La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Part 7

Chapter 7 2,561 words Public domain Markdown

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."

"Mi preferus hejmenigxi por dauxrigi la temangxadon," diris la Cxapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Regxo, kaj la Cxapelisto tuj eligxis la jugxejon, ecx ne revestinte la sxuojn.

--"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaux ol la oficisto atingis la pordon, jam la Cxapelisto tute malaperis.

"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Regxo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Sxi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaux la enveno; cxar sxi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komencigxis forta kaj konstanta ternado.

"Vi eldiru vian evidenc--" la Regxo nur komencis.

"Rifuzas!" diris la kuiristino.

La Regxo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallauxta vocxo diris:--

"Cxi tiun atestanton via Regxa Mosxto devas _kros_-ekzameni."

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Regxo diris rezignacie, "mi faros gxin laux mia eblo."

[Ilustrajxo: LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraux la kuiristino, gxis liaj okuloj preskaux tute fermigxis, li demandis per tre profunda vocxo:--"El kio oni faras tortojn?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma vocxo malantaux sxi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la jugxejo! Subpremu lin! Pincxu lin! Sxiru al li la vangharojn!"

Dum kelkaj momentoj la tuta jugxantaro konfuzigxis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine cxio retrankviligxis, la kuiristino jam malaperis.

"Ne grave estas," diris la Regxo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide dauxrigis, kaj aldonis per mallauxta vocxo al la Damo:

"Bonvolu, mia karulino, _mem_ krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaux krevas."

Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfusxas la liston, kaj sxi tre miris kian sxajnon havos la venonta atestanto; "cxar," sxi diris al si, "oni gxis nun ricevis tre malmulte da evidenco."

Imagu al vi sxian surprizon kiam sxi auxdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla vocxeto ellegi la nomon "Alicio."

CXAPITRO XII

ALICIO ATESTANTO

"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, sxi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj sxi tre multe kreskis; kaj tiel subite sxi eksaltis supren, ke sxi renversis per la jupo la jxurintarujon, kaj faligis cxiujn jxurintojn sur la kapojn de la sube starantoj.

Jen ili kusxis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al sxi kio okazis en la hejmo antaux unu semajno, kiam sxi akcidente renversis el globo aron da rugxaj fisxoj.

"Ho, pardonu, mi petegas," sxi ekkriis tre cxagrenite, kaj komencis kiel eble plej rapide relevi ilin. La jxus aludita akcidento ja venigis en sxian kapon la ideon ke, se sxi ne sukcesos tuj kolekti kaj residigi ilin, ili nepre mortos.

"La proceson oni ne povas dauxrigi," diris la Regxo per tre serioza vocxo, "gxis cxiuj jxurintoj residigxos--_cxiuj_." Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion.

Alicio do rerigardis al la jxurintarujo, kaj vidis, ke pro sia eksciteco sxi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. Pro tio la kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis rektigi sin. Elpreninte gxin, sxi restarigis gxin konvene. Tamen _private_ sxi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la proceso, cxu li sidus renversite aux kapsupre.

Kiam la jxurintoj iom retrankviligxis post la renversigxo, kaj oni trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, kiu pro la terura sxoko sidis kun la busxo malfermita kaj rigardis la plafonon.

--"Kion vi scias pri cxi tiu afero?" la Regxo demandis al Alicio.

"Nenion," sxi respondis.

"Nenion ajn?" persistis la Regxo.

"Nenion ajn."

"Tio estas tre grava," diris la Regxo turnante sin al la jxurintoj.

Tiuj jxus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Regxo malaproban geston, dirante per tre respekta vocxo: "Kompreneble via Regxa Mosxto intencis diri _mal_grava?"

"Malgrava, kompreneble," la Regxo diris lauxte. Tamen, mallauxtvocxe li dauxre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaux li eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon.

Kelkaj jxurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava." Alicio povis mem vidi tion, cxar sxi staris suficxe proksime por rigardi sur la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," sxi pensis.

En tiu momento la Regxo subite ordonis "Silenton!"--Li ja en la lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro--kaj nun li legis el tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' '_Neniu persono, kies alteco superas unu kilometron, rajtas resti en la jugxejo._'"

"_Mi_ ne havas tian altecon," protestis Alicio.

"Vi havas," diris la Regxo.

"Preskaux _du_ kilometrojn," aldonis la Damo.

"Nu, cxiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas vera regulo; vi ja jxus nun elpensis gxin."

"Kiel vi kuragxas tion diri?" diris la Regxo. "Ne estas en la libro ecx unu regulo pli malnova!"

"En tiu okazo, gxi devis esti la unua," kritikis Alicio.

La Regxo paligxis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la verdikton," li diris al la jxurintoj per mallauxta trema vocxo.

La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.

"Se placxas al via Regxa Mosxto," diris li, "ni ankoraux havas pli da evidenco por auxskulti. Oni jxus trovis tiun cxi paperon."

"Kion gxi enhavas?" demandis la Damo.

