto. Sed ĉu tio okazas? La homo estas surdema, obstinema kaj malsaĝa, ĉar li ne komprenas kio utilas al li. Jes, kantoro; la malsaĝeco de la homaro estas granda kaj ĉiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la ekzemploj.—Nun, jen estas Esko kaj Miĉjo. (Esko kaj Miĉjo envenas.)

ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidiĝas kaj ekskribas.)

TOBIO. Nu, Miĉjo! Du bravaj junuloj ekiras edziĝi.

MIĈJO. Senprokraste ni devas ekiri.

TOBIO. Tuj, Miĉjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn eĉ renkontanta malsata rabistaro ne timigus.

ESKO. Mi neniam timas, paĉjo.

TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaŭ nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la preĝejo pri granda ŝtelisto, kiu ŝtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu, se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?

MIĈJO. Sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaŭ: akre rigardu ĉiun, kiun vi renkontas. Memoru ankaŭ lian eksteraĵon: mallonga hararo, pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laŭ la anonco. Vizitu ankaŭ la saĝulon, loĝantan en la sama vilaĝo kiel la fianĉino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun ŝteliston—kio estus bonŝanco—certe vi povus lin ekkapti, vi ambaŭ.

ESKO. Tuj mi ŝnurligus lin kaj facile vindus kvazaŭ infanon. Aŭ ĉu vi kredas min timi unu viron? Miĉjo, palpu tiun brakon, palpu tiun femuron, palpu tiun genuon!

MIĈJO (palpas laŭ admono de Esko). Ja—ah!

ESKO. Ja—ah, Miĉjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la ledon. Ĉu vi kredas?

MIĈJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.

TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.

ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Miĉjo, tiu gorĝo ankoraŭ ne sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.

TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.

MIĈJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaŭ nelonge ankoraŭ kredis, ke la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.

ESKO. Ĝuste tion mi kredis.

MIĈJO. Kaj eĉ ankoraŭ vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas mondon.

ESKO. En ĉi tiun pekan mondon. Ĝuste tiel.—Kion vi aŭdis pri miaj laborvizitoj en la paroĥo?

MIĈJO. Nur bonon.

ESKO. Mi ne ŝtelas, ne.

TOBIO. Kompreneble, tute ne.

ESKO. Mi ne ŝtelas. Ho ne.

ZEBEDEO. Ŝst!

TOBIO. Silentu! La kantoro skribas.

ESKO. Tion mi ne faras.

ZEBEDEO. Tobio!

TOBIO. Ĉu vi bezonas la parafon?

ZEBEDEO. Tien ĉi vi ĝin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian parafon.)

MIĈJO (aparte). Kiel finiĝos la edziĝvojaĝo, mi ne scias, sed mi estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj ŝian mastron estis nura ŝerco, kvankam laŭ opinio de Esko severa vereco.—Nu, fariĝu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojaĝmonon de la fianĉo.

ZEBEDEO. Tre bone.

TOBIO. Ĝi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni ĝin tien.

ZEBEDEO. Perdo de honoro.

TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito ĉe malliberejo! Severa leĝo! Sed kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple jena kaprinhufo, sed ĝia signifo estas grava.

ZEBEDEO. Miĉjo Vilkastus!

TOBIO. Miĉjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas edziĝpermeson al mia filo.

MIĈJO. Mi atestas kaj je bezono ĵuras pri tio. (Desegnas sian parafon.)

ESKO (aparte). Ankaŭ mia parafo estos tie desegnota.

ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) Mi transdonas ĝin al vi kaj vi povas ĝin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu koncernas al mi.

TOBIO. Mi transdonas ĝin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)

ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun paŝon propravole.

ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.

TOBIO. Ĉio estas preta, mankas nur via porvojaĝa sako, kiun vi tuj ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fianĉino certe vi ricevos ĉevalon.

MIĈJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.

TOBIO. Sendube, Miĉjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke la koltuko de l' fianĉino flirtu kvazaŭ militflago, tio faros imponan kaj fieran aspekton.

MIĈJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la gefianĉojn.

TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidiĝinta apud la tablo kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko, kion vi faras?

ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.

TOBIO. Esko freneziĝis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)

ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!

TOBIO. Ha fuŝulo, kanajlo, aĉulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!

ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian buŝon; sed ĉar vi estas mia patro, tio estas nefarata.

ZEBEDEO. Ega malhumileco!

TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi fianĉfestan regalon, jes, tion mi diras.

