La Aventuroj de Alicio en Mirlando
Part 1
Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO
DE LEWIS CARROLL
TRADUKITA DE E.L. KEARNEY, M.A.
ILUSTRITA (LAUX AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE _STEAD'S PROSE CLASSICS_) PER DEK BILDOJ DE BRINSLEY LE FANU
BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION (INCORPORATED) MUSEUM STATION BUILDINGS 133-136 HIGH HOLBORN, LONDON 1910
ANTAUXPAROLO DE L' TRADUKINTO
De cxi tiu humorajxo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendigxis gxis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Cxi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro.
Sesjara infano volas avide auxskulti gxin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso cxiam kreskas laux la kresko de la posedanto: cxe cxiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi cxiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la _Cxesxsxr_ Kato, efektive de cxiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro tauxgas _nur_ por la vartejo kaj infanlernejo: cxar la kapablo cxe cxiu tralego trovi pli da signifo dauxras ecx dum la maturagxaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de _Alicio_ trovigxas ecx sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili jxus eligis el la diroj ekzemple de la Rauxpo aux la Falsa Kelonio.
Sed ni lasu la parolon al la Songxbestoj mem.
Prezentante cxi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al cxiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi sxuldas al Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi cxiujn presprovajxojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustrajxojn de Brinsley de Fanu unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) eldono de 'Alicio en Mirlando.'
Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn (12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de la homaro; kaj cxiu, kiu bone konas ambaux lingvojn, povos tre facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de
La Tradukinto.
ENHAVO
CXAPITRO PAGXO
I. MIRINDA FALEGO! . . . . . . 1
II. LAGETO FARITA EL LARMOJ . . . . . 11
III. POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO 20
IV. CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL . . . 29
V. ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO . . 40
VI. PRI LA PORKINFANO . . . . . . 50
VII. TETRINKADO CXE FRENEZULOJ . . . . 63
VIII. KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO . . . . 76
IX. VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO . . . 88
X. LA OMARA KVADRILO . . . . . . 101
XI. KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? . . . . 112
XII. ALICIO ATESTANTO . . . . . . 122
ILUSTRAJXOJ
PAGXO
DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON . . . 3
LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON . . . . . 24
LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON . . . 33
LA DUKINA KUIREJO . . . . . . 53
DOMO DE LA MARTLEPORO . . . . . . 62
LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON . . 74
LA VITRA TABLO . . . . . . . 78
LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO . . 86
LA GRIFO PROFUNDE DORMIS . . . . . 94
LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI . . . . 120
ANTAUXPAROLO DE LA AUXTORO.
I
En somerbril' ni glitas kvar: Du fusxe uzas remon, Fusxregas tria knabinet' Boatan la vagemon. La kvara (nejunulo) celas Indulgi la revemon.
II
"Kruela Tri'! Cxu volas vi En tia hor'--rakonton? Se pri la astmo scius vi, Vi eble sentus honton!" --Protesto senutila! Venkas Trivocxa kri', "Rakonton!"
III
_Unua_ per komanda vocxo Ordonas ekrakonti, Kaj pli gxentile _Dua_ petas "Jes, nepre _mir_-rakonti." Rakonton petolrompas _Tria_ (Ne scias _sxi_ ja honti!)
IV
Silento falas! De nun cxiu Auxskultas plenkredulo Pri l' _Songxinfano_ kiu vivas Kun bird' kaj best' kunulo, Kunul', jen kiel arbo alta, Jen eta kiel kulo.
V
Tre ofte volus la laculo La Songxon maldauxrigi, Promesas je sekvanta fojo Gxin iom plilongigi. "Jam venis la sekvanta fojo, Nin volu kontentigi!"
VI
Do kreskis plu la Mirlandajxoj Iom post iom, grade: Naskigxis cxiuj en boato Dum vagis ni remade. --Subiras sun', do hejmen gaje Ni remas babilade.
VII
Jen _Alici'_. Akceptu sxin Kaj gardu en memoro: Al pilgrimint' ja kara estas El malproksim' la floro; Velkinte gxi memorojn vekas Valorajn pli ol oro.
LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO
CXAPITRO I
MIRINDA FALEGO!
Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Sxi do ekpripensis--ne tre vigle cxar la tago estis varma, kaj sxi sentis sin tre dormema--cxu la plezuro fari cxenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj okuloj.
Tio ja ne estis _tre_ mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio _tre_ eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:--
"Ho, ve! mi malfruos!"
(Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute ordinara.)
Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj, rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar subite frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu havas vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis! Tuj sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin.
Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio postkuris gxin en la tuneleton.
La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton.
Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu stranga defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio sxi alvenas; sed klopodis vane, cxar estis tie tro mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux, tie cxi kaj tie, sxi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste sxi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktajxujon; sur gxi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por sxi granda cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis--nur blankan malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon, pro la timo mortigi per gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti gxin, preterpasante, en sxrankon.
[Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.]
"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego, cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro gxis malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (_Tion_ oni povas kredi.)
Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu _neniam_ la falo finigxos? "Mi volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis--pro manko da auxskultantoj--oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaux donis al sxi agrablajn sentojn.)
Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la _Antipatioj_." (Cxe eksono de tiu strangajxo sxi certe _ne_ sopiris auxskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi cxu tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Cxu _vi_ povus tion fari?) "Sed sxi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi la nomon ie sur la muroj surskribitan."
Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere _Dajna_ tre sopiros min." (_Dajna_ estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la temangxo oni ne forgesos sxian subtason da lakto. _Dajna_, vi karul', ho se vi nur estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed cxu katoj mangxas vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema, kaj dorme ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj mangxas vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn mangxas vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi sentis sin ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en mano kun _Dajna_ kaj diras al sxi tre solene:--"_Dajna_, vi diru al mi la veron; cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite sxi falis _plomp_! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finigxis!
Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed rekte antaux sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj auxdis ke gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, cxielo savu miajn orelojn!"
En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj. Alicio do marsxis laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante malfermi la pordojn; sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio malgxoje marsxis laux la mezo kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam povos eliri la halon.
Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke gxi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj estis tro grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi malfermis. Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta kurteno, kiun sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la oran sxlosileton, kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis.
Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, sxi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto--en--la plej belan gxardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel sxi sopiris eligxi tiun malluman halon, kaj cxirkauxvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolcxaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto sxi ne povus trairigi ecx la kapon! "Kaj ecx se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus _tio_ sen la sxultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon _teleskopigxi_. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Cxar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis cxe sxi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaux nenio. Kompreneble neniel utilus staradi cxe la pordeto, sekve sxi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur gxi alian sxlosilon, aux eble libreton pri la arto teleskopigxi; cxi tiun fojon sxi trovis sur gxi boteleton ("kiu certege ne kusxis tie antauxe," diris Alicio) kun surskribajxo, ligita cxirkaux la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.
"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la sagxulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi cxu oni surskribis gxin per 'veneno.'" Cxar sxi ja antauxe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aux mortbruligxis, aux estis englutitaj de sovagxaj bestoj, aux suferis diversajn aliajn malagrablajxojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni gxin tenas tro longe; ankaux tio cxi, ke se oni tre profunde trancxos la fingron, gxi kredeble sangos; kaj neniam sxi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaux certe estas ke pli malpli frue gxi malordigos la internajxon.
Do, certigxinte ke cxi tiun botelon oni _ne_ markis per 'veneno', Alicio kuragxis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta gxi estas," diris sxi. (Sxajnis al sxi esti rava miksajxo farita el cxeriztorto, sukerita ovajxo, ananaso, butersukerajxo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaux la boteleto malplenigxis!)
* * * * *
"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopigxas!" Kaj fakte gxuste tio okazis. Sxi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Sxia vizagxo heligxis, cxar nun sxi havas altecon gxuste tauxgan por transiri la pordeton en tiun belegan gxardenon. Tamen sxi decidis atendi ankoraux kelkajn momentojn por sciigxi cxu sxi malkreskos plue. Sxi sentis pri tio kelkan timon, "cxar"--diris sxi--"povas okazi ke mi malkreskos gxis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj sxi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis gxin!
Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, sxi decidis tuj iri en la gxardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, sxi eltrovis ke sxi ne havas la oran sxlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi gxin, (jen alia eltrovo!) sxi tute ne povis atingi gxin. Vidi gxin tra la vitro sxi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed gxi estis tro glitiga; kaj fine, ellacigxinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidigxis sur la planko kaj ekploris.
"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj cxesi la ploron." Sxi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laux la konsilo!) kaj kelkfoje riprocxis sin tiel forte, ke sxi efektive devis plori; kaj sxi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke sxi trompis sin dum iu vetludo kiun sxi ludis kontraux si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre sxatis sxajnigi ke sxi estas du personoj.) "Sed tiu sxajnigo ne utilus nun"--sxi malgxoje ekpensis--"cxar ja restas da mi apenaux suficxe por fari ecx unu respektindan personon!"
Baldaux tamen sxia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kusxas sub la tablo: malferminte gxin, sxi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min."
"Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos _tio_, ne tre gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si "Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinarajxoj. Do, por _ion_ okazigi, sxi laboradis per la dentoj gxis de la kuko neniom restis.
CXAPITRO II
LA LAGETO FARITA EL LARMOJ
"Neniam mi spertis tiajxo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco sxi ecx forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongigxas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaux, piedetoj miaj!" (Kiam sxi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongigxo ili jam farigxis tute malproksimaj, kaj apenaux sxi povis vidi ilin.)
"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaux vestos al vi la sxtrumpojn kaj sxuojn? Kompreneble ne _mi_; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; cxar se ili ofendigxos, ili eble rifuzos marsxi laux mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj."
Sxi ecx elpensadis detale kiel sxi faros la necesajn arangxojn. "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio sxajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankaux la adreso estos tre stranga:
_Al lia Mosxto la Dekstra Piedo Alicia, sur la Tapisxeto apud Fajrgardilo (Kun amsalut' de Alicio)._
Ho, kian sensencajxon mi parolas!"
En tiu momento sxia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto sxi levis la oran sxlosileton kaj rapidis al la gxardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, sxi apenaux povis, kusxante sur la planko, rigardi per unu okulo en la gxardenon, kaj la tasko enigxi en gxin farigxis ja pli ol iam utopia. Sxi sidigxis kaj denove ekploris.
"Vi devas honti," sxi diris al si, "vi granda bubino!" (sxi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj cxesu!" Malgraux tiu akra sinriprocxo, sxi ne cxesis la ploradon, gxis sxi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin cxirkaux sxi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskaux la tutan plankon de la halo.
Post ne longa tempo sxi auxdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forvisxis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino! Se mi igos sxin atendi, sxi tute furiozigxos!"
Cxar Alicio jam farigxis preskaux senespera, sxi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo suficxe apudigxis, sxi ekparolis per tre mallauxta timplena vocxo: "Se al vi placxos, Sinjoro:--"
La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!
Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:--
"Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga! Cxu dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis sama kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis min _iom_ sxangxigxinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; _kiu_ mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis cxiujn samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi sxangxigxis en iun el ili.
"Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas Mabelo, cxar mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre malmulte. Ankaux sxi estas _si_, kaj mi _mi_, kaj... ho, mi tute konfuzigxas! Mi provu cxu mi ankoraux scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"
Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam sxi ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la originalajn.
_Rigardu! Jen la krokodil'! La voston li netigas; Sxprucante akvon el la Nil' La skvamojn li briligas._
_Senmova restas la busxeg', Li ungojn kasxas ruze; Jen fisxoj nagxas tra l' kaveg' Frapfermas li amuze._
"Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove la okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon cxe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocxo 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj _poste, se mi sxatos esti tiu persono_, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie cxi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon."
Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi vestis--dum sxi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo.
"Kiel ajn mi faris _tion_?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas."
Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraux rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la ventumilo, sxi tuj lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la malagrablajxon malkreski gxis nulo.
"Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio, iom timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble."