La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Part 5

Chapter 5 3,883 words Public domain Markdown

"Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste sxi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?"

[Ilustrajxo: LA VITRA TABLO.]

"Mia nomo estas Alicio, se placxas al via Dama Mosxtino," sxi respondis tre gxentile, sed sxi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn."

"Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri gxardenistoj, kiuj kusxas cxirkaux la rozarbo. Cxar ili kusxis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni cxu ili estas gxardenistoj, soldatoj, korteganoj, aux ecx tri el siaj propraj infanoj.

"Kiel ajn _mi_ povas sciigi tion?" diris Alicio, "gxi tute ne estas mia afero."

(Sed malgraux la ekstera kuragxo, sxi interne iom tremis.)

La vizagxo de l' Damo purpurigxis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovagxaj bestoj, sxi kriegis: "Oni senkapigu sxin, oni sen--"

"_Oni sen_-sencajxon parolas!" diris Alicio tre lauxte kaj tre firme; kaj la Damo silentigxis!

La Regxo metis la manon sur sxian brakon, dirante per tre malkuragxa vocxo. "Konsideru, karulino, ke sxi estas nur infanino."

La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laux la ordono, levante ilin per la piedo.

"Levu vin," diris la Damo per lauxta, sibla vocxo. La tri gxardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Regxon, la Damon, la regxajn infanojn, k.c.

"Cxesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturnigxon!" Ekvidante la rozarbon, sxi dauxrigis: "Kion ajn vi tie cxi faris?"

"Se placxas al via Dama Mosxtino," diris Du per tre humila vocxo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj--"

"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!"

La procesio marsxis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfelicxajn gxardenistojn. Tiuj cxi kuris al Alicio por ke sxi protektu ilin.

"Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj sxi tuj kasxmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri soldatoj, cxirkauxvagadinte kelkajn minutojn por sercxi ilin, fine marsxis for por rekunigxi kun la ceteraj.

"Cxu iliaj kapoj estas jam for de la sxultroj?" ekkriis la Damo, revidante ilin.

"Iliaj kapoj jam estas _for_" lauxte kriis la soldatoj "se placxas al via Dama Mosxtino."

"Bone," diris la Damo.--"Cxu vi povas kroketludi?"

La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, cxar por sxi la Damo evidente intencis la lastan demandon.

"Jes," kriis Alicio avide.

"Venu do," respondis la Damo.

Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege sxi volis scii kio estas okazonta.

"Estas... estas tre bela tago," diris cxe sxia flanko iu malforta vocxo.

Turnante la kapon, sxi vidis ke la Blanka Kuniklo marsxas duope kun sxi kaj time rigardas en sxian vizagxon.

"Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?"

"SX! SX!" la Kuniklo tuj flustris en sxian orelon, kaj jxetis zorgoplenan rigardon trans sia sxultro. Tiam, levinte sin sur la piedpintoj, li metis la busxon al sxia orelo kaj diris en gxin: "Oni mortkondamnis sxin."

"Pro kio?" Alicio demandis.

"Cxu vi diris 'Domagxe'?" diris la Kuniklo.

"Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Laux mi tute ne estas domagxe. Mi diris 'Pro kio.'"

"Sxi ja survangis la Damon--" la Kuniklo komencis.

Alicio preskaux sufokis sin, penante ne tro lauxte ridegi.

"SX--!" la Kuniklo murmuris denove "la Damo auxdos vin. Sxi ja alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris--"

"Cxeigxu la ludlokojn," ektondris la Damo.

Oni tuj komencis cxirkauxkuri en cxiu direkto, kaj pro la klopodoj cxeigxi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da minutoj) cxiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komencigxis. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Cxie sur la grundo alternigxis paralelaj ondlinioj; anstataux lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataux la ordinara lignomartelajxo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstatauxis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale.

Por Alicio la cxefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron. Prosperis al sxi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post sxi. Sed plej ofte kiam sxi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per gxia kapo la erinacon, gxi persistis cxirkauxtordi sin kaj rigardi en sxian vizagxon kun ridinde konfuzita mieno. Cxe cxiu revido de tiu konfuzita birdvizagxo sxi ne povis ne ekridegi; ankaux, kiam sxi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum sxi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom cxio cxi, en la direkto kien sxi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marsxis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldaux konvinkigxis ke la kroketludo, kiel oni ludas gxin cxe la Kera Damo, estas tre malfacila.

La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis cxiuj samtempe. Oni cxiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj ecx batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furiozigxis, cxirkaux marsxegante kaj kriegante cxiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu sxin!"

Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke gxis nun sxi ne havis disputon kun la Damo, sed sxi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos sxin," pensis sxi, "kio okazos al mi? Tie cxi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke ecx unu individuo restas vivanta."

"Sxi cxirkauxrigardis, sercxante rimedojn por forkuri," kaj dubante cxu sxi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu cxirkauxrigardado sxi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue sxi ne povis imagi kio gxi estas; sed observinte gxin kelke da momentoj, sxi konstatis ke gxi estas grimaco. "Do, la _Cxesxsxa_ Kato venas," sxi konkludis, "nun mi havos kunparolanton."

"Cxu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur la busxo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli gxin," pensis sxi, "gxis la oreloj aperos, aux almenaux unu el ili."

Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, gxojante, ke nun sxi havas atentan auxskultanton. La Kato sxajne opiniis, ke jam estas videbla suficxe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu.

"Laux mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda vocxo, "kaj cxiuj tiel lauxte malpacas, ke mi ne povas auxdi mian propran vocxon; oni ne havas definitivajn regulojn, aux se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin. Ankaux vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke cxiuj ludiloj--pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas cxe la alia bordo de la ludejo; kaj jxus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, gxi forkuris de la mia!"

"Cxu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallauxta vocxo.

"Tute ne," respondis Alicio. "Sxi ja estas tiel ekstreme--"

En tiu momento sxi rimarkis ke la Damo staras malantaux sxi kaj auxskultas, do sxi dauxrigis: "--lerta kaj trafema, ke neniu alia havas ecx la plej malgrandan venksxancon."

La Damo ridetis afable kaj preterpasis!

"Kiun ajn vi alparolas?" diris la Regxo, alvenante antaux Alicion, kaj rigardante el largxe malfermitaj okuloj la Katkapon.

"Unu mian amikon," Alicio gxentile respondis. "Permesu ke mi prezentu al vi--la _Cxesxsxa_ Katon."

"Mi tute ne aprobas gxian aspekton," diris la Regxo, "tamen se al gxi placxos, mi permesos al gxi kisi mian manon."

"Tio _ne_ placxas," diris la Kato.

La Regxo metis sian regxan korpon por protekto malantaux Alicion.

"Vi ne insultu," diris li el tiu rifugxejo, "kaj--ne rigardu min."

"La Kato ja _rajtas_ rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon."

"Tamen gxi devas esti formovita," diris la Regxo fortemfaze. Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon."

Por forigi cxiujn malagrablajxojn, cxu gravaj, cxu trivialaj, la Damo ja havis cxiam la saman rimedon. "Senkapigu gxin," sxi diris, ecx ne turnante la kapon por rigardi.

"Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Regxo, kaj tiucele li tuj rapidis for.

En tiu momento Alicio ekauxdis la vocxon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro necxeesto en siaj vicoj. La ludado farigxis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certigxi kiam sxi havas la vicon. Do, sxi prudente decidigxis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj sercxi sian erinacon. Sian erinacon sxi trovis batalanta kontraux alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; sxia fenikoptero forestis en alia parto de la gxardeno, kie (laux la informo de sxiaj okuloj) gxi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon.

Sxi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finigxis kaj neniu el la erinacoj restis videbla.

"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "cxar ankaux malaperis cxiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke gxi ne ree forigxu, sxi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun gxi.

Cxirkaux la Kato la gastoj grandamase kolektigxis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la geregxoj. Cxiuj cxi parolas samtempe; la ceteraj silente cxirkauxstaras, kaj ekscitite auxskultas.

Tuj kiam Alicio aperis, cxiuj disputantoj alvokis sxin por decidi la aferon.

Sed cxar cxiuj parolis samtempe, estis por sxi tre malfacile bone auxdi la diratajn vortojn.

[Ilustrajxo: LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.]

La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detrancxi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi gxin. Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro agxa por komenci tute novan metion.

La Regxo argumentis: "Oni ja povas senkapigi cxion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencajxon."

Kaj jen fine la dama argumento: "Se _iel_ la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi cxiujn senescepte ekzekutigos."

(Tio cxi ja iom klarigas la kauxzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!)

Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:

"Gxi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al sxi."

"Sxi estas en la kondamnitejo, vi venigu sxin," diris la Damo.

La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.

Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaux nebula; kiam li revenis kun la Dukino, gxi jam tute malaperis. Sekve la Regxo kaj la ekzekutisto cxirkauxkuris kiel frenezuloj sercxante gxin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo.

CXAPITRO IX

LA VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO[14]

"Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel gxojige estas por mi revidi _vin_, mia kara." Dirante tion, sxi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarsxis kune.