"Ne ankoraux mi malfermis gxin," diris la Kuniklo; "sed gxi sxajnas esti letero skribita de la jugxato al--al iu."

"Nepre al _iu_" diris la Regxo "escepte se gxi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al _li_."

"Al kiu gxi estas adresita?" demandis unu jxurinto.

"Gxi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksterajxo."

Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:--

"Post cxio dirita, gxi ne estas letero; gxi estas versajxoj."

"Cxu ili estas skribitaj per la manskribo de la jugxato?" demandis alia jxurinto.

"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero."

Cxe tio la mienoj de la tuta jxurintaro proklamis plenan konfuzigxon.

"Do, li nepre imitis _ies_ manskribon," diris la Regxo. (La mienoj de la jxurintoj reheligxis.)

"Se placxas al via Regxa Mosxto," diris la jugxato mem, "mi ne skribis gxin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis gxin. Gxi ja ne estas subskribita cxe la fino."

"Se vi ne subskribis," diris la Regxo, "tio nur pligravigas la ofendon. Vi nepre _intencis_ ian friponajxon, cxar alie vi certe estus subskribinta la paperon kiel honestulo."

Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Regxo diris dum la tuta tago.

"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo.

"Gxi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraux ne scias cxu la versajxoj ecx rilatas la nunan aferon."

"Legu ilin," la Regxo ordonis.

La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.

"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis.

"Komencu cxe la komenco," diris la Regxo solene, "kaj dauxrigu gxis vi venos al la fino; kaj cxe la fino cxesu legi."

Jen la versajxoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:

_Li diris ke vi vidis sxin Kaj nomis min cxe li, ho! Sxi lauxdis min (atentu gxin) Sed ne pri la talio._

_Anoncis li ke restos mi Cxi tie--ni gxin sciis. "Se la aferon pusxos sxi, Ho ve al mi," vi kriis._

_Al sxi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis! Sed cxiuj venis re al vi Li tion ne oponis._

_Se mi aux sxi en tio cxi Kulpigxus, li tre fida Ke igos nin liberaj vi Kiel nin vi nun vidas._

_Supozis mi ke estis vi Malhelpo al la planoj (Dolor' vi for! ekkriis sxi) De ni kaj gxi--pri ranoj._

_Ne sciu li pri sxia sxat'; Cxar tiu devas esti Sekreta--kiel diplomat'! Cxu vi ne volas resti?_

"Jen la plej grava evidencajxo kiun ni gxis nun auxskultis," diris kontente la Regxo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la jxurintoj konsid..."

"Se iu el ili povos klarigi gxin," diris Alicio--sxi en la lastaj minutoj tiom grandigxis ke sxi jam ne timis interrompi ecx la Regxon mem--"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas en gxi ecx ne unu ero da racia signifo."

Cxiuj jxurintoj elskribis sur la ardezoj ke "_Sxi_ kredas ke enestas ecx ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraux la oferita premio, penis klarigi la versojn.

"Se enestas nenia signifo," diris la Regxo, "tio ja sxparos al ni multe da gxeno, cxar signifojn ni ne bezonas sercxi. Tamen, mi ne estas certa," li dauxrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraux cxio komencas trovi en ili ian signifon. '_Sed ne pri la talio._' Nur rigardante la jugxaton, oni tuj komprenas, kial sxi ne lauxdis _lian_ talion."

"Do jam ni faras progreson," li dauxrigis sinkontente. "'_Ni gxin sciis_' tio kompreneble aludas la jxurintojn. '_Al sxi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis_' jen kion li faris disdonacante la tortojn."

"Sed," kontrauxdiris Alicio, "la dauxrigo montras ke '_cxiuj venis re al vi_.'"

"Kaj jen ili," triumfis la Regxo, montrante sur la tablon. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaux tion cxi atentu: '_Dolor' vi for, ekkriis sxi._' Cxu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!"

"Certege," kriis la Damo, kaj furioze jxetis kontraux la Loron grandan inkujon.

La inkujo trafis--ne la Loron--sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe cxesis skribi per la fingro, cxar li ne sukcesis fari per gxi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizagxo.

La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur gxentile klinis sin antaux la trono kaj majeste marsxis for.

"_Doloro for!_ Do, Loro, for!" la Regxo ripetis per speciale atentiga vocxo, kaj cxirkauxrigardis la cxeestantaron kun afabla rideto.

Sekvis tre embarasa silento. Fine la Regxo devis anonci "Mi faris sxercon," kaj--tuj la korteganoj aplauxdis amase.

"La jxurintoj konsideru la verdikton," diris la Regxo, jam la dudekan fojon!

Cxi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," sxi diris, "ni havu unue la jugxon, kaj nur poste la verdikton."

"Vi parolas sensencajxon," lauxte diris Alicio.

"Senkapigu sxin," kriegis la Damo per sxia plej alta vocxtono.

Tamen neniu ekmovis sin!

"Mi ne timas _vin_" diris Alicio (sxi jam kreskis gxis sia normala alteco). "Vi ja estas nenio,--nenio krom ludkartaro!"