ESKO. Festan regalon!—Mia kolero iom post iom boliĝas. (Ekprenas seĝon kaj ĝin ĵetas kontraŭ la plankon.) Ĉi tiu viro estas nehumiligebla. (Eliras el la ĉambro.)

TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!

ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.

TOBIO. Kian penon la infanoj kaŭzas! Nekredeble al ĉiu, kiu ilin ne posedas. Danku Dion, kantoro, ĉar vi restis fraŭlo.

ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto, ke mi estus severa patro, tre severa.

TOBIO. Severa patro oni ankaŭ nomas min. Sed ĉu severeco ĉiam helpas? Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj en la arbaro, kvankam stilo de sama saĝa mano, tamen unuj estas rektaj, aliaj kurbaj.

ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaŭ de tio, ĉu dum la kreskado oni permesas kurbiĝon al la plantido.

TOBIO. Ĝuste kaj saĝe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras. Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu pensas pri tio? (Esko envenas.) Ĉu vi plue vidiĝas, mallertulo?

ESKO (aparte). Mi volus daŭrigi mian koleron; sed la situacio estas grava.

MIĈJO (aparte al Esko). Repaciĝu Esko!

ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi, patro!

TOBIO. Ĉu vi tutkore petas pardonon?

ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.

TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion »ĉe la denta kavaĵo» kaj min konduti kvazaŭ kolerega bovo. Petu ankaŭ pardonon de la kantoro.

ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kaŝu ion en la denta kavaĵo kaj ne vin kondutu kvazaŭ kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo. Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekĝema voĉo.) He, jes!

TOBIO. Aŭdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri li?

ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero estas neŝanĝebla.

TOBIO. Jes, jes. Sed la ĵusa murmuro nun estu forgesata, ne eĉ unu vorton plu pri pasintaj aferoj, ni ĉiuj estu ree bonaj kamaradoj. Cetere, pro kio patro kaj filo disiĝu malamike unu de l' alia. Kaj disiĝmomento ja ĉi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon por firmkuniĝi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi en ĉeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaŭ ol Greto aperis?

ESKO. Mi estus edziĝinta kun ŝi; sed ŝi nur mokis min, nomis min strigo.

TOBIO. Mi scias, ke multaj ŝerculoj emas vin nomi naivega kaj malsaĝa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin, ĉar ĝi ĉiam estis ĉasta kaj neriproĉinda. Sed vi posedas sanan prudenton, tion mi garantias.—Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi lin per implikaj demandoj; faru tion en nia ĉeesto!

ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?

TOBIO. Ekzemple pri edziĝofesto kaj ĝia celo.

ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edziĝofesto?

ESKO. Ĝi havas plurajn celojn.

ZEBEDEO. Ĝia ĉefcelo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ESKO. Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ZEBEDEO. Sed ĝia ĉiela, ĝia solena celo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!

TOBIO. Esko!

ESKO (aparte kaj dubante rigardante Miĉjo'n). Aŭ li mensogetis al mi, aŭ li estas malsaĝulo. (Malproksimiĝas iomete de li.)

TOBIO. Demandu lin pri kreo de l' mondo, pri Abrahamo kaj Isako.

ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?

ESKO. Ĝi estas, laŭ diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el argilpeceto kaj el nenio.

ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?

ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundiĝu!—Plue, tion neniu scias, eĉ kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj. Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!

TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano ŝi portas dupartigitan sakon, kies ambaŭ partoj estas plenigitaj.) Jen via porvojaĝa nutraĵo, junuloj; kaj nun ekiru!

ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj ĝin metas sur la ŝultron.)

MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojaĝaj kaj edziĝfestaj elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, ĉu vi kapablus kalkuli monon?

TOBIO. Mankas al li sperto. Miĉjo zorgu pri la mono.

ESKO. Miĉjo prenu la monon, mi portas la sakon.

MARTO. Jen Miĉjo! Atentu, ke vi estu ŝparemaj. (Donas monon al Miĉjo.)

MIĈJO. Nur al necesegaj bezonoj ĝi estu uzota. (Ivaro envenas.)

ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado.

MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentaŭgulo, kie vi ree vagadis kaj laŭ permeso de kiu? Kie vi estis?

IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn de Junttihuhta kaj, ĉar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis por bani kaj pasigis la nokton ĉe la familio.

MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.)

TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraŭ al li ĉi tiun fojon. Li promesas pliboniĝi. Ĉu jes?

IVARO. Jes.

MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilaĝo al vilaĝo li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.

ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta'n por rigardi la hundidojn.

IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La petolaĵoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.

ESKO. Eble li ankaŭ banis tie, tio ja estis oportune.

IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da karbohaladzo suferigas mian kapon.

