La Botistoj

Part 1

Chapter 1 4,040 words Public domain Markdown

Produced by Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net

FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2

ALEKSIS KIVI

LA BOTISTOJ

(NUMMISUUTARIT)

KOMEDIO EN KVIN AKTOJ

PERMESITE TRADUKIS

HILMA HALL

ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

HELSINGFORSO, FINNLANDO

PERSONOJ:

ZEBEDEO, kantoro. TOBIO, majstro-botisto. MARTO, lia edzino. liaj filoj: ESKO IVARO NIKO, maristo. JANJO, lia filino, zorgatino de Tobio. MIĈJO VILKASTUS. KRISĈJO, juna forĝisto. KARRI, bienmastro. GRETO, lia edukatino. JAKOBO, lignoŝuisto. ZAKARIO, frato de Marto, eksigita policisto. ANDREO, tajloro kaj klarnetludanto. TIMOTEO, violonisto. ERIKO, helpa juĝanto. KARLO de Lenjo. PATRO de Timoteo. ANJO, maljunulino. VIRINO en la domo de Karri. GASTOJ kaj KROMGASTOJ je la edziĝa festo.

Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.)

PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.

Akto unua.

(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo, maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj sur ĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon, ESKO ĉe la benko kudrante.)

ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi por la vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉa kostumo kiam ŝi revenos?

JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon de via patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton.

ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉar paŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la fundo.)

JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj da taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur foje apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭ plenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tien ĉi!

KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas?

JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo.

KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, sed kie troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?

JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por fianĉiĝo.

KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?

JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo Vilkastus.

KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?

JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo por ricevi edziĝpermeson.

KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li fariĝas plenaĝa.

JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li skribu la permesateston de lia patro.

KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton? »Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu la botiston!

JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin obei. Ŝi ĉiam malafable agis kontraŭ mi, precipe, de kiam ili konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo, estis vana.

KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto.

JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!

KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li.

JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis?

KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas vidita en Abo.

JANJO. Sed la puno minacas lin.

KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta el sia ŝipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la ŝipanaro forlasis la saman ŝipon dum la sama vojaĝo, kio pruvas, ke ekzistis malĝustaĵoj ĉe la ĉefoj.—Nun, Marto venas.

JANJO. Forrapidu, Krisĉjo!

KRISĈJO. Ŝi jam atingis la ŝtuparon.

JANJO. Ni estos perditaj.

KRISĈJO. Nenia danĝero. (Marto envenas.)

MARTO. Krisĉjo en mia domo? For de tie ĉi! Jen la pordo antaŭ vi.

KRISĈJO. Malantaŭ mi ĝi estas, sed antaŭ mi estas la fama Marto de botisto, kaj jen staras Krisĉjo, fianĉo de ŝia zorgatino, juna kaj brava forĝisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.

MARTO. For el mia ĉambro, sentaŭgulo!

JANJO. Iru tuj, Krisĉjo, ne disputu kun ŝi.

KRISĈJO. Ni fariĝu de nun geamikoj, Marto mia, ĉar mi ne plu malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas al via Esko.

MARTO. Malbenita viro, ĉu vi ne foriras de tie ĉi?

JANJO. Obeu min, Krisĉjo!

KRISĈJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaŭ nia tuta paroĥo kaj multaj najbaraj paroĥoj resonos de la kanto, kiun mi nomos: »Marto de botisto.» (Foriras. Marto ĵetas boton post li.)

MARTO. Fulgulo!

ESKO (el la subtegmenta ĉambro). Kia bruo tie malsupre?

MARTO (al Janjo). Malspritulino! Ĉu mi ne malpermesis vin komunikiĝi kun li?

JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.

MARTO. Fermu la buŝon kaj donu la trikaĵon el viaj ungegoj. Ĉu eĉ unu colon ĝi longiĝis hodiaŭ? For! Rapidu al la kampo por sarki kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?

ESKO (en la subtegmenta ĉambro). Nu, mi vestiĝas por la edziĝofesto, kiel estis ordono.

MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaŭ alvenos la kantoro kaj Miĉjo.

ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi ĵus surprenas la pantalonon de la patro.

MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edziĝvojaĝo ree kaŭzos multe da ridfamoj; ĉar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro kaj celtabulo de ĉiu ŝerculo. Certe mi, Dio tion scias, laŭpove klopodis lin eduki, ĉu per konsiloj ĉu per vipo, sed ĉio estis vane: alportita akvo ne restas en la puto.—Ivaro ankoraŭ ne ŝajnas esti hejme kaj jam hieraŭ li ekiris vilaĝon, la idaĉo; sed sciu, mi estas ree moligonta vian dorson, atendu nur! Oni devas fari sian eblon. La krimo postulas punon, ĉu ĝi edifas aŭ male; la puno devas sekvi.—Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua kaptita de malvirto, de loko al loko diboĉeme vagadas. (Tobio venas.)

TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?

MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri ĉien, dum vi sidas hejme, kiel pik-aso, indiferenta pri ĉio.

TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laŭ via propra volo.

MARTO. Kion fari, ĉar mi estas la sola agemulo en tiu domo, ĉiuj aliaj estas mizeraj malrapiduloj?

TOBIO. Ĉu venos la kantoro?

MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.

TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojaĝo de Esko?

MARTO. Ke li ĵetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la fianĉino kune kun Miĉjo Vilkastus.

TOBIO. Ĉu ni ne donu al ili ĉevalon?

MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu poŝtan ĉevalon; sed de tie ĉi ili marŝu piede.

TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaŭ baldaŭ atingos la saman indecon, pro tio la piedmarŝo ŝajnus eble iom nekonvena kaj eble eĉ hontiga por la peka koro de l' homo.

MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindaĵoj li liveros, ĉar li havas malspritan originon, vi scias.

TOBIO. Ĉu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la envio elpensis. »Ĉu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas», oni kantas.—Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe. Li ne estas malsaĝa, nur iom obstina, kion pruvas eĉ lia hararo, kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel ĉe la maljunulo mem tie ĉi. Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. (Esko envenas edziĝvestita.)

MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi estus ĵetota en profundegaĵon.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo. Sed tiel ŝanĝiĝas la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante ŝtrumpon, kiun Janjo lasis.) Jes, kiel plaĉas al mi? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo.

ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo? Rigardu min atente de malantaŭe. (Iras al la pordo.)

TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.

ESKO. Sed nun estas la demando, paĉjo, kiel la frako sidas sur mia dorso.

MARTO. Ĝi sidas kiel plej bone ĝi povas sidi sen selo, vi lignoĉevalo!

TOBIO. Bone, tre bone ĝi sidas.

ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Paĉjo, ĉu vi ĝuste scias kaj perceptas al kio mi ekiros?

TOBIO. Ho jes! Feliĉan vojaĝon! Feliĉon! mi diras. Floru kaj vivu longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, ĉar la unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis »panon».

ESKO. Mi esperas ke ĝi ankaŭ estu mia lasta.—Mi ekiros al mia edziĝofesto, paĉjo.

TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni ĉiuj benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj danĝeroj povas vin renkonti sur tiu vojaĝo, eĉ la morto, kaj memoru, ke ankaŭ vi estas granda pekulo.

ESKO. Ni ĉiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.—Mi prenas gravan paŝon, paĉjo.

TOBIO. Mi komprenas.

ESKO. Mi ne aludas tian trotpaŝon per miaj piedoj, tute ne.

TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda ŝanĝo, kiu nun al vi okazos per via edziĝo; jen la grava paŝo.

ESKO. Ĝuste tion mi aludas.

TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.

ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed ĉiuj ne ricevis spritecon.

TOBIO. Vi estas prava, filo mia!—Aŭdu, mi rakontos al vi okazintaĵon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li havis filon, kiu estis ekironta por edziĝi. Atentu, Esko, mia nomo ankaŭ estas Tobio kaj mi ankaŭ havas filon, kiu intencas edziĝi.

ESKO. Mirinda koincido! Ĉu estis ankaŭ ili ambaŭ botistoj?

TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.—Kiel mi jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, ĉar nun la filo ekiris por sin svati al la virino, kiu jam sep fianĉojn havis, sed ili ĉiuj estis mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...

ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de l' okuloj.

TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas elĵeti kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojaĝo.

ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignoŝuiston en la sama vilaĝo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi sciiĝis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur lignoŝuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi fariĝi majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima juĝeja kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed laŭŝajne ne tre danĝera.

TOBIO. Ĝuste kaj prave dirite. Ĉiam kaj en ĉio niaj karakteroj samiĝas. Via kuraĝo pli kaj pli grandiĝas!—Sed kie mi interrompis mian rakonton?—Nu, la malĉasteco atakis tiujn sep kaj pro tio ili estis mortigitaj.—Aŭskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.

ESKO. Mi silentas kiel muro.

TOBIO. Kaj ĉar nun la filo de Tobio ekiris por edziĝi, anĝelo de Dio alvenis. Aŭskultu, Esko!

ESKO. Kiel muro.

TOBIO. Anĝelo el ĉielo alvenis kaj proponis fariĝi svatisto al juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili paŝis, paŝadis kune laŭlonge la ŝtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio laŭte ekkriis; ĉar granda fiŝo ...

ESKO (al Marto). Panjo, ĉu vi ankaŭ metis haringetojn en la porvojaĝan sakon?

MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.) Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, ĉar mi scias, ke malpli ne sufiĉas. (Iras maldekstren.)

TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)

ESKO (sola). »Jen la mondo ŝanĝiĝas», diris paĉjo. Gardu min! Grava paŝo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne estas tempo de ludo nek de ŝerco. Strangaj sentoj en nuna momento moviĝas en mia korpo de kapo ĝis kalkano. Estas antaŭgusto de edziĝofesta ĝojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto edziĝas, tiam la mondo renversiĝos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: »Tuta mondo nun gajiĝu.» Mi devas plori. (Viŝas siajn okulojn.) Sed ĉu la ploro ankoraŭ povus ŝanĝi la aferon? Tute ne; mi do kuraĝiĝu kaj kantu edziĝan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj ĉarma, tamen mi volus aldoni kelkajn rekantaĵojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen ĝi estas: (Kantas.)

Edziĝfesto ĉiujn okupas, Malĝoja nur ŝajnas knabin'; Adiaŭo el hejmo ŝin premas, Ŝi tamen fianĉon atendas. Sur kampo karulo jam venas, Lin garboj belege ĉirkaŭas.

Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)

Tiluli', tiluli', tilulilu liluli'!

Nun la dua strofo:

Treega bruad' komenciĝas, De ĝojo resonas la dom'. Ne ploras plu la fianĉin', La estonto gajigas ŝin. Kun kron' de honor' sur la kapo Ŝi dancas kaj buŝo ridetas. Tiluli', tiluli'! Tilulilu liluli'!

La tria strofo:

Jam pasis ĉarmega la jaro, Simila al sonĝo, kaj nun Ŝi kantas al sia infano Pri land' de feliĉo kaj am', Kies altaj montoj vidiĝas En tia la malproksimeco. Tiluli', tiluli', Tilulilu liluli'!

Kaj nun la kvara strofo ...

MARTO (je la flankpordo). Ĉu vi volas fermi la faŭkon, rano, aŭ ĉu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li volas imiti kokkrion, la kokaĉo! (Malaperas.)

ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaŭ brulanta peĉbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la edziĝo.—Greto! mi sentas kapturniĝon memorante, ke mi baldaŭ unuiĝos kun vi, aŭ ke mi fariĝos vi kaj vi fariĝos mi, alivorte, Esko fariĝos Greto kaj Greto fariĝos Esko; oni do nomu nin ĉu Esko-Greto ĉu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi ĵuras al vi, Greto mia; kaj se la malica satano, kiu ĝis la fino de la mondaĝo insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraŭ la buŝegon, tiel faru, Greto, ĝis la dentoj klakos en la faŭko. Ĉar li, kiu libervole faris sanktan ĵuron pri fideleco kaj ĝin rompis, lin tero kaj ĉielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio kaj Zebedeo alvenas.)

TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!

ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!

ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urĝaj aferoj nun postulas vian lertecon por ke ĉio fariĝu laŭleĝe. Mi nun—Dio gardu nin, la junulojn, komencis petolŝerci, mi ankaŭ, kaj intencis havigi al Miĉjo Vilkastus novan ĉemizon.[1]

TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!—Sed la kantoro jam scias la aferon.

ESKO. La afero estas jena, sinjor' kantoro.

ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro ĝin sciigis al mi; jes mi scias kaj akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro estas skribota.

ESKO. Ĉefe estas, ke ĉio okazu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas sube sian parafon, kiu estas atestata.

ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.

ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.

ESKO. Laŭ mia prudentaĉo ĝi estas necesa por ke estu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Junulo, ĉu vi volas disputi kun maljunaj personoj?

TOBIO. Esko.

ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la ĉefa persono kaj pro tio mia nomo ne manku en la atesto.

ZEBEDEO. Certe ĝi devas tie troviĝi, sed en la teksto. Sube estas nomo kaj parafo de via patro, apud ĝi la nomo de atestanto kaj plej sube »Zebedeo, kantoro».

TOBIO. Nu, eble vi komprenas?

ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu fariĝos atestanto?

TOBIO. Miĉjo Vilkastus estas plej taŭga. Li estas svatisto de Esko kaj lin ankaŭ akompanas al la edziĝofesto. Laŭ interkonsento li jam devus esti tie ĉi. Ekiru, Esko, por informiĝi pri li.

ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.

ESKO. Mi rapidas, ĉar jam urĝas. (Iras.)

ZEBEDEO. Ĉu vi vizitis preĝejon hieraŭ?

TOBIO. Ne, Dio pardonu min.

ZEBEDEO. Domaĝe, domaĝe, granda domaĝo. Johano Kurkelo tie predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l' Sinjoro.

TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de riĉulo sukcesas, kontraŭe fariĝas kun malriĉulo.—Ĉu vere Johano jam aperis en la predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj ŝajnis li al mi iom naivega, tamen li nun estas magistro.

ZEBEDEO. Gimnaziano, ĝis plue gimnaziano; sed en tiu junulo loĝas spirito de l' Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj aŭdinta liajn vortojn, mi vetas, ke eĉ viajn renojn li estus tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia voĉo tremetis. Sed baldaŭ li sin orientis, ruĝiĝis kiel fajra forno kaj skuante la kapon laŭte kriis: »vekiĝu, kiu dormas, vekiĝu, kiu dormas».—En du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri teruraĵoj de infero, la dua pri ĝojoj de ĉielo.—Ho, ho, tia knabo! Anĝelon de l' Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, ŝvitante kaj spiregante. Kaj fine vidiĝis la efiko de lia patoso: subite dolĉa emocio kaptis la virinaron en la preĝejo kaj poste mallaŭta kaj daŭranta ploreto aŭdiĝis, kiel ĉiam okazas je trafo de la Vorto.

TOBIO. Kaj la viroj?

ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaŭ ŝtipoj.

TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas feliĉa. Ŝi savos sian animon pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj pereos ol inter la virinoj.

ZEBEDEO. Bedaŭrinde vi estas prava, tion pruvas la ĉiutagaj ekzemploj. Tio ĉi vidiĝas ankaŭ en la kunvenoj sabatvespere ĉe la pastra helpanto—vere religia viro—la virinoj ĉiam ĉeestas pli multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardiĝintaj, jes hardiĝintaj. Sed sub severa postulo eĉ virbesto naskas, diras la proverbo, kaj tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn antaŭ ol la Vorto faris impreson ĉe la viroj; fine doninte al ili kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: »eĉ pri tiu prediko vi foje estos responda», vidu, la mentono ĉe kelkaj maljunuloj tremetis kaj la hartufoj ŝanceliĝis. Kaj nun, kiam li alvenis al la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la ĉielon, tiam peza muĝado aŭdiĝis en la tuta preĝejo, kiel en la arbaro dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne eĉ unu okulo restis seka. Tia estis la hieraŭa diservo, kies ĉarmon vi, Tobio, ne ĝuis.

TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo. La Ĉiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan mondon.—Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?

ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus okazinta malsukceso.

TOBIO. Kiel li proklamis pri la edziĝatesto de Esko?

ZEBEDEO. Bone.—Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi: ĉu vi bone informiĝis pri la karaktero de via estonta bofilino? Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun malbona virino.

TOBIO. Oni asertas, ke ŝi estas ĉasta knabino. Vi ja scias, Greto de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la afero tiel sukcesus? Unue ĝi estis kiel muŝo, sed kreskis kiel bovon, jen ĝia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun Miĉjo Vilkastus vizitis sorĉulon, li konatiĝis kun la knabino, dum ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorĉulon. Miĉjo observis kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion, brave uzis la okazon, fariĝis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.

ZEBEDEO. Ĉu ĉio sin bazas sur tio?

TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo. Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta tago kaj eĉ iom dum la sekvinta! Hi hi hi!

ZEBEDEO. Ĉu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aŭ edukatino de Karri?

TOBIO. Ili ĉiam agis kun ŝi kiel kun edukatino kaj tute malriĉa ŝi ne ŝajnas esti; oni certigas, ke ŝia tenejo enhavas diversajn aĵojn. Du tagojn post la edziĝofesto la pakveturiloj, laŭ interkonsento, alvenos tien ĉi.—Hodiaŭ Esko kaj Miĉjo ekiros, morgaŭ ili alvenos al hejmo de la fianĉino tiel frue, ke ili ankoraŭ havos tempon prizorgi la edziĝproklamon por proksima dimanĉo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon ĝis la sankcio Miĉjo pasigos ĉe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la fianĉino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo fariĝos al li plezurega.

ZEBEDEO. Plezurega la tempo fariĝis por Jakobo dum atendo al la junulino Raĥelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas ĉiam rekte eldiri miajn pensojn, eĉ kvankam ili malplaĉus al la aŭskultanto.—Mi scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian zorgatinon, Janjo, edziĝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar, kiu tion unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Ŝajnas al mi, ke via filo fariĝos la feliĉulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malriĉa; al ŝi estas »marĉo tie, koto ĉi tie, seka nenie». Kaj atentu plue: ŝi estas pliaĝa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?

TOBIO. Mi komprenas vin. Sed ĉiuj en la mondo al si mem petas la ĉiutagan panon. Estas devigo; ni loĝas sur la erikejo, sur la seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj ĉie kiel grizaj katoj, emaj elŝiri la okulojn unu de la alia. La terura malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du malgrandajn herbejaĉojn apud la marĉo, kiuj ebligas nutri bovinon. Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj ŝtipoj. Fine mi do ricevas laktoguton en mian kuveton kaj iafoje eĉ butereron sur mian panpecon. Jes, bona kantoro, la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni sian porvivon.

ZEBEDEO. Certe la malriĉeco ne estas honto nek krimo, sed tamen peza ŝarĝo, kaj la riĉulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi kuraĝas diri al vi kelkajn vortojn, kuraĝas vin riproĉi pro via maldankemeco al Li, de kiu ĉio bona venas. Vi estas pli bonhava ol kontraŭe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas ĉevalon kaj bovinon kaj mi scias, ke ĉiam aŭtune vi bovidon kaj porkidon buĉas; tamen vi nomas vin malriĉa.

TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj ĉiam kelkaj arĝentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio dank' al Dio!

ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredaĵon al malriĉulino, tion vi devas fari kaj ne ĝin proprigi al vi mem per maljusto.

TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas ŝin agi laŭ ŝia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne kontraŭdiras nek malhelpas.

ZEBEDEO. Laŭ leĝo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.

TOBIO. Ĉio dependas de Marto kaj mi devas obei ŝin; nenio helpas. Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la heredaĵo? Mi rajtigas mian filon edziĝi, ĉar li tion humile petas, kaj se li edziĝas antaŭ ol Janjo, li ricevos la heredaĵon, tiel klare diras la testamento. Mi ankoraŭ vin foje demandas, ĉu tio estas malpraveco?