La tuta kartaro tuj suprenlevigxis en la aeron kaj ree flugfalis sur sxin. Sxi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis forfrapi ilin kaj--

--trovis sin kusxanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis sxian kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la arboj sur sxian vizagxon.

"Vi vekigxu, Anjo, vi vekigxu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre, tre longe dormis."

"Ho, mi estas songxinta tian kuriozan songxon," diris Alicio.

Kaj sxi rakontis al la fratino lauxeble cxiujn cxi strangajn Aventurojn, kiujn vi jxus tralegis.

Kiam sxi finis la rakonton, la fratino kisis sxin, dirante:--

"Jen tre kurioza songxo certege, Anjo. Sed jam malfruigxas; vi do kuru en la domon por la temangxo."

Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis--dum sxi kuras--kian mirindan songxon sxi songxis!

* * * * *

Sed la fratino ankoraux sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Sxi komencis pripensi la fratineton kaj cxiujn sxiajn aventurojn, gxis ankaux sxi falis en revon.

Jen sxia revo:--

Unue pri Alicio mem sxi revis. En sxia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligigxis sur sxiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en sxiajn. Sxi kvazaux auxdis la verajn vocxtonojn, kvazaux vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu cxiam malgraux cxio volas fali antaux la okuloj); kaj dum sxi auxskultas--aux sxajnas auxskulti--la tuta cxirkauxajxo farigxis plene posedata de tiuj strangaj songxvivajxoj.

Jen la longa herbajxo murmuris cxe sxiaj piedoj cxar la Blanka Kuniklo preterpasas--jen la timigita Muso plauxde nagxas tra la tutapuda al sxi akvo--Jen sxi ekauxdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finigxantan mangxadon, kaj la altvocxajn kriojn de la Damo ordonanta la malfelicxajn gastojn for, for al la ekzekutisto! Ankaux, jen la porkinfano ternadas sur la dukinaj genuoj, dum frakasigxas cxirkauxe la teleroj kaj pladoj. Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; kaj malproksime, auxdigxas la plorgxemoj de la Falsa Kelonio.

Tre longe sxi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaux kredis ke sxi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam sxi bone konsciis ke, se nur sxi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj cxio refarigxos ordinara.

Se sxi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplauxdojn kauxzos ne la Muso, sed nur sxanceligxantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refarigxos sxafsonoriloj; tuj mortos la altvocxaj krioj de la furioza Damo, renaskigxante kiel krioj de la sxafpasxtisto; la infana ternado kaj cxiuj aliaj strangaj bruoj farigxos--nur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataux la profundaj gxemoj de la Falsa Kelonio, sxi auxdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.

Fine, sxi imagis al si kiel cxi tiu sama fratineto en la venontaj jaroj estos mem plenagxa virino; kiel sxi kredeble gardos, dum la maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan infanecon; kiel sxi kredeble kolektos cxirkaux si aliajn infanojn, kaj al _ili_ briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble ecx per tiu cxi stranga Songxo; kiel sxi kredeble simpatie partoprenos cxiujn iliajn simplajn gxojojn kaj malgxojojn, rememorante siajn infanjarojn kaj la belajn somertagojn.

* * * * *

[En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu cxi unupagxa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!) pagxo.]

[1] [3] La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto."

[2] La auxtoro tie cxi kritikas (per la busxo de l' Anaso) la anglan kutimon enmeti sen bezono la vortojn "gxi" "gxin" por turni la atenton al longa subjekta aux objekta frazeto, kiu sekvas: en la teksto "gxin" = "iri kun E.A..... por proponi al li la kronon."

[4] Angla mallongajxo, inter familianoj, por Vilhelmo.

[5] _Cheshire_ (Cxesxsxa) estas la angla graflando en kiu sidas la urbo _Chester_ (Cxesta); ekzistas popoldiro ke nur en tiu graflando la katoj havas la kapablon grimaci.

[6] En angla lingvo, "akso" havas ankaux la signifon "hakilo."

[7] "Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro.

[8] La angla frazeto kiun uzis la Cxapelisto estas dusencajxo kies ordinara signifo estas "paroli gxis fiksita templimo ekze 10 minutojn"; gxi povas ankaux signifi "alparoli Tempon."

[9] Jen alia dusencajxo: Alicio intencis esprimi "lauxtkalkuli la taktojn," sed la Cxapelisto komprenis aux sxajnigis kompreni "bati Tempon."

[10] Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili intermite."

[11] [12] La sama angla vorto "_draw_" havas la signifojn "desegni" kaj "cxerpi."

[13] "Ecx Kato rajtas rigardi Regxon" estas angla popoldiro.

[14] Krom multaj aliaj supoj, la anglaj havas du, kiujn oni nomas "kelonia" kaj "falskelonia." La unua, kompreneble, estas farata el kelonia viando. La alia estas je gusto tre simila; kaj oni konkludas ke se kelonia supo estas farata el la vera kelonio, la falskelonia nur povas esti farata el la Falsa Kelonio.

* * * * *

TURNBULL AND SPEARS, PRINTERS, EDINBURGH