MARTO. Brandhaladzo ĝi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi varmigos vian dorson.

TOBIO. Marto! Atentu ĉeeston de kantoro.

ZEBEDEO. Mia ĉeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta ĝustatempe, eble portos belajn fruktojn.

IVARO. Plaĉus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur mia dorso; tamen ŝparu miajn ŝultrojn, panjo, ankoraŭ ĉitiun fojon; mi promesas pliboniĝi laŭ mia povo.

ESKO. Nu.—Kion vi diras, Miĉjo?

MIĈJO. Mi petas pardonon al Ivaro.

ESKO. Mi ankaŭ petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia adiaŭo.

MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restaĉas?

MIĈJO. Nun ni ekiru.

TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian revenon. Ni aranĝos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni tiam eĉ dancu laŭ klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco ne sufiĉos en la ĉambro, ni uzu la plataĵon ekstere. Ni esperas, ke ankaŭ vi, kantoro, nin honoru per via ĉeesto.

ZEBEDEO. Mi dankas vin.

TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalaĵojn. Kaj tiam montru, ke vi estas fidinda viro!

IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.

TOBIO. Ĉio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.

ESKO. Permesu, ke mi kiel adiaŭon, deklamu kelkajn versojn, verkitajn de la mortinta kaporalo.

MARTO. Adiaŭdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.

TOBIO. Ho, Marto, ni aŭskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj ni devas montri dankemon al lia memoro.—Nu, Esko, iu amkanto!

ESKO. Ĝi estas militkanto:

Milittrompeto sonas, Mi ĝian voĉon konas; La devo min admonas, Ĉar kapitan' ordonas.

Fariĝas la ribelo, Ektondras ferbarelo ...

Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis!

MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas?

MIĈJO. Nun ni foriru, Esko.

TOBIO. Iru kun beno!

ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion, kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?

MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaŭ ol kutime, kaj ordonu la maldiligentan Janjo'n eniri el la terpomkampo.

ESKO. Mi ordonos.—Janjo nomis min strigo.—Ĉu mi havas ĉiujn necesajn objektojn kun mi?

TOBIO. Jes jes, ĉion vi havas, Esko. Nun adiaŭ, filo mia!

ESKO. Adiaŭ! Saluton! (Miĉjo kaj Esko ekiras.)

Akto dua.

(Vasta ĉambrego en la domo de Karri, en la ĉambrego edziĝfestantoj, viroj kaj virinoj. Okazas edziĝofesto de Jakobo kaj Greto. Je leviĝo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo de l' ĉambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en la vestiblo ESKO'N kun sako sur la dorso, kaj MIĈJO'N.)

KARRI (je ĉeso de l' danco). La gejunuloj ĝoju kaj la gemaljunuloj gaje rigardu ilian amuzon, aŭ, se plaĉas ankaŭ ili movu siajn piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela aŭgustotago. (Du pafoj aŭdiĝas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed pafu mallaŭte. Ne, pafu tiel, ke la ĉambrego tremas kaj la koro saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu, Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago?

JAKOBO. Ho, mastro, ĝi ŝajnas al mi edziĝofesta; mi ĝojas.

KARRI. Kaj tamen vi estas la ĉiama seriozulo. Sed mi ja konas vian karakteron. Sub la malglata krusto troviĝas multe pli, ol oni supozas. Mi diras al vi: vi havas kaŭzon ĝojegi, ĉar vi ricevas bonegan edzinon.

JAKOBO. Mi tion esperas.—

KARRI. Bonegan edzinon!—Venu tien ĉi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel plaĉas al vi esti edzino?

GRETO. Bone ĝis nun.

KARRI. Tre bone ankaŭ daŭre; ĉar nun la afero estas decidita kaj fiksiĝis kiel peĉo ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.—Memoru: tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, ĉar nun la amiko tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj eĉ la morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed ŝin memori estas mia kaŝita ĝojo, kaj alian mia okulo ne plu serĉas.—Sed nun estas ĝojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed ĝuste tiu festo fremdigas Greto'n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian foreston.

GRETO. Kun malgajo ankaŭ mi disiĝas kaj kun emocio lasas viajn etajn bonkondutajn infanojn.

KARRI. Kvazaŭ ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.

GRETO. Kvazaŭ mia propra hejmo tiu domo estis al mi.

KARRI. Kaj fidela kvazaŭ propra filino vi min servis. Mi klopodos vin rekompenci.—Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu larvmordetado, ne tre plaĉas al vi, plivole vi marĉojn fosus kaj ŝtipojn tordus.

