La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Part 2

Chapter 2 3,786 words Public domain Markdown

En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis sin plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono, sxi unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmasxinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantauxe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio, stacidomo.) Tamen post nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaux _cxio_ ja estas stranga."

En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la direkto de la plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto nepre estos aux rosmaro aux hipopotamo; sed rememorante ke sxi mem nun estas tre malgranda, sxi fine konstatis ke gxi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel sxi mem.

"Cxu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli cxi tiun muson? Cxio estas tiel neordinara cxi tie, ke kredeble gxi havas la kapablon paroli, kaj almenaux ne malutilos provi gxin." Do sxi ekparolis per: "Ho muso, cxu vi konas la elirejon el tiu cxi lageto? Mi tre lacigxas, ho Muso, cxirkauxnagxante en gxi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; sxi neniam gxis tiu tago alparolis muson, sed sxi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso--de muso--al muso--muson--ho muso!")

La Muso rigardis sxin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al sxi palpebrumante per unu okuleto.

"Gxi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve gxi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraux la fakto ke sxi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri _datoj_!) Sxi do rekomencis france, dirante "_ou est ma chatte?_" (la unua frazo en sxia lernolibro).

La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj gxia tuta korpo timskuigxis.

"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke sxi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn."

"Ne--amas--katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocxo. "Cxu _vi_, se vi estus mi, amus la katojn?"

"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerigxu. Malgraux cxio, mi tre sxatus montri al vi nian katon _Dajna_; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi _sxin_. Sxi estas la plej kara dorlotajxo en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele nagxetis dum sxi parolis--"kaj tiel komforte sxi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj visxante la vizagxon; ankaux tiel bela molajxo por dorloti sur la genuoj, ankaux tiel lerta muskaptisto--ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, cxar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve sxi estis certa ke gxi tre profunde ofendigxis, kaj sxi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri _Dajna_."

"_Ni_ ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis gxis la lasta vostharo. "Cxu vi imagas ke _mi_ volus priparoli tian temon? Cxiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malgxentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam auxdigu antaux mi ecx la nomon kato!"

"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Cxu vi... cxu vi sxatas... la hundojn?"

La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide dauxrigis:--

"Proksime de nia domo logxas bela, cxarma, hundeto, kiun mi tre sxatus ke vi vidu. Gxi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Gxi kapablas realporti la ajxojn forjxetitajn; gxi petas mangxajxon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn cxiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori ecx la duonon da ili. Gxi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro gxiaj kapabloj gxi valoras mil spesmilojn. Li certigas ke gxi mortigas cxiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis gxin." Cxar jen! la Muso nagxas for, for per cxiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plauxdbruon.

Sxi realvokis gxin per sia plej dolcxa tono. "Vi _kara_ Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne placxos." Auxdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renagxis al sxi. Gxia vizagxo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallauxta tremanta vocxo gxi diris: "Ni nagxu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnagxon, cxar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso nagxis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangajxoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua nagxis Alicio; post sxi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo cxiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.

CXAPITRO III

POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1]

La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluigxinta al la korpo: cxiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekigxi? Ili interkonsiligxis pri tio, kaj post kelke da minutoj sxajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaux al personoj jam longe konataj. Sxi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino farigxis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli agxa, kaj pro tio mi scias pli." Cxar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj cxar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.

Fine la Muso, kiu sxajne estis auxtoritatulo, ekkriis: "Vi sidigxu cxiuj, kaj auxskultu _min_. Mi tre baldaux igos vin suficxe sekaj!"

Ili do sidigxis, cxiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, cxar sxi havis fortan antauxsenton, ke sxi nepre suferos malvarmumon, se sxi ne baldaux resekigxos.

"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "cxu cxiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigajxo kiun mi konas. Silentu cxiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaux subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimigxis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigxo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio--'"

"Ho, ve!" gxemis la Loro, frosttremante.

"Pardonu," diris la Muso tre gxentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "cxu vi parolis?"

"Ne mi," la Loro rapide respondis.

"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi dauxrigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio farigxis liaj partianoj, kaj ecx Stigando la patrujama cxefepiskopo de _Canterbury_ trovis gxin[2] konsilinda--"

"Trovis _kion?_" diris la Anaso.

"Trovis _gxin_," la Muso respondis iom malafable. "Cxu vi ne komprenas kion signifas 'gxi'?"

"Nu, mi tre bone komprenas kion 'gxi' signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte 'gxi' estas rano aux vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la cxefepiskopo?"

"Tiun demandon la Muso ne atentis sed dauxrigis rapide: 'trovis gxin konsilinda iri kun _Edgar Atheling_ por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj--' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" gxi diris abrupte, alparolante Alicion.

"Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie. "Via rakonto ne sekigas min."

"Kon-sid-er-ad-inte la jxus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke cxi tiu kunsido tuj fermigxu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn."

"Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem."

La Agleto deklinis la kapon por kasxi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis auxdeble. La Dodo per vocxo ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kauxko'-vetkuro."

"Kio do estas Kauxko?" diris Alicio. Tiun demandon sxi faris, ne dezirante la informon, sed nur cxar sxi rimarkis ke la Dodo pauxzas kaj sxajne opinias ke _iu_ devas paroli, kaj cxar neniu alia montris la inklinon paroli.

La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi gxin estas per la ago mem." (Kaj cxar ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo arangxis gxin.)

Unue, gxi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, gxi starigis cxiujn partoprenontojn cxe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laux angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed cxiu devis komenci kaj cxesi la kuradon laux sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finigxis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, cxiuj tute resekigxis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kauxko finigxis."

Cxiuj amasigxis cxirkaux la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?"

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Gxi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Sxejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:--"Cxiuj venkis, kaj cxiu devas ricevi premion."

Plena hxoro da vocxoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?"

"Ja _sxi_ kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasigxis cxirkaux sxi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, ensxovis la manon en sian posxon kaj felicxe trovis tie pakajxeton da sukerajxoj (kiujn per bonsxanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin sxi disdonacis kiel premiojn. Suficxis gxuste por donaci al cxiuj po unu.

"Sed sxi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.

"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

"Kion alian vi havas en la posxo?" Alicio respondis malgxoje ke "nur fingroingon." "Gxin transdonu al mi," diris la Dodo.

Denove cxiuj amasigxis cxirkaux sxi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti cxi tiun elegantan fingroingon." Cxe la fino de tiu mallonga parolo cxiuj aplauxdis.

[Ilustrajxo: LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON.]

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed cxiuj tenadis sin tiel serioze ke sxi ne kuragxis ridi. Ankaux cxar sxi ne povis elpensi ion dirindan, sxi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.

Kaj nun sekvis la mangxado de la sukerajxoj. Tio kauxzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokigxis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen cxio fine elfarigxis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke gxi rakontu al ili ion plu.

"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kauxzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn sxi aldonis per tre mallauxta flustro, ektimante ke gxi ree ofendigxos.

"Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malgxoja."

"Mi vidas ke gxi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro gxian voston, "sed kial vi gxin nomas malgxoja?" Kaj dum la dauxro de la rakonto sxi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke sxia koncepto pri gxi enhavis kune la ideojn de ambaux tejlajxoj. Jen la vostrakonto aux rakontvosto:

Furi' diris al Mus', kiun trafis li jxus, 'Ni havu proceson, procesos mi vin! Ne ekpenu rifuzi; tio, nur por amuzi min, estas necesa; defendu do vin!' 'Ne utilus, sinjor'; diris mus' kun fervor'-- 'Sen jugxistoj procesi tempperdo ja estas.' 'Mi vin jugxos tutsole' --diris li ruzparole. Li muson kondamnis; nun sola li restas.

"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?"

"Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina vostkurbo, cxu ne?"

"Mi ne!" ekkriis la Muso.

"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la riprocxon:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo."

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis kolere.

"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj malaperis.

La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam _vi_ perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la busxon, panjo; vi ja difektus la paciencon ecx al ostro."

"Ho, kiel mi volus ke nia _Dajna_ estu tie cxi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja kapablus tuj reporti gxin."

"Kiu do estas _Dajna_, se estas permesite tion demandi," diris gxentile la Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "_Dajna_ estas mia kato. Sxi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin _bird_kaptanta,..."

Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis per trempepanta vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kusxigxi."

Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta _Dajna'n_!" sxi diris melankolie. "Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde, neniu. Tamen, laux mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, _Dajna_, vi kara _Dajna_, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris.

Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.

CXAPITRO IV

CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4]

Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Gxi trotis malrapide, kaj cxirkauxrigardadis, kvazaux gxi sercxas ion. Sxi auxdis gxin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Sxi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la cxasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"

Alicio tuj divenis ke gxi sercxas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj sxi bonkore komencis cxirkauxsercxi ilin. Sed ne prosperis al sxi trovi ilin, cxar de kiam sxi nagxadis en la lageto, cxio absolute sxangxigxis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj ecx la granda halo mem. Baldaux dum Alicio cxirkauxsercxas, la Kuniklo rimarkis sxin, kaj per kolera vocxo ekkriis al sxi: "Nu, Mariano, kion do _vi_ faras cxi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!"

Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu gxi montris. Pro timo de gxia kolero sxi ecx ne provis klarigi ke sxi ne estas Mariano.

"Li ja kredas ke mi estas lia cxambristino," sxi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin."

Dirante tion, sxi trovis sin staranta antaux cxarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur gxi la nomo Sro. B. Kuniklo. Sxi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per sxtuparo timante ke sxi renkontigxos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaux ol sxi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.

"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti cxirkauxsendata de Kuniklo! Eble ankaux _Dajna_ igos min porti por sxi depesxojn. Jen kio povus okazi. 'Frauxlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen gxis _Dajna_ revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se _Dajna_ komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al sxi resti en la domo."

Dum sxi parolis, sxi trovis sin en neta cxambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion sxi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, sxi estis tuj forlasonta la cxambron kiam okaze sxi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto _ne_ havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen sxi malsxtopis kaj almetis gxin al la lipoj. "Kiam ajn mi aux mangxas aux trinkas cxi tie funde, nepre okazas _io_ stranga, do mi volas provi kian efikon havos cxi tiu boteleto. Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min, cxar mi vere enuas esti tia malgrandajxeto kia nun mi estas."

Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux ol sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata kontraux la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."

Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute _ne_ cxesis, sed dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu dauxradis gxis ecx por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la planko havante unu kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan cxirkaux la kapo. Sed ankoraux plu sxi kreskis, kaj--jen, sxia lasta rimedo--sxi sxovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:

"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu _mi_ povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta, kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne miru ke sxi nun farigxis tre malgaja.

"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar tie ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras _kio_ okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo "almenaux tie cxi ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis sxi) ke mi neniam farigxos pli _agxa_ ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam lerni la lecionojn, ho, mi ne sxatus _tion_!"

"Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn _tie cxi_? Apenaux estas spaco por _vi_, kie do lokigxus lernolibroj?" Kaj tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraux si.

[Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.]

Post kelkaj momentoj sxi cxesis paroli kaj auxskultis, cxar sxi auxdis ekster la cxambro ies vocxon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laux la sxtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por sercxi Marianon. Pro timo al li, sxi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuigxis. Sxi ja forgesis ke nun sxi estas preskaux miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi gxin.

Laux la auxdataj sonoj la Kuniklo alvenis gxis la pordo, kaj klopodadas malfermi gxin. Sed, cxar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj cxar Alicio forte premas gxin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Sxi auxdis gxin diri al si: "Do, mi cxirkauxiros kaj enigxos tra la fenestro."

"Vi ne faros _tion_" pensis Alicio. Atendinte gxis sxi auxdas la Kuniklon apude sub la fenestro, sxi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon sxi ricevis nenion, sed auxdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio sxi konkludis ke gxi falis en kukumejon, aux en ion tiuspecan.

Post unu momenton sxi auxdis tre koleran vocxon (certe la vocxon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia vocxo de sxi nekonata: "Se placxas, Mosxto, jen mi tie cxi. Mi fosas pomojn."

"Fosas _pomojn_? Cxi tien, sencerbulo, kaj eligu min el _cxi tio_." (Denove auxdigxas sonoj de frakasata vitro.)

"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"

"Brako, Ekscelenco." (Laux la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)

"Cxu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Gxi ja sxtopas la tutan fenestron."

"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraux cxio, gxi estas brako."

"Nu, gxi ne devas esti tie, kio ajn gxi estas. Vi iru tuj kaj forprenu gxin."

Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio auxdis flustrajxojn: ekze.,

"Mi ne sxatas gxin, Mosxto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuragxulo."

En la fino sxi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Cxi tiun fojon sxi auxdis _du_ timkriojn, kaj ankaux duobligxis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, cxar mi ja ne volas resti tie cxi eterne."

Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj vocxoj ne malmultaj ekparolis cxiuj kune. Sxi elauxdis nur la sekvantajn:

"Kie la alia sxtupetaro?--Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas--Bilcxo, gxin starigu tie cxi--Jen en cxi tiu angulo ni starigu ilin--Ne, ne! antaux cxio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron--Vi ne gxenu vin, ili jam suficxe tauxgas--Vi, Bil, ekkaptu cxi tiun sxnuron--Cxu la tegmento subtenos la premon?--Gardu vin, jen malfiksigxinta ardezajxo--Ho, gxi jam falas, gardu la kapojn sube--(Lauxta frakaso)--Nu, kiu fusxis tion?--Mi kredas ke Bil--Kiu devas derampi la kamentubon?--Ne, mi ne volas, vi rampu mem--Tion ne _mi_, Bil devas--Bil, la mastro ordonas ke vi derampu."