La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Part 4

Chapter 4 3,809 words Public domain Markdown

_Mi devas la infanon skui Kaj bati kiam ternas; Cxar li la pipron povas gxui, Jam longe li gxin lernas._

Hxoro. _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_

"Jen! Se al vi placxas, _vi_ povas varti gxin!" diris la Dukino al Alicio kvazaux jxetante la infanon al sxi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo cxe la Damo," kaj sxi eliris rapide la cxambron. La kuiristino en la gxusta elira momento jxetis kontraux sxi grandan kaserolon, sed gxi maltrafis.

La infano estis strangforma kreajxeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en cxiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaux al sxi prosperis kapti gxin. Tuj post la kapto sxi rimarkis ke gxi _puf-puf_--as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaux povis teni gxin. Baldaux tamen sxi eltrovis ke la unu nura metodo tauxge varti gxin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke gxi ne malligu sin.

Tion farinte sxi forportis gxin for de la domo. "Se mi ne forportos cxi tiun infanon, oni certe mortigos gxin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus gxin, mi estus mem kulpa je la mortigo."

La lastajn vortojn Alicio diris lauxte, kaj la etajxo (gxi jam de longe cxesis terni) responde--porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltauxga rimedo por esprimi la sentojn!"

Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la vizagxon, por vidi kio estas al gxi. Sendube gxi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaux la okuloj farigxis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne sxatis la nunan sxajnon.

"Eble gxi nur plorkrietis," sxi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi cxu enestas larmoj.

Larmoj ne enestis.

"Se vi intencas farigxi porketo," diris sxi serioze, "mi tuj cxesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aux plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente.

Alicio jxus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu cxi kreitajxo, kiam mi rehejmigxos," kiam denove gxi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel _porke_, ke sxi derigardis, mirigite, ecx timigite, en gxian vizagxon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Sxi tuj sentis ke estus absurde porti gxin plu.

Do sxi mallevis la besteton, kaj vidis gxin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "cxar," diris sxi, "kiam gxi estos plukreskinta gxi farigxos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos gxin porko, gxi tre bone aspektas."

Sxi komencis pripensi aliajn infanojn de sxi konatajn, kiuj pli bone tauxgus kiel porkoj kaj jxus diras al si "se nur oni scius la metodon sxangxi ilin"--kiam subite sxi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobrancxo la _Cxesxsxa_ kato.

"Sinjoro _Cxesxsxa_ kato"--Sxi komencis malkuragxe, cxar sxi ne povis konjekti cxu gxi sxatus tiun formon, aux preferus "Via kata mosxto."

Tamen, cxar gxi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke gxis nun gxi ne ofendigxis. Sxi do dauxrigis:--

"Cxu vi afable diros al mi, mi petas, laux kiu direkto mi devas iri de tie cxi?"

"Tio _iom_ dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.

"Ne tre grave al mi kien--" komencis Alicio.

"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.

"Se nur _iun_ lokon mi atingos," Alicio dauxrigis.

"Ho, iun aux alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur suficxe longe vi marsxos."

Alicio konfesis en si ke _tion_ oni ne povas nei. Do sxi eksperimentis alian demandon:--"Kiaj personoj logxas proksime de tie cxi?"

"En tiu direkto," diris la Kato, cxirkauxsvingante la dekstran antauxpiedon, "Cxapelisto logxas, kaj en jena (montrante per la alia) logxas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambaux estas frenezaj."

"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.

"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "cxe ni cxiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaux vi!"

"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis.

"Nepre," diris la Kato, "cxar alie vi ne venus tien cxi."

Sxajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, sxi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?"

"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?"

"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.

"Nu do," la Kato dauxrigis, "la hundoj grauxlas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam gxojigitaj. Mi, kontraste, grauxlas gxojigite kaj kolerante svingas la voston. Cxu do mi ne estas freneza?"

"Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "cxar ne per grauxlo la katoj esprimas plezuron; laux mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolcxa _murmuro_."

"Vi gxin nomu laux via prefero," diris la Kato. "Cxu hodiaux vi kroketludos cxe la Damo?"

"Tion mi tre sxatus," Alicio respondis avide, "sed gxis nun mi ne ricevis inviton."

"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj--malaperis!

Tio ne multe surprizis Alicion; sxi ja jam alkutimigxis al strangaj okazoj. Dum sxi rigardas la lokon, kie antauxe sidis la Kato, gxi subite reaperis. "Pardonu," gxi diris, "kio okazis je la bebo? Preskaux mi forgesis demandi!"

"Farigxis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaux la Kato revenis laux la ordinara venmaniero.

"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.

Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke sxi eble revidos gxin. Poste sxi komencis iri en la direkto de la loko kie, laux la Kato, logxas la Martleporo. "Cxapelistojn," sxi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj cxar ni jam havas Majon, gxi eble ne estos furioza; aux almenaux malpli furioza ol en Marto."

Dirante tion, sxi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobrancxo.

"Cxu vi diris porkon, aux forkon?" diris la Kato.

"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se cxe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga."

"Laux via placxo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.

"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed _grimaco sen kato_! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo."

Irinte antauxen kelkajn pasxojn plu, sxi ekvidis la domon de la Martleporo. Sxi kredis ke tio cxi certe estas _lia_ domo, cxar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve sxi ne kuragxis alproksimigxi gxis sxi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin gxis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon sxi marsxis rekte al la domo, sed sxi ankoraux iom timis dirante al si:--"Malgraux cxio gxi povas esti furioze freneza. Preskaux mi volus esti irinta cxe la Cxapeliston."

[Ilustrajxo: DOMO DE LA MARTLEPORO.]

CXAPITRO VII

TETRINKADO CXE FRENEZULOJ

Jen sub arbo antaux la domo sxi vidis tablon; cxe la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Cxapelisto; ankaux inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur gxi la kubutojn, kaj babiladis cxirkaux gxia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, cxar gxi dormas profunde, gxi kredeble ne sentas la malkomforton."

Kvankam la tablo estis granda, la jxus priskribita trio amasigxis en unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvocxe. "Ne pli da sidlokoj, ne pli!"

"Jen _kelkaj_" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogsegxo cxe unu fino de la tablo.

"Prenu da vino," per mokafabla vocxo alparolis sxin la Martleporo.

Alicio per vigla sercxrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur gxi--krom teajxoj--nenion.

"Mi ne vidas vinon," sxi diris.

"Nek mi," diris la Martleporo.

"Do vi kondutis negxentile, proponante gxin," kolere Alicio respondis.

"Ankaux vi, sidante cxe ni sen invito," akre respondis la Martleporo.

"Neniu sciigis ke la tablo apartenas al _vi_" diris Alicio "oni ja surmetis mangxilarojn por multe pli ol tri personoj."

"Vi trancxigu la hararon," subite intermetis la Cxapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis sxin.

"Ne decas kritiki la personajxojn; tio ja estas tre malgxentila." Alicio diris tion tre severe.

La Cxapelisto tre largxe malfermis la okulojn, auxdinte tion. Anstataux respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?"

"Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuzigxos," pensis Alicio, kaj sxi diris lauxte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion."

"Cxu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo.

"Gxuste tion," respondis Alicio.

"Tamen, vi devas cxiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo.

"Tion mi cxiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaux... (per vocxo pli duba)... mi cxiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, cxu ne?"

"Tute ne sama," kontrauxdiris la Cxapelisto. "Laux tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi mangxas' kaj 'Mi mangxas kion mi vidas.'"

..."Laux tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi sxatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi sxatas.'"

La Gliro certe ne vekigxis, li certe dormparolis; jen lia diro:

"Laux tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'"

"Por _vi_, ili fakte estas samaj," diris la Cxapelisto.

Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al cxiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.

La Cxapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horlogxon el sia posxo kaj maltrankvile observas gxin, ke fine li skuis gxin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?"

Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.

"Sekve, gxi eraras je du tagoj! Cxu mi ne diris al vi, ke butero ne tauxgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon.

"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo.

"Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre enigxis," la alia riprocxe diris, "vi ne devis enigi gxin per la pantrancxilo."

La Martleporo prenis la horlogxon, kaj malgxoje observis gxin; poste li trempis gxin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antauxa diro:--

"Nur la plej bonan buteron mi uzis."

Alicio scivole rigardis la posxhorlogxon trans lia sxultro. "Jen tre kurioza horlogxo," sxi ekkriis, "gxi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn gxi ne indikas."

"Pro kio gxi devas?" la Cxapelisto demandis. "Cxu via posxhorlogxo montras por vi la jarojn?"

"Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Cxar se gxi montrus la jarojn, gxi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon."

"Kaj gxuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Cxapelisto.

Alicio tute konfuzigxis. La lasta diro de l' Cxapelisto, kvankam ne malbona Esperantajxo, sxajnis al sxi konduki nenien. Sxi nur diris gxentile: "Mi ne komprenas."

"La Gliro ree endormigxis," diris la Cxapelisto, kaj versxis sur gxian nazon iom da varma teo. Cxe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:--

"Ja, kompreneble! Gxuste tion mi mem intencis diri."

"Cxu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Cxapelisto, denove turnante sin al Alicio.

"Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon."

"Mi ne havas pri la solvo ecx la plej malklaran ideon," li respondis.

--"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo.

Alicio ekgxemis enue. "Mi opinias," sxi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malsxpari gxin proponante ne solveblajn enigmojn."

"Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Cxapelisto, "vi ne uzus 'gxi' priparolante '_lin_.'"

"Mi ne komprenas," diris Alicio.

"Versxajne ne," diris la Cxapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuragxus diri ke neniam vi ecx parolis al Tempo?"[8]

"Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi cxiam devas tempbati."[9]

"Ha, jen la kauxzo," diris la Cxapelisto. "Li ja ne sxatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaux cxion farus pri la horlogxoj laux viaj preferoj. Ekzemple, cxe la nauxa matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmangxon."

"Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundigxinte en pensojn, sxi poste aldonis:

"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la mangxo, mi ne estus malsata!"

"En la komenco, eble ne," diris la Cxapelisto, "sed vi povus teni la horlogxon cxe la unua, gxis vi _farigxus_ malsata."

"Cxu vi tiel mastrumas gxin?" Alicio demandis.

La Cxapelisto malgxoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, "cxar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, jxus antaux kiam _tiu_ frenezigxis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Gxi okazis cxe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:

_Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto Kia via afereto?_

Vi kredeble konas tiun kanton?"

"Mi certe auxdis ion similan," diris Alicio.

"La dauxrigo," diris la Cxapelisto, "estas jena."

_Tra l' aer' vi sxovas vin Majeste, kiel anasin'. Tvink'l, Tvink'l!_...

En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:

"_Tvink'l, tvink'l, tvink'l._"... Cxar lauxsxajne gxi havis la intencon dauxrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pincxis al gxi la orelojn por cxesigi gxin.--

--"Nu, apenaux mi finis la unuan verson," diris la Cxapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj lauxte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'"

"Ho, la kruela sovagxulino," ekkriis Alicio.

"Kaj de post tiu tago gxis nun," la Cxapelisto malgaje dauxrigis, "la Tempo cxion rifuzas al mi. Cxiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze."

Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kauxzo, cxu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temangxiloj?"

"Precize," respondis la Cxapelisto, ekgxemante. "Cxiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon ecx por visxi la ilojn."

"Do, vi cxirkauxmovas vin?" demandis Alicio.

"Precize," diris la Cxapelisto, "laux eluzo de la mangxiloj."

"Sed kio okazas," Alicio kuragxis demandi, "kiam vi denove revenas antaux la unue uzitaj?"

--"Ni sxangxu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Cxi tio enuigas min! Mi proponas ke la Frauxlineto rakontu al ni fabelon."

"Bedauxrinde, mi ecx ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis sxin.

"Do, la Gliro devas," ambaux kriis unuvocxe. "Vekigxu, Gliro!" Ili pincxis gxin sur ambaux oreloj samtempe.

La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per rauxka, malforta vocxo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaux diris, mi auxdis cxiujn, cxiujn senescepte."

"Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo.

"Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege.

"Ankaux ne prokrastu," aldonis la Cxapelisto, "cxar, se vi prokrastos, vi nepre re-endormigxos antaux ol fini."

La Gliro tuj komencis, tre rapidante:--"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili logxis cxe la fundo de tre profunda puto."

"Kion do ili mangxis?" diris Alicio. (La demandoj pri mangxaj kaj trinkaj ajxoj cxiam havis por sxi specialan intereson.)

Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso."

"Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre gxentile, "cxar ili farigxus malsanaj."

"Kaj fakte _estis_" diris la Gliro "tre malsanaj."

Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se sxi logxus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve sxi demandis: "Kial ili logxis en la putfundo?"

--"Prenu pli da teo," diris al sxi la Martleporo, kun tre serioza mieno.

"Gxis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni _pli_."

"Denove vi malpravas," intermetis la Cxapelisto. "Cxu vi ne devis diri ke vi ne povus preni _malpli_? Tre facile ja estas preni pli ol neniom."

"Neniu petis _vian_ opinion," diris Alicio indignante.

"Ho, ho!" triumfe kriis la Cxapelisto. "Kiu _nun_ rompas la regulon pri personajxoj?"

Al tio Alicio ne povis trovi tauxgan respondon. Sekve sxi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon:

"Pro kio ili logxis en la putfundo?"

Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto."

"Neeble, ne ekzistas tiajxo," Alicio komencis tre indigne. Sed la Cxapelisto kaj la Martleporo ambaux sible admonis sxin per SX--! SX--! kaj la Gliro mem per ofendita vocxo minacis sxin, dirante:

"Se vi ne kapablas konduti gxentile, vi devas mem fini la fabelon."

"Ho, volu dauxrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas _unu_."

"Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis dauxrigi.

"Do, tiuj tri fratinetoj--ili ja lernis la desegnarton--"

"Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson.

Cxi tiun fojon ecx ne unu momenton la Gliro konsideris.

"Melason," li diris.

--"Mi bezonas puran tason," interrompis la Cxapelisto. "Ni cxiuj movu nin maldekstren je unu sidloko."

Li movis sin laux la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la segxon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, prenis la antauxan lokon de la Martleporo. El la sxangxoj ja profitis nur la Cxapelisto, kaj cxar la Martleporo jxus antaux la translokigxo renversis la laktokrucxon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.--

Cxar sxi ne volis reofendi la Gliron, sxi komencis tre singarde:

"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[11] la melason?"

"Oni povas cxerpi[12] akvon el akvoputo," la Cxapelisto klarigis, "do egalfacile estas cxerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, cxu ne? vi malklera bubineto?"

Alicio pro lia malgxentileco tute ne atentis la Cxapeliston: al la Gliro sxi diris:--

"Sed ili ja vivis en la puto."

"Vivis en la puto? Certege! Sed _vi, vi sen la puto_ ja malsukcesus desegni la melason el gxi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laux la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.

Alicio tiel konfuzigxis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, sxi lasis al la Gliro seninterrompe dauxrigi la rakonton.

"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (cxar gxi jam refarigxis dormema) "kaj desegnis ajxojn cxiuspecajn, cxion komencigxantan per la litero M----"

"Kial per M?" diris Alicio.

"Kial _ne_ per M?" diris la Martleporo. Alicio silentigxis.