JAKOBO. Estas vero, malmulte plaĉas al mi la laboro, al kiu oni min difinis en mia infaneco, vi ankaŭ scias, ke ĝi estas malmulte profitdona.

KARRI. Pro tio, forĵetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu pioĉon kaj hakilon! La tutan parton malantaŭ Kontinmäki mi donacas al vi. Tie konstruu al vi hejmon kaj senimposte ĝin uzu dum via tuta vivo. La »Belulinon» el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran ĉevalidon el mia ĉevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos vin per ĉevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.

JAKOBO. Nobla promeso!

KARRI. En tago de via edziĝofesto mi tion promesas.

JAKOBO. Duoblan kaŭzon ni havas hodiaŭ por ĝoji.

GRETO. Mastro, ni ne povas vin sufiĉe danki.

KARRI. Mi nur repagas mian ŝuldon. Unu aferon mi tamen postulas de vi, Jakobo. Amu Greto'n; bonega junulino ŝi estas, kiel mi jam diris, eble ŝi ankaŭ estas iom petolema; tion mi observis, kiam ŝi kapturnigis la filon de l' botisto kaj la viro eble ne komprenis la ŝercon. Mi tamen kredas, ke li fine ĝin perceptis. (Dume la dutenila bierujo ĉirkaŭiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo! Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!

TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne ŝparas sian arĉon. Sed mi devas atentigi la gefianĉojn, la mastron kaj la gastojn pri io. Aŭskultu al mi ĉiuj! Jen estas: Mia patro—li loĝas en dometo en la alia fino de l' vilaĝo, tie loĝas ankaŭ mi—mia patro nome malamas ĉiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi violonon je kia ajn okazo. Li eĉ ne scias, ke mi violonon posedas; mi ĝin kaŝas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al la ĉefafero. Se li nun sciiĝus, ke mi ludis je tiu festo, diablo min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la knabo kaj min tanus sufiĉe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado vidus, certe min kredus esti de cigano aĉetita ĉevalo. Tia maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin ne sciigi al li, ke mi estis ludanta ĉi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus: »Kiu estis ludisto?» Vi respondu, ke vi ne konis lin, aŭ ke estis Mateo Viluksela, aŭ Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontraŭdiri vin mem.—Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.

KARRI. Trankviliĝu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan polkon!

TIMOTEO. Mi ne ŝparos mian arĉon. (Ludas.)

UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por la vespermanĝo.

KARRI. Okazu laŭ ŝia deziro. Ni do vespermanĝu unue kaj poste dancu. (Timoteo ĉesas ludi.) Pretigu la manĝotablon. (Oni pretigas la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de edziĝofesto ne malsekiginte sian gorĝon; tia estas malnova kutimo. (Miĉjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj loĝejkamaradoj! Envenu, envenu bonvole!

ESKO. Ĝojiĝu, la festodomo!

KARRI. Estu bonvenantaj!

MIĈJO. Pardonu al ni!

ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi edziĝfestis.

KARRI. Neniu kaŭzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu bonvenantaj, bonvolu sidiĝi kaj partopreni en nia ĝojo!—Knabinoj, alportu bieron al la gastoj!—Ni festas edziĝon de Greto, mia edukatino, kaj de lignoŝuisto Jakobo.

ESKO. Ĝoju, la festodomo!—Ne kredu, mastro, ke ni venis por kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj.

KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj.

MIĈJO. Ni dankas vin.

ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.)

KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.

ESKO (kaŝe rigardante Greto'n. Aparte). Ŝi estas bela, kiel rozo kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas ĉagreneton en la koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru eĉ vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante trinkujon de Miĉjo.) Sed ilia konduto ne antaŭdiras malbonon. Ili ja eĉ invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la ŝtono. (Trinkas.)

KARRI. Ĉu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kaŭzis vian vojaĝon?

ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.

KARRI. Eble vi celas denove nian faman aŭguriston?

ESKO. Ĝuste vi divenis.

KARRI. Oni ŝtelis de vi?

ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni ŝtelis en la urbo Tampere multajn dekmilojn. Ĉu la anonco ankoraŭ ne atingis vian paroĥon?

KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaŭ jam ĉe ni proklamita.

ESKO. Pro tio ni ekiris por sciiĝi de l' aŭguristo, kiu estas la ŝtelisto kaj kie oni lin trovus.

MIĈJO. Mi havas krom tio ankaŭ aferojn kun miaj ĉi-tieaj parencoj.

ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.

KARRI. Tiel ja estas promesite.

ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege riĉa.