Tre placxis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj sxi interne pensis ke antauxe, kiam ili renkontigxis en la kuirejo, eble igis sxin malagrabla nur la pipro.

"Kiam _mi_ estos Dukino," pensis sxi, "da pipro mi havos en mia kuirejo gxuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro estas cxiam la kauxzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj sxi dauxrigis tre fiere, kvazaux konsciante ke nun sxi eldonas novan principon, tre gravan por la homoj:--"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo maldolcxigas, kaj--(lasta kaj plej grava principo)--nur sukerajxoj dolcxigas la infanojn. Se nur la plenagxuloj _tion_ scius, ili estus ja malpli sxparemaj--"

Sxi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, auxdante sxian vocxon diranta:--

"Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros gxin poste."

"Eble gxi ne havas moralon," Alicio kuragxis diri.

"_Tut! Tut!_ Vi bubino," diris la Dukino, "cxio ja havas moralon, se nur oni povas trovi gxin." Dum sxi parolis, la Dukino premis sin pli forte kontraux Alicio.

Alicio ne tre sxatis tiun cxi troproksimigxon; unue, cxar la Dukino estas (de proksime) tre malbela; kaj due, cxar sxi havas gxuste la tauxgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la sxultro de Alicio. Tamen, cxar sxi ne volis esti malagrabla, sxi lauxeble toleris cxion.

"La kroketludo sxajnas nun progresi pli bone," diris sxi.

"Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'"

"Cxu ne _iu_," preskaux sarkasme demandis Alicio, "antauxe diris en la kuirejo ke la kondicxo de tiu rondiro estas ke cxiu atentu nur sian aferon?"

"Nu, la signifo ja estas preskaux sama," diris la Dukino, sxultrumante Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'"

"Cxe cxiu afero sxi ja volas trovi moralon," pensis Alicio.

"Vi eble miras, kial mi ne cxirkauxprenas al vi la talion," diris iom poste la Dukino. "La kauxzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via fenikoptero. Cxu mi faros la provon?"

"Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; sxi tute ne deziris la provon.

"Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaux mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'"

"Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis.

"Vi estas prava, kiel cxiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas cxion klara."

"Mi kredas ke mustardo estas mineralo, cxu ne?" diris Alicio.

"Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Sxi sxajne estis preta konsenti al cxio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie cxi mi mem havas grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas _en min'_, vi ne tro enigu _en min_.'"

Alicio dume profundigxis en pensojn, kaj pro tio ne atentis--ecx ne auxdis--pri la dukina minejo. Post unu minuto sxi ekkriis:

"Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam gxi ne havas la aspekton esti tia."

"Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen la moralo:--'Vi cxiam estu laux la aspekto'--aux se vi volas ke mi esprimu gxin pli klare:--'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas aliaspekta ol tio, kio al aliaj sxajnus ke kio vi aux estis aux aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antauxe estis, estus sxajninta al ili esti aliaspekta.'"

"Mi kredas ke _tion_ mi povus pli bone kompreni," diris Alicio tre gxentile, "se mi havus gxin skribitan antaux la okuloj; sed, bedauxrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis."

"Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta vocxo, "estas nur nulajxo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri."

"Tamen ne gxenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."

"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace cxion, kion mi diris gxis nun."

"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne sxatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion sxi ne kuragxis diri lauxte.

"Cxu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la sxultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.

"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, cxar sxi komencis senti sin gxenata.

"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M--"

Sed en tiu momento Alicio forte surprizigxis, cxar ecx en la komenco de tiu tre sxatata vorto, la dukina vocxo ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la sxia, forte tremis. Jen, rekte kontraux ili, vizagxo kontraux vizagxo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Sxi sulkigas fulmotondre la brovojn.

"Estas bela tago, via Dama Mosxtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta vocxo.

"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis sxin, piedfrapante la grundon, "aux vi aux via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"

La Dukino elektis, kaj--malaperis!

"Ni dauxrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi ecx unu vorton, per malvolantaj pasxoj sekvis sxin al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidigxis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke ecx unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto--la vivon. Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne cxesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj cxiumomente kriegis "Senkapigu lin," aux "Senkapigu sxin." La soldatoj devis gardi la cxiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro ecx ne unu arko; cxiuj partoprenintoj (krom la Regxo, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.

La Damo--pro manko da senkapigebla materialo--cxesis labori, kaj per spireganta vocxo demandis al Alicio:

"Cxu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"

"Ne," respondis sxi, "ecx mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."

"Gxi estas," la Damo respondis, "la kreitajxo, el kiu oni faras la falskelonian supon."

"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aux ecx auxdis pri gxi."

"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion."

En la momento kiam sxi ekiris kun la Damo, sxi auxdis la Regxon diranta (per tre mallauxta vocxo) al la tuta cxeestantaro: "Oni vin pardonas--cxiujn."

"Jen tre bona afero," sxi pensis. "Do, malgraux cxio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektivigxos. Mi tre, tre gxojas pri tio."

Baldaux ili alvenis al Grifo kusxanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustrajxon.)

"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku cxi tiun frauxlinon al la Falsa Kelonio, por ke sxi auxskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio sxi aldonis: "Mi mem devas iri returne por arangxi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."

Kaj sxi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.

La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis gxis la Damo malaperis kaj tuj--tuj mokridis sxin. "Jen bona sxerco," li diris, duone al si, duone al Alicio.

"Ho, gxin diru al mi, mi petas," Alicio diris.

[Ilustrajxo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.]

"Nu, la sxerco estas _sxi_ mem," diris la Grifo. "Cxio tio pri la ekzekutoj estas nur sxia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidigxu!"

"Tie cxi cxiu ja ordonas rapidigxi," pensis Alicio, dum sxi malrapide sekvas gxin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom cxirkauxordonis min, neniam!"

Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimigxis, Alicio povis auxdi, ke li gxemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Sxi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo:

"Kiaspeca estas lia doloro?"

Sed la Grifo respondis per preskaux tiaj samaj vortoj, kiajn li jxus uzis pri la Damo:

"Cxio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.--Tamen, vi rapidigxu."

Do, ili marsxis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.

"Tiu cxi frauxlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.

"Mi volonte diros gxin al sxi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazaux kaverna vocxo. "Vi ambaux sidigxu, mi petas. Kaj ecx ne unu vorton parolu, gxis mi finos."

Ili do sidigxis, kaj dum kelkaj minutoj _neniu_ parolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, _tion_ mi ne povas kompreni." Tamen sxi pacience atendis.

"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekgxemo, "mi estis _vera_ Kelonio."

Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj (_Hjckrrh, Hjckrrh_) de la Grifo kaj la konstanta plorgxemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaux decidigxis levi sin kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via interesa rakonto.' Tamen, cxar sxi supozis, ke li nepre diros iom pli, sxi restis trankvile, kaj nenion diris.

"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio dauxrigis iom pli trankvile (kvankam ecx nun li plorgxemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonio--ni kutime nomis lin Testud'--"

"Pro kio vi nomis lin Testud' cxar li ne estis Testudo?" interrompis Alicio.

"Ni ja nomis lin Testud', cxar li estis fame konata _te-studento_, kaj tre sxatis paroli pri la te-kulturo. Cxu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?"

La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro sxia malspriteco li devis doni tiun klarigon.

Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero."

Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riprocxo, ambaux sidis silente kaj rigardegis Alicion, gxis pro konfuzo sxi estus tre kontenta ke la tero malfermigxu kaj kovru sxin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio:

"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie cxi atendi la tutan tagon."

La Falsa Kelonio dauxrigis per jenaj vortoj:--

"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion--"

"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.

"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaux se vi similas aliajn hominfanojn."

Kaj antaux ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al sxi severe: "Vi fermu la busxon!"

La Falsa Kelonio dauxrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon cxiutage--"

"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaux mi iras en cxiutagan lernejon."

"Cxu vi lernas _ekstrajxojn_?" demandis la Falsa Kelonio.

"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."

"Ankaux la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.

"Certege ne!" indignis Alicio.

"Do, malgraux cxio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis cxe la kontfino:

'La franca lingvo, la muziko, kaj la _vestlavado_--ekstraj.'"

"Laux mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "cxar vi vivis sur la marfundo."

"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstrajxo, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris gxemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn."

"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.

"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankaux la diversaj fakoj de Aritmetiko--Ambicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."

"Pri Multimpliko," Alicio kuragxis diri, "mi neniam auxdis. Kio gxi estas?"

La Grifo levis surprize ambaux birdpiedojn. (Li ankaux havis en la posta parto du bestpiedojn--vidu la ilustrajxon.)

"Kion?" Gxi ekkriis "neniam auxdis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam oni _multe_ praktikis implikon, estas permesate ecx komenci la arton diveni. Diveno sen antauxa impliko estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas bone koni la Divenon. Ecx idioto ne kredus tion."

Alicio jam ne havis la kuragxon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, sxi demandis al la Falsa Kelonio:

"Kion alian vi devis lerni?"

"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedajxoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankaux la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en cxiu semajno; li instruis al ni disigi cxiujn objektojn, cxu ebenaj, cxu solidaj kaj _Kolerigi florbildojn_.