La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pincxoj de la Cxapelisto, gxi revekigxis kun subita ekkrieto, kaj dauxrigis:

--"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon--cxu iam vi vidis desegnajxon kiu reprezentas Multecon?"

Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne _pensas_--"

"Se vi ne _pensas_, vi ne rajtas paroli," diris la Cxapelisto.

Tiun lastan malgxentilajxon Alicio ne povis toleri. Sxi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marsxis for de la tablo.

La Gliro tuj endormigxis; kaj nek la Cxapelisto nek la Martleporo atentis sxian foriron, kvankam kelkfoje sxi rigardis malantauxen en la espero ke ili revokos sxin. La lastan fojon kiam sxi vidis ilin, ambaux staris super la Gliro, klopodante per cxiuj fortoj prempaki gxin en la tekrucxon!

"Neniam mi volos reviziti _ilin_" diris Alicio.

[Ilustrajxo: LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON.]

"Neniam en la tuta vivo mi cxeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol cxe ili."

Dume sxi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom da marsxado, sxi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis sxi. "Tamen hodiaux cxio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"--kaj eniris.

Denove sxi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, cxi tiun fojon mi klopodos pli lerte," sxi diris al si.

Preninte la oran sxlosileton, sxi unue malsxlosis la pordon kiu kondukas en la gxardenon. Tiam, sxi mordetis la fungopecon (kiun sxi ankoraux havis en la posxo) gxis sxi estis tridek centimetrojn alta, kaj _fine_--post tiom da malsukcesoj--trovis sin en la belega gxardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj cxarmaj fontanoj.

CXAPITRO VIII

KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO

Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur gxi blankaj rozoj, sed jen tri gxardenistoj okupis sin pentrante ilin rugxaj. Cxar tio sxajnis al Alicio tre stranga ago, sxi alproksimigis sin por observi ilin. Jxus alvenante, sxi auxdis unu el ili diranta: "Kvin, vi gardu vin, vi jam ne sxprucu sur min la kolorilon."

"Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep sxancelis al mi la kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen gxuste vi, Kvin; cxiam vi kulpigas la kunulojn."

"_Vi_, Sep, _vi_ ne kuragxu paroli!" rediris Kvin. "Nur hieraux mi auxdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita."

"Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta.

"Tio ne estas _via_ afero, Du," diris Sep.

"Gxi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataux bulboj."

Sep pasie dejxetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el cxiuj maljustaj aferoj--"

Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj cxirkauxrigardis sercxante la kauxzon de lia ekhalto, kaj cxiuj humile salutis sxin.

"Cxu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn?"

Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallauxta vocxo komencis: "Nu, Frauxlino, la fakto estas ke jena arbo devis esti rugxroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo eltrovus tion, sxi ja ekzekutigus nin cxiujn. Sekve, ni nun klopodas lauxeble por ke, antaux ol sxi alvenos,--"

En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizagxo konstante rigardadis trans la gxardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!"

La tri gxardenistoj tuj jxetis sin teren kaj kusxis sur la ventroj. Alicio ekauxdis la sonojn de multaj piedpasxoj, kaj alrigardis. Sxi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon.

Unue marsxis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn--same kiel la tri gxardenistoj--kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj cxi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marsxis duope, kiel ankaux la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la regxaj infanoj; ili marsxis mano en mano kaj gxoje saltadis. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis geregxoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. Gxi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas cxe cxiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marsxis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la regxan kronon; kaj en la fino de cxi tiu majesta procesio jen la REGXO kaj DAMO KERAJ!

Alicio iom dubis cxu sxi ni devas--same kiel la tri gxardenistoj--kusxi horizontale sur la ventro. Sed sxi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis sxi, "por kio utilus la procesioj, se la cxeestantoj devus kusxi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?"

Do, sxi staris serene, kaj atendis.

Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, cxiuj haltis kaj rigardis sxin.

La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu _sxi_ estas?"

